Medaloj neniam abundis aŭ Du jaroj en la afgana armeo: Parto I

Nikolao Bej partoprenis du militojn – unu mallongan, nedeklaritan kaj alian dekjaran, vaste konatan. Sed nur malmultaj sciis ke el preskaŭ tri jardekoj da militservo du jarojn la silentema subkolonelo pasigis en la afgana armeo.

Kampara infanaĝo
Mi naskiĝis en 1946 en vilaĝo Voznesenovka (ekde 1993 – Birlik), Kazaĥa SSR. La patrino devenis de vilaĝo Konstantinovka, kiu situas ĉe rivero Tentek. Dum la Rusia enlanda milito ŝi, tiam okjara knabino orfiĝis kaj forveturis kun rifuĝintoj al Voznesenovka, kie eklaboris kiel vartistino en iu familio. La patro devenis de Poltavo (Ukraina SSR). Liaj gepatroj estis malkulakigitaj kaj dum Holodomoro (1932-1933) ekzilitaj al Kazaĥio, kien ili dum unu jaro kaj duono veturadis sur siaj bovoj.
En Voznesenovka loĝis multaj ekzilitoj. Post disfalo de Sovetunio la germanoj kaj ĉeĉenoj foriris kaj poste ankaŭ la rusoj devige forlasis la vilaĝon. Oni translokis tien kazaĥojn el Ĉinio kaj Mongolio, kiuj ne nur la rusojn, sed eĉ lokajn samgentanojn komencis forpremi. Disfloris ŝtelado kaj rabado. Oni povus eniri korton, forkonduki brutojn kaj ili malaperis por ĉiam. Plendoj restis senrespondaj.
La patrino mortis en 1993. Ni ankoraŭ ne enterigis ŝin, sed oni jam demandas: kiam vi foriros? Vendi loĝejojn ne eblis, do la parencoj simple lasis ĉion kaj translokiĝis al Pavlodara provinco.
En nia familio estis ses infanoj. La patro handikapiĝis en infanaĝo – li havis la paralizitajn krurojn, moviĝis kun lambastonoj. Li laboris en kolĥozo kiel gardisto kaj muelisto, akrigis falĉilojn por falĉmaŝinoj. La patrino laboris en draŝejo, legomejo, ŝmiris argilajn tegmentojn de la kolĥozaj deponejoj.
Sepjaran lernejon mi finis en Voznesenovka kaj poste kvar jarojn lernis en distrikta centro Georgijevka (ekde 2007 – Kalbataŭ), kie mi loĝis en internulejo.

Militlernejo
Dum militserva registriĝo en 1964 mi deziris trafi militlernejon pri telekomunikado, sed jam mankis lokoj tie, do oni sendis min al la Tjumena inĝeniera militlernejo.



Kial mi elektis tiun vojon? La patro mortis jam en 1960, kiam mi ankoraŭ ne finis la sepjaran lernejon. La patrino ne povus samtempe vivteni du infanojn en la postbazaj lernojaroj, do la pli aĝa fratino rezignis je tio kaj iris al librokontista lernejo. Mi finis la plenan lernoperiodon, sed frekventi instituton jam ne povus – tie ja necesus ankaŭ lui loĝejon, aĉeti vestojn kaj manĝojn. Do mi decidis iri al militlernejo, kie la ŝtato provizis al la kursantoj ĉion.



Oni sendis min al la 10a roto de la inĝeniero-sapeista fako. Ni ĉiam estis en kazerna stato, nur somere oni lasis nin hejmen por ŭnu monato. Cetere mi sciis adaptiĝi al malfacilaĵoj.
Oni instruis al ni multe pli ol unusolan fakon, ĉar en la armeo oni povus sendi novicon al iu ajn vaka posteno, ne nur al la inĝeniero-sapeista. Baldaŭ mi havis eblecon apliki ĉion en praktiko.

Damanskij
Post fini la militlernejon en 1967 oni sendis min al Fora Oriento. En trajno mi veturis ĝis stacio Lazo en Ĉemara regiono kaj poste 3 km ĝis militista urbeto, kie estis deplojita la 225a inĝeniero-sapeista bataliono de la 135a motorpafista divizio de la 45a armea korpuso. Unue oni nomumis min komandestro de skolto-plonĝista plotono kaj post unu jaro mi komandis inĝeniero-sapeistan plotonon.
La 2an de marto 1969 ekflamis armita konflikto en insulo Damanskij, kiu troviĝas en rivero Ussuri, ĉe la limo kun Ĉinio. Reprezentantoj de nia bataliono partoprenis funebron en la 57a limgarda taĉmento, kiu estis en la unua frontlinio. Ili rakontis pri kruelaĵoj fare de ĉinoj, pri kripligitaj kadavroj de niaj limgardistoj.



La 15an de marto, tuj post veni al ekzercejo apud Blagoveŝĉensko, ni ricevis sciigon: vicestro de la inĝeniera servo (VIS) de la divizio kapitano Viktor Levickij estas vundita dum interpuŝiĝo kun la ĉinoj. La ekzercoj estis nuligitaj, ni entrajniĝis kaj rapide ekveturis al stacio Lazo. En la dua tago ni jam estis apud insulo Damanskij.
Oficiale tie batalis nur la limgardistoj. En realo ĉe la limo koncentriĝis trupoj, altiritaj de la tuta regiono – de Vladivostoko ĝis Krasnojarsko. Nia sapeista plotono konstruis komando-observjeojn, aranĝis vojojn kaj itinerojn por kolonoj, trahakis senarbajn striojn por trapaso de la veturiloj.
Poste mia vic-plotonestro Genadij Ŝlepov estis premiita de la ordeno de Ruĝa Stelo. Batalionestro Solodovnikov estis proponita al honorigo kiel Heroo de Sovetunio, sed fine oni donis al li Lenin-ordenon.
La premiojn ili ricevis pro batalado ligita al tanko T-62. La ŝtatlimo tiutempe pasis laŭ ŝanelo de rivero Ussuri, kiu fojfoje translokiĝis. Insulo Damanskij estis malgranda, formiĝis el sablo, alportata de la ondoj, do post printempa disfluo de Ussuri ĝi reaperis en la ĉina flanko.
Dum la batalo komandestro de la 57a limgarda taĉmento kolonelo Demokrat Leonov provis aranĝi flangan atakon per kvar tankoj, sed alfrontis fortan kontraŭtankan pafadon kaj la ofensivo fiaskis. La unua tanko en kiu troviĝis li mem, estis damaĝita, la skipo pereis.



Ĝi restis en akvo, proksimume 500 m for de nia bordo kaj 100-150 m for de la ĉina. Oni diris ke ĝin trafis sperta bombokanonisto, kiu partoprenis la Korean militon, kaj havis eskorton el pli ol cent soldatoj. T-62 estis nova, sekreta tanko, do kompreneble ĉinoj deziris ekhavi ĝin. Ili rampis al ĝi, provis malmunti aparatojn kaj komencis prepari betonajn fundamentojn  por fortaj vinĉoj, kiuj devis fortrnei ĝin al la ĉina bordo. Do nia bataliono ricevis ordonon: eksplodigi la tankon.
En sapeista grupo partoprenis mia vicplotonestro Ŝlepov. Kiam la grupo proksimiĝis al la tanko, la ĉinoj jam estis tie. Komenciĝis proksima batalo dum kiu niaj soldatoj foje kaptis ĉinajn grenadojn kaj ĵetis ilin reen. Unu el ili eksplodis en la mano de Ŝlepov, kripliginte la fingrojn. En nia bataliono neniu pereis, estis nur vunditoj, kiujn oni transportis al hospitaloj kaj sanitaraj trupoj. En sanitara trupo de la Lazo-garnizono koncertis famaj artistoj, mi memoras ke Josif Kobzon kantis antaŭ la vunditoj.
Ion la ĉinoj sukcesis malmunti, sed finfine ni eksplodis la tankon kaj ĝi sinkis sub glacion. Nur poste la ĉinoj eltrenis ĝin surborden.
La pereinta skipo estis evakuita kaj entombigita en urbo Imano (ekde 1972 – Dalnereĉensko) kaj en la limgardejo. Meze de aprilo ĉio trankviliĝis.

Staboj kaj garnizonoj
En novembro 1969 oni promociis min ĝis asistanto de estro de mobiliza grupo en urbo Lesozavodsko. Post redukto de la personaro mi iĝis asistanto de stabestro je la rango de supera leŭtenanto. Danke al tio mi lernis la staban laboron.
Post unu jaro mi edziĝis. La bopatro estis handikapulo de infanaĝo, sen kruro, laboris kiel seruristo en fervojo. La bopatrino samloke laboris kiel instrumentistino.
Post plia redukto mi devis translokiĝi al Ĥabarovsko por la sama posteno. Poste mi estis komandestro de sapeisto-inĝeniera roto, VIS de motorpafista regimento.


En 1978 mi enmatrikuliĝis je la komandestra fakultato de la Supera Milito-Inĝeniera Akademio de V.V. Kujbiŝev en Moskvo. Ĝis 1982 mi loĝis kaj studis en la ĉefurbo, tiel ricevinte du altajn edukojn – la militan kaj civilan.
Post fini la akademion mi estis sendita al Erevano (Armena SSR) por okupi postenon de VIS de divizio. Tamen surloke mi eksciis, ke mia antaŭulo, kiun oni devis sendi al Afganio, kolektis aron da paperoj pruvantaj lian malfortan sanon, kaj tute ne planis lasi la komfortan lokon. La diviziestro eĉ ne akceptis mian viziton.



Mi ne luktis por tiu posteno, ĉar komprenis kiel funkcias la inĝeniera fako en tiu divizio – la teknikaĵoj laboris ne nur oficiale, por la armeo, sed ankaŭ neoficiale kaj ĉiuj estis kontentaj. Mi ne akceptus tion. En stabo de la divizio oni proponis al mi vakan postenon en urbo Aĥalkalako (Kartvela SSR) kaj mi aprobis.
La urbeto troviĝis en alta montaro. 70 km for kreskis ĉio – fruktoj, legomoj. En Aĥalkalako oni plantis nur pomojn kaj terpomojn. La konstruaĵoj estis ĉefe unuetaĝaj, simplaj. Tio estis la tipa kartvela distrikta centro. Apude troviĝis Leninakano, do ankaŭ ĉe ni senteblis la fama tertremo en 1988. Sed mi tiutempe jam estis en Tjumeno.

Urĝa telegramo
En Aĥalkalako oni proponis al mi registriĝi por militservo eksterlande – en Pollando, Ĉeĥoslovakio, GDR. La edzino delonge revis viziti aliajn landojn, do mi enlistiĝis kaj vere trafis eksterlanden, tamen ne en Eŭropon.
Tio okazis post du jaroj, en aprilo 1984, dum printempa kontrolado. Mi estis en pafejo, pafis el pistolo, kiam alkuris mesaĝisto: “Kamarado subkolonelo, oni urĝe vokas vin al la stabo!” En la stabo oni montris al mi telegramon: “Post tri tagoj esti en Moskvo. Direktiĝas al DRA kiel konsilisto de la 14a infanteria divizio”. Tiutempe oni ankoraŭ kaŝis nenion, nur poste komencis skribi: “Direktiĝas en landon kun varma klimato”.



La edzino tiutempe laboris en kirurgia sekcio kaj partoprenis kun la hospitalo ekzercojn en Erevano. La gefiloj loĝis en la hospitalo en Aĥalkalako, kie flegistinoj prizorgis ilin. La filo Aleksandro estis jam en la kvina lernojaro, do li zorgis pri la filineto Olga – vekis ŝin matene, preparis por infanĝardeno.
Mi sendis asistanton al Erevano por preni la edzinon dum mi mem kolektis la aĵojn kaj vespere aranĝis adiaŭon kun geamikoj. Ludmila venis meznokte kaj matene mi jam veturis al Leninakano, de kie tra Kievo (rektaj flugoj mankis) flugis al Moskvo.

Forgesu ke vi estas nura konsilisto!
Unue oni kolektis estontajn konsilistojn en Moskvo, kie ni troviĝis dek tagojn. Oni iom instrukciis nin, donis civilajn vestojn – modestajn pelton kaj kompleton, kies kostojn oni poste adiciis el nia salajro.
En Afganion mi venis meze de aprilo 1984 en An-24 el Taŝkento. Antaŭulo decidis ne atendi min en Kandaharo kaj forveturis al Kabulo kie ĝoje festenis sian foriron. Ni iom interparolis pri specifaĵoj de la inĝenieraj taskoj, mi ricevis instrukciojn de konsilisto de la komandestro de la Inĝenieraj trupoj de Afganio, kaj post tri tagoj flugis al Kandaharo.



Post alveni mi enloĝiĝis en ĉambro, prezentis min ĉe komandestro kaj ricevis mitraleton kaj pistolon, kiujn ĉiam havis ĉe mi. En la konsilista urbeto ni surportis civilajn vestojn, ekster ĝi uzis afganan uniformon sen rangosignoj. Specimenojn de minoj post malminado mi lasis por mi – forigis eksplodigilojn kaj la minojn stokis en la ĉambro por poste uzi dum instruado. Afganoj ne ŝatis longe gasti tie – post vidi la minojn ili tiuj sin turnis kaj foriris.
En la 15a divizio de la 2a armea korpuso militservis ankaŭ konsilisto de la diviziestro, konsilistoj de estroj de la ĉefaj diviziaj fakoj kaj konsilistoj de la regimentestroj. Je nia dispono estis ŝoforoj, unu asistanto por ĉiuj kaj interpretisto, kiu kutime troviĝis ĉe la konsilisto de la diviziestro.
Kompreneble ne eblis lerni la lingvon dum tiom mallonga periodo kaj neniu atendus nin lerni – jam post dek tagoj mi partoprenis bataloperacon. Do mi aĉetis vortaron kun rusa transskribo kaj tiel interkompreniĝis – jen per ĝi, jen pemane.
En Moskvo oni instruis nin tiel: “Vi estas nuraj konsilistoj, via tasko estas konsili kaj ili mem sekvu la konsilojn kaj realigu ilin”. En Kabulo oni tuj diris al mi: “Forgesu ke vi estas nura konsilisto. Vi estas komandestro de la inĝeniera fako de la divizio”.





Tio estis la vero. Mi vere gvidis la inĝenieran fakon de la divizio. Instruado, aranĝo de la vojoj por kolonoj, serĉado, sendanĝerigo kaj detruado de la minoj, ebenigo de la vojoj post eksplodoj, liverado de akvo kaj elektro – ĉion ĉi mi aranĝis kaj foje persone faris.
Dum la operacoj en dezerto ni devis veturigi kun si akvon en aŭtoakvujoj kaj akvujoj, kroĉitaj sur la veturiloj. Ni prenis ĝin el riveroj, rojoj, kjarizoj (irigaciaj kanaloj konstruitaj antaŭ jarcentoj) kaj poste purigis per MAFS (Modernigita Aŭtofiltra Stacio). Mi proponis ne sendi MAFS al danĝeraj lokoj, sed anstataŭe venigi por akvoprenado aŭtoakvujojn kun pumpilo kaj eskorto por poste purigi la akvon en sekura loko.
Ni ĉiam bolis akvon, ĉar en la kjarizoj povis esti kadavroj de bestoj kaj homoj. La militistoj, speciale en la sovetia 40a armeo, ofte malsanis je iktero. Iuj intence infektiĝis por eksiĝi de la armeo, sed plimulto malsaniĝis nature.

Rande de Kandaharo
La konsilista urbeto estis inĝeniere prikonstruata sub mia observado. Ĝi estis malgranda, 400 x 400 metroj kaj situis en la sud-orienta rando de Kandaharo. Unuflanke troviĝis dezerto, aliflanke estis verdejo. Antaŭ ni tie loĝis usonaj konsilistoj, post kies foriro la urbeto tri monatojn malplenis kaj estis tute disrabita.
Ni loĝis en unuetaĝaj vilaoj, kiuj havis po du enirejoj. Ĉiu konsilisto loĝis en aparta ĉambro dum kuirejo estis komuna kaj necesejo troviĝis en la korto. Ni kuiris memstare, sur primusoj. En oficejoj kaj dum la operacoj oni donis al ni tiucele afganan soldaton, kiun ofte necesis kontrolu kaj konsulti. Por bani nin ni uzis elektrovarmigilojn, poste konstruis banejon. Elektron dum certaj horoj provizis dizela generatoro.
La urbeto estis ĉirkaŭbarita per tri metrojn alta argila barilo super kiu streĉiĝis pikdrato. Tuj post la barilo, laŭlonge de la interna flanko etendiĝis kvin metrojn larĝa obstaklostrio kun kontraŭinfanteriaj minoj. Surtere kuŝis la drato MZP (rusa mallongigo: malmulte videbla obstaklo). Ĝi estis eta, maldika, sed kroĉiĝis al piedoj, do ne eblis kuri rapide.



De tempo al tempo en la urbeton penetris ŝakaloj. Ili eksplodis sur minkampo kaj mi devis restarigi ĝin. Mi iris kun palpilo (skemoj de la minkampo haveblis, sed realo povis esti alia), ĉion kontrolis kaj metis novajn minojn.
La urbeton gardis motorpafista plotono de la Sovetia armeo. La duŝmanoj gratulis nin per bombardado je ĉiuj sovetiaj kaj afganaj festoj. Fojfoje sekvis sturmoj, tiam ni repafis. Mi estis ano de la skipo de 120 mm bombokanono. La skipo konsistis nur el la konsilistoj.
La gardistaro uzis grandkalibrajn mitralojn KPVT (rusa mallongigo: la grandkalibra tanka mitralo de Vladimirov, 14,5 mm), Utjos (Klifo; grandkalibra mitralo, 12,7 mm). Por protekti la domojn kontraŭ kugloj kaj splitoj oni metis sur tegmentojn korpusojn de la blendveturiloj kaj konstruis tie pafejojn el haveblaj materialoj. Kompreneble ni ne ĉiam pafis ĝuste kontraŭ celoj, ofte simple kontraŭ la verdejo, de kie oni pripafis nin. Tie povus troviĝi ankaŭ civiluloj, sed ni ne havis elekteblon.
En majo 1986, kiam mi revenis al Sovetunio, pripafado okazis preskaŭ seninterrompe. Post ĉiuj 15-30 minutoj la duŝmanoj lanĉis misilojn “tero – tero”. 1985-1986 estis la plej danĝeraj jaroj.
En 1987, jam post mia foriro, komenciĝis intertraktoj kun la muĝaĥidoj kaj laŭetapa eliro de la trupoj, unuavice el Kandaharo kaj aliaj foraj garnizonoj.

Decembristino
Post unu jaro oni permesis al mi aranĝi invitilon por la edzino kaj tiam aperis nova problemo. Ni ne povis kunpreni al Afganio la infanojn. La parencoj ne havis specialan entuziasmon pri tio, do… Ni jam planis lasi ilin en internulejo en Moskvo (multaj konsilistoj tiel faris), sed finfine Olga kaj Aleksandro forveturis al la bopatroj en Lesozavodsko.
Ludmila venis en septembro 1985 kaj foriris kun mi en majo 1986. Ankaŭ aliaj konsilistoj alportadis edzinojn, kiam tio eblis. En la 40a armeo tio estis malpermesite. Do ankaŭ pro tio malŝatis nin ĝiaj oficiroj, ili pensis ke kondiĉoj de nia militservo estas pli bonaj. Sed pri kiaj avantaĝoj oni povus paroli?! Tage kaj nokte ni estis ĉirkaŭitaj de la samaj muĝaĥidoj, nur iom pli mildaj.



Ni anticipe informis la parencojn en Kazaĥio kaj Lesozavodsko, kiam aviadilo flugos al Kabulo, diris kiom da tagoj ni restos tie kaj kiam flugos al Kandaharo. Jam mi sidiĝis en la aviadilo kun afganaj militistoj kaj iliaj familianoj kaj jen oni eligas nin – diris, ke okazis troŝarĝado, do atendu sekvan flugon. Mi memoras kiel ni stariĝis malantaŭ la aviadilo kaj kiam ĝiaj turbinoj ekfunkciis aerfluo forblovis mian valizon, nur la tenilo restis en la mano.
Kiam ni kun la sekva flugo alteriĝis en Kandaharo, evidentiĝis ke oni jam ne plu atendas nin – la aviadilo el kiu oni eligis nin estis trafita per misilo “tero – aero”, la skipo kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis.
Tio estis civila flugo, unuafoje okazis tio. Pri la faligita aviadilo oni rakontis en la sovetia televido. La patrino grizhariĝis je unu tago, la bopatrino malsaniĝis kaj la filo estis enhospitaligita pro korproblemoj. Nur post unu monato ili ricevis nian leteron kaj eksciis, ke ni hazarde saviĝis.
En la konsilista urbeto mi tuj konatigis la edzinon kun mitraleto kaj montris kie kaŝi sin dum la bombardoj – eta koridoro, sen fenestroj kaj pordoj. Obusoj povus trafi ĝin nur tra la tegmento, sed tio jam estis malpli verŝajne. Ŝi neniam eliris la urbeton. La decembristino!

Comments