Tri tagoj en Varadero estis sperto bona, sed sufiĉa. Mi estis certa, ke multaj esplorindaj aferoj atendas nin ekstere. Ek!
Reen al Havano
Post tri tagoj ni konkludis ke jam sufiĉas vegeti apud nenaĝebla maro
kaj ekis al Havano. Ne eblis mendi buseton, ĉar ni venis neatendite kaj gastoj
malmultis, do ni simple vokis taksion kiu kontraŭ cent dolaroj transportis nin
al la ĉefurbo. La veturo estis komforta kaj la vojo bela, ornamita de palmoj,
maro kaj verdaj kampoj. Eĉ naftopumpiloj, dissemitaj plurloke, ne fuŝis la
pejzaĝon. Espereble tiuj strategie gravaj instalaĵoj iam likvidos la nunan dependecon de la lando de fueloprovizantoj kiel Venezuelo kaj malebligos
revenon al la Speciala Periodo, evidente same terura kiel la 1990-aj jaroj en
Rusio.
La rigardejo estas malgranda, sed de tiu ĉi loko oni povas vidi
vastegan panoramon kun arbomaro super kiu ŝvebas belaj ĉasbirdoj kaj la alta
ponto dekstre, kiu trapikas tiun ĉi pejzaĝon kvazaŭ kordo, streĉita inter du
gigantaj rokoj.
Ĝi estas 310 metrojn longa (el ili 114 metrojn longas la ĉefa
parto) kaj 110 metrojn alta (la plej alta en Latinameriko), konstruita de 1956
ĝis 1959. Malfermo de tiu ĉi ponto markis la finon de la unua etapo de la
konstruado de la Vía Blanca, fama ŝoseo 138 km longa, kiu interligis Varaderon
kaj Havanon. Ĝis 2010 ĝi servis ankaŭ kiel la limo inter provincoj Havano kaj
Matanzaso (poste el Matanzaso eliĝis la nova provinco Mayabeque).
En la rigardejo funkcias baro, sed post dekminuta atendado ni komprenis
ke eventuale nur personoj kun la reĝa sango en la vejnoj meritas atenton de
tieaj baristoj, ĉirkaŭitaj de multnombraj adorantoj de ilia moŝteco.
Post enloĝiĝi en la apartamento de Teresa ni rapide decidis pri sekva
celo. Kion viziti en la kuba ĉefurbo? Kompreneble la Malnovan Havanon! Mi vidis ĝin iomete, sed tio estas unu el malmultaj turismaj lokoj al kiuj oni volas
reveni plurfoje. Do ni prenis taksion kaj petis la ŝoforon transporti nin al iu
bona manĝejo en tiu urboparto.
Dum nia aŭto serpentis laŭ grizaj stratetoj, senhalte turnante sin
inter kadukaj domaĉoj mi rememoris slumojn de Bonaero kaj bedaŭris nur pri unu
afero – ke mi ne komencis filmi ekde la unua sekundo.
Fine ni haltis apud iu
pluretaĝa domo, la taksiisto sonoris ĉe la pordo, klakis seruro malfermiĝanta
kaj li montris al ni la vojon supren. En la teraso de la plej supra etaĝo vere
funkciis iu kafejo, sed ĝi aspektis nek bela, nek eĉ fidinda rilate manĝaĵojn,
do post ĉirkaŭrigardi iom ni singarde retiriĝis. Jen plia leciono por kredemaj
turistoj – konsultu ne la taksiistojn profitemajn, sed amikojn fidelajn.
Mi grimacis
apud la antikva poŝtujo.
Mia princino pozis plurloke kiel vera fotomodelo.
Moviĝantaj
figuroj mirigis nin per siaj lerteco kaj humursento.
Mi eĉ sukcesis trovi
finfine la afrikan muzeon – Casa de Africa, sed ĝi jam estis fermiĝanta.
Ari miris, ke ni ankoraŭ esploras la urbon kaj deziris al ni bonan veturadon.
La junulo en T-ĉemizo kun surskribo “TEJO” parolis vigle, sed ofte miksis esperanto-vortojn kun tiuj germanaj. “Pardonon, mi nun lernas la germanan po kvar horojn ĉiutage, do kiam mi ne pensas en la hispana, mi pensas en la germana” klarigis li.
Poste mi eksciis ke li forveturis al Germanio, kie jam trovis laboron. Mi ŝategas la inteligentan kuban popolon.
Comments
Post a Comment