Sunday, May 22, 2011

(Mal)bona lingvo – atendu iom... ducent jarojn

Jen en mia plenŝtopita vivo aperis iom da libera tempo (mi tagmanĝas en vendocentro), do mi decidis ekrigardi la blogon de la germana amiko Bernardo, kiu ĉiam malavare regalas siajn legantojn per bonegaj pladoj – ĉu temas pri promenado laŭ ŝatata de li Berlino, ĉu pri studoj pri ne mapli ŝatatata Esperanto.


Ĉi-foje mian atenton kaptis la artikoleto dediĉita al “toponimio”. Temas kompreneble ne pri la scienco mem, sed pri la vorto, kiu ĝin signifas en nia lingvo kaj pri penoj de “bonlingvuloj” anstataŭigi ĝin per puraĵoj simile al “loknomscienco”. Mi ne estas lingvisto, do apenaŭ miaj opinioj havas grandan signifon en ĉi diskuto (kvankam en hazarda teksto mi sendube komprenus unuan vorton kaj same sendube nek komprenus la duan). Sed tiu historio memorigis al mi kuriozan bataladon, ardantan inter rusaj verkistoj antaŭ ducent jaroj.
Tiam vivis kaj agis la verkisto kaj ŝtatoficisto (ministro pri popola klerigo) Aleksandr Semjonoviĉ Ŝiŝkov. Li estis fervora subtenanto de pureco de la rusa lingvo kaj akre kritikis ĉiujn novaĵojn kaj fremdaĵojn en ĝi. Mi ne diru pri liaj sciencaj esploroj, valoreco de kiuj estas almenaŭ dubinda (ekzemple li asertis, ke la rusa estas pralingvo). Posteuloj verŝajne antaŭlonge forgesus lian nomon, se ne unu cirkonstanco – Ŝiŝkov estis inventanto de… novaj vortoj. Batalante kontraŭ fremdlingvaj pruntaĵoj, li proponis vicon da novaj vortoj, povantaj laŭ li, plene anstataŭi fremdaĵojn.


Tiel aperis jenaj mirigaĵoj: “tretejo” (anstataŭ “trotuaro”), “malsekpaŝiloj” (anstataŭ “galoŝi”), “mallaŭtbruilo” (anstataŭ “piano”), “globrulilo” (anstataŭ “bilardo”), “globpikilo” (anstataŭ “bilardobastono”), “mijaĉismo” (anstataŭ “egoismo”), “vizaĝoŝanĝaĉo” (anstataŭ “grimaco”), "akvoŝprucilo" (anstataŭ "fontano") ktp.
Feliĉe neniu el tiuj monstraĵoj eniris la rusan lingvon - malgraŭ grandaj postenoj de ties kreinto, estrinta la tutan eduksistemon de la lando. Verŝajne tion kontribuis gravaj poetoj kaj verkistoj el liaj samtempuloj, plejparte Aleksandr Puŝkin, kiun oni ankaŭ nomas kreinto de la nuna rusa literatura lingvo.
Ĉu nia "patrioto" fiaskis? Nu, mi pensas, ke ne tute. Ja danke al tiu lia agado la nomo de Ŝiŝkov almenaŭ ĝis nun estas ne forgesita kaj servas por multaj generacioj de rusianoj kiel objekto de rikanoj kaj ŝerĉoj. Mi esperas, ke historio prijuĝos ankaŭ nunajn bon- kaj mavlingvulojn. Necesas nur atendi iom – ĉirkaŭ ducent jaroj…

Sunday, May 8, 2011

Aleksej Peremibeda – soldato, frato de soldato

Antaŭ iom da tempo mi publikigis rememorojn de la siberia militisto Nikolaj Peremibeda pri liaj travivajoĵ antaŭ kaj dum la Dua mondmilito. Nun mi enmetas en mian blogon rememorojn de lia frato, same partoprenanto de tiuj grandegaj eventoj de nia historio.
Mi naskiĝis en 1925, same kiel la frato Nikolaj – en la vilaĝo Petrova. En aprilo 1943 oni rekrutis min en armeon kaj sendis unue en Omskon, poste en tendarojn apud la urbo Berdsko, Novosibirska provinco. Ses monatojn ni estis tie kaj poste ekveturis al fronto. Oni direktis min al infanterio, mi iĝis la dua numero de afusta mitralo. Laŭvoje oni haltigis nin apud Penzo, proksime de la vilaĝo Oĥoni, kaj denove instruis dum ses monatoj. Tie mi jam trafis kontraŭaviadilan artilerion, servis ĉe la 85-mm kanono.

Unuan batalon mi partoprenis apud Lvivo. De tie mi ekiris okcidenten: Ukrainio, Pollando, Germanio. La 68-a kontraŭaviadila artileria divizio de la 4-a tanka armeo – oni ĉiam ĵetadis nin al plej malfacilaj terenoj. Kontraŭaviadila kanono ja pafas horizontale ĝis 16 km, al aviadiloj – “en plafonon” – ĝis 10,5 km. Kiam aperis germanaj “tigroj”, oni komencis doni al ni subkalibrajn obusojn, do “tigran” blendon ni trabatis trae. Tiel mi servis en avana frontlinio du jarojn.
Finis mi per la ŝturmo de Berlino kaj liberigo de Prago. Cetere poste mi estis devigita servi pliajn kvar jarojn – ĝis alvenis niaj aĝoj en 1949. Pli aĝaj soldatoj jam malmobiliziĝis, kaj nin devis anstataŭi la 1928-a jaro – dum alvenis ties vico. Lastajn tri jarojn mi servis en Germanio.

Post reveni unuan tempon mi loĝis en mia naskiĝvilaĝo, sed ne tre longe. En armeo mi lernis kiel ŝoforo, du jarojn turnadis rulradon, sed ĉi tie – nek aŭtoj, nenio entute estis. Mi dungiĝis en traktorstacio kiel ŝoforo, sed aŭtoj tiam alvenis malnovaj, ĉiuj disbatitaj – GAZ “A” de la unua generacio. Dum tri monatoj mi suferis pro ili – jen unu detalo defalas, jen alia – kaj aldone semado komenciĝis. Do mi foriris de tie.


Sed tre fore tiam foriri ne eblis – oni necesis ricevi en kolĥozo pasporton (kolĥozanoj ne havis ĉe si ilin), sed kiu ja donus ĝin al mi? Do mi diris, ke deziras veturi al kursoj por kombajnistoj por ke poste denove laboru en kolĥozo. Nur tiam oni forlasis min. Tiam estis tre malfacila tempo, en kolĥozoj oni pagis nenion, oni vivis duonmalsate. Tiel mi fuĝis en fervojon kaj tie jam laboradis ĝis pensiiĝo – en militigita gardistaro en la fervojstacio Vagaj. Ŝtelado estis post la milito terura – oni trarompadis vagonojn, disbatadis kontenerojn, priŝteladis teknikon. Malfacilaj estis jaroj.

Pri la milito mi malmulte memoras. En kiuj trupoj mi servis, kiu komandis – necesintus noti, sed mi ja pensis, ke tio jam ne estos utila por mi. Mi pensis, ke mi mallonge vivos. Du vintrojn en fronto, en la avana frontlinio, ĉiam en kampoj. Ni ja, artileriistoj, en domojn ne eniris, por ni libera superrigardo bezonatas. Vestoj oniaj tramalsekiĝas, do sur oni ja sekiĝas. Kaj ŝuoj ĉiam malvastaj – mi havis grandan pieddimension, maloftan. Do mi ja pensis, ke pro tiuj malvarmumoj ne estos longe vivanta. Sed jen, oni vidas kiel okazis…

Friday, May 6, 2011

Apostolo de Libereco – enigma heroo de Bulgario

Vasil Levski estas la nacia heroo de Bulgario, nacio multe suferinta de fremda jugo, do sendube naskiĝina multajn heroojn, kiuj sciis veran takson de libereco. Mi devas agnoski, ke antaŭe mi nenion sciis pri ĉi figuro kaj verŝajne nenion scius plu, se ne la libro de Mercia MacDermott. Mi trovis ĝin en la reta librovendejo de UEA, kie mi kutime aĉetas por si legaĵojn (ekde eklerni Esperanton antaŭ 2 jaroj mi legas preskaŭ nur eo-librojn). Kiel profesia historiisto (nur antaŭ duonjaro fine ŝanĝinta sian vivon prefere al PR-servo en Gazpromo), mi atente esploris respektivan sekcion de la librokatalogo.
Bedaŭrinde ne atendis min multaj eltrovoj, ĉar faka literaturo en nia lingvo ĝis nun ne abundas. Laŭ mi tio estas unu el ĉefaj kialoj de malvasta disvastigo de Esperanto – homoj volas lerni lingvon por poste uzi ĝin, ne por lukti kontraŭ lingva malegaleco. Rezulte la lingvon lernas kaj uzas precipe junuloj kaj maljunuloj, ĉar mezaĝuloj kutime ne havas tro da tempo por internacia komunikado, preferante uzi ĝin por salajri monon por sia familio kaj daŭrigi karieron – ambaŭcele Esperanto malutilas, almenaŭ nun.


Iel ajn, sed finfine mi trovis tiun libron. Konciza priskribo asertis, ke temas pri legendeca figuro de la bulgara historio. Iam mi tre interesiĝis pri rusiaj revoluciuloj-teroristoj, do mi klakis la butonon “aldoni”.Mi ne elreviĝis. La eldonaĵo mem estas tre modesta – griza papero, paĝoj foje ne distranĉitaj, taŭzita superkovrilo. Tamen enhavo plene elaĉetas tiujn mankojn. MacDermott vigle kaj detale, kun mencioj pri fontoj kaj referencoj al ili (kvankam ne tre multenombraj) rakontas historion de sia heroo. Temas efektive pri ŝia heroo – homo, pri kiu ŝi fasciniĝas kaj eĉ ne provas tion kaŝi. Maldekstra laŭ siaj politikaj opinioj, la aŭtorino eĉ ne jote dubas pri praveco de liaj vortoj kaj kondutoj. En ĉiu situacio ŝi okupas lian flankon kaj trovas pravigon por ĉiu lia ago. Tiu idealigo sendube senigas la rakonton je objektiveco al kiu devas strebi ĉiu vera historiisto.
Krome mi eĉ post finlegi la libron daŭre havas multajn demandojn, al kiuj la aŭtorino ne respondis. Do, en la libro ŝi diras, ke Levski multe laboris por krei tutlandan reton de sekretaj societoj per kiuj li esperis liberigi Bulgarion. Kaj ke li aktive kontraŭstaris aliajn revoluciulojn kaj aparte ĉorbaĝiojn, kiuj asertis, ke plenumi tiun taskon povos nur eksterlanda potenco, plej verŝajne la Rusia imperio. Sed finfine je okazis nome tio, kion antaŭdiris kontraŭuloj de Levski – Bulgarion liberigis ne tiom popola ribelo, kiom la rusa armeo, dekoj da miloj da rusiaj soldatoj, kiuj pereis en valoj kaj montoj de tiu frateca slava lando. Do, Levski eraris, ĉu?
Same malfermita restas la demando pri bulgaraj turkoj. Laŭ la aŭtoro, Levski ĉiam asertis, ke ili povos resti en la lando kaj vivi kune kun bulgaroj, se ili deziros tion. Ĉu tio vere efektiviĝis post sendependiĝo? Mi memoras, ke en la 1980-aj jaroj miloj da bulgaraj turkoj amase forlasis la landon, transveturante al Turkio. Mi legis tiam la ruslingvan magazenon “Bulgario”, kiu estis vendata en gazetbudoj de Tjumeno, en kiu laboris miloj da bulgaraj (ĉu bulgar-turkaj?) konstruistoj, kaj en ĉi eldonaĵo estis publikigitaj artikoloj pri la menciita problemo.
Ankaŭ intersas min, ĉu temas pri veraj turkoj aŭ nur islamigitaj bulgaroj? En la libro ofte oni rakontas pri situacioj, kiam reprezentantoj de la du nacioj estis malfacile diferencigeblaj, eĉ Levski mem estis pli ol unufoje rekonata kiel turko, do verŝajne temas pri la popoloj, kulture sufiĉe proksimaj (aŭ proksimiĝintaj), ĉu? Kaj kiel tiu tolerema pensado de Levski rilatas al lia sinteno dum kontraŭturka ribelo (fakte – pogromo), kiun li partoprenis en Beogrado?
Kaj kial ekzekutan ceremonion ĝoje spektis ne nur turkoj, sed ankaŭ ciganoj? Ĉu bulgaraj ciganoj estis(as) islamanoj? Aŭ hajdutoj estis malbone konsiderantaj ilin kaj tio elvokis respondan malŝaton, ĉu?
Kiel ajn estus, mi ne bedaŭras pri mono kaj tempo, kiun mi malŝparis por ĉi libro. Unue, mi eksciis multon pri antaŭe tute nekonata por mi historio. Due, mi ĝuis bonan legaĵon, laŭregulan kaj simplan lingvaĵon de kiu mi ofte sentis kiel tradukon ne el la angla, sed el la rusa – tiom facile legebla ĝi estas. Trie, jes, mi ne havas ĉiujn respondojn, sed mi akiris demandojn kaj por mi tio estas tre bona akiraĵo.

Sunday, May 1, 2011

Nigra cigno – simpleca historio pri baleta vivo

Mia edzino ŝategas Natalie Portman. Eble vi samon opinias pri vi, sed kredu al mi, vi eraras – ŝi ŝatas ŝin pli, preskaŭ amegas. “Jen mia knabinjo, saĝa, bela – mi vere amas ŝin!” – tiel ŝi akompanas preskaŭ ĉiun aperon de ĉi aktorino en televido, magazeno aŭ ie ajn. Kompreneble ŝi ne povis preteriri la novan furorfilmon kontraŭ rolo en kiu ŝia amatino ricevis Oskar-premion. Dum longa tempo haltigadis ŝin nur vortoj de konatoj, ke tiu ĉi filmo estas tre peza, do apenaŭ decas por ŝi spekti tiaĵon. Rezulte de tio ŝi ne vizitis kinejon, sed ne sukcesis detiri sin de DVD-vendejo kaj finfine aĉetis kaj spektis tiom diskutatan verkon. Kaj… ŝi elreviĝis.
Ŝi ne diris tion rekte, sed fakte niaj opinioj kongruis. Jes, Portman ludas sian rolon bone kaj eble pro tio meritas eĉ Oskar-statueton (kvankam mi ne certas pri tio), sed la rakontata historio estas fakte sufiĉe simpleca, sen iuj revelacioj. Aŭtoroj ne levis kurtenon super la vivo de baletistinoj kaj persona vivo de la protagonistino ankaŭ estas ne tre elstara.

Ideon pri rolo, kiu ŝanĝas vivon kaj eĉ personecon de la artisto apenaŭ povas konsideri io nova – tio estas unu el plej vaste (foje triste) konataj flankosekvoj de la Stanislavskij-sistemo. Artisto (almenaŭ bona) estas devigata konstante demeti sian haŭton kaj eniri novan felon por ke poste deŝiru ĝin de si kun karno kaj sango. Eble pro tio multaj veraj rusiaj artistoj havas disŝanceliĝatajn nervojn, kuracantajn per alkoholo, ĉu?
Do, resume, mi ne sentis apartan ĝojon spekti laŭvicajn suferojn de la juna artistino, ricevinta la ĉefan rolon en “Cigna lago”. Ĉu mi estas tro malmilda kaj stronga por tiaj historioj? Eble jes. Sed mia edzino samopinias, kaj ŝi ŝategas Natalie Portman…