Kapricaj dioj aŭ Kial ni adoras la infanojn

“Mi ne povos ferii en Turkio, ĉar la supoj en tieaj hoteloj estas aĉaj kaj mia filo ne povus vivi sen supo” rezolutis fratino de mia amikino. Multe da porinfanaj (kaj ne nur) distraĵoj, bela maro, komfortaj hoteloj kontraŭ modestaj prezoj, ruslingva personaro – nenio povis ŝanĝi ŝian decidon. La infano bezonas supon! Tio estis la lasta guto, kiu superplenigis la tason de mia toleremo. Vere, kial kaj kiam kreiĝis tiu neimagebla, terura infanreligio?

Malmultaj, do valoraj
Ŝajnas ke ne plu ekzistas io pli grava por la gepatroj, speciale por la patrinoj. Parte tion helpas obliĝo de divorcoj, sekve de kio multiĝis solulaj panjoj, kiuj nature koncentriĝas je plejaj restintaj proksimuloj – siaj beboj. La familio kiel tuto ne plu altvaloras, ĝi cedis tiun lokon al persona libereco de la gepatroj kaj la diigitaj infanoj.



Cetere mi ne esploris historion de la infaneco kaj ĝian evoluon dum jarcentoj – verŝajne tiu tasko jam estas plenumita. Mi nur volas kompreni – kial en la nuna mondo la infanoj okupis la plej altan pozicion en nia valorsistemo kaj transformiĝis en la plej adorataj (fakte solaj) dioj?
Homoj ĉiam amis siajn idojn, same kiel ĉiuj bestoj, ja temas pri normala instinkto, kiu garantias daŭrigon de la specio. Sed oni neniam konsideris ilin io speciala, des pli adorenda. Ĝis la 20a jarcento eĉ la vestoj de la infanoj kaj plenkreskuloj diferenciĝis nur per grandeco, dum la dezajno restis preskaŭ sama. Oni sciis ke la infanoj estas malpli fortaj, sed tio signifis nur ke ili plenumu malpli pezan laboron. Senzorga infanaĝo, plena je ludoj kaj petolaĵoj kun nula respondeco daŭris maksimume ĝis la sesa aŭ sepa vivojaro.



Kial ĉio tiom draste ŝanĝiĝis? Mi supozas ke tion kaŭzis du aferoj – la tiel nomata demografia transiro kaj fiasko de la plej popularaj ideologioj. Pliboniĝinta sanservo, malkresko de la infanmorteco, kresko de vivodaŭro kaj totala mekanizado sekvigis malkreskon de naskindico en la evoluintaj landoj. Unu ĝis du, foje tri, tre malofte kvar kaj pli da infanoj – jen la moderna familio en Eŭropo, Nordameriko kaj ĉiam pli granda parto de Azio. Infanoj iĝis malmultaj, do ilia valoreco kreskis kiel tio okazas al iu ajn malabunda aĵo. Mia praavo loĝis en siberia vilaĝo kaj naskigis 12 infanojn, el kiuj ses mortis junaĝe; tio estis normo. Mia fratino nun gravedas de la kvara bebo kaj ĉiuj konsideras ŝin freneza.



Samtempe okazis granda morala, spirita ŝanĝo, kiun plej bone esprimis fine de la 19a jarcento Friedrich Nietzsche: “Dio mortis”. Kompreneble temas ne pri efektiva morto, ja dio ankaŭ neniam naskiĝis, sed pri malapero de dio el la homaj animoj. Tiu procezo komenciĝis en la 18a jarcento, atingis eksplodnivelon lime de la 19a kaj 20a jarcentoj kaj daŭras nun, malgraŭ lokaj religiaj renesancoj, kaŭzitaj ĉefe de politikaj kaj sociaj kialoj. La fama psikanalizisto Carl Gustav Jung konstatis dum sia plurjardeka praktikado, ke la religiaj imagoj laŭgrade malaperas el la sonĝoj de la pacientoj. 



Provizore vakan lokon okupis aliaj “grandaj ideoj” – teknika progreso, komunismo, faŝismo, liberala demokratio. La unuaj tri fiaskis, kaŭzinte ekologian katastrofon kaj neimageblan en sia krueleco kaj totaleco despotismon. La lasta idolo ankoraŭ havas multnombrajn adeptojn, kiuj naive konsideras FSB pli terura ol CIA, nomas sovetiajn militbazojn en Orienta Eŭropo signo de “okupado” sen rimarki dekojn da usonaj militbazoj tra la mondo, kaj mokas la cerbolavitajn rusojn kiujn ili neniam rekontis persone, sed plurfoje vidis en CNN.

Ili scias pri torturejoj de la usona registaro, pri mensogoj surbaze de kiuj ĝi ekis sangoverŝajn militojn, ĉiutage vidas en la sama CNN ĥaoson estigitan de la “promociado de demokratio” kaj ŝoke rikanas pri plia stultaĵo de la demokratie elektita klaŭno, sed... la sankta kredo ne povus malaperi pro nuraj faktoj. Unue ĝin devas anstataŭi alia kredo. Tiel fervoraj komunistoj en Sovetunio en la 1980aj plu kredis je komunismo, malgraŭ malkaŝo de la komunismaj fuŝoj kaj krimoj. Poste granda parto da ili konvertiĝis je naciismo kaj religio – la sankta loko ne estu vaka. Erich Fromm publikigis "Fuĝo for de libereco" en 1941, sed ĉu iu vere legis ĝin? Mi dubas ĉiam pli ofte...



Kio restas? Infano! Tiun ideon majstre esprimis la ĉina verkisto Mo Yan en sia romano “Rano”, kie sur ruinoj de socialismo formiĝis nova religio, centre de kiu staras la bebo. Iom diferencan vojon al la sama celo pasis ankaŭ la okcidenta mondo. Tamen jam en 1986 Roman Polanski filmis la neforgeseblan “Bebo de Roza-Maria”, en kiu virino gravediĝas de diablo. Ĉu vi memoras la lastan, plej teruran scenon? Finfine ŝi vidas la veran vizaĝon de sia amato, konscias lian inferan naturon, denove rigardas ilian bebon en lulilo kaj... akceptas ĝin. Vere, dio mortis en la animo de la moderna homo kaj lian lokon okupis la bebo.

Prizorgitaj, sed ne dorlotitaj
Sed kial mi plendas pri tio? Ĉu mi mem ne ŝatas la infanojn aŭ apartenas al la tiel nomataj seninfanuloj? Kompreneble ne. Sed mi ankoraŭ ne tro maljunas kaj bone memoras la jarojn de mia infanaĝo, kiam mi ludis, petolis kaj esploris la mondon. Sed multo okazis aliel tiutempe kaj mi ne certas, ke tiujn ŝanĝojn oni povus nomi progreso.



Mi naskiĝis en ligna domo rande de Tjumeno, provinca ĉefurbo en Siberio. La bebajn jarojn mi pasigis en komunloĝejo ĉe alia urborando, poste loĝis en simpla duĉambra apartamento, du jarojn pasigis en vilaĝo kaj poste denove revenis al la urbo. Mi ĉiam frekventis la plej simplajn mezlernejojn kaj marŝis tien memstare. Neniam mi havis aldonajn instruistojn, nek aliĝis al pagendaj kursoj. Mi ludis surstrate kun geamikoj el apudaj domoj kaj neniu plenkreskulo kontrolis kie ni estas kaj kion faras.



Tio estis normala urboparto, ne slumo, sed inter niaj plej ŝatataj ludoj estis salti de sur garaĝoj, grimpi laŭ konstruejoj kaj esplori forlasitajn domojn. Mi ŝatis sola vagadi tra la urbo, serpentante laŭ la stratoj ĝis kompreni ke mi tute perdiĝis kaj ekserĉi revenan vojon – neniam la saman. En la vilaĝo mi kolektis surstrate botelojn lasitajn de ebriuloj por poste vendi ilin. Sur mia biciklo mi esploris la plej forajn partojn, inkluzive apudajn arbarojn, forlasitajn farmojn kaj subterejojn, kaj foje eĉ veturis tre for por vidi de proksime arbaran incendion.



Ĉu tio povus esti danĝera? Sendube. Sed tiel vivis kaj ludis ĉiuj miaj samaĝuloj, tio estis normo de nia infanaĝo. La gepatroj prizorgis nin, sed ne klopodis protekti ĉiupaŝe. La patro avertis ke mi devas esti atenta kun tranĉilo – sed post enmanigi ĝin al mi. Ĉiu knabo en nia korto havis faldtranĉilon kaj ni ludis kun ili libere. Mi ne memoras ke iu serioze vundiĝu aŭ vundu aliajn. Danĝero estis parto de nia vivo kaj ni sciis trakti ĝin.



Mi finis universitaton (ankaŭ sen ajna gepatra subteno), memstare trovis laboron, poste ŝanĝis ĝin, lanĉis plurajn projektojn. Du miaj amikoj el la sama 37a mezlernejo, fama pro sia fuŝeco, laboras nun en nia Gazprom-firmao – unu estas vic-direktoro kaj alia estras gravan sekcion. Tiaj historioj abundas en mia generacio. Ĉu ili ripeteblas?


Bigotaj fiuzantoj
Iu diros, ke tempo ŝanĝiĝis kaj nun estas multe pli danĝera periodo – pedofiloj ĉasas en infanludejoj kaj embuskas en retejoj, krimuloj ŝtelas la bebojn por teruraj celoj, trafiko aktivas kaj ­la urboj ĉiam pli grandas. Sed ĉu vere ĉiuj ĉi danĝeroj mankis en nia epoko? 
Kredu min, ĉio (krom interreto) jam haveblis, nur estis malpli vaste konata, ĉar sovetiaj gazetoj preferis rakonti pri atingoj dum la krimajn novaĵojn liveradis onidiroj. Seria murdisto Andrej Ĉikatilo mortigis 53 homojn jam antaŭ 30 jaroj, en la vaste propagandata epoko de la “feliĉa sovetia infanaĝo”.



Sed kiu do profitas de tiu ĉi trozorgado? La plenkreskuloj. Jes, vi legis korekte – la infankulto utilas nur al sennombraj fiuloj, kiuj uzas ĝin en siaj, tute malnoblaj interesoj. Mi donos kelkajn ekzemplojn.



Homoj ne ŝatas malpermesojn, ĉar preferas imagi sin liberaj (malgraŭ fakto, ke plejparto plu havas infanmenson). Kion do faru manipulemaj elituloj? Aranĝu ke la homoj malpermesu al si mem.
La mezepokaj ekleziestroj tiucele diris, ke io kaj tio malplaĉas al dio – kaj tio funkciis. La stalinistoj deklaris homon "malamiko de la popolo" kaj tio pravigis buĉadon. La nazioj ekstermis ĉion, konsideratan leza por la nacio. Nun ĉio iĝis pli simpla – sufiĉas diri ke io estas danĝera por infanoj.



En 2013 Usono aprobis la Magnickij-leĝo, kiu forte ĝenis la putinisman eliton. La Kremlo ne povis rebati ekonomie, do faris tion per... la infanoj! Oni deklaris ke la rusiaj infanoj adoptitaj en Usono trafas tie grandan danĝeron, mistraktadon ktp. Tiel aperis la "leĝo de malhonestuloj", kiu laŭvorte celis protekti la orfojn, sed en realo senigis centojn da ili solan ŝancon akiri familion kaj iujn simple sekvis al la morto.
Poste je la sama preteksto estis aprobita multe diskutata kaj neimageble stultega (ĉar fakte ne realigebla) leĝo, kiun eksterlandanoj ofte konsideras malpermeso de samseksumado en Rusio. Fakte tiu ĉi paperaĉo malpermesas nur "samsekseman propagandon (!) inter la neplenkreskuloj". En miaj 42 jaroj mi neniam sukcesis renkonti tiun magian samsekseman propagandon kaj neniu donis al mi tian ekzemplon. Plian fojon oni fiuzis la infanojn kiel ŝirmilon de tute aliaj celoj  ĉi-foje de la banala gejfobio.



Rigardu ĉirkaŭen kaj sendube vi trovos multajn ekzemplojn en via lando. Politikistoj, ekleziuloj, komercistoj  ĉiuj aktive uzas tiun universalan, nekontesteblan argumenton: "Ni faras tion por protekti la infanojn!" Mirinde, sed la publiko plejparte aplaŭdas aŭ almenaŭ obeeme silentas. Neniu riskas kontraŭi la kulton.

Viktimoj de la amo
“Mi ne povas iri kun vi al kafejo, ĉar tie mankas infanĉambro!” 
“Mi ne pretas reveni al laboro, ĉar mi ne plu vidos la bebon tage, nur matene kaj vespere. Li ŝanĝiĝas rapide kaj mi devas vidi ĉion!” 
“Li ne iros al infanĝardeno, ĉar mi ne ŝatis ĝin, do ankaŭ li ne ŝatos!” 
“Mi ne preparis lian pasporton, ĉar mankas bona foto. En tiu li estas malbela, en alia trista, la tria estas malhela...”
“Ni ne iros al infanteatro, ĉar li kuros ĉie, ĉion forprenos de aliaj infanoj kaj rompos. Mi ne povas obeigi lin, li ja estas bebo!” 

Ĉu mi daŭrigu? Mi listigis nur kelkajn stultaĵojn, kiuj emerĝis el mia memoro. Patrinoj kaj beboj diferencas, sed la kerna ideo estas ĉiam la sama: la bebo estas ĉio, mi estas ĝia obeema servanto. La gepatra malgajno evidentas – homoj rezignas plenforte ĝui la vivon por ke iliaj gefiloj povu fari tion. Sed ĉu ili faras?



Ekde 2000 mi estas estro. Nomoj kaj lokoj ŝanĝiĝas, sed ĉiam temas pri proksimume deko aŭ pli da subuloj. Ĉu vi scias kion mi rimarkis? La plej malfortaj (fizike kaj mense) kunlaborantoj estas generacio de la 1990aj jaroj. Ili ne povas plenumi kelkajn taskojn samtempe, rapide laciĝas, klopodas eviti malkutiman aŭ komplikan laboron kaj ĉiam esperas ke iu helpos ilin, korektos iliajn erarojn kaj pardonos iliajn fuŝojn – ne pro speciala bonkoreco, sed ĉar li devas! Ili plu sentas sin infanoj, kiuj kvazaŭ ne laboras sed plu ludas. Ili strikte gardas siajn rajtojn, sed evitas ajnan respondecon kaj en komplika situacio serĉas ne solvon, sed homon kiu trovos ĝin. 
Kaj tiu senpoveco kombiniĝas kun granda aplombo, tiom propra al tiu ĉi malforta generacio.



Rimarkindas ke en ilia valorsistemo la plej gravan lokon okupas juneco, do ili ĉiam substrekas ĝin kiel sian avantaĝon. Kion fari – ili nur sekvas stereotipon de nia socio, kiu (malsame ol tiu tradicia) preferas belon de la junecon al sperto de la aĝo. Ili povus esti ĉarmaj, sed efikaj neniam. Jen sekvo de la troa zorgemo kaj dorlotemo, tiom propraj al nia epoko.


Amu, do ne helpu
Tamen mi ne pentru la tutan bildon per nigra koloro. Antaŭ kelkaj jaroj mia amikino, kiu devenas de malriĉa familio kaj nun posedas sukcesan PR-firmaon, aĉetis apartamenton – grandan, sed en relative malnova kaj malprestiĝa urboparto. Kial? Ŝi ja povus aĉeti tiun pli modernan en kvartalo konstruita de ŝia kliento, kiu certe donus al ŝi gravan rabaton. “Tie ankoraŭ mankas mezlernejo” klarigis ŝi. “Mi ne volas veturigi la infanojn ĉiutage al prestiĝa, sed fora lernejo. Mi preferas ke ili frekventu la ordinaran, sed proksiman, kiun ili povus atingi memstare. Se ili vere deziros, ili sukcesus en iu ajn lernejo”.




Mia kuba princino frekventis ordinaran lernejon en la plej fora provinco de sia lando. Sed ŝi estas inteligenta kaj de infanaĝo sciis, ke ĉio dependas de ŝi mem, do lernis bone kaj danke al tio sukcese aliĝis al la Havana universitato pri komputikaj sciencoj. La gepatroj kun siaj mizeraj salajroj (15 ĝis 20 dolaroj monate) ne ĉiam povis ion doni al ŝi kaj stipendio en la unua studjaro egalis al 5 dolaroj, sed ŝi ne plendis, nek serĉis facilajn vojojn akiri monon, sed diligente studis.



Kiam ni renkontiĝis unuafoje en 2015 ŝi jam estis fakulo pri informadika sekureco kaj respondecis pri tiu fako en pluraj organizaĵoj de sia provinco. Krom la hispana ŝi vigle parolas la anglan kaj Esperanton, finis bazan kurson pri la franca kaj pripensas lerni la rusan.



Poste mi vidis kiel ŝi sukcese kaj tute memstare solvas plurajn problemojn kaj plenumas komplikajn taskojn, kio tute ne malhelpas al ŝi esti ĉarmega virino kaj tenera panjo. Iu povus diri, ke mi nur teoretiumas kaj apenaŭ povus same rigore trakti miajn infanojn. Kredu min, tio estas malvero. Mi estas zorgema patro kaj miaj idoj havos ĉion vere bezonatan al ili. Mi povus fari ion ajn por mia familio kaj jam pruvis tion plurfoje. Sed tiu ĉi amo kondukas min al tute aliaj konkludoj.



Ankaŭ mia koro doloras vidi kiel la bebo ŝanceliĝas sur siaj malfortaj kruretoj kaj ofte falas, sin batante kontraŭ firma grundo. Sed mi amas lin kaj pro tio ne helpos.



Mi ĉiam memoros ke mia tasko estas instrui ilin stari per si mem kaj marŝi memstare. Mi donos al li sciojn por serĉi sian vojon kaj trejnos por havi la fortojn sekvi ĝin. Sed ne pli. Mi amas mian bebon, sed mia dio estas la familio, en kiu ĉiu ano (kaj speciale mia mirinda edzineto) same valoras kaj gravas. Ni estas kune kaj tio estas nia forto – la forto, kiun tiel bezonas ĉiu komencanto en la afero tiom komplika kia estas la vivo.

Comments

  1. Bonega artikolo pria: http://5kids1condo.com/very-superstitious-how-fact-free-parenting-policies-rob-our-kids-of-independence/

    ReplyDelete

Post a Comment