Las Terrazas – naturrezervejo kaj muzeo

Post esplori Soroa, sekvan tagon ni decidis veturi per taksio al Pinar del Río. Sed unue ni haltis 70 km okcidente de Havano por viziti Las Terrazas. Rekomendinda loko!


La naturparadizo
Ĝi estis fondita en 1971 sur la bordoj de rivero San Juan kaj samnoma lago. Tiu regiono grave suferis pro senarbarigo, kaŭzita de senkontrola kuproelminigado kaj erozio.




Unue oni starigis arboprotektejon por plifortigi terasojn per 60 mil arboj. Tio kreis unikan naturan medion kaj ebligis establi en 1985 la Biosferan Rezervejon, surbaze de kiu en 1994 formiĝis la turismejo. Nun tie funkcias hotelo La Moka, kafejoj, restoracioj, do ekzistas ĉiuj eblecoj por gastigi milojn da turistoj. Sed tio estas pli ol nura amuzejo, temas pri la vera ekovilaĝo, en kiu loĝas pli ol mil homoj (253 familioj). Averaĝa atendita vivodaŭro estas 79 jaroj kaj la infanmorteco jam dek jarojn estas nula. Sekvinda ekzemplo, ĉu ne?




Post pagi relative modestan enirbileton (laŭmemore estis 10 CUC por mi kaj 3 por Lisi) ni enveturis la parkon. Ĝi estas grandega. Nia aŭto ruliĝis tra senfinaj arbaroj kaj kampoj. Poste ni haltigis ĝin kaj decidis iri al la rivero piede, sed post dekminuta promenado ni renkontis iun lokanon, kiu diris ke la distanco estas almenaŭ tri kilometroj kaj Lisi tuj ŝanĝis sian decidon, svingante la manon al la ŝoforo.




Post preteriri la hotelon finfine ni atingis la riveron. Ĝi estas mallarĝa, sed vigla kaj ĉarma. Akvofluo rapidas laŭ ŝtonoj. Verda ponteto, lignaj dometoj. Vakero kun maĉeto sur femurzono rostas viandon sur krado.





“Se ni restus ĉi tie, ni povus manĝi ĝin” triste konstatis mia manĝema pupeto “ĉar ĉio jam estas inkluzivigita en la biletprezon, sed... Sekvan fojon ni devos lui dometon kaj ripozi ĉi tie!” Bona ideo, mi aprobas.




Lisi montris al mi arbon, el kies fruktoj oni faras marakojn – popularan en Kubo muzikinstrumenton. Post preni en baro kelkajn ladskatolojn da biero (same senpagajn) ni marŝis al alia nepreterirebla loko – la Domo de Polo Montañez.



Polo Montañez kaj liaj dometoj
Mi unuafoje aŭdis tiun nomon, sed evidente por la kubanoj ĝi signifas multon. Li naskiĝis en 1955 kiel Fernando Borrrego Linares, en eta farmo El Brujito en la montaro Sierra del Rosario (provinco Pinar del Rio). Post iom kreski li provis diversajn profesiojn – melkis bovinojn, ŝoforis, laboris kiel agrikulturisto kaj iris de farmo al farmo kantante sub gitaro. 




Li ĉiam pli kantis kaj finfine iĝis profesia muzikisto, famiĝinta tra Kubo kaj Latinameriko ĝenerale. Laŭ miaj impresoj li estis pli-malpli kiel Vladimir Visockij por la generacio de miaj gepatroj kaj Viktor Coj por la mia. 





Li eĉ pereis kiel la lasta, koliziante en 2002 kontraŭ kamiono survoje. Se aldoni ke, laŭ la vortoj de Lisi, li multe drinkis, la bildo iĝos kompleta kaj tre proksima al tiu de la plejmulto de famaj rusaj artistoj.




Kiam ni alproksimiĝis al la domo de Polo Montañez nin antaŭis aro da kubanoj. Evidente temis pri la organizita turista grupo. Gvidanto estis juna viro kun gitaro enmane. Li kantis kaj ĉiuj sekvis lin, aktive svingante la manojn.




Tio estis la plej impresa parto de nia vizito, ĉar tuj videblis ke la kantisto plu vivas en la koroj de siaj adorantoj kaj ankoraŭ ne transformiĝis al parada portreto, frostiĝinta surmure en muzea kadro.




Kiam la tumulta grupo iom disiĝis ni eniris la dometon. Ĝi estas tre malgranda, nur du ĉambretoj, tre simple meblitaj.




En la unua staras surpodie granda tamburo kaj ligna valizo, dum la muroj estas kovrtaj per gazetaj eltranĉaĵoj kaj portretoj de la kantisto. 




En alia ĉambro staras du modestaj litoj. Jen ĉio. Tamen mi kredas ke en tiu loko li povis esti feliĉa, ĉar ĉiutage en malferma fenestro li vidis la belan lagon, arbaron kaj montojn – ĉion, kio estis tiom kara al lia koro.




Lisita fotis multege. Poste ni aĉetis kelkajn muzikdiskojn, kiujn vendis frato de la artisto kaj iris for. 


Cetere ne tre for, ĉar sufiĉis veturi kelkajn minutojn por atingi alian lokon ligitan al la sama famulo – Bohio de Polo (somerdomo, kiun la rusoj certe nomus daĉo). 




La vojo al tiu ligna dometo kondukis tra herbejo, kiun oni trapasas laŭ malaltaj ŝtipoj. La dometo mem estis fermita, do ni nur gapis iomete al la ĉirkaŭaĵoj kaj revenis al la aŭto. Pinar del Rio atendis nin.

Comments