Havano: konatiĝa tago kaj interkona vespero

Konatiĝi kun la kuba ĉefurbo kaj lokaj esperantistoj - mi sukcesis fari ĉion en unu tago. Ĝi estis longa, sed mi ĝuis.

Triopa tagmanĝo
Post mallonga akomodiĝo mi decidis iom promeni tra la urbo kun miaj novaj geamikoj. Nia triopo marŝis laŭ sunoplenaj stratoj de Havano direkte al la maro. Ĉio aspektis specife, foje strange. Aŭtoj estis malmultaj kaj ŝajne ĵus forlasis muzeon, kie ili pasigis almenaŭ duonjarcenton. 


Fasadoj de la domoj estis plejparte neglektataj, sed foje brilkolore farbitaj. 


Amuzaj grafitaĵoj iom memorigis tiujn en Argentino.


Post kelkaj minutoj ni atingis Malecón, la faman kajon konstruitan kvaretape en 1901-1952. Ĝi etendiĝas je 8 km laŭlonge de la marbordo kaj estas la plej populara promenejo de la kuba ĉefurbo. 


La kajo ne estas ŝike ornamita per granito kaj marmoro kiel tiu en mia urbo Tjumeno, nek kolosa kaj arte valora kiel tiu en Sankt-Peterburgo, sed ĝia malebena flavogriza trotuaro kaj trivita muro memorigas pri pli ol jarcenta batalo de la homo kontraŭ la Naturo, kiu ĉiuminute ĵetas milojn da akvotunoj sur tiun ĉi konstruaĵon kaj tamen ne povas venki ĝin definitive.


Fasadoj direktitaj al la maro estas preskaŭ senescepte teruraspektaj, ja brizo senĉese atakas ilin kaj mankas rimedoj al la posedantoj por ĉiujara riparado. 


Ni iris ĝis la monumento al Antonio Maceo, unu el gvidantoj de la Liberiga armeo pereinta en 1898, kaj poste altabliĝis en iu kafejo.


Kokteloj, biero kaj fiŝa manĝeto estus bongustaj kaj kosto pli-malpli tolerebla (laŭmemore 20 dolarojn), se ne konsideri enspezojn de miaj kubaj geamikoj. Maria Lisandra, laboranta kiel fakulo pri informadika sekureco, inteligenta junulino kun universitata diplomo kaj kono de kvar lingvoj, gajnas ĉiumonate nur... 20 dolarojn! “Kion diri, se mi kiel pensiulo ricevas nur 8” komentis Leo. Botelo da biero kostas almenaŭ dolaron. Unu tago en mia apartamento kostis 30 dolarojn. 


Ĉi tie kaj poste mi uzas la vorton “dolaro”, kvankam uzado de la usona valuto estas leĝe malpermesita en Kubo ekde 2004, do temas pri la konvertebla peso, mallonge nomata CUC. Post la disfalo de Sovetunio kaj kolapso de la rusia ekonomio, nia lando ne plu povis subteni la foran insulon, kiu sekve estis trafita de la kruela krizo. Por adaptiĝi al la nova realo la kuba registaro ne sukcesis elpensi ion pli bonan ol enkonduki en 1994 sistemon de la du paralelaj valutoj.


Ŝtataj dungitoj kaj pensiuloj havas enspezojn en kuba peso, ankaŭ nomata Moneda Nacional aŭ CUP. Kontraŭ ĝi oni povas aĉeti nur limigitan nombron da varoj, kies prezoj estas subsidataj de la ŝtato. La plej bonaj (ne luksaj!) varoj estas aĉeteblaj nur kontraŭ konvertebla peso. 


Tio iom similas al la reto de la vendejoj Berjozka (eo: Betulo), kiu ekzistis en Sovetunio de 1964 ĝis 1988 kaj proponis deficitajn varojn, nehaveblajn en normalaj vendejoj, sed nur kontraŭ eksterlandaj valutoj aŭ specialaj bankaj ĉekoj, kiujn ricevis kiel salajro dungitoj de ambasadorejoj, maristoj, militistoj kiuj servis eksterlande ktp. 


Sed en Sovetunio temis pri tre limigita afero, ĉar tiuj vendejoj ekzistis nur en grandaj urboj kaj aĉetumis tie nur eta procentaĵo de la homoj. En la centro de Havano multaj vendejoj akceptas nur CUC kaj se vi havas nur CUP – vi havas nenion. Laŭ mi tiu ĉi solvo estas simpla, sed stulta kaj malefika kiel ĉiuj simplaj solvoj. Poste iu lokano diris al mi, ke oni atendas nuligon de la duvaluta sistemo ene de kelkaj monatoj. Espereble tio okazos.


Interkona vespero
Mia alveno al Havano koincidis kun la 6-a Nacia Esperanto-kongreso, malfermonta la 18-an de novembro. Fakte mi korektis miajn planojn speciale por veni al tiu ĉi dato kaj havi eblecon renkonti en la ĉefurbo plurajn samideanojn el diversaj lokoj. Mi esperis, ke tio ebligos starigi kontaktojn, utilajn por sekva vojaĝo tra la lando.


La 17-an de novembro okazis la interkona vespero, kiun mi partoprenis, pli ĝuste ĉeestis. Ĝi okazis en la kongresejo – duetaĝa konstruaĵo, kiu apartenis al la apuda Instituto Nacional de Recursos Hidráulicos


En vasta ĉambro kolektiĝis kelkdek homoj diverskoloraj kaj plurlandaj. Oni rakontis iom pri la malfermonta kongreso kaj poste aktivuloj unu post alia elpaŝis kaj mallonge prezentis sin. Por mi kiel ruso estis iom strange aŭdi dunomajn alvokojn: Maria Lisandra, Alberto Calienes ktp. Rusoj havas po unu nomo kaj unu patronomo, do la plena nomo estas triparta: “Stanislav” (persona nomo) + Leonidoviĉ (patronomo, do “filo de Leonid”) + “Belov” (familinomo).


Tamen baldaŭ mi trovis, ke tiu maniero havas siajn avantaĝojn. Ekzemple kiam mi citis al iu kubano vortojn de Alberto, li pliĝustigis: “Ĉu temas pri Alberto Calienes? Ni nomas lin tiel, ĉar estas ankaŭ alia esperantisto Alberto”.
La etoso estis agrabla kaj amikeca. La ĉeestantaro estis diversaĝa, gejunuloj multis kaj viglis. Ĉarma nigrulino fotis ĉion per granda fotilo.


Pli aĝa sveltulino moviĝis tra la ĉambro kun katina gracio kaj videble ĝuis ĉies atenton.


Ariadna García (“vi povas nomi min Ari...”) estis ĉie samtempe kaj evidente estis motoro de la aranĝo. Cetere ĉion ĉi mi rimarkis tra duonfermitaj okuloj, ĉar se diri sincere mi preterdormis duonon de la vespero. La tuttaga flugado kaj ŝanĝo de kelkaj horzonoj efikis senevite kaj mi povas nur esperi, ke la gastigemaj kubaj samideanoj pardonos sian dormeman siberian amikon.

Comments