Skip to main content

Ukrainio survoje al la fina venko aŭ “Sieg heil, demokratio!”

Kiel oni povus nomi homon, kiu ĉiam denove ripetas la saman eraron? Idioto. Sed kiel oni nomu la registarojn, kiujn ĉiam denove subtenas ekstremulojn por poste lukti kontraŭ ili? Mi pensas, ke plej konvena nomo estas – fatrasuloj.
Ĉiuj faras erarojn, do tio neeviteblas – ĉu por aparta persono, ĉu por registaro aŭ tuta nacio. Nun ĉiuj konas, ke Usono en la 1980-aj jaroj nutris kaj kreskigis Talibanon kaj Al-Kaidon – ja oni bezonis iun forton kontraŭ la soveta armeo en Afganio, pro kio agis laŭ la malnova regulo: “malamiko de mia malamiko estu mia amiko”. Do Talibano estis proklamita “batalantaro por libereco” – nobla afero, ĉu ne? Sed kio sekvis? Islamisma teroro en Afganio kaj terora atako de la 11-a septembro 2011. Ĉu Usono lernis tiun historilecionon? Ne.

Atakita milico gardas la urban administracion

En 2011 komenciĝis la enlanda milito en Libio. Denove la okcidenta gazetaro glorigis la batalantojn por libereco kaj demokratio. Verŝajne nur post la atako kontraŭ la usona ambasadorejo en Bengazi, dum kiu estis murdita la usona ambasadoro, la okcidentanoj komprenis kiom noblajn kaj raciajn aliancanojn ili akiris.
Ĉu protestoj en la placo Taĥrir estis subtenindaj kaj demokratiaj? Sendube – tuj raportis multegaj okcidentaj amaskomunikiloj. Espereble iomete poste, kiam tiuj noblaj protestantoj seksperfortis eŭropajn ĵurnalistinojn tuj en la placo oni pli ĝuste pritaksis veran vizaĝon de la egipta “libereco”.
Mi ne parolu pri la enlanda milito en Sirio, kie bravaj opoziciuloj batalas kontraŭ la krimeca Asad-reĝimo. Tiuj herooj, kiujn kelkaj eŭropaj landoj jam agnoskis sola plenrajta registaro de Sirio, jam montris al la mondo plurajn antaŭsignojn pri kio atendas la landon kaze de ilia venko. Jen ekzemple la vaste konata (vere koninda!) filmeto, en kiu la opoziciulo manĝas koron de murdita soldato. Mmmm, kiom bongusta demokratio… Ĉu vi volas gustumi persone?
Ah, mi forgesis, ke verŝajne plej noblaj kaj subtenindaj homoj de nia tempo estas ĉeĉenaj batalantoj por libereco de sia kara patrujo de la sklaviga rusia subpremo! Kiom da vortoj kaj bruaj plendoj okazis dum la du ĉeĉenaj militoj (la unua kaj la dua) Kiom bedaŭroj pri malvenko de tiuj “herooj” – fortaj montaranoj, kiuj nur volis vivi en sia libera lando.

Bruligita vendejo en Kievo

Bedaŭrinde tiu “libera lando”, en kiu inter 1996 kaj 2000 estis eĉ ne unu rusia soldato kaj regis nur venkintaj liberecemuloj, troviĝas tre for de Eŭropo kaj Ameriko, do ties loĝantoj ne povis tutkore ĝui la najbarecon kaj dankemon de la bonkoraj ĉeĉenaj gerilanoj. Nu, ne gravas, vi povas vidi iliajn heroaĵojn en filmetoj, kiuj estis tre multe produktitaj dum la ĉeĉenaj militoj kaj vaste publikigitaj fare de tiu noblaj herooj. Ekzemple jen la plej populara ago de la ĉeĉenaj gerilanoj – ili fortranĉas la kapon de viva rusia militkaptito. Kaj kompreneble ĉion atente filmas – ja tio estas ago, pri kiu ili fieregas. En la sama filmo oni povas vidi multajn similajn scenojn, kompreneblajn eĉ sen koni la rusan. Ĝuu!
En la esperanto-vikipedio mi foje legis en la artikolo pri Ŝamil Basajev, tradukita el la pollingva versio fare de iu naiva (ĉu stulta?) polo la citaĵon, en kiu la fama teroristo, torturisto kaj murdinto fanfaronis pri sia venko en la unua ĉeĉena milito: “Ni venkis tial, ke en niaj animoj malestis timo kaj dubo, estis nur malestimo al rusaj agresoroj. Ni malŝatis tiujn sklavojn, kiuj alvenis nin sklavigi. Nin, kiuj liberecon estimas pli alte ol la vivon. Ni venkis tial, ke varmege ni deziris venki”.
Brilege, ĉu ne? Mi nur memorigu, ke la plej fama batalo de tiu krimulo estis la atako kontraŭ la mezlernejo en la kaŭkaza (ne la rusa!) urbo Beslano. Tiam liaj subuloj ostaĝigis 1100 homojn, ĉefe infanojn kiuj alvenis por la solena malfermo de lernojaro. Dum kelkaj tagoj ili sidis surplanke sen manĝo kaj akvo en lerneja sporthalo kaj estis liberigitaj nur post la sturmo fare de specnazo. Rezulte de tiu heroaĵo, respondecon pri kiu publike prenis al si Basajev, pereis 334 homoj, el kiuj 186 estis infanoj. Brila sukceso de la ĉeĉenstila demokratio kaj libereco, ĉu ne?

Pereintaj infanoj de Beslano

Nun la okcidentaj amaskomunikiloj senĉese raportas pri liberecbatalantoj en Ukrainio. La eŭropaj registaroj minacas al la ukrainia registaro per sankcioj, Usono postulas forigi la milicon de sur ĉefurbaj stratoj. Jen denove ekflamis la nobla koro de okcidenta ordinarulo, kiu tiom ŝatas vidi homojn batali por sia libereco kaj kompreneble por idealoj de demokratio. Ŝajnas ke neniu eĉ por unu momento pensas: “Ĉu tio eblus en mia propra lando?”
Oni diras ke Interreto estas ĉionpova ilo kontraŭ totalismaj reĝimoj, ĉar danke al ĝi homoj povas vidi la veron. Sed la nuna situacio bonege montras erarecon de tiu opinio. Homoj vidas nur kion oni montras al ili kaj komprenas nur tion, kio estis al ili dirita.
Ĉu vi volas vidi kio okazas en Ukrainio? Senprobleme, iru ekzemple al Jutubo kaj spektu milojn da priaj filmetoj. Ĉu vi ne komprenas la rusan kaj ukrainan? Tio ne estas problemo, mi helpos vin, kara samideano. Jen nur kelkaj filmetoj, kiujn vi apenaŭ iam vidos en la okcidentaj televidkanaloj.

Liberec-batalantoj” bruligas homojn. Amuza afero, ĉu ne?

Molotov-koktelo fare de opoziciuloj

Pacaj batalantoj lerte uzas pafarmilojn.

Jen ili batas civitanojn, kiuj alvenis por interparoli kun. Oni diras, ke dum la atako tiuj maskitaj junuloj ĉantadis: “Sieg heil – Rudolf Hess – Hitlerjugend – SS!” Ĉarmuloj, ĉu ne?
Ho, ne pensu ilin aparte kruelaj al senarmaj civitanoj, ili kun ĝojo kaj lerto batas ankaŭ milicanojn. Rigardu kiom brave ili uzas batilojn, armaturojn kaj larmogason. La agresema milico tolereme staras kaj preskaŭ tute ne respondas al tiuj pacaj deklaroj. Evidente malicaj milicanoj tiutempe elkovis iun kovardan planon kontraŭ la demokratio.
Naziaj salutoj ankaŭ ne mirigu vin. Lokanoj scias, ke la gravan kernon de tiuj “liberecemuloj” konsistigas ekstremuloj el Okcidenta Ukrainio. Ili malkaŝe esprimas sian simpation al la ukrainaj naciistoj de la Dua mondmilito, honorigas kunlaborantojn kun la nazioj kaj ŝatas aranĝi torĉoparadojn kun plurgorĝa kriado pri “nacio” kaj “nacia ideo”.

Polico gardas ŝtatoficejon

Ĉu tio iomete memorigas al vi la okazintaĵojn de la 1930-aj jaroj en Germanio? Nu, vi estas vere sagaca homoj kaj sendube tiuj demokratemuloj pritaksus tion. Ili ja plurfoje detruis monumentojn al la falintaj sovetaj soldatoj de la Dua mondmilito, aranĝis paradojn memore al la SS-divizio “Galicio” kaj fiere montras tra la tuta Kievo portretojn de siaj ideologoj – Stepan Bandera kaj Roman Ŝuĥeviĉ, kiuj aktive kunlaboris kun la nazioj. Sed sufiĉas da vortoj, rigardu mem kaj ĝuu tiujn marŝojn kaj bildojn. Mi nur klarigu, ke rusparolantaj homoj en la unuaj kadreroj estas ukrainaj judoj, unu el kiuj (sinagoga instruisto) estis batita surstrate kaj nun troviĝas en malsanulejo. Mi pensas, ke vi sentraduke komprenos kion ili volas esprimi – kompreneble la ardan subtenon al la liberecbatalo. Batalu ĝis la fino. Ĉu post la fina venko sekvos la fina solvo? La vivo montros.

Ekstremulo en Kievo

P.S. Ĝis nun mi trovis nur unu esperanto-raporton, kiu pritraktas la situacion en Ukrainio aliflanke ol plejparto de la okcidentaj amaskomunikiloj. La Majstro donis al ni la lingvon por ke ni komprenu unu la alian, parolu inter si rekte kaj senpere, sen pagitaj mensoguloj kaj sinceraj idiotoj el registaroj kaj televido. Sed esperantistoj plejparte limigas sian lingvouzon al senĉesa kaj stulta kreado de verdaj bildetoj “Vivu Esperanto!” kaj ties publikigo ĉe Fejsbuko. Ĉu ni meritas tiun donacon?
PPS. Dum mi redaktis tiun blogaĵon aperis la oficiala informo de la Ministerio pri sano de Ukrainio: ekde la 18-a de februaro dum la "pacaj protestoj" en Kievo pereis 67 homoj. Dum nur unu tago, la 20-an de februaro estis murditaj 10 policanoj.

Comments