Friday, July 28, 2017

«Mi sonĝas pri Afganio...» (rememoroj de sovetia paraŝutisto)

La sovetia soldato Aleksandro Zmanovskij forlasis Afganion aŭtune 1986. Sed Afganio eĉ post 30 jaroj ne lasis lin. Montoj de Pagmano kaj Surubi, polvaj stratoj de Kabulo, noktaj atakoj kaj kamaradoj kiuj neniam revenos – ĉio ĉi emerĝas el la pasinteco, sufiĉas nur rememori…

La vojo
Mi naskiĝis en vilaĝo Azovi (Ŝuriŝkara distrikto, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco). La patro estris fiŝkaptan sekcion, la patrino laboris en vendejo. La vilaĝanoj okupiĝis pri ĉasado, fiŝkaptado, iuj bredis bovinojn, do viando, lakto kaj fiŝaĵo ĉiam haveblis. Mi finis DOSAAF-lernejon en urbo Ĥanti-Mansijsko kaj iĝis ŝoforo. De infanaĝo mi interesiĝis pri tekniko, ŝatis umi kun mekanismoj. Post iom labori en loka aŭtoentrepreno en aŭtuno 1984 mi estis rekrutita al armeo.
En la distribuejo en Tjumeno oni unue direktigis min al aŭtobataliono en GDR. Sed nokte oni subite levigis min, diris ke la ordono ŝanĝiĝis kaj entrajnigis. Tiel mi trafis la Paraŝutajn trupojn. Evidente iu mankis, do mi plenigis la vakan lokon en taĉmento.
Duontaga veturado, halto. Akompana oficiro envicigis nin kaj diris, ke ni direktiĝas al Fergano, kie pasigos duonjaron en lernotaĉmento kaj poste 98% daŭrigos la militservon en Afganio. Ni interkonsentis skribi en la leteroj al la gepatroj ke ni servas en Pollando, sed baldaŭ ili komprenis ĉion. La patro ĝis nun gardas gazetan eltranĉaĵon kun artikolo, kiu rakontas pri miaj sukcesoj dum militekzercoj. En realo tio estis ne ekzercoj, sed batala operaco. Nur la artikolo estis publikigita en la gazeto de la Mezazia milita distrikto.


Iuj deprimiĝis, sed plejparto akceptis la novaĵon normale – ni ja estis junaj. La 19an de novembro mi 18-jariĝis kaj jam la 21an mi estis en rekrutejo.
Oni bone instruis nin. Unue ni pensis ke tio estas ĉikanado. Sed post veni al Afganio ni mense dankis la serĝentojn kaj oficirojn pro ilia severa traktado. Ĝuste diras la rusa proverbo: ju pli malfacilas lernado, des pli facilas batalado.
Matene ni kuris po 3-5 km, poste iris al la ekzercoplaco. Tie ni disiĝis je duopoj, unu prenis la alian sur ŝultrojn kaj kuris. Post ĉiu rondo la roloj alternis. Poste unu prenis la alian ĉe la kruroj kaj komenciĝas kurado laŭ rompoŝtonoj kun apogo sur la manoj. Sekvan tagon ĉio ripetiĝis, sed jam oni devas kuri apogante sin sur la pugnoj. Se iu falis, tuj oni levigis lin per piedbato kontraŭ ventron. Do fine ni povis facile pugnobati betonan muron.
Al Kabulo ni flugis en Tu-154. Ĉe la трап adiaŭis nin generalo. Li premis al ĉiu la manon kaj deziris reveni viva.


Surubi
Alteriĝis ni en la milita flughaveno de Kabulo. Proksime estis deplojita nia 350a regimento de la 103a paraŝuta divizio. Oni sendis min al la 3a bataliono en vilaĝo Surubi (lokanoj nomis ĝin Surubaj), situanta 90 km for de la ĉefurbo. Tie, sur rivero Kabulo troviĝis hidroelektrostacio Naglu, konstruita de sovetiaj fakuloj, la plej granda en Afganio.
Oni transportis nin tien kun speciala eskorto, ĉar la duŝmanoj (de la paŝtua dušman – “malamiko”; tiel la afgana registaro kaj sovetia armeo nomis la gerilanojn) tre ŝatis ataki la  novicojn. Ili preferis ekstermi la flavbekulojn antaŭ tiuj akiros batalsperton. Helikopteroj ĉiam ŝvebis super niaj kapoj, ĉiun kamionon sekvis “blendaĵo” – tanko, kirasita transportilo aŭ infanteria veturilo. Tiel ni trairis 90 km laŭ serpenta montovojo, elaŭtiĝis.



Oficiro krias: “Enviciĝu!” dum ni gapas ĉirkaŭe – kien oni alportis nin. Altebenaĵo ĉirkaŭita de la montoj, sur kiuj ankoraŭ kuŝas neĝo. Malsupre videblas vilaĝo. Polvo sur ekzercoplaco atingas maleolon. Kaj la tendoj. Jen ĉio.
Ni loĝis en la tendoj, varmigitaj per porteblaj stovoj. La armiloj ĉiam estis kun ni – mitraletoj pendis apud la litoj, municioj kaj grenadoj kuŝis sub ili. Post reveni de operaco ni ricevis du-tri tagojn por bani nin, lavi la vestojn, purigi armilojn. Kaj sekvis alia batalo.
La unuan duonjaron ni tute ne havis lokon por banado. Ni iris al rivero Kabulo, sed ĝia akvo estis malvarmega – ni nur sapis nin, plonĝis kaj rapide kuris en blendveturilon por varmiĝi. Duono sin banas dum aliaj staras surborde kaj gardas. Poste oni konstruis banejon kaj la vivo pliboniĝis.
Ankaŭ malsanoj turmentis nin – febro, hepatito. Mi vidis soldaton, kiu suferis je malario, tio estis vere terura afero. Sed el ni, siberianoj, neniu malsaniĝis. Moskvanoj, belorusoj, ukrainoj malsanis. Kvankam ni ĉiuj loĝis en la samaj kondiĉoj, same manĝis. Eble ni simple estis pli fortikaj, ĉu?

Operacoj
Ni ne nur gardis la hidroelektrostacion, sed ankaŭ partoprenis la batalojn – embuskis duŝmanojn, atakis iliajn karavanojn, “purigis” setlejojn (“purigo” – paŭsaĵo de la rusa militĵargonaĵo “зачистка” kun signifo: traserĉi setlejon, kaptante kaŝitajn armilojn kaj gerilanojn), eskortis kolonojn. Nia 350a regimento estis konsiderata la plej batalsperta.
Mi memoras la unuan batalon. Ĝi komenciĝis neatendite kaj same subite finiĝis. Ni direktiĝis al armea operaco en Pagmano, kien penetris granda taĉmento de muĝaĥidoj. Post artileria bombardo ni traserĉis “verdejon” (paŭsaĵo de la rusa militĵargonaĵo “зелёнка” kun signifo “verdaj, foliiĝintaj arbaroj kaj arbedejoj”) kaj ĝi estas vera ĝangalo, kie je kvinmetra distanco jam nenio videblas. Pli ĝuste – ili vidas nin, sed ni ilin ne.


Kiam komenciĝas pafado unue ne eblas kompreni, de kie oni pafas. Se oni sukcesis vidi flugantan kuglon, do aperas almenaŭ iu orientilo. Sen tio pafi estas tro danĝere, ĉar oni povas trafi la siajn. Sur la malferma tereno ĉio videblas, sed en la verdejoj…
Mi ne ne paraŝutis, ĉiam nur saltis el helikoptero. La operacoj kutime okazis en montaro, kie ĝi malofte havas lokon por alteriĝi. Do helikoptero simple frozis tri-kvar metrojn super la tero kaj ek! Ĉiu havis 1,5 normon da municioj, batalmanĝon, ekipaĵon, akvon, mitraleton. Oni falas, genuiĝas pro la pezo kaj tuj forruliĝas por ke la sekva ne falu sur onin – dum du minutoj devas elsalti 12 ĝis 14 homoj.
Unue mi estis mekanikisto-ŝoforo de BTR-70 (batalveturilo). Sed oni donis al mi la malnovan veturilon, kiu ĉiam havis problemojn – jen la motoro ekbolas, jen io paneas. Mi veturis en ĝi nur trifoje, poste oni ne plu prenis min – ja dum la eskortado atako povas okazi je iu ajm momento, eĉ eta prokrasto povus fuŝi ĉion. Do mi fordonis la batalveturilon kaj transiris al la “ĉanoj” kiel oni nomis la pafistojn.

Embuskoj
Ni embuskis. Nokte ni iris al la destinita loko kaj tie unu, foje du diurnojn kuŝis tute senmovaj por ke oni ne rimarku nin. Ni kaptis karavanojn kun armiloj aŭ narkotikaĵoj. En Afganio ni bruligis montojn da heroino. Krome oni transportis multe da maĉnarkotikaĵo. Ĝi estis produktata grandskale, eĉ stampaĵoj de la produktantoj haveblis. Lokanoj ofte enmanigis ĝin kiel donacon kaj poste, kiam homo jam dependiĝis, ili postulis monon.
Interpafado dum la embuskoj kutime estis mallonga, ĉar ni atakis subite kaj ĉiam pafis ne averte, sed mortige. La muĝaĥidoj malofte kapitulacis, rezistis ĝis la fino. Sur niaj mitraletoj estis instalitaj noktovidiloj, sed ili efikis nur se estis iom da lumo, almenaŭ luno. En la plena mallumo ili estis senutilaj kaj mia unua embusko okazis ĝuste en senluna nokto. Estis malfacile.

Perdoj
Kiam ni ĵus alvenis Surubi en nia tendo staris du litoj kiuj ĉiam estis en perfekta stato. Apud ĉiu estis glaso da vodko kaj pano. Neniu kuŝiĝis sur ilin, eĉ se mankis la dormolokoj. Ĉiutage ni reordigis ilin, ĝustigis litkovrilojn – ĉio okazis strikte laŭ militserva statuto. Tio daŭris 40 tagojn. Tio estis la litoj de kamaradoj, kiuj ne revenis de operaco.
La plej grandajn perdojn ni havis en Pagmano. Kiam ni enviciĝis post la operaco evidentiĝis ke el la roto je 45-50 homoj en la vico restis ne pli ol 30. Kaj memoru ke la operaciistoj kaj mekanikistoj-ŝoforoj restis en la garnizono kun siaj blendveturiloj, do al la montaro iris ne la tuta roto, apenaŭ duono de la foririntoj revenis vivaj kaj nevunditaj.


Foje venis al ni bataliono de specnazo kaj baldaŭ foriris sekvante grupon da muĝaĥidoj, eltrovitan 8 km for. La specfortuloj foriris solaj, sen aersubteno. Nokte oni levigis per radiostacia ordono, sed kiam ni venis ĉio jam finiĝis. Ili iris inter du deklivoj kaj la duŝmanoj de sur la regantaj altaĵoj pafis ilin ĉiujn. Tie estis vera koŝmaro. Ni forportadis la vunditojn sur tendomanteloj (la vaste uzata en la sovetia, rusia armeo akvorezista mantelo, transformebla al tendo). Oni ruligas ŝnuron sur la manon, portas, poste haltas, elverŝas sangon kaj iras plu.
Evidente dio gardis min. Nur foje mi estis kontuzita, sed oni eĉ ne registris tion. Kadre de kolono mi veturis en batalveturilo. En tiaj kazoj oni devas veturi ĝuste post la antaŭa veturilo, laŭ ĝia radospuro, ĉar se ne – oni povas trafi minon. Sed oni ordonis sinturnon, batalveturilo antaŭ ni moviĝis malantaŭen kaj trafis la minon. La eksploda ondo kontuzis min.
La soldatmarkojn havis nur la oficiroj. La ordinaraj soldatoj simple metis noticon kun siaj datumoj en kuglon, lutis ĝin kaj portis sur koloŝnuro. Tio estis neoficiala regulo, sed sen tio oni ne lasis nin partopreni la operacojn. La oficiroj kontrolis ĉiun pereinton kaj vunditon, do dum la tutaj 18 monatoj ni ne havis malaperintojn.
Nur unufoje okazis, ke soldato malaperis dum operaco. Ni pensis ke li pereis. Sed poste evidentiĝis ke li mem foriris, konvertiĝis al islamo kaj batalis flanke de la muĝaĥidoj. Oni poste interŝanĝis lin kontraŭ iu grava komandestro, alportis lin al la regimento kaj mi vidis lin en Kabulo. Oni sendis lin hejmen, sed li plu ripetis: “Ajnakaze mi fuĝos kaj batalos kun la muĝaĥidoj”.

“Purigoj”
Dum la “purigoj” en vilaĝoj restis nur la virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Ĉiuj viroj foriris. Evidente ili eksciis pri tio anticipe.
Foje ni kaptis tri gerilanojn dum la purigo, kondukis ilin por pridemandi. En ĉiu plotono estis speciale trejnitaj interpretistoj – taĝikoj, uzbekoj. Unue la militkaptitoj neis ĉion, asertis ke scias nenion. Oficiro diris al ili: se vi ne ekparolos – ni pendumos vin. Por ili tia morto estas la plej terura, ĉar sen la verŝo de sango. Do ili tuj ekparolis. Ili rakontis ke anas en taĉmento kaj en la domo kie ili estis kaptitaj, ili tretis la teron per ĉevaloj. Tie, funde je duonmetro ni malkaŝis grandan armildeponejon.


Alian fojon dum la purigo mi trovis du celilojn por bombokanono kaj britan pistolon. Ni jam ĉion traserĉis en tiu domo, direktiĝis al la elirejo kiam mi apud la pordego decidis forŝovi iujn lignaĵojn kaj ekvidis malantaŭ ili koridoron al subterejo. Mi lumigis ĝin per lanterno, ŝajne streĉita mino mankas. Do mi subteriĝis kaj tie, inter manĝprovizoj trovis la du novajn celilojn, ankoraŭ en ŝmiraĵo. Oficiroj diris, ke ni serĉu pli bone, ĉar ie devas esti la pafiloj mem. Mi traserĉis ĉion, sed vane. Ili ja malofte kaŝis ĉion en la sama loko, kutime dismetis.
Ĉie estis kjarizoj – longaj tuneloj, kiuj iras je ĉiuj flankoj. Oni ĵetas tien fumgrenadon kaj post dek minutoj rigardas – de kie eliĝas la fumo. Se ekzemple el grenejo fumas, do tie troviĝas la elirejo. Malsupreniri en la kjarizojn al ni malpermesis la oficiroj, ĉar tie estis tre danĝere – minoj, kaptiloj, io ajn. Certe ni fojfoje eniris tien, sed malofte.
Kun lokanoj ni iom komunikis. Plejparto de ili normale rilatis al ni. Infanoj kutime petis manĝaĵojn, bombonojn, ili ja estis malsataj. Sed ĝenerale ni loĝis malantaŭ pikdrato kaj oni ne rekomendis lasi tiun ĉi zonon, ĉar reveno ne garantiita. Se en vilaĝo necesis viziti vendejon, blendveturilo haltis apude, de tie al ĝi direktiĝis paftuboj kaj du-tri soldatoj eniris dum aliaj atendis sur la blendaĵo. Kial tioma singardo? Ĉiu vendejo havis kelkajn elirejojn, ĉio estis kovrita per teksaĵoj, do poste neniu trovus malaperintojn, nek mastrojn.

Pripafado
Eĉ inter la operacoj ni ne povis malstreĉiĝi. La duŝmanoj neniam rekte atakis nian bazon, ja bataliono estas serioza forto kaj ni havis bonajn armilojn. Sed pripafado okazis regule. Kiam komenciĝis bombado la deĵoranto tuj batis kontraŭ kuglingo sur ŝnuro. Oni devis elkuri el garaĝoj kaj tendoj, ĉar ili estis la ĉefaj celoj.
Ofte okazis tiel: oni pripafas nin, ni el BM-21 Grad (la sovetia reakcia salvopafa sistemo) respondas al tiu loko, pasas kvaronhoro kaj de la sama loko oni pafas denove. La muĝaĥidoj antaŭe pretigis obuson, kroĉis al ĝi kablon, foriris en kjarizon kaj tie fermis la elektroĉenon. Se post nia repafo ilia instalaĵo restis ne damaĝita ili pafis denove, ĉar neniu bombardo povus atingi ilin mem en la kjarizo.
Foje venis nova plotonestro – juna, aktiva. Li decidis nokte kontroli la deĵorantojn, ĉu ili dormas aŭ ne. Do li eliris kaj eklumis direkte al ili per lanterno. Kaŝpafisto reagis fulme – tri kugloj eniris lian korpon. Feliĉe unu haltis en mitraleta magazeno sur lia dorso. Ankaŭ la kruro estis vundita, sed ne tre grave. Post tri monatoj li revenis el hospitalo jam alia homo, pli trankvila kaj singarda.
La muĝaĥidoj havis bonajn armilojn – la britajn, usonajn – kaj estis bone trejnitaj. Komence ili pafis nur en la koron aŭ kapon. Foje nia roto kaptis eŭropaspektan kaŝpafistinon, oni diris ke ŝi estis anglino.

Eraroj
Eraroj okazis kaj sufiĉe ofte. Mia amiko estis komisiita kiel ŝoforo de batalionestro, ricevis novan blendveturilon, ĉiuj enviis lin. Post du semajnoj ni partoprenis operacon. La niaj nur komencis la ĝustigan pafadon kaj per la unua obuso trafis lian blendveturilon. Kutime oni unue uzas fumobuson por pliĝustiĝi, sed tiufoje decidis tuj pafi per la batalobuso. Tiel li pereis.
Alian fojon ni sidis en kaŝejo sur altaĵo. Oni diris ke tio daŭros tri tagojn, sed pasis jam kvin tamen forira ordono ankoraŭ ne venis. Akvo elĉerpiĝis. Malsupre troviĝis profunda interkrutejo, kie kuris ariko (irigacia kanaleto). Ni havis specialajn tablojdojn, do povus seninfektigi akvon. La komandestro decidis malsupreniĝi. Ni kolektis ĉiujn soldatbotelojn kaj ekis kvarope. En la lasta momento soldato baldaŭ malmobilizota diris: “Atendu!” kaj ŝovis malantaŭ sia zono fumgrenadon.
Post atingi la arikon ni prenis akvon kaj vidis ke super ni du helikopteroj traflugis. Sed jen ili sin turnas kaj ekas al ni por atako. Ni nur kriis: “Saŝĉjo, helikopteroj!” – li saltis el arbedoj, prenis tiun grenadon kaj ŝaltis ĝin. Eliĝis oranĝa fumo, la pilotoj komprenis ke tio estas la siaj, do sin turnis kaj forflugis. Ili ja ne vidis de sia alteco kiu troviĝas malsupre, por ili ni estis nuraj celoj.

Reveno
Aŭtune 1986, kiam restis nur tri aŭ kvar monatoj ĝis malmobilizo, oni sendis min al Kabulo. Tie estis pli trankvile, oni nur foje pafis kontraŭ veturiloj. Sed nome tie mi sentis timon. Ĉar oni komprenas, ke restis nur iom ĝis la hejmo kaj komencas atente aŭskulti ĉiun pafon. Ni jam povis distingi minojn laŭ sonoj: ekzemple, la splito-fugasa mino flugas susure dum tiu fosfora fajfas.
Oni forveturigis nin en grupoj, po du-tri homoj el plotono. Estis permesite preni kun si kapveston por patrino kaj muzikskribilon (populara amuzilo). Ni revenis en An-19, tre kaduka, ĝi apenaŭ ekflugis. Kiam ni transpasis la limon ĉiuj ĝojegis – la aviadilo eĉ ŝanceliĝis.


Alteriĝis ni en Taŝkento, sekvan tagon entrajniĝis kaj ekveturis hejmen. Militista salajro estis pagata per specialaj ĉekoj, akcepteblaj nur en specifaj vendejoj, kiuj ne en ĉiuj urboj haveblis. Mi memoras kiel ni eniris kun amiko en tian vendejon en Taŝkento kaj oni diris al li ĉe la kaso: “Oni subtrahis de via salajro pro motoro”. Kial? Dum operaco, kiam akvo tute forvaporiĝis kaj la sistemo kolapsis, li tamen sukcesis elveturigi la transportilon de la pafata zono, uzante nur la motoron. Post la reveno oni pagigis lin pro tiu motoro.

Batala frataro
Filo instigis min registriĝi ĉe la socia retejo “Odnoklassniki” (Samklasanoj), kie mi dum unu jaro trovis preskaŭ ĉiujn samtaĉmentanojn – plotonestron, vickomandestron pri politiko. Mi estis ne tre disciplinema, do la vickomendestro tuj rekonis min. Nian altebenaĵon mi rapide trovis per satelitaj fotoj, montris al la filo kie staris mia blendveturilo. Eĉ bombokavoj plu estas surloke, nenio ŝanĝiĝis.
Kun la samtaĉmentanoj ni renkontiĝas fojfoje, ne nur en interreto komunikas. Ĉiujare en la Venkotago la 9an de majo kaj en la Tago de la Paraŝutaj trupoj la 2an de aŭgusto ni renkontiĝas en vilaĝo Borovoje apud Tjumeno, veturas al tombo de amiko, kiu pereis en aŭtoakcidento jam post la reveno, rememoras lin laŭ la rusa tradicio kaj poste iras al mitingo. Mi ja estas ano de la “Batala frataro” – organizaĵo kiu kunigas veteranojn de la Afgana, Ĉeĉena kaj aliaj militoj. Antaŭ la Novjaro, la 8a de Marto kaj en la Tago de eniro de la milittrupoj en Afganion (la 27an de decembro) ni kolektas patrinojn de la pereintoj, disportas donacetojn al ili. Iu ja devas tion fari? Dum tagmanĝoj la patrinoj unue kompreneble rememoras la filojn, sed poste jam ekparolas pri la genepoj – la vivo daŭras. Ili interbabilas iomete kaj jam iliaj animoj malpeziĝas.

Memoro
Hejme oni renkontis min neoficiale, nur la familio kaj geamikoj. La patrinon ĉiuj gratulis pri la dua naskiĝo de la filo. En Afganio mi surhavis kepon, la tempioj estis malfermitaj al la suno kaj paliĝis. La panjo post vidi min ekploris: “Hoj, kiom grizhara…”.
Ĉu mi rememoras Afganion? Ĝis nun mi sonĝas pri ĝi. Malpli ofte ol antaŭe, tamen jen kaj jen ĝi revenas en la sonĝoj. Kiam mi trovis la samtaĉmentanojn, komencis rememori – tuj la sangopremo saltis. Tiam mi ŝajne ne timis, sed nun, kiam mi rememoras… En mia blendveturilo estis truo tuj post la kapo – oni pripafis nian kolonon. Ili nur iomete mistrafis, la kuglo eniris ŝaltilon. Mi poste prenis kovrilon de ladskatolo, farbis blue kaj ŝtopis per ĝi tiun truon. Kaj veturadis plu…

Sed se estos bezonate mi eĉ nun pretas militservi. Se la sano tion ebligos kaj venos ordono – mi plenumos ĝin. Mi pensas ke ankaŭ la junularo farus same, malgraŭ disaj nunaj opinioj. Tio estas en nia sango. Mia filo nun militservas apud Krasnojarsko en la Aero-Kosmaj trupoj. Mi planis sendi lin al la Paraŝutaj trupoj, sed la sano malsufiĉis. Jam li estas kaporalo, rota deĵoranto. Do kreskas la nova generacio.

Tuesday, July 25, 2017

Vivo de aliuloj – simpleca, sed pensiga historio

Sep premioj de la Germana Kinarta Akademio, Oskar-premio por la plej bona fremdlanda filmo, tri premioj de la Eŭropa Akademio de Kinarto – plej multaj verŝajne aĉetas tiun ĉi filmon pro nura kovrilo, krianta pri la distingoj. Des pli ke en la rusia varianto iu ajn alia informo sur la skatolo mankas – eĉ konciza priskribo de la intrigo. La filmo lasis al mi kontraŭdirajn impresojn.

De arta vidpunkto apenaŭ eblus nomi tion ĉefverko. Al mi ĝi memorigis pri tiel nomataj “laborromanoj” de la sovetia tempo, verkoj kie homoj plenumis rolojn de kartonaj figuroj, al kiuj anstataŭ personaj nomoj oni povus doni tiujn profesiajn kiel “metalurgo”, “spiono”, “verkisto” aŭ simple “malbonulo”. Personaj dilemoj, vivaj karakteroj, profundeco de animoj, fajna rolludo – ĉio ĉi mankas tie. Antaŭ ni estas nura politika filmo, kiu havas tute konkretajn taskojn, tre forajn de la kinoarto mem. Senmaskigi stasiojn, plian fojon rememorigi pri teruraĵoj de la totalisma reĝimo – jen ĉefa kaj fakte sola celo de ĝiaj aŭtoroj. Ili atingis ĝin. Sed ĉu necesis fari filmon pri tio, kio pli detale kaj pruve estas dokumentita en historiaj esploraĵoj kaj memorlibroj?



Tamen mi ne povas diri, ke mi vane malŝparis la tempon. Sen tuŝi miajn sentojn, la filmo pensigis min pri alia afero. GDR same kiel aliaj socialismaj landoj post la falo de la totalisma reĝimo trapasis siaspecan purgatorion. Oni ne nur rakontis al homoj veron pri ilia historio, sed ankaŭ nomis ĝiajn kreintojn – heroojn kaj aĉulojn. La verkisto, vivo de kiu estis preskaŭ detruita de la stasioj, tralegis sian personan dosierujon kaj eksciis, kiu spionis lin. Kion li faru kun tiu ĉi scio, decidu li mem.
En nia lando anstataŭ revolucio okazis evolucio – procezo multe pli milda, sed ankaŭ malpli honesta. Hieraŭaj KGB-anoj, komsomolanoj kaj partianoj lerte transsaltis en la novan eliton. Ĵus ili vipadis kapitalismon, sed jen ili mem iĝas la unuaj kapitalistoj, helpe de personaj ligoj, disrabado de la ŝtata havaĵo, ktp. Diference de ili, la antaŭaj disidentoj kaj luktantoj por justeco restis rande de la nova vivordo, ili daŭre mizeregas en sciencaj institutoj aŭ servas kiel triarangaj ŝtatoficistoj. Iuj elmigris al la Okcidento, sed ankaŭ tie nur malmultaj akiris sukceson – mankas bezonataj por tio psikologiaj trajtoj.
Do tiuj, kiuj spionis, subaŭskultis, denuncis, okazigis tagonoktajn pridemandojn, homoj kiuj rompis vivojn, neniigis karierojn, transformis ordinarajn homojn je denunculoj – ili nun estas en supraj socitavoloj, iĝis respektindaj civitanoj kaj en intervjuoj kun plezuro rememoras sian laboron en KGB. Ili servis al patrujo! Hm, estus tre interese kontroli, kion en realo faris ĉiu el ili? Kiom puraj estasiliaj manoj? Sed ne, tio nun ne estas prioritato, ni devas duobligi MEP, gardi stabilecon, justeco ja estas afero triaranga. 
Cetere ankaŭ pri MEP jam de kelkaj jaroj neniu rememoras, ja evidentas ke la reĝimo malsukcesis pri tiu ekonomia fanfaronaĵo. Do ĝi ĉiam pli parolas pri patriotismo, la "tradiciaj valoroj" kaj restarigo de justeco en foraj lokoj kiel Ukrainio aŭ Sirio. La realon anstataŭis propagandisma nebulo.

Unu afero konsolas min – iam la vero tamen estos malkaŝita. Dokumentoj estos publikigitaj, la nomoj emrĝos. Hodiaŭ ni konas multajn el tiuj, kiuj pridemandis, denuncis kaj pafmortigis en 1937. Venos tempo ankaŭ por iliaj posteuloj el la 1950-aj  1980-aj jaroj. Ni nepre nomos ĉiun persone. Plej verŝajne ili ne ĝisvivos tiun tempon, sed iliaj gefiloj kaj genepoj hontos pri siaj antaŭuloj-fiaĉuloj. Ne ĉiam ja oni fieru pri la herooj.

Friday, July 21, 2017

Medicina prezentaĵo (The Medicine Show): ridu al la morto!

Ĉu vi ŝatas la morton? Mi supozas ke ne. Tamen ĝi estas specifa gasto kaj kutimas veni ne invitita, do plej ofte la demando sonas aliel: kiel renkonti ĝin? La ĉefherooj de tiu ĉi filmo trovis ĝustan respondon – ridu!

Unue la mezaĝulo, kies rektumo estas trafita de kancero, reagas al la minaco kiel al plia problemo, kiujn ĉiu havas kaj superas dum la vivo. Li klopodas batali kontraŭ ĝi, sekvi kuracistajn konsilojn ktp. La geamikoj aranĝas festenon honore al li tagon antaŭ lia operacio, tostante: “Feliĉe ke ne ni havas tiun tumoron!” Ĉiuj ŝultroklakas lin kuraĝige-adiaŭe kaj rigardas tristesprime – ja tiel oni devas renkonti la morton, kies stampaĵo jam videblas sur lia frunto, ĉu ne?


Tamen jam baldaŭ ĉio transformiĝas al grotesko. La morto estas antaŭgonisto de la vivo kaj la ekstremaĵoj ĉiam pli proksimas ol oni kutimas pensi (ne hazarde filmoj pri murdoj kaj seksumado tiom popularas). Iu virino en seksallogaj vestoj, enuanta en la festeno, rimarkis lian solecon kaj decidis akiri tute novan sperton, gustumante proksimecon de la morto. Ĉi-foje apenaŭ temas pri figursenca gustumado, sed lastmomente la ĉefheroo fuŝis ĉion – lia malsana rektumo furzis al la midzulina vizaĝo en la plej tikla momento. Ĉu neceseja humoro? Tute ne, nur kruda memorigo ke ĉiuj scenaroj vanas.

Tio ripetiĝos plurfoje – kruda humoro kaj nenionestimado kontraŭ falso kaj bigoteco. Mallerta flegistino plurfoje maltrafas lian vejnon (“...momenton... mi provu denove... la dio ŝatas triopon... eble alia mano – mi estas optimismulino!”). Kuracisto kun algluita rideto kaj ĉiam levita dikfingro elradias la same stultan optimismon kaj nur lia morna asistanto fuŝas la perfekte falsan bildon. Rozvanga blondulo gitarludas kaj gaje kantas, ignorante malsanulajn protestojn: “Iru al lumo, forgesu dolorojn! Tie vi renkontos la geavojn kaj vidos ke vi similaspektas. Iru al lumo!” (mi tuj rememoris la bigoton Ned Flanders el La Simpsonoj kun lia falsa “kristana” optimismo). La kuracisto kun usonstila 32-denta rideto informas lin, ke la operacio estis sukcesa, sed la tumoro evidentiĝis esti pli granda ol ili supozis... kaj ĝi disvastiĝis al la dika intesto... kaj tumorĉeloj estas trovitaj en du limfonodoj... sed li ne perdu bonan humoron kaj preparu sin al sekva operacio, ja ĉio estos bone! La bildon kompletigas du flegistinoj - maljuna grumblulino kaj modelaspekta blondulino - du vizaĝoj de la morto.

Feliĉe en tiu marĉo li renkontas normalan homon (kvankam en tiu medio ŝi aspektas enorme) – junulinon kiu suferas je leŭkemio. Ŝi batalis kontraŭ sia plago jam plurajn jarojn, do evidente tre bone komprenis regulojn de tiu ĉi ludo kaj antaŭvidas la finon. Do ŝi preferas aldoni ne tagojn al la vivo, sed vivon al la restintaj tagoj. Ili ŝercas (ofte lime de akcepteblo aŭ eĉ ekster ĝi), blagas, foje amoras, unuvorte – ĝuas la vivon kia ĝi estas kaj dum ĝi restas.

Ŝajnas ke neniu komprenas tion, la gepatroj de la junulino akre protestas (ili plu sekvas tradician vojon, esperante solvi la problemon anstataŭ akcepti la veron). Mi certas ke plejparto de la spektantaro reagos same, ŝokitaj pro kruda humoro kaj eĉ pli kruda konduto de la ĉefherooj. Kial mi traktas tion malsame? Ĉar mi jam estis ene.

Ne, mi ne mortis ankoraŭ, nek planas tion por la plej proksimaj jaroj. Sed mia patrino estis mortanta kaj mi observis tion dum du jaroj. Mi ne ripetu kion mi jam rakontis pri tio antaŭe, nur diru ke ŝi ne tre ĝuste vivis, sed ĝuste mortis. La kancero ronĝis ŝiajn pulmojn kaj vertebron, sed ŝi plu ridis kaj ŝercis, kiam havis almenaŭ iom da fortoj. Mi memoras ŝin prezenti humurajn historiojn pri siaj najbaroj laŭ hospica ĉambro kaj si mem. Ŝi ironiis kaj rakontis nigrohumurajn anekdotojn ĝis la lastaj vivotagoj.


Ĉu ŝi ne sciis ke la danĝero estas terure granda kaj mortminaca? Kompreneble jes. Sed ŝi sciis tion tro bone, por konsideri serioze. Kiel diris instruisto el nigra anekdoto: “Se via paraŝuto ne malfermiĝis – malstreĉiĝu kaj ĝuu la flugon. Ĝi ja estas la lasta”.

Wednesday, July 19, 2017

Ruma taglibro aŭ Ĉu alia vojo eblas?

Ĉu mi ŝatis tiun ĉi filmon? Ne multe, ĉar mi konsideras ĝin meznivela. Nur du aferoj allogis mian atenton kaj igis min spektis ĝin ĝis la fino: Johnny Depp en la ĉefa rolo kaj Portoriko en 1959, ĉar tio pensigis min pri la sorto de la karibiaj landoj, kiuj tiujare alfrontis gravan dilemon, ĝis nun ne solvitan.

La filmo baziĝas sur la samnoma romano de Hunter S. Thompson, kreinto de la gonzo-ĵurnalismo. En tiu periodo li migris de Usono al San Juan (Portoriko), kie laboris en loka gazeto. Eĉ se memori, ke temas ne pri strikte aŭtobiografia rakonto, evidentas ke granda parto de tiu ĉi historio fontas el liaj personaj spertoj kaj observoj de la loka vivo. Eta eldonaĵo ĉiam baraktanta lime de financa kolapso, kliŝaj artikolaĉoj, usonanoj malkaŝe mokas lokajn tradiciojn kaj ignoras la leĝojn, riĉuloj (ĉefe usonaj) regas la kvazaŭ-sendependan landeton dum la lokanoj mizeregas kaj eĉ ne rajtas aliri sian maron, kaŝitan malantaŭ altegaj bariloj de luksaj vilaoj. Ĉio ĉi memorigas plendojn de la bibliaj profetoj: la riĉa manĝas la malriĉan kaj neniu justeco por malfortuloj.


Do kial la filmo interesis min? Ĉar la bildo prezentita en ĝi estis tro konata al mi kaj nur post ioma tempo mi komprenis, kion ĝi memorigas – Kubon. Apenaŭ necesas diri, ke mi amas tiun unikan landon de mirakloj kaj fuŝoj. La maldekstruloj laŭdas ĝin pro altinivelaj edukado kaj sanservo kaj mi devas agnoski, ke kvankam tiuj laŭdoj estas grave troigitaj (savu vin dio trafi ordinaran, ne porturisman kuban hospitalon), ili estas neimageble bonaj por evoluonta lando. La dekstruloj akre kritikas mankon de ajna demokratio, politikajn persekutojn kaj subpremadon de iu ajn politika, socia kaj ekonomia aktiveco. Ankaŭ tio veras kaj mi nur povas aldoni, ke neniam mi vidis landon, kies registaro tiom abunde kaj malkaŝe klopodus krei problemojn por sia propra popolo por gajni monon kaj daŭrigi sian regadon.


Nun evidentas ke la kuba eksperimento fiaskis. La ekonomio stagnas, la vivnivelo estas terura (averaĝa salajro $29) kaj la popolo voĉdonas piede, uzante ajnan eblecon por fuĝi de sia amata insulo. Sovetunio ne plu ekzistas, monfonto de Brazilo kaj Venezuelo sekiĝas, la usona embargo daŭras, do temas jam pri postvivado de la reĝimo mem. Espereble la politika elito komprenos tion kaj ŝanĝos la direkton, prefere sekvante la ĉinan ekzemplon, ĉar tio ebligus forigi la plej grandan timon de la aŭtoritatoj – perdon de la potenco.
Sed ni revenu al 1959, kiam la revolucio venkis. Tiutempe Fidel Castro ankoraŭ ne celis komunismon, li simple esperis konstrui pli justan socion kaj savi Kubon de la sorto esti ĉipa usona bordelo regata de lokaj riĉuloj kaj usonaj mafianoj. Li revis pri Kubo, kiu estos vere sendependa ŝtato, ne amuzhundeto de la forta najbaro. Nur post alfronti stultan usonan reagon forme de invado, diversioj kaj embargo, li plene turniĝis al Sovetunio kiel sola alternativo, malamiko de sia malamiko. Rezultojn ni vidas nun – la ekonomia kaj politika sistemoj estis kopiitaj de tiuj sovetiaj, kaj aĉas kiel ĉiuj kopiaĵoj. Sed la filmo (kvankam malrekte) starigis alian demandon: ĉu tiam haveblis pli allogaj altenativoj por Karibio?


Por trovi respondon sufiĉas rigardi ĉirkaŭen. Kiel statas la aferoj en aliaj karibiaj landoj, kiuj sekvis ne la kuban vojon, sed tiun aprobitan de Usono? Haitio, Jamajko, Domingo, Grenado... Bone, ni iom vastigu la serĉokampon, inkluzivinte Centran Amerikon: Salvadoro, Meksiko, Honduro, Panamo... Bone, ni rigardu la tutan okcidentan hemisferon: Argentino, Peruo, Brazilo, Venezuelo, Ekvadoro... Ĉie ni vidas la samon: eĉ koste de ioma ekonomia kresko (plej ofte eĉ ĝi mankas) socia distavoliĝo kreskas, milionoj vivas en mizero, krimeco altegas (malgraŭ jardekoj de militista regado kun ties murdotaĉmentoj), friponoj prosperas, impostoparadizoj gardas riĉulan monon, kaj demokratio ŝajnas esti amara ridaĉo ĵetita al la popola vizaĝo.
Kio okazus se en 1959 Fidel kaj liaj kamaradoj ne prenus la potencon? Ĉu Kubo iĝus la karibia Kanado aŭ Svedio? Plej verŝajne ĝi transformiĝus al la plia Honduro aŭ (en plej bona kazo) Meksiko kun plaĝoj por riĉaj usonanoj, kaj ledaj slumoj por siaj civitanoj. Aŭtoro de “Ruma taglibro” ne sciis tion, kvankam Kubo foje aperas en paroloj de lokaj bonzoj kiel “diabla loko bombardenda”. Tamen ankaŭ li ne havis la respondon – kien iru la karibiaj insuloj kaj ties etaj nacioj?


Ankaŭ mi ne havas ĝin. La kuba reĝimo evidente ne havas striktan planon, do improvizas sekvante siajn pormomentajn interesojn. Rezulte de tio ondoj de la turistoj denove inundis la landon, luksaj hoteloj kovris ĝiajn belegajn marbordojn kaj dekmiloj da kubanoj vendas siajn korpojn al voluptemaj eksterlandanoj kontraŭ kelkdek dolaroj. Sed kiu profitas tion? Nur la ŝtato mem kaj eta tavolo de porturismaj servistoj (ĉiĉeronoj, posedantoj de casas particulares kaj paladares, chicas kaj jineteros) dum la ordinara popolo ĉefe malgajnas.


Kubaj dungitoj de la alilandaj entreprenoj ricevas groŝojn, ĉar plejparton de iliaj salajroj forprenas altrudita peranto forme de la ŝtata dungoservo. Enirejon al Varadero gardas polica posteno kaj la urbeto estas malferma nur por turistaj monujoj, sed ne por la kubanoj mem. Kubaj infanoj gapas al bele vestitaj yumas kun modernaj teknikaĵoj kaj lokaj gejunuloj ne komprenas kial ili, bone edukitaj kaj inteligentaj, devas la tutan vivon labori por dum duonjaro gajni sumon, kiun ebria turisto fordrinkas dum unu vespero.


Apenaŭ iu dubas ke baldaŭ ĉio ŝanĝiĝos, sed kiel tio okazos – neniu scias. Mi nur esperas ke la bela karibia insulo ne ripetos teruran historion de Rusio en la 1990-aj jaroj, nek tiun de siaj najbaroj. Ĉu tria vojo eblas?

Saturday, July 15, 2017

Ĝis revido, Havano!

“Ĉi-nokte vi ne dormos!” deklaris Lisi firmavoĉe. Ĉu vere? Estis jam la 9a vespere. “Kompreneble! Ja tio estas via lasta nokto en Havano. Ĉu vi planas dormi? Ne povos esti! Ni iros festeni”. Mi obeis senproteste.

La lasta nokto en Havano
Lisi diris ke ni ambaŭ konas la urbon ne tre bone, do telefonis al la frato Salvador kaj petis ke li akompanu nin. Sed evidentiĝis ke ankaŭ li ne tre bone konas lokajn amuzejojn, do komenco estis hazarda kaj ne tre sukcesa. Ni iris al iu noktoklubo en la Strato 23, sed mi tuj dubis ke tio estis bona ideo. Malvasta subterejo, mallumo, laŭta muziko, neniu dancas dum drinkaĵoj estas banalaj kaj multekostaj. Ni drinkis po unu biero kaj mi proponis preni ion pli seriozan, eble “Havana Club” maljunan. “Añejo?!” en rigardo de Salvador ekbrilis estimo. Li paŝis al verŝotablo, sed revenis triste svingante la kapon. “Ili havas ĝin, sed la prezo estas terura”.



Por savi la vesperon mi proponis ŝanĝi nian planon kaj iri al... la rusa restoracio. Lisi ridis, Salvador miris, sed ambaŭ aprobis. Post sufiĉe longa piediro ni fine atingis la lokon kaj sidiĝis sur la sama balkono. Iu saĝulo diris: “Neniam revenu al la loko, kie vi estis feliĉa”. Tio estas vere saĝaj vortoj, ĉar (plej ofte) vi neniam estos same feliĉa denove, nur perdos la tempon kaj fuŝos bonajn rememorojn. Sed mi riskis kaj plejparte sukcesis, kvankam nur parte.



La manĝaĵoj estis same bonaj kaj mirindaj por mia nova amiko. Vodko, unuafoje gustumita, ŝajnis al li tro malforta. “Ĝi ne estas kiel tekilo, kiu bruligas la gorĝon, unue mi pensis ke tio estas nura akvo” konstatis la spertulo. “Memoru ke vi drinkas kun la ebriulo!” avertis min Lisi kun rido. Senprobleme, mi ĝuis la akompanon. Pladoj sekvis unu la alian. Mi mendis po unu glaso da “Stoliĉnaja” (eo: La ĉefurba), sed miaj amikoj unuvoĉe konfirmis ke “Beluga” estas pli bona. La sola afero kiu iom fuŝis la vesperon estis kelnero.



Li nomiĝas Aleksandro, almenaŭ tiel vokis lin administranto post vidi mian rusan vizaĝon. Li estis kubano kaj parolis la rusan sufiĉe bone, sed estis tre malafabla kaj nebonvenema kvazaŭ antaŭ ni staris ne simpla servisto, sed nobelulo kiun oni perforte igis okupiĝi pri tiu malhonora metio. Mi ne esprimis mian malkontenton, ĉar mi apenaŭ sukcesus interkompreniĝi kun la administranto kaj krome mi tute ne deziris fuŝi la vesperon por miaj geamikoj, kiuj videble ĝuis ĝin. Meznokte ni forlasis la jam fermiĝantan restoracion kaj marŝis hejmen.



Laŭvoje renkontiĝis iu meksika restoracio, ankoraŭ funkcianta. “Ĉi tie certe haveblas tekilo...” penseme rimarkigis Salvador. Ni pruvis lian pravecon eksperimente. Maljuna ĉefkuiristo instruis al ni tekilodrinkadon: “Mordi, leki, drinki”. Ripetinda afero. “Sen limeo ĝi estas pli forta. Provu!”
Kiam ni proksimiĝis al la domo la urbo jam dronis en mallumo. Iu homo paŝis al ni el obskuro. Ho, tio estis nia taksiisto malnova! “Mi vidis miajn klientojn kaj decidis saluti ilin”. La stratoj malplenis. Iuj ombroj glitis senbrue de unu pordo al alia. Ni atentis neniun. La varma adiaŭo kun Salvador. “Kiam vi revenos, Stano?” Espereble en marto. Neniu jam dubis ke la reveno okazos, eĉ mi mem. “Mi lernos Esperanton por paroli kun vi”. Bone, mi lernos la hispanan.
Mi vekiĝis frue por akompani Lisi al la busstacio. Ni venis tre malfrue, do ŝi jam preskaŭ tute perdis la esperon, sed lastmomente enbusiĝis. Ŝi ĵetis al mi la lastan tristan rigardon kaj malaperis en la homplena buso.



Post kelkaj horoj mi mem atingis alian forirejon – la flughavenon de José Martí. La taksiisto prenis 30 CUC senemocie kaj fordonis al mi la valizon, kvazaŭ forgesinte pri redonendaj 6 CUC. Mi ne insistis. Por kio? Finiĝis unu el la plej brilaj vojaĝoj en mia vivo kaj mi ne deziris okupiĝi pri tiomaj bagateloj. La lastajn 10 CUC mu uzis por aĉeti kafopakaĵojn. Mi serĉis muzikdiskojn kun regetono, sed mankis melodioj kiujn mi tiom ŝatis en la valo Viñales. Aŭ ĉu mankis mi mem, kia mi estis en tiu nokto?
La forfluga halo estis amuze eta, kun tre malmultaj vendejoj kaj dormeme indiferentaj vendistoj. Turistoj plenigis korbojn per cigaroj kaj rumboteloj. Sur muro pendis ŝildoj kun la nomoj de la urboj, kien direktiĝas internaciaj flugoj. Ili ne estis multnombraj, do mi rapide trovis mian cellokon – Moscú.



Stranga skulptaĵo de vojaĝanto pensigis min. Ĉu tiel aspektos mi post 30 jaroj? Freneza vagabondo ĉiam serĉanta ion en foraj landoj. 




Ne gravas. Mi estis feliĉa en Kubo kaj mi riskos reveni.

Saturday, July 8, 2017

Pinar del Rio – gaja urbo de tabako

Se vi ŝatas tabakon – iru al Pinar del Rio kaj inverse, se vi iras tien – plej verŝajne vi ŝatas tabakon. Mi fumis nur du jarojn en adolesko-periodo, sed kompreneble mi deziris ĝui plenforte la plej tabakan provincon de Kubo. Mi sukcesis.

Tabakplantejo

La vojo al la samnoma provinca ĉefurbo estis bela. Montoj altaj ĝis 700 metroj, pitoreskaj valoj kaj pinaj arbaroj, kiuj klare manifestis devenon de la nomo de tiu ĉi regiono. Ĝi estas la plej okcidenta fino de la lando, relative malfrue enloĝigata, ĉefe de la venintoj de la Kanariaj insuloj.





En la 17a jarcento tabakplantistoj, kiuj laboris en areoj ĉirkaŭ Havano, alfrontis protektisman politikon de la hispana kolonia administracio, kiu severe subpremis ĉiujn iliajn protestojn kaj ribelojn. Do ili fuĝis al la fora okcidento, kie okupis terenojn ankoraŭ neuzitajn, ĉefe kun argila grunto ne tre taŭga por agrikulturado. Neatendite evidentiĝis, ke tiuj terenoj donis bonegan tabakon, do la novalvenintoj rapide prosperiĝis kaj ilia produktaĵo iĝi la plej alte taksata en la tuta lando. 




Mi planis viziti la tabakfabrikon de Francisco Donatien, sed laŭe al miaj supozoj sabate ĝi estis fermita. Evidente tiu surprizo ofte trafas la vizitantojn, ĉar tuj aperis antaŭ ni granda dikulo. En unu mano li tenis plastan glason kun rumo, en alia fumiĝantan cigaron. Li proponis al mi la rumon (mi ĝentile rifuzis) kaj elverŝis sur nin lavangon de vortoj. 


Lisi resumis ke la dikulo proponas al ni viziti tabakplantejon apud la urbo kaj kontraŭ modesta pago (laŭ mia memoro 8 CUC) konatiĝi kun la sama metio. “Kion vi povus vidi en la fabriko?” admonis li. “Tie nur staras maŝinoj kaj vi rajtas foti nenion. La plantejo estas multe pli interesa”. Fakte ni ne havis elekton, do sidigis lin je la unua vico kaj ekis al la nova celo.




Mi ne povas diri ke la plantejo forte impresis min. Vasta kampo kun malaltaj verdaĵoj. Unuetaĝa barako – longa kaj diverskolora. 




Ene de ĝi sur lignaj bretoj kuŝis faskoj da folioj. Ni estis solaj vizitantoj, laborantoj mankis. 





Tamen mi ne bedaŭris pri la alveno. Mi vidis kiel kreskas tabako. La ĉiĉerono babilis senĉese kaj respondis ĉiujn demandojn. Li rakontis kiel oni kultivas tabakon, poste rikoltas, sekigas kaj fermentigas la foliojn. Ties valoreco dependas de la situo sur la tabakplanto. 



La plej valoraj estas mezaj folioj, el kiuj oni faras la famajn cigarojn kiel Cohiba, dum la plej supraj folioj taŭgas por malpli fortaj specioj kiel Romeo y Julieta. La plej malsupraj ankaŭ havas ne tre altan valoron. Ĉion ĉi faras kooperativo, kiu 80 % de la rikolto fordonas al la ŝtato kaj nur reston povas vendi libere.




Li prezentis ankaŭ albumon kun dekoj da bildoj de diversformaj cigaroj. Kaj kompreneble estis proponite aĉeti cigarojn, surloke faritajn. 




Mi aĉetis du Cohiba por la patro de Lisi, kiu ĉiutage fumas cigarojn kiujn li mem faras el iuj aĉetataj de li la plej ĉipaj folioj, kaj du por mi mem. Unu mi lasis al mia amikino por ke ni poste kune fumu ĝin en Havano – kun rumo, sur Malecón, kaj la alian mi tuj ekfumis. Ufff, terura sperto.... sed amuza. 




Fumi la cigaron estas tute alia afero ol fumi la cigaredon. Oni devas ĉiam entiri la fumon (alikaze la cigaro estingiĝas), sed ne engluti ĝin, nur teni iomete en la buŝo kaj poste elspiri. La afero komplika por laiko! Kelkfoje mia cigaro mortis kaj Lisi, kvankam nefumanta sed pli sperta, revivigis ĝin.




Poste mi entiris la fumon tiom abunde kaj profunde ke la knabino maltrankviliĝis: “Stano, kion vi faras?! Vi povos havi kapturniĝon!” Kompreneble mi nur ridis kaj svingis la manon senzorge: “Ne, ĉio estos bone...”.


Ni veturis reen, en la aŭto sonis muziko, la viro plu babilis kiel radio kaj mi plenigis ĉion per fumonebuloj.




Sed kiam fine ni haltis apud restoracio por tagmanĝi, mi eliris surstraten vatpiede kaj unuafoje bone komprenis la aserton de Nikolao Kopernik: “Ĝi tamen turniĝas!” Singarde mi paŝis al la manĝejo, klopodante deteni foje atakantan min vomon, kaj sidiĝis ĉe la tablo. 




Poste oni diris al mi, ke cigaro plej ofte estas fumata en kelkaj fojoj kaj post la manĝo, do fumi la tutan cigaron, forte enspirante la fumon en malplenan stomakon estis... ne tre saĝa ideo. Sed temis pri nura amuziĝo unufoja, do mi celis la maksimuman impreson. Mi ricevis ĝin.



Sabata festeno 


Lisi neniam vizitis Pinar del Rio, do kiel veraj turistoj ni simple venis al la centro de la urbo kaj promenis tie. 




Kun miro mi vidis ke la centraj stratoj estis blokitaj per policaŭtoj kaj interne okazis vera festeno. Homoj promenis, muzikumis, dancis, babilis en grupetoj ie kaj tie.




Ĉu okazas iu festeno? “Sabato” trankvile respondis Lisi. “Ĉu en Guantanamo oni ankaŭ faras tion semajnfine?” miris mi. “Jes, kompreneble. Ja estas sabato!” Mi ŝatas Kubon.




Grupo da viroj sidis surstrate ĉirkaŭ muzikilo. Ili rimarkis ke mi fotas ilin kaj svingis la manojn invitante aliĝi.



Infanoj grimpis sur malnovega tanko, transformita al buldozero. Apude deĵoris policanoj.


Mankis iuj ajn klarigoj, do mi ĝis nun ne komprenas kion signifis tiu improvizita monumento.


De sur muro rigardis nin mirindaj kreaĵoj de la fantazio de anonima artisto – tipe latinamerika artaĵo.


En apudaj stratoj ie kaj tie renkontiĝis preĝejoj de diversaj kristanaj eklezioj.



Kiel kutime mi fotis ĉiutagan vivon de lokanoj. Jen knabino tute blanka ien marŝas enpensiĝinta.


Jen infanoj saltas sur aerblovitaj konstruaĵoj.


Policano haltigis iun.


Neatendita afiŝo de loka korpokonstrua klubo kun emblemo de la tutmonda federacio, estrata de la fratoj Weider.


Post unuhora promenado ni decidis ke jam tempis reveni al Havano. Laŭvoje ni vizitis randurbe domon de malnova amikino de Lisi, kun kiu ŝi studis en la Havana universitato pri komputikaj sciencoj. La knabinoj ne vidis unu la alian plurajn jarojn, do emociiĝis kaj babilis multe. Speciale altiris atenton de Lisi bebo de ŝia amikino, vere ĉarma estaĵo. Post fari la adiaŭan foton ni ekis for.


Estis jam tute mallume. La aŭto saltis je nevideblaj malebenaĵoj, sed la knabino dormis sur mia ŝultro kun enviinda profundeco.