Saturday, June 24, 2017

Soroa: orkideoj kaj akvofalo

La lastajn tagojn ni dediĉis al esplorado de la regionoj okcidente de Havano. Lisi ŝatas florojn, do kial ne veturi al Soroa kun ties fama Orquideario? La transportan problemon solvis nia taksiisto Pepe, kiu volonte donis iujn ajn aŭtojn. Por vojaĝi tra Kubo agu kiel kubano, do konatiĝu kun homoj, kiuj konas homojn, kiuj...

Soroa
Soroa estas urbeto en provinco Artemisa, 76 km for de la ĉefurbo. Ĝi ricevis sian nomon laŭ du fratoj-eŭskoj, kiuj posedis tie kafoplantejojn. Ni ne vizitis la urbeton mem (apenaŭ granda perdo), sed anstataŭe rekte iris al la ĉefa vidindaĵo de tiu ĉi loko – orkidea ĝardeno.




La Orquideario estas fondita en 1943 de advokato Tomás Felipe Camacho, membro de la Kuba Orkidea Societo, kiun enigma vivosorto kondukis ĉi tien de la Kanariaj insuloj. Li kolektis 18 mil specimenojn de siaj amataj floroj, kiuj formis la plej riĉan orkidean ĝardenon de la Ameriko. 








Nun en la ĝardeno sur 35 mil kvadrataj metroj estas kultivataj 20 mil floroj de 700 specioj, el kiuj 130 (laŭ iuj datumoj 250) renkonteblas nur en Kubo. Fine de la 20a jarcento ĝi transformiĝis al la scienca esplorejo, vaste konata tra la mondo.






Post pagi la eniron ni enprofundiĝis al tiu ĝangalo. Proksime de la enirejo staris forciejo, en kiu kreskas la plej kapricaj floroj. Ĉiuj aliaj estas dissemitaj laŭ la vasta areo, tra kiu serpentas pavimitaj vojoj kaj padoj. Soroa situas 250 metrojn super la marnivelo, do la tereno estas malebena. Oni jen grimpas ien, jen malsupreniras laŭ ŝtona ŝtupareto. Por mi kiel siberiano estis tre strange vidi subĉiele la plantojn, kiujn miaj samlokanoj aĉetas en specialaj vendejoj kaj poste dorlotas ĉiutage per varmo kaj lumo.





En iu herbejo Lisita montris al mi amuzan planton Sensitivo (Mimosa pudica), kiu se tuŝi ĝiajn foliojn tuj levas ilin, kvazaŭ kaŝante, por post kelkaj minutoj mallevas denove.




En la hispana oni nomas ĝin morivivi, do laŭvorte “morti kaj vivi”.





Post esplori la ĝardenon dum pli-malpli unu horo kaj saluti la senevitan buston de José Martí sub la kuba flago, ni turnis al alia loka vidindaĵo – la akvofalo Salto del Arco Iris. 






Ĝi troviĝis tre proksime kaj se en la ĝardeno krom ni samtempe vagadis apenaŭ pli ol kvin homoj, do en “Mirador El Salto” mi kalkulis almenaŭ tridek. Kompreneble tio ne estis Niagaro aŭ des pli Igŭacuo, sed ĉu iu atendas vidi gigantojn en Kubo?



Post pagi modestan enirkoston, ni marŝis laŭ betona pado dek minutojn, ĝuante ĉirkaŭan naturon. Tropika arbaro, birdoj, plantoj kaj plej grave blua ĉielo – ĉio videble ĝuis la vivon kaj ni sekvis tiun ekzemplon. Fine de de la vojo bruis la akvofalo. 





Nur 20 metrojn alta, ĝi aspektis pli hejmece ol majeste, do ni iom sidis sur ŝtonoj de la proksima rigardejo, gapante ien kaj tien. Apude svarmis deko da turistoj. Sur alia ŝtono sidis kantisto, kiu ludis gitaron kaj ion kantis hispane. Post fotiĝi kun artefarita strigo kaj aĉeti trinkaĵon en loka vendejo (malsame ol en Orkideario, kie ili tute mankas) ni revenis al Havano.




Tie ni aĉetis por Lisi revenan busbileton al Guantanamo kaj vespermanĝis en komforta kafejo, situanta en la unua etaĝo de mia domo. 


La interiero estis bele dezajnita, de sur la muroj rigardis nin gajaj neĝohomoj, sed la knabino aspektis malĝoja, ĉar ŝi komprenis ke postmorgaŭ matene ŝi foriros, do ne povos adiaŭi min tagmeze en la flughaveno.



Ludema bankmaŝino

Baldaŭ ankaŭ mi havis kialon por iom malĝoji. Matene mi venis al bankmaŝino en la apuda Strato 23, rutine mendis 400 CUC, la aparato enpensiĝis, dum du minutoj montris al mi rotaciantan cirklon kaj poste mi finfine ricevis... mian bankokarton kaj SMS, kiu konfirmis ke oni debetis 400 CUC. La bankbiletoj ne aperis. 




Feliĉe mi estis ne sola. Lisi sukcesis penetri la bankoficejon, kie neimageble trankvila oficistino proponis du klarigojn: en la maŝino elĉerpiĝis mono aŭ ĝi simple fuŝis. En ajna kazo ni iru al la ĉefa oficejo kaj verku tie la peton. Tiu oficejo troviĝis tre proksime, en la teretaĝo de Habana Libre kaj ankaŭ estis fermita. Lisita sukcese eltiris el ĝi dormeman viron, kiu ŝtonvizaĝe aŭskultis la historion kaj same senemocie reagis: “Jes, vi devas prezenti la peton ĉi tie, sed hodiaŭ estas sabato, do revenu lunde kaj faru” – “Sed lunde li jam estos en Rusio!” – “Bone, do li iros al sia banko en Rusio kaj prezentos la peton tie”.





Mi nur ridis pri la ordemaj kubaj bankistoj, kies amon al la strikta ordo kaj ekzakta horaro povus superi nur argentinaj policanoj. Post ĝui la konversaciojn mi simple revenis al la maŝino kaj provis denove. Ĉi-foje mi ricevis la sumon, sed mia karto tute elĉerpiĝis. Mi imagis kio okazus, se la malaperinta mono estus la lasta espero mia... sed tuj decidis, ke prefere mi ne pensu pri tiaĵoj.




Fine mi aldonu, ke post reveni hejmen mi estis okupita, do vizitis mian bankon nur post monato. Oni akceptis la peton, sed tuj avertis min, ke temas pri afero komplika kaj longa, ke dum la unuaj 30 tagoj la papero estos traktata en mia banko, poste ĝi iros al Kubo... “...kie ĝi kuŝos pliajn 30 tagojn antaŭ iu prenos ĝin en la manoj por legi” daŭrigis mi kun rido. Fakte mi jam adiaŭis tiun monon. Sed post du semajnoj mi ricevis SMS, kiu anoncis alvenon de pli-malpli simila sumo en rubloj al mia konto. Post du tagoj telefonis min la oficisto, kiu diris ke laŭ ilia enketado io fuŝis en la kuba ĝirsistemo, sed poste aŭtomate korektiĝis, do la mono haltis mezvoje kaj revenis al sia posedanto. Dankon, lando de mirakloj!

Saturday, June 10, 2017

"Nazdarovie!" – pelmenoj, barĉo kaj vodko sur Malecón

"Nazdarovie!" Ĉu vi jam aŭdis tiun frazon? Jes, sendube kaj plurfoje – tiel tostas rusoj en la usonaj filmoj. Ĉu vi volas ke mi malkovru al vi grandan sekreton? Rusoj neniam tostas tiel. Tute neniam.

Tiu kvazaŭ-rusa tosto estas plia holivuda mito, kreita kaj disvastiĝinta danke al la plej forta amaskulturo en la mondo. Plej verŝajne ĝi naskiĝis en la medio de orientslavaj usonaj enmigrintoj (poloj aŭ ĉeĥoj) por kiuj “Na zdrowie!” estas normala tosto. Evidente por la usonanoj ĉiuj slavoj kun siaj lingvoj aspektas la samaj.




Se iom enprofundiĝi en la aferon mi devos agnoski, ke tiu frazo – на здоровье – vere ekzistas en la rusa kaj estas vaste uzata. Laŭvorte ĝi signifas “por via sano” kaj uzeblas kiel stabila vortkombino. Ekzemple se vi faris bonon al iu kaj li dankas vin, vi povas ĝentile respondi: “На здоровье!"




Rusoj ne havas same mallongajn kaj sensencajn tostojn kiel ekzemple “Cheer” en la angla. Viroj povas diri simple “Budem!)”, kiu laŭvorte signifas “Ni estos!”, sed tio sonas iom simplece, do uzeblas ĉefe inter militistoj, policanoj kaj brutalaj viroj ĝenerale. Ofte la rusoj tostas per longaj frazoj, kiuj povas inkluzivi anekdotojn, historiojn el ies vivo, bondezirojn, dankon al la gastigantoj, fascinon pri beleco de la ĉeestantinoj ktp. Do la plej proksima analogo estas “Budem zdorovi (Будем здоровы!)”, kio signifas “Ni estu sanaj!”




Kial mi tuŝis tiun ĉi temon? Ĉar tiuvespere en Malecón mi trovis... la rusan restoracion kun la amuza nomo “Nazdarovie”. De malproksime mi rimarkis la ruĝan flagon super kaduka konstruaĵo. Antaŭ la enirejo staris juna viro en marista uniformo. Li proponis al ni menuon, etendis la manon al la pordo, ion diris hispane kaj post atente rigardi min ripetis jam ruse: “Laŭ ŝtuparo ĝis la tria etaĝo”.





Kion diri? Mi ŝategis! La restoracio estis brila ekzemplo de la rusa kiĉo – kun matrjoŝkoj, kosmonaŭtoj kaj sovetiaj sloganoj, sed ĉio ĉi aranĝita kun tiom da ironio kaj bona gusto, ke tiuj kulturaj kliŝeoj tute ne ĝenis min. Ni eliris balkonon kaj tio estis bona ideo. Imagu. Varma vespero. Vi sidas sur la vasta balkono, rigardas kiel altaj ondoj superverŝas Malecón kaj ĝuas rusajn bongustaĵojn akompane de ĉokolada belulino. Ĉu povas esti vespero pli dezirinda?




Lisi sciis nenion pri la rusa kuirarto, do mi havis eblecon gvidi la aferon kiel sperta instruisto. “Jen minimuma programo: barĉo, pelmenoj, salato Olivje kaj kompreneble vodko!” resumis mi post rapida esplorado de la menuo. Feliĉe ĉio ĉi haveblis. Mankis nur sekala pano, tiom kara por la rusa animo, sed kion fari – ni estu realismaj kaj ne atendu tiajn miraklojn, des pli en Kubo.

Rusparolanta kelnerino bone komprenis kaj plenumis ĉion. Poste komenciĝis la plej amuza parto – Lisita konatiĝis kun la plej famaj rusaj pladoj. Unue oni alportis glasetojn kun la malvarmega vodko “Beluga”, la plej ŝatata en Rusio pro sia alta kvalito. “Vi devas drinki ĝin antaŭ manĝi. Nepre glacie malvarman. Kaj nepre ĉion en unu gluto!” instruis mi la knabinon. “Nu, vi kompreneble rajtas drinki ankaŭ per kelkaj glutoj, se...” Sed mi forgesis ke antaŭ mi sidis la junulino, kies la plej ŝatata drinkaĵo estas rumo sen glacio kaj kolao. Do ŝi nur diris: “Bone, se devas esti tiel, mi drinkos tuj” kaj rapide elverŝis en sin la unuan glaseton. Ĉu mi devas aldoni ke ŝi ŝatis? “Vaŭ, bonega!”
Barĉo estis akceptita kun la sama bonvenemo kaj malaperis rapide. Mi fingromontris al la pankorbo, sed Lisi nur mire malfermis la okulojn: “Ĉu panon? Kun supo?” Pardonon, mi forgesis ke tio estas rusa kutimo.




Antaŭ pelmenoj mi memorigis al ŝi la malnovan ŝercon de la rusaj armeanoj, ke estas tre danĝera afero manĝi kun malplena stomako (do unue drinku por plenigi ĝin). “Beluga” denove ŝmiris la vojon kaj la pelmenoj ricevis la same altan pritakson.





Aperis la salato Olivje, lasta plado famega, sed... la knabino nur iom umis per forko, mordetis legomamason kaj pardonpete rigardis al mi: “Ĉu mi povas ne manĝi tion?” La fina vodkoporcio poluris nian humoron.





Malecón tumultis terure, elverŝane tunojn da akvo sur kompatindajn aŭtojn kaj homojn. Ni vidis iun homon marŝi laŭ trotuaro kiam grandega ondo tute kovris lin. Post kelkaj sekundoj li aperis denove – tute malseka, sed same trankvile marŝanta en la sama direkto.





Kiel vera ruso post drinki iom mi iĝis pli bonkora, malferma kaj babilema. Do post vidi kiel kelneroj klopodas klarigi ion al la franca familio, ĉetabliĝinta apude mi venis kaj solvis la aferon, sugestinte la plej rusan manĝoprogramon. Kompreneble sekvis iuj demandoj kaj klarigoj, la francoj miris vidi la vivan ruson el Siberio, faris ĉiamajn demandojn pri la vetero, ricevis senevitajn respondojn kaj post kelkaj minutoj ni disiĝis tre kontentaj kaj bonhumoraj. La kelneroj dankis la neatenditan helpanton kaj ni iris surstraten.





La manĝaĵoj plenigis niajn stomakojn kaj la vodko varmigis la korojn, do mi memoras nur ke la revena vojo estis ne tre longa, sed plezuriga. Lanternoj radiis la flavan lumon, en kiu samkolora robo de la junulino aspektis eĉ pli bele. 




La lastan foton ni faris apud la romantika ina kapo, ie mezvoje al la Vedado.

Wednesday, June 7, 2017

Reveno al Havano

Tri tagoj en Varadero estis sperto bona, sed sufiĉa. Mi estis certa, ke multaj esplorindaj aferoj atendas nin ekstere. Ek!

Reen al Havano
Post tri tagoj ni konkludis ke jam sufiĉas vegeti apud nenaĝebla maro kaj ekis al Havano. Ne eblis mendi buseton, ĉar ni venis neatendite kaj gastoj malmultis, do ni simple vokis taksion kiu kontraŭ cent dolaroj transportis nin al la ĉefurbo. La veturo estis komforta kaj la vojo bela, ornamita de palmoj, maro kaj verdaj kampoj. Eĉ naftopumpiloj, dissemitaj plurloke, ne fuŝis la pejzaĝon. Espereble tiuj strategie gravaj instalaĵoj iam likvidos la nunan dependecon de la lando de fueloprovizantoj kiel Venezuelo kaj malebligos revenon al la Speciala Periodo, evidente same terura kiel la 1990-aj jaroj en Rusio.





La taksiisto eĉ sen peto haltis ĉe rigardejo apud la ponto Bacunayagua. Bona decido! 





La rigardejo estas malgranda, sed de tiu ĉi loko oni povas vidi vastegan panoramon kun arbomaro super kiu ŝvebas belaj ĉasbirdoj kaj la alta ponto dekstre, kiu trapikas tiun ĉi pejzaĝon kvazaŭ kordo, streĉita inter du gigantaj rokoj. 





Ĝi estas 310 metrojn longa (el ili 114 metrojn longas la ĉefa parto) kaj 110 metrojn alta (la plej alta en Latinameriko), konstruita de 1956 ĝis 1959. Malfermo de tiu ĉi ponto markis la finon de la unua etapo de la konstruado de la Vía Blanca, fama ŝoseo 138 km longa, kiu interligis Varaderon kaj Havanon. Ĝis 2010 ĝi servis ankaŭ kiel la limo inter provincoj Havano kaj Matanzaso (poste el Matanzaso eliĝis la nova provinco Mayabeque).





En la rigardejo funkcias baro, sed post dekminuta atendado ni komprenis ke eventuale nur personoj kun la reĝa sango en la vejnoj meritas atenton de tieaj baristoj, ĉirkaŭitaj de multnombraj adorantoj de ilia moŝteco. 




Do ni enaŭtiĝis kaj forportis nian monon plu, al Havano. Nin adiaŭis ŝildo kun naciaj simboloj de Kubo kaj malkontentaj krioj de servisto. Kion li volis? “Li postulis pagi pro la parkumo de la aŭto” indiferente respondis la taksiisto. Ŝajnas ke li ne ricevis la pagon.


La Malnova Havano
Post enloĝiĝi en la apartamento de Teresa ni rapide decidis pri sekva celo. Kion viziti en la kuba ĉefurbo? Kompreneble la Malnovan Havanon! Mi vidis ĝin iomete, sed tio estas unu el malmultaj turismaj lokoj al kiuj oni volas reveni plurfoje. Do ni prenis taksion kaj petis la ŝoforon transporti nin al iu bona manĝejo en tiu urboparto.





Ŝajnas ke tio estis ne tre bona ideo. Nia ŝoforo havis specifajn ideojn pri beleco kaj rapide enprofundiĝis en la internajn kvartalojn, kie tute mankis turistoj.





Dum nia aŭto serpentis laŭ grizaj stratetoj, senhalte turnante sin inter kadukaj domaĉoj mi rememoris slumojn de Bonaero kaj bedaŭris nur pri unu afero – ke mi ne komencis filmi ekde la unua sekundo. 





Fine ni haltis apud iu pluretaĝa domo, la taksiisto sonoris ĉe la pordo, klakis seruro malfermiĝanta kaj li montris al ni la vojon supren. En la teraso de la plej supra etaĝo vere funkciis iu kafejo, sed ĝi aspektis nek bela, nek eĉ fidinda rilate manĝaĵojn, do post ĉirkaŭrigardi iom ni singarde retiriĝis. Jen plia leciono por kredemaj turistoj – konsultu ne la taksiistojn profitemajn, sed amikojn fidelajn.





Feliĉe ni relative rapide kaj senprobleme trovis elirejon de la stratolabirinto kaj revenis al la kolorplenaj kvartaloj tra kiuj fluis kaj bruis turista ondego. Kun ĝojo ni plenumis la bazan turistan programon. 




Ni blagis kun klaŭnoj, kiuj volonte vidiĝis kontraŭ kelkaj moneroj.





Mi grimacis apud la antikva poŝtujo. 






Mia princino pozis plurloke kiel vera fotomodelo. 






Moviĝantaj figuroj mirigis nin per siaj lerteco kaj humursento. 







Mi eĉ sukcesis trovi finfine la afrikan muzeon – Casa de Africa, sed ĝi jam estis fermiĝanta.







Do ni kontentiĝis nur per fotoj ene (malgraŭ la malpermeso foti en la ekspozicio) kaj antaŭ la muzeo. Ni revenos poste, sendube.





Vagante sencele ni atingis la Kapitolon, kie hazarde renkontis du esperantistojn – unue Ariadna kaj poste Yoel.



Ari miris, ke ni ankoraŭ esploras la urbon kaj deziris al ni bonan veturadon.



La junulo en T-ĉemizo kun surskribo “TEJO” parolis vigle, sed ofte miksis esperanto-vortojn kun tiuj germanaj. “Pardonon, mi nun lernas la germanan po kvar horojn ĉiutage, do kiam mi ne pensas en la hispana, mi pensas en la germana” klarigis li.



Poste mi eksciis ke li forveturis al Germanio, kie jam trovis laboron. Mi ŝategas la inteligentan kuban popolon.