Antaŭnelonge multaj homoj unuafoje eksciis ke tiu lando en Orienta Eŭropo ekzistas kaj nun ĝi jen kaj jen aperas en novaĵoj. La amaskomunikiloj kiel kutime enkadrigas ĝin en kliŝon por faciligi al la publiko mensan digestadon: kruela diktatoro, subtenata de la malica Putin, dum jardekoj subpremas sian popolon, kiu fine ekribelis kaj postulis demokration, kion Putin timegas. Sed ni lasu la kliŝojn al sencerbuloj kaj rigardu kio efektive okazas en Belorusio.
Meritoj de Lukaŝenko
Ili vere ekzistas kaj tion agnoskas eĉ liaj kontraŭuloj, almenaŭ tiuj honestaj. Li enposteniĝis en 1996 kiam li havis nur 29 jarojn kaj iĝis tiam la plej juna prezidanto en Eŭropo. Lerta manipulanto kaj ruza politikisto, li sukcesis trairi inter Scilo kaj Karibdo kaj fari tion, pri kio malsukcesis ĉiuj aliaj respublikoj de la eksa Sovetunio. Por komparo mi prenu la najbaran Ukrainion, kies ekonomio kaj sociala sistemo troviĝis je disfalo de Sovetunio en pli-malpli la sama nivelo.
Lukaŝenko ne lasis disrabi la nacian ekonomion forme de ĥaosa privatigado kiel tio okazis en Ukrainio, kie plejparto de entreprenoj trafis la manojn de privatuloj kaj estis simple neniigitaj (eĉ fizike), ilia multekosta maŝinaro tranĉita je pecoj kaj vendita kiel metalrubo kaj la konstruaĵoj detruitaj por ekhavi brikojn kaj slabojn, kaj liberigi spacon por aĉetcentroj kaj loĝdomoj. Danke al tio la ekonomio de Belorusio fartas sufiĉe bone, kion klare atestas la protestoj mem – pure politikaj, sen ajna sociala trajto.
En la Indico de Homa Disvolviĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, lastfoje publikigita en 2018, Belorusio okupas la 50-an lokon (49 – Rusio, 51 – Kazaĥio) kaj ĝia pozicio tiujare kreskis je 3 poentoj, dum Ukrainio estas en la 88-a loko (87 – Azerbajĝano, 89 – Domingo). En 1991 pokapa MEP en Belorusa SSR estis 1900 dolaroj kaj tiu en Ukraina SSR – 1980. Laŭ pokapa malneta enlanda produkto (MEP) Belorusio okupas la 92-an lokon en rangolisto de UN (91 – Ekvadoro, 93 – Fiĝio) dum Ukrainio estas en la 131-a (130 – Vanuatuo, 132 – Moldavio). La sama starto, sed malsama rezulto.
En Ukrainio la politika elito simple disrabis la landon, pro kio aperis aro da oligarĥoj, kiuj fakte regas ĝin, dum prezidantoj kaj parlamentoj grandparte estas iliaj pajlopupoj. Por fortiri atenton de sia ĉiam pli malriĉa popolo de la veraj kulpuloj, oni prezentis al ĝi dum simbolojn: danĝeron (Rusio) kaj esperon (Eŭropo), lerte uzante la ukrainan naciismon, tradicie direktitan kontraŭ la rusoj, poloj kaj judoj.
Lukaŝenko inverse elektis pli komplikan, sed efikan strategion. Li manovris inter Rusio kaj Eŭropa Unio, sekvante malnovan rusan proverbon: “Karesa bovido du bovinojn melkas”. Li ricevadis pruntojn de ambaŭ flankoj je favoraj kondiĉoj kaj, malsame ol liaj ukrainaj kolegoj, ne metis ilin en sian poŝon, sed vere uzis por la bono de la lando. La belorusa industrio kaj agrikulturo estis grandparte modernigitaj, same kiel infastrukturo kaj sociala sfero. Ĉiuj vizitantoj de Belorusio raportas pri mirindaj pureco, ordeco kaj alta kvalito de infrastrukturo.
Kaj ne temas pri kazerna pureco kaj la armea etoso. Ĉu vi scias ke la eta Belorusio okupas la unuan lokon en Eŭropo laŭ la nombro de Ŝengen-vizoj? Belorusoj havas monon kaj emon vojaĝi, ili kun plezuro vizitas Eŭropon – kaj revenas hejmen. Latvio dum 30 jaroj de sendependeco perdis trionon de sia loĝantaro kaj revenis al nivelo de 1897. Loĝantaro de Ukrainio falas senhalte ekde 1994 (de 51 ĝis 41 milionoj). Dume loĝantaro de Belorusio preskaŭ ne reduktiĝis en la sama periodo (de 10,2 ĝis 9,4 milionoj), kaj eĉ tiun etan malkreskon kaŭzis propra al ĉiuj evoluintaj landoj malgranda naskokvanto dum migrada bilanco estas pozitiva.
Oni penas prezenti Lukaŝenkon kiel subedukitan kamparanon, kiu pensas nur pri traktoroj kaj terpomoj. Sed efektive laŭ lia iniciato en Belorusio estis kreitaj la plej favoraj kondiĉoj por informadikaj teknologioj (IT), pro kio okazis ilia ne kresko, sed eksplodo. En 2017 Lukaŝenko subskribis ordonon pri kompleta laŭleĝigo de ĉifromono kaj ĉiuj rilataj operacioj. Belorusio estas unu el malmultaj landoj, kie eblas libere elmini, aĉeti, vendi kaj interŝanĝi ĉifromonon, kio allogis multe da firmaoj de la tuta mondo. IT-sektoro en 2019 konsistigis 6,5% de MEP kaj superis laŭ tiu indico plurajn tradiciajn sektorojn kiel ekzemple transporto aŭ fabrikado de konstruaj materialoj. Miloj da eksterlandaj programistoj ĝuas sian komfortan vivon en Belorusio kaj tute ne sentas sin kvazaŭ en prizono aŭ en triamonda lando. Mi aldonu ke strukturo de la ekonomio de Belorusio estas moderna. Laŭ datumoj de 2017 en ĝi dominis serva sektoro (51,1%) kaj industrio (40,8%), dum agrikulturo okupis nur 8,8%.
La samon oni povas diri pri la sociala sfero, kie Lukaŝenko sukcesis konservi la ĉefajn socialajn garantiojn el la sovetia epoko. Nur 5,6% de la loĝantaro troviĝas sub mizero-sojlo kaj nur 4,8% ne havas laboron. Tio klarigas kial belorusoj malgraŭ havi eblecon vojaĝi libere al Eŭropo ĉiam revenas hejmen. Ili simple ŝatas sian vivon – la vivon grandparte kreitan danke al ilia senŝanĝa prezidanto. Oni povas nomi Lukaŝenkon la lasta diktatoro de Eŭropo, sed necesas memori ke la plej proksima analogo estas ne Francisco Franco, sed Lee Kuan Yew, reginta de 1959 ĝis 1990 kaj kreinta la modernan kaj prosperan Singapuron kiun ni tiom admiras nun.
Fuŝoj de Lukaŝenko
Kial do homoj protestas? Ĉar Lukaŝenko kiel ĉiu homo havas siajn sukcesojn kaj fuŝojn. Li sukcesis pri ekonomio, sociala sfero kaj ekstera politiko. Sed li fuŝis pri la politiko interna.
Li estis kaj plu estas sufiĉe populara (aserto ke nur 3% de la belorusoj subtenas lin estas propagandisma fabelo). Sed li deziris havi pli. Kiel ĉiu longdaŭra reganto li alkutimiĝis al sia seĝo, kunkreskis kun ĝi kaj plej multe timas ĝin perdi. Pro tio anstataŭ aranĝi liberan baloton (kaj gajni ĝin), li baras eventualajn konkurantojn kaj falsas la rezultojn. Li povus venki kun 60% en la unua balotrondo aŭ en la dua, sed li preferas prezenti al la mondo (kaj al si mem) fantaziajn 80%. Tio estas lia ĉefa fuŝo kaj kaŭzo de lia nuna fiasko.
Homoj jam tediĝis vidi 26 jarojn la saman vizaĝon en televido. la belorusoj estas edukitaj, multe vojaĝas kaj ne komprenas kial ilia vivo tre proksimas al tiu de aliaj eŭropanoj krom unusola afero – manko de politika libereco?
Antaŭ tiu ĉi baloto Lukaŝenko ekpanikis tiom, ke fuŝis ankaŭ en la ekstera politiko, kie li antataŭe agadis pli lerte. Kelkajn semajnojn antaŭ la voĉdono li anoncis ke KGB (jes, ŝtata sekurecservo en Belorusio plu nomiĝas tiel) raportis pri aresto de 33 dungitoj de la rusia militkompanio Vagner, kiuj laŭdire venis por aranĝi terorismajn atakojn kaj malstabiligi la situacion en la lando antaŭ la prezidenta baloto. KGB detektis ilin, ĉar ĉiuj ĉi maliculoj setliĝis en unu ripozejo, neniam drinkis kaj ĉie marŝis en militista uniformo. Amuze, ĉu ne?
La legendo estis farita tiom fuŝe, ke eĉ la okcidentaj amaskomunikiloj emaj al kontraŭrusiaj akuzoj, ne multe disvastigis ĝin. Kaj certe neniu en Belorusio mem ekkredis je tio, do la pafo maltrafis ambaŭ celojn, nur koleriginte la Kremlon, kiu certe ne atendis tioman sendankemon de la homo, kies prospero grandparte estis provizita per la rusia subteno.
Do post kiam Lukaŝenko sendis policon por kruele dispeli manifestaciantojn, li jam havis subtenon nek de Eŭropa Unio, nek de Rusio. Li restis sola kontraŭ la propra popolo kaj pro tio ektimis eĉ pli.
Ĉu tio estas nova Majdano?
Tutcerte ne kaj tion substrekas la opoziciaj gvidantoj mem. Svjatlana Ciĥanoŭskaja klare respondis al tiu demando: “Kiu parolas pri "majdano"? Nur de ekranoj de televidiloj. Neniu deziras iun "majdanon". Tio nur li [Lukaŝenka] timigas avinojn, avojn, homojn, kiuj spektas televidon, ke ni estas "majdanaĉuloj". Neniu el ni eĉ unu fojon diris la vorton "majdano”.
Tio povas mirigi la okcidentan leganton, konsumintan multe da rakontoj pri la “revolucio de honesto” en Kievo, por kiu pereis “ĉiela cento” da kuraĝaj liberecbatalantoj, ktp. Sed la belorusoj konas la veron. En Ukrainio en 2014 okazis banala ŝtatrenverso, instigita de amasaj tumultoj fare de radikala opozicio, plejparte naciisma. Sekve de tio estis elpostenigita la prezidanto, kiun la ukrainoj mem elektis kaj kiu estis la dekstra mano de la antaŭa prezidanto Viktor Juŝĉenko, ricevinta sian postenon post la unua Majdano en 2004 (jes, la nuna “revolucio” estis jam la dua).
Fakte tio estas normala cirklo en la politiko de la sendependa Ukrainio: oni elektas prezidanton kun amasa popola subteno kaj poste forpelas kiel perfidulon. Viktor Juŝĉenko mem estis enpostenigita kiel nacia heroo, sed kvar jarojn poste malgajnis la baloton, ricevinte nuran 5%. Similan cirklon oni povas vidi ankaŭ en Kirgizio kaj Kartvelio.
Sed la plej grava diferenco estis en la etoso mem, en tiu naciisma histerio, kiu kaptis Ukrainion kaj ŝokis ĝiajn najbarojn, inkluzive la belorusojn, kiuj kun abomeno observis kiel en Ukrainio oni fakte malpermesis uzadon de minoritataj lingvoj en publika medio, gloras naziajn kunlaborantojn kaj starigas monumentojn al SS-divizioj.
Ĉio ĉi estas tute ne akceptebla por la belorusa nacio, kiu fakte formiĝis antaŭnelonge, nur kadre de Sovetunio kaj danke al ĝi. Oni povas rakonti fabelojn pri la subpremado de la popoloj en Sovetunio fare de la rusa koloniismo, sed realo estas simpla: sen Sovetunio kaj rusoj ne aperus Belorusio kaj belorusoj. Cetere tio estis sufiĉe tipa historio – same neniam sur la mondomapoj ekzistis Kazaĥio, Turkmenio, Taĝikio aŭ Azerbajĝano kaj ĉiuj respektivaj nacioj estis kreitaj laŭ decido de Moskvo (kion ili preferas forgesi nun).
Interesitoj povas ĉerpi pli detalajn informojn el la libro de usona historiisto Anders Rudling “The Rise and Fall of Belarusian Nationalism, 1906–1931”, do mi nur skizos la aferon. Loĝantaro de tiu ĉi regiono neniam konsideris sin aparta nacio, nek havis propran ŝtaton. Unuafoje tion instigis germanoj, kiuj okupis tiun ĉi areon dum la Unua mondmilito kaj klopodis ricevi subtenon de lokanoj. Sed la nuna Belorusio estis kreita en 1919 laŭ ordono de Moskvo.
En sekvaj jaroj kadre de politiko de “indiĝenigo” (коренизация) oni kreis ĉiujn kondiĉojn por formi la belorusajn nacion kaj kulturon. Estis establitaj belorusaj eldonejoj, ĉiuj gazetoj iĝis beloruslingvaj, 94% de lernejoj en 1929 edukis sole en la belorusa (en 1917 ili tute ne ekzistis), la tuta korespondado en lokaj ŝtataj institucioj estis devige transigita al la belorusa, eĉ universitato en Minsko iĝis beloruslingva, kvankam antaŭe ĝi havis nur du instruistojn, kapablajn paroli beloruse.
La origina Belorusio estis tro eta (proksimume kiel Minska provinco), do oni aldonis al ĝi pliajn regionojn, forprenitajn el Rusio kaj enloĝatajn de homoj, kiuj eĉ ne konis la belorusan. La aŭtoritatoj deklaris ke ili estas rusigitaj belorusoj kaj nun devas reveni al sia patrujo. Kiu ne deziris lerni en la belorusa devis forlasi lernejon, kiu ne deziris paroli kaj skribi beloruse – perdis postenon. La belorusaj ŝtato kaj nacio estis kreitaj rapide kaj tute nedemokratie, surbaze de areoj, kiuj grandparte apartenis al Rusio kaj estis enloĝataj de rusoj.
Tio havas avantaĝojn kaj malvantaĝojn. Al la unuaj apartenas la belorusa naciismo – milda kaj pozitiva, celita por fortiĝo de la belorusa nacio, ne kontraŭ aliaj etnoj. Al ĝi mankas agreso kontraŭ la rusoj, poloj kaj judoj, tiom propra al la ukraina naciismo. La belorusoj sincere konsideras la rusojn frata popolo kaj la rusoj reciprokas ilin per siaj simpatioj kaj subteno.
La ĉefa manko de la belorusa naciismo sekvas el ĝiaj bonaj trajtoj – mankas fanatikuloj, pretaj batali por ĝi. Se en Kievo al Majdano venis miloj da ukrainaj naciistoj pretaj mortigi kaj morti, do en Belorusio manifestacioj okazas semajnfine aŭ post labortago vespere kaj homoj foriras hejmen kiam ekpluvas. Eĉ kiam 200 mil protestantoj marŝis al la ŝtatoficejoj en Minsko, ili ne sturmis ilin, ĉar ĉia perforto estas kontraŭa al la belorusa naturo.
“Ni havas civilizitajn metodojn por solvi la problemojn. Ni deziras ĉion fari laŭleĝe” diris Svjatlana Ciĥanoŭskaja, distanciĝante de la Majdano, kiu jam iĝis simbolo de nacia katastrofo en la regiono.
Resume: la protestoj en Belorusio estas kaŭzitaj de ĝia arkaika politika sistemo kaj laceco pro tro longdaŭra prezidanteco de Lukaŝenko. Ili ne estas direktitaj kontraŭ Rusio aŭ la rusoj. Lukaŝenko pli similas al Evo Morales en Bolivio, kiu sukcesis en la ekonomia kaj sociala sferoj, sed fiaskis en la politika, falsante la balotojn anstataŭ honeste (mal)gajni kaj digne agnoski la popolan volon. Pro tio li pagas nun.
Kio sekvos?
Tio estas la plej komplika demando, ĉar kiel ni vidas temas pri la unika situacio, do ni ne havas ekzemplojn kiel solviĝis tiaj konfliktoj antaŭe. La protestoj daŭras jam plurajn semajnojn kaj apenaŭ grave malkreskos. Eŭropa Unio malagnoskis rezultojn de la prezidenta baloto kaj kvankam Lukaŝenko povas fajfi pri ĝiaj sankcioj, li certe komprenas ke la okcidenta pordo por li fermiĝis, plej verŝajne por ĉiam.
Restis tiu orienta – Rusio (liaj esperoj pri Ĉinio plejparte fiaskis, ĉar ĉinaj investoj malmultas, same kiel la pruntoj). Li ĉiam ricevis subtenon de Rusio (politikan kaj ekonomian), ĉu ankaŭ ĉi-foje ĝi savos lin? Sed ĉi tie ekzistas du grandaj problemoj.
La unua estas ke la rusianoj grandparte simpatias al la belorusaj protestantoj. Des pli ke ĝis nun la oficiala propagando ne kondamnis ilin amase kiel “okcidentajn dungitojn” kaj gazetaro raportis pri kruelaĵoj kontraŭ la manifestaciantoj sufiĉe kunsente. Krome diferenco inter ili kaj la ukrainaj naciistoj estas tro videbla kaj klara, kaj la protestoj mem estas tute pacaj. En Kievo tumultantoj atakis policon kun ŝtonoj kaj tranĉiloj, kaj vivbruligis policanojn surstrate. En Minsko homoj demetas ŝuojn antaŭ ekstari sur benkojn kaj prenas sakojn por kolekti rubojn post manifestacio. Eĉ ne unu aŭto estis detruita, eĉ ne unu vendejo disrabita kio ŝokas post vidi ĥaoson en Usono. Klarigo estas simpla: la belorusojn regas ne la senbrida detruemo kiun Erich Fromm konsideris sekvo de “netravivita vivo”. Ili vivas bone, sed deziras vivi pli bone kaj tio estas ilia rajto.
La dua problemo estas ke Putin tute ne simpatias al Lukaŝenko, kiu montris sin stultulo, perdinta regadon super sia propra lando kaj perfidinta ĉiujn kaj ĉion. Li ne plu estas fidinda partnero kaj eĉ lia mensostato elvokas ĉiam pli da demandoj.
Variantoj malmultas. La okcidentaj amaskomunikiloj aktive propagandas rakonton pri la rusa minaco, dirante ke Lukaŝenko estas pupo de Putin kaj ke Rusio revas aligi Belorusion kaj likvidi ĝin kiel sendependan ŝtaton. Tio estas fabelo. Mi jam diris ke Lukaŝenko estis memstara figuro sur la politika scenejo kaj nur en lastaj tagoj premo de Eŭropa Unio igis lin komplete subiĝi al Rusio kiel sia lasta espero.
Sed eĉ pli gravas ke la rusoj mem tute ne deziras ekhavi pli da teroj kaj landoj. Ni jam havis ilin sufiĉe kaj scias ke tio estas tre multekosta, pena kaj sendanka afero. En Sovetunio la rusa popolo estis kerno de la ŝtato kaj la rusoj senĉese aŭdis ke ili devas helpi al la frataj popoloj en aliaj respublikoj – krei tie industriojn, evoluigi edukadon, modernigi infrastrukturon, likvidi diskriminacion de virinoj, lukti kontraŭ barbaraj tradicioj ktp. Milionoj da rusoj venis al Turkmenio kaj Kazaĥio, Armenio kaj Ukrainio por konstrui, instrui, produkti. Miloj da rusoj pereis pacigante lokajn popolojn, senĉese kveralantajn inter si. Dum multaj regionoj de Rusio plu uzis kiel fuelon multekostan kaj poluigan karbon, tiuj respublikoj jam ĝuis puran kaj malmultekostan gason, ricevitan el Rusio. Kaj kompreneble ili plu plendis pri la rusa dominado kaj ekspluatado kaj postulis sendependecon.
Post la disfalo de Sovetunio, la rusoj finfine akiris sian propran ŝtaton kaj seniĝis je la devo iun senĉese helpi, instrui kaj protekti. Plejparto de la sendependiĝintaj respublikoj rapide malprogresis ekonomie kaj sociale, multaj etnoj tuj komencis buĉi unu la alian, kaj milionoj da iliaj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj inundis Rusion. Dume en Rusio vivnivelo kreskis kaj la rusiaj junuloj ne plu mortas en foraj teroj, protektante armenojn kontraŭ azeroj, uzbekojn kontraŭ kirgizoj, turkojn kontraŭ uzbekoj ktp. Jam, sufiĉas por ni!
Do ne mirindas ke laŭ lasta sociologia enketado, nur 17% de la rusianoj deziras ke Belorusio iĝu parto de Rusio dum 22% opinias ke la du landoj devas unuiĝi kun egalaj rajtoj kaj 43% diris ke entute neniu unuiĝo necesas kaj sufiĉas ke Rusio kaj Belorusio plu estu bonaj najbaroj. Fabelo pri la rusa imperiismo fiaskis – cetere same kiel ĉiuj fabeloj.
Prognozi kun 100% certeco kompreneble ne eblas, sed mi supozas ke la afero evoluos tiel. Plej verŝajne nun la administracio de la rusia prezidanto jam intertraktas kun la belorusa opozicio. Kelkaj opoziciuloj fuĝis al Rusio kie ili formis sian oficialan komitaton, kio plian fojon konfirmas ke la belorusa opozicio mem ne konsideras Rusion minaco aŭ nepra aliancano de Lukaŝenko.
Fakte por Rusio estas egale kiu regos en Belorusio, gravas nur ke tiu reĝimo ne estu direktita kontraŭ ĝi, ke la lando ne aliĝu al NATO kaj ke sur ĝia teritorio ne aperu usonaj militbazoj kiel tio okazis en Pollando, Estonio kaj aliaj landoj, kiuj ĝoje anstataŭis unu mastron per alia kaj nomis tion sendependeco.
Okcidentaj amaskomunikiloj diras ke Putin timas estiĝon de demokratio en Belorusio, ĉar tio minacos lian propran potencon. Sed apenaŭ eblas imagi ion pli stultan. Demokratioj en Litovio, Latvio kaj Estonio ekzistas ekde 1991. Ĉu tio eĉ iomete zorgigis Rusion? Armenio havas tute liberajn balotojn kaj gazetaron – ĉu Putin ektimis? Eĉ en landetoj kiel Abĥazio kaj Sud-Osetio senĉese okazas politika baraktado, foje forme de amasaj protestoj. Kiu zorgas?
En Rusio mem regule okazas amasaj protestoj kaj foje aŭtoritatoj cedas al iliaj postuloj. En la urbo Ĥabarovsko ekde la 12-a de julio regule okazas manifestacioj, dum kiuj oni skoldas Kremlon kaj Putin, foje en tre akraj vortoj. Polico ĝenas neniun kaj dekmiloj da homoj faras tion tute libere kaj senpune. En Baŝkirio lokaj aktivuloj manifestaciis kontraŭ planita elminado en monto, kiun baŝkiroj konsideras unu el siaj sanktaj simboloj kaj nun tiu plano estas nuligita kaj la monto mem deklarita natrurezervejo.
Variantoj
Se la opoziciuloj estos sufiĉe inteligentaj kaj lertaj, kaj sukcesos konvinki Rusion ke la nova Belorusio ne iĝos bombo ĉe la rusia sojlo, ili iĝos akcepteblaj partneroj. Lukaŝenko ricevos iun sensignifan, sed altan kaj bone pagatan postenon, kaj pasos reston de sia vivo en komforta domo ie apud Moskvo. Tio estus ideala solvo.
Sed povas esti aliel. Putin neniam cedas al ajna premo (tio ĝenerale estas parto de la rusa karaktero). Do se la premo kontraŭ li altiĝos, li povos insiste subteni Lukaŝenkon kiel solan rimedon kontraŭstari tiun premon kaj por montri ke li cedos al neniu. Tiukaze li plej verŝajne postulos ke Lukaŝenko subskribu interkonsentojn favorajn al Rusio, ekzemple pri pli profunda ekonomia integriĝo de la du landoj. Antaŭe Lukaŝenko ĉiam rezistis al tio, gardante suverenecon de Belorusio kiel garantiaĵon de sia potenco. Sed se li ne havos elekteblon, li subskribos ion ajn kaj Putin scias tion.
La tria, kompromisa varianto, estas ke Putin donos al Lukaŝenko iun altan postenon, sed sur lian lokon starigos (per iuj politikaj kaj juraj manipuloj) sukcedonton, tute lojalan al Rusio kaj metos siajn homojn en ŝlosilaj postenoj de la belorusa ŝtato. Tio garantios al li ke Belorusio ne iĝos usona pajlopupo kaj plu servos kiel bufro inter Rusio kaj Eŭropa Unio.
Povas esti ankaŭ la kvara, la plej malbona varianto. Putin povas decidi ke mankas alternativo al Lukaŝenko, do necesas subteni lin laŭ la fama usona principo: “Eble li estas aĉulo, sed li estas nia aĉulo”. Tiukaze li donos al Lukaŝenko monon, sendos aron da lertaj politikaj kaj ekonomiaj konsultantoj kaj atendos ĝis ĉio trankviliĝos por dum sekvaj jaroj prepari fidindan sukcedonton por la belorusa prezidanto.
Eŭropa Unio kondutos kiel maljuna hundo, kiu plu grumblas, sed jam ne mordas. La opoziciuloj jam montris sin ege malspertaj kaj nedecidemaj, do nekapablaj preni la potencon perforte. Iliaj gvidantoj timeme fuĝis el la lando, do la amasoj gvidas sin mem, kio apenaŭ daŭros longe. Kaj eĉ se daŭros – tio ne estas granda problemo kiel montris la rusia sperto en Ĥabarovsko. La protestantoj malsukcesis aranĝi tutlandan strikon aŭ bloki la ĉefajn vojojn, do ili povas tumulti plu sen serioze ĝeni Lukaŝenkon. La sola rezulto de ilia tumultado estis ke ili komplete fordonis Lukaŝenkon en la manojn de Putin. Kaj nun sole de la rusia prezidanto dependas kiel evoluos la tuta afero. Kiu el tiuj prognozoj realiĝos? La vivo montros. Kaj plej verŝajne tio okazos tre baldaŭ.
Comments
Post a Comment