Korupto en Rusio: mekanismoj kaj kutimoj

Rusio ĉiujare okupas malaltajn lokojn en indeksoj de travidebleco kaj estas konsiderata inter la plej koruptaj landoj de Eŭropo. Mi ne scias kiujn indicojn uzas kreantoj de tiaj rangolistoj, do simple prezentu miajn konojn kaj spertojn en tiu kampo. 

Pura malsupro 
Plejparto de la rusianoj preskaŭ neniam alfrontas korupton en ĉiutaga vivo. Kial? Ĉar temas pri specifa afero. Ekde enposteniĝo de la prezidanto Vladimir Putin la ŝtato en Rusio senĉese fortikigas siajn poziciojn kaj iĝis dominanta aganto en ĉiuj sferoj – politiko, ekonomio kaj eĉ kulturo kaj arto. Ĝi deziras regi ĉion kaj ne toleras la konkurantojn. 

Guberniestro de Kirova provinco
Tio havas sekvojn bonajn kaj malbonajn. Ekzemple ekde 2014 ĝi aktive atakis kaj fakte neniigis la ĉefajn ekstremismajn organizaĵojn. Faŝistoj, rasistoj kaj naciistoj estas senkompate persekutataj, iliaj estroj enprizonigataj kaj ĉiuj iliaj aktivadoj haltigataj. Ĉiujare oni kondamnas dekojn da homoj, kiuj simple publikigis en sociaj retoj bildojn kun svastiko aŭ aliaj faŝismaj kaj naciismaj simboloj. Foje temas pri historiaj fotoj, pro kio eĉ pordemokratiaj aktivuloj ĉiam pli ofte petas la ŝtaton mildigi sian pozicion tiurilate. Kial tioma severeco? Ĉar post vidi kion faris la naciistoj en Ukrainio, la ŝtato komprenis ke tio estas danĝeraj konkurantoj en la ideologia kaj politika kampo, do decidis forigi ilin kaj sukcese plenumis tiun planon (la rusia ŝtato povas esti tre sukcesa, se ĝi vere deziras ion) 
Same pri korupto. La ŝtato strebas kontroli ankaŭ funkciadon de siaj organoj, kion certe lezas koruptitaj ŝtatoficistoj. Dum lastaj jaroj estis lanĉita kaj plu daŭrigata vasta kampanjo kontraŭ la koruptuloj je malsupra kaj meza niveloj. Antaŭe estis tradicio, ke gepatroj de lernejanoj faris donacojn al la instruistoj (foje multekostajn) fine de lernojaro. Nun oni apenaŭ rajtas donaci eĉ florbukedon aŭ ĉokoladon – ĉio estas gvatata, denuncata kaj punata. 
Kompreneble tio ne eiminis komplete korupton eĉ en la malsupraj administraj niveloj. Tamen ĝi iĝis oble pli malgranda, kaŝita kaj timema. Tio grave diferencigas Rusion de Ukrainio, KazaĥioUzbekio, kie korupto estas instituciigita parto de la ŝtata mekanismo. Mia amiko vojaĝis tra Ukrainio en 2018 kaj estis ŝokita, kiam ĉe la ŝtatlimo ukrainaj doganistoj malkaŝe postulis de li pagon je 500 rubloj (ĉirkaŭ 8 dolaroj) kaj limgardistoj petis iom da oleo por ŝmiri mitraletojn (li veturis en sia ĵipo). Amikoj nur ridis post legi lian mesaĝon ĉe Fejsbuko kaj komentis, ke tiu pago ekzistas de pluraj jaroj kaj ne ŝanĝiĝis post Eŭromajdano kaj eĉ post grava falo de la kurzo de la rublo, kio ili speciale aprezas: “En la postmajdana Ukrainio oni ŝtelas la samajn sumojn”. 

Aresto de ŝtatoficistoj en Moskvo

Por mi tio estis ŝoko, ĉar oni ne povas imagi tion en Rusio (krom eble Norda Kaŭkazo kaj proksimaj al ĝi regionoj). Eta municipa servisto, respondeca pri mia kvartalo, estis juĝita pro ŝmirmono je 10 mil rubloj (ĉirkaŭ $150). Poste mia amikino, laboranta en la municipa administracio, diris ke li estis kondamnita al kvinjara malliberigo. Tiaj ekzemploj abundas. 
Oni ne risku proponi ŝmirmonon al rusia trafikpolicisto, kiu haltigis vin. En ĉiuj policaj aŭtoj funkcias kameraoj, konversaciojn partoprenas almenaŭ du policistoj kaj eble eĉ se li prenos monon, vi tuj estos akuzita en koruptigo, kio sekvigas same grandajn punojn. Eĉ en tradiciaj por tiu agado kampoj kiel ricevado de stirpermesiloj ĉio iĝis komplika. Oni devas koni homon, kiu konas homon, kiu konas homon... ĉar neniu deziras riski kun nefidindaj personoj – ja kaŝitaj policanoj kaj FSB-anoj svarmas ĉie gvatante. 
Foje mi provis helpi al mia amiko abiturientigi lian filon ĉe iu profesia lernejo. Mi ne imagis ke tio estos malfacila afero, ja temis pri ne universitatoj, sed pri tradicie malprestiĝaj edukejoj, kie estas instruataj simplaj laboristaj profesioj. Tamen en kalendaro estis jam aŭgusto kaj ĉiuj lernejestroj diris, ke ili povas fari nenion. “Ĉiuj paperoj jam estas subskribitaj, listoj de abiturientoj jam publikigitaj en Interreto kaj prokurorejo gvatas senĉese, do mi povas fari nenion” klarigis unu el ili.


Plejparto la komunikado inter la ŝtato kaj la civitanoj okazas per Interreto kaj specialaj ŝtataj servejoj, kie oni povas prezenti peton kaj kontentigi ĝin. Ĉio okazas subaze de strikte priskribitaj reguloj, do vi ne bezonas doni ŝmirmonon al ŝtatoficisto, ĉar vi eĉ ne bezonas koni lin kaj ajnakaze li neniel povos helpi vin. Tio eĉ donis nedezirindan sekvon. Ofte la ŝtatofiistoj preparas necesan paperon pli rapide ol postulite, tamen donas ĝin nur fine de la tempolimo starigita de la reguloj – por eviti akuzojn pri avantaĝoj por respektiva petanto. Ĉio funkcias laŭleĝe, sekure kaj malrapide. Sed kion fari, ja ĉiu kuracilo havas flankefikojn. 
Malgraŭ la okcidenta mito pri obeemaj, subiĝemaj rusoj, en realo la civitanoj de Rusio iĝas ĉiam pli postulemaj koncerne la ŝtaton kaj atente sekvas (mal)plenumojn de ĝiaj devoj, kaze de rompoj sendante senĉesajn petojn kaj postulojn, iniciante enketadojn kaj eksigojn, uzante tiucele jen juĝejojn, jen surstratajn protestojn. 
Resume, mi povas diri, ke vi povas travivi la tutan vivon en Rusio sen eĉ unufoje doni ŝmirmonon kaj fartos tre bone. Sed ĉu tio validas ankaŭ al komercistoj? 

Musetoj, ne timu! 
Ĉi-foje la afero iĝas pli komplika kaj dependas de agadkampo kaj grandeco de la komerco. Etaj kaj mezaj komercistoj povas agadi same kiel ordinaraj civitanoj – kadre de reguloj kaj leĝoj. Bankoj ĉiam pli atente spuras financajn operaciojn de siaj klientoj kaj haltigas ilin aŭ eĉ tute frostigas la kontojn kaze de duboj. Impostoj estas kalkulataj kaj pagataj per Interreto kaj impostistoj estas timigitaj de senĉesa kontrolado – same kiel aliaj ŝtatoficistoj. 
Vi eĉ povas partopreni ŝtatajn aŭkciojn kaj aĉetkonkursojn, kiuj estas neevitebla formo por 90% de la ŝtataj kaj municipaj aĉetoj. Ekzistas certaj avantaĝoj por la etaj kaj mezaj entreprenoj – postuloj estas malpli altaj kaj parto de la aĉetoj estas destinita sole por tiaklasaj firmaoj. Multaj komercistoj opinias, ke partopreni tiajn konkursojn estas senfrukta tempoperdo, ja “ĉio jam estas dividita inter la siaj”, sed tio estas mito. Mi mem aranĝis plurajn aĉetkonkursojn kaj kelkfoje alfrontis malan problemon – mankon de partoprenintoj, pro kio devis lastmomente trovi ilin kaj allogi. 
Do se vi estas museto, agadu sentime kaj ne zorgu pri korupto. Plej verŝajne vi (mal)sukcesos sendepende de ĝi. 

Inter Skilo kaj Haribdo 
“Do kie ekzistas tiu terura rusia korupto?” jam zumas en via kapo. Trankvilu, kara kaj simple rigardu supren. 
Korupto vivas en pli altaj medioj, ĉefe en la sfero de la municipaj kaj ŝtataj mendoj, kies grandeco superas centmilojn da dolaroj. Mi povas ĵuri ke en tiu medio ĝis 99% de la kontraktoj okazas surbaze de koruptaj skemoj. Ĉiukaze kiam vi legas pri nova universitato, sportejo, fervojo aŭ elektrocentralo, konstruitaj en Rusio, vi povas esti certaj ke 10% ĝis 30% de iliaj kostoj estis ŝtelitaj.

Vitalij Mutko

Ofte oni eĉ iniciatas konstruadon sole por ŝteli dume. Kiam en 2016 la ministro pri sporto Vitalij Mutko estis nomumita vic-ĉefministro kun tasko prizorgi konstruadon, multaj estis ŝokitaj. Dum pluraj jaroj li estis tolerata malgraŭ pluraj fuŝoj en sia posteno, kaj skandaloj kiuj trafis sportajn teamojn kaj konkursojn, kaj jen subita transiro al tute alia kampo. Sed mi konsideris tiun paŝon tute logika kaj komprenebla. 
Ja en realo aktivado de la ministerio pri sporto celis grandparte ne sportajn atingojn, sed riĉiĝon de la estraro. Pro tio oni investis miliardojn en konstruado de kolosaj objektoj por la Olimpiko, Universiado ktp. La rusiaj koruptuloj ŝategas grandajn konstruadojn, ĉar ju pli granda estas la investota sumo, des pli multe kaj facile oni povas ŝteli. 
Kompreneble ne temas pri pure persona riĉiĝo. Ĉiu estro plenumas sian taskon, ricevas sian porcion kaj reston transdonas supren. La skemo funkcias surbaze de neskribitaj reguloj, do tre gravas ke ĉiuj partoprenantoj strikte sekvu ilin. Imagu kiom malfacile estas teni en siaj manoj miliardojn da dolaroj, sed kompreni ke oni estas nura tenanto, kiu devas transdoni ĉion supren kaj kontentiĝi je sia (relative) eta porcio. Des pli alte estas aprezataj la homoj, kiuj scias tion fari.

Vitalij Mutko

Ja temas pri vere komplika tasko. Necesas trovi fidindajn plenumantojn, interkonsenti kun ili pri kunlaboraj kondiĉoj, aranĝi aĉetkonkurson tiel ke ili gajnu, kontroli ke ili plenumu ĉion, poste fari la kontraktajn pagojn al ili, ricevi de ili procentaĵon kaj transdoni ĝin supren, lasinte al si nur anticipe aprobitan parton. Laŭvoje oni devas eviti diversajn kontrolantojn kaj konkurantojn kaj finfine krom ĉio oni devas ankaŭ atingi publikan celon de la projekto – do pli-malpli ĝustatempe kaj kvalite konstruigi respektivan stadionon aŭ ŝoseon. La koruptulo devas esti ne mapli lerta kaj kuraĝa ol Odiseo, pasinta inter Skilo kaj Karibdo
Vitalij Mutko sciis tion fari, do oni tenis lin je la ministra posteno ĝis tio iĝis tute neebla pro lia komplete ruinigita reputacio, kaj poste oni taskigis lin prizorgi la konstruadon tutlande. Tre logika afero, se vi komprenas pri kio li vere okupiĝis dum antaŭaj jaroj.

Dmitrij Rogozin

Alia ekzemplo povas esti Dmitrij Rogozin. Dum jaroj li gvidis kiel vic-ĉefministro plenumadon de armeaj mendoj, konstruadon de la kosmodromo “Vostoĉnij” (Orienta) kaj aliajn sferojn kun plurmiliardaj buĝetoj. Oni apenaŭ povas paroli pri gravaj atingoj en tiuj agadkampoj dum ĉion ĉi akompanis grandaj koruptaj skandaloj.

Dmitrij Rogozin

Mi rememoras kiel antaŭ kelkaj jaroj partneroj petis min trovi kompanion, pretan plenumi grandajn konstruajn laborojn en la menciita kosmodromo. Mi interparolis kun mia amiko, kies firmao jam agadas en tiu regiono, li interesiĝis, sed poste semajno rifuzis, malgraŭ granda buĝeto. Kial? “Mi esploris la aferon kaj ĝi estas ne tiom bela. Oni jam ŝtelis ĉion, kion oni povis kaj nun serĉas kiu venos la lasta kaj respondecos pri ĉio”. Baldaŭ post tio eksplodis skandalo – la kontrola komisiono konkludis ke dum la konstruado de la kosmodromo estis ŝtelitaj almenaŭ 10 miliardoj da rubloj ($158 milionoj).

Dmitrij Rogozin

Ĉu tio influis karieron de Dmitrij Rogozin, kiu respondecis pri tiu ĉi konstruado? Sendube. En 2018 li estis nomumita la ĝenerala direktoro de la ŝtata konzerno “Roskosmos” (Rusia Kosmo), do respondecas pri ĉiuj kosmaj kaj aviadaj aferoj en Rusio. De tiu tempo sekvis nur fuŝoj kaj fiaskoj tiukampe. La kosmoŝipo Sojuz MS-10 averie alteriĝis, Sukhoi Superjet 100 brulis en flughaveno kaj 41 homoj pereis. Ĉu la nova estro decidis ŝanĝi ion en teknologia politiko aŭ alimaniere reagis al la evidentaj problemoj? Anstataŭe li anoncis planon konstruigi nubskrapulon por la nova sidejo de la konzerno. Ĝi aperos en Moskvo kaj kostos 25 miliardojn da rubloj ($400). Ĉu vi miras? 

Trovu ĝustan homon 
“Sed kiel ĉio ĉi funkcias? Vi ja diris, ke ĉio estas strikte reguligata, FSB kaj polico spuras ĉiun paŝon de la ŝtatoficistoj kaj ĉiuj mendoj okazas forme de konkursoj. Do kiel ili sukcesas ŝteli?” Trankvilu, kara, neniuj kontraŭdiroj en miaj vortoj haveblas. 
“Ŝtelu bulkon kaj oni enkarcerigos vin, ŝtelu fervojon kaj vi sidos en senato” laŭdire konstatis Mark Twain. Tio komplete aplikeblas al la korupto en Rusio. La menciita ŝtatoficisto, ŝtelinta 150 dolarojn, estis nenio, polvo sub piedoj de la veraj granduloj, do oni distretis lin kiel muŝon. Ministroj kaj direktoroj de la ŝtataj konzernoj ŝtelas miliardojn, do ili estas konsiderataj sukcesaj aferistoj – statuso ne sendanĝera, sed almenaŭ respektinda kaj oble pli protektita. Krome ili simple estas pli singardaj kaj spertaj. 

Ŝtatoficisto arestita en Karelio

Se vi deziras ke aĉetkonkurson gajnu viaj amikoj, plej gravas ĝuste aranĝi la konkursan dokumentaron. Postuloj al partoprenintoj kaj teknika tasko – jen du ĉefaj punktoj, kiuj devas esti detale prilaboritaj. La unua ebligas forigi nedeziritojn, la dua – doni avantaĝojn al la celitoj. Foje aperis informoj pri aĉetkonkurso pri tomografoj (komplete koruptita sfero), kie en la teknika tasko estis menciita ekzakta longeco de unu detalo kiel nepra kondiĉo. Detalon de tia longeco produktis nur unu firmao en la mondo. Mi modeste aldonu, ke mi mem aranĝis plurajn aĉetkonkursojn kaj povas konfirmi, ke sperta fakulo povas forigi preskaŭ iun ajn nedezirindan konkursanton. 
Krome la fina decido estas farata surbaze de la konkursa formulo, kiu konsideras ne nur prezon, sed ankaŭ aliajn elementojn de la konkursa propono (sperto, haveblo de personaro kaj teknikaĵoj, reputacio ktp). Manipulado kun la formulo eblas ĝis la lasta momento kaj povas avantaĝigi eĉ firmaon, kies propono estas plej kosta (kio ofte okazas).

Arestita ministro Aleksej Uljikajev

Post forigi la konkurantojn kaj venki en la aĉetkonkurso, la firmao devas tamen samtempe plenumi siajn devojn kaj fordoni 10% ĝis 30% de la kontrakta kosto. Oni faras tion per anticipa ŝvelado de la buĝeto. La teknikan taskon kaj akompanajn kalkulojn faras la gajnonto, kiu interalie grandigas elspezojn por dezajnado kaj aliaj malfacile kontroleblaj aferoj. Tiurilate la granda konstruado estas ideala kaŝejo, ja dum konstruado de ŝoseo aŭ sportejo ne eblas ekzakte kontroli kvanton de uzitaj betono, armaturoj, brikoj kaj ŝtalaĵoj, dum eĉ ioma ŝanĝo sekvigas grandegan kostodiferencon.
Kiel oni fordonas monon al la koruptuloj? Ekzistas pluraj manieroj. Teko kun bankbiletoj estas jam arkaikaĵo, ĉar tro riska kaj taŭga por relative malgrandaj sumoj. Foje oni ĝiras monon al eksterlandaj (speciale al tiuj impostparadizaj) bankokontoj. Plej ofte kontanta mono estas transdonata tra fidindaj homoj (mi nomas ilin “komunikaj oficiroj”). Tiuj lastaj estas personoj tre gravaj, ĉar maskitaj kaj kutime starantaj je unu ŝtupo malsupre ol ilia ĉefo. Se vi deziras ion aranĝi, vi devas unue trovi tian homon, prefere per iu fidinda peranto, ĉar li ne parolos al vi rekte se li ne konas vin. La gravulo mem neniam rekte parolos al vi, nur sendos al siaj subuloj kaj publikaj reguloj (en plej bona kazo – al tiu “oficiro”).
Ekzistas ankaŭ pli subtilaj skemoj. Ekzemple foje ni planis konekti al elektrostacio de granda ŝtata konzerno en Orienta Siberio. Konstrua kompanio el mia urbo Tjumeno pretis konstrui ĉion kontraŭ 115 milionoj da rubloj. Ni jam povis esti konektitaj, sed la afero estis tro granda kaj allogis atenton de la centra administracio en Moskvo. Ĝia estraro deklaris, ke laŭe al reguloj por tiom gravaj objektoj uzeblas nur aparatoj produktataj de la oficiale aprobitaj firmaoj. La moskvaj altranguloj "sugestis" al ni dezajnan firmaon el Sankt-Peterburgo, kiu rapide rekalkulis ĉion kaj la sumo rapide kreskis ĝis... 400 milionoj!

Aresto de ŝtatoficisto

Ĉio okazis surbaze de oficialaj reguloj, do tio ne aspektis kiel korupto. Sed ĉiu internulo de tiu medio komprenas kiel funkcias la afero: la ŝtata firmao sendas vin al privataj kompanioj, kun kiuj komplicas ĝia estraro. Tiuj plenumas siajn servojn kaj liveras varojn (kvaroble pli koste) kaj poste fordonas la superprofiton al siaj "klientoliverantoj". Do neniuj rektaj kontaktoj inter la klientoj kaj estraro de la ŝtata kompanio ekster ofiialaj reguloj. Ĉarma skemo, ĉu ne?
Lastatempe ankaŭ ĉifromono estas uzata tiucele, kvankam ĝi havas avantaĝon ĉefe dum translimaj ĝiroj, ĉar ĝia kurzo tro ofte kaj grave ŝanĝiĝas, kio malfaciligas dividon de la enspezoj laŭ la tuta ĉeno – de la monpreninto ĝis la plej supra profitanto.

Kolonelo Dmitrij Zaĥarĉenko kaj mono trovita en lia apartamento

Krome la koruptulo povas partopreni en la gajnonta firmao, ekzemple kiel kunposedanto de impostparadiza firmao, kiu estas fina posedanto de la respektiva kompanio. Sed tio estas sufiĉe malfacila afero lastatempe, ĉar preskaŭ ĉiuj impostparadizoj laŭpete malkovras datumojn pri posedantoj de siaj firmaoj kaj registri ilin por iu flanka persono estas riska afero. Do kontanta mono estas la ĉefa vojo kaj tio apenaŭ ŝanĝiĝos en prognozebla periodo. Lastatempe oni arestis kelkajn FSB-oficirojn, en kies apartamentoj estis trovitaj po 12-14 miliardoj da rubloj ($190-222 milionoj) en kontanta mono – post konfisko oni forportis ilin en kamionoj. Tio estas tre tipa ekzemplo. 

Koruptulaj militoj
“Sed kial FSB ne kaptas ilin?” demandos vi kaj denove estos prava kaj malprava samtempe. FSB ĉasas la koruptulojn kaj ofte arestas ilin, same kiel polico. Ĉiusemajne aperas informoj pri arestitaj guberniestroj, senatanoj, deputitoj, jam sen diri pri malpli gravaj postenuloj. Ĉiu deka senatano estis kondamnita, kio klare montras ke netuŝebluloj en Rusio ne ekzistas. Tamen la korupto floras kaj kreskas. Kial? Ĉar ofte tiaj atakoj kaj persekutoj estas parto de la elitulaj ludoj, do fakte milito inter la koruptuloj mem. 

Manifestacio kontraŭ korupto

Polico kaj FSB estas same koruptitaj kaj celas siajn proprajn interesojn. Kiel ekzemplo povas servi doganeja servo. La ŝtatlimojn de Rusio regas FSB, do ankaŭ ĉiuj doganejoj estas regataj de tiuj “ĉenhundoj” de Putin. Tamen mi povas ĵuri al vi ke ĝis 70% de ĉiuj varoj, importataj el Ĉinio, venas kontraŭleĝe, do impostataj malpli aŭ tute senimposte. Oni uzas tiucele diversajn skemojn, kamionoj veturas laŭ malsamaj itineroj, sed tamen fine ili ĉiam transpasas la ŝtatlimon kaj tio eblas nur danke al totale koruptita doganeja servo. Kiam mi demandis unu el tiaj liverantoj, kiamaniere la kamionoj iros trans la ŝtatlimon, li respondis koncize: “Ili simple veturos”. “Sed kio pri la paperoj?” – “La paperoj haveblos”. Mi ne dubis pri la vortoj de la eksa doganisto, des pli kiam li kelkfoje pruvis ilin per plenumo de siaj promesoj. 
Eĉ se kaptitaj, la gravaj koruptuloj malofte suferas seriozajn punojn. La rektoro de la Tjumena Industria Universitato, kaptita ĉe ridinda ŝtelado de 11 milionoj da rubloj ($174 mil) atendis la juĝon sub hejma aresto kaj fine estis kondamnita al nuraj 1,5 jaroj da malliberigo (kiel patro de kvar infanoj kun bonaj rekomendoj kaj neniam kondamnita antaŭe), kiujn li jam pasigis dum la atendado, do fakte restis senpuna, se ne konsideri grava puno plastan braceleton surpiede, kiun li portis en sia komforta apartamento.

Anatolij Serdjukov

La ministro pri defendo Anatolij Serdjukov, akuzita pri grandaj ŝteloj (la armeo estas plia komplete koruptita sfero) atendis la proceson en sia luksa loĝejo kaj poste estis amnestiita. Nun li estas ĝenerala direktoro de aviakonstrua kompanio.

Elena Vasiljeva, koramikino de Serdjukov

Lia tiama koramikino (nun edzino), akuzita kiel kompliculino je tiuj fiagoj, pasigis tempon same komforte en unu el siaj elitaj apartamentoj. Ŝi malkaŝe mokis la justicon, filmante dume muzikfilmetojn je siaj kantoj, direktitaj al la eks-ministro kun peto edzinigi ŝin. Fine kondamnita, ŝi preskaŭ tuj estis pardonita kaj liberigita kaj eĉ ricevis reen konfiskitajn riĉaĵojn. Tio estis rekta vangofrapo al la ŝtato kaj socio, sed... komprenebla por koncernuloj. Ili ja konis regulojn kaj ne rompis ilin kaj ĉiu fidelulo devas esti rekompencita. 

Anatolij Serdjukov kaj Elena Vasiljeva

Kaj tute male – homoj, kiuj provas malkovri tiajn fiagojn kaj postuli punon por la koruptuloj, ofte estas enprizonigataj surbaze de falsaj akuzoj. La plej freŝa kaj vaste konata ekzemplo estas la ĵurnalisto Ivan Golunov, arestita en junio 2019 kaj akuzita pri posedado de narkotitkaĵoj en granda kvanto. Li ne estas opoziciulo kaj evidente nur tuŝis ies komercajn interesojn, sufiĉe grandajn. 

Ivan Golunov

Feliĉe tiukaze leviĝis granda ondo de publikaj protestoj – homoj manifestaciis surstrate, la plej influaj gazetoj aperigis sur la unuaj paĝoj tutpaĝan sloganon “Mi estas Ivan Golunov” kaj post kelkaj tagoj li estis liberigita. Nun la afero daŭras, ĉar la socio postulas puni la kulpulojn kaj jam pluraj policaj altranguloj perdis siajn postenojn. Tio plian fojon pruvas, ke la reĝimo de Vladimir Putin ne estas diktaturo, kiel asertas naivuloj kaj idiotoj, cerbolavitaj de la propagando. Sed apenaŭ ordinara homo povas atendi la saman atenton de la amaskomunikiloj kiel la moskva ĵurnalisto. 

Ivan Golunov

Resume, mi povas diri, ke korupto en Rusio floras kaj prosperas, sed ĝi koncernas ĉefe grandan komercon. Se vi deziras havi grandajn kontraktojn kun la ŝtato, vi devas serĉi ĝustajn homojn, kiuj helpos al vi aranĝi ĉion kaj labori sukcese kaj glate kontraŭ 10-30%. Sed se vi ne planas interagi kun la ŝtato aŭ via komerco estas relative malgranda – simple forgesu pri ĉio ĉi kaj ĝuu vian vivon en Rusio. Ĝi jam estas sufiĉe komforta, eĉ en Siberio.

Comments

  1. Trafa nomo - Mutko
    En sveda lingvo - att muta =
           I (vb) subaĉeti [iun, ke li faru ion]; korupti

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ankaŭ en la rusa haveblas similaĵoj. Mutnij (malklara), mutit (friponi).

      Delete

Post a Comment