Sunday, June 4, 2017

Varadero: la maro tumulta, la urbo trankvila

Unuafoje mi gustumis ripozadon laŭ sistemo "ĉio inkluzivigita". Stranga afero, sed mi, freneza vojaĝanto sendependa, trovis ĝin interesa kaj foje ĝuinda.

Trompema maro
La ĉefa surprizo por mi estis sistemo “ĉio inkluzivigita”. Ĝi plaĉis al mi! Mi, persono sendependa kaj senpretenda, kiu ĉiam mokis amasturistojn neniam forlasantajn siajn luksajn getojn, unuafoje rimarkis ke tiu sistemo havas certajn avantaĝojn.





Kion mi faris dum tiuj tri tagoj? Nenion. Vere, tute nenion. Mi dormis, manĝis, drinkis, promenis, dormis denove, manĝis, denove promenis... Kutime ni ellitiĝis malfrue, kiam matenmanĝo jam finiĝis. Sed ĉu tio estas problemo? 



Ni iris al baro, drinkis po unu koktelo (mendu tiun la Specialan, ĉar aliaj fuŝas). Lisi enmanigis al mi malplenajn pokalojn: “Iru al la baristino kaj diru: Otra!” La virino malantaŭ verŝotablo gratulis min: “Bien, muy bien!” kaj donis al mi pliajn koktelojn. Tiel mi eksciis ke “otra” signifas  “alia”, do lernis plian hispanan vorton.



Post tagmanĝo ni promenis, ripozis ĉe la naĝejo centre de la kurorto aŭ dormetis en la ĉambro. Vespere okazis koncertoj sur subĉiela scenejo. Ni ĉeestis nur unu. La artistoj estis meznivelaj, same kiel dekoracioj.




Ĉio aspektis kvazaŭ prezentado en iu vilaĝeta klubo, el kiu verŝajne venis la prezentantoj mem. Sed la etoso estis leĝera kaj hejmeca. Dudeko da spektantoj komforte sidis en brakseĝoj dum altstatura nigrulo disportis drinkaĵojn en mallumo. Foje pluvetis, sed preskaŭ neniu malfermis ombrelojn kaj nur Lisi suspiris kiel kutime: “Ho miaj haroj...”.






Kio pri la maro? Ĝi denove trompis min. La ondoj estis grandaj kaj akvo malvarma, ruĝaj flagoj sur malplenaj plaĝoj avertis kontraŭ naĝado. Do mi denove nur ĝuis neimageble belan vidon al la maro, kiu fascinis min speciale per sia turkisa koloro.





La ĉambro havis sufiĉe vastan balkonon, sur kiu mi staris ĉiumatene meditante antaŭ tiu impresa bildo. Tio estis la unua etaĝo, do foje mi simple transsaltis ĝin kaj iris nudpiede al arbaroj en kies ombro min kaŝis de la arda suno.






“Sed kiam mi devas veni por plenforte ĝui la maron – naĝi, sunumi surborde ktp?” demandis mi la knabinon. “La plej bona periodo estas ekde januaro ĝis aprilo” respondis ŝi. Bone, mi revenos.



La urbo Varadero

Kutime oni nomas tiel la tutan insulon, sed fakte temas pri la urbo, kiu okupas nur etan parton de ĝi. Je la dua tago ni prenis taksion kaj veturis tien. La veturo okupis dek minutojn kaj la promenado du aŭ tri horojn.




Varadero estas urbeto kun 20 mil loĝantoj, same eta kaj turisma kiel Viñales kun sola diferenco ke ĝi etendiĝas ne laŭlonge de la aŭtovojo, sed inter la ŝoseo kaj marbordo. 




Longaj kaj rektaj stratoj, unu- ĝis duetaĝaj domoj diverskoloraj. En la ĉefa strato abundas suvenirvendejoj kaj restoracioj.





Ni lante promenis, gapante ien kaj tien, aĉetante magnetojn kun korpulentaj nigrulinoj kaj aliajn bagatelojn. 





Meze de la verda parko Josone bluis bela lago. 





Ni prenis akvobiciklon kaj dum sekva horo krozis preskaŭ tute solaj, timigante birdojn kaj fiŝojn, kaj alkroĉiĝante al malaltaj piediraj pontetoj por fari plian foton. 




Surborde brilis lakita karoserio de Custom Royals produktita kiam Fidel Castro kaj Che Guevara ankoraŭ vagadis kun mitraletoj tra kuba montaro.





Ni marŝis plu kaj atingis la urban plaĝon. La sablo estis same bela kaj la maro lazura kiel apud nia hotelo.



Eĉ homoj same mankis, videblis nur spuroj de aŭtoj sur la longa senviva strando.

5 comments:

  1. Ho Kubo, dankon pro plia ĝuinda raportaĵo. La insulo nedudeble devas konstitui senpagan surprizskatolon, kaj tion vi palpeble plezure kaj ja plezurige malkovras al kiu legas! Bonŝance vin ciceronas tian amindan kubaninon, Lisi, cetere kiu formas agrablan paron kun vi.

    PS: Ĉu mi rajtus konjekti ke vi turismis tie aŭtune ( do post aprilo ? -- Nu mi kalklis tion surbaze de la sezonoj mialande... )

    Notetoj (du) Kiel do aldoni n al 'forlasantaj' tie:
    kiu ciam mokis amasturistojn neniam forlasantaj siajn luksajn getojn, unuafoje rimarkis ke tiu sistemo havas certajn avantagojn.

    Kaj (a) Do mi denove nur ĝuis neimageble belan vidon ... ( vidaĵon , ĉu? ) (b) ...mi simple transsaltis ĝin kaj iris nudpiede al arbaroj en kies ombro sin kaŝis de la arda suno. (Ĉu pli decuus ... 'min kaŝis' aŭ 'kaŝiĝis' ? ) [ Venis al mi ankaŭ ĉi alternativo: ...al la arboro por min kaŝi/kaŝiĝi en ties ombro de la arda suno]



    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankegon, atenta leganto, mi korektis la fuŝojn))) La vojaĝo okazis en novembro-decembro 2015. Sekvis pliaj en marto 2016 kaj aprilo-majo 2017. Pri ili mi rakontos poste, jam tre baldaŭ.

      Delete
  2. Miso mia, 'ciceronas' legiĝu 'ĉiĉeronas' ;-)

    ReplyDelete
  3. Ĉar mi ne konas Kubon estas al mi granda ĝuo legi pri ĝi despli kiam tiom agrabla estas la rakontaĵo!!!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Sekvu, kara, daŭrigo aperos baldaŭ)))

      Delete