Vladimir Putin kiel Petro la Granda

Loĝantoj de Rusio plejparte subtenas sian prezidanton dum la okcidentaj landoj konsideras lin (preskaŭ) diktatoro, minacanta la pacon kaj stabilecon en la mondo. Mi ne apartenas al la ŝatantoj de Vladimir Putin, sed ŝajnas ke mi komprenas lian logikon. Li simple konsideras sin la nova Petro la Granda – la plej fama kaj kontraŭdira imperiestro de Rusio.

La adorata detruinto
Eksterlandanoj apenaŭ imagas kiom grandas la kulto de Petro la Granda en Rusio. Lian nomon portas ne nur la kreita de li “norda ĉefurbo” kiel oni kutimas nomi Sankt-Peterburgon, sed ankaŭ sennombraj placoj, ŝipoj, monumentoj kaj parkoj. Statuojn de la imperiestro oni povas trovi en plej foraj anguloj de Rusio kaj eĉ ekster ĝi – ie ajn kien venas la rusoj. Kial oni adoras lin? Ĉu li estis speciale bonkora aŭ sukcesis plibonigi ekonomion kaj vivon de la popolo? Respondoj al ĉiuj ĉi demandoj estos neaj.


Petro la 1a ne estis speciale bonkora, eĉ pli – oni prave konsideris lin unu el plej severaj regantoj de Rusio, kies krueleco ofte ŝokis eĉ samtempulojn, kutimaj al torturoj kaj publikaj ekzekutoj. Li verŝis marojn da sango kaj plejparte temis pri la sango de liaj regatoj, ofte senkulpaj viktimoj de la imperiestraj suspektemo kaj furiozo.
Li ne multe sukcesis rilate ekonomion, kiu fakte ne tre interesis lin. Plejparton de sia kelkjardeka regado li militis kontraŭ Svedio kaj la Otomana imperio kaj la militado tute okupis liajn pensojn. Ĉio farita en la ekonomio – starigo de novaj fabrikoj, malkovro de minejoj, konstruado de ŝipoj kaj kanaloj – celis unuavice militajn bezonojn kaj ilia kontribuo al la evoluo de la nacia ekonomio povis okazi nur kiel flankefiko. Post sia subita morto li lasis la landon ruinigita, kun detruitaj entreprenoj, ekonomie kaj fizike elĉerpita loĝantaro, kiu grave reduktiĝis pro senĉesa militado kaj pezaj devigaj laboroj, kaj kun kompleta politika ĥaoso, kiu sekvigis post lia morto kvin ŝtatrenversojn en malpli ol 40 jaroj.


La vivo de ordinaraj homoj transformiĝis dum lia regado en senĉesa kaj penega servado. Ĉiuj regatoj – de la plej estimata aristokrato ĝis la plej mizera kamparano – iĝis sklavoj de la ŝtato kaj de la imperiestro persone kaj senhalte estis ĵetataj jen al batalkampoj, jen al konstruejoj, jen al fabrikoj. Li fine sklavigis la kamparanojn, kiuj perdis siajn lastajn rajtojn kaj same katenis la aristokrataron, kiun li traktis kruele kaj senkompate.


Impostoj altiĝis ĉiujare, rekrutoj estis forprenataj al armeo pere de surprizaj atakoj kontraŭ rusaj vilaĝoj, dum kiuj oni kaptis junulojn kaj tatuis stampaĵojn sur iliaj manoj, markante ilin kvazaŭ brutojn. Miloj kaj miloj da kamparanoj mortis, konstruante palacojn kaj fortikaĵojn de Sankt-Peterburgo, kies marĉoj kaj ventego mortigis la homojn ne malpli efike ol skurĝoj de gardistoj kaj subnutrado. Ŝtatoficistoj kaj negocistoj perforte translokitaj al tiu malsalubra setlejo kune kun siaj familioj malamegis la novan ĉefurbon, kiu iĝis por ili malliberejo. Samtempe konstruado de iuj ajn ŝtonaj konstruaĵoj estis malpermesita tra la tuta imperio – la imperiestro bremsis la evoluon de la tuta lando por sia amata ludilo.
Do kial li plu estas estimata kaj adorata kiel ekzemplodona reganto de Rusio?

Dormanta carlando
Kompreneble kulpas pri tio ne fabela “emo de la rusoj al sklaveco”, kion pruvas la tuta historio de Rusio – la sola lando en Eŭropo, kiu neniam estis plene okupita de malamikoj, kaj ne subiĝis al la plej fortegaj invadinoj kiel Napoleono kaj Hitlero, genuigintaj la tutan Eŭropon. Petro la 1a estis kruela, senkompata kaj ofte senrespondeca, sed li faris unu grandan aferon, kiun plej trafe esprimis la fama statuo “La Bronza Rajdanto” kaj vortumis alia rusa grandulo Aleksandr Puŝkin: “Rusion baŭmis li”.


Kio okazis al Rusio antaŭ lia surtroniĝo? Ĝi progresis geografie, sed ne ekonomie aŭ kulture. Dum regado de la caroj Johano la 3a, Bazilo la 3a kaj Johano la 4a la Terura la teritorio de la lando kreskis 6,5-oble. Rusio ne plu estis la ŝtato de la rusoj, sed enkorpigis plurajn etnojn kun tute malsamaj lingvoj, tradicioj kaj kredoj. La unuaj provoj asimili novan loĝantaron montriĝis ne tre sukcesaj, do baldaŭ la rusaj aŭtoritatoj transiris al pli racia politiko: agnosku la rusan caron, pagu impostojn kaj vivu kiel vi vivis. Surloke indiĝenoj subiĝis al siaj tradiciaj aŭtoritatoj, kiuj iĝis parto de la rusia elito, ili ne devis militservi, do la aborigenoj apenaŭ sentis iujn realajn ŝanĝojn en sia ĉiutaga vivo.


Sed Rusio plu estis la malantaŭa korto de Eŭropo – nedisputebla centro de la tiama civilizita mondo. Modernaj konoj, avantaĝaj teknologioj, fortaj armeoj, logika leĝaro – ĉio ĉi haveblis nur en Eŭropo dum Rusio plu vivis kvazaŭ en mezepoko. La rusa elito konsistis el aro da bojaraj familioj, kiuj fakte regis la landon, distribuante inter si postenojn kaj senĉese kverelante pro tio. La plej gravajn postenojn ricevis ne plejaj spertuloj, sed plejaj emerituloj, kies familio estis konsiderata la plej antikva aŭ nobla.


Edukado preskaŭ tute ne ekzistis, la tuta loĝantaro estis senalfabeta kaj aristokratoj eĉ konsideris edukadon preskaŭ ofendo – ja skribi dokumentojn estas tasko de klerkoj. La lando neeviteble militis kontraŭ siaj najbaroj (turkoj, poloj kaj litovoj), sed temis pri nuraj landlimaj disputoj, ne pri granda geopolitika ludo. Resume, oni povas diri ke la tiama Rusio estis arkaika carlando, ĉiam pli profunde endormiĝanta en sia tradicia enfermiteco. Ĝi vegetis rande de Eŭropo, apenaŭ atentata de la mondaj politiko kaj scienco.

La rusa eŭropano
Petro la 1a malamegis tiun Rusion. Bojaroj kaj malnovritanoj, rusaj vestoj kaj tradicioj, monaĥejoj kaj sacerdotoj, lignaj urboj kaj preĝejaj sonoriloj – ĉio ĉi naŭzis la junan imperiestron, kies proksimuloj estis murditaj antaŭ liaj okuloj dum ribelo de cara gvardio. Do li atakis tiun ĉi mondon kun tuta forto de sia mense malstabila personeco. Oni nomas lin reformisto, sed fakte li ne havis planon de reformoj kaj agis grandparte intuicie.
Li kreis novan armeon kaj gvidis ĝin al bataloj kontraŭ malamikoj. Dum la unuaj bataloj li komprenis ke la rusaj armiloj kaj militaj teknikaĵoj grave postrestas, do li haste aranĝis aĉetadon de la plej modernaj eŭropaj armiloj kaj ilian produktadon surloke. La unuaj fabrikoj kaj ŝipoj estis konstruitaj sole por la militaj bezonoj, same kiel minejoj kaj vojoj.


La aŭdaca imperiestro defiis Svedion – la plej fortan landon de la tiutempa Eŭropo, kies armeon gvidis la nevenkebla Karolo la 12a. La elĉerpa milito daŭris du jardekojn, konsuminte preskaŭ komplete naciajn riĉaĵojn de Rusio kaj atenton de la rusa imperiestro. Sed dume okazis la plej gravaj reformoj kaj eventoj, eternigintaj lin en la rusia historio – estis konstruita la nova ĉefurbo, formiĝis forta armeo, miloj da rusaj nobeloj ricevis teknikan edukadon en la plej bonaj instruejoj de Eŭropo kaj miloj da eŭropaj fakuloj venis al Rusio por instrui, konstrui, produkti, unuvorte modernigi la landon.


Malgraŭ sia feroca militado kontraŭ la plej fortaj eŭropaj landoj, Petro la 1a ne malamegis ilin, sed konsideris imitindaj kaj sekvindaj. Teknikaĵoj, administra sistemo, leĝaro, armeaj kaj civilaj institucioj, eĉ vestoj kaj manĝaĵoj estis kopiataj amase. Rusio estis rapidege kaj totale eŭropiĝanta, kio neniam okazis nek antaŭe, nek poste. Dum unu generacio urbanoj seniĝis je la barboj, vestiĝis en la eŭropaj vestoj kaj ekparolis la eŭropajn lingvojn – la germanan kaj nederlandan, poste la francan. La eŭropiga fervoro de la imperiestro estis tiom ardega, ke li persone fortranĉis la barbojn kaj tradiciajn longajn vestojn ĉe la renkontitaj urbanoj. Junaj nobeloj ne rajtis edziĝi antaŭ ricevi almenaŭ bazan edukon. Tabako kaj kafo eniris la ĉiutagan vivon de la altaj klasoj, same kiel gobelenoj, pentraĵoj kaj eŭropa muziko.


Batalojn kontraŭ la eŭropaj landoj Petro la Granda konsideris nura politika kontraŭstaro, kies celo estis fortigi poziciojn de Rusio kaj transformi ĝin je la estiminda eŭropa ŝtato. Li malferme nomis Karolon la 12a “mia instruisto” kaj komplete kopiis plurajn liajn reformojn kaj leĝojn. Unuafoje Rusio eniris la eŭropan politikon kiel plenrajta subjekto kaj ekde tiam jam neniam forlasis ĝin. Tiucele eĉ estis rompita malnova tradicio kaj la rusa cara familio parenciĝis kun la eŭropaj reĝaj dinastioj – spite al kulturaj kaj konfesiaj diferencoj, antaŭe konsiderataj nesupereblaj obstakloj.
Petro la 1a ne prosperigis Rusion, sed li montris la vojon irendan, kiun pli aŭ malpli strikte sekvis ĉiuj liaj posteuloj. Ekde tiam ŝanĝiĝis la idealo de la rusa reganto: anstataŭ gardanto de la tradicioj li iĝis reformanto. Ĉiu posta reganto (de la caroj ĝis la komunistoj kaj postkomunistoj) estis taksata laŭ liaj reformoj, kiuj estas nepraĵo en la nova rusa mondkocepto. Eŭropo el fremda tero de herezuloj transformiĝis je la plej evoluinta kontinento, kies sperton oni devas esplori kaj imiti. Edukiteco kaj praktikaj konoj okupis en la rusa ĥierarĥio de valoroj la lokon, kiu ĝis nun apartenis al denaskaj aristokrataj meritoj.


La imperiestro perforte kaj kruele enigis Rusion en Eŭropon – malgraŭ rezisto ambaŭflanka – kaj faris tion je la rusaj kondiĉoj. Post du jarcentoj la Otomana imperio moderniĝos kiel “malfortulo de Eŭropo”, kopiante ĉion de la dominanta ĝin Franca imperio. Rusio modernigis sin mem laŭ siaj propraj reguloj kaj igis Eŭropon trakti sin kiel egalan partneron. Tio estis la ĉefa atingo kaj merito de Petro la 1a, juste nomita la Granda.

Disfalo kaj degenero
Ĉu vi vidas la paralelojn kun la postsovetia Rusio? Kredu min, ili estas tre evidentaj. Mi jam detale priskribis aliloke, kiel aspektis nia lando en la 1990-aj jaroj. Ĝi degeneris kaj disfaladis. Tiutempe ni naive kredis, ke la Malvarma milito finiĝis, la aĉa socialisma sistemo disfalis kaj nun la ĉionsava merkato korektos ĉion. Sed anstataŭ renaskiĝo sekvis kolapso. La registaro blinde sekvis instruojn de la okcidentaj (ĉefe usonaj) ekonomikistoj, la novliberalaj reformoj estis realigatj senkompate, malŝtatigo estis plenumata totale kaj haste, la Internacia Monfonduso trudis al ni siajn regulojn, devige ligitajn al ĉiam pli grandaj kreditoj. Sed kio sekvis?


La privatigitaj entreprenoj estis amase disrabataj kaj detruataj. La produktado faladis ĉiujare, la eduka sistemo degeneris, la sciencistoj elmigradis, la sociala sistemo troviĝis rande de malapero. La lando videble malprogresis ekonomie, sociale, teknologie kaj eĉ etike. Krimnivelo kreskis terure kaj bandoj pafadis surstrate, mortigante siajn malamikojn.


La ŝtata propagando gurdadis, ke ni almenaŭ havas demokration kaj nur devas imiti en ĉio Eŭropon kaj eĉ pli Usonon. Sed la ordinara homo, kiu po kelkaj monatoj ne ricevadis sian mizeran salajron, nur vidis kiel aro da koruptitaj ŝtatoficistoj komplice al novaj riĉuloj disrabadas lian landon. 


Reale Rusion regis deko da oligarĥoj, kiuj manipulis la ĉiam pli senpovan ebriulon Boris Jelcin. La okcidentaj naivuloj povas kredi ke la ĉarma Miĥail Ĥodorkovskij estas la eŭropstila demokrato, sed ni (speciale loĝantoj de mia Tjumena provinco) memoras lian feran manon, do scias ke kun la sama sukceso oni povus nomi demokrato Al Capone. Ve al tiuj kiuj staris sur lia vojo. La plej fama kazo estis la murdo de Vladimir Petuĥov, la urbestro de Neftejugansko, pafmortigita en 1998 laŭvoje al sia oficejo – en la naskiĝtago de Miĥail Ĥodorkovskij.


Eĉ la lando mem komencis disfali – en 1996 post la kruela Ĉeĉena milito la rusia armeo foriris el Ĉeĉenio, kiu fakte ricevis plenan sendependecon. Tamen anstataŭ konstrui prosperan ŝtaton, ĝiaj reantoj transformis Ĉeĉenion je bandita nesto, de kie al Rusio tra negardataj limoj ekfluis armiloj, dungomurdistoj kaj narkotikaĵoj. Homŝtelado kaj ostaĝigo iĝis ĉiutaga koŝmaro de apudaj regionoj, al kio baldaŭ aldoniĝis islamistaj atakoj. La ĉeĉenaj regantoj ne kontentiĝis je nacia sendependeco, ili deziris konstrui la islamistan ĥaliflandon, okuponta la tutan Kaŭkazon.

Inter lupoj hurlu lupe
Tia estis Rusio en 2000, kiam Vladimir Putin iĝis la prezidanto. Neniu konis lin kaj la rekomendo fare de Boris Jelcin estis pli suspekta ol helpa, ja la popolo malamegis la koruptitan ebriulon. 
Fakte lin prezidantigis aro da menciitaj oligarĥoj, kiuj esperis tiele plu regi la landon. Li estis produkto de la sama sistemo, ido de la 1990-aj jaroj. Naivuloj, babilantaj pri lia KGB-sperto kiel la plej grava kaj dominanta lian personecon, forgesas ke en la 1990-aj jaroj Putin laboris en la teamo de Anatolij Sobĉak, urbestro de Sankt-Peterburgo, unu el gvidantoj de la demokratia movado en Rusio.


La estonta prezidanto estis interalie estro de la fako pri eksterlanda komerco, kio tiutempe neeviteble signifis ligojn al granda kaj plejparte nedeklarita komercado, milionoj da dolaroj en kartonaj skatoloj, proksimaj ligoj al privataj komercistoj kaj mafiuloj, ktp. Do nur nekuraceblaj idiotoj kaj fantaziuloj povas nomi Vladimir Putin komunista komplotulo kaj KGB-agento. Li estas ĝisosta kapitalisto, ido de la nova Rusio. Tiu Rusio malsimilis al Eŭropo kaj Usono, sed tiu malsimileco formiĝis antaŭ lia alveno kaj certe restos post lia foriro. 
Sian regadon li komencis kiel daŭriganto de la antaŭa kurso kun sola diferenco – li insistis ke Rusio estu traktata kiel egalrajta partnero en la internacia politiko kaj ke en la interna politiko dominu ne la oligarĥoj, sed la ŝtato. Ĉu mirigaj postuloj?


Li organizis kunvenon kaj la oligarĥoj aprobis la novajn regulojn kaj promesis ekde nun okupiĝi sole pri komerco, ne plu engaĝiĝi en la politika vivo. Nur du homoj poste rompis siajn promesojn – Boris Berezovskij kaj Miĥail Ĥodorkovskij. Ambaŭ estis miliarduloj, posedis tutajn industriojn, regis nedisputeble en gravaj regionoj kaj havis influajn amaskomunikilojn, do esperis plu dikti sian volon al la ŝtato. La puno sekvis rapide kaj neeviteble.
En la internacia politiko Vladimir Putin alfrontis similan konduton. La okcidentaj regantoj malkaŝe montris sian vidpunkton: Rusio malgajnis la Malvarman militon, do ĝi devas subiĝi kaj obei la novajn mondomastrojn. La plej forta vangofrapo estis la bombardado de Jugoslavio – malferma elmontrado de kruda perforto fare de NATO kontraŭ la lando, amika al Rusio. Tio ruinigis la lastajn iluziojn. Vladimir Putin komprenis ke la mondo malmulte ŝanĝiĝis ekde la tempo de Petro la Granda kaj plu estimas nur povon. Do li ekkonstruis la fortan Rusion.

Ordo kaj prospero
Unue temis pri ekonomia kresko kaj lukto kontraŭ korupto. La novkreita partio “Unueca Rusio” promesis duobligi MEP en 10 jaroj kaj forpeli la koruptulojn en ĉiuj ŝtataj institucioj. Samtempe estis restarigita kontrolo de la Kremlo super ĉiuj regionoj, kiuj en kelkaj jaroj perdis grandan parton de siaj aŭtonomeco kaj buĝeto, redistribuita favore al la centra registaro. 
La rusia armeo denove eniris Ĉeĉenion, sed tio jam estis alia armeo – pli bone ekipita kaj trejnita, kun aliaj armeestroj. Kaj ĝi eniris jam alian Ĉeĉenion – la regionon, kiu ĝissate gustumis la islamistan teroron kaj rabadon, kaj sciis kion en realo signifis tiu fabela “sendependeco”. 


La duan ĉeĉenan militon finis la ĉeĉenoj mem – kruele, sed efike. Ili ekstermis la islamistojn kaj restintaj fuĝis aŭ subiĝis al la novaj ĉeĉenaj aŭtoritatoj. La teroristaj gvidantoj estis mortigitaj kiel Ŝamil Basajev aŭ enprizonigitaj kiel Salman Radujev. La iamaj gerilanoj iĝis policanoj, militistoj kaj ŝtatofiistoj. Ĉeĉenio ricevis ĉion – subvenciojn, aŭtonomion, eĉ islamajn regulojn en la publika vivo, rezigninte nur je la ŝtata sendependeco.


La oligarĥoj perdis sian politikan povon kaj tiuj, kiuj malakceptis novajn ludregulojn, perdis ankaŭ sian komercon. Boris Berezovskij elmigris – plu riĉa, sed senpova, dum Miĥail Ĥodorkovskij estis kondamnita al plurjara malliberigo kiel instrudona ekzemplo por malobeemuloj. Lia kompanio Jukos esti ŝtatigita kaj tio iĝis nura komenco de la amasa reŝtatigo de la entreprenoj, ĉefe en la naftogasa industrio.


Samtempe (kaj feliĉe por Putin) kreskis naftoprezoj, do grandega monfluo inundis Rusion. La ŝtato rapide pagis ĉiujn eksterajn ŝuldojn, amasigitajn en la 1990-aj jaroj, investis multege en restarigon de la infrastrukturo (inkluzive la socialan) kaj troaĵojn rezervis en bankoj forme de valorpaperoj kaj oro. Ĉiujare malfermiĝis novaj fabrikoj kaj butikoj, aĉetcentroj multiĝis kaj plenis je homoj, kiuj unuafoje en sia vivo elgrimpis el malriĉeco kaj povis aĉeti aŭtojn, meblojn, loĝejojn kaj vojaĝi eksterlanden. Ĉiujare la homoj vivis pli bone, do ili malmulte zorgis pri manko de demokratio aŭ aliaj similaj aferoj. “Vivu mem, sed lasu ankaŭ nin vivi” – tiel oni povus vortumi la popolan pozicion rilate la aŭtoritatojn.

Bridi kaj regi
Sed jen venis la ekonomia krizo de 2008, kiuj plej forte batis Rusion, montrinte ĝian plenan dependecon de la okcidentaj konsumantoj de ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj – nafto, gaso kaj aluminio. Evidentiĝis ke post jaroj da prospero la lando plu povas proponi al la mondo nur krudajn materialojn kaj importas preskaŭ ĉion alian.


La ŝtatigitaj kompanioj funkcias malkontentige, ja iliaj administrantoj konsideras ilian preskaŭ sia propra havaĵo, do klopodas profiti el ĉiu paŝo. Same okazas en la ŝtata aparato sur ĉiuj ĝiaj niveloj. Eĉ ne unu kontrakto estis subskribata sen personaj interesiĝoj. La ŝtato investis miliardojn da dolaroj en medicinon, transporton kaj agrikulturon, sed granda parto de ili malaperadis en la poŝoj de ŝtatoficistoj, distribuantaj mendojn kaj resto estis formanĝata de iliaj proksimuloj. La malnovaj oligarĥoj malaperis, sed venis la novaj (plejparte amikoj de Vladimir Putin), kiuj rapide riĉiĝis. Ili ne postulas la politikan povon kaj ĝoje kontentiĝas je konsumado de la naciaj posedaĵoj. Ili superŝarĝadis siajn kompaniojn per ŝuldoj (ofte artefaritaj kaj ŝajnigaj), do kun plezuro fordonis ilin al la ŝtato kaze de postulo, profitante eĉ el la ŝtatigo.


Ĉu Putin ne scias tion? Kompreneble jes, li ja estas sufiĉe sagaca homo. Sed li memoris ke ankaŭ ĉiuj proksimuloj de Petro la Granda estis senhontaj friponoj kaj koruptuloj. Tamen la imperiestro sukcesis bridi ilin kaj uzi por atingi siajn celojn, do kial ne imitu la plej faman reganton de Rusio?
Li vidas malefikecon de la ŝtataj entreprenoj, sed same kiel Petro la 1a li ne havas elekteblon, ja la 1990-aj jaroj montris, ke privataj entreprenistoj ne interesiĝas pri strategia investado kaj celas nur rapide kapteblan profiton. Do li uzas Rosneft (Rosnafto) kaj Gazprom (Gasindustrio) kiel strategiajn ilojn per kiuj atingeblas la celoj ekonomiaj kaj politikaj.


La ŝtatoficistoj surloke estis koruptitaj, sed obeemaj kaj tiuj ribelemaj rapide forlasis la scenejon. Por fortigi sian povon la prezidanto dividis la landon je ok federaciaj distriktoj, ĉiu subestre de lia reprezentanto. Eĉ laŭnombre ili preskaŭ koincidas kun la gibernioj, kreitaj de Petro la 1a. La imperiestro sendis al ĉiu gubernio siajn gvardianojn, kiuj kontrolis la ŝtatoficistojn kaj foje mem okupis la ŝtatajn postenojn. Vladimir Putin uzis tiucele FSB, kiu iĝis ĉenhundo de la prezidanto, mordanta kaj roranta laŭ lia ordono. La imperiestro pendumis la unuan guberniestron de Siberio Mateon Gagarin kaj festenis ĉe lia ekzekuto. Laŭ ordonoj de Putin kaptitaj koruptuloj estis plurfoje senditaj al malliberejoj. Ĉiu deka senatano estis arestita kaj multaj guberniestroj pasigas jarojn en prizonoj. Paraleloj abundas kaj evidentas.

Tutmonda ŝakludo
Tamen ekonomia fiasko estas tro evidenta por ignori ĝin. La prezidanto paŝon post paŝo malinteresiĝis pri la ekonomio kaj sin turnis al aliaj, pli ambiciaj aferoj. Li koncentriĝis je ekstera politiko, defiante la usonan dominadon – unue en la eksa teritorio de Sovetunio, poste tutmonde. Rusio plu estas malforta ekonomie kaj la tuta rusia buĝeto estas malpli granda ol la nura milita buĝeto de Usono. Do kie Usono uzis krudan perforton kaj amason da mono, Putin aplikas ŝakludajn ruzaĵojn, ofte embarasante pli fortan malamikon. 


Li sukcesis reteni rusian influon en pluraj eks-sovetiaj respublikoj. Post ekrego de la klare kontraŭrusia reĝimo en Ukrainio, li kreis por ĝi problemojn, solveblajn nur kun lia aprobo. Ĝis Ukrainio konsideras Krimeon la okupita teritorio kaj militas en Donbaso, ĝi ne povos aniĝi al Eŭropa Unio, nek al NATO, do la usonaj militbazoj ne aperos baldaŭ ĉe la orientaj limoj de Rusio. Li venkis islamistojn en Sirio kaj konservis tie lojalan al si reĝimon. La amika reĝimo plu regas ankaŭ en Venezuelo, malgraŭ sia kompleta ekonomia kolapso kaj politika impotenteco.


Rusiaj komercistoj, politikistoj kaj militistoj (foje nedisigebaj) aperas en ĉiuj anguloj de la mondo – de Kubo kaj Venezuelo ĝis Centr-Afrika Respubliko kaj Libio. Ĉinio transformiĝis je la plej proksima aliancano, kies ekonomia, politika kaj milita fortoj ĉiam pli kreskas kaj proksimiĝas al tiu de Usono – ĝia ĉefa rivalo. Rusio, kies ekonomio apenaŭ atingas 5% de tiu usona, iĝis danĝera konkuranto, zorgiganta la prezidantojn de la antaŭe sola tutmonda gvidanto. Dum pluraj monatoj ĉiuj usonaj gazetoj insiste rakontadis, ke la usona prezidanto Donald Trump estis elektita helpe de Vladimir Putin kaj dependas de li. Ĉu povas esti novaĵo plu amuza, sed ĝuinda por la rusia prezidanto?

Spuro en historio
Kio sekvos? Neniu scias, eĉ Vladimir Putin mem. Nun li pene serĉas eblecon foriri sen perdi ĉion, faritan dum tiuj du jardekoj. Temas kompreneble ne pri posedaĵoj – li sendube estas riĉega homo, kies familianoj neniam spertos financajn problemojn. Temas ankaŭ ne pri strebo fondi propran dinastion kiel tion faris Hejdar Alijev en Azerbajĝano – li ne havas parencojn-politikistojn kaj ĉiam tenas sian familion for de la publika scenejo. Lia sola deziro estas lasi spuron en la historio de Rusio. Li timas ke post Petro la Granda venos Petro la 2a aŭ eĉ Petro la 3a kaj fuŝos ĉion, akiritan dum dudek jaroj da pena laborego. Terura scenaro por la homo, kies familio estas Rusio.


Mi pensas ke en 2022 okazos baloto, en kiu venkos la homo, nomita posteulo de Vladimir Putin. Malgraŭ la ekonomia fiasko kaj kontraŭsocialaj reformoj la prezidanto plu estas la plej populara politikisto de la lando kaj plene kontrolas lokajn elitojn, do lia kandidato venkos sendube eĉ en la plej demokratia balotado. Vladimir Putin foriĝos al iu posteno, sed plu havos povon sufiĉan por haltigi kaze de neceso kontraŭajn reformojn – kiel Lee Kuan Yew en Singapuro aŭ Nursultan Nazarbajev en Kazaĥio.


Kaj jen mia fina prognozo. Mi preskaŭ tute certas, ke antaŭ foriri Vladimir Putin faros grandan politikan geston kaj... redonos al Sankt-Peterburgo statuson de la ĉefurbo. Tiel li simbole fermos la cirklon de la historia evoluo, lanĉita de Petro la Granda kaj rompita de la bolŝevistoj. Rusio kvazaŭ revenos al sia historia vojo, difinita de la granda imperiestro. Sed plej gravas, ke tiel Vladimir Putin metos sin tuj post Petro la Granda.


Ekaterina la 2a, kiun mi konsideras la plej granda reformisto kaj prosperiginto de Rusio, skribigis sur la menciita Bronza Rajdanto “Petro Primo Catharina Secunda MDCCLXXXII” (al Petro la la Granda Ekatirno la 2a), simbole ellasinte ĉiujn liajn posteulojn inter ili. Vladimir Putin ne starigos la novan monumenton, li restarigos la malnovan ĉefurbon. Sufiĉa monumento por la prezidanto, ĉu ne?

Comments

  1. Kio signifas la nomo "putin" en via lingvo?
    Ni ja scias kio "putin" estas france kaj en esperanto.
    Komparu la nomon de usonano Trump, tre similas
    al la vorto "trompi"

    ReplyDelete
    Replies
    1. En la rusa ekde la 1990-aj jaroj ekzistas la vorto "putana" kiu estas iom pli milda formo de "prostituino". La vorto "putin" en la rusa signifas nenion kaj plej similas al "put" (vojo).

      Delete
  2. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  3. Saluton, Stano! Gratulon pro la tre interesa artikolo. Mi ĝuis la legadon. Malgraŭ ke ĝi ne estas akademia artikolo, estus bone se vi povus aldoni kelkajn piednotojn pri libroj, kiuj eventuale donas bazon al viaj historiaj asertoj. Krome, se neniu gazeto ankoraŭ petis, mi ŝatus eble aperigi en Kontakto! ;)

    amike
    Rogener

    ReplyDelete
    Replies
    1. Saluton kara! Dankon pro via aprezo. Mi klopodos aldoni piednotojn, precipe el eksterlandaj eldonoj por faciligi ilian serĉadon kaze de interesiĝos. Poste mi sendos la tekston al vi. Sukceson!

      Delete
  4. Petro la Granda ne estis simpla homo. Jes, li estis diktatoro.

    Sed nuna diktatoro Putino la Fabela ege malsimilas al Petro.

    Petro estis homo kiu faris sin mem.
    Li estis aganto, kiu mem interesiĝis pri ĉio kaj enmiksiĝis en ĉio.

    Petro ne ŝatis riĉecon kaj lukson. Li havis sufiĉe simplan vivon.
    Li estis reformanto kaj ŝanĝis la landon per Eŭropa modelo.

    Petro havis sian ideon kiu estis por li plej grava kaj sekvis ĝin.

    Malsame al tio.
    Putino antaŭ sia prezidentiĝo neniam estis memstara.
    Li neniam estis politikisto kaj li ne scias kiel funkcias politiko.
    Putino estas konservativulo.
    Li timas iujn ajn ŝanĝojn teknikaj aŭ sociaj.

    Li interesiĝas nur pri sia statuso, fameco, bona facila vivo por si mem kaj pri nenio pli.

    Putin konstruis novan feodalan sistemon en Rusio.
    En tiu sistemo gravas nur lojaleco de novaj feodaloj persone al Putin (ne gravas en kiu rolo li estas: prezidento aŭ ministro).

    Putin ek de komenco sia regado ege ŝategas flaton.

    Li estas mensa mizerulo kaj senvalorulo, kiu hazarde por si mem ricevis grandegan potencon.
    Li opinias ke li estas grandrga kaj gravega homo. Sed li ne scipovas labori kiel prezidento, li pretas nur regi kiel reĝo, havi riĉan luksan vivon kaj ne pensi pri iuj aj problemoj.

    Se kompari Petron kaj Putinon, do Putino estas malPetro preskaŭ en ĉio.

    PS: Boris Jelcin ne estis senpova ebriulo!
    Li ne estis simpla persono, sed li estis homo kiu faris sin mem, li estis grava politikisto kiu vivis en malsimpla tempo kaj faris malsimplajn decidoj.
    Jelcin estis reformanto kiu kontraŭstaris al komunistoj.

    Li ne estis demokrato, sed multon faris por demokratio en Rosio en komenca etapo.
    (tamen li ankaŭ multe faris kontraŭ demokratio)


    ReplyDelete
    Replies
    1. Mito sekvas miton, do mi respondu laŭpaŝe.
      1. Petro la 1a faris sin mem? Legu almenaŭ lernolibrojn. Li estas caro kaj ricevis tiun titolon denaske. Le havis nenian elekteblon krom igi reganto de Rusio, do sekvis la vojon jam pretan. Vladimir Putin naskiĝis en amasloĝejo en laborista familio kaj iĝis prezidanto de la plej granda lando de Eŭropo. Ĉu indas eĉ demandi, kiu el ili faris sin mem? La respondo estas tro evidenta.
      2. Ĉu vi konsideras Vladimiron Putinon diktatoro? Vi devas legi difinon de tiu ĉi vorto en iu ajn serioza vortaro. Sed mi proponas al vi pli simplan vojon - rememoru la verajn diktatorojn: Stalin, Hitler, Mussolini, Augusto Pinochet, Francisco Franco, Pol Pot.
      Antaŭ du monatoj homoj protestis kontraŭ konstruado de preĝejo en parko en Ekaterinburgo. Lokaj aŭtoritatoj sendis kontraŭ ilin policon. La gazetara reprezentanto de Putin unue diris, ke tiu konstruado estas laŭleĝa (kio estas vero), do mankas loko por disputo. Sed la protestoj daŭris kaj baldaŭ Putin persone diris, ke necesas demandi la urbanojn, ĉu ili deziras tion aŭ ne kaj obei volon de plejmulto. Tiel okazis kaj ĉio estis nuligita, la aŭtoritatoj plu serĉas lokon por konstrui tiun preĝejon kio daŭras jam naŭ jarojn. Ĉu vi imagas manifestaciojn dum la vere diktatura reĝimo de Stalin? Ĉu Augusto Pinochet demandis la popolon pri io? Ĉu vi imagas Francisco Franco cedi al manifestaciantoj? Nomi la Putin-reĝimon diktaturo signifas senvalorigi tiun vorton. Tio estas termino - ne nura insulto kontraŭ iu ajn malplaĉa al vi reĝimo. Ne ridindigu ĝin.
      3. Vi diras ke Putin interesiĝas pri siaj potenco, statuso ktp. Ĉu vi konas politikiston kiu ne interesiĝas pri tio? Diru al mi eĉ unu nomon el Eŭropo aŭ Nordameriko, mi vere scivolas. En la apuda Ukrainio dum preskaŭ tri jardekoj ŝanĝiĝis multe da prezidantoj, okazis du "revolucioj" kaj do? Ĉiu reganto celas potencon, same kiel ĉiu leono celas predon. Tia estas la vivo.
      4. Vi diras ke Putin estas senvalorulo kaj mensa mizerulo, sed evidentas ke neniu el la mondaj ŝtatgvidantoj opinias tiel. Li plejparte fiaskis pri ekonomio, sed en ekstera politiko li plurfoje superruzis ĉiujn kaj atingis siajn celojn malgraŭ rezisto de oble pli fortaj kaj riĉaj kontraŭuloj. Estas tute klare, ke "mensa mizerulo" ne povus fari tion.
      5. Bris Jelcin estis sentaŭgulo, kiu detruadis la landon dum jardeko. La popolo vivis en mizero, prosperis nur elituloj kaj banditoj. La ekonomio kolapsis, la fabrikoj estis detruitaj, krimeco estis terura. Jelcin interesiĝis nur pri sia potenco kaj nenio pli. Li luktis kontraŭ komunistoj, ĉar ili inacis lian povon, estis liaj konkurantoj. Sed ankaŭ hitlero estis kontraŭkomunisto, do ĉu vi ankaŭ lin subtenos pro tio? Multaj veraj diktaturoj ekzistis dum jardekoj, subtenataj de Usono, ĉar ili deklaris sin kontraŭkomunismaj. Usono jam 19 jarojn batalas kontraŭ Talibano, kiun ĝi mem kreis por lukti kontraŭ komunistoj. Ĉu vi nenion lernis el la historio? Mi ripetas denove: legu lernolibrojn.

      Delete

Post a Comment