Santiago de Kubo - urbo de historio

Ĝi valoras la esploradon. Santiago de Kubo estis fondita en 1514 fare de la unua guberniestro de la insulo Diego Velázquez kaj iĝis ĝia unua ĉefurbo (se ne mencii Baracoa, kiu plenumis tiun rolon tre mallonge – de sia fondiĝo en 1511 ĝis translokiĝo de la sama guberniestro al la novestablita Santiago de Kubo). Malgraŭ perdi la politikan signifon ĝi plu gravas kiel kulturcentro kaj ne nur de Kubo, sed ankaŭ de la tuta Karibio. Festivaloj, karnavaloj kaj aliaj kultureventoj okazas ĉi tie tre ofte, altirante plurajn vizitantojn.

Carlos Manuel de Céspedes, la Patro de la Patrujo
Ni ekis de la Placo de Carlos Manuel de Céspedes, centre de kiu staras la busto de tiu ĉi heroo de la Sendependiga milito. La filo de riĉa terposedanto, li naskiĝis en la apuda urbo Bayamo, studis en Hispanio, kie aliĝis al framasonoj kaj partoprenis la kontraŭregistaran agadon. Post reveni hejmen li kontaktis pliajn revoluciulojn (ĉefe el la sama sukerindustria medio) kaj la 10an de oktobro 1868 lanĉis ribelon kontraŭ la kolonia administracio (la tiel nomata Ribelo de Demajagua), kiu transformiĝis al la Dekjara milito.



Céspedes liberigis ĉiujn siajn sklavojn kaj inkluzivigis ilin al sia taĉmento kies devizo famas ĝis nun – “La patrujo aŭ morto!”. La kubaj nigruloj konsideras tion sia festo kaj ĉiujare la 10an de oktobro ili gratulas unu la alian. Céspedes partoprenis verkadon de la unua kuba konstitucio kaj iĝis la unua prezidanto. Pro gravaj konfliktoj interne de la liberiga tendaro li estis eksigita fare de la Ĉambro de la Reprezentantoj. En 1874 li estis kaptita de la hispanoj kaj mortpafita.



Oni povas subteni aŭ oponi liajn ideojn kaj agadon, sed temas pri la persono sendube elstara. Li oferis al la patrujo ne nur sian vivon, sed ankaŭ tiun de sia filo Oscar, kiu estis kaptita de la hispanoj. La koloniistoj proponis ŝanĝi lian vivon kontraŭ ĉesigo de la sendependisma agado de la patro, sed Céspedes respondis ke ne nur Oscar, sed ĉiuj kubanoj oferintaj siajn vivojn al la patrujo estas liaj filoj. La junulo estis ekzekutita kaj lia patro agnoskita kiel la Patro de la Patrujo.

Domo de Diego Velázquez
Tiu ĉi placo estas kiel la Ruĝa placo en Moskvo – la koro de la urbo, kie ĝia historio koncentriĝas plej dense.



Domo de Diego Velázquez iĝis la unua muzeo, kiun ni vizitis. 





Ĝi estas interesa ne nur kiel la plej malnova domo de la lando (1522), sed ankaŭ kiel montrejo de pluraj antikvaĵoj tiutempaj. 





La domo mem estas bone konservita kaj la ekspozicio tre tradicia, sed bona. 





Tekstoj kaj montrofenestroj malmultis, sed estis multege da belaj interieroj kaj grandaj eksponaĵoj, kiuj spegulas ĉiutagan vivon de la kubaj riĉuloj de la kolonia epoko.





Oni diras ke la domo estas konstruita en la andaluzia stilo kaj mi tuj rememoris similajn konstruaĵojn en Limo kaj rakontojn de la erudiciulo Julio Gómez pri la andaluzaj enmigrintoj kiuj alportis siajn kulturon kaj tradiciojn. 





Tiun impreson firmigis la plafono kaj speciale la balkono kun ligna krado tiom propra al la maŭra stilo, enradikiĝinta en Andaluzio



Mi rigardis internan korton plenan je lumo, ombrigitan balkonon, altan ĉizitan plafonon kaj imagis kiel tra tiuj galerioj lante paŝis la korpulenta guberniestro, serĉante azilon de la varmego dum lia edzino gapis al la strato de malantaŭ balkona krado, senĉese svingante la ventumilon en vana strebo ricevi iom da freŝa aero. 



Muŝoj zumis kaj neniu havis fortojn por forpeli ilin, ĉio fandiĝis kvazaŭ en brulanta fornego...

Placo de Carlos Manuel de Céspedes
Aliaj tri flankoj de la placo ankaŭ havis ne malgravan historian signifon.



Maldekstre de la guberniestra domo staras blanka urbodomo (Ayuntamiento) de sur kies balkono la 1an de januaro 1959 Fidel Castro deklaris la finan venkon de la revolucio



Dekstre altiĝas la impresa katedralo de Nuestra Señora de la Asunción. Unue konstruita en 1526 ĝi estis bruligita de la angloj en 1726, plurfoje detruita de tertremoj, sed ĉiam renaskiĝis kaj nun estas la vera perlo de la urbo. Ene de ĝi troviĝas la Religia muzeo (ne la kontraŭreligia!) kun interesa ekspozicio, dediĉita al la ĉefaj okcidentaj religioj.



Ni decidis ke sufiĉas muzejoj por hodiaŭ kaj simple promenis laŭ la stratoj por trasenti la urban etoson..



La piedira strato Enramados estis prizorgita kaj trankvila. 





Kolono kun memortabulo, informanta ke ĝi estas donaco de la veteranoj de la iama provinco Oriento al la patrujo, farita en 1902. 




La provinca partia komitato. Portretoj de la fratoj Fidel kaj Raúl



Revoluciaj devizoj kaj alvokoj. Mi rememoris mian infanaĝon en Sovetunio. La sola diferenco estas ke ni konsideris ĉion ĉi sufiĉe serioze dum en Kubo ŝajnas jam preskaŭ neniu kredas je la komunismaj ideoj.



Laŭvoje ni vizitis iun ŝtatvendejon. La prezoj por elektronikaĵoj estis mirinde altaj, kvankam temis pri ĉipaj modeloj. Ĝis nun mi ne povas imagi kial la kuba registaro malpermesas al siaj civitanoj liberan importadon de elektroniko kaj aŭtoj. 



Oni povas kompreni tian politikon en Rusio, kie la registaro protektas lokajn produktantojn. Sed Kubo havas nenian aŭtoindustrion, nek tiun elektronikan, do sola kiu gajnas de tiu protektismo estas la ŝtato danke al sia monopolo kaj kompreneble iuj kontrabandistoj. Terure malkaŝa kaj aroga ekspluatado de sia propra popolo.




En manĝaĵvendejo mi scivolemis pri aĉeteblaj vodkoj. Kelkaj titoloj viciĝis sur la bretoj. Mi rekonis eĉ ne unu. 



Post marŝi iom plu kaj renkonti surstrate lokan esperantiston ni alfrontis alian gravan vidindaĵon de la urbo – kazernojn Moncada.





Moncada
Sur flagoj kaj suveniroj en Kubo oni povas ofte vidi ciferon “26”. Por multaj turistoj ĝi restas enigmo, dum la homoj pli kleraj pri la kuba historio tuj malĉifras tiun aludon al la ekopunkto de la kastrisma revolucio – sturmo de la kazernoj Moncada, okazinta la 26an de julio 1953.




En tiu tago 165 revoluciuloj, gvidataj de Fidel Castro, Raúl Castro kaj Abel Santamaría, samtempe atakis la kazernojn, apudan hospitalon kaj la Palacon de Justicia. La atakintoj subestre de Fidel, uniformitaj kiel soldatoj de la batista armeo, elaŭtiĝis antaŭ la enirejo, sed deĵoranto rimarkis ke ili ĉiuj havas civilajn sportŝuojn. Li divenis la trompon kaj alarmis. Sekvis batalo dum kiu multaj gerilanoj pereis kaj aliaj, inkluzive Fidelon, estis kaptitaj.




Pro feliĉa koincido li ne estis mortpafita kiel pluraj samtaĉmentanoj, sed estis kondamnita al 15 jaroj enprizonigo. La juna kuraĝulo rifuzis advokatan helpon kaj memstare defendis sin mem. 



Lia fina parolo “La historio min absolvos” famiĝis tra la mondo kaj estis tradukita en multajn lingvojn, inkluzive Esperanton. 




Post du jaroj Fidel estis amnestiita kaj elmigris al Meksiko, kie li kun siaj sampensanoj fondis “La movadon de la 26a de Julio”. En 1956 la movadanoj revenis al Kubo en boato kaj post tri jaroj la revolucio venkis.





Nun la granda flava kvadrato de Moncada plu staras samloke, transformita al mezlernejo kaj muzeo. Mi ĉirkaŭiris ĝin, rigardante ĝiajn severajn okuletojn, kiuj ŝtonmiene trapikas la ĉirkaŭaĵon. 



Longaj horizontalaj fendaĵoj, destinitaj por faciligi pripafadon de la vasta teritorio, sub tiuj kurtaj vertikalaj, impresigas kvazaŭ serio da sadisme gajaj ridetoj, siaspeca ridetanta morto ĉiumomente preta elkraĉi plumbolavangon. 




Nun ĝi trankvilas, do ni aŭdacis veni proksime kaj fotiĝi sur ties fono.





Sur unu flanko pendas memortabulo, informanta ke de tiu ĉi loko la 22an de julio 1968 estis dissendita la unua programero de la televido Rebelde



Trans la strato videblas unuetaĝa dometo antaŭ kiu dormetis nigrulino fandiĝanta sub la suno.




Sur proksima pordo pendis alia afiŝo, informanta ke tiu ĉi domo estas vendata. 




Ĉu ĝiaj posedantoj planas fuĝi al la kapitalisma Usono, kion jam faris post la revolucio kvinono de la kubanoj?





Ni rigardis tra la paffendaĵoj. En la interna korto infanoj ludis futbalon. 



Apud la ĉefa enirejo konstruaĵoj estis markitaj je multnombraj truetoj, la farbaĵo trivita – tio estas spuroj de la antaŭduonjarcenta atako, zorgeme konservataj.


Infanaĝo surstrata
Ni iris plu, preter unuetaĝaj dometoj samaspektaj. Sur asfalto rimarkeblis ludilmarkoj, desegnitaj per kreto. Lisi klarigis kiel ludi “Tero – Maro”. 



Ludantoj stariĝas je unu flanko de la linio (ekzemple “Tero”) kaj gvidanto krias: “Maro” post kio ĉiuj devas transsalti al la respektiva flanko. Poste li krias denove, jam “Tero” kaj ĉiuj denove saltas. La gvidanto krias ĉiam pli rapide kaj iu neeviteble konfuzas la flankojn, do foriras.



Iom post iom restas nur la plej korekta saltanto kiu gajnas la ludon. Sed kiel funkcias la ludo Heliko (Caracol) eĉ Lisi ne sciis.



Cetere ambaŭ desegnaĵoj estis vakaj. Ĉiuj videblaj infanoj kolektiĝis apud blua buso kun afiŝeto “Salono de videoludoj”. 



Unu horo kostas du CUP



Milionoj da turistoj venas nun al Kubo por vidi la landon ĝis tiu tute ŝanĝiĝos (legu: moderniĝos/tutmondiĝos). Ili devas rapidi.



Sed unu paŝon for jam denove preskaŭ nenio memorigis pri iuj ŝanĝoj. 





Pluretaĝaj konstruaĵoj (la plej altaj en la urbo) similis al tiuj en randourbaj kvartaloj de Moskvo, konstruitaj en la 1970-aj – 1980-aj jaroj. 



Maljuna viro vendis surstrate la plej ŝatatan kuban manĝeton – dolĉajn nuksojn en paperkonusoj.



Laŭvoje al nia domo ni trapasis etan placon kun monumento al kuba medicinisto Carlos Juan Finlay, malkovrinta la transportinton de la flava febro.





Antaŭ adiaŭi la belan urbon ni faris la lastajn fotojn apud plia revolucia monumento kaj ekis per taksio al Guantanamo





Comments