Saturday, October 29, 2011

"Ebono" – nigra kovrilo, bunta enhavo

Mi ŝatas Afrikon – ege kaj de antaŭlonge. Mi ne scias – kial, simple estas tiel kaj tio sufiĉas. Do laŭvican fojon traserĉante la katalogon de la UEA-libroservo mi trovis per la ŝlosilvorto “Afriko” la libron de la fama pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński. Nu, se diri sincere, ties fameco iĝis konata por mi nur pere de Pola radio, pri kies rolo kiel disvastiganto de la pola kulturo mi iam skribis en mia blogo. Do, resuminte elstarecon de la aŭtoro kaj mian emon al tiu kontinento, mi klakis “aldoni” kaj post 15 tagoj iĝis posedanto de la koncernata libro. Feliĉa posedanto!

Mi apartenas al tiuj (espereble multnombraj) esperantistoj, kiuj aĉetas “verdajn” librojn por sola celo – legi ilin. Ne fieri pri ties ekzisto, nek subteni eo-eldonejojn aŭ aŭtorojn, sed nur por sola normala, realeca, komprenebla por ĉiu racia homo intenco – legado. Do je ĉiu eo-libro mi atendas ĝojigon kaj interesigon. Kaj ĉi-kaze mi estis centprocente kontentigita!
Neordinaraj vojaĝoj kaj aventuroj, renkontiĝoj kun diversaj homoj, priskribo de diversspecaj eventoj, kiujn la aŭtoro observis aŭ eĉ partoprenis – kaj tio daŭras ekde la unua paĝo ĝis tiu lasta je stilo leĝera kaj atentokapta. Kapuściński rakontas pri ĉio – kiel li veturis tra grego da bubaloj en Ugando, alfrontis mortintajn malsatulojn en Etiopio, spektis provon de malsanulo fuĝi de “sorĉista plago” kaj kiel li mem estis protektata de la “magia plumo”. La aŭtoro ne limigis sin je “porblankulaj” kvartaloj, el kiuj nur okulangule oni povus vidi ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Nigra kontinento. Ĵurnalisto el malriĉa socialisma lando, li loĝis inter afrikanoj, manĝis kun ili el komuna kaldrono, saniĝis en senpaga kontraŭtuberkuloza malsanulejo kaj veturis en aĉaj kamionoj foje riskante fali en montaran abismon aŭ perei pro soifo en dezerto.


Unu el plej bonaj eo-legaĵoj estas konsiderataj libroj de Tibor Sekelj – vera elstarulo, kiuj tre utilus por la nunaj eo-literaturo kaj movado ĝenerale. Mi certas, ke la libron de Kapuściński oni povas starigi tuj post “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj. Jes, ĝi ne estis verkita en Esperanto originale, sed tamen ĝi estas plia argumento por respondo al eterna demando: “por kio lerni Esperanton?” Legi “Ombro sur interna pejzaĝo” de Spomenka Štimec, “La mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj kaj “Ebono” de Ryszard Kapuściński – tio jam sufiĉas por ne tre peniga trimonata lernado!
Aparte impresis min, kiom multe da stereotipoj ni havas enkape pri la mondo kaj ni mem. La eblo rigardi sin deekstere – jen grava afero, kiun donas al leganto la libro de Kapuściński. Ĉu vi ne mirus, eksciante ke en Afriko patrinoj timigas petolemajn infanojn ne per islamanoj-teroristoj, sed per la averto “Jen alvenos Mzumbu [blankulo] kaj prenos vin?” La alia memorinda enhavaĵo estas rakonto de Kapuściński pri Liberio, unika lando en kiu liberigitaj uson-afrikaj sklavoj konstruis ŝtaton, paŭsinte sklavordon de sia antaŭa vivo. Mi ĉiam diris, ke vera sklaveco troviĝas ne en leĝo, sed en cerbo, ĉar sklavo ne povas esti libera homo, li povas esti nur sklavo aŭ sklavisto – alia elekto por li ne ekzistas. Do, amare rimarkas Kapuściński, duonjarcenton antaŭ aperiĝo en Sud-Afriko, apartismo estis starigita de nigruloj mem, en la lando kun fiera nomo “Liberio”. Pripensinda observaĵo, ĉu ne?
Diru iom pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bela, vere bona eĉ el vidpunkto de tia librovermulo kiel mi. Forte bindita, kun impona glata kovrilo – ĝi plibeligos iun ajn librobreton. Traduko ankaŭ estas respektinda. Iom malkutima estas uzado de landonomoj (ekz. ĈadioSenegalioZairio, sed Malavo). Tajperaroj ĉeestas, sed ne multas. Iom ĝenis min manko de tradukoj de fremdlingvaj frazoj (mi regas nek la anglan, nek francan). Foje mi dubas pri vortelekto, sed tio estas escepte marĝena afero, neniel malhelpanta legadon. "La" ŝajnas esti tro ofta, sed tio ankaŭ ne tre ĝenas kaj verŝajne devenas de apartaĵoj de la fontolingvo.
Ĝenerale la libro estas leginda kaj pripensinda – sen iuj ajn rabatoj por “verdaj eldonaĵoj”. Restas al oni nur danki la tradukinton – faman polan esperantiston Tomasz Chmielik – kaj esperi, ke baldaŭ li trovos eblojn por eldoni aliajn librojn de la tiel vaste konata en Esperantujo pola ĵurnalisto – almenaŭ tiujn pri Sovetunio kaj la imperiestro Haile Selassie. Mi ja interesiĝas pri deekstera rigardo al propra lando kaj… mi daŭre ŝatas Afrikon!

No comments:

Post a Comment