Kio okazas en Montara Karabaĥo?

Mi vidas multajn homojn starigi tiun ĉi demandon kaj ne trovi respondon. Kial la milito eksplodis ĝuste nun? Kio estas ĝia kaŭzo? Kiu pravas? Kial nek Rusio, nek aliaj landoj helpas al la atakita Armenio? Mi klopodos respondi al ili. 

Kverelo malnova, ne solvita 
Unuavice necesas diri ke tio estas malrekta, tamen konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano, du ŝtatoj aperintaj surbaze de samnomaj respublikoj de Sovetunio post ties disfalo en 1991. Montara Karabaĥo (internacie konata kiel Nagorno Karabaĥ, kio estas kripla literumo de la rusa Nagornij Karabaĥ) tiutempe havis statuson de aŭtonoma distrikto ene de Azerbajĝana SSR. Du trionojn de ĝia loĝantaro konsistigis armenoj kaj trionon azeroj, aliaj etnoj estis neglektinde malmultnombraj. 


Rilatoj inter armenoj kaj azeroj neniam estis bonaj. Armenoj estas la unua kristana nacio en la mondo, akceptinta kristanismon en la 4-a jarcento, kun antikvaj ŝtataj tradicioj, evoluinta skriba kulturo. Azeroj estas islamanoj-ŝijaistoj, plej proksimaj al la apudaj Irano (kie loĝas same aŭ eĉ pli da azeroj ol en Azerbajĝano mem kaj kies loĝantoj ankaŭ estas plejparte ŝijaistoj) kaj Turkio (la turka kaj azera lingvoj estas preskaŭ identaj kaj reciproke kompreneblaj). 


Tiu ĉi areo estis parto de la Rusia imperio, kiu klopodis bremsi ambaŭ kreskantajn naciismojn por eviti konflikton, tamen sukcesis nur parte. La plej forta konfrontiĝo eksplodis en 1905, kiam dum du jaroj sekve de reciproka buĉado estis mortigitaj 5 ĝis 10 mil homoj. Post disfalo de la imperio naciismaj movadoj (la armena Daŝnakcutjun kaj la azera Musavato) establis proprajn respublikojn, sed baldaŭ la sovetia potenco fortiĝis kaj restarigis kontrolon super ĉiuj areoj, lasinte sendependiĝi nur Finnlandon kaj Pollandon. 


En Sovetunio ambaŭ etnoj ricevis proprajn respublikojn, kio estis la plej alta suverena statuso. Ili plu estis enloĝataj ĉefe de azeroj kaj armenoj (krom la kosmopolitaj ĉefurboj Bakuo kaj Erevano) kaj regataj de lokaj elitoj. 


Azerbajĝano estis la unua (kaj ĝis la 1930-aj jaroj sola) naftoregiono de la lando, kie estis konstruita komplika sistemo de naftoelminigado en la Kaspia maro. Multaj famaj naftistoj devenis el tiu respubliko aŭ studis kaj laboris tie. Azero Salman Farmanov, malkovrinta grandegajn naftominejojn en Okcidenta Siberio, estas konsiderata legendo de la naftogasa industrio kaj nacia heroo de Azerbajĝano. 


Armenio (same kiel la najbara Kartvelio) estis dorlotata infano en la familio de la sovetiaj respublikoj. Ĝia malgranda, sed edukita loĝantaro produktis multe da artistoj, sciencistoj, verkistoj, kiuj famigis ĝin. Ĉiuj legis armenajn librojn (“Samvel”, “Vundoj de Armenio” ktp), armenaj animaciaĵoj ĝis nun estas popularaj kaj armenaj artistoj amataj de la rusia publiko. La respubliko neniam havis rimarkindan industrion, nek naturajn riĉaĵojn kaj famis ĉefe kiel ripozejo, produktejo de la fama konjako kaj granda fruktoĝardeno. 

De nacia liberiĝo al etna purigado 
Ĉio ŝanĝiĝis fine de la 1980-aj jaroj, kiam naciismaj movadoj kreskis tra la tuta Sovetunio kaj finfine detruis ĝin. Ili estis gvidataj je du sociaj niveloj – de malsupre, kie tion faris “homoj de la vorto” (se uzi terminologion de la usona filozofo Eric Hoffer) kaj de supre, kie ilin stimulis “homoj de la ago”. 


La unuaj estis reprezentitaj de etna intelektularo, kiu naive kredis ke la “sovetia imperio” bremsas ekonomian, kulturan kaj socian evoluon de respektiva etno kaj necesas nur liberiĝi je la “premo de Moskvo” por establi prosperan ŝtaton. La dua grupo konsistis el lokaj regantaj elitoj, kiuj simple sopiris potencon kaj tiucele lerte manipulis la unuan grupon, konfirmante ĝiajn promesojn kaj proponante al ĝi partoprenon en la kreotaj ŝtataj institucioj. 


Sed jam tiam estiĝis problemo nesolvebla, ĉar ligita al naturo de ĉiu naciismo – ĝia egoisma ekskludeco. Ĉiu nacia projekto ekskludas eblecojn realigi sur la sama teritorio aliajn naciajn projektojn. Post kiam Kartvelio sendependiĝis de Sovetunio lokaj naciistoj kun miro eksciis, ke osetoj kaj abĥazoj havas similajn dezirojn kaj deziras sendependiĝi (komplete aŭ parte) de Kartvelio. Moldavio spertis tion je la ruslingva Ĉednestrio. Ukrainio alfrontis tiujn problemojn en 2014 en la ruslingvaj Donbaso kaj Krimeo. Por la azera naciismo tia surprizo iĝis Montara Karabaĥo. 


Armenoj ĉiam preferis resti ene de sia nacia respubliko, sed dum la sovetia epoko tiaĵoj ne multe gravis – ja ĉiuj estis anoj de la sama pluretna ŝtato. La naciisma vekiĝo starigis ĉiun antaŭ malfacila demando: kio vi estas kaj al kiu nacio vi apartenas? Armenoj en Montara Karabaĥo komprenis ke baldaŭ ili iĝos duarangaj civitanoj en la alietna kaj (plej grave) malamika ŝtato. 


En 1988 ili postulis transdoni Montaran Karabaĥon al Armenio, sed kompreneble estis rifuzitaj – Azerbajĝana SSR kontraŭis tion kaj Moskvo ne deziris provoki konflikton. Oni eĉ sendis tien trupojn kiuj senarmigis armenajn separistojn. Pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński, vizitinta tiutempe Karabaĥon, raportis en “La Imperio” pri lokaj armenoj, kiuj kolere siblis kontraŭ blondharaj rusaj tankistoj: “Okupantoj! Kiam ili foriros?” 


Tamen tiu procezo estis jam same nehaltigebla kiel disfalo de Sovetunio, disŝirata de potencavidaj elitoj. La 30-an de aŭgusto 1991 Azerbajĝano proklamis sin sendependa ŝtato. Sekvan tagon la samon faris Montara Karabaĥo kaj pluraj aliaj regionoj. 



Kiel reagis la enpotenciĝintaj separistoj en Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio al aliaj, malpli grandaj separistoj? Anstataŭ intertrakti ili sendis tankojn. Aŭdiĝis la unuaj pafoj. Okazis la unuaj atakoj, ekbrulis domoj, komenciĝis buĉado. Sekvis sangoverŝa milito en Karabaĥo kaj pogromoj en Azerbajĝano. La plej grandaj pogromoj okazis en Bakuo kaj Sumgaito, kie surstrate aŭ en propraj domoj estis kruele murditaj centoj da armenoj. Loka milico ne haltigis murdistojn kaj foje eĉ asistis ilin. 


Trioble pli granda Azerbajĝano esperis rapide subpremi armenajn separistojn, sed malsukcesis – ili batalis sufiĉe lerte, bone konis la areon kaj ricevis abundan helpon de la armena diasporo, inkluzive forme de volontuloj kaj armiloj. La plej fama estis usonano Monte Melkonjan, antaŭe batalinta en armenaj trupoj el Libano kaj pereinta en 1993 en Montara Karabaĥo. Oni povas diri ke ankaŭ rusiaj militistoj almenaŭ parte helpis al la armenoj, kvankam tio neniam estis oficiale agnoskita. 


Kompreneble kiel ĉiu interetna milito ankaŭ tiu ĉi konflikto estis ekstreme kruela. Ambaŭ flankoj faris plurajn krimojn kaj kulpas pri etna purigado. Ĉiuj azeroj fuĝis el Montara Karabaĥo, kies teritorio eĉ kreskis danke al kelkaj tradicie azeraj distriktoj okupitaj perforte kaj senigitaj je la azeroj. Formiĝis dekkilometra koridoro, kiu kunigis Montaran Karabaĥon kun Armenio – ĝi ne plu estas enklavo. Pereis 20-25 mil homoj, rifuĝintoj inundis Azerbajĝanon, Armenion, Kartvelion kaj Rusion. 


La milito finiĝis definitive en 1994 kaj Montara Karabaĥo de facto iĝis sendependa ŝtato kun 150-mila loĝantaro kaj areo, komparebla kun tiu de malgranda eŭropa lando. Neniu el membroj de la Unuiĝintaj Nacioj agnoskis ĝin (inkluzive de Armenio), ĝia ekonomio plejparte dependis de la armena subteno, sed iel aŭ tiel la regno funkciis. 

Malegala alianco 
Azerbajĝano neniam agnoskis perdon de Montara Karabaĥo kaj tio apenaŭ eblis, se konsideri centmilojn da rifuĝintoj kaj milojn da pereintoj. Reveno de Montara Karabaĥo iĝis parto de la nacia ideo, celo unuigonta la popolon antaŭ la komuna malamiko. Tio bone enkadriĝas je la aŭtoritata politika sistemo de tiu ĉi respubliko, kompare al kiu Rusio de Vladimir Putin estas ĉarma infanĝardeno. 


En la 2000-aj jaroj naftoprezoj grave kreskis kaj al la lando ekfluis milionoj da dolaroj, kio ebligis lanĉi ambician programon de modernigo de la armitaj fortoj. Plejparto de la armiloj estis tradicie aĉetataj en Rusio, kiu volonte liveradis ilin (same kiel al Armenio). La azeran aspiron subtenis Turkio, kiu havas proprajn interesojn en la regiono, plejparte kongruajn al tiuj de Azerbajĝano. Ĝi fermis limon kun Armenio, kiu iĝis blokita preskaŭ je ĉiuj flankoj, sen aliro al maroj aŭ al sia ĉefa aliancano – Rusio. 


Armenio spertis plurajn problemojn – sendependeco ne alportis al ĝi aŭtomate la promesitan feliĉon kaj evidentiĝis, ke sen Moskvo kaj rusaj “okupantoj” la nacia ekonomio kolapsis. La dorlotitaj infanoj povas arde postuli sendependecon, sed malofte ĝuas sukceson en memstara vivo, kie necesas konkurenci kaj laboregi. Armenio povis fakte nenion proponi al la mondo krom la armenoj mem, kiuj iĝis ĝia ĉefa eksportaĵo. Mi konas sufiĉe proksime plurajn armenojn (ĉefe armeninojn) kaj ili ĉiuj venis al Rusio en tiu periodo aŭ naskiĝis en Rusio kelkajn jarojn post elmigro de iliaj gepatroj. 


Rusio subtenis Armenion, sed tion kaŭzis ĉefe strebo eviti novan militon kaj ekvilibrigi la fortojn en la regiono. Rusio ne havas interesojn en tiu ĉi landeto, nek povas havi. Armenio ne havas naturajn riĉaĵojn, ĝia loĝantaro egalas al Tjumena provinco aŭ distrikto de Moskvo, la merkato estas malgranda, politika influo preskaŭ nula, ekonomio subevoluinta kaj situo maloportuna. Ĝi eĉ ne havas limojn kun Rusio kaj, kiel konstatis antaŭnelonge rusia politologo, Rusio povas en iu ajn momento forlasi la “armenan elstaraĵon” en tiu ĉi regiono sen ajnaj geopolitikaj perdoj. 


Tamen tradicie bonaj rilatoj inter la du popoloj (rusaj “okupantoj” estas pardonemaj al akuzoj de la etnaj malplimultoj), similaj trajtoj de niaj kulturoj kaj la menciita abundeco de la armenoj en la rusia elito ludis certan rolon. 


En 1992 Armenio iĝis ano de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, en kiu anas ankaŭ Rusio, Belorusio, Kirgizio, Kazaĥio kaj Taĝikio. Ĉiuj anoj de la organizaĵo sindevigis defendi unu la alian kontraŭ ekstera agreso. En 1995 en la urboj Gjumri kaj Erevano ekfunkciis la 102-a militbazo de Rusio, kie nun troviĝas 4000 rusiaj militistoj. 


Ĉio ĉi faris Armenion fakte netuŝebla, ja neniu mense sana ŝtatestro en la post-sovetia regiono kuraĝos ataki rusiajn trupojn. La sola escepto iĝis kartvela aventuristo Miĥail Saakaŝvili, atakinta en 2008 rusiajn pactrupojn kadre de sia invado en Sud-Osetio. Puno sekvis neevetible – en kelkaj tagoj la kartvela armeo estis komplete venkita de nur eta parto de la rusiaj armitaj fortoj – la ĉefan laboron faris la 58-a armeo kaj du ĉeĉenaj batalionoj. Post kelkaj tagoj la rusia armeo povus okupi la tutan Kartvelion, sed malgraŭ fabeloj pri agresemaj rusaj imperiistoj, fremdaj teroj ne interesas Rusion, do la rusiaj trupoj revenis hejmen, denove savinte etan osetan popolon de ekstermado. 


Sed kial tiukaze la milito en Montara Karabaĥo eksplodis denove kaj kial Rusio ne helpas al sia aliancano Armenio? 

Sintrompo 
Mi jam diris ke Azerbajĝano neniam akceptis perdon de Montara Karabaĥo kaj la ideo revenigi al si tiun areon ĉiam estis parto de la azera agendo. Intertraktoj daŭris jam kvaronjarcenton sen ajna videbla sukceso kun perado de la tiel nomata Minska Grupo de OSKE, en kiu anas Rusio, Francio kaj Usono. Sed kiel kombini nekombineblan? Eĉ la plej lertaj intertraktantoj lasis la manojn fali, alfrontinte tiun ĉi problemon. 


La armena flanko havis certan senton de supereco – ĝi ja fakte venkis en la milito kaj sukcesis de facto garantii sendependecon de la regiono. Tamen la azera flanko sentis sin ĉiam pli forta kaj preparis alternativan, perfortan solvon de la problemo. Ĝi provis jam fari tion kelkfoje, ekzemple en 2016 kiam specialaj trupoj de la azera armeo okupis kelkajn altaĵojn kaj detruitan vilaĝon rande de la neagnoskita respubliko. Tiam ĝi estis haltigita de aktiva (diplomatia) enmiksiĝo de Rusio kaj ne kuraĝis defii sian povegan najbaron. Sed en sekvaj jaroj la situacio ŝanĝiĝis. 


Azerbajĝano modernigis sian armeon, en kiu aperis multe de malgrandaj, sed efikaj teknikaĵoj kiel batalspavoj kaj skoltaj aviadiloj, abunde liveritaj de Turkio kaj Israelo. Ĝiaj militelspezoj kelkoble superis tiujn de Armenio. Samtempe ĝi ricevis grandan politikan subtenon de Turkio, kiu perdis ajnan esperon aniĝi al Eŭropa Unio (intertraktoj daŭras ekde 1987) kaj koncentriĝis je realigo de propra nacia projekto – rekonstruado de la Otomana imperio forme de restarigo de sia influo en la respektiva areo. Turkio ne plu zorgas pri opinio de Eŭropa Unio, foje eĉ pretas defii Usonon kaj (pli singarde, sed tamen) Rusion kaj ĝia aŭtoritata reganto Recep Tayyip Erdoğan uzas ĉiun pretekston por svingi la klingon kaj deklari: Turkio revenas sur la mondscenejon kaj neniu povas haltigi ĝin! 


“Se eŭropigado de Turkio fiaskos pro eksteraj aŭ internaj kialoj, tiukaze Kartvelio kaj Armenio ne havos elekteblon krom adaptiĝi al la interesoj de Rusio” avertis en 1997 usona geopolitikisto Zbigniew Brzeziński. Sed kiu aŭskultas la fakulojn, eĉ usonajn? Armenio eklamis la saman sakvojon kiel Kartvelio. 


Rimarkindas ke Miĥail Saakaŝvili, kiu tiom fascinis la armenajn naivulojn, nun arde subtenas la azeran ofensivon kaj publike kondamnas Armenion. Samtempe ukrainaj naciistoj ĝoje disvastiĝas raportojn pri sukcesoj de la azera armeo. Kiel diras rusa proverbo: kun tiaj amikoj – malamikoj ne necesas. 


Ĝi plonĝis je internaj kvereloj, klanaj bataloj, koruptaj skandaloj kaj ŝajne forgesis ke Montara Karabaĥo estas ne dia donaco, sed sieĝita fortikaĵo. Ĝia elito estis tiom senzorga kaj memfida, ke eĉ uzis la rusian birdotimigilon en sia interna lukto. En 2018 tie okazis plia kolora revolucio (ĉi-foje “velura”), dum kiu estis eksigita unu prezidanto kaj enpostenigita alia. 


Tio apenaŭ zorgigus Rusion, kiu entute ne multe interesiĝas pri internaj aferoj en tiaj landoj (en Kirgizio tio okazas regule, same kiel en Sud-Osetio kaj Abĥazio), se “revoluciuloj” ne uzus kontraŭrusiajn sloganojn. Homa memoro certe estas mallonga, sed mi bone memoras kiel la samaj armenoj kiuj nun inundas Interreton per postuloj “Rusio, savu Armenion!” kaj eĉ akuzoj “Kial Rusio ne savas nin?!”, antaŭ du jaroj disvastigis tute aliajn publikaĵojn. 


Mi memoras afiŝon de armena esperantistino, en kiu estis kritikata armena komercisto, ligita al la eksigita registaro, pro tio ke li “alportas fuelon en Rusiaĉo anstataŭ el Kartvelio”. Kaj ne gravas, ke Kartvelio ne havas naftominejojn, do aĉetita tie fuelo neeviteble devenus el Rusio aŭ Azerbajĝano. Gravis nur ke Kartvelio estis kontraŭulo de Rusio, do imitinda ekzemplo! Alia afiŝo estis republikigo el Fejsbuka grupo “Nia Kanado”, evidente verkita de lokaj ukrainaj naciistoj. Ĝi prezentis la rusojn kiel nacion de okupantoj, kiuj ĉiam invadas fremdajn terojn, teroras aliajn popolojn ktp. Armenaj “revoluciuloj” marŝis laŭ stratoj kun paneloj “Rusio – for el Armenio!”, “Fermi la rusan militbazon!” ktp. 


Mi tiam komentis unu el tiaĵoj, disvastigitaj de ĝojaj armenoj en Fejsbuko: “Ĉu vi ne komprenas ke Rusio estas la sola aliancano de Armenio en la regiono? Ĉu vi ne komprenas ke nur Rusio garantias sekurecon de Armenio?” 


Rilatoj inter la landoj estis grave fuŝitaj. Tio ne multe ĝenis Rusion, kies interesoj apenaŭ estis tuŝitaj, sed je la emocia nivelo ĉio ĉi estis perceptata preskaŭ kiel perfido. Post tio estus tre naive atendi, ke la rusia registaro entreprenos speciale rezolutajn paŝojn por savi Armenion. Ĝi certe ne plu riskos siajn proprajn interesojn por savi la aliancanon ne nur (ni diru malkaŝe) senutilan, sed ankaŭ sendankeman. Azerbajĝano certe komprenis tion kaj lerte uzis la momenton kiam la armena politika elito sukcesis pafi sian propran piedon. 

Racieco kaj ruzeco 
“Bone” diros leganto. “Eble Armenio bezonis tiun lecionon, sed kial Rusio ne savos ĝin nun por priparoli ĉion ĉi poste? Ja temas pri urĝa, ekstrema situacio!” Li estos prava kaj ne. La situacio vere estas urĝa kaj ekstrema. Kiam mi skribas tiujn ĉi vortojn, la azera armeo, se kredi al ĝiaj raportoj, jam okupis kelkajn vilaĝojn kaj eĉ unu urbeton. Kaj temas ne nur pri ruinoj, sed ankaŭ pri enloĝataj setlejoj, kie azeraj militistoj renkontis lokajn armenojn – evidente la unuajn kiujn ili vidis en sia vivo. 


Sed kiel Rusio povas kaj devas helpi? Por ricevi milithelpon kadre de la menciita kontrakto Armenio unue devas peti ĝin kaj ĝi ne faris tion pro simpla kialo – ĝis nun ĝi ne estis atakita. Azerbajĝano eniris teritorion de Montara Karabaĥo, kiu laŭ la internacia juro estas parto de Azerbajĝano. Armenio mem ne agnoskis ĝin kiel sendependan ŝtaton, nek kiel parton de sia teritorio – do mankas iuj ajn kialoj ke ĝi petu militan helpon de Rusio. 


Azerbajĝano kondutas cinike, sed racie. Ĝi ĉiam ripetas ke temas pri nura restarigo de ĝia regado super sia propra tereno – nek pli, nek malpli. Nek antaŭe, nek nun el Bakuo aŭdiĝis iuj ajn akuzoj kontraŭ Rusio. Ilham Alijev, filo de la eksa komunsta partiestro de Azerbajĝano (kaj poste ĝia prezidanto) Hejdar Alijev, komprenas ke ankaŭ ĝia 10-miliona nacio estas nura instrumento en politikaj ludo de Turkio, do prefere li ne ripetu erarojn de Kartvelio kaj Ukrainio, naive kredintaj ke iu (Usono, Eŭropo ktp) kondukos ilin al alia, pli bela mondo, sed sekvu pli ekvilibran kaj realisman politikon de Belorusio, kiu dum jardekoj profitas de bonaj rilatoj kaj kunlaboro kun ĉiuj flankoj – de Usono kaj Eŭropa Unio ĝis Rusio kaj Ĉinio. La armenoj fieras pri sia intelektularo, sed evidente azia ruzeco foje superas eŭropan intelekton. 

Dispozicio ŝanĝiĝis 
Kio sekvos? Neniu scias. Mi ne kredas ke la azera armeo sukcesos komplete okupi Montaran Karabaĥon. Militado en montaro estas afero komplika kaj malrapida kaj armenoj havis preskaŭ 30 jarojn por aranĝi bonan defendon (kio kompreneble ne garantias ke ili faris tion). Sed resursoj de Armenio kun ties 3-miliona loĝantaro (jam sen paroli pri la 150-mila Montara Karabaĥo) estas ege limigitaj. Mi ankaŭ certas ke Rusio ne permesos perfortan solvon de la teritoria problemo rande de siaj limoj, des pli kun damaĝo de interesoj de sia aliancano. 


Plej verŝajne ĉio finiĝos per intertraktoj. Jam en la unuaj horoj de la azera ofensivo rusia ministro pri eksteraj aferoj kaj poste la prezidanto mem kontaktis ambaŭ flankojn kaj admonis ilin ĉesigi la bataladon. Poste al tio aliĝis Usono kaj Francio. La armena diasporo aranĝis tutmondan kampanjon subtene al sia lando kaj tio havos certan politikan efikon. Azerbajĝano haltos, sed revenos al la intertraktoj jam kiel pli forta flanko – la dispozicio ŝanĝiĝis. Ĝi postulos kaj Armenio akceptos – ĝi ne plu havas elekteblon. Nun Azerbajĝano postulas kiel minimuman kondiĉon, necesan por haltigo de sia ofensivo, foriron de ĉiuj armenaj trupoj el Montara Karabaĥo. 


Mi supozas ke Karabaĥon eniros pactrupoj de Turkio kaj Rusio kiuj disiĝos laŭ linio de aktuala kontrolo, do la regiono fakte dividiĝos je la armena kaj azera zonoj. Tio garantios ke la milito ne okazos denove, sed apenaŭ kontentigos iun flankon komplete. 


Kio poste? Mi pensas ke la plej bona varianto estus reveno de ĉiuj rifuĝintoj kaj establo de pluretna memstara respubliko, kiu garantiite havus bonajn rilatojn kun ambaŭ landoj kaj apartenu al neniu el ili, nek estu ligitaj al iuj ajn militaj aliancoj. En similaj kondiĉoj naskiĝis Urugvajo – malgranda areo inter Brazilo kaj Argentino, longan tempon disputata kaj konkerata jen unu, jen alia flanko. Nun ĝi bonfartas kaj povas servi kiel prospera ekzemplo por ambaŭ siaj “gepatroj”. 


Sed por fari tian decidon necesas strategia pensado kaj kuraĝo, propraj al veraj naciaj gvidantoj kiel Charles de GaulleJohn F. Kennedy. Ĉu la nunaj ŝtatestroj de Armenio kaj Azerbajĝano kapablas fari tian (aŭ simile gravan) paŝon? Mi ne certas. 

Familia konversacio
Fine mi publikigas tradukon de alparolo de Margarita Simonjan al la armena potenco, publikigitan la 18-an de julio 2020, dum la antaŭa konfrontiĝo. Temas pri eble la plej fama rusia armenino, direktoro de televidkompanio RT (eksa Russia Today), ĵurnalistino kiu plej proksimas al la rusia potenco kaj samtempe ĉiam akcentas sian armenan identecon kaj varme subtenas sian gepatran landon. Mi ne povas diri, ke mi kundividas ĉiujn punktojn de ŝia akra alparolo, sed mi pensas ke necesas koni tiun vidpunkton, eĉ se epsrimitan en malĝentilaj vortoj, kiel tio ofte okazas en sincera interparolo ene de familio, des pli ene de tiu kaŭkaza, do ekstreme emocia. Origine ĝi aperis en ŝia Telegram-kanalo, do temas pri neoficiala, persona opinio. 


Alparolo al la armena potenco 
Mi alparolas la armenan potencon. Nome la potencon, ne la popolon, kies parto mi estas. Mi alparolas nur pro tio ke viaj interret-trupoj sterkumis miajn sociajn retojn je postuloj (en impertinenta kaj agresa formo) “esprimi sian pozicion”. Oni petis – mi esprimas. 

Rigardu vin de flanke. Rigardu kion vi faraĉas. Kiel vi kondutas. Ĉu vi estas armenoj? La armenoj estas honesta, nobla kaj dankema popolo. Ĝi ĉiam estis tia. Kaj vi kondutas kvazaŭ (malpermesite je Roskomnadzor [aludo al malpermesitaj publike ekstremaj sakraĵoj kaj frazo aperanta anstataŭ ili tiukaze]). Responde al multjara bono kaj protekto, kiujn vi ricevadis de Rusio, vi ne agnoskis Krimeon [ties aliĝon al Rusio en 2014]. Ĉar tio estas interna afero de Armenio [aludo al tiel vortumita argumento de la armena flanko]. 

Sole pro politika venĝo vi enprizonigis Robert Koĉarjan – ĉiaman aliancanon de Rusio [prezidanto de Montara Karabaĥo en 1994-1997, prezidanto de Armenio en 1998-2008, malliberigita en 2018]. Vi enprizonigis lin intence, demonstracie, kraĉinte rekte al vizaĝo de viaj “rusiaj amikoj”. Ĉar tio estas interna afero de Armenio. 

Vi inundis la landon per kontraŭrusiaj NRO-oj [neregistaraj organizaĵoj], kiuj sur via teritorio instruas la junularon kiel renversi la potencon en Rusio. Vi iĝis avangarda tereno por la kontraŭrusiaj fortoj en Kaŭkazo. Ĉar tio estas interna afero de Armenio. 

Vi forpelis rusiajn komercistojn-armenojn. Vi ne volas ĉe vi ion ajn, ligitan al Rusio. Ĉar tio estas interna afero de Armenio. 

Viaj amaskomunikiloj kaj sociaj retoj ĉiuhore surverŝas lavakvojn sur Rusion, Putinon, ĉiujn kiuj subtenas Putinon – speciale la rusiajn armenojn (ekzemple min). Vi dividis la malfeliĉan kaj sen tio malaperantan armenan popolon je malamikoj – la rusiaj armenoj – kaj la “verajn” – tiujn kiuj subtenas vian nunan potencon. Ĉar tio estas interna afero de Armenio. 

Kaj nun, kiam ĉe viaj limoj estas milito, kiam la ekzistado mem de via reĝimo estas minacata, kiam la armenoj de la tuta mondo jam vidas reviviĝintajn fantomojn de janiĉaroj kun kurbaj tranĉiloj, per kiuj oni buĉis niajn praulojn, vi rememoris ke Rusio denove devas vin savi. 

Ĉu tio ne estas interna afero de Armenio? 

Post la tuta malbono kaj ekscita malestimo, kiun vi montris al Rusio en lastaj jaroj, ĉu viaj informaj trupoj kaj vi mem konsideras vin rajtaj atendi helpon? 

Efektive post ĉio kion vi faris, Rusio havas moralan rajton kraĉi sur vin kaj distreti [stabila vortkombino kun senco “fajfi kaj forgesi”]. 

Sed ĝi tiel ne faros. Mi certas. Ĝi helpos ankaŭ ĉi-foje. 

Ĉar Rusio estas tia. La grandanima kaj nobla, Patrujo mia, amata. 

Kaj vi estas nura manpleno da kriaĉantaj politikistaĉoj, perfidintaj interesojn de la granda armena popolo por minuto de potenco kaj eta persona venĝo. 

Legu antaŭnokte Narekaci [Gregorio de Narek, armena teologo, poeto kaj filozofo, vivinta en la 10-a jarcento]. Eble vekiĝos ĉe vi restaĵoj de la fama armena konscienco kaj kapablo aprezi la bonon. 

Se vi ne havas Narekaci – mi transdonos. Ĉe mi ĝi kuŝas surtable. 

Kaj rilate la militon mi al ambaŭ flankoj diros nur unu aferon: haltu! Ekzistas nenio pli malbona ol la milito. Mi tion sur mia haŭto spertis [en 2004 ŝi raportis el Beslano dum sturmo de lernejo kun ostaĝigitaj infanoj]. Simple haltu dum ankoraŭ ne estas malfrue.

Comments

  1. Se vi ne havas Narekaci – mi transdonos. Ĉe mi ĝu kuŝas surtable.
    Kiel mi komprenus tian frazon?

    Ĉe mi ĝuo kuŝas surtable.

    Ĉe mi ĝi kuŝas surtable.

    ReplyDelete
  2. Interesa artikolo. Armenoj estas ununura nacio de la Pol`-Litova Ŝtato kiu ne perfidis sian patrujon. Neniam. Temas pri la tempoj kiam Pollando-Litovio bataladis kontraŭ Otomana Imperio. Armenoj neniam kunlaboris kun turkoj kaj judoj tion faris ekzemple. Lastatempe mi aŭdis tiajn vortojn de la buŝo de iu doktoro de teologio kiu estas eksperto pri tiuj tempoj, saĝa homo kaj tio povas esti vero. Turkoj kelkfoje pogromis armenojn kaj pli ol miliono da armenoj perdis sian vivon. Kiel vi bone scias, ke la pola reĝo Sobieski efike rezignigis turkojn por konkeri Eŭropon. Carrusio ankaŭ liberigadis kristanajn terojn. On devas helpi al armeoj. Kial? Mi ne scias.

    ReplyDelete

Post a Comment