Skip to main content

(Mal)bona lingvo – atendu iom... ducent jarojn

Jen en mia plenŝtopita vivo aperis iom da libera tempo (mi tagmanĝas en vendocentro), do mi decidis ekrigardi la blogon de la germana amiko Bernardo, kiu ĉiam malavare regalas siajn legantojn per bonegaj pladoj – ĉu temas pri promenado laŭ ŝatata de li Berlino, ĉu pri studoj pri ne mapli ŝatatata Esperanto.


Ĉi-foje mian atenton kaptis la artikoleto dediĉita al “toponimio”. Temas kompreneble ne pri la scienco mem, sed pri la vorto, kiu ĝin signifas en nia lingvo kaj pri penoj de “bonlingvuloj” anstataŭigi ĝin per puraĵoj simile al “loknomscienco”. Mi ne estas lingvisto, do apenaŭ miaj opinioj havas grandan signifon en ĉi diskuto (kvankam en hazarda teksto mi sendube komprenus unuan vorton kaj same sendube nek komprenus la duan). Sed tiu historio memorigis al mi kuriozan bataladon, ardantan inter rusaj verkistoj antaŭ ducent jaroj.
Tiam vivis kaj agis la verkisto kaj ŝtatoficisto (ministro pri popola klerigo) Aleksandr Semjonoviĉ Ŝiŝkov. Li estis fervora subtenanto de pureco de la rusa lingvo kaj akre kritikis ĉiujn novaĵojn kaj fremdaĵojn en ĝi. Mi ne diru pri liaj sciencaj esploroj, valoreco de kiuj estas almenaŭ dubinda (ekzemple li asertis, ke la rusa estas pralingvo). Posteuloj verŝajne antaŭlonge forgesus lian nomon, se ne unu cirkonstanco – Ŝiŝkov estis inventanto de… novaj vortoj. Batalante kontraŭ fremdlingvaj pruntaĵoj, li proponis vicon da novaj vortoj, povantaj laŭ li, plene anstataŭi fremdaĵojn.


Tiel aperis jenaj mirigaĵoj: “tretejo” (anstataŭ “trotuaro”), “malsekpaŝiloj” (anstataŭ “galoŝi”), “mallaŭtbruilo” (anstataŭ “piano”), “globrulilo” (anstataŭ “bilardo”), “globpikilo” (anstataŭ “bilardobastono”), “mijaĉismo” (anstataŭ “egoismo”), “vizaĝoŝanĝaĉo” (anstataŭ “grimaco”), "akvoŝprucilo" (anstataŭ "fontano") ktp.
Feliĉe neniu el tiuj monstraĵoj eniris la rusan lingvon - malgraŭ grandaj postenoj de ties kreinto, estrinta la tutan eduksistemon de la lando. Verŝajne tion kontribuis gravaj poetoj kaj verkistoj el liaj samtempuloj, plejparte Aleksandr Puŝkin, kiun oni ankaŭ nomas kreinto de la nuna rusa literatura lingvo.
Ĉu nia "patrioto" fiaskis? Nu, mi pensas, ke ne tute. Ja danke al tiu lia agado la nomo de Ŝiŝkov almenaŭ ĝis nun estas ne forgesita kaj servas por multaj generacioj de rusianoj kiel objekto de rikanoj kaj ŝerĉoj. Mi esperas, ke historio prijuĝos ankaŭ nunajn bon- kaj mavlingvulojn. Necesas nur atendi iom – ĉirkaŭ ducent jaroj…

Comments