Skip to main content

Aleksej Peremibeda – soldato, frato de soldato

Antaŭ iom da tempo mi publikigis rememorojn de la siberia militisto Nikolaj Peremibeda pri liaj travivajoĵ antaŭ kaj dum la Dua mondmilito. Nun mi enmetas en mian blogon rememorojn de lia frato, same partoprenanto de tiuj grandegaj eventoj de nia historio.
Mi naskiĝis en 1925, same kiel la frato Nikolaj – en la vilaĝo Petrova. En aprilo 1943 oni rekrutis min en armeon kaj sendis unue en Omskon, poste en tendarojn apud la urbo Berdsko, Novosibirska provinco. Ses monatojn ni estis tie kaj poste ekveturis al fronto. Oni direktis min al infanterio, mi iĝis la dua numero de afusta mitralo. Laŭvoje oni haltigis nin apud Penzo, proksime de la vilaĝo Oĥoni, kaj denove instruis dum ses monatoj. Tie mi jam trafis kontraŭaviadilan artilerion, servis ĉe la 85-mm kanono.

Unuan batalon mi partoprenis apud Lvivo. De tie mi ekiris okcidenten: Ukrainio, Pollando, Germanio. La 68-a kontraŭaviadila artileria divizio de la 4-a tanka armeo – oni ĉiam ĵetadis nin al plej malfacilaj terenoj. Kontraŭaviadila kanono ja pafas horizontale ĝis 16 km, al aviadiloj – “en plafonon” – ĝis 10,5 km. Kiam aperis germanaj “tigroj”, oni komencis doni al ni subkalibrajn obusojn, do “tigran” blendon ni trabatis trae. Tiel mi servis en avana frontlinio du jarojn.
Finis mi per la ŝturmo de Berlino kaj liberigo de Prago. Cetere poste mi estis devigita servi pliajn kvar jarojn – ĝis alvenis niaj aĝoj en 1949. Pli aĝaj soldatoj jam malmobiliziĝis, kaj nin devis anstataŭi la 1928-a jaro – dum alvenis ties vico. Lastajn tri jarojn mi servis en Germanio.

Post reveni unuan tempon mi loĝis en mia naskiĝvilaĝo, sed ne tre longe. En armeo mi lernis kiel ŝoforo, du jarojn turnadis rulradon, sed ĉi tie – nek aŭtoj, nenio entute estis. Mi dungiĝis en traktorstacio kiel ŝoforo, sed aŭtoj tiam alvenis malnovaj, ĉiuj disbatitaj – GAZ “A” de la unua generacio. Dum tri monatoj mi suferis pro ili – jen unu detalo defalas, jen alia – kaj aldone semado komenciĝis. Do mi foriris de tie.


Sed tre fore tiam foriri ne eblis – oni necesis ricevi en kolĥozo pasporton (kolĥozanoj ne havis ĉe si ilin), sed kiu ja donus ĝin al mi? Do mi diris, ke deziras veturi al kursoj por kombajnistoj por ke poste denove laboru en kolĥozo. Nur tiam oni forlasis min. Tiam estis tre malfacila tempo, en kolĥozoj oni pagis nenion, oni vivis duonmalsate. Tiel mi fuĝis en fervojon kaj tie jam laboradis ĝis pensiiĝo – en militigita gardistaro en la fervojstacio Vagaj. Ŝtelado estis post la milito terura – oni trarompadis vagonojn, disbatadis kontenerojn, priŝteladis teknikon. Malfacilaj estis jaroj.

Pri la milito mi malmulte memoras. En kiuj trupoj mi servis, kiu komandis – necesintus noti, sed mi ja pensis, ke tio jam ne estos utila por mi. Mi pensis, ke mi mallonge vivos. Du vintrojn en fronto, en la avana frontlinio, ĉiam en kampoj. Ni ja, artileriistoj, en domojn ne eniris, por ni libera superrigardo bezonatas. Vestoj oniaj tramalsekiĝas, do sur oni ja sekiĝas. Kaj ŝuoj ĉiam malvastaj – mi havis grandan pieddimension, maloftan. Do mi ja pensis, ke pro tiuj malvarmumoj ne estos longe vivanta. Sed jen, oni vidas kiel okazis…

Comments