Jimmy Hoffa – homo kiu eniris eliton

Antaŭ kelkaj semajnoj mi spektis la filmon pri Jimmy Hoffa kaj ĝi okazis esti sufiĉe pensiga, almenaŭ por mi. Fakte temas pri vivhistorio de la homo, kiu levis sin el malsupraj socitavoloj, atingis eliton kaj denove falis – ĉi-foje en la morton (aŭ simple malaperis, ĉu?). Nemalofta sorto por famulo.

Mi (kaj verŝajne ne nur) ofte pensadis pri kialoj de maljusteco, korupteco kaj monavideco de superuloj. Kial regantoj de preskaŭ ĉiuj landoj estas trafitaj de tiuj plagoj? Kial ili senĉese trompas siajn popolojn, ŝtelas iliajn monojn kaj uzas la povon plejparte por satigi proprajn apetitojn pri mono, potenco kaj foje eĉ sekso (saluton Berlusconi!)?
Por ricevi respondon utilas retrorigardi kiel formiĝas tiaj elitoj, kiel homoj eniras ilin, kiaj valorsistemoj estas tie konsiderataj normalaj kaj por kio oni povas reale tiujn elitojn forlasi. Ĉion ĉi demonstras al ni vivhistorio de Jimmy Hoffa – fama sindikata aktivulo, kiu agis en postmilita Usono.
Unue li aperas en la filmo kiel agitanto kiam li admonas ordinarajn ŝoforojn aniĝi al sindikato. Li staras dum horoj ĉe vojo sub pluvego, preskaŭ perforte altrudas sin al singardemaj stiristoj kaj ŝajne nenion timas. Li de unuaj paŝoj montras sin kiel homo sen apartaj sentimeco kaj kompateco. Fakte li sekvas la malnovan taktikon: kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni. Do li ne haltas antaŭ bruligi lavejon de homo, rifuzinta partoprenon je organizita de li striko. Unue agi, poste pensi kaj neniam dubi – jen recepto, kiu helpas al Hoffa atringi pintojn de sia kariero.


Ĉu li estis trompulo ekde la komenco? Ne, kompreneble ne. Li vere kredis je verecon de sia afero kaj batalis por ĝi konraŭ iu ajn uzante tutan alireblan al li rimedaron – de agitacio kaj admono ĝis perforto kaj konsento kun mafiuloj. Sed ĉu post akiri potencon li pensis nur pri bono de ordinaraj sindikatanoj? Tute ne. Li pasigis ŝikan vivon, vizitante multekostajn klubojn kaj restoraciojn, uzis sindikatan monon por gajni propran profiton kaj fine trafis pro tio malliberejon, kiu finfine rompis lin.
Sed kiu kulpas pri tiu transformiĝo? Ja temas pri sama homo kiu luktis por plialtigi salajrojn de ordinaraj laboristoj, helpis al hazarde renkontita stiristo munti radon kaj ĵetis defion al potenculoj! Mia respondo estas simpla – kulpas sistemo, kiu permesis al homoj, enirintaj eliton, resti senkontrolaj.
Se ni fiksrigardos boigrafiojn de plej famaj kaj altrangaj politikistoj niatempaj, ni konvinkiĝos ke plejparto da ili (almenaŭ en Rusio) devenas el simplaj familioj kaj komencis sian karieron kiel miloj da aliaj ordinaruloj. La posta prezidanto Boris Jelcin iam estis tipa postmilita ĉestrata knabo, kiu surhavis malbonajn ĉifonitajn vestojn kaj perdis du fingrojn, poramuze ĵetinte en fajron trovitajn ie obusojn. Tamen tiu proksimeco al popolamaso ne malhelpis al li post kelkdek da jaroj iĝi unu el plej avaraj potenculoj de la lando, kies proksimuloj kaj parencoj proprietigis ĉion kion sukcesis atingi iliaj manoj. Mi daŭrigus tion per postaj ekzemploj, sed ĉu tio vere necesas?
Homo estas homo kaj li neniam estos anĝelo. Anĝeloj vivas surĉiele, dume surtere iras pekeblaj karnuloj. Do estas nur unu rimedo, kiu povas preventi aĉiĝon de homo kaj ties agado – sistemo de diversnivela kontrolado kaj reviziado. Prezidanto kontrolu registaron, deputitoj – prezidanton, ilin ĉiujn kontrolu juĝejo kaj tutan politikaron kontrolu socio kun ties multnombraj institucioj. Se tio vere okazus antaŭ duonjarcento en Usono, eble li jam ĝis nun estus vivanta – tiu nemalbona kuraĝa viro Jimmy Hoffa, ĉu?

Comments