Lecionoj de 2020

Finiĝis la jaro, kiun multaj konsideras la plej terura en ilia vivo. Tamen ĉia sperto estas utila, se ĝi instruas ion al ni. Kiujn lecionojn donis al la mondo la jaro 2020? 


Naturo pli fortas ol la homo 
Ni pensis ke iĝis jam tiom fortaj, ke grave superis la naturon, do aperis specifa sento, en kiu kompato miksiĝas kun supereco. Ho bela maro, ĉarmaj bestoj, unikaj pejzaĝoj – ni devas protekti ilin, tiom vundeblajn kaj senpovajn antaŭ la homo! 


Sed la naturo memorigis al la homaro, ke ĝi plu estas fortego nevenkita kaj nur parte bridita de la civilizo. Eta viruso, nevidebla per homaj okuloj kaj estiĝinta en iu triaranga ĉina bazareto, paralizis la tutan mondon, diktante al ĝi siajn regulojn. 

Scienco estas neignorebla 
Plian fojon ni vidis ke la sola rimedo, inda je abunda investado, estas ne efikaj mortigiloj aŭ ludiloj kiel modaj elektraj aŭtoj, sed sciencaj esploroj celantaj la homon kaj lian bonfarton. 


Epidemiologoj kaj virusologoj antaŭ jaroj avertis ke tiu epidemio okazos, sed ilia voĉo estis ignorita. Nun ni pagas tion tro koste. 

La homo plu estas socia estaĵo 
Oni multe babilis en lastaj jardekoj pri kreskanta influo de teknikaĵoj, ebligantaj komuniki distance kaj kvazaŭ forviŝontaj limon inter (mal)ĉeesta komunikado. Tamen amasaj protestoj kontraŭ trudizoliĝo kaj kresko de psikologiaj perturboj, kaŭzitaj de ĝi, montris ke paroli pri adaptiĝo de la homo al tiu realo estas ankoraŭ tro frue. 


Ni plu bezonas senperan, vivan komunikadon. Ni bezonas ne nur aŭdi alian homon, sed ankaŭ vidi lin, tuŝi aŭ almenaŭ troviĝi je tuŝdistanco. La evoluo ne faris en kelkaj jardekoj tion, por kio necesas miloj aŭ eĉ milionoj da jaroj. Miraklo ne okazis. 

Povo plu regas la mondon 
Dum la Viena kongreso en 1814 la rusia imperiestro Aleksandro la 1-a proponis transiri de ekvilibrigo de la fortoj al politiko, bazita sur universalaj kristanaj valoroj. Post jarcenton similan koncepton proponis la usona prezidanto Woodrow Wilson, kreinta sur ĝia bazo la Ligon de Nacioj. Tamen 2020 klare montris, ke abstraktaj ideoj (eĉ plej belaj) ankoraŭ ne regas la mondon kaj la internacia komunumo plu haltas alfrontinte krudan forton. 


Usono atakis Ĉinion kaj apartajn ĉinajn kompaniojn, fajfinte pri libera merkato, honesta konkurenco kaj aliaj liberalismaj idealoj, kiujn ĝi tiom longe kaj pompe deklaris. Kiam temas pri mono, idealoj ŝoviĝas flanken. 


En alia mondoparto Azerbajĝano atakis Montaran Karabaĥon (fakte – Armenion) kaj dum 44 tagoj daŭrigis la militon, kiun la internacia komunumo povis nek haltigi, nek eĉ bremsi. La plej amuza afero estas ke ambaŭ militantaj flankoj estas membroj de la programo Partnereco por Paco, establita de NATO, dum la ĉefa eksterlanda instiganto kaj malkaŝa subtenanto de la milito estas ŝlosila membro de NATO (Turkio). 


Tamen la militon haltigis tute alia lando, kiu partoprenas neniujn NATO-ludojn. Tion faris Rusio kaj ĝi atingis la celon, montrinte la saman krudan forton – danke al sia militbazo en Armenio kaj bombardado de turkaj aliancanoj en Sirio. 


Do kiu deziras esti sendependa kaj sekura – kreu propran armeon kaj ne avaru monon por ĝia fortigado. Se tio ne eblas, ĝi devas trovi bonan aliancanon, kiu kaze de danĝero donos helpon pli efikan ol laŭtaj deklaroj aŭ publikaj ŝtatestraj kvereloj.

Ĉiu zorgu pri siaj aferoj 
2020 montris ke ambaŭ ŝtategoj – Rusio kaj Usono – fortiriĝas de la monda scenejo por koncentriĝi je propraj aferoj. Novizolaciismo venas kaj tio daŭros longe. 


Dum kelkaj monatoj Usono sukcesis rompi diplomatian blokadon de Israelo, kiu kun ĝia perado restarigis rilatojn kun kelkaj arabaj landoj. Naivuloj en Israelo povas ĝoji, sed efektive tio estas antaŭsigno de apenaŭ ĝojiga afero – Usono foriras el Proksima Oriento. Ĝi ne plu bezonas la arabian nafton, do haste fortirĝas el tiu problema regiono. Post malgajni longdaŭrajn militojn en Irako, Afganio kaj Sirio, ĝi simple fuĝas, lasinte siajn lokajn aliancanojn sub pafado – kiel tio jam plurfoje okazis antaŭe. Ĝia ĉefa zorgo nun estas garantii sekurecon de Israelo, kiu sola neniam povus elteni bataladon kontraŭ la tuta araba mondo. Almenaŭ parte tio sukcesis. 


Similan pozicion prenis Rusio, kiu malgraŭ pluraj alvokoj kaj akra kritikado de ĉiuj flankoj detenis sin de enmiksiĝo je konfliktoj ĉe siaj limoj. Rusio longe atendis, kiu venkos dum la protestoj en Belorusio kaj nur post vidi ke la opozicio ne kapablas preni la potencon, ĝi subtenis la nunan prezidanton, promesintan aranĝi sian foriron en plej proksima tempo. 


Dum la politika krizo en Kirgizio, la Kremlo nur observis indiferente kaj dum la milito en Montara Karabĥo ĝi nur lastmomente savis reston de la neagnoskita armena ŝtateto, sukcese evitinte profundan engaĝiĝon je la konflikton. Se aldoni ke aliaj ŝtategoj kiel Ĉinio, Barato kaj Brazilo, tradicie ne enmiksiĝas je aferoj de la aliaj landoj, ni vidas ke en la mondo malaperis ne nur tutmondaj, sed eĉ regionaj policanoj. Ĉiu mem zorgu pri siaj aferoj kaj ne atendu helpon de ekstere.

Fanatikuloj trudas sian volon al socio
Ni jam vidis kiel en 2014 grupo da furiozaj naciistoj sukcesis fari ŝtatrenverson en Ukrainio kaj eĉ prezenti ĝin kiel "revolucion" al sia popolo kaj al la ekstera mondo. Kvar jaroj necesis por ke la ukraina socio komprenu tiun ĉi trompon kaj forpelu "heroon" de la dua majdano (la unua okazis en 2004) kaj enpostenigu ulon sen klara programo, sed promesintan pli centrisman politikon.


Ĉi-jare ni vidis en Usono (kaj poste en aliaj landoj) kiel etaj grupoj de aktivuloj, ribelintaj post ŝajne apenaŭ rimarkinda evento, trudis al la tuta socio sian tagordon kaj sukcesis trudi siajn valorojn. Falintaj monumentoj kaj diskutoj pri vortuzo okupis landojn, trafitajn de la pandemio kaj ekonomia krizo, kvazaŭ mankis aferoj pli urĝaj kaj diskutindaj. Tio plian fojon konfirmis pravecon de Eric Hoffer, kiu diris ke "En la ludo de historio kutime partoprenas la plej bonaj kaj plej malbonaj, kaj la ludo okazas super kapoj de la plejmulto, sidanta meze." Agresemo kaj influo de tiu ĉi malplimulto estas tiom granda, ke iuj eĉ konsideras ĝin minaco al libera diskutado, pri kiu ĉiam fieris la okcidenta mondo.

Elitoj ĉiam elturniĝas
Malgraŭ tiuj ĉi ŝokoj kaj perturboj, la elitoj sukcesis ne nur postvivi, sed eĉ ekregi la situacion. Lertaj politikistoj superbabilis la aferojn tiel ke realaj problemoj kaŝiĝis sub lavango de tiuj triarangaj kaj la amaso, ricevinta bombonojn anstataŭ mono, tamen grandparte kontentiĝis je tio kaj subtenis la malnovajn lupojn, kiuj ĝustatempe sin prezentis kiel gvidantoj de la ribelinta ŝafaro. 


Tumultoj iom post iom ĉesis kaj la paŝtistoj pelis siajn gregojn plu, apenaŭ ŝanĝinte la direkton kaj siajn celojn.

Manipulado de la amasoj efikas
En 2019 ni ĉiuj observis la belegan kampanjon de Greta Thunberg – bone organizitan, zorgeme planitan kaj profesie realigitan. Mi admiris la ulojn, kiuj faris tion – bona laboro! Bedaŭrinde ĝi estis ĉesigita tuj post kiam ilia heroino malsukcesis ricevi la Nobel-premion pri paco, kio donus al ŝi pli fortan statuson kaj ebligus uzi ŝin pli longe (ja prezenti 18-jarulinon kiel "miraklan infanon – savonton de la mondo" estus malfacile).


En 2020 ni vidis plian ekzemplon de sukcesa PR-kampanjo, sed malpli profesie faritan. Kiam oni unuafoje raportis pri "venenado de Aleksej Navalnij" kaj lia mirinda saviĝo en hospitalo, multaj homoj en Rusio miris – ĉu FSB vere estas tiom fuŝa, ke por mortigi senarman kaj sengardan homon ĝi uzis iun raran gason kaj eĉ tiam malsukcesis? Post kiam al tio aldoniĝis rakontoj pri FSB-agentoj, kiuj kvazaŭ "sukcesis penetri" la hospitalon en Omsko, kie kuŝis la komatulo, sed eĉ tiam malsukcesis mortigi ilin, ĉiuj miaj amikoj nur ridis: "Ĉu tiu fabelo estas destinita sole por eksterlandanoj?" Pasis kelkaj semajnoj kaj aperis la tria, plej stulta fabelo – filmeto registrita kiam Navalnij kvazaŭ per falsa numero telefonis FSB-agenton, kiu per telefono (!) rakontis kiel li provis lin veneni, ŝminkinte lian kalsoneton per veneno. Post tio ĉiuj miaj amikoj faris nur unu demandon: "Ĉu ili vere konsideras la popolon idiotoj?" 


Oni povas diskuti, ĉu tiu supozo estas vera aŭ ne, sed ni vidas ke tio efikas. Ĉiuj ĉi fabeloj "hazarde" aperadis kiam eŭropaj aŭtoritatoj devis fari ŝlosilajn decidojn pri la germano-rusia gasdukto Norda Fluo, kiun forte kontraŭas Usono, klopodanta devigi eŭropanojn aĉeti usonajn nafton kaj gason. Mi ne scias, ĉu pri tio kulpas la tro fuŝe organizita kampanjo aŭ eŭropaj aŭtoritatoj finfine decidis ke mongajno pli gravas kaj ke plia dependeco de Usono estas tro danĝera por la kontinento. Tamen dum plurmonata diskutado de la afero neniu en la tiom "libera kaj sendependa" eŭropa gazetaro, kiu fiere pretendas esti objektiva kaj justa, atentigis ke temas Aleksej Navalnij estas ne demokrato kaj liberalulo, sed persono aŭtoritata, malkaŝa naciisto, rasisto kaj homofobo. Ĉion ĉi la organizantoj lerte kaŝis malantaŭ kliŝa fasado de "liberecbatalanto" – kaj la publiko aĉetis tiun falsaĵon! 


Do PR plu regas la mondon kaj manipulado de la amasoj daŭros kaj kreskos. Ĝis ŝafoj muĝas kaj obeeme marŝas al tondado, iliaj nevideblaj mastroj ne havos kialojn por maltrankviliĝi. Por ili 2020 estis bona jaro.

Comments

Post a Comment