Mi neniam interesiĝis pri tiu persono, do serĉante informojn, kiel (origine) historiisto, turnis min al la fontoj – lia persona blogo (la malnova kaj aktuala) kaj intervjuoj, kiuj abunde aperas en la rusia gazetaro malgraŭ propagandismaj fabeloj pri manko de ajna parollibereco en Rusio.
Mi ne esperas admoni fervorajn akuzantojn de Rusio, ĉar laŭ plurjara sperto mi scias ke ili plu kredos je tiu ĉi versio malgraŭ ajnaj argumentoj kaj faktoj. “Rusio devas esti detruita!” skribis en Fejsbuko ukraina esperantisto-naciisto kaj tiurilate li estas ne malpli obstina ol Katono la Pli Maljuna (kvankam sen ajna espero pri plenumo de sia revo). Do mi celas homojn, kapablajn pensi memstare kaj pretajn analizi la informojn.
Mia analizo jam estas sufiĉe ampleksa kaj ĉiuj dezirantoj povas daŭrigi ĝin memstare, esplorante citaĵojn de Aleksej Navalnij, kiujn mi plukis, tradukis kaj publikigis ĉe Vikicitaĵoj. Ĉiu citaĵo havas referencon al arkivigita versio de respektiva paĝo, do oni povas esplri la kuntekston kaj komentojn sen timi ke tiu paĝo aŭ retejo ne plu ekzistas.
Mi jam esprimis mian opinion pri la venenado mem. Nun mi proponas esplori alian flankon de la afero kaj respondi al eĉ pli grava demando: kio estas Aleksej Navalnij?
Serĉante propran vojon
Li naskiĝis en 1977 en familio de militisto, devenanta el Kieva provinco kaj nomas sin duon-ruso, duon-ukraino (foje eĉ pli ukraino). Lia infanaĝo pasis en garnizonoj kaj militistaj urbetoj, kio certe influis lian karakteron. Ĉu vi konas demokraton el milita medio? Mi konas plurajn tiajn homojn – militistojn kaj iliajn familianoj. Ili havas malsamajn sortojn, sed unu komunan trajton – aŭtoritatan karakteron, eman al ordonoj kaj hierarkio de dominado kaj subiĝado. Demokratio? Nekonata vorto en tiu medio.
Ne mirindas ke kiel profesion li elektis juron – metion bazitan sur reguloj kaj leĝoj. En 1998 li finis la juran fakultaton, en 2001 (malĉeeste) – tiun financan. Komenciĝis serĉado de propra vivovojo. La 2000-aj jaroj estis tempo, kiam post enposteniĝo de Vladimir Putin kaj kresko de naftoprezoj politika situacio en Rusio stabiliĝis kaj ekonomio prosperis. Navalnij ekdeziris ricevi sian parton de tiu prospero.
Li establis unu firmaon post alia, sed apenaŭ sukcesis kaj same rapide malfondis ilin. Samtempe li provas sin en alia, politika kampo. Li aliĝas al la partio Jabloko – unu el plej malnovaj liberalismaj partioj de Rusio. Sed baldaŭ li komprenas ke ties konservativisma politiko neniam estos vere populara kaj ke en ombro de la senŝanĝa partiestro Grigorij Javlinskij lia propra kariero estos pala kaj sensignifa.
Pli esperdona li konsideris alian flankon de la politika spektro, kiu tiutempe kreskis kaj aktivis – la naciisman movadon. Li amikiĝas kun uloj, kiuj malkaŝe nomas sin nacional-socialistoj, babilas pri neceso establi la rusan nacian ŝtaton, haltigi enmigradon el Meza Azio kaj Kaŭkazo, kaj forpurigi Rusion de nigruloj, judoj kaj aliaj aĉuloj. Ekde tiam li ĉiujare partoprenas la fifaman Rusan Marŝon en Moskvo, kiu sekvas tra urboparto Lublino, plena je enmigrintoj, sub naciismaj sloganoj kaj ofte kun naziaj salutoj. Al respektivaj demandoj li respondas kun ironio, dirante ke lin ne tro ĝenas adoleskuloj, kriantaj Sieg Heil! Li opinias ke la naciisma movado estas grava, do necesas labori kun ĝi, poiomete direktante ĝin al pli realismaj celoj ol buĉado de ĉiuj subhomoj kaj la nova Holokaŭsto.
Bedaŭrine (por li) Vladimir Putin havas alian opinion. La naciistoj multiĝis kaj iĝis tro agresemaj, kaj ne plu kontentiĝis pri murdado de nigruloj kaj azianoj surstrate, kaj bruligado de enmigrintaj amasloĝejoj. Ili komencis ataki policejojn kaj FSB-sidejojn, akuzante la registaron esti protektanto de tiuj subhomoj kaj realiganto de kontraŭrusa politiko, celanta inundi Rusion per obeemaj malsupraj rasoj.
La aŭtoritatoj komprenis, ke tiu barbara ondo iĝis tro danĝera kaj nebridebla kaj reagis kiel ili povas kaze de neceso – rapide kaj forte. Dum kelkaj jaroj la tuta naciisma movado en Rusio estis detruita, ĉiuj naciismaj organizaĵoj malpermesitaj, iliaj gvidantoj enprizonigitaj por pluraj jaroj kaj aktivuloj kontrolataj ĉiupaŝe. El kreskanta politika forto la naciistoj transformiĝis je marĝenuloj kaj la Rusa Marŝo ekde tiam aspektas ne kiel minaca homamaso, sed kiel mizera grupeto da silentuloj.
Elreviĝo je la Okcidento
Kion povis fari Navalnij? Jabloko jam forpelis lin pro naciismo, sed ankaŭ la naciisma movado iĝis sakstrato. Kiel li atingu potencon kaj sukceson? Ĉu li ĉiam restu malsupra leŭtenanto de la politika armeo aŭ unu el dekmiloj da advokatoj, fondinto de fiaskintaj firmaoj?
Evidente li pripensis elmigradon, sed post duonjara studado en la Universitato de Yale, kiun aranĝis por li demokratoj-opoziciuloj, li komprenis, ke reala vivo en la Okcidento estas ege malsimila al idealismaj bildoj, cirkulantaj en la rusia liberala medio. “Ĉu mi similas al usonano? Ne-ne, mi simple ankoraŭ antaŭnelonge opiniis, ke mi povus loĝi en iu ajn lando. Sed mi loĝis duonjaron en Usono kaj komprenis: ne, mi ne povos kaj nek deziras. Simple laŭ mia menso mi estas kompleta sovetianaĉo” konkludis li en 2011.
Oni ne miskomprenu tion kiel memkritikon. Li elreviĝis ne nur en la okcidenta vivmaniero, sed ankaŭ la okcidenta politiko, direktata sole al propra profito kaj efektive fajfanta pri demokratio en Rusio. “Iusence tuta tiu ĉi koruptita rusia elito estas pli utila por la Okcidento, ĉar ĝi estas pli facile regebla, pli manipulebla” konstatis li en 2013. Politiko de la usonaj prezidantoj nur konfirmis tion. “Ke ili fajfas pri tio [demokratio en Rusio], tio estas vere. Mi eĉ dirus, ke ankaŭ la antaŭa administracio kaj tiu kiu estis antaŭ la administracio de Obama, ankaŭ ili efektive fajfis. Jes, iuj el ili ion parolis, sed ĝenerale al ili estas egale kaj mi havas neniujn iluziojn tiurilate” diris li en 2017.
Li elreviĝis ne nur en Usono, sed ankaŭ en la usonanoj mem. “Se oni deziras vidi verajn vatjakulojn [moknomo de fanatikaj rusaj patriotoj en Ukrainio], do necesas veturi ne al Novrusio [separisma regno en Ukrainio], sed en Usonon al ĉiaj redneck-oj kaj hill bill-oj. Tio en ĉia lando ekzistas. En Usono tiuj homoj estas centoble pli dupaj kaj netrapenetreblaj. Tie ja haveblas milionoj da armitaj lipharuloj en kvadratitaj ĉemizoj, revantaj iun bombi kaj konkeri. Kaj ne rakontu fabelojn pri nia superarkaika konservativisma loĝantaro de Rusio. Rigardu partiajn balotojn de respublikanoj en Usono. Tie tiaj konservativuloj renkontiĝas, kompare al kiuj iu nia deputito Milonov [deputito de la Ŝtata Dumao, fifama pro sia homofobio] estas liberala gejo el Nederlando. Laŭ enketado farita en Usono, 11% de la loĝantaro pretas ekmiliti kontraŭ Rusio. Mi ne certas, ke ĉe ni eĉ post histerio pri Novrusio kolektiĝus tioma procento rilate eblan nuklean militon kontraŭ Usono” diris Navalnij en 2014.
Do la sola solvo estis reveni al Rusio kaj klopodi krei propran armeon el homoj naciisme fervoraj, sed politike pli akcepteblaj. Fine li komprenas ke necesas krei propran vojon, ankoraŭ ne iritan – kunigi naciismon kaj liberalismon.
Liberala naciisto
La tasko estas malfacila: naciistoj akuzis lin pri troa mildeco, liberaloj – pri ekstremismo. Li jen establis organizaĵojn, jen forlasis ilin, sed fine palpis la temon, kapablan unuigi preskaŭ la tutan socion – korupto. Homoj ne ŝatas riĉulojn, des pli se temas pri riĉaĵoj, kreitaj danke al ŝtelado el iliaj poŝoj. Senmaskigado de koruptaj skemoj kaj postulado de severaj punoj kontraŭ iliaj kreintoj estas la plej esperdona strategio, kiu ĉiam havos popularecon ĉe la publiko. Aleksej Navalnij iĝis populisto.
Tio estas la ĉefa trajto de lia tuta agado. Vi povas legi dekojn da liaj blogaĵoj kaj intervjuoj, sed ĉie vi vidos la samon – li diras al homoj tion, kion ili deziras aŭdi. Pri multaj gravaj aferoj kiel ekonomio aŭ ekstera politiko li evidente tute ne havas propran opinion, pro kio respektivaj sekcioj de liaj programoj aspektas ĥaose, se ne diri – terure. Pri aliaj aferoj lia vidpunkto estas tro radikala kaj neakceptebla de vasta publiko – aŭ de la okcidentaj elitoj, pri kies subteno li plu (kaj ne vane) esperas – do li simple silentas pri tio aŭ esprimiĝas nebule.
Tamen atenta analizado de liaj vortoj ebligas formi sufiĉe klaran imagon pri lia mondkoncepto, politikaj kaj socialaj planoj. Jen rezultoj de mia analizo.
Vladimir Putin
Rilato al sia oponanto estas grava markilo, montranta veran valorsistemon de la homo. Kion Aleksej Navalnij pensas pri Vladimir Putin?
Vi miros, sed diference de siaj histeriaj fervoruloj, ne kapablaj elbuŝigi la nomon de la rusia prezidanto sen aldoni “nano”, “avo”, “marasmulo” aŭ eĉ iun sakraĵon, Navalnij estimas Putinon. Kial? Pro la sama kialo, kiu igas lin estimi Israelon – ĉar ambaŭ estas fortaj, inteligentaj kaj pretaj defendi sin kontraŭ malamikoj. Kiel ĉiu aŭtoritata homo li estimas forton kaj nur ĝin.
“Putin havas certajn meritojn. Mi memoras ke en nia militurbeto, kie mi loĝis kun gepatroj, estis sufiĉe evidenta bandito, kiun obeis eĉ milico. Tio estis kartvelo, kiu marŝis en blankaj ŝtrumpetoj kaj ĉiuj oficiroj, kiuj marŝis kun armiloj, nenion povis fari kontraŭ li, ĉar li estis la ĉefo. Kaj nun mankas tiu kartvelo, kaj iusence tio efektive estas merito de Putin” diris li en 2011. Li mem strebas al la forta ŝtato kaj kolapso de la ŝtataj strukturoj dum la regado de Boris Jelcin estis liaopinie katastrofo, evitinda kontraŭ iu ajn prezo. Vladimir Putin bridis la oligarĥojn kaj tion Navalnij ŝatas.
Li malakceptas propagandismajn fabelojn pri Putin kiel diktatoro, kies potenco baziĝas sur kruda forto. “Mi plurfoje diris kaj plu asertas: la potenco de Putin baziĝis ne sur iuj "fortuloj" [armeo, polico kaj sekurecservoj], sed sur reala subteno de la loĝantaro. Dum 12 jaroj ĉe la stirilo li ĝin konsumis, interŝanĝis kontraŭ komforta ekzistado, kontraŭ miliardoj da dolaroj por siaj amikoj. Li plu estas populara politikisto, sed ne nacia gvidanto” klarigis li en 2012.
Kaj tiu populareco aperis ne pro la amasa propagando, sed danke al vere bonaj aferoj, faritaj de la prezidanto. “Estus tute sensence nei, ke en la unuaj jaroj de sia prezidenta ofico Putin faris ĝustajn aferojn. Ekzemple, imposta reformo. Eble oni preparis ĝin antaŭe, sed Putin ĝin realigis. Estis komencita administra reformo. Mi ekde komenco, ekde 1999 konsideris min inter homoj, kiuj estas kontraŭuloj de Putin, principaj kontraŭuloj. Sed estus stulte nei, ke estis faritaj iuj ĝustaj aferoj” agnoskas Navalnij en 2014.
Nur en lastaj jaroj lia pozicio ŝanĝiĝis kaj li ĉiam pli akcentas ke la bazo de Putin estas jam ne la popolo mem, sed konstruita de li ŝtata aparato, kiu malebligas aperon de veraj konkurantoj. “La rusia popolo ne subtenas Putinon. Li estas ordinara aŭtoritata gvidanto kiel Lukaŝenko en Belorusio aŭ Maduro en Venezuelo. Putin staras ĉe la potenco, ĉar li tenas sub kontrolo la juĝejan sistemon, balotojn kaj amaskomunikilojn” diris li en 2018.
Cetere ne manko de demokratio estas lia ĉefa akuzo kontraŭ Putin – li mem neniam interesiĝis tiaĵoj. Li plendas pri tio, ke la rusia prezidanto ne sufiĉe uzis sian potencon kaj eblecojn. “Mi multon pardonus al Vladimir Putin se li estus la rusa Lee Kuan Yew. Jes, li establus totalisman politikon, sed ĉe tio persekutus la friponojn. Sed Putin ne povas iĝi la rusa Lee Kuan Yew. Li eĉ ne povas iĝi la rusa Lukaŝenko”.
Ekonomio
La plej malforta punkto de Aleksej Navalnij. Fakte li nenion komprenas tiukampe kaj ne sukcesis (ĉu provis?) konsulti seriozajn ekonomikistojn. “Por mi verkas ekonomian programon famaj rusiaj ekonomikistoj, kiuj en la nuna situacio, kaj al mi malfacilus ilin kulpigi, ne strebas malkaŝi siajn nomojn. Ili loĝas en diversaj landoj. Tio estas la plej alte kvalifikitaj homoj, kiuj entute heveblas je dispono de Rusio” pompe deklaris li en 2016. Sed ekde tiam nek la nomoj de tiuj enigmaj granduloj estis konigitaj, nek la ekonomia parto de lia programo spertis ajnan pliboniĝon.
Fakte temas pri loza aro da promesoj, resumeblaj en unu frazo: “Ĉio estos bone!” Kiel? Pri tio li ne multe parolas – evidente pro tio, ke liaj proponoj tiukampe aspektas tro stulte. Interesitoj povas legi analizon fare de vere elstara rusia ekonomikisto (kaj sukcesa financisto) Andrej Movĉan, unu el plej malnovaj kaj fortaj kritikantoj de Vladimir Putin kaj de la rusia reĝimo ĝenerale (jen kej jen, ekzemple).
Li prave atentigas ke ne eblas samtempe malaltigi impostojn kaj draste altigi elspezojn por sanservo kaj pensioj. Kun ciferoj enmane li montras ke promesata de Navalnij obligo de minimuma salajro kaŭzos malaperon de pluraj firmaoj kaj laborpostenoj, ke pro sekvonta ĝin inflacio suferos la plej malriĉaj sociaj grupoj kaj ke la ŝtata buĝeto simple ne eltenos tion. Li montras krudajn erarojn en kalkuloj de Navalnij kaj atentigas ke promesata redistribuado de riĉaĵoj kaŭzos nenion krom ĥaoso, kiel tion jam montris sperto de pluraj landoj kaj diras ke necesas koncentriĝi je grandigo de la komuna kuko, ne je ties dividado – sed nome pri tio Navalnij scias nenion.
Resume oni povas diri ke tio estas miksaĵo de etburĝa (li promesas tute nuligi impostojn por etaj firmaoj) kaj maldekstra populismoj iom simila al tiu de Nicolas Maduro kaj eŭropaj populistoj. Kien kondukas tiu vojo ĉiu povas vidi je ekzemplo de Venezuelo – potenciale unu el plej riĉaj landoj de Sudameriko, kiun tiu fuŝulo dum kelkaj jaroj sukcesis transformi el eksportanto de nafto je ĝia importanto, komplete detruinte la nacian ekonomion kaj kaŭzinte fuĝon de triono de la loĝantaro.
Ekstera politiko
Mi tuj diru ke ĝi malmulte interesas Aleksej Navalnij. Tiurilate li estas izolaciisto same kiel Donald Trump. “Russia First!” – tiel povus aspekti anglalingva versio de lia ekstera politiko. Tio certe allogas la Okcidenton en lia programo, ja danke al tio Rusio malaperus de la mondpolitika scenejo kaj Usono povus plu regi senĝene.
“Imperiisma naciismo estas la pleja malbono, kiun oni povas elekti por la lando. Ni havas gigantan landon kun malplenaj areoj, homoj alkoholiĝas. Loĝantaro malkreskas. Tasko de la rusa naciisto estas zorgi pri tiuj ĉi homoj. Kia al diablo Ukrainio? Venu, rigardu Smolenskan provincon! Jen kie necesas la popolon savi” diris Aleksej Navalnij en 2014.
Demandita en 2016 pri lia pozicio rilate NATO, li respondis svage: “Mi opinias ke baze ni estas aliancanoj, kaj tiusence mia deklaro nun malmulte diferencas de la deklaro de Vladimir Putin de 2003, kiam li proponis ke Rusio aniĝu je NATO”.
Tio grandparte difinas lian opinion rilate Ukrainion. “Jes, tie ĉeestis tio, kion oni akcentas en Rusio, iu parto estis nome nacio-liberigaj elementoj ktp. Sed plejparte tio estis en pura formo kontraŭkorupta revolucio, ĉar en Kievo neniu parolas en la ukraina lingvo” diris li en oktobro 2014. Sed jam en decembro lia opinio ŝanĝiĝis, ĉar nur blindulo povus nei naciisman ondon, inundintan Ukrainion. “Majdano ĝenerale estas malmulte uzebla kiel ekzemplo por Rusio. Tio ja estas grandparte nacio-liberiga revolucio. En Kievo okazis kontraŭimperia ribelo, sed kontraŭ kiu povus ribeli la imperio mem?” konstatis Navalnij.
Cetere tio grandparte originis el lia koncepto de la granda rusa nacio, pri kiu ni parolos poste. Nun mi nur aldonu, ke li ĉiam postulis ĉesigi militadon en Donbaso kiel tute nenecesan kaj lasi Ukrainion vivi kiel ĝi deziras, prefere sekvante ĝin je la vojo de proksimiĝo al Eŭropo kaj konstruado de la nacia ŝtato (tiutempe multaj rusaj naciistoj impetis al Ukrainio kun espero konstrui la unuan en Eŭropo “blankulan ŝtaton”).
El tio sekvas ankaŭ lia pozicio rilate Krimeon, kie li penas ekvilibrigi dezirojn de ambaŭ siaj subtenantoj – la Okcidento kaj rusiaj fervoruloj. Li agnoskas, ke ĝia aliĝo okazis kontraŭleĝe, sed samtempe konstatas, ke la krimeanoj mem deziris tion kaj ne eblas denove arbitre fodoni Krimeon al Ukrainio – ja sekvan tagon tie eksplodos popola ribelo.
“Mi opinias ke malgraŭ Krimeo estis okupita kun ekstrema rompo de ĉiuj internaciaj normoj, tamen la realo estas tia, ke Krimeo nun estas parto de RF. Kaj ni ne trompu nin. Kaj al la ukrainoj mi forte konsilas ankaŭ ne trompi sin. Ĝi restos parto de Rusio kaj neniam denove en prognozebla estonteco iĝos parto de Ukrainio” diris li en 2014.
Li aranĝis sendependan enketadon en Krimeo kaj resumis ties rezulton mallonge: “Laŭ lastaj opinisondoj ni vidas ke plu 88-90% plu subtenas [la aliĝon]”. Do ne mirindas ke lia vidpunkto pri radikoj de tiu problemo estas la sama kiel tiu de Putin: “Tio ke Krimeo hazarde "trafis" Ukrainion — tio estas malĝuste, maljuste kaj domaĝe por ĉiu normala loĝanto de RF. Krimeo estis transdonita per kontraŭleĝa arbitra decido de la arbitrulo Ĥruŝĉov. Respondeco pri tio kuŝas sur KPSU kaj sur ĉiuj ĉi stultaj politburooj, pri kio devus memori la komunistoj, kiuj subite iĝis tiom militemaj. Neceso aldone pagi "lupagon" kontraŭ la bazo de la Nigromara floto tute frenezigas”.
Li diras ke neniam subtenis agadon de la krimeaj tataroj, sed estimas ilian aktivulon Mustafa Ĝalilev pro ties firmeco kaj rezistemo, montritajn ankoraŭ en la sovetia epoko. Navalnij ŝatas homojn, kiuj prioritatigas interesojn de propra popolo, ĉar nur tiun logikon li komprenas. Cetere pri tio ni parolos sekvan fojon.
Nur la solvon li proponas iom malsaman. Dum Putin rifuzas ajnan diskutadon pri la afero, Navalnij proponas aranĝi plian referendumon en Krimeo, pri kies rezulto li dubas eĉ ne unu sekundon (ni vidos, ke tio estas lia tipa taktiko). “De la vidpunkto de politiko kaj restarigo de justeco, tio kion necesas fari nun en Krimeo, estas aranĝi normalan referendumon. Ne tian kia okazis, sed normalan. Kaj kiel decidos la homoj, tiel estos. Mi pensas ke rezultojn de tiu ĉi referendumo ni ĉiuj proksimume imagas kiaj ili povus esti”.
Ĝis tiam li proponas al Ukrainio kontentiĝi pri espero ke iam ĝi kune kun Rusio iĝos parto de la politika Eŭropo kaj tiam estos egale, al kiu apartenas Krimeo. Bela fabelo, ĉu ne? Ĝis tiam Rusio devos elteni okcidentajn sankciojn, cetere malgravajn kaj neglektindajn. “Mi pensas ke la krimeaj sankcioj restos por ni por pluraj jaroj. Sed ili estas la plej senproblemaj. Nek Eŭropo, nek Usono povos la krimeajn sankciojn nuligi ĉe alia prezidanto. Tio evidente restos por longe” skribis li en 2019.
Interna politiko
Navalnij promesas du ĉefajn aferojn – demokration kaj lukton kontraŭ korupto. Sed ambaŭfoje temas pri nuraj deklaroj – promesplenaj, sed ne pli. Li promesas fari municipojn “komplete sendependaj”, kio mirigis la menciitan ekonomikiston Andrej Movĉan, kiu logike demandis, ĉu Rusio revenos al aro da regnoj kiel en la 11-a jarcento? Kaj kiel tiukaze estos financataj komunaj aferoj kiel infrastrukturo kaj sekureco? Kiel promesitaj demokratio kaj libereco akordigeblas kun la forta gvidanto, kia Navalnij esperas esti?
Krome ĉio ĉi centprocente koincidas kun promesoj de Vladimir Putin, faritajn dum la unua prezidanta baloto en 1999. Kial ni devas kredi al la novaj promesoj, same senbazaj? En lastaj jaroj korupto en Rusio estis preskaŭ komplete ekstermita je malsupraj niveloj de la ŝtata hierarkio. En 2019 en Rusio estis kondamnitaj pro korupto 5300 homoj, tamen la problemo plu ekzistas. Ĉu Aleksej Navalnij kondamnos 30 mil? Kiamaniere? Ĉu per senjuĝejaj verdiktoj kaj amasaj reprezalioj? Kiel li esperas senkoruptigi ĉiujn ŝtatajn instituciojn, kiujn li nun konsideras komplete koruptitaj? Li admiras sperton de Ĉinio tiukampe, sed se li esplorus ĝin pli profunde, do scius ke publikaj ekzekutoj neniel bridis la korupton en tiu ŝtatego, nek kontribuis al prospero de la ĉina ekonomio.
Eĉ inverse – post lanĉo de kontraŭkorupta kampanjo fare de Xi Jinping, la ekonomio ekfartis pli malbone kaj ĝia kresko malrapidiĝis, ĉar la ŝtatoficistoj perdis personan interesiĝon pri komercaj projektoj kaj preferas eviti ajnan aktivadon en la ekonomia sfero por ne esti akuzitaj. Korupto efektive estas ne la ĉefa, sed unu el la lastaj problemoj de Rusio, kaŭzita de pli grandaj, fundamentaj ekonomiaj kaj sociaj problemoj – kiujn Navalnij simple ne komprenas, nek provas kompreni (same kiel liaj fervoruloj).
Fakte ĉio ĉi estas nuraj allogaĵoj por la publiko, sur kies kapoj li esperas eniri la Kremlon. Kiamaniere? Certe ne per demokratia vojo. “Ŝanĝo de la potenco laŭleĝe en Rusio ne eblas. Kaj tiu ŝanĝo kiam oni tute ne demandas, eblas — kiel en Tunizio... Por revolucio tute ne necesas duonlando, sufiĉas unu procento de la aktiva loĝantaro. Ĉio okazs hazarde, neniu scias kio okazos morgaŭ. Surveturos trafikpolicano gravedulinon — kaj komenciĝos revolucio” diris li en 2011.
Mi ne komentu liajn sadismajn fantaziojn pri murdado de gravedulinoj (tio estas ne sola ekzemplo), ja tio estas temo por profesia psikanalizo. Sed tio klarigas, kial inter liaj adeptoj tiom abundas homoj agresemaj kaj subedukitaj, pretaj al tuja agado kaj postulantaj simplajn solvojn de komplikaj problemoj. “La ŝanĝojn povas fari nur malkontentuloj. Kaj nun estas tro multe da malkontentuloj” ĝoje konstatas Navalnij en 2011, preskaŭ laŭvorte ripetante konkludojn de fama usona filozofo Eric Hoffer pri la kredanta amaso.
Li bezonas amason, gregon – fervoran kaj obeeman, pretan sturmi la barikadojn laŭ lia ordono. Ĝi ne nepre devas esti granda, sed nepre malkontenta kaj kolerega. “En ĉiuj tempoj sorton de la lando decidas unu aktiva procento de loĝantaro. Ne pli. Kaj ĉiuj aliaj aliĝas al la venkintoj” proklamas li. Malgraŭ okcidentaj fabeloj pri Putin kiel diktatoro li scias, ke la reĝimo en Rusio estas sufiĉe milda kaj esperas uzi tiun mildecon. “La potenco cedos al ni ĝuste tiom, kiom ni persiste postulos. Praktiko montras, ke alfrontinte realan reziston Putin cedas” inspiris li sian armeon en 2014.
Certe li ne dezirus amasan buĉadon – tio ja povus esti danĝera por li mem. Malsame ol liaj zelotoj, Navalnij tute ne fantazias pri juĝado de Putin fare de la Internacia Kortumo en Hago kaj similaj stultaĵoj. Li deziras ne justecon aŭ sangon, li deziras potencon kaj por tio pretas al iu ajn kompromiso, ĉiam ripetante la vortojn tipajn por ĉiu advokato, kiu havas ne principojn, sed nur unusolan celon – gajni la proceson: “Mi povas interkonsenti kun ĉiuj”.
Jam en 2015 li meditis pri tio: “Mi certe dezirus normalan transiton de la potenco. Nun ŝanĝo de la potenco en Rusio, transiro de aŭtoritatismo al demokratio iusence estas revolucio, ĉar tio estas ŝanĝo de la politika sistemo. Sed certe mi ne dezirus iujn kataklismojn kaj homojn, kiuj kun armiloj kurus surstrate. Mi dezirus ke okazus normala, milda transito kaj transiro. Al Putin oni devas proponi sekurecon — al li, lia mono, lia familio kaj iu limigita nombro de proksimuloj”.
Sed kio okazos poste? “Unue, ni liberigos ĉiujn politikajn malliberulojn. Due, ni aprobos leĝon "Pri lukto kontraŭ kontraŭleĝa riĉiĝo". Trie, ni iniciatos juĝejan reformon”. Bonega plano, ĉu ne? Sed kiuj estas tiuj “politikaj malliberuloj”, liberigotaj de prezidanto Aleksej Navalnij? Pri tio ni parolos sekvan fojon.
This comment has been removed by a blog administrator.
ReplyDelete