Saturday, March 25, 2017

Fortikaĵoj de Havano

En unu tago mi konatiĝis kun tri simbolaj lokoj de Havano kaj ĉeestis ceremonion, okazantan de antaŭ jarcentoj.

La Fortikaĵo de la Punta
Sur la bordo de la Havana golfo staras la Fortikaĵo de la Punta unu el la tri ĉefaj kasteloj de Havano, bildigitaj sur ties blazono (aliaj estas La Fuerza kaj El Morro).




San Salvador de La Punta (plena nomo) estis konstruita en 1589-1630 por pli bone protekti la golfon kaj la bordon okcidente de ĝi. La fortikaĵo funkciis en paro kun El Morro, blokante maraliron al la ĉefurbo.




Krom siaj arkitektura kaj historia valoro, agnoskitaj per enlistigo al la Monda heredaĵo de Unesko, ĝi famas kiel loko kie la 1-an de septembro 1851 hispanaj aŭtoritatoj ekzekutis per garoto la venezuelan aventuriston kaj militiston Narciso López. Tiu brulkapulo aranĝis du militajn ekspediciojn al la lando kun la celo forpeli la hispanojn kaj aneksi Kubon al Usono kiel plian sklavisman ŝtaton.




Li ricevis subtenon de iuj sudusonaj politikistoj, ne de la kubanoj, do liaj trupoj estis frakasitaj kaj plejparto de batalantoj dividis la sorton de sia komandestro. Historiistoj ĝis nun malsamopinias pri kiel taksi lian rolon, sed almenaŭ unu grava kontribuo de Narciso López restas nedisputebla – nome li kreis la kubajn flagon kaj blazonon, du bazajn naciajn simbolojn.




Antaŭ la fortikaĵo staras monumento al alia venezuelano, generalo Francisco de Miranda, kiu la tutan sian vivon batalis por liberigo de la hispanaj kolonioj en Sudameriko, inkluzive de Kubo.



La kastelo mem estas transformita al muzeo. Ĝi ne enhavas iujn mirindaĵojn aŭ rarajn eksponaĵojn, sed estas vizitinda jam pro specifa atmosfero de tiuj muroj plurjarcentaj kaj la unika vido de tiu ĉi loko. Mi promenis sub grizaj kastelaj muroj.



Rigardis la eksteraĵojn tra mallarĝaj paftruoj.



Malnovaj kanonoj plu celas al la maro kaj la golfo. Nigraj kuglegoj kuŝas apude same kiel antaŭ kvar jarcentoj. Videblas duoncirklaj kaneloj, laŭ kiuj oni turnis pezegajn pafilojn, sed mi eĉ ne povas imagi kiom da homa peno kaj fortoj postulis tia operacio.



Nun en la fortikaĵo troviĝas homoj multe pli pacaj – dormemaj gardistinoj kaj scivolemaj turistoj. 




Plej mirigis min la viola glaca kubo, kiu staras sur la plej supra loko, meze de antikvaj armoj. 




Ĝi estas bela ekzemplo de la moderna arto, kiu kvazaŭ transportas vin en tiun medion kaj enkorpigas en ĝi. Mi fotis la havanan marbordon, sed vidis ankaŭ min mem. Interesa impreso.

Malecón
Jam iom laca mi direktiĝis al mia apartamento. Malecón plenis je homoj, kiuj sidis, promenis, babilis. Plej mirigis min abundeco de chicas. Centoj da ili okupis la kajon tiel ke distanco inter la virinoj estis ne pli ol kvin metroj. Dum almenaŭ dukilometra promenado mi senĉese aŭdis la jam konatajn vortojn: “Amigooo! My frieeend! Pssss!”



Ŝajnas ke neniu jam atentis ilin, ĉu policanoj, ĉu ordinaraj homoj kiuj venis por ripozi kun siaj familioj. Evidente la ekologia kulturo kiel koncepto ankoraŭ tute mankas en la kuba amasa konscio, do mi plurfoje vidis kiel post fini trinkaĵon homoj ĵetas plastajn glasojn al la maro. Gepatroj kaj infanoj konkuris pri kiu ĵetos glason pli for kaj gaje ridis je ĉiu ĵeto.




Sur apudkajaj ŝtoninsuletoj umis fiŝkaptistoj, foje sukcese. Mi ne scias, ĉu la ekologia situacio ĉi tie ebligas al homoj manĝi maran predon aŭ ĉu temas pri nura amuziĝo kaj en la plej bona kazo kato-nutrado kiel en MoskvoSankt-Peterburgo, kie nur frenezulo povus gustumi lokan fiŝaĵon.



Solula spirtubulo naĝis laŭlonge de la kajo. Evidente ankaŭ li tute ne zorgis la malpermesafiŝojn.



“Kiom senzorga lando!” ekpensis mi denove. Mi ŝatas ĝin.

Noktopafo
“Ĉu vi volas vidi la noktopafon en malnova kastelo?” demandis min Maria Lisandra. “Estas tre interesa afero. Briel akompanos nin”. Kompreneble mi pretis por iu ajn aventuro, des pli en bona akompano. Temis pri la fama plurjarcenta rito, okazanta ĉiutage je la 9a vespere en la Fortikaĵo de San-Carlos de la Cabaña, konstruita en 1764-1774 sur la orienta bordo de la Havana golfo. Ĝi estas tiom fortega kaj nepenetrebla, ke eĉ naskiĝis proverbo: “Kiu sidas en Cabaña tiu regas en Havano”. Ĉi-vespere tie regis la ĝojo.


Mi kaj Lisi veturis al la Kapitolo, kien devis alveni Fráncel Briel, loĝanta en fora urborando. Dum atendi lin ni hazarde renkontis Ari, kiu miris ke ni ĝis nun estas en Havano. Poste mi plurfoje renkontos esperantistojn surstrate kaj jam miros nenion. Venis Briel kaj nia gaja triopo ekveturis per taksio. Tio estis la sola ebleco atingi la lokon, ĉar la vojo al Fortikaĵo de San-Carlos de la Cabaña sekvas laŭ submara tunelo, kien oni allasas nur aŭtojn kaj busojn, sed ne piedirantojn.



Je la 7a ni jam estis surloke, aĉetis biletojn kaj eniris. Regis mallumo kaj nur lanternoj lumigis la vojon. Ni povintus konatiĝi kun tieaj muzeoj, sed preferis kontentigi la malsaton per vizito al restoracio en kazemato. Malgraŭ manpleno da klientoj ni devis atendi almenaŭ duonhoron. Cetere mi jam iom alkutimiĝis al la kuba malrapideco en servoj kaj la rezulto estis bona – granda viandopeco kun rizo kaj pico meritis la perditan tempon. Ni iom blagis pri murpentraĵoj bildigantaj jen piratojn, jen hispanajn musketistojn kaj poste eliĝis sur la interna korto, kie komenciĝis la ceremonio.



Ni amasiĝis apud la pafontaj kanonoj same kiel plejmulto da vizitantoj. Briel klarigis ke eblus ankaŭ grimpi sur la kazernan tegmenton, sed por tio oni devus pagi po unu plia peso kaj li konsideras tion stulta.



Aŭdiĝis pezaj rimaj paŝoj. Malproksime ekvidiĝis flagrantaj lumoj – tio soldata patrolo marŝis kun torĉoj enmane. Ili paŝis silente kaj lante kaj nur de tempo al tempo aŭdiĝis longa krio de la ĉefo: “Sileeencion!” (apenaŭ tradukenda por esperantisto). Briel rakontis ke iam li mem militservis en tiu ĉi kastelo kaj same marŝis ĉiuvespere. “Sed mi iris la plej malantaŭa. Kial? Ĉar mi estas malalta!” ridis li.




Tio daŭris eble dek minutojn. Fine la soldatoj atingis nin kaj komenciĝis longdaŭra kaj skrupula preparado al la pafo. Ili purigis la kanonon per ŝargostango, enigis la pafaĵon kaj ĉio ĉi estis akompanata per laŭtaj ordonoj kaj sciigoj, ke la urbaj pordegoj fermiĝas, do neniu rajtos eniri aŭ eliri ĝis matene. Mi multe fotis kaj filmis, sed nigra mallumo malfavoris altan bildokvaliton. La atendita apogeo tamen venis subite kaj pro forta bruego mi preskaŭ faligis la telefonon.


Sekvaj minutoj estis dediĉitaj al la tradicia turisma amuzaĵo – fotado sur fono de la kanonoj kaj kuglegoj. La afero stulta, sed amuza, ĉu ne?



Revena vojo sekvis laŭ la longa koridoro formita de metiistoj vendantaj siajn artaĵojn. Plejparte temis pri banalaĵoj, sed foje renkonteblis iuj interesaj specimenoj. Taksioj atendis forirontajn gastojn, sed prezoj jam altiĝis laŭ la specifa taksiista logiko – ni jam troviĝis preskaŭ sur insulo kaj ne havis alian elekteblon.



Briel ekis al sia hejmo dum mi kaj Lisi finis la vesperon en kafejo Sofia je la strato 23, apud hotelo Habana Libre



Ni trinkis sukon kaj aŭskultis la vivan muzikon en subĉiela teraso. Ĉu oni bezonas ion pli por la bona vespero?

Friday, March 17, 2017

Bonvenon al Havano – la urbo de revolucio, eklezio kaj... chicas

Tiutage mi preskaŭ sendamaĝe eskapis la novakiritan "amikon" kaj daŭrigis solulan promenadon tra la urbo. Ĉu mi trovis novajn amikojn? Hm, eventualaj amikinoj abundis, sed ĉu mi povus fidi al ili?

Mi paŝis tra iu placo kun la monumento honore al iuj personoj fusilitaj la 27-an de novembro 1871. Estas tipa ekzemplo de la simbolisma arto, kie pereintajn heroojn prezentis nur malebenaj enpremaĵoj sur la griza betono. 



Nemalproksime troviĝis alia monumento, dediĉita al la socia revolucio en Sudameriko. La surskribo deklaris ke temas pri ne revo de la fanatikoj kaj frenezuloj, sed pri la plej proksima paŝo de la historia evoluo. Nu, eble laŭ la historia skalo vere estas proksima tempo kaj ni nur devas atendi plian centjaron.



Turniĝante sencele tien kaj reen mi venis al la kolosa konstruaĵo de la Havana universitato. Por ke neniu dubu pri destino de la ejo supre de ĝia majesta ŝtuparego videblis statuo de la sida virino kun latinlingva surskribo: “Alma mater”. 



Mi grimpis supren. Sur ŝtupoj sidis junulo kun kajero sur genuoj. Ĉu studento, korektanta siajn fuŝojn dum lernojaro faritajn? 



La interna korto plenis je lumo kaj homoj. Iuj promenis, aliaj sidis en ombro kien varmego pelis ĉiun ankoraŭ vivan estaĵon.



Mi forlasis la korton kaj direktiĝis okcidenten. Plia aŭtoantikvaĵo – Volkswagen-skarabo trafis mian rigardon. 



Bela hospitalo laŭvoje estis nomita honore al la jam konata al mi heroo de la Sendependiĝa milito – generalo Calixto García.



Post preteriri grandajn arbojn kun radikoj pendantaj en la aero kvazaŭ tiuj de la Eywa-arbo en Avatar, mi venis al plia historia monumento. 



Sub alta kolumno sidis virina figuro el blanka marmoro, kun sceptro en mano kaj florkrono surkape. Iuj ŝercemuloj pentris sur ŝia vizaĝo nigrajn barbon kaj lipharojn, pro kiu la statuo akiris strangan aspekton de Jesuo Kristo kun nudaj inaj mamoj.



Post preteriri preĝejon kun gotikaj gargojloj mi alfrontis afiŝon, informantan pri “Militista areo”. 



Ĉu denove? Dankegon, ekpensis mi kaj singarde pluis laŭ trotuaro. 



Baldaŭ mi komprenis ke temas pri la Ministerio pri internaj aferoj, sur kies fasado pendas enorma reliefa portreto de Che Guevara



De sur apuda konstruaĵo videbliĝas simila bildo de alia revoluciulo, Camilo Cienfuegos



Ĉion ĉi mi vidis jam de la Placo de la Revolucio – la plej granda en Havano kaj unu el la plej grandaj en la mondo. 



Ĝi okupas 72 mil kvadratajn metrojn, sed apenaŭ oni povas nomi tiun kolosan spacon bela.



Griza betono, asfalto kaj en la centro – memorialo de José Martí, en kies interno troviĝas samnoma muzeo.



Mi grimpis laŭ ŝtuparo kaj eniris malvarmetan ejon. Tio estis unu el la ĉefaj avantaĝoj de mia decido. La ekspozicio konsistis plejparte el standoj kun fotoj kaj tekstoj, eksponaĵoj malmultis. 




Kompreneble ĉio estis nur en la hispana. 




Krom la biografia ekspozicio konstanta viziteblis ankaŭ la portempa fotoekspozicio, kiu temis pri sociaj problemoj de Sudameriko. 



Mi ripozis iom sur softa divano en halo, aĉetis blankan kepon kun neevitebla portreto de Che kaj revenis sub ardan sunon. Kafejo subĉiela, situanta maldekstre de la muzea elirejo, iom helpis min refreŝiĝi. Sed la efiko pasis tro rapide.



Mi transiris la vastan spacon kaj atingis grandan konstruaĵon de la Arta muzeo. Post ĉirkaŭiri ĝin serĉante la enirejon mi trovis nur du gardistojn, kiuj ĉefe per mansignoj klarigis al mi, ke la muzeo estas fermita, sed mi povas viziti alin filion, kiu situas oriente.



La jam iom vataj piedoj portis min sud-oriente. La Poŝta muzeo apudis, sed ne tro allogis. 



Sekvis skvaro, plena je strangaj specimenoj de la moderna arto. Kion ekzemple simboligas tiu ĉi feraĵo? Mi ne trovis la respondon. 



Sur la barilo de la kristana preĝejo pendis afiŝo de la Anonimaj Alkoholuloj



Rande de buntkolora konstruaĵo staris eta busto de José Martí, pli amuza ol majesta en tiu ĉi loko.



Pliaj religiaj signoj trafis miajn okulojn. Afiŝo surporda plu bonvenigis la papon Franciskon, vizitinta Kubon en septembro 2015, do antaŭ unu monato. 



Apostola eklezio najbaris kun katolika preĝejo. 



Tamen sur muro de apuda vendejo videblis metala plaketo, gratulanta ĝian personaron pro atingoj dum la kvinjaro 1981-1985.



Sed plejparto de homoj atentis neniun ideologion – nek la kristanan, nek la komunisman. Ili simple promenis, ripozis kaj amuziĝis. En sunoplena parko viro blagis levante sur etenditaj manoj adoleskojn. 



Ekzota vojsigno avertis pri ĝusta direkto por biciklotaksioj.



Mi trairis altan arkon kun hieroglifoj kaj eniris la Ĉinan kvartalon. Fakte tio estis sola signo de la ĉina kulturo, kiun mi trovis tie. En la 19-a jarcento miloj da ĉinoj enmigris al Kubo (same kiel al Meksiko kaj Usono), serĉante pli bonan vivon. Ili anstataŭis nigrajn sklavojn en la plej malfacilaj laborlokoj. Post fino de la okjaraj kontraktoj multaj restis en la lando, setliĝis kaj grupiĝis laŭ sia kutimo. 



En la unua duono de la 20-a jarcento tiu loko similis al Ŝanĥajo kun ĉinaj restoracioj kaj ruĝaj balonoj surstrate, sed post la venko de la revolucio ĝin trafis la sama sorto kiel Cholon en Sajgono. Ĉinaj komercistoj malbone enkadriĝis en la socialisma ekonomio, do plejparto da ili fuĝis al Usono. Nun pri iama ĉineco de la urboparto memorigas nur du arkoj, unu el kiuj, konstruita en la 1990-aj jaroj kiel donaco de Ĉinio, mi vidis tiutage. Restintaj ĉinoj asimiliĝis, aldonante plian elementon al la plurfaceta kuba kulturo.



Maldekstre post la arko aperis trajno, pli ĝuste – ruĝa-griza lokomotivo kun vagono alkroĉita. Ĝi staris meze de vaka neglektita tereno, tute sola kaj enigma, kvazaŭ neidentigita fluganta objekto, alteriĝinta centre de la kuba ĉefurbo. Malantaŭ ĝi altiĝis trivita griza muro de la Kapitolo.



La majesta konstruaĵo, solene malfermita en 1929 dum tridek jaroj gastigis la nacian kongreson, sed post la revolucio kaj malfondigo de la institucio estas uzata kiel kunvenejo kaj oficejo de ŝtataj organizaĵoj. De la Kapitolo kalkuliĝas ĉiuj distancoj en la lando kaj la komencan punkton simboligas la 25-karata diamando, iam posedita de la lasta rusa caro Nikolao la 2-a. Origine ĝi pendis sub la kupolo, sed en 1973 la trezoro (jam ŝtelita en 1946 kaj revenigita post unu jaro) estis anstataŭigita per la kopio dum la originalo kaŝiĝis en sekurecŝranko de la Centrobanko de Kubo.



La kolosa konstruaĵo (la dua plej pinta altaĵo post la monumento de José Martí), inspirita de la samnoma kaj samcela famaĵo de la najbara Usono, estis restaŭrata, do ankoraŭ fermita. Mi povis nur foti la fasadon kaj admiri la ĉirkaŭaĵojn. En la parko apuda dikaj nigrulinoj blanke vestitaj kiel decas al la adeptoj de santerio, inaŭguris la estontecon de scivolemuloj. 



Freŝe farbitaj kolonoj antaŭ la Kapitolo jam estis makulitaj de ies nigraj manoj. Ne ĉiuj povas lasi en la historio spuron, sed makulon – senprobleme.



Mian atenton altiris la belega Granda Teatro de Havano – vere elstara arkitektura verko, plia perlo en la kultura bildo de la kuba ĉefurbo. Fondita en 1837 kaj plene remodelita en 1915 ĝi estas ankaŭ unu el la plej grandaj operejoj de la mondo. Nun ĉi tie sidas la Nacia Baleto de Kubo



Apude brilis samstila fasado de Inglaterra, la unua hotelo de Havano fondita en 1875. Ĝi estas restaŭrata kaj devos malfermiĝi denove la 31-an de aŭgusto 2016. Se tio vere okazos, temos pri nova rekordo, ĉar tio estos la unua post la revolucio hotelo rekte mastrumata de la usona kompanio. Vere, Kubo ŝanĝiĝas.



Tamen ĝi ankoraŭ konservas sian unikan atmosferon kaj tio plaĉas al mi, ekstera vizitanto portempa. Kakia UAZ memorigis pri mia fora patrujo, sed flava kokoso-biciklo tuj revenigis min al la karibia insulo.





Antaŭ miaj okuloj aperis bildo majesta kaj bela – bulvardo vasta kaj longa, pavimita je diverskolora marmoro, etendiĝis direkte al la maro. Tio estis la famega Paseo del Prado, kiu preskaŭ koincidas kun la limo inter la du najbaraj urbopartoj – la Centro kaj Malnova Havano



Konstruita en 1772 ĝi troviĝis ekster la urbaj muregoj, do unue nomiĝis Alameda de Extramuros kaj foje de Isabel II. Post la fino de la rekonstruo en 1902 ĝi estis alinomita al la Paseo de José Martí, sed urbanoj plu nomis ĝin laŭkutime Paseo del Prado, kion parte pravigas ĝia simileco kun la samtitola loko de Madrido.



La marmoro fendiĝis, kadukiĝis balustradoj kaj apudaj domoj perdis iaman brilon. Jam antaŭ la revolucio iliaj riĉaj loĝantoj translokiĝis al pli novaj kaj komfortaj urbopartoj kiel VedadoMiramar kaj Siboney



Nuntempe ĉi tie rimarkindas nur la Kulturcentro de la kubaj araboj, la oficejo de Alliance Française de Cuba kaj... multnombraj junaj virinoj, kiuj sidas ie kaj tie sur benkoj. “Amigoooo! My frieeeend! Pssss!” aŭdiĝis ĉiupaŝe. 



Tio estis la famaj chicas, kubaj prostituinoj popularaj tutmonde ĉefe pro sia ĉipeco. Dekmiloj da viroj ĉiujare veturas al Kubo speciale por ĝui ilian akompanon. Oni diras ke tarifoj komenciĝas ekde 20 dolaroj kaj tio transformis la oficiale ankoraŭ socialisman landon en unu el la centroj de la seksa turismo.



Mi neniam uzis tiajn servojn ie ajn, nek speciale interesiĝas pri tiaj aferoj, do simple observis la situacion. Evidente temas pri la metio tute senkaŝa, kvankam neoficiala kaj ŝajnige punenda. Foje mi eĉ vidis kelkajn policanojn stari antaŭ virinoj, kiuj sidis sur benko, kaj ion paroli al ili. Ŝajnis ke ne temis pri amikeca konversacio, tamen sekvis nenio pli. 



Poste Maria Lisandra diris al mi, ke fakte la polico konas ĉiujn chicas, sed ĝenas ĉefe normalajn knabinojn, kiuj povus havi problemojn se ili aperos en turisma loko sen identigilo en poŝo. Stultega afero, cetere kiel multaj aliaj en Kubo.



Fine de la paseo troviĝis ĝia mapo (eĉ kun brajla teksto), skulptaĵo honore al iu poeto, kies nomo jam preskaŭ tute ne legeblis (espereble malkiel liaj verkoj).




Iom for videblis memorialo al ok studentoj-medicinistoj, masakritaj tie la 27-an de novembro 1871.



Dekstre sur granda placo altiĝis ĉevalstatuo de generalo Máximo Gómez, plia revolucia heroo, kiu laŭsekve komandis domingajn, hispanajn kaj kubajn trupojn. 



Se konsideri la monumentojn, ŝajnas ke la tuta kuba historio konsistas el revolucioj kaj militoj, kaj la lando  ĉiam kontraŭstaras al la ekstera mondo kaj internaj malamikoj. Tiuflanke ĝi denove memorigis al mi Rusion.