Ruma taglibro aŭ Ĉu alia vojo eblas?

Ĉu mi ŝatis tiun ĉi filmon? Ne multe, ĉar mi konsideras ĝin meznivela. Nur du aferoj allogis mian atenton kaj igis min spektis ĝin ĝis la fino: Johnny Depp en la ĉefa rolo kaj Portoriko en 1959, ĉar tio pensigis min pri la sorto de la karibiaj landoj, kiuj tiujare alfrontis gravan dilemon, ĝis nun ne solvitan.

La filmo baziĝas sur la samnoma romano de Hunter S. Thompson, kreinto de la gonzo-ĵurnalismo. En tiu periodo li migris de Usono al San Juan (Portoriko), kie laboris en loka gazeto. Eĉ se memori, ke temas ne pri strikte aŭtobiografia rakonto, evidentas ke granda parto de tiu ĉi historio fontas el liaj personaj spertoj kaj observoj de la loka vivo. Eta eldonaĵo ĉiam baraktanta lime de financa kolapso, kliŝaj artikolaĉoj, usonanoj malkaŝe mokas lokajn tradiciojn kaj ignoras la leĝojn, riĉuloj (ĉefe usonaj) regas la kvazaŭ-sendependan landeton dum la lokanoj mizeregas kaj eĉ ne rajtas aliri sian maron, kaŝitan malantaŭ altegaj bariloj de luksaj vilaoj. Ĉio ĉi memorigas plendojn de la bibliaj profetoj: la riĉa manĝas la malriĉan kaj neniu justeco por malfortuloj.


Do kial la filmo interesis min? Ĉar la bildo prezentita en ĝi estis tro konata al mi kaj nur post ioma tempo mi komprenis, kion ĝi memorigas – Kubon. Apenaŭ necesas diri, ke mi amas tiun unikan landon de mirakloj kaj fuŝoj. La maldekstruloj laŭdas ĝin pro altinivelaj edukado kaj sanservo kaj mi devas agnoski, ke kvankam tiuj laŭdoj estas grave troigitaj (savu vin dio trafi ordinaran, ne porturisman kuban hospitalon), ili estas neimageble bonaj por evoluonta lando. La dekstruloj akre kritikas mankon de ajna demokratio, politikajn persekutojn kaj subpremadon de iu ajn politika, socia kaj ekonomia aktiveco. Ankaŭ tio veras kaj mi nur povas aldoni, ke neniam mi vidis landon, kies registaro tiom abunde kaj malkaŝe klopodus krei problemojn por sia propra popolo por gajni monon kaj daŭrigi sian regadon.


Nun evidentas ke la kuba eksperimento fiaskis. La ekonomio stagnas, la vivnivelo estas terura (averaĝa salajro $29) kaj la popolo voĉdonas piede, uzante ajnan eblecon por fuĝi de sia amata insulo. Sovetunio ne plu ekzistas, monfonto de Brazilo kaj Venezuelo sekiĝas, la usona embargo daŭras, do temas jam pri postvivado de la reĝimo mem. Espereble la politika elito komprenos tion kaj ŝanĝos la direkton, prefere sekvante la ĉinan ekzemplon, ĉar tio ebligus forigi la plej grandan timon de la aŭtoritatoj – perdon de la potenco.
Sed ni revenu al 1959, kiam la revolucio venkis. Tiutempe Fidel Castro ankoraŭ ne celis komunismon, li simple esperis konstrui pli justan socion kaj savi Kubon de la sorto esti ĉipa usona bordelo regata de lokaj riĉuloj kaj usonaj mafianoj. Li revis pri Kubo, kiu estos vere sendependa ŝtato, ne amuzhundeto de la forta najbaro. Nur post alfronti stultan usonan reagon forme de invado, diversioj kaj embargo, li plene turniĝis al Sovetunio kiel sola alternativo, malamiko de sia malamiko. Rezultojn ni vidas nun – la ekonomia kaj politika sistemoj estis kopiitaj de tiuj sovetiaj, kaj aĉas kiel ĉiuj kopiaĵoj. Sed la filmo (kvankam malrekte) starigis alian demandon: ĉu tiam haveblis pli allogaj altenativoj por Karibio?


Por trovi respondon sufiĉas rigardi ĉirkaŭen. Kiel statas la aferoj en aliaj karibiaj landoj, kiuj sekvis ne la kuban vojon, sed tiun aprobitan de Usono? Haitio, Jamajko, Domingo, Grenado... Bone, ni iom vastigu la serĉokampon, inkluzivinte Centran Amerikon: Salvadoro, Meksiko, Honduro, Panamo... Bone, ni rigardu la tutan okcidentan hemisferon: Argentino, Peruo, Brazilo, Venezuelo, Ekvadoro... Ĉie ni vidas la samon: eĉ koste de ioma ekonomia kresko (plej ofte eĉ ĝi mankas) socia distavoliĝo kreskas, milionoj vivas en mizero, krimeco altegas (malgraŭ jardekoj de militista regado kun ties murdotaĉmentoj), friponoj prosperas, impostoparadizoj gardas riĉulan monon, kaj demokratio ŝajnas esti amara ridaĉo ĵetita al la popola vizaĝo.
Kio okazus se en 1959 Fidel kaj liaj kamaradoj ne prenus la potencon? Ĉu Kubo iĝus la karibia Kanado aŭ Svedio? Plej verŝajne ĝi transformiĝus al la plia Honduro aŭ (en plej bona kazo) Meksiko kun plaĝoj por riĉaj usonanoj, kaj ledaj slumoj por siaj civitanoj. Aŭtoro de “Ruma taglibro” ne sciis tion, kvankam Kubo foje aperas en paroloj de lokaj bonzoj kiel “diabla loko bombardenda”. Tamen ankaŭ li ne havis la respondon – kien iru la karibiaj insuloj kaj ties etaj nacioj?


Ankaŭ mi ne havas ĝin. La kuba reĝimo evidente ne havas striktan planon, do improvizas sekvante siajn pormomentajn interesojn. Rezulte de tio ondoj de la turistoj denove inundis la landon, luksaj hoteloj kovris ĝiajn belegajn marbordojn kaj dekmiloj da kubanoj vendas siajn korpojn al voluptemaj eksterlandanoj kontraŭ kelkdek dolaroj. Sed kiu profitas tion? Nur la ŝtato mem kaj eta tavolo de porturismaj servistoj (ĉiĉeronoj, posedantoj de casas particulares kaj paladares, chicas kaj jineteros) dum la ordinara popolo ĉefe malgajnas.


Kubaj dungitoj de la alilandaj entreprenoj ricevas groŝojn, ĉar plejparton de iliaj salajroj forprenas altrudita peranto forme de la ŝtata dungoservo. Enirejon al Varadero gardas polica posteno kaj la urbeto estas malferma nur por turistaj monujoj, sed ne por la kubanoj mem. Kubaj infanoj gapas al bele vestitaj yumas kun modernaj teknikaĵoj kaj lokaj gejunuloj ne komprenas kial ili, bone edukitaj kaj inteligentaj, devas la tutan vivon labori por dum duonjaro gajni sumon, kiun ebria turisto fordrinkas dum unu vespero.


Apenaŭ iu dubas ke baldaŭ ĉio ŝanĝiĝos, sed kiel tio okazos – neniu scias. Mi nur esperas ke la bela karibia insulo ne ripetos teruran historion de Rusio en la 1990-aj jaroj, nek tiun de siaj najbaroj. Ĉu tria vojo eblas?

Comments