Se vi ŝatas tabakon – iru al Pinar del Rio kaj inverse, se vi iras tien – plej verŝajne vi ŝatas tabakon. Mi fumis nur du jarojn en adolesko-periodo, sed kompreneble mi deziris ĝui plenforte la plej tabakan provincon de Kubo. Mi sukcesis.
Tabakplantejo
La vojo al la samnoma provinca ĉefurbo estis bela. Montoj altaj ĝis 700
metroj, pitoreskaj valoj kaj pinaj arbaroj, kiuj klare manifestis devenon de la
nomo de tiu ĉi regiono. Ĝi estas la plej okcidenta fino de la lando, relative
malfrue enloĝigata, ĉefe de la venintoj de la Kanariaj insuloj.
En la 17a jarcento tabakplantistoj, kiuj laboris en areoj ĉirkaŭ Havano,
alfrontis protektisman politikon de la hispana kolonia administracio, kiu
severe subpremis ĉiujn iliajn protestojn kaj ribelojn. Do ili fuĝis al la fora
okcidento, kie okupis terenojn ankoraŭ neuzitajn, ĉefe kun argila grunto ne tre
taŭga por agrikulturado. Neatendite evidentiĝis, ke tiuj terenoj donis bonegan
tabakon, do la novalvenintoj rapide prosperiĝis kaj ilia produktaĵo iĝi la plej
alte taksata en la tuta lando.
Mi planis viziti la tabakfabrikon de Francisco Donatien, sed laŭe al
miaj supozoj sabate ĝi estis fermita. Evidente tiu surprizo ofte trafas la
vizitantojn, ĉar tuj aperis antaŭ ni granda dikulo. En unu mano li tenis
plastan glason kun rumo, en alia fumiĝantan cigaron. Li proponis al mi la rumon
(mi ĝentile rifuzis) kaj elverŝis sur nin lavangon de vortoj.
Lisi resumis ke
la dikulo proponas al ni viziti tabakplantejon apud la urbo kaj kontraŭ modesta
pago (laŭ mia memoro 8 CUC) konatiĝi kun la sama metio. “Kion vi povus vidi en
la fabriko?” admonis li. “Tie nur staras maŝinoj kaj vi rajtas foti nenion. La
plantejo estas multe pli interesa”. Fakte ni ne havis elekton, do sidigis lin
je la unua vico kaj ekis al la nova celo.
Mi ne povas diri ke la plantejo forte impresis min. Vasta kampo kun
malaltaj verdaĵoj. Unuetaĝa barako – longa kaj diverskolora.
Ene de ĝi sur
lignaj bretoj kuŝis faskoj da folioj. Ni estis solaj vizitantoj, laborantoj
mankis.
Tamen mi ne bedaŭris pri la alveno. Mi vidis kiel kreskas tabako. La
ĉiĉerono babilis senĉese kaj respondis ĉiujn demandojn. Li rakontis kiel oni
kultivas tabakon, poste rikoltas, sekigas kaj fermentigas la foliojn. Ties
valoreco dependas de la situo sur la tabakplanto.
La plej valoraj estas mezaj
folioj, el kiuj oni faras la famajn cigarojn kiel Cohiba, dum la plej supraj
folioj taŭgas por malpli fortaj specioj kiel Romeo y Julieta. La plej
malsupraj ankaŭ havas ne tre altan valoron. Ĉion ĉi faras kooperativo, kiu 80 %
de la rikolto fordonas al la ŝtato kaj nur reston povas vendi libere.
Li prezentis ankaŭ albumon kun dekoj da bildoj de diversformaj cigaroj.
Kaj kompreneble estis proponite aĉeti cigarojn, surloke faritajn.
Mi aĉetis du
Cohiba por la patro de Lisi, kiu ĉiutage fumas cigarojn kiujn li mem faras el
iuj aĉetataj de li la plej ĉipaj folioj, kaj du por mi mem. Unu mi lasis al mia
amikino por ke ni poste kune fumu ĝin en Havano – kun rumo, sur Malecón, kaj la
alian mi tuj ekfumis. Ufff, terura sperto.... sed amuza.
Fumi la cigaron estas tute alia afero ol fumi la cigaredon. Oni devas
ĉiam entiri la fumon (alikaze la cigaro estingiĝas), sed ne engluti ĝin, nur
teni iomete en la buŝo kaj poste elspiri. La afero komplika por laiko! Kelkfoje
mia cigaro mortis kaj Lisi, kvankam nefumanta sed pli sperta, revivigis ĝin.
Poste mi entiris la fumon tiom abunde kaj profunde ke la knabino
maltrankviliĝis: “Stano, kion vi faras?! Vi povos havi kapturniĝon!”
Kompreneble mi nur ridis kaj svingis la manon senzorge: “Ne, ĉio estos bone...”.
Ni veturis reen, en la aŭto sonis muziko, la viro plu babilis kiel radio kaj mi
plenigis ĉion per fumonebuloj.
Sed kiam fine ni haltis apud restoracio por tagmanĝi, mi eliris
surstraten vatpiede kaj unuafoje bone komprenis la aserton de Nikolao Kopernik:
“Ĝi tamen turniĝas!” Singarde mi paŝis al la manĝejo, klopodante deteni foje atakantan
min vomon, kaj sidiĝis ĉe la tablo.
Poste oni diris al mi, ke cigaro plej ofte
estas fumata en kelkaj fojoj kaj post la manĝo, do fumi la tutan cigaron, forte
enspirante la fumon en malplenan stomakon estis... ne tre saĝa ideo. Sed temis
pri nura amuziĝo unufoja, do mi celis la maksimuman impreson. Mi ricevis ĝin.
Sabata festeno
Lisi neniam vizitis Pinar del Rio, do kiel veraj turistoj ni simple
venis al la centro de la urbo kaj promenis tie.
Kun miro mi vidis ke la centraj
stratoj estis blokitaj per policaŭtoj kaj interne okazis vera festeno. Homoj
promenis, muzikumis, dancis, babilis en grupetoj ie kaj tie.
Ĉu okazas iu
festeno? “Sabato” trankvile respondis Lisi. “Ĉu en Guantanamo oni ankaŭ faras
tion semajnfine?” miris mi. “Jes, kompreneble. Ja estas sabato!” Mi ŝatas
Kubon.
Grupo da viroj sidis surstrate ĉirkaŭ muzikilo. Ili rimarkis ke mi fotas
ilin kaj svingis la manojn invitante aliĝi.
Infanoj grimpis sur malnovega
tanko, transformita al buldozero. Apude deĵoris policanoj.
Mankis iuj ajn
klarigoj, do mi ĝis nun ne komprenas kion signifis tiu improvizita monumento.
De sur muro rigardis nin mirindaj kreaĵoj de la fantazio de anonima artisto –
tipe latinamerika artaĵo.
En apudaj stratoj ie kaj tie renkontiĝis preĝejoj de
diversaj kristanaj eklezioj.
Kiel kutime mi fotis ĉiutagan vivon de lokanoj.
Jen knabino tute blanka ien marŝas enpensiĝinta.
Jen infanoj saltas sur
aerblovitaj konstruaĵoj.
Policano haltigis iun.
Neatendita afiŝo de loka korpokonstrua
klubo kun emblemo de la tutmonda federacio, estrata de la fratoj Weider.
Post unuhora promenado ni decidis ke jam tempis reveni al Havano.
Laŭvoje ni vizitis randurbe domon de malnova amikino de Lisi, kun kiu ŝi studis
en la Havana universitato pri komputikaj sciencoj. La knabinoj ne vidis unu la alian plurajn jarojn, do
emociiĝis kaj babilis multe. Speciale altiris atenton de Lisi bebo de ŝia
amikino, vere ĉarma estaĵo. Post fari la adiaŭan foton ni ekis for.
Estis jam tute
mallume. La aŭto saltis je nevideblaj malebenaĵoj, sed la knabino dormis sur
mia ŝultro kun enviinda profundeco.
Comments
Post a Comment