Tuesday, August 15, 2017

Du militoj de Paŭlo Danilĉenko

Paŭlo Danilĉenko estas la sola kunlaboranto de TjumenNIIgiprogazo, kiu partoprenis du militojn – en Afganio kaj Ĉeĉenio. Li parolas tre singarde kaj ĝenerale estas silentema, sed mi scias ke li konas multe pli ol li rajtas rakonti.

Vojo al la armeo
Mi naskiĝis en Novosibirsko, sed jam en infanaĝo kun la gepatroj translokiĝis al vilaĝo Onoĥino (Tjumena distrikto, Tjumena provinco). Post fini mezlernejon mi militservis du jarojn en la Limgardaj trupoj sur la Kurilaj insuloj. Post malmobilizo mi decidis resti en la armeo, do finis suboficirajn kursojn en Vladivostoko kaj revenis al la sama trupo. Tie mi servis pliajn kvin jarojn post kio estis sendita al insulo Saaremaa en Estona SSR.

Afgana limo
En 1988 oni sendis min al Afganio, en la Pjanĝan limgardan taĉmenton, kie mi servis kiel supera suboficiro. Tra Aŝĥabado kaj Duŝanbeo ni flugis al la ŝtatlimo. Neniu speciala instruado okazis, ni simple aŭskultis unu lecionon en Moskvo.



Ni estis deplojitaj ĉe vilaĝo Ŝerĥano kaj prizorgis flosponton trans rivero Malsupra Pjanĝo, laŭ kiu pasis limo inter Sovetunio kaj Afganio. Niaj postenoj troviĝis inter la rivero kaj averta tereno. En la vilaĝo loĝis afganoj, taĝikoj, iom da paŝtunoj, multis germanoj. Rilatoj kun la lokanoj estis normalaj, ĝis nun mi havas amikojn ĉe ambaŭ bordoj. Ni havis interpretiston el Turkmenio, sed fakte ĉiuj parolis la rusan.



Ni loĝis en kazernoj en la limgardejo, sed promenis ekstere – po unuope, sen armiloj, ja ni sentis nin kvazaŭ hejme. Mankis malpermesitaj horoj, tage kaj nokte ni povis iri ien ajn. Mi ne memoras ke eĉ unufoje iu pripafis aŭ atakis la militistojn.



En la lastaj jaroj jam ĉie estis trankvile – venis buboj el Kabulo, aliaj lokoj kaj ĉiuj rakontis la samon. Eĉ laŭ statistiko videblas, ke preskaŭ mankis homperdoj en tiu periodo. Nur poste ĉio ekbolis – en Taĝikio kaj trans la limo, en Afganio, kiam niaj trupoj foriris. Ĉiuj scias pri la 12a limgardejo de la Moskva limgarda taĉmento, kiun islamistoj venintaj el Afganio, tute ekstremis. El 48 limgardistoj 25 pereis. Sed tio okazis jam en 1993, en nia tempo ankoraŭ estis trankvile.
Ni havis unu taskon – garantii trairon de humanitaraj kargoj por la afgana loĝantaro laŭ flosponto. Trafika roto transportis la helpokargojn kaj ni eskortis ĝin.



La sovetiaj trupoj forlasis Afganion la 15an de februaro 1989, sed ni restis, ĉar la humanitara helpo plu venis. Mia servo tie finiĝis en februaro 1990, sed la limgardejo plu funkciis. La lasta helpo estis sendita al Afganio en 1994.
Komence de 1990 mi revenis al Saaremaa, sed tie jam ĉio kolapsis, regis ĥaoso. Komandestro malkaŝe sugestis al ni: “Kiu povas – iru al aliaj lokoj. Redonu la armeajn havaĵojn kaj foriru”.
La 28an de majo 1991, je la Tago de limgardisto, mi translokiĝis al Tjumeno. Ĉi tie mi ekservis en la provinca administracio de KGB, kie mi estis mastrumanto de la ĉefsidejo. La saman postenon mi poste okupis en la nova ĉefsidejo de la provinca FSB- administracio. Sed tio okazis jam post Ĉeĉenio.

Ĉeĉenaj vojaĝoj 
La unuan fojon mi estis sendita al Ĉeĉenio en 1995. Kiam la armeaj trupoj eniris la respublikon ni estis en Jarkova distrikto (Tjumena provinco). Nu, kompreneble ni ion supozis, sentis ke io okazos. Oni tuj vokis nin al Moskvo, instrukciis kaj sendis de tie al Mozdoko kaj de tie jam al Grozno. Flughaveno en Ĥankalo ne akceptis nin, do ni alteriĝis sur la Norda flughaveno.
Ni laboris en aparta konstruaĵo malantaŭ la Departamento pri la ŝtata sekureco, kiu troviĝis kontraŭ la Domo de la registaro. Loĝis ni en komunloĝejo.
Se paroli sincere, ni malofte profitis de la moskva leciono – tro “saĝaj” homoj faris ĝin, malproksimaj de la reala vivo. En Grozno loka FSB-estro klarigis al ni situacion kaj ni tuj komprenis la veran situacion. La urbo estis detruita, nur poste oni forigis rubaĵojn de la ĉefaj stratoj, fortiris damaĝitajn tankojn kaj bruligitajn aviadilojn. Nur drinkejoj funkciis senĉese kaj vodko vendiĝis je ĉiu angulo – drinku la rusoj! Tio kaŭzis plejparton de la ĝenoj – soldatoj ebriiĝis kaj komencis fuŝi… Plurfoje ni devis solvi problemojn, faritajn de ili.
Rilatoj kun la lokanoj estis normalaj, speciale en la urboj kaj kun la maljunuloj. Ni ja iradis sen uniformoj, oni eĉ nomis nin “jakuloj”. Kvankam rusoj tiutempe jam preskaŭ tute mankis en Grozno. Nur en Staropromislova distrikto ankoraŭ restis multe da rusaj familioj – ili plu atendis pli bonan tempon, esperis.



Ni veturadis tra la tuta Ĉeĉenio – vizitis Ŝali, Bamuton, Gudermeson. Renkontiĝis kun Ruslan Labazanov en lia denaska vilaĝo Tolstoj-Jurt. Tie neniam okazis bataloj – domoj staris nedamaĝitaj, vendejoj funkciis, estis trankvile. En Ĥankalo oni ofte pripafis nin…
Mi servis en la sekcio pri ekonomia sekureco. Ni laboris kun civiluloj kaj entreprenoj, sed ĉefe kun bankoj. Plej malfacile estis intertrakti kun bankistoj…
Kompreneble kelkfoje oni pripafis nin, sed feliĉe sen homperdoj – ĉio danke al nia estro, kiu estis tre inteligenta, ĉiam antaŭis ĉiujn je du-tri paŝoj, anticipe kalkulis ĉion. Poste li iĝis generalo, nun jam emeritiĝis. Unue ni skeptike rilatis al li, pensis – kion li scias, moskvano. Sed ni rapide taksis lin laŭmerite…
Ni interagis kun aliaj entoj – OMONoj el Tjumeno kaj Ĥanti-Mansijsko, Tjumena SOBR (rusa mallongigo; Speciala Rapidreaga Taĉmento), loka milico. Multaj buboj konfirmos: en Ĉeĉenio estis pli malfacile ol en Afganio. Oni ne povis kompreni kie estas la niaj kaj kie la fremdaj, regis terura ĥaoso. Armeanoj, milico, sekurecservoj – ĉiu laboris nur por si mem kaj neniu fidis al iu ajn. Kun GRU (Ĉefa Skolta Administracio; armea spionservo) kaj SVR (Servo pri Ekstera Skoltado) ni aktive kunlaboris, ili estis fidindaj.
La dua vojaĝo al Ĉeĉenio estis jam pli longa, sed ankaŭ sen homperdoj. En decembro 1995 gerilanoj atakis Gudermeson, kie interalie blokis la Tjumenan SOBR kaj ni helpis malbloki ĝin. La 23an de februaro 1996 ni jam flugis hejmen. Post du semajnoj gerilanoj atakis Groznon.

Sekva generacio
Mi eksiĝis en septembro 1996. Nelonge mi laboris en sekurecservo de privata firmao, sed baldaŭ foriris – mi ne ŝatas tiaĵojn. Tiel mi venis al TjumenNIIgiprogazo. 

Infanoj sekvas min: du filoj jam servas, la plej juna ankoraŭ estas 10-jara, sed jam planas iri al la Tjumena prezidanta kadeta lernejo.

Saturday, August 12, 2017

Medaloj neniam abundis aŭ Du jaroj en la afgana armeo: Parto II

Mi finas publikigon de la rememoroj de Nikolao Beij, sovetia subkolonelo, kiu servis du jarojn kiel konsilisto en la afgana armeo.

Bataloperacoj
Ĉiutage ni veturis al laborloko, kiu troviĝis en la stabo de la divizio. Plej ofte ni veturis sur blendaĵo de bataltransportilo. Tra la urbo ni flugis rapidege por malfaciligi celpafadon. Min kiel novicon oni tuj sidigis ĉe mitralo. Tiu loko estis konsiderata la plej danĝera, ĉar kaze de eksplodo homoj sur blendaĵo estis nur kontuzitaj, dum interne ĉiuj skatoloj kaj kestoj malkroĉiĝis kaj disĵetiĝis, krome batondo trafis la krurojn apogitajn surplanke. Tiel ĝis la fino de mia afgana servo mi estis neoficiala mitralisto.



En la stabo plejparton de la tempo mi pasigis kun mia konsilato, ofte vizitis trupojn rande de Kandaharo. Necesis instrui al soldatoj bazajn konojn de la inĝenierado, minadon kaj malminadon. Krome necesis aranĝi bazan instruadon, ĉar multaj estis senalfabetaj.
Trankvilaj tagoj ĉiam pli malmultis. Dum du jaroj mi ne partoprenis nur unu aŭ du operacojn, ĉar ne eblas fari ilin sen sapeisto, lia ĉeesto estas nepra. Ni “purigadis” Kandaharon kaj aliajn loĝlokojn, speciale post atakoj de la gerilanoj. Unuavice ni purigis apudvojajn terenojn.
Vespere postenoj en la urbo malpleniĝis kaj ne eblis eniri en la urbon. Matene reaperis afganaj postenoj, poste en iuj lokoj aldoniĝis tiuj sovetiaj kaj ni ekveturis al la laborejoj. Jen ni ruliĝas tra la urbo, mi sidas ĉe la mitralo, aliaj konsilistoj kun mitraletoj enmane rigardas tra paftruoj, ĉiuj pretas. Ni jam konis la plej danĝerajn lokojn, tien anticipe direktigis paftubojn.
Lokanoj ne havis laboron kaj multaj enspezis per milito. La prezoj ekzistis por ĉio: eksplodigo de aŭto, tanko, bataltransportilo, mortigo de soldato, oficiro, konsilisto (ni kostis pli ol la oficiroj). Oni engaĝis en militadon maljunulojn kaj infanojn, inkluzive tre etajn – 6- ĝis 8-jarajn. Oni sidigis etulon apud vojo kaj donis en la manojn du kablojn de regebla fugaso. Tanko surveturas la fugason, la knabo kontaktigas la kablojn, eksplodo – la tankotureto forflugas je 50 metrojn kaj la familio de la eksplodiginto ricevas monon. La eksplodaĵojn kaj minojn oni aĉetis ĉe la duŝmanoj, la monon ricevis post la eksplodo, kiun ofte pruvis per fotoj kaj filmaĵoj.



Minoj ofte estis por ni novaj, nekonataj, same kiel metodoj de la minado. La muĝaĥidoj vaste uzis memfaritajn fugasojn kaj minojn. Oni fandis trotilon el aviaj bomboj, metis ĝin en kuglingojn de la artileriaj obusoj kaj alkroĉis memfaritajn eksplodigilojn. Kiel ni kontraŭstaris tion? Tre simple: se oni trovis, do eksplodigis, se ne – atendu eksplodon.
Ofte la muĝaĥidoj aplikis italajn minojn – la plastajn, kun bervuroj, kiuj forte enmordiĝis je malmola grundo. Oni devis eksplodigi ilin surloke.
La plasto ne troveblas per minserĉilo, do ni precipe atentis la senmaskigajn signojn. Jen grundo estas damaĝita, jen suspektindaj ŝtoneroj kunmetitaj – tiel la gerilanoj avertis la siajn. Oni speciale atentis danĝerajn lokojn – mallarĝajn trapasejojn, kurbiĝojn de montovojoj, kie ne eblis forveturi flanken de la vojo, do eksplodigo de unu aŭto blokus la tutan kolonon.
Bonajn armilojn la muĝaĥidoj ricevadis de la tuta mondo – Pakistano, Germanio, Usono, Italio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Ĉinio kaj aliaj. Multe da problemoj kaŭzis la malfacile troveblaj plastaj minoj el Italio. Fojfoje ili ricevadis ankaŭ la sovetiajn armilojn – iuj soldatoj kaj suboficiroj vendis ĝin. Ne ofte, sed tio okazis. De tempo al tempo inter trofeoj renkonteblis la ĉinaj mitraletoj – kopioj de Kalaŝnikov, sed malpli fidindaj. La egiptaj kopioj estis eĉ malpli bonaj. Nian Kalaŝnikov oni povis ŝovi en sablon, faligi en akvon, poste trablovi, iom purigi per ĉifono kaj tuj ekpafi dum la kopiaĵoj en tiaj kondiĉoj rapide paneis.



La 40a armeo estis deplojita en pluraj garnizonoj tra la lando dum la ŝtatlimoj kun Pakistano kaj Irano restis malfermitaj. Do la muĝaĥidoj kaj armiloj enfluadis senhalte dum la sovetia armeo gardis nur sin mem kaj la plej gravajn objektojn – grandajn urbojn, flughavenojn, hidroelektrostaciojn ktp.
Fruntobatalojn kun regulaj trupoj la muĝaĥidoj evitis. Ili havis iom da artileriaj sistemoj, tankoj, infanteriaj batalveturiloj kaj bataltransportiloj, sed dominis malpezaj armiloj kaj mankis aersubteno. La tipa atako de la duŝmanoj okazis tiel: ili paftrafis en mallarĝa vojo la unuan kaj lastan veturilojn por poste dispafis la tutan kolonon.
La operacoj daŭris de tri-kvar tagoj ĝis du semajnoj kaj okazis en zono de respondeco de la 2a armea korpuso – Kalato, Helmando, Kandaharo, Laŝkargaho, limo kun Pakistano ktp. Ilin plenumis jen sole afganaj trupoj, jen tiuj kun la 40a armeo – unue la afganoj purigis la teritorion, poste iris la sovetiaj trupoj. Lokanoj antaŭ la operacoj kutime foriradis al montaro, dezertoj, sin kaŝis en kjarizoj. Restis nur maljunuloj, kiuj ĉion observis kaj raportis al la siaj.



Dum la unua operaco en areoj kun kjarizoj tiuj kanaloj kaŭzis al ni multajn problemojn. La duŝmanoj elrampis de tie, pripafis nin per bombokanonoj kaj malaperis denove. Atingi ilin subtere preskaŭ tute ne eblis. La sekvan operacon ni jam preparis pli bone. Unue per megafonoj ni proponis al la muĝaĥidoj kapitulaci. Poste ni eksplodigis la kjarizojn, enverŝis tien benzinon kaj bruligis ĝin, do al la duŝmanoj restis nur elkuri aŭ morti en siaj sibterejoj.
En la 40a armeo oni aktive uzis la kontraŭinfanterian minaron Oĥota (Ĉasado). Kiam iris homo, azeno, ĉevalo (depende de agordoj de la sismosensiloj) la mino elsaltis kaj eksplodis. Oni kuras por savi la vunditojn – elsaltas sekva mino kaj tio daŭras ĝis eksplodos la tuta minaro. Kun la lasta mino eksplodis ankaŭ la kontrolilo, ĉar tio estis sekreta armilo. La afganaj trupoj ne havis ĝin, la minadon plenumis nur la sovetiaj trupoj.
Sendanĝerigi Oĥota la muĝaĥidoj malsukcesis, alilandaj militistoj rifuzis helpi ilin pri tio. Do ili komencis lasi antaŭ si militkaptitojn, brutojn aŭ afganojn, kiujn ili ne ŝatis.

Trovi generalon Vlasov
En novembro 1985 apud Kandaharo malaperis generalo-majoro Nikolaj Vlasov. Li estis konsilisto de la komandestro de la Aerarmeo de Afganio kaj faris batalflugon. Tiu areo estis danĝera – post ebenaĵo komenciĝas montoj sur kies deklivoj kutime embuskis la muĝaĥidoj kun kvaropigitaj grandkalibraj DŜK-mitraloj (kalibro 12,7 mm). Oni trafis lian aviadilon, ĝi falis.
Komenciĝis savoperaco, en kiu partoprenis ĉiuj sovetiaj kaj afganaj trupoj. Tiutempe jam okazis intertraktoj kun Usono, do oni timis ke la gerilanoj povintus kapti la generalon kaj uzi lin por ĉantaĝi Sovetunion.
La unua ekis al interkrutejo la 40a armeo, sed ne sukcesis trapasi ĝin. Do ekiris nia 15a divizio. La interkrutejon ni trapasis, kvankam la vojo estis vere malbona, montara serpentaĵo kiun traveturis nur afganaj ĵipoj-kamionetoj kun mitraloj en kargujo. Mi trairis, markis terenojn, kiujn oni bezonis fortigi kaj vastigi, sapeistoj ĉion korektis.



Unue trairis bataltransportiloj, poste infanteriaj batalveturiloj kaj ni raportis: la veturiloj pasis. Poste ekis la 40a armeo, unue iris trupoj de la 70a brigado. Ekveturis kamionoj “Uralo” kun municioj kaj unu el ili falis en abismon cent metrojn profundan. La ŝoforo sukcesis elsalti (ĉiuj veturis kun malfermitaj pordoj), aŭtotiriloj eltiris la kamionon, sed la municioj restis en la interkrutejo. Ni ne povis ilin lasi.
Ĉiutage mi malsupreniĝis tien kun eskorto, ni kolektadis 120 mm obusojn kaj portadis ilin supren. Vespere, kiam mankis la trupoj apude, mi eksplodigis ilin, samtempe larĝigante terenojn por sinturniĝo de la veturiloj.
Iunokte restis kelkaj neeksplodigitaj obusoj. Mi altiris kablojn, konektis eksplodigilojn, restis nur enigi ilin en la obusojn kaj eksplodigi. Noktiĝis. Supre staras niaj trupoj. Soldatoj dormas – iuj en tendoj, aliaj subĉiele, sin protektinte per bataltransportiloj starigitaj arkoforme. En Afganio krepuskas rapide – la suno sidiĝas kaj tuj ĉio dronas en mallumo, nenio videblas.
Mi provas fari eksplodon – silento. Necesas serĉi solvon surloke. Konsilistoj rifuzis akompani min en la interkrutejo, same afganoj. Do mi devis sekvi la kablon sola, kvankam laŭ reguloj la konsilisto dum bataloperaco devis ĉiam iri kun eskorto el tri-kvar homoj.
Ni sciis ke la duŝmanoj estas apude – ja trovis lasitajn de ili fajrujojn kaj aĵojn. Fine mi trovis ke en tri lokoj la kablo estis tranĉita kaj nodita por se iu tiros ĝin, ne eblus kompreni ke ĝi estas damaĝita. Kiu faris tion – ĉu la muĝaĥidoj aŭ afganaj soldatoj mem? Ĉiuj bezonis la municiojn. Mi purigis la kablofinaĵojn, konektis la damaĝitajn lokojn, eksplodigis.
Kompreneble la duŝmanoj povus kapti min senprobleme – mia ja estis pli ol 1 km for de niaj trupoj, sola, en plena mallumo. Eĉ pli, antaŭ eksplodigi la obusojn mi kriis afgane: foriru, eksplodo! Mi sciis tion, sed jam ne eblis prokrasti – matene devis removiĝi la veturiloj de la 70a brigado kaj ĝis tiu tempo necesis ankaŭ restarigi la vojon post la eksplodo.
La generalon trovis trupoj de la 15a divizio – en pilota seĝo, ĉe rivero. Li katapultis sin, sed la duŝmanoj pafis lin dum paraŝutado. Plej verŝajne ili mem metis lin je tiu loko apud la rivero.

Danĝero
Kie estis plej danĝere? En la operacoj. Speciale en vilaĝoj kaj verdejo. Unu el la plej danĝeraj estis operaco en provinco Helmando. Plenumis ĝin la afgana armeo, sen aersubteno. Dezerta aero, laŭ kiu iras kanalo ene de holmeto 4 ĝis 5 metrojn alta. Ĉi tie staras ni, trans la kanalo estas la gerilanoj. Nia bataltransportilo troviĝis je 1 km de ili. Mi eĉ vidis per binoklo kiel muĝaĥido kun bombokanono eliris, sed oni ne rekomendis al ni pafi la unuaj, do mi faris nenion.
Konsilisto de la komandestro de la divizio ordonis transloki nian regopunkton pli proksimen al tiu holmeto, je centmetra distanco de la duŝmanoj. Mi eliris por aranĝi ĉion surloke kaj tiam gerilano (mi ne certas, ĉu tiu aŭ alia) pafis el bombokanono. Mi ne estis trafita, eĉ ne grataĵo aperis, sed la kapdoloro estis terura – kontuzio. La sekvoj senteblas nun. Kiam mi komencas rememori kaj rakonti, do unue eĉ du vortojn ne povas  elbuŝigi – kvazaŭ bulo ŝtopas la gorĝon.  Tiutempe mi ne turnis min al medicina helpo, ja aliaj taskoj abundis.
Dum la operacoj kugloj ofte fajfis super la kapo, tre proksime. Sed mi estas feliĉulo, eĉ ne unu trafis min. Dum la bombokanona bombado de la konsilista urbeto kelkfoje splitoj gratis la haŭton, sed mi ne atentis tion.
Ankaŭ la eksplodojn mi eskapis, kvankam foje troviĝis apude. Baldaŭ post alveno al Kandaharo ni ekis al operaco kaj konsilistoj de la korpusestro ekveturis en bataltransportilo antaŭ ni. Konsilisto de VIS de la korpuso sidis interne. Eksplodo okazis sub la antaŭa maldekstra rado, municia kesto malkroĉiĝis kaj rompis lian kruron. Oni sendis lin al hospitalo en Kabulo, poste al Sovetunio kaj mi provizore plenumis liajn devojn.
Sed la pleja teruraĵo okazis du monatojn post mia reveno al la patrujo, en julio 1986. Okazis purigado de Kandaharo. La konsilisto de la korpusestro ekveturis antaŭe en UAZ (sovetia ĵipo, vaste uzata en la armeo) kaj ordonis sendi post li bataltransportilon kun konsilistoj de la divizio. Sed proksime sidis la muĝaĥidoj kun kabloj de regebla fugaso enmane. UAZon ili lasis, sed la bataltransportilon eksplodigis. Ŝoforo kaj tri konsilistoj pereis surloke. La ŝoforo estis disŝirita je kelkaj partoj. Al konsilisto, kiu sidis en svingpordo, la eksplodo forŝiris la krurojn, li mortis post kelkaj minutoj. Alian konsiliston subpremis la renversiĝinta bataltransportilo kaj oni sukcesis eltiri lin nur post tri horoj kiam jam estis tro malfrue.
Kiam mi legis tion en letero la haroj sur mia kapo hirtiĝis. Mi konis ilin ĉiujn en Afganio, kun du loĝis en la sama domo – kaj ĉiuj ili pereis en unu momento.

La duŝmanoj – la siaj kaj la fremdaj
Ĉu ni povintus fidi al la afganaj trupoj? Mi donu unu ekzemplon. Necesis ripari mian ĉambron, sed mi ne havis laborilojn, nek materialojn. Mi prenis afganan soldaton, li ĉion plenumis, mia edzino estis kun li la tutan tagon. Sekvan tagon li mortpafis en posteno tri afganajn soldatojn, prenis iliajn armilojn kaj foriris al la duŝmanoj.
Alian fojon ni lasis afganan regimenton, kiu devis gardi la ŝtatlimon. Sed jam post du tagoj el ĝi restis nur manpleno da soldatoj, kiuj koncentriĝis sur altaĵo kaj gardis sin mem. Ĉiuj aliaj fuĝis al la gerilanoj, preninte kun si armilojn, veturilojn kaj havaĵojn. Komandestro de afgana sapeista bataliono el nia divizio ankaŭ fuĝis al la muĝaĥidoj.
Perfido abundis. La informoj lekis de ĉiuj fontoj, de la Ministerio pri defendo de Afganio ĝis ordinaraj soldatoj. Do kiam la trupoj venis al destinita loko oni jam atendis ilin. Pro tio pri estontaj operacoj oni diris al ni lastmomente. Ofte okazis tiel: vespere komandestro rakontas kie komenciĝos ofensivo. Matene li denove kolektas ĉiujn, ĵus antaŭ eliro kaj diras, ke la ofensivo okazos el tute alia loko. En tiaj kazoj la duŝmanoj ne atendis nin kaj operacoj estis pli sukcesaj.
Plejparto de la afganoj dum tago subtenis la popolan povon kaj nokte – la gerilanojn. Ni iris al operaco, forpelis la duŝmanojn, sed post kelkaj tagoj la trupoj foriris kaj la muĝaĥidoj rekaptis la potencon. Homoj surloke devige subiĝis al ili, ĉar de tio dependis ilia vivo kaj sekureco de iliaj familioj.



Rekrutadon al la afgana armeo mi observis plurfoje. Jen staras ĉe vojo barbulo, vendas manĝaĵojn. Venas komandestro kun eskorto, malfermas lian buŝon – aha, li estas juna (la barbo kovras duonon de la vizaĝo, do stato de la dentoj estas pli fidinda aĝosigno). Tuj oni enaŭtigas lin – jam li estas rekruto. Oni sendas lin al Kabulo aŭ alia provinco kaj tie li unu monaton estas en lernobataliono. Poste oni sendas lin daŭrigi la militservon en alia loko. Nek lia familio, nek la parencoj dume scias ion pri li – la homo simple ne revenis hejmen.
La duŝmanoj rekrutis al siaj taĉmentoj sammaniere. Rifuzito estos mortpafita – de la registaro aŭ de la gerilanoj. En la afgana armeo instruado estis pli bona, do la “rekrutoj” ofte unue lernis tie kaj dum operacoj kun armiloj enmane foriris al la muĝaĥidoj. Dum la operacoj nokte okazis amasa dizertado, tutaj regimentoj foriris. La kontraŭan fuĝon mi neniam vidis.
Aliflanke, la militkaptitoj kaŭzis neniujn problemojn al ni – ili tute ne kompareblis kun niaj partizanoj de la Dua mondmilito. Sufiĉis kapti muĝaĥidon kaj li tuj rezignis eĉ pensi pri rezisto aŭ fuĝo. Oni sidigas ilin en ZIL-130 (sovetia kamiono), la afganaj soldatoj ĵetas tien ŝafojn, manĝaĵojn, transdonas al la militkaptitoj mitraletojn kaj nur poste ili mem engrimpas.
Neniam mi forgesos eliron al urbo Kalato, oriente de Kandaharo. La duŝmanoj kutime okupis pafpoziciojn apud riverujoj, precipe proksime de la vojoj. Tiufoje ni antaŭis ilin, venis neatendite kaj mortigis multajn. Kun granda ŝoko rigardis mi kiel afganoj traktas la mortintojn. Ili ĵetis ilin kvazaŭ ŝtipojn sur infanteriajn batalveturilojn – la kadavroj jam estis duraj, malfleksaj. Poste oni alportis ilin al garnizono, forĵetis surteren, envicigis soldatojn kaj aranĝis mitingon por levi la batalspiriton.

Provizado
Manĝaĵojn por la konsilistoj oni alportis el Kabulo ĉiumonate per aviadilo, laŭ mendoj: grenoj, sukero, fiŝaĵo kaj viando en ladskatoloj, alkoĥolaĵoj – po botelo da vodko, konjako, ĉampano kaj vino. La drinkaĵoj sufiĉis por unu monato, ne pli, ĉar post ĉiu operaco ni drinkis – tio helpis malstreĉiĝi.
Ankaŭ la afganoj drinkis, kvankam ne tiom multe. Manĝis ili selektive. Ekzemple dum Ramadano, kiam estas malpermesite manĝi aŭ trinki dum la tuta tago, en ĉeesto de kamaradoj ili ĉiuj fastis. Sed se oni alportas tion al afgano kiam li estas sola, do li manĝas kaj trinkas kun granda plezuro. Ja estis varmege kaj malsato turmentis ilin. Sed ĝenerale ili estis religiemaj, speciale en publikaj lokoj.
Foje mia VIS, afgana regimentestro, alvenigis filon kaj la etulo unuafoje ekvidis buteron. Estis varmege kaj ĝi degelis rapide. Li manĝis ĝin per la manoj, prenis per polmoj kaj metis en la buŝon. La regimentestro estis jam grizharulo proksimume 60-jara. Li servis ĉe ĉiuj reĝimoj, sed pereis dum operaco.
Fruktojn, legomojn kaj viandon ni aĉetis en bazaro, rande de la urbo. Tie infanoj jam parolis la rusan kaj la vendistoj estis fidindaj. Ni sciis ke oni ne venenos nin, ne enŝprucos ion en la fruktojn kiel jam okazis en aliaj lokoj.
Tiuj antaŭzorgoj ne estis troaj. Foje konsilisto de la hospitalestro kaj lia edzino invitis al sia hejmo afganojn. Ili kune manĝis, drinkis, ĉio estis bone. Poste la afganoj foriris kaj la konsilisto kun sia edzino komprenis, ke ili estas venenitaj. Jam estis vespero, deĵorpostenoj forigitaj, do ne eblis eniri la urbon kaj neniu povis transporti ilin al la hospitalo. Ili mortis solaj en sia apartamento. Post tio oni ne plu nomumis konsilistojn al la hospitalo.
Mi supozis pro kio oni murdis lin. Ni kalkulis homoperdojn dum la operacoj. Kaj li vidis, ke en la hospitalon venas pli da soldatoj ol estis vunditaj dum la bataloj. Tio estis muĝaĥidoj, kiujn oni enhospitaligis kvazaŭ soldatojn de la afgana armeo. Li komencis esplori la aferon kaj pagis kontraŭ tio sian vivon.

Afgana salajro
Ni ricevis po du salajroj – la sovetia deponiĝis en banko, la afgana estis pagata en loka valuto – afganio. Per la lasta ni pagis manĝaĵojn kaj aliajn aĉetojn, la reston deponis en banko. Post reveni al Sovetunio oni konvertis afganiojn al specialaj ĉekoj, kiujn oni akceptis en vendejoj destinitaj por la “afganoj” kiel oni nomas veteranojn de la Afgana milito.
Mi sukcesis aĉeti aŭton Moskviĉ-2141, polvosuĉilon kaj magnetofonon. La reston mi decidis ŝpari por estonteco, sed baldaŭ tiuj vendejoj fermiĝis kaj la ĉekoj estis ŝanĝitaj kontraŭ rubloj, kiuj jam preskaŭ tute senvaloriĝis – mi povis nur aĉeti pelton por la filino. En tiu Moskviĉ mi veturis 11 jarojn ĝis la fundo elfalis. Poste mi fordonis ĝin al infanoj, kiuj frekventis kartingo-klubon, kaj ili malmuntis ĝin.

Reveno
En Afganio mi servis du jarojn, sed restis subkolonelo. Oni promesis post reveno doni al mi sekvan rangon, oni multon promesis tiam… Kiam mi memorigis pri tio, do unue en Moskvo kaj poste en Tjumeno aŭdis responde: “Mi vin al Afganio ne sendis”.
Oni neniam dorlotis nin per medaloj. Ekzistis neskribita regulo, laŭ kiu oni donas premion unufoje dum la tuta militservo en Afganio. La ordenon de la Ruĝa Stelo mi ricevis du semajnojn antaŭ la reveno. La signon “Pro malminado” mi devis ricevi, sed bedaŭrinde io fuŝis en la superaj instancoj kaj ĝi perdiĝis en burokrataj labirintoj. Ĝi donas neniujn formalajn avantaĝojn, sed gravas por la sapeisto.
Oni proponis al mi daŭrigi la militservon en Kamenec-Podolska milit-inĝeniera lernejo (Ukraina SSR), sed mi rifuzis. Antaŭnelonge okazis la Ĉernobila katastrofo, krome miaj parencoj loĝis en Kazaĥio, parencoj de la edzino en Fora Oriento, do veturi al ambaŭ estus tro longe kaj multekoste. Finfine mi elektis Tjumenon.



Sekva tasko estis kolekti la familion tra la lando. En Moskvo oni donis al mi neoficialan 10-tagan ferion. Mi kun la edzino veturis al Aĥalkalako, kie disiĝis – mi ekis al Tjumeno, ŝi – al Fora Oriento. En la Tjumena supera inĝeniera militlernejo oni tuj diris al mi, ke ĉiuj ferias, mankas laborfortoj, do mi ne esperu pri la ferioj, kiujn mi ne povis uzi dum la afgana militservo. Rekomencon por tiuj kelkaj monatoj mi ankaŭ ne ricevis – oni diris, ke ĝin devintus pagi alia fako de la Ministerio pri defendo.
Formiĝis tia dispozicio: la edzino laboras en la hospitalo en Aĥalkalako, la filino lernas tie en la tria ŝtupo de mezlernejo, la filo finas la okan ŝtupon en Lesozavodsko, mi servas en la militlernejo en Tjumeno.
Sed almenaŭ loĝejon la “afganoj” tiam ricevadis rapide – la 7an de novembro mi jam havis ŝlosilojn de apartamento. Do jam eblis kunigi la familion en Tjumeno, sed… mankis la ferioj al mi. Mi sendis al la edzino telegramon: “Mi ricevis apartamenton en Tjumeno. Preni vin persone mi ne povas. Venu”.
Malnovaj amikoj donis al ŝi soldatojn el sapeista bataliono, kiuj helpis meti ĉiujn aĵojn en konteneron kaj riparis la apartamenton antaŭ redoni ĝin al la armeo. Kio atingis Tjumenon senrompe – tion ni uzis, kio rompiĝis – forĵetis, kaj tiel komencis la novan vivon. Fina reunuiĝo de la familio okazis printempe de 1987, kiam el Lesozavodsko revenis la filo, fininta la okjaran lernejon. Mi estis bonŝanculo, ĉar la veteranoj kiuj revenis post mi jam atendis loĝejojn po du-tri jaroj.
Ĝis 1992 mi instruis en la militlernejo. Kune kun aliaj instruistoj-“afganoj” ni klopodis transdoni nian batalsperton al estontaj oficiroj. En ekzercejo ni konstruis el sablo kaj ŝtonoj realismajn fortikaĵojn similajn al tiuj en Afganio.



Poste komenciĝis disfalo de la armeo kaj la lando. En januaro 1992 mi finis la militservon kaj jam en februaro eklaboris en la provinca stabo pri la civila defendo. En 1997 mi dungiĝis en TjumenNIIgiprogazo, kie gvidis la civildefendan fakon dum 15 jaroj.

Memoro
Mi estas ano de la veterana konsilio de la militlernejo, renkontiĝas kun veteranoj de la Granda Patriota milito, eksaj kaj nunaj kursantoj de la militlernejo, mezlernejanoj. En Tjumeno el finlernintoj de 1967 restis kvar kursantoj kaj du komandestroj jam pli ol 80-jaraj.



Ĉiujare la 27an de julio ni renkontiĝas en la militlernejo, metas florojn antaŭ la monumento al la pereintaj kursantoj, inter kiuj estas la knabo el nia roto – Pjotr Derid, pereinta en 1983 en Afganio. Mi ĉion filmas, poste muntas filmetojn, skanas la fotojn kaj ni interŝanĝas ĉion per Interreto. 



En 2017 okazis la 50a datreveno de nia lernokurso.

Wednesday, August 9, 2017

Medaloj neniam abundis aŭ Du jaroj en la afgana armeo: Parto I

Nikolao Bej partoprenis du militojn – unu mallongan, nedeklaritan kaj alian dekjaran, vaste konatan. Sed nur malmultaj sciis ke el preskaŭ tri jardekoj da militservo du jarojn la silentema subkolonelo pasigis en la afgana armeo.

Kampara infanaĝo
Mi naskiĝis en 1946 en vilaĝo Voznesenovka (ekde 1993 – Birlik), Kazaĥa SSR. La patrino devenis de vilaĝo Konstantinovka, kiu situas ĉe rivero Tentek. Dum la Rusia enlanda milito ŝi, tiam okjara knabino orfiĝis kaj forveturis kun rifuĝintoj al Voznesenovka, kie eklaboris kiel vartistino en iu familio. La patro devenis de Poltavo (Ukraina SSR). Liaj gepatroj estis malkulakigitaj kaj dum Holodomoro (1932-1933) ekzilitaj al Kazaĥio, kien ili dum unu jaro kaj duono veturadis sur siaj bovoj.
En Voznesenovka loĝis multaj ekzilitoj. Post disfalo de Sovetunio la germanoj kaj ĉeĉenoj foriris kaj poste ankaŭ la rusoj devige forlasis la vilaĝon. Oni translokis tien kazaĥojn el Ĉinio kaj Mongolio, kiuj ne nur la rusojn, sed eĉ lokajn samgentanojn komencis forpremi. Disfloris ŝtelado kaj rabado. Oni povus eniri korton, forkonduki brutojn kaj ili malaperis por ĉiam. Plendoj restis senrespondaj.
La patrino mortis en 1993. Ni ankoraŭ ne enterigis ŝin, sed oni jam demandas: kiam vi foriros? Vendi loĝejojn ne eblis, do la parencoj simple lasis ĉion kaj translokiĝis al Pavlodara provinco.
En nia familio estis ses infanoj. La patro handikapiĝis en infanaĝo – li havis la paralizitajn krurojn, moviĝis kun lambastonoj. Li laboris en kolĥozo kiel gardisto kaj muelisto, akrigis falĉilojn por falĉmaŝinoj. La patrino laboris en draŝejo, legomejo, ŝmiris argilajn tegmentojn de la kolĥozaj deponejoj.
Sepjaran lernejon mi finis en Voznesenovka kaj poste kvar jarojn lernis en distrikta centro Georgijevka (ekde 2007 – Kalbataŭ), kie mi loĝis en internulejo.

Militlernejo
Dum militserva registriĝo en 1964 mi deziris trafi militlernejon pri telekomunikado, sed jam mankis lokoj tie, do oni sendis min al la Tjumena inĝeniera militlernejo.



Kial mi elektis tiun vojon? La patro mortis jam en 1960, kiam mi ankoraŭ ne finis la sepjaran lernejon. La patrino ne povus samtempe vivteni du infanojn en la postbazaj lernojaroj, do la pli aĝa fratino rezignis je tio kaj iris al librokontista lernejo. Mi finis la plenan lernoperiodon, sed frekventi instituton jam ne povus – tie ja necesus ankaŭ lui loĝejon, aĉeti vestojn kaj manĝojn. Do mi decidis iri al militlernejo, kie la ŝtato provizis al la kursantoj ĉion.



Oni sendis min al la 10a roto de la inĝeniero-sapeista fako. Ni ĉiam estis en kazerna stato, nur somere oni lasis nin hejmen por ŭnu monato. Cetere mi sciis adaptiĝi al malfacilaĵoj.
Oni instruis al ni multe pli ol unusolan fakon, ĉar en la armeo oni povus sendi novicon al iu ajn vaka posteno, ne nur al la inĝeniero-sapeista. Baldaŭ mi havis eblecon apliki ĉion en praktiko.

Damanskij
Post fini la militlernejon en 1967 oni sendis min al Fora Oriento. En trajno mi veturis ĝis stacio Lazo en Ĉemara regiono kaj poste 3 km ĝis militista urbeto, kie estis deplojita la 225a inĝeniero-sapeista bataliono de la 135a motorpafista divizio de la 45a armea korpuso. Unue oni nomumis min komandestro de skolto-plonĝista plotono kaj post unu jaro mi komandis inĝeniero-sapeistan plotonon.
La 2an de marto 1969 ekflamis armita konflikto en insulo Damanskij, kiu troviĝas en rivero Ussuri, ĉe la limo kun Ĉinio. Reprezentantoj de nia bataliono partoprenis funebron en la 57a limgarda taĉmento, kiu estis en la unua frontlinio. Ili rakontis pri kruelaĵoj fare de ĉinoj, pri kripligitaj kadavroj de niaj limgardistoj.



La 15an de marto, tuj post veni al ekzercejo apud Blagoveŝĉensko, ni ricevis sciigon: vicestro de la inĝeniera servo (VIS) de la divizio kapitano Viktor Levickij estas vundita dum interpuŝiĝo kun la ĉinoj. La ekzercoj estis nuligitaj, ni entrajniĝis kaj rapide ekveturis al stacio Lazo. En la dua tago ni jam estis apud insulo Damanskij.
Oficiale tie batalis nur la limgardistoj. En realo ĉe la limo koncentriĝis trupoj, altiritaj de la tuta regiono – de Vladivostoko ĝis Krasnojarsko. Nia sapeista plotono konstruis komando-observjeojn, aranĝis vojojn kaj itinerojn por kolonoj, trahakis senarbajn striojn por trapaso de la veturiloj.
Poste mia vic-plotonestro Genadij Ŝlepov estis premiita de la ordeno de Ruĝa Stelo. Batalionestro Solodovnikov estis proponita al honorigo kiel Heroo de Sovetunio, sed fine oni donis al li Lenin-ordenon.
La premiojn ili ricevis pro batalado ligita al tanko T-62. La ŝtatlimo tiutempe pasis laŭ ŝanelo de rivero Ussuri, kiu fojfoje translokiĝis. Insulo Damanskij estis malgranda, formiĝis el sablo, alportata de la ondoj, do post printempa disfluo de Ussuri ĝi reaperis en la ĉina flanko.
Dum la batalo komandestro de la 57a limgarda taĉmento kolonelo Demokrat Leonov provis aranĝi flangan atakon per kvar tankoj, sed alfrontis fortan kontraŭtankan pafadon kaj la ofensivo fiaskis. La unua tanko en kiu troviĝis li mem, estis damaĝita, la skipo pereis.



Ĝi restis en akvo, proksimume 500 m for de nia bordo kaj 100-150 m for de la ĉina. Oni diris ke ĝin trafis sperta bombokanonisto, kiu partoprenis la Korean militon, kaj havis eskorton el pli ol cent soldatoj. T-62 estis nova, sekreta tanko, do kompreneble ĉinoj deziris ekhavi ĝin. Ili rampis al ĝi, provis malmunti aparatojn kaj komencis prepari betonajn fundamentojn  por fortaj vinĉoj, kiuj devis fortrnei ĝin al la ĉina bordo. Do nia bataliono ricevis ordonon: eksplodigi la tankon.
En sapeista grupo partoprenis mia vicplotonestro Ŝlepov. Kiam la grupo proksimiĝis al la tanko, la ĉinoj jam estis tie. Komenciĝis proksima batalo dum kiu niaj soldatoj foje kaptis ĉinajn grenadojn kaj ĵetis ilin reen. Unu el ili eksplodis en la mano de Ŝlepov, kripliginte la fingrojn. En nia bataliono neniu pereis, estis nur vunditoj, kiujn oni transportis al hospitaloj kaj sanitaraj trupoj. En sanitara trupo de la Lazo-garnizono koncertis famaj artistoj, mi memoras ke Josif Kobzon kantis antaŭ la vunditoj.
Ion la ĉinoj sukcesis malmunti, sed finfine ni eksplodis la tankon kaj ĝi sinkis sub glacion. Nur poste la ĉinoj eltrenis ĝin surborden.
La pereinta skipo estis evakuita kaj entombigita en urbo Imano (ekde 1972 – Dalnereĉensko) kaj en la limgardejo. Meze de aprilo ĉio trankviliĝis.

Staboj kaj garnizonoj
En novembro 1969 oni promociis min ĝis asistanto de estro de mobiliza grupo en urbo Lesozavodsko. Post redukto de la personaro mi iĝis asistanto de stabestro je la rango de supera leŭtenanto. Danke al tio mi lernis la staban laboron.
Post unu jaro mi edziĝis. La bopatro estis handikapulo de infanaĝo, sen kruro, laboris kiel seruristo en fervojo. La bopatrino samloke laboris kiel instrumentistino.
Post plia redukto mi devis translokiĝi al Ĥabarovsko por la sama posteno. Poste mi estis komandestro de sapeisto-inĝeniera roto, VIS de motorpafista regimento.


En 1978 mi enmatrikuliĝis je la komandestra fakultato de la Supera Milito-Inĝeniera Akademio de V.V. Kujbiŝev en Moskvo. Ĝis 1982 mi loĝis kaj studis en la ĉefurbo, tiel ricevinte du altajn edukojn – la militan kaj civilan.
Post fini la akademion mi estis sendita al Erevano (Armena SSR) por okupi postenon de VIS de divizio. Tamen surloke mi eksciis, ke mia antaŭulo, kiun oni devis sendi al Afganio, kolektis aron da paperoj pruvantaj lian malfortan sanon, kaj tute ne planis lasi la komfortan lokon. La diviziestro eĉ ne akceptis mian viziton.



Mi ne luktis por tiu posteno, ĉar komprenis kiel funkcias la inĝeniera fako en tiu divizio – la teknikaĵoj laboris ne nur oficiale, por la armeo, sed ankaŭ neoficiale kaj ĉiuj estis kontentaj. Mi ne akceptus tion. En stabo de la divizio oni proponis al mi vakan postenon en urbo Aĥalkalako (Kartvela SSR) kaj mi aprobis.
La urbeto troviĝis en alta montaro. 70 km for kreskis ĉio – fruktoj, legomoj. En Aĥalkalako oni plantis nur pomojn kaj terpomojn. La konstruaĵoj estis ĉefe unuetaĝaj, simplaj. Tio estis la tipa kartvela distrikta centro. Apude troviĝis Leninakano, do ankaŭ ĉe ni senteblis la fama tertremo en 1988. Sed mi tiutempe jam estis en Tjumeno.

Urĝa telegramo
En Aĥalkalako oni proponis al mi registriĝi por militservo eksterlande – en Pollando, Ĉeĥoslovakio, GDR. La edzino delonge revis viziti aliajn landojn, do mi enlistiĝis kaj vere trafis eksterlanden, tamen ne en Eŭropon.
Tio okazis post du jaroj, en aprilo 1984, dum printempa kontrolado. Mi estis en pafejo, pafis el pistolo, kiam alkuris mesaĝisto: “Kamarado subkolonleo, oni urĝe vokas vin al la stabo!” En la stabo oni montris al mi telegramon: “Post tri tagoj esti en Moskvo. Direktiĝas al DRA kiel konsilisto de la 14a infanteria divizio”. Tiutempe oni ankoraŭ kaŝis nenion, nur poste komencis skribi: “Direktiĝas en landon kun varma klimato”.



La edzino tiutempe laboris en kirurgia sekcio kaj partoprenis kun la hospitalo ekzercojn en Erevano. La gefiloj loĝis en la hospitalo en Aĥalkalako, kie flegistinoj prizorgis ilin. La filo Aleksandro estis jam en la kvina lernojaro, do li zorgis pri la filineto Olga – vekis ŝin matene, preparis por infanĝardeno.
Mi sendis asistanton al Erevano por preni la edzinon dum mi mem kolektis la aĵojn kaj vespere aranĝis adiaŭon kun geamikoj. Ludmila venis meznokte kaj matene mi jam veturis al Leninakano, de kie tra Kievo (rektaj flugoj mankis) flugis al Moskvo.

Forgesu ke vi estas nura konsilisto!
Unue oni kolektis estontajn konsilistojn en Moskvo, kie ni troviĝis dek tagojn. Oni iom instrukciis nin, donis civilajn vestojn – modestajn pelton kaj kompleton, kies kostojn oni poste adiciis el nia salajro.
En Afganion mi venis meze de aprilo 1984 en An-24 el Taŝkento. Antaŭulo decidis ne atendi min en Kandaharo kaj forveturis al Kabulo kie ĝoje festenis sian foriron. Ni iom interparolis pri specifaĵoj de la inĝenieraj taskoj, mi ricevis instrukciojn de konsilisto de la komandestro de la Inĝenieraj trupoj de Afganio, kaj post tri tagoj flugis al Kandaharo.



Post alveni mi enloĝiĝis en ĉambro, prezentis min ĉe komandestro kaj ricevis mitraleton kaj pistolon, kiujn ĉiam havis ĉe mi. En la konsilista urbeto ni surportis civilajn vestojn, ekster ĝi uzis afganan uniformon sen rangosignoj. Specimenojn de minoj post malminado mi lasis por mi – forigis eksplodigilojn kaj la minojn stokis en la ĉambro por poste uzi dum instruado. Afganoj ne ŝatis longe gasti tie – post vidi la minojn ili tiuj sin turnis kaj foriris.
En la 15a divizio de la 2a armea korpuso militservis ankaŭ konsilisto de la diviziestro, konsilistoj de estroj de la ĉefaj diviziaj fakoj kaj konsilistoj de la regimentestroj. Je nia dispono estis ŝoforoj, unu asistanto por ĉiuj kaj interpretisto, kiu kutime troviĝis ĉe la konsilisto de la diviziestro.
Kompreneble ne eblis lerni la lingvon dum tiom mallonga periodo kaj neniu atendus nin lerni – jam post dek tagoj mi partoprenis bataloperacon. Do mi aĉetis vortaron kun rusa transskribo kaj tiel interkompreniĝis – jen per ĝi, jen pemane.
En Moskvo oni instruis nin tiel: “Vi estas nuraj konsilistoj, via tasko estas konsili kaj ili mem sekvu la konsilojn kaj realigu ilin”. En Kabulo oni tuj diris al mi: “Forgesu ke vi estas nura konsilisto. Vi estas komandestro de la inĝeniera fako de la divizio”.





Tio estis la vero. Mi vere gvidis la inĝenieran fakon de la divizio. Instruado, aranĝo de la vojoj por kolonoj, serĉado, sendanĝerigo kaj detruado de la minoj, ebenigo de la vojoj post eksplodoj, liverado de akvo kaj elektro – ĉion ĉi mi aranĝis kaj foje persone faris.
Dum la operacoj en dezerto ni devis veturigi kun si akvon en aŭtoakvujoj kaj akvujoj, kroĉitaj sur la veturiloj. Ni prenis ĝin el riveroj, rojoj, kjarizoj (irigaciaj kanaloj konstruitaj antaŭ jarcentoj) kaj poste purigis per MAFS (Modernigita Aŭtofiltra Stacio). Mi proponis ne sendi MAFS al danĝeraj lokoj, sed anstataŭe venigi por akvoprenado aŭtoakvujojn kun pumpilo kaj eskorto por poste purigi la akvon en sekura loko.
Ni ĉiam bolis akvon, ĉar en la kjarizoj povis esti kadavroj de bestoj kaj homoj. La militistoj, speciale en la sovetia 40a armeo, ofte malsanis je iktero. Iuj intence infektiĝis por eksiĝi de la armeo, sed plimulto malsaniĝis nature.

Rande de Kandaharo
La konsilista urbeto estis inĝeniere prikonstruata sub mia observado. Ĝi estis malgranda, 400 x 400 metroj kaj situis en la sud-orienta rando de Kandaharo. Unuflanke troviĝis dezerto, aliflanke estis verdejo. Antaŭ ni tie loĝis usonaj konsilistoj, post kies foriro la urbeto tri monatojn malplenis kaj estis tute disrabita.
Ni loĝis en unuetaĝaj vilaoj, kiuj havis po du enirejoj. Ĉiu konsilisto loĝis en aparta ĉambro dum kuirejo estis komuna kaj necesejo troviĝis en la korto. Ni kuiris memstare, sur primusoj. En oficejoj kaj dum la operacoj oni donis al ni tiucele afganan soldaton, kiun ofte necesis kontrolu kaj konsulti. Por bani nin ni uzis elektrovarmigilojn, poste konstruis banejon. Elektron dum certaj horoj provizis dizela generatoro.
La urbeto estis ĉirkaŭbarita per tri metrojn alta argila barilo super kiu streĉiĝis pikdrato. Tuj post la barilo, laŭlonge de la interna flanko etendiĝis kvin metrojn larĝa obstaklostrio kun kontraŭinfanteriaj minoj. Surtere kuŝis la drato MZP (rusa mallongigo: malmulte videbla obstaklo). Ĝi estis eta, maldika, sed kroĉiĝis al piedoj, do ne eblis kuri rapide.



De tempo al tempo en la urbeton penetris ŝakaloj. Ili eksplodis sur minkampo kaj mi devis restarigi ĝin. Mi iris kun palpilo (skemoj de la minkampo haveblis, sed realo povis esti alia), ĉion kontrolis kaj metis novajn minojn.
La urbeton gardis motorpafista plotono de la Sovetia armeo. La duŝmanoj gratulis nin per bombardado je ĉiuj sovetiaj kaj afganaj festoj. Fojfoje sekvis sturmoj, tiam ni repafis. Mi estis ano de la skipo de 120 mm bombokanono. La skipo konsistis nur el la konsilistoj.
La gardistaro uzis grandkalibrajn mitralojn KPVT (rusa mallongigo: la grandkalibra tanka mitralo de Vladimirov, 14,5 mm), Utjos (Klifo; grandkalibra mitralo, 12,7 mm). Por protekti la domojn kontraŭ kugloj kaj splitoj oni metis sur tegmentojn korpusojn de la blendveturiloj kaj konstruis tie pafejojn el haveblaj materialoj. Kompreneble ni ne ĉiam pafis ĝuste kontraŭ celoj, ofte simple kontraŭ la verdejo, de kie oni pripafis nin. Tie povus troviĝi ankaŭ civiluloj, sed ni ne havis elekteblon.
En majo 1986, kiam mi revenis al Sovetunio, pripafado okazis preskaŭ seninterrompe. Post ĉiuj 15-30 minutoj la duŝmanoj lanĉis misilojn “tero – tero”. 1985-1986 estis la plej danĝeraj jaroj.
En 1987, jam post mia foriro, komenciĝis intertraktoj kun la muĝaĥidoj kaj laŭetapa eliro de la trupoj, unuavice el Kandaharo kaj aliaj foraj garnizonoj.

Decembristino
Post unu jaro oni permesis al mi aranĝi invitilon por la edzino kaj tiam aperis nova problemo. Ni ne povis kunpreni al Afganio la infanojn. La parencoj ne havis specialan entuziasmon pri tio, do… Ni jam planis lasi ilin en internulejo en Moskvo (multaj konsilistoj tiel faris), sed finfine Olga kaj Aleksandro forveturis al la bopatroj en Lesozavodsko.
Ludmila venis en septembro 1985 kaj foriris kun mi en majo 1986. Ankaŭ aliaj konsilistoj alportadis edzinojn, kiam tio eblis. En la 40a armeo tio estis malpermesite. Do ankaŭ pro tio malŝatis nin ĝiaj oficiroj, ili pensis ke kondiĉoj de nia militservo estas pli bonaj. Sed pri kiaj avantaĝoj oni povus paroli?! Tage kaj nokte ni estis ĉirkaŭitaj de la samaj muĝaĥidoj, nur iom pli mildaj.



Ni anticipe informis la parencojn en Kazaĥio kaj Lesozavodsko, kiam aviadilo flugos al Kabulo, diris kiom da tagoj ni restos tie kaj kiam flugos al Kandaharo. Jam mi sidiĝis en la aviadilo kun afganaj militistoj kaj iliaj familianoj kaj jen oni eligas nin – diris, ke okazis troŝarĝado, do atendu sekvan flugon. Mi memoras kiel ni stariĝis malantaŭ la aviadilo kaj kiam ĝiaj turbinoj ekfunkciis aerfluo forblovis mian valizon, nur la tenilo restis en la mano.
Kiam ni kun la sekva flugo alteriĝis en Kandaharo, evidentiĝis ke oni jam ne plu atendas nin – la aviadilo el kiu oni eligis nin estis trafita per misilo “tero – aero”, la skipo kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis.
Tio estis civila flugo, unuafoje okazis tio. Pri la faligita aviadilo oni rakontis en la sovetia televido. La patrino grizhariĝis je unu tago, la bopatrino malsaniĝis kaj la filo estis enhospitaligita pro korproblemoj. Nur post unu monato ili ricevis nian leteron kaj eksciis, ke ni hazarde saviĝis.
En la konsilista urbeto mi tuj konatigis la edzinon kun mitraleto kaj montris kie kaŝi sin dum la bombardoj – eta koridoro, sen fenestroj kaj pordoj. Obusoj povus trafi ĝin nur tra la tegmento, sed tio jam estis malpli verŝajne. Ŝi neniam eliris la urbeton. La decembristino!

Thursday, August 3, 2017

Fina malvenko aŭ Kial mi ŝatas libron de Rodric Braithwaite

Malofte oni povas renkonti alilandan verkon, kiu prezentus Rusion realisme kaj senpartie, ekster la kadro de agacaj stereotipoj, plu florantaj malgraŭ evidenta idiotismo kaj plurfoja senmaskigo. Des pli plezuriga estis konatiĝo kun la libro "Afgantsy. The Russians in Afganistan (1979-1989)" de la brita historiisto Rodric Braithwaite.

Ne homoj kun homoj, sed rusoj kun poloj
Sed unue mi devos klarigi kial mi konsideras ĝin leginda eĉ por homoj kiuj ne tre interesiĝas pri la milithitorio kaj speciale por la esperantistoj.


Jam plurfoje mi konvinkiĝis ke la espero de d-ro Esperanto pri la tutmonda interkompreniĝo danke al la Internacia lingvo estas nura idealisma revo. Rigardu iun ajn politikan aŭ socio-rilatan diskuton de la esperantistoj kaj vi vidos ke la komuna lingvo ebligas ke ĉiu povu paroli, sed tute ne garantias la komprenon. Tio apenaŭ estas mirinda afero, ĉar ĉiu el ni estas unue ruso, polo aŭ brito kaj nur poste esperantisto. La esperanto-vivo okupas tiom etan spacon en niaj personecoj, ke plejofte ĝi dronas sub la premo de komunaj (por respektiva socia, etna, religia aŭ politika grupo) idealoj. Oni rapide lernas Esperanton, sed ne ĝian internan ideon, do oni plu povas facile diveni se ne etnan, do almenaŭ ŝtatan originon de la esperantisto – sufiĉas scii la dominantajn en tiu lando ideojn.
Kun miro mi unuafoje alfrontis tiun muron de nekomprenemo post publikigi blogaĵojn pri la teroraj atakoj en Rusio. Multaj komentantoj el okcidentaj landoj reagis kvazaŭ uzante la saman paŭsaĵon: “Ni bedaŭras pri la viktimoj, sed tio estas sekvo de genocido kiun rusoj aranĝis kontraŭ la kompatinda ĉeĉena popolo. Liberigu Ĉeĉenion kaj tio ĉesos”.

Memorialo post terora atako en Moskvo
Mi malŝparis horojn detale klarigante nuancojn de la afero, evidente tute ne konatajn al la aŭtoroj de tiaj rimarkoj. Mi diris ke temas pri ne separatistoj, sed ĉefe la islamistoj, inter kiuj haveblas ankaŭ etnaj rusoj. Ke en Ĉeĉenio okazis plejparte enlanda miito, kiun finis grandparte la ĉeĉenoj mem. Ke Ĉeĉenio jam estis fakte sendependa de 1991 ĝis 1996, sed anstataŭi evoluigi la landon la ĉeĉenaj estroj transformis ĝin al bandita nesto, de kie tra la tuta Rusio disfluis armiloj, narkotikaĵoj kaj dungomurdistoj. Eŭropanojn indignigas novaĵoj pri persekutado de gejoj en la nuna Ĉeĉenio, sed tio estas nur pala kopiaĵo de kruelaĵoj, plenumitaj de la islamistoj en la sendependa Iĉkerio, kie regis ŝario kaj oni ŝtonumis homojn kiel Somalio.
Mi atentigis ke en tiuj jaroj estis murditaj aŭ forpelitaj ĉiuj neĉeĉenaj loĝantoj de la respubliko (rusoj, judoj, germanoj, tataroj, ukrainoj ktp) kaj ilia havaĵoj estis disrabitaj. Mi rimarkigis ke ankaŭ de 1996 ĝis 2000 Ĉeĉenio denove estis sendependa, ĉiuj rusiaj militfortoj foriris dum la rusia mono plu fluis al ĝi, sed el tio sekvis nur atako kontraŭ la apuda Dagestano post kio komenciĝis la Dua Ĉeĉena milito
Finfine mi klopodis atentigi ke la eksplodoj en Moskvo celis ne politikistojn, nek militistojn kaj eĉ ne la rusojn, sed nur laŭeble plej grandajn homamasiĝojn. Duono de la teroraj atakoj okazas en Kaŭkazo, kie preskaŭ tute mankas etnaj rusoj. Inter la ostaĝigitaj kaj murditaj infanoj de Beslano apenaŭ haveblis dudeko de rusoj, ĉiuj aliaj estis kaŭkazanoj.

Infanoj murditaj en Beslano
Pro tio en la flughaveno Domodedovo la teroristoj intence atakis la internacian alvenhalon por ke plurlanda viktimaro kaŭzu pli laŭtan bruon en amaskomunikiloj. Sed ĉio estis vane. “Liberigu Ĉeĉenion!” gurdis la komentantoj, kies cerbo estis tralavita de propagando ĝis plena sterileco. Tiaj voĉoj iom mallaŭtiĝis nur lastatempe, kiam islamistoj atakis jam la eŭropanojn mem kaj senkapigis la okcidentajn ostaĝojn, kion varme subtenis iliaj ĉeĉenaj kamaradoj. Evidente la eŭropa sango pli kostas ol tiu rusia.

Memorialo post terora atako en Parizo
Similajn aferojn oni povas renkonti en diskutoj pri aliaj aferoj rilataj al nia lando. Antaŭnelonge mi kun miro rimarkis ĉe Fejsbuko komentojn de pola esperantisto, kiu asertis ke la sovetiaj soldatoj forpelintaj la naziojn el Pollando, ne liberigis ĝin, sed nur katenis denove. Kaj pro tio ili ne meritas monumentojn kaj dankmemoron, ja temas pri la samaj okupantoj kiel la faŝistoj. 
Mi estis ŝokita. Pollando perdis trionon de sia intelektularo dum la milito kaj tio estis ne hazardaj militviktimoj, sed sekvoj de la nazia plano pri ekstremado de la pola elito. La naziaj okupantoj kun lokaj perfiduloj murdis 2,8 el 3,3 milionoj da polaj judoj, tamen ili kompareblas kun la sovetiaj soldatoj, ĉu vere? Klera esperantisto almenaŭ povas scii el esperanto-libroj, ke Anne Frank en Nederlando kaj Tivadar Soros en Hungario atente kaptis radioelsendojn pri alproksimiĝo de ilia sola espero – la Ruĝa Armeo.

Varsovia geto
Bone, eble la judaj vivoj ne estas tre valoraj por la pola amaskonscio. Tion pruvas judaj pogromoj en la postmilita Pollando kaj ĉiujaraj antisemitismaj fiagoj kontraŭ la partoprenantoj de la Marŝo de vivuloj en Aŭŝvico. Felicja Raszkin-Nowak, kies rememoroj legeblas en Esperanto, postvivis en la Bjalistoka geto, sed devis elmigri pro la neeltenebla antisemitismo en sia postmilita patrujo.
Sed la nazioj celkonscie detruis polajn urbojn, bruligis vilaĝojn, ebenigis preĝejojn kaj kastelojn. Ĉu en la postmilita Pollando okazis io simila? Finfine ĉu iu sovetia estro nomis la polojn “subhomoj” aŭ “slavaj porkaĉoj” kiel tion malkaŝe faris la naziaj estroj? Mi nur rimarkigis amare, ke supozeble poloj en Aŭŝvico, kaptita de la Ruĝa Armeo, havis alian opinion pri la sovetiaj “okupantoj”.

Infanoj liberigitaj de Ruĝa Armeo en Aŭŝvico
Kaj temas ne pri escepto rilata al persono de la komentanto, sed pri regulo. Antaŭ kelkaj tagoj alia pola esperantisto publikigis en esperanto-grupo ĉe Fejsbuko afiŝon pri la datreveno de la Varsovia ribelo. Mi jam deziris klaki ŝatbutonon, kiam rimarkis finon de lia skribaĵo, en kiu li asertis ke la Ruĝa Armeo staris apude kaj kajlme observis pereon de la ribelo. 
Mi provis korekti lin, prezentante historiajn faktojn, diris ke la Ruĝa Armeo pasis 500 km en pezaj bataloj kaj ne “trankvile observis”, sed plu batalis, ke celo de la ribelo estis kapti potencon antaŭ alveno de la armeo, do oni fiuzis la gerilanojn por politikaj celoj ktp. Sed anstataŭ respondo verŝiĝis nur lavango de propagandismaj kliŝeoj neniel rilataj al miaj vortoj – pri la 40-jara sovetia okupado ktp.

Post kompreni ke la aŭtoro havas problemojn pri koncentriĝo mi decidis helpi lin kaj listigis kvar demandojn: 1. Kial la pola ekzila registaro sendis al la ribelo malbone armitajn civilulojn anstataŭ atendi la alproksimiĝantan Ruĝan Armeon? 2. Kial ĝi ne konsultis la estraron de la Ruĝa Armeo antaŭ ordoni la ribelon? 3. Kial la Ruĝa Armeo devintus riski vivojn de siaj soldatoj en nepreparita ofensivo por la pola registaro, kiu eĉ ne degnis konsulti ĝin? 4. Kial la usonaj militbazoj en Okcidenta Eŭropo ne estas “okupado”, sed la sovetiaj en Orienta Eŭropo estas?

Usonaj militbazoj
Kiel reagis nia klera eŭropano? Li denove balbutis ion pri la sovetiaj invadintoj kaj kiam mi petis lin simple respondi la kvar listigitajn demandojn li... forigis miajn komentojn kaj blokis pluan komentadon de la afiŝo! Brila ekzemplo de demokratio kaj esprimlibereco, ĉu ne? Mi estis ŝokita kaj eĉ skribis al administranto, ĉu tia konduto estas konsiderata normala en la grupo kaj nur mi, sovaĝa ruso el siberia arbaro, ne komprenas regulojn de la civilizita mondo? Ĝis nun neniu reago sekvis.
Preskau samtempe israela esperantisto skribis en Fejsbuko pri la rusia militado en la apuda Sirio kaj plendis pri kompatinda sorto de Israelo, ĉirkaŭita de la malica Irano kaj "mense malstabilaj rusoj". Frateca eldiro de samideano, ĉu ne?
Mi rimarkigis ke rusoj vere estas freneza nacio, ĉar ilia armeo savis restojn de la eŭropa judaro dum Usono kaj aliaj "mense stabilaj" demokratioj rifuzis judajn rifuĝintojn. Poste danke al insisto de Sovetunio estis establita juda ŝtato mem, kies fondiĝon kontraŭis racia Usono, ne deziranta havi problmeojn kun la pli multnombraj araboj. Kaj nun rusiaj militistoj batalas en Sirio kontraŭ islamistoj, kies kamaradoj ponardas judojn en Israelo. Vere ni estas "mense malstabila", freneza nacio. Honton al ni!

Islamista batalanto
Mi povus aldoni, ke inter organizantoj de la teroraj atakoj en Usono dum lastaj 40 jaroj mankis eĉ unu irano, sed saudanoj abundis. Tamen Irano estas deklarita danĝera monstro, dum en Saud-Arabio malkaŝe financanta islamismajn teroristojn tra la mondo, funkcias usona militbazo - ja temas pri la ĉefa aliancano de tiu ĉi "mense stabila" nacio en la regiono. Sed por kio? El responda balbutado videblis ke li esprimas ne persone ellaboritan opinion, sed nur ripetas sloganojn el loka gazetaro. Li estas esperantisto, sed unue (kaj ĉefe) li estas israelano. 

Nigroblanka mondo
Sed sur kio baziĝas tia stereotipa pensmaniero? La ĉefa kialo, laŭ mia opinio, estas la jam menciita premo de la propagando, propra al ĉiu ŝtato. En la iamaj socialismaj landoj de Orienta Eŭropo nun popularas fabeloj pri eventuala feliĉo kiu atendus ilin post la Dua mondmilito, sed estis forŝtelita de la kovardaj rusoj (ja ĉiuj sovetianoj estas rusoj por la eksterlandanoj, kio ankaŭ ĉiam kaŭzas ridon ĉe miaj samlandanoj). 
En tiu fantazia universo la tuta mondo dividiĝis je du partoj – la Bono kaj la Malbono. La unuan reprezentas la okcidentaj demokratioj, kiuj dissemas homecajn idealojn, zorgas pri ekologio, homaj rajtoj kaj libereco ĝenerale. La Malbono venas de la enigma Oriento, kies kerno estas la terura Rusio/Sovetunio. La rusaj barbaroj alkutimiĝis al sia sklaveco kaj senĉese klopodas kateni ĉion kaj ĉiujn. Ili drinkas vodkon, pafas senpripense kaj povas esti ŝanĝotaj nur per granda civiliza laboro (saluton al Rudyard Kipling kaj ĉiuj blankuloj-savistoj).


En la menciita Fejsbuk-diskuto tiu ideo montriĝis en argumentoj, ke se ne alvenu la rusoj Pollandon povus liberigi la usonanoj, same kiel Ĉeĥoslovakion kaj aliajn landojn de Orienta Eŭropo. La tien nomatan “sovetian okupadon” oni pruvis tre simple: ja Sovetunio plu havis militbazojn en tiuj landoj post la milito, kvankam ili ne estis venkitoj kiel Germanio.
Mi povus nur miri. Ĉu oni vere tiel instruas historion en la nuna Orienta Eŭropo? Pasis jardekoj post la publikigo de la dokumentoj de la Tehrana konferenco, dum kiu Usono kaj Sovetunio dividis Eŭropon je influzonoj – same cinike kiel Stalin kaj Hitler en la fifama Pakto Ribbentrop-Molotov. Ambaŭ flankoj tute ne interesiĝis pri la opinio de la eŭropaj popoloj. Vane polaj revuloj atendus alvenon de la usonaj liberigintoj, ja tiuj jam fordonis Pollandon al sia sovetia aliancano kaj tute fajfis pri la deziroj de la naivaj slavoj. Sed ĉu la nunaj poloj legas tiujn dokumentojn? Ĉu oni rakontas pri tio en la polaj lernejoj? Ŝajnas ke oni preferas plu manĝigi la homojn per propagandismaj fabeloj, nur bonuloj kaj malbonuloj en ili anstataŭis unu la alian.

Jozefo Stalin kaj Franklin D. Roosevelt en Tehrano
Do la nuntempa generacio, kapabla je kelkaj minutoj trovi la dokumentojn per interreto eĉ ne serĉas ilin. Ili kredas ke ĉeesto de la sovetiaj militbazoj estis signo de malamika okupado sen rigardi la liston de la usonaj militbazoj, kiuj pruvas, laŭ tia logiko, ke Usono plu okupas duonon de la mondo, inklzuive la venkintojn de la Dua mondmilito. Ili koncentriĝas je persekutado de opoziciuloj fare de la komunismaj reĝimoj en Orienta Eŭropo, apogataj de Moskvo, sed preferas ignori la same kruelan “ĉasadon de la sorĉistinoj” kiun aranĝis en Usono (centro de la demokratia mondo!) Joseph McCarthy. Ili plendas pri la arestitaj kontraŭkomunistoj en Pollando kaj Ĉeĥio, sed silentas pri la faŝismaj reĝimoj en Grekio kaj Hispanio, apogitaj de Usono. Oni priploras viktimojn de la sovetia milito en Afganio, sed evidente tute forgesis pli oble pli multaj viktimoj de la usona milito en Vjetnamio
Ho, ŝajnas ke mi iris tro for en mia antaŭparolo, do jam tempas transiri al la celo de mia rakonto – prezenti la libron de Rodric Braithwaite. Mi klopodos esti mallonga. 

Honesta historio de la malhonesta milito
Rodric Braithwaitene estas ne komunisto, rusamanto aŭ kontraŭokcidentulo, sed la eminenta brita diplomato. Kio plej plaĉas al mi en tiu ĉi libro estas ĝia alta profesia nivelo, kiu malkongruas kun iu ajn partieco kaj personaj preferoj.
Li aliras la problemon honeste kaj objektive kiel decas al la vera esploristo. Evidente li konas la rusan kaj vaste uzas la ruslingvajn fontojn, inkluzive intervjuojn, gazetajn publikaĵojn ktp. Do li rigardas la aferon de pluraj flankoj – tiu de la muĝahidoj (kiuj estis nura aro da kontraŭsovetiaj grupoj, sen komuna ideologio), de la sovetiaj soldatoj, de la sovetiaj ŝtatestroj, de la ordinaraj afganoj ktp.
Li ne sekvas la propagandan stereotipon pri la sovetia invado al Afganio, kiun kuraĝe kontraŭstaris muĝaĥidoj. Anstataŭe li montras kiel Sovetunio paŝon post paŝo, kontraŭ klare esprimita politika volo de ĝia gvidantoj, engaĝiĝis en la konflikton. Rodric Braithwaitene prezentas plurajn faktojn, kiuj pruvas ke la ĉefa kialo estis nekompetento de la sovetia spionservo, manko de realismo ĉe la afgana politika elito kaj granda timo (ne tute senbaza), ke se Sovetunio ne subtenos la amikecan reĝimon, ĝin anstataŭos tiu malamikeca, subtenata de Usono.

Sovetiaj soldatoj en Afganio
La sovetiaj soldatoj por li estas ne herooj, nek maliculoj, sed ordinaraj homoj, plejparte junaj, kiuj faris la samon kiel iliaj usonaj samaĝuloj en Vjetnamio kaj havis la samajn planojn, dezirojn kaj revojn. Ili mortigis kaj mortis. Ili revis kaj elreviĝis. Ili faris heroaĵojn kaj krimojn, pro kio estis glorigataj kaj punataj. En tiu milito ne ekzistis eĉ unusola pura flanko, senmakula persono. La historiisto povas agnoski honestecon kaj kuraĝon de iu sovetia komandestro, poste rakonti pri liaj eraraj ordonoj, foje senkompataj kaj nepripensitaj, kaj fine priskribi lian morton, kaŭzitan de liaj propraj fuŝoj, kaj honorsignojn fare de liaj soldatoj al sia neperfekta, sed brava komandestro. 
Same objektive li prezentas ekzemple unu el gvidantoj de la muĝaĥidoj Ahmad Ŝah Masudon, kiun estimis eĉ la sovetiaj kontraŭuloj. Sed tio ne malhelpas al li mencii buĉadon de la hazaroj, kiun tiu taĝika komandestro aranĝis en la okupita de li Kabulo. Same li kontestas fanfaronaĵojn de la muĝaĥidoj, kiuj asertis "rompi la vertebron de la komunismo en Afganio". Li rakontas pri militaj sukcesoj de la muĝaĥidoj, sed konstatas ke malgraŭ tio la 40a armeo forlasis Afganion ne haste-fuĝe kiel usonaj trupoj en Sajgono, sed en plena ordo kaj agnoskas, ke ĝi ĝis la lasta momento sukcese plenumis siajn taskojn, do en la fiasko kulpas ne milita malforteco, sed manko de politika solvo.

Sovetiaj soldatoj forlasas Afganion
La libro ne rakontas pri ĉiuj operacoj de la milito – tion detale esploras aliaj verkoj. Ĝia celo estas formulita jam en la titolo – rakonti pri la sovetiaj soldatoj, ilia ĉiutaga vivo kaj la interna logiko, surbaze de kiu evoluis la konflikto. La aŭtoro montras kiel komence amikeca pozicio de la afganoj ŝanĝiĝis al la malamikeca pro la daŭra ĉeesto de la fremdaj trupoj sur ilia tero. Kiel malkapblo de la afganaj gvidantoj adapti siajn fervorajn planojn al la mezepoka realo de la lando kaŭzis ĉiam pli larĝan fendiĝon inter la elito kaj la popolo. Kiel post kelkaj jaroj Moskvo febre serĉis eliron el la afgana kaptilo, sed intertraktoj kun Usono stagnis pro reciproka malfido. Fine li rakontas pri la milito, kiun post foriro de la sovetia armeo, la muĝaĥidoj daŭrigis inter si kaj konstatas ke ĝi estis eĉ pli sangoverŝa kaj se la sovetianoj ankaŭ multon konstruis kaj modernigis, iliaj kontraŭuloj nur tute detruis sian patrujon. La lastaj paĝoj estas dediĉitaj al la sorto de la veteranoj en la disfalanta Sovetunio kaj posta Rusio – same amara kiel tiu de la usonaj veteranoj de la milito en Vjetnamio.

Resume: mi ŝatis la verkon kaj forte rekomendas ĝin al ĉiuj, ne nur al ŝatantoj de la milithistorio. Ni ĉiuj devas lerni senpartian, honestan aliron al la aferoj kaj se esperantistoj ne sukcesis lerni tion el la Unua libro de la kreinto de homaranismo, ili lernu almenaŭ de la anglalingvaj eldonaĵoj. Ni malsukcesis doni ekzemplon al la mondo, do ni almenaŭ sekvu la ekzemplon, kiun ĝi donas al ni.