Kial kaj kiel finiĝis milito en Montara Karabaĥo?

La milito en Montara Karabaĥo komenciĝis la 27-an de septembro kaj finiĝis la 10-an de novembro. Ĝi daŭris pli longe ol oni esperis origine, sed finiĝis pli frue ol oni atendis lastatempe. Kial? Mi klarigos. 

Ruzeco venkas memfidon 
Neniu atendis ke tiu milito iĝos tiom longa kaj grandskala. Armenio kaj Azerbajĝano jam militis en 2016, poste en 2018 kaj lastan fojon en julio 2020. Ĉiam temis pri kelktaga interpafado ĉe limoj de Azerbajĝano kaj Montara Karabaĥo (pri historio de la konflikto mi rakontis antaŭe). Sekvis kelkaj mortoj, foje limo iom ŝoviĝis, sed ĝenerale ŝanĝiĝis nenio. Do ankaŭ nun plejparto de observantoj atendis ripeton de la sama scenaro. Ili eraris. 


Azerbajĝano faris grandan preparan laboron kaj ĝuste elektis la tempon por la atako. Ĝi modernigis la armeon surbaze de rusiaj, israelaj kaj turkaj armiloj, bone trejnis ĝin, ellaboris novan taktikon. Sed plej gravas ke la ruza prezidanto Ilham Alijev sukcesis teni ekvilibron inter Turkio kaj Rusio en siaj rilatoj, maksimume profitante de ambaŭ. Li proksimiĝis al Turkio, ricevinte de ĝi abundan politikan kaj militan subtenon. Sed samtempe li gardis bonajn rilatojn kun Rusio, ricevante de ĝi politikajn simpatiojn (aŭ almenaŭ neŭtralecon) kaj armilojn. 


Tio okazis ne pro iu fabela amo de Alijev al Putin aŭ Rusio ĝenerale. Li simple bone lernis lecionojn de la milito en Sud-Osetio en 2008 kaj ne deziris ripeti fuŝojn de Kartvelio. La stulta kartvela prezidanto Miĥail Saakaŝvili esperis ke israelaj armiloj kaj amikeco kun Usono sufiĉos por ataki senpune rusiajn pactrupojn en Sud-Osetio kaj reokupi la regionon. Sed la puno sekvis tuj kaj estis severa. Du ĉeĉenaj batalionoj en kelkaj tagoj forpelis ĉiujn specialajn trupojn de Kartvelio dum la 58-a armeo, veninta el Rusio, komplete disbatis la kartvelan armeon kaj eĉ eniris Kartvelion mem, persekutante forkurantajn invadintojn. 


Ilham Alijev atendis ĝis en Armenio enpotenciĝis registaro, kiu faris plurajn stultaĵojn, kverelante kontraŭ Rusio, la armena diasporo en Rusio kaj ties subtenantoj. Post vidi ke armenoj estas plene okupitaj je lukto inter si mem kaj ne povos esperi pri forta rusia subteno, li ordonis ofensivon. 


Ĝi estis neatendeble sukcesa. La azera armeo rapide okupis vastajn (laŭ kaŭkazaj mezuroj) areojn, restariginte kontrolon super dekoj da vilaĝoj kaj urboj, iam enloĝataj de azeroj, sed forlasitaj dum la milito en 1992-1994, en kiu venkis armenoj. Evidentiĝis ke armenoj, kiuj havis 26 jarojn por transformi Montaran Karabaĥon je nesieĝebla fortikaĵo, faris preskaŭ nenion. Ili tiom kredis je sia nevenkeblo, ne nur iel-tiel aranĝis la unuan defendolinion kaj tute ne zorgis pri la postaj – ili ja ne planis retiriĝi. Militekspertoj nur skuis ŝoke la kapojn, rigardante fotojn de armenaj pozicioj kun pneŭoj anstataŭ betonaj bunkroj kaj kanonoj, starantaj nemaskite sur malfermita grundo. 


Ŝajnas ke la azeroj mem estis mirigitaj, do rapidis okupi laŭeble pli da areoj. Kial halti se malamiko estas malforta kaj cedas? La azera armeo agadis efike kaj flekse – jen atakante, jen retiriĝante kaze de forta rezisto por reataki en alia, pli vundebla loko. Ĝi abunde uzis batalspavojn Bayraktar (Standardisto), kiuj amase ekstermadis armenajn objektojn kaj soldatojn. Kadroj de tiuj atakoj ĉiutage estis afiŝataj en azeraj retejoj, kaŭzante fascinon kaj varmigante entuziasmon de la azeroj, ĝojaj pri venkoj de sia forta armeo. 


Dume armenoj ne havis spavojn, fuŝe uzis kontraŭaviadilajn armilojn kaj preskaŭ ne maskis siajn poziciojn. Ilia fervoro kaj patriotismo ne plu ludis gravan rolon en la batalado – la morto venis de ĉielo kaj estis anonime senemocia, tute indiferenta al ies kapabloj kaj humoro. 

Fabeloj cedas al realo 
Armenaj aŭtoritatoj baldaŭ komprenis tion, sed estis jam tro malfrue. Ĉefministro Nikol Paŝinjan klopodis multe, sed apenaŭ povus ŝanĝi la situacion. Li iĝis kaptito, premita inter la propra emocia popolo kaj la pli forta malamiko. 


Li deklaris mobilizadon, sed loĝantaro de Armenio estas trioble pli malgranda ol tiu de Azerbajĝano (nuraj 3 milionoj) kaj junularo grandparte elmigras (ĉefe al Rusio) dum malmultaj volontuloj, venintaj el aliaj landoj, apenaŭ povus efike kontraŭstari al la trejnitaj azeraj soldatoj. Klara diferenco de la eblecoj montriĝas jam en tio, ke Azerbajĝano faris nur partan mobilizadon. Malbone armitaj kaj preskaŭ ne trejnitaj armenaj rekrutoj kaj volontuloj rapide plenigis listojn de pereintoj, ĉiutage publikigatajn en oficialaj amaskomunikiloj. 


Paŝinjan pene serĉis subtenon eksterlande, sed atingis nur kelkajn deklarojn, eĉ se foje laŭtajn (kiel tiu de Emmanuel Macron), tamen tute senefikajn. Evidentiĝis ke nek NATO (kies partnero estas Armenio, cetere same kiel Azerbajĝano), nek Eŭropa Unio, nek Usono pretas enmiksiĝi en la kverelon de la du landetoj en la fora Kaŭkazio kaj des pli neniu deziras subteni la plej malfortan flankon, tute senutilan en iu ajn geopolitika senco. Rusio klopodis almenaŭ haltigi la bataladon kaj kelkfoje kun ĝia perado estis interkonsentita pafĉesigo, tamen ĉiufoje preskaŭ tuj rompata. 


La armena propagando uzis diversajn timigilojn por prezenti la militon kiel konflikton de tutmonda aŭ almenaŭ de tuteŭropa signifo. Ĝi parolis pri miloj da islamistaj teroristoj, kiujn Turkio laŭdire sendas al la batalejo, prenante ilin el Sirio. pri dangero de radikala islamismo, kiu post okupi Montaran Karabaĥon impetos okcidenten – al Rusio kaj la tuta Eŭropo. Sonis laŭtaj plendoj pri la dua genocido kaj silento de la mondo, ripetanta erarojn de 1915, kiam 1,5 milionoj da armenoj estis buĉitaj en la Ottomana imperio. Oni penis engaĝi Rusion, timigante ĝin per la turka invado kaj memorigante pri senĉesaj ruso-turkaj militoj, kiuj okazis en antaŭaj jarcentoj. Denove ĉio estis vane. 


Prezenti Ilham Alijev kiel islamiston apenaŭ eblas, ja same kiel lia patro-antaŭulo li estis tipa orienta politikisto – ruza, cinika kaj senprincipa. Lia patro rapide transiris de komunismo al naciismo kaj de ateismo al islamo, kiam tio montriĝis pli oportune por preni kaj teni la potencon. la filo bone lernis tiun ĉi lecionon. Azerbajĝano ekzistas kiel sendependa ŝtato jam preskaŭ 30 jarojn kaj en tiu tempo montris neniujn signojn de islama fanatikeco kaj certe ne montros plu – ja tio estus klara minaco al la potenco de ties gvidanto. Sperto de Irano montras, ke religia potenco estas konkuranto de tiu laika, do Alijev pretas subteni islaman kredon de sia popolo nur dum centro de la regado troviĝas en lia palaco – ne en moskeoj. 


Same sensignifaj estas babiladoj pri venigitaj el Sirio batalantoj. Ĉu tio okazis? Povas esti – ja tio helpus ŝpari vivojn de azeraj soldatoj kaj krome tiuj batalantoj estas oble pli batalpretaj danke al plurjara milito en Sirio. Sed same klaras ke tuj post la fino de la militado ili estos resendotaj al Sirio aŭ Libio, do hejmen aŭ por plenumado de pliaj taskoj. Usono uzas privatajn militkompaniojn dum jardekoj, la rusia militkompanio Vagner laboras tra la mondo. Kiu zorgas? 


La plej sensenca estis rakonto pri la turka invado, laŭdire minacante Rusion kaj ties influon. Rusio ne havas gravajn interesojn en tiu ĉi regiono. Armenio havas nenion por proponi al ĝi kaj Azerbajĝano havas nur nafton al aliron al la Kaspia maro – sed Rusio mem havas tion. 


Kiam la milito komenciĝis unu esperantisto-fantaziulo, plurajn jarojn loĝanta en Tukio kaj fervore ĝin subtenanta, gurdis kliŝan fabelon pri ĉionpova Putin, kiu iniciatis ankaŭ tiun ĉi konflikton por malfortigi Azerbajĝanon, fuŝi naftodukton al Turkio ktp. Mi ne komentos tiujn stultaĵojn (malfacilas disputi kun la homo, kiu diras ke li ne legas longajn respondojn kaj ne bezonas informfontojn, ĉar “mi mem estas la fonto”), kvankam estus interese vidi kiel li elturniĝus, klarigante la nunan venkon de Azerbaĝano. Do ni simple forĵetu tiaĵojn al rubujo – kiel tion faris la Erdogan kaj Putin. 


Pli gravas alia afero. Turkio certe fortigos siajn poziciojn en la regiono, sed nur ĝis certa limo. Kaj starigos tiun limon ne Rusio, sed Azerbajĝano mem. La ruza Ilham Alijev komprenas, ke kverelante kontraŭ Rusio kaj komplete sin apogante sur Turkion li iĝos la ostaĝo de la turkoj. Do li mem estas interesita gardi ekvilibron inter la du ŝtategoj – sen forta kliniĝo je tiu aŭ alia flanko. Li jam vidis kiel Ukrainio faris tian eraron, komplete sin fordonante al la Okcidento kaj ricevinte responde nenion krom edifoj, ordonoj, bondeziroj kaj kreditoj, kiuj nur prokrastas la ŝtatan bankroton. Ekzemplo de la apuda Belorusio estas oble pli alloga por li kaj ties recepto klaras – geopolitika ekvilibro. 


Pri la genocidaj fabeloj apenaŭ indas eĉ komenti. Ĝis nun la azera armeo okupadis ĉefe senhomajn ruinojn de azeraj vilaĝoj, do ĝi simple ne havis eblecon masakri armenojn. Kelkaj incidentoj pri murdo de armenaj militkaptitoj estas domaĝaj kaj kondamnindaj, sed certe ne meritas tiom fortan nomon kiel “genocido”. La situacio povus ŝanĝiĝi kiam la azeroj venus al montara parto de la regiono, kie plu loĝas dekmiloj da armenoj. Kaj tio estas unu el kaŭzoj de la nuna batalhalto. 

Subita atako, ĝustatempa halto
La 9-an de novembro la azera armeo okupis Ŝuŝon – malnovan azeran urbon, kiu havas por la azera nacio grandegan historian kaj kulturan signifon. Ĝia okupo fare de armenoj decidis la finon de la milito en 1992-1994. La urbo havas ankaŭ grandan militan gravecon pro sia unika situo – Ŝuŝo troviĝas sur ronda roko, kiu altiĝas super Stepanakerto, ĉefurbo de Montara Karabaĥo. Malfacilas ĝin sturmi, sed kaze de sukceso oni povas vidi la tutan Stepanakerton kavzaŭ sur manplato kaj bombardi ĝin senĝene (kio okazis antaŭ 26 jaroj). Post la falo de Ŝuŝo perdo de Stepanakerto, situanta 11 km for, okazus en kelkaj tagoj kaj ambaŭ flankoj komprenis tion. 


Por okupi la reston de Karabaĥo sufiĉus kelkaj semajnoj. Ŝuŝo estis ideala fortikaĵo, sed armenoj perdis ĝin en kelkaj tagoj, do sorto de aliaj vilaĝoj kaj urbetoj estis jam antaŭdestinita. Subskribinte la interkonsenton, Nikol Paŝinjan certe sciis ke li subskribas propran politikan mortkondamnon, sed li apenaŭ havis elekteblon. Sekvan tagon li konfirmis tion, dirinte ke lin premis la armeestroj, ĉar ĉiuj resursoj jam estis elĉerpitaj, armiloj kaj municioj mankis, soldatoj malsufiĉis, dizertado kreskis kaj novaj rekrutoj venis malabunde. 


Komentante novaĵojn pri sekvintaj tumultoj en Erevano rusiaj retumantoj amare rimarkigis, ke evidente armenoj ankoraŭ pretas batali kontraŭ propra registaro, sed ne kontraŭ la azera armeo. La armeo esprimis sian subtenon al la ĉefministro, fakte konfirminte liajn vortojn. Armenio ĉesigis la militadon, ĉar ĝi ne povis daŭrigi ĝin. Sed kial haltis Azerbajĝano? 


Tio apenaŭ kompreneblas de la milita vidpunkto, sed tute klaras de tiu politika. La azera armeo okupis ĉiujn areojn, kiuj origine estis enloĝataj de azeroj kaj plejparte eĉ ne apartenis al Montara Karabaĥo. Tio ebligos revenigi plejparton de la rifuĝintoj kaj kontentigi la nacian fieron. Ŝuŝo jam estas venko tiom granda kaj simbola, ke neniu plia vilaĝo aŭ urbeto estos granda aldonaĵo. Alijev jam prenis plej grandan kaj dolĉan parton de la kuko. Kio restis? 


Restis dekoj da vilaĝoj kaj kelkaj urbetoj, tradicie enloĝataj de armenoj. Ili situas en montaro, estas pli malfacile atakeblaj kaj, kio plej gravas, havas relative grandan armenan loĝantaron. Kion Azerbajĝano faru kun tiuj dekmiloj da homoj, kiuj plejparte malamas la azerojn kaj maldeziras loĝi sub ilia regado? Etna purigado aspektus tro aĉe kaj certe fuŝus la bildon de Azerbajĝano kiel lando, kiu nur plenumas rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj pri reveno de Montara Karabaĥo, kies sendependecon agnoskis neniu (inkluzive Armenion). Do perdi pliajn soldatojn kaj monon por repreni armenajn vilaĝojn kaj poste prizorgi ties malamikan loĝantaron – apenaŭ dezirinda tasko. 


Alia danĝero estis ligita al eventuala malboniĝo de la rilatoj kun Rusio. La 9-an de novembro azeraj militistoj paffaligis rusian milithelikopteron Mi-24, kiu flugis super Armenio, akompanante kolonon de rusiaj trupoj, deplojitaj tie ekde 1995. Ilham Alijev tuj telefonis al Vladimir Putin, klarigis ke temas pri nura eraro senintenca, pardonpetis kaj promesis puni respondeculojn kaj pagi kompenson. Tamen estis klare ke dum proksimiĝo de la batalado al limoj de Armenio tiaj incidentoj povos ripetiĝi. 


Armenio estas oficiala ano de la Organizaĵo de Kontrakto pri Kolektiva Sekureco (kune kun Rusio, Kirgizio, Belorusio, Taĝikio kaj Kazaĥio), do ĉia atako kontraŭ ĝi povos ekfunkciigi mekanismon de reciproka defendo, do engaĝi en la konflikton la menciitajn landojn – kio klare superas eblecojn de Azerbajĝano kaj eĉ de Turkio, do estas evitinda scenaro. 


Alijev ĝuste elektis tempon por la atako kaj ĝustatempe haltis. 

Provizora ekvilibro
Kio sekvos? Kiam la milito komenciĝis, en blogaĵo publikigita la 6-an de oktobro mi prognozis jenon: 

“Azerbajĝano haltos, sed revenos al la intertraktoj jam kiel pli forta flanko – la dispozicio ŝanĝiĝis. Ĝi postulos kaj Armenio akceptos – ĝi ne plu havas elekteblon. Nun Azerbajĝano postulas kiel minimuman kondiĉon, necesan por haltigo de sia ofensivo, foriron de ĉiuj armenaj trupoj el Montara Karabaĥo. Mi supozas ke Karabaĥon eniros pactrupoj de Turkio kaj Rusio kiuj disiĝos laŭ linio de aktuala kontrolo, do la regiono fakte dividiĝos je la armena kaj azera zonoj. Tio garantios ke la milito ne okazos denove, sed apenaŭ kontentigos iun flankon komplete”. 


Ni vidas ke tio fakte jam okazis kun sola diferenco, ke venos nur rusiaj pacsoldatoj dum Turkio partoprenos en laboro de paccentro, kontrolonta la plenumon de la subskribita interkonsento. La rusiaj pacsoldatoj jam venis kaj okupas siajn poziciojn. Tio garantias ke la batalado ne eksplodos subite kaj ĉiaj provoj rompi la pacon estos rapide ĉesigitaj. Azerbajĝano revenigos rifuĝintojn al areoj, kiujn ĝi jam okupis kaj ricevos koridoron al Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko, kiu estas apartigita per teritorio de Armenio – ankaŭ tio estas grava atingo. 


Respubliko Montara Karabaĥo plu ekzistos, sed ĝia statuso restos nedifinita. Antaŭ la milito tie loĝis 150 mil homoj, el kiuj granda parto nun fuĝis al Armenio. Certe ne ĉiuj revenos. Dume kadre de la interkonsento komenciĝos reveno de azeraj rifuĝintoj, do demografia sicuacio poiomete ŝanĝiĝos. La procezon kontrolos Unuiĝintaj Nacioj, do ne eblos haltigi ĝin. Mi pensas ke Azerbajĝano simple atendos kaj post jaroj povos starigi demandon denove – jam pri la resto de Montara Karabaĥo. 


Politikaj sekvoj ankaŭ sufiĉe klaras. Ilham Alijev fortigis siajn poziciojn kaj povos regi dum jardekoj, ĝuante popolajn amon kaj estimon. Nikol Paŝinjan iĝis politika kadavro, kaj plej verŝajne perdos sian postenon en proksimaj tagoj. Erdogan konfirmis sian reputacion kiel forta gvidanto, aŭspicianto de la tjurkaj popoloj, preta al krutaj, sed efikaj solvoj – eĉ malgraŭ grumblado de la internacia komunumo. 


Vladimir Putin pruvis ke li plu regas la situacion ĉe la limoj de Rusio, tamen scias distingi naciajn interesojn de sia lando kaj emociojn. Malgraŭ premo de la armena diasporo kaj admonoj de diversaj ekspertoj, li ne engaĝis sian landon en militan konflikton, substrekinte ke Rusio promesis defendi Armenion, sed ne Montaran Karabaĥon. Samtempe li montris ke Rusio pretas kunlabori kun landoj de la eksa Sovetunio, kiuj malgraŭ tute sendependa politiko, ne montras malamikecon al ĝi kaj ne transformiĝas je vasaloj de Usono. Dume landoj, kiuj provas proksimiĝi al la Okcidento per kontraŭrusiaj ludoj, ne rajtas poste esperi ke Rusio riskos sian reputacion kaj vivojn de siaj soldatoj por savi ilin en danĝera situacio. Fakte li savis la armenojn kaj ne gravas, ĉu ili komprenas tion aŭ ne.


Comments

Post a Comment