Paŭlo Danilĉenko estas la sola kunlaboranto de TjumenNIIgiprogazo, kiu
partoprenis du militojn – en Afganio kaj Ĉeĉenio. Li parolas tre singarde kaj
ĝenerale estas silentema, sed mi scias ke li konas multe pli ol li rajtas rakonti.
Vojo al la armeo
Mi naskiĝis en Novosibirsko, sed jam en infanaĝo kun la gepatroj
translokiĝis al vilaĝo Onoĥino (Tjumena distrikto, Tjumena provinco). Post fini
mezlernejon mi militservis du jarojn en la Limgardaj trupoj sur la Kurilaj insuloj. Post malmobilizo mi decidis resti en la armeo, do finis suboficirajn
kursojn en Vladivostoko kaj revenis al la sama trupo. Tie mi servis pliajn kvin
jarojn post kio estis sendita al insulo Saaremaa en Estona SSR.
Afgana limo
En 1988 oni sendis min al Afganio, en la Pjanĝan limgardan taĉmenton,
kie mi servis kiel supera suboficiro. Tra Aŝĥabado kaj Duŝanbeo ni flugis al la
ŝtatlimo. Neniu speciala instruado okazis, ni simple aŭskultis unu lecionon en
Moskvo.
Ni estis deplojitaj ĉe vilaĝo Ŝerĥano kaj prizorgis flosponton trans
rivero Malsupra Pjanĝo, laŭ kiu pasis limo inter Sovetunio kaj Afganio. Niaj
postenoj troviĝis inter la rivero kaj averta tereno. En la vilaĝo loĝis
afganoj, taĝikoj, iom da paŝtunoj, multis germanoj. Rilatoj kun la lokanoj
estis normalaj, ĝis nun mi havas amikojn ĉe ambaŭ bordoj. Ni havis
interpretiston el Turkmenio, sed fakte ĉiuj parolis la rusan.
Ni loĝis en kazernoj en la limgardejo, sed promenis ekstere – po unuope,
sen armiloj, ja ni sentis nin kvazaŭ hejme. Mankis malpermesitaj horoj, tage
kaj nokte ni povis iri ien ajn. Mi ne memoras ke eĉ unufoje iu pripafis aŭ
atakis la militistojn.
En la lastaj jaroj jam ĉie estis trankvile – venis buboj el Kabulo,
aliaj lokoj kaj ĉiuj rakontis la samon. Eĉ laŭ statistiko videblas, ke preskaŭ
mankis homperdoj en tiu periodo. Nur poste ĉio ekbolis – en Taĝikio kaj trans
la limo, en Afganio, kiam niaj trupoj foriris. Ĉiuj scias pri la 12a limgardejo
de la Moskva limgarda taĉmento, kiun islamistoj venintaj el Afganio, tute
ekstremis. El 48 limgardistoj 25 pereis. Sed tio okazis jam en 1993, en nia
tempo ankoraŭ estis trankvile.
Ni havis unu taskon – garantii trairon de humanitaraj kargoj por la
afgana loĝantaro laŭ flosponto. Trafika roto transportis la helpokargojn kaj ni
eskortis ĝin.
La sovetiaj trupoj forlasis Afganion la 15an de februaro 1989, sed ni
restis, ĉar la humanitara helpo plu venis. Mia servo tie finiĝis en februaro
1990, sed la limgardejo plu funkciis. La lasta helpo estis sendita al Afganio en
1994.
Komence de 1990 mi revenis al Saaremaa, sed tie jam ĉio kolapsis, regis
ĥaoso. Komandestro malkaŝe sugestis al ni: “Kiu povas – iru al aliaj lokoj.
Redonu la armeajn havaĵojn kaj foriru”.
La 28an de majo 1991, je la Tago de limgardisto, mi translokiĝis al
Tjumeno. Ĉi tie mi ekservis en la provinca administracio de KGB, kie mi estis mastrumanto
de la ĉefsidejo. La saman postenon mi poste okupis en la nova ĉefsidejo de la
provinca FSB- administracio. Sed tio okazis jam post Ĉeĉenio.
Ĉeĉenaj vojaĝoj
La unuan fojon mi estis sendita al Ĉeĉenio en 1995. Kiam la armeaj
trupoj eniris la respublikon ni estis en Jarkova distrikto (Tjumena provinco).
Nu, kompreneble ni ion supozis, sentis ke io okazos. Oni tuj vokis nin al
Moskvo, instrukciis kaj sendis de tie al Mozdoko kaj de tie jam al Grozno.
Flughaveno en Ĥankalo ne akceptis nin, do ni alteriĝis sur la Norda flughaveno.
Ni laboris en aparta konstruaĵo malantaŭ la Departamento pri la ŝtata
sekureco, kiu troviĝis kontraŭ la Domo de la registaro. Loĝis ni en
komunloĝejo.
Se paroli sincere, ni malofte profitis de la moskva leciono – tro “saĝaj”
homoj faris ĝin, malproksimaj de la reala vivo. En Grozno loka FSB-estro
klarigis al ni situacion kaj ni tuj komprenis la veran situacion. La urbo estis
detruita, nur poste oni forigis rubaĵojn de la ĉefaj stratoj, fortiris
damaĝitajn tankojn kaj bruligitajn aviadilojn. Nur drinkejoj funkciis senĉese
kaj vodko vendiĝis je ĉiu angulo – drinku la rusoj! Tio kaŭzis plejparton de la
ĝenoj – soldatoj ebriiĝis kaj komencis fuŝi… Plurfoje ni devis solvi
problemojn, faritajn de ili.
Rilatoj kun la lokanoj estis normalaj, speciale en la urboj kaj kun la maljunuloj.
Ni ja iradis sen uniformoj, oni eĉ nomis nin “jakuloj”. Kvankam rusoj tiutempe
jam preskaŭ tute mankis en Grozno. Nur en Staropromislova distrikto ankoraŭ
restis multe da rusaj familioj – ili plu atendis pli bonan tempon, esperis.
Ni veturadis tra la tuta Ĉeĉenio – vizitis Ŝali, Bamuton, Gudermeson. Renkontiĝis
kun Ruslan Labazanov en lia denaska vilaĝo Tolstoj-Jurt. Tie neniam okazis
bataloj – domoj staris nedamaĝitaj, vendejoj funkciis, estis trankvile. En
Ĥankalo oni ofte pripafis nin…
Mi servis en la sekcio pri ekonomia sekureco. Ni laboris kun civiluloj
kaj entreprenoj, sed ĉefe kun bankoj. Plej malfacile estis intertrakti kun
bankistoj…
Kompreneble kelkfoje oni pripafis nin, sed feliĉe sen homperdoj – ĉio
danke al nia estro, kiu estis tre inteligenta, ĉiam antaŭis ĉiujn je du-tri
paŝoj, anticipe kalkulis ĉion. Poste li iĝis generalo, nun jam emeritiĝis. Unue
ni skeptike rilatis al li, pensis – kion li scias, moskvano. Sed ni rapide taksis
lin laŭmerite…
Ni interagis kun aliaj entoj – OMONoj el Tjumeno kaj Ĥanti-Mansijsko,
Tjumena SOBR (rusa mallongigo; Speciala Rapidreaga Taĉmento), loka milico.
Multaj buboj konfirmos: en Ĉeĉenio estis pli malfacile ol en Afganio. Oni ne
povis kompreni kie estas la niaj kaj kie la fremdaj, regis terura ĥaoso.
Armeanoj, milico, sekurecservoj – ĉiu laboris nur por si mem kaj neniu fidis al
iu ajn. Kun GRU (Ĉefa Skolta Administracio; armea spionservo) kaj SVR (Servo
pri Ekstera Skoltado) ni aktive kunlaboris, ili estis fidindaj.
La dua vojaĝo al Ĉeĉenio estis jam pli longa, sed ankaŭ sen homperdoj. En
decembro 1995 gerilanoj atakis Gudermeson, kie interalie blokis la Tjumenan
SOBR kaj ni helpis malbloki ĝin. La 23an de februaro 1996 ni jam flugis hejmen.
Post du semajnoj gerilanoj atakis Groznon.
Sekva generacio
Comments
Post a Comment