Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj

Kiam la redakcio de Beletra Almanako turnis sin al mi kun la peto recenzi ĉi romanon mi dubis pri praveco de tiu decido. Mi ja estas nek verkisto[1], nek kritikisto, nura libroŝatanto kaj legemulo. “Sed ni bezonas nome vidpunkton de ordinara leganto”, respondis Jorge Camacho. Nu, tiukaze elekto estis sufiĉe trafa. 

Aparte plaĉis al mi nomo de la aŭtoro – Trevor Steele, fama esperanto-verkisto el Aŭstralio, kun kiu mi havis eblecon interkonatiĝi kaj almenaŭ mallonge interparoli dum la lasta UK en Hanojo. Mi ankoraŭ ne legis liajn antaŭajn verkojn, sed lia eseo “Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura businnes”[2] ĉarmis min per sia trafa kaj subtila ironio, kiu ĉiam elmontras saĝan homon. Sed nun antaŭ mi estis la romano – verko multe pli ampleksa (223 paĝoj) kaj tute serioza. 

Rakonta teksaĵo 
Sen malkaŝi la tutan intrigon, mi rakontu ĝian enhavon tre koncize kaj ĉirkaŭe. Brita historiisto vojaĝas al Tasmanio por esplori historion de formorto de tieaj aborigenoj. Li scias, ke ĉefa figuro de tiu procezo estas lia samlandano George Augustus Robinson, kies rolon li strebas riveli kaj precizigi. Sekvas vico da renkontiĝoj kun reprezentantoj de la iama kolonia administracio, lokuloj kaj lasta vivanta aborigenino Trukanini. Surbaze de iliaj rakontoj la historiisto iom post iom rekonstruas kronikon de la tragedio. Finfine li renkontas en Anglio Robinson-on mem, kio donas finajn strekojn al ties psikologia portreto. Feliĉe en fora kolonio la esploristo trovas ion pli gravan ol nuraj informoj kaj tio ŝanĝas lian propran vivon.


Eble el mia resumo leganto povus konkludi, ke temas pri senĉesaj intervjuoj kaj sciencaj esploroj, do mi hastas detrui tiun impreson. La verkisto uzas malsamajn literaturajn rimedojn kaj inter ili rekta dialogo estas uzata sufiĉe (laŭ mi eĉ tro) malofte. Fakte antaŭ niaj okuloj sekvas kelkaj historifluoj. La unua estas strikte ligita al la menciita esploristo, kies ĉefa rolo estas lanĉi laŭvican etapon de la rakonto kaj poste resumi ĝian enhavon. La dua rakontofluo prezentas vicon da eventoj, okazintaj antaŭ multaj jaroj. Ili malmerĝas el memoro de atestantoj, sed disetendiĝas antaŭ ni kvazaŭ rakontataj de iu demiurgo, sen indiki rolon de la rakontanto kaj lian lokon en tiuj okazaĵoj. Fakte tiel aŭdiĝas voĉo de la aŭtoro, tre forta kaj laŭ mia gusto eĉ troa. Cetere miaj impresoj pri la libro estas kontraŭdiraj, do mi preferis dividi ilin je du partoj. 

Plaĉoj 
Kio plaĉis al mi en ĉi romano? Plej multe interesis min la historio mem. Mi finis historian fakultaton, 15 jarojn laboris kiel historiisto en muzeo de Tjumena provinco (Siberio, Rusio), verkis dekojn da sciencaj artikoloj kaj eldonis libron. Do mia intereso estas tute natura kaj komprenebla. Sed mi opinias, ke tasmania tragedio alvokos atenton de ne nur fakuloj, ĉar temas pri la okazaĵo pli grava ol nura malapero de plia indiĝena etno. Tiu historio starigas antaŭ ni strategian demandon: ĉu entute eblas kunvivado de la du malsamaj mondoj – tiu moderna kaj aborigena, formiĝinta antaŭ jarcentoj aŭ eĉ miljaroj?

George Augustus Robinson

La tutmonda historio donas multajn ekzemplojn de ekstremado de gentoj fare de aliuloj. Krueleco ĉiam sidis en homa koro, do respondo al rezisto de lokuloj ofte estis tre severa kaj rezultigis plenan neniigadon. Foje iuj etnoj malaperis pro neglekto aŭ hazarda amasiĝo de negativaj kondiĉoj – epidemio, malsato, ktp. 
Sed ĉi-kazo tute malsamas. La tasmaniaj aborigenoj estis nek laŭcele ekstermataj, nek ignorataj. La brita administracio simple ne sciis, kion fari al tiuj homoj, kies teron nun okupas koloniistoj. La aborigenoj ne volis akcepti eŭropan vivmanieron kaj pensadon, ili nomadis en arbaroj kaj fojfoje atakis britojn, plejparte senkulpajn paŝtistojn kaj terkultivistojn. Kaj jen alvenas ideo de apartigo, kies promocianto kaj realiganto iĝis George Augustus Robinson. 
Tiun planon oni apenaŭ povus nomi fripona aŭ naiva. Disapartigi la du komunumojn, donante al ĉiu sian terenon kun apartaj rajtoj kaj privilegioj – ĉu malbona ideo? Verŝajne pro tio la sperto de la aŭstralia “protektanto de aborigenoj” iĝis fundamento de postaj agadoj pri indiĝenoj de Ameriko. 
Tamen rezulte de tio, post multa kaj pena laboro la tasmaniaj aborigenoj finfine formortas. Ĉiuj klopodoj evidentiĝis vanaj. Plano fiaskis. Ĉu senevite? Mi dubas. 
Mi loĝas en Tjumeno, la unua rusa urbo en Siberio. Kiam en la fino de la 16-a jarcento rusaj pioniroj alvenis tiun regionon, ĝi jam estis loĝata. En suda parto loĝis la siberiaj tataroj[3] kaj buĥaroj[4], en pli nordaj areoj nomadis la ĥantoj, mansoj, selkupoj kaj nenecoj. La rusoj alvenis kun armiloj enmane, do ilia unua renkontiĝo kun la aborigenoj estis milita kaj sufiĉe sangoverŝa. Sed nun, post pli ol kvar jarcentoj en mia regiono daŭre loĝas ĉiuj supremenciitaj etnoj kaj ties populacio senĉese kreskas. Ĉu miraklo? Ne, temas pri normala sekvo de la ŝtata politiko. 
La Rusia ŝtato ekde sia naskiĝo estis komunumo por pluraj etnoj. Tio eblis danke al la ĉefa principo de la ŝtata etnoreligia politiko: reganto interesiĝu pri tributoj kaj impostoj, sed ne pri religio kaj etno de siaj regatoj. Post kiam establiĝis rusaj urboj kaj fortresoj en Siberio, lokaj indiĝenoj plejparte ĝuis liberan vivon en siaj tradiciaj lokoj kaj nur en destinita tempo pagis imposton al caraj reprezentantoj. Fojfoje ili opiniis sin ĝenataj de la rusoj, ekzemple rusaj kamparanoj kiuj fondis vilaĝon apud ilia tereno. Tiukaze la siberiaj tataroj sendis al vojevodoj depeŝon kun priskribo de sia malĝojo kaj preskaŭ ĉiam rusa administracio subtenis kaj kontentigis indiĝenojn, eĉ se por tiu necesis transloki tutajn rusajn vilaĝojn. “Por ke ne ĝenu indiĝenojn” – mi ofte rekontis tiun vortformulon en la arkivaj dokumentoj.

Rusaj kozakoj kaj indiĝenoj de Siberio

Rezulte de tio nun niaj aborigenoj suferas pli de troa ŝtata zorgado ol de ties manko. Mia amiko etnografo, antaŭnelonge reveninta el la Jamala tundro, rakontas, ke internulejoj por lokaj nenecoj estas tiom ŝikaj kaj senzorgigaj (ili eĉ ne pliordigas siajn ĉambrojn – tion faras specialaj kunlaborantoj), ke post fini lernejon junaj nencoj ne volas reveni al tradicia vivo en tundro, tro pena kaj malfacila por ili. 
Do verŝajne brita administracio ankaŭ havis elekton aŭ almenaŭ eblecon ekhavi ĝin – ĉu izoli aborigenojn aŭ disdividi kun ili tiujn insulojn. Laŭ mi temas plejparte pri grava deira eraro: la britoj ne kontentiĝis pri nura kunvivado, ili bezonis “normaligi” lokulojn per trudo de siaj religio, vestoj kaj vivkutimoj tre fremdaj al tasmanianoj. Aktiva enmiksiĝo en aborigenan vivon sen bezonataj konoj, rezultiĝis je tragedio – tiukaze vere senevita. 

Malplaĉoj 
Kio malplaĉis al mi en tiu verko? Laŭ mia gusto en la romano estas tro da aŭtora ĉeesto. La aŭtoro ne tiom priskribas al ni okazaĵojn, kiom strikte prenas leganton je la mano kaj kondukas tra rakontata de li historio. Li kvazaŭ ne tute konfidas al siaj roluloj, do post ĉiu pli malpli grava okazaĵo komentas kaj klarigas al ni, kio kaj kial vere okazis. Laŭ mi pentritaj de Steele personoj pli gajnus, se li permesus al ili iom pli da libera spirado, donus al ili spacon por manevri, agi memstare kaj riveli siajn trajtojn.

George Augustus Robinson kun aborigenoj de Tasmanio

Oni ne povas diri, ke ĉiuj roluloj estas nur unuflankaj, ja Trevor Steele estas tro saĝa kaj sperta verkisto por eviti nigrablankan kaptilon. Li montras, ke eĉ protagonisto George Augustus Robinson iusence amis tiujn aborigenojn kaj ĝuis ilian akompanon. Sed ĝenerale la bildo estas sufiĉe simpla: racia kolonia administracio, tute indeferenta al sorto de la aborigenoj, bonkoraj tasmanianoj kiuj pereas kiel herberoj plagitaj de neatendita frosto, kaj friponulo Robinson kiu trouzas konfidon de ambaŭ flankoj por siaj monavidaj kaj karieraj celoj. 
La verkisto entute, laŭ mia gusto, tro detale klarigas al leganto ĉion okazantan – ĉu temas pri agoj, pensoj aŭ travivaĵoj de roluloj. Anstataŭ doni al oni eblecon pensi kaj diveni mem, li prezentas unusolan version de ĉio. Eble tion kaŭzas elektita de li maniero rakonti la historion. Se la aŭtoro cedus pli da loko al dialogoj, permesante al kreitaj de li karakteroj disvolviĝi iom pli libere, do ni aŭdus ilian rektan voĉon forme de dialogoj – sen perado de rerakontanto. Ni ja scias, ke foje laŭkure elbuŝigita vorto povas signifi multon kaj tute transversi nian imagon pri iu homo. Sed pupoj plejparte silentas, parolas nur pupgvidanto. 

Resumo 
Nu, iel aŭ tiel, mi finlegis ĉi verkon. Kaj mi devas agnoski, ke, se komenco de la romano ŝajnas al mi iom ordinara, do ĝian finon mi konsideras vera sukceso. Lasta sceno kaj aparte lasta vorto, elparolita unu el ĉefroluloj, ĝisradike detruas pli malpli paceman bildon de senbrua kaj preskaŭ natura estingiĝo de la tasmania etno. Neniu kvieto, paco kaj graco – nur ŝoko kaj tragedio senespera, en tiu ĉi kaj transa mondo. Steele montras tion al ni per unusola vorto kaj tuj mallevas kurtenon. Majstra gesto, dankon. 

P.S. Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Mi legis ciferecan version de la libro en epub-formato. Siatempe mi legis en Monato[5] detalan artikolon pri ĉi afero, post kio decidis akiri PocketBooke, kiel plej konvenan al esperanto-tekstoj. Nun mi abonas epub-version de Monato, tralegis tiel multajn esperanto-librojn kaj forte sugestis tion al ĉiuj. Ĉi-kaze mi povas diri, ke la eldonaĵo estas akurate kaj profesie preparita. Tajperaroj preskaŭ tute mankas. Cifereca versio funkcias tute glate kaj senprobleme. 

Unuafoje tiu ĉi artikolo aperis en Beletra Almanako 18

[1] Fine de 2012 mi venkis en publicista fako de la literatura konkurso Fakel (eo: torĉo), post kio estis rekomendita kaj laŭdire jam akceptita kiel ano de la Verkista Asocio de Rusio. Sed mi daŭre ne konsideras min vera verkisto, do kontraŭis tiun akcepton, kaŭzinte malkontenon de la asocia estraro.

[2] Trevor Steele. Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura businnes. BA. 2008. N 3. p. 52-55.

[3] Etno, kies lingvo kaj eĉ aspekto grave diferencas de tiuj de la volgaj (kazanaj) tataroj kaj de la krimeaj tataroj.

[4] Posteuloj de elmigrintoj el Buĥaro en Centra Azio – taĝikoj, uzbekoj, ka. Ĝis la 1920-aj jaroj la buĥaroj konsideris sin aparta etno, sed nun tute asimiliĝis al la tataroj.

[5] Paŭl Peerafaerts. De Gutenberg al Ipad. Legeblas ĉi tie.

Comments