Saturday, October 29, 2011

"Ebono" – nigra kovrilo, bunta enhavo

Mi ŝatas Afrikon – ege kaj de antaŭlonge. Mi ne scias – kial, simple estas tiel kaj tio sufiĉas. Do laŭvican fojon traserĉante la katalogon de la UEA-libroservo mi trovis per la ŝlosilvorto “Afriko” la libron de la fama pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński. Nu, se diri sincere, ties fameco iĝis konata por mi nur pere de Pola radio, pri kies rolo kiel disvastiganto de la pola kulturo mi iam skribis en mia blogo. Do, resuminte elstarecon de la aŭtoro kaj mian emon al tiu kontinento, mi klakis “aldoni” kaj post 15 tagoj iĝis posedanto de la koncernata libro. Feliĉa posedanto!

Mi apartenas al tiuj (espereble multnombraj) esperantistoj, kiuj aĉetas “verdajn” librojn por sola celo – legi ilin. Ne fieri pri ties ekzisto, nek subteni eo-eldonejojn aŭ aŭtorojn, sed nur por sola normala, realeca, komprenebla por ĉiu racia homo intenco – legado. Do je ĉiu eo-libro mi atendas ĝojigon kaj interesigon. Kaj ĉi-kaze mi estis centprocente kontentigita!
Neordinaraj vojaĝoj kaj aventuroj, renkontiĝoj kun diversaj homoj, priskribo de diversspecaj eventoj, kiujn la aŭtoro observis aŭ eĉ partoprenis – kaj tio daŭras ekde la unua paĝo ĝis tiu lasta je stilo leĝera kaj atentokapta. Kapuściński rakontas pri ĉio – kiel li veturis tra grego da bubaloj en Ugando, alfrontis mortintajn malsatulojn en Etiopio, spektis provon de malsanulo fuĝi de “sorĉista plago” kaj kiel li mem estis protektata de la “magia plumo”. La aŭtoro ne limigis sin je “porblankulaj” kvartaloj, el kiuj nur okulangule oni povus vidi ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Nigra kontinento. Ĵurnalisto el malriĉa socialisma lando, li loĝis inter afrikanoj, manĝis kun ili el komuna kaldrono, saniĝis en senpaga kontraŭtuberkuloza malsanulejo kaj veturis en aĉaj kamionoj foje riskante fali en montaran abismon aŭ perei pro soifo en dezerto.


Unu el plej bonaj eo-legaĵoj estas konsiderataj libroj de Tibor Sekelj – vera elstarulo, kiuj tre utilus por la nunaj eo-literaturo kaj movado ĝenerale. Mi certas, ke la libron de Kapuściński oni povas starigi tuj post “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj. Jes, ĝi ne estis verkita en Esperanto originale, sed tamen ĝi estas plia argumento por respondo al eterna demando: “por kio lerni Esperanton?” Legi “Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka Štimec, “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj kaj “Ebono” de Ryszard Kapuściński – tio jam sufiĉas por ne tre peniga trimonata lernado!
Aparte impresis min, kiom multe da stereotipoj ni havas enkape pri la mondo kaj ni mem. La eblo rigardi sin deekstere – jen grava afero, kiun donas al leganto la libro de Kapuściński. Ĉu vi ne mirus, eksciante ke en Afriko patrinoj timigas petolemajn infanojn ne per islamanoj-teroristoj, sed per la averto “Jen alvenos Mzumbu [blankulo] kaj prenos vin?” La alia memorinda enhavaĵo estas rakonto de Kapuściński pri Liberio, unika lando en kiu liberigitaj uson-afrikaj sklavoj konstruis ŝtaton, paŭsinte sklavordon de sia antaŭa vivo. Mi ĉiam diris, ke vera sklaveco troviĝas ne en leĝo, sed en cerbo, ĉar sklavo ne povas esti libera homo, li povas esti nur sklavo aŭ sklavisto – alia elekto por li ne ekzistas. Do, amare rimarkas Kapuściński, duonjarcenton antaŭ aperiĝo en Sud-Afriko, apartismo estis starigita de nigruloj mem, en la lando kun fiera nomo “Liberio”. Pripensinda observaĵo, ĉu ne?
Diru iom pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bela, vere bona eĉ el vidpunkto de tia librovermulo kiel mi. Forte bindita, kun impona glata kovrilo – ĝi plibeligos iun ajn librobreton. Traduko ankaŭ estas respektinda. Iom malkutima estas uzado de landonomoj (ekz. ĈadioSenegalioZairio, sed Malavo). Tajperaroj ĉeestas, sed ne multas. Iom ĝenis min manko de tradukoj de fremdlingvaj frazoj (mi regas nek la anglan, nek francan). Foje mi dubas pri vortelekto, sed tio estas escepte marĝena afero, neniel malhelpanta legadon. "La" ŝajnas esti tro ofta, sed tio ankaŭ ne tre ĝenas kaj verŝajne devenas de apartaĵoj de la fontolingvo.
Ĝenerale la libro estas leginda kaj pripensinda – sen iuj ajn rabatoj por “verdaj eldonaĵoj”. Restas al oni nur danki la tradukinton – faman polan esperantiston Tomasz Chmielik – kaj esperi, ke baldaŭ li trovos eblojn por eldoni aliajn librojn de la tiel vaste konata en Esperantujo pola ĵurnalisto – almenaŭ tiujn pri Sovetunio kaj la imperiestro Haile Selassie. Mi ja interesiĝas pri deekstera rigardo al propra lando kaj… mi daŭre ŝatas Afrikon!

Wednesday, October 26, 2011

Esperanto – ĉu amuzilo aŭ ilo?

Esperanto - ĉu amuzilo por riĉuloj aŭ egalvalora lingvo por ĉiuj? Laŭ mi doni definitivan respondon al tiu demando povas esperanto-movado en Afriko - sendube plej malriĉa regiono de la nuna mondo. Kaj esperigas min sukcesoj de samideanoj en unu el plej malgrandaj kaj malprosperantaj landoj de ĉi kontinento - Burundo.
Mi ĉiam interesiĝis pri Afriko, sed nur antaŭ du jaroj eksciis pli multe pri Burundo - tiam mi engaĝiĝis en plibonigadon de la artikolo pri ĉi lando en eo-Vikipedio kaj tiom absorbiĝis en tion, ke rezulte kreis la artikolon, agnoskitan "elstara" kaj dekojn da priaj. Tiam mi eksciis pri vigla esperanto-movado en tiu ĉi lando.
Ju pli mi legis pri ĝi, des pli mi estis entuziasmigita. Homoj en fora, malgranda, malriĉega lando, ĵuselirinta el longdaŭra enlanda milito aktive interesiĝas pri la Internacia lingvo, dekoj da ili iras al lingvokursoj kaj, laŭ impresoj de vizitintaj ilin eŭropanoj, ofte ekhavas bonan lingvonivelon! Mirinde! Aparte, se konsideri ke temas pri la lando, kies enloĝantoj plejparte jam konas unu sufiĉe "internacian" lingvon - la francan kaj do ne bezonas Esperanton por nur serĉi per ĝi helpon eksterlande. Mankas al ili multo - libroj, skribiloj, tabuloj kaj, verŝajne plej grave, ejoj kaj mono. Forigi tiujn problemojn strebas la fonduso "Esperanto en evoulo".
Mi ne rerakontu pri celoj de ĉi organizaĵo, bone prezentitaj en ĝia retpaĝo, kaj diru nur pri unu ties projekto - establo de la Esperanto-centro en Rumongo. Temas pri unika ideo, kiu celas ne nur krei ejon por lokaj esperantistoj, sed doni al ili eblecon gajni monon per ĝi por sia agado kaj samtempe hepli al loka komunumo pri edukado kaj klerigado de lokuloj, turismado ktp.
Kiel statas la aferoj nun? Decido pri establo de la centro en Rumongo estis aprobita en 2-a nacia kongreso de Esperanto en Burundo, okazinta en julio 2009. Al la fino de 2010 la fonduso sukcesis kolekti 2900 eŭrojn kaj aĉeti terenon en Rumongo por la estonta centro. De tiam estis kolektitaj pliaj 1180 kaj pruntedonitaj 1750 eŭroj. Por konstrui la ejon, aĉeti por ĝi meblaron, komputilojn ktp necesas trovi pliajn 4000 eŭroj. Ĉu granda sumo por Esperantujo? Mi dubas. Bedaŭrinde malmultaj scias pri tiu projekto, kies iniciatintoj ŝajne ne tre vaste diskonigas ĝin. Ĉu oni riparu tion?
Antaŭnelonge mi ricevis de loka eldonejo honorariojn por eo-ĵurnalistoj, verkintaj artikolojn por rusia magazeno kadre de la lanĉita de mi projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Unu el aŭtoroj - Felizardo Eslabão (Brazilo) rezignis je sia honorario kaj bonkore konsentis oferi ĝin al la fonduso "Esperanto en evoulo". La alia aŭtoro - Manuel Ortega (Venezuelo/Hispanio) dum lasta jaro eĉ ne unu fojon respondis al priaj demandoj kaj do lian honorarion mi ankaŭ decidis sendi al ĉi fonduso (se li poste ekdeziros ricevi ĝin - mi pagu proprapoŝe). Do ĵus mi sendis per UEA-pagilo al UEA-konto "eeer-u" 250 eŭrojn: 64 de Felizardo Eslabão, 128 de Manuel Ortega (Venezuelo/Hispanio) kaj 58 de mi, Stanislavo Belov (Rusio) - por iom rondigi la sumon. Mi esperas, ke tiun ekzemplon sekvos aliaj bonfaremaj samideanoj. Kaj do fine ni ricevos respondon al tiu dilemo - ĉu Esperanto estas amuzilo aŭ vera lingvo por ĉiuj?

Saturday, October 15, 2011

Jimmy Hoffa – homo kiu eniris eliton

Antaŭ kelkaj semajnoj mi spektis la filmon pri Jimmy Hoffa kaj ĝi okazis esti sufiĉe pensiga, almenaŭ por mi. Fakte temas pri vivhistorio de la homo, kiu levis sin el malsupraj socitavoloj, atingis eliton kaj denove falis – ĉi-foje en la morton (aŭ simple malaperis, ĉu?). Nemalofta sorto por famulo.
Mi (kaj verŝajne ne nur) ofte pensadis pri kialoj de maljusteco, korupteco kaj monavideco de superuloj. Kial regantoj de preskaŭ ĉiuj landoj estas trafitaj de tiuj plagoj? Kial ili senĉese trompas siajn popolojn, ŝtelas iliajn monojn kaj uzas la povon plejparte por satigi proprajn apetitojn pri mono, potenco kaj foje eĉ sekso (saluton Berlusconi!)?
Por ricevi respondon utilas retrorigardi kiel formiĝas tiaj elitoj, kiel homoj eniras ilin, kiaj valorsistemoj estas tie konsiderataj normalaj kaj por kio oni povas reale tiujn elitojn forlasi. Ĉion ĉi demonstras al ni vivhistorio de Jimmy Hoffa – fama sindikata aktivulo, kiu agis en postmilita Usono.
Unue li aperas en la filmo kiel agitanto kiam li admonas ordinarajn ŝoforojn aniĝi al sindikato. Li staras dum horoj ĉe vojo sub pluvego, preskaŭ perforte altrudas sin al singardemaj stiristoj kaj ŝajne nenion timas. Li de unuaj paŝoj montras sin kiel homo sen apartaj sentimeco kaj kompateco. Fakte li sekvas la malnovan taktikon: kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni. Do li ne haltas antaŭ bruligi lavejon de homo, rifuzinta partoprenon je organizita de li striko. Unue agi, poste pensi kaj neniam dubi – jen recepto, kiu helpas al Hoffa atringi pintojn de sia kariero.


Ĉu li estis trompulo ekde la komenco? Ne, kompreneble ne. Li vere kredis je verecon de sia afero kaj batalis por ĝi konraŭ iu ajn uzante tutan alireblan al li rimedaron – de agitacio kaj admono ĝis perforto kaj konsento kun mafiuloj. Sed ĉu post akiri potencon li pensis nur pri bono de ordinaraj sindikatanoj? Tute ne. Li pasigis ŝikan vivon, vizitante multekostajn klubojn kaj restoraciojn, uzis sindikatan monon por gajni propran profiton kaj fine trafis pro tio malliberejon, kiu finfine rompis lin.
Sed kiu kulpas pri tiu transformiĝo? Ja temas pri sama homo kiu luktis por plialtigi salajrojn de ordinaraj laboristoj, helpis al hazarde renkontita stiristo munti radon kaj ĵetis defion al potenculoj! Mia respondo estas simpla – kulpas sistemo, kiu permesis al homoj, enirintaj eliton, resti senkontrolaj.
Se ni fiksrigardos boigrafiojn de plej famaj kaj altrangaj politikistoj niatempaj, ni konvinkiĝos ke plejparto da ili (almenaŭ en Rusio) devenas el simplaj familioj kaj komencis sian karieron kiel miloj da aliaj ordinaruloj. La posta prezidanto Boris Jelcin iam estis tipa postmilita ĉestrata knabo, kiu surhavis malbonajn ĉifonitajn vestojn kaj perdis du fingrojn, poramuze ĵetinte en fajron trovitajn ie obusojn. Tamen tiu proksimeco al popolamaso ne malhelpis al li post kelkdek da jaroj iĝi unu el plej avaraj potenculoj de la lando, kies proksimuloj kaj parencoj proprietigis ĉion kion sukcesis atingi iliaj manoj. Mi daŭrigus tion per postaj ekzemploj, sed ĉu tio vere necesas?
Homo estas homo kaj li neniam estos anĝelo. Anĝeloj vivas surĉiele, dume surtere iras pekeblaj karnuloj. Do estas nur unu rimedo, kiu povas preventi aĉiĝon de homo kaj ties agado – sistemo de diversnivela kontrolado kaj reviziado. Prezidanto kontrolu registaron, deputitoj – prezidanton, ilin ĉiujn kontrolu juĝejo kaj tutan politikaron kontrolu socio kun ties multnombraj institucioj. Se tio vere okazus antaŭ duonjarcento en Usono, eble li jam ĝis nun estus vivanta – tiu nemalbona kuraĝa viro Jimmy Hoffa, ĉu?