Mateo Gagarin, la unua guberniestro de Siberio

Ni ne scias kiel li aspektis – senkompata tempo postlasis eĉ ne unu portreton. Lia nomo, kiu por longa tempo estis simbolo de prospero kaj povo, post lia morto estis forgesigita por multaj jaroj.
Historiistoj ĝis nun diskutas, ĉu oni akuzis lin juste aŭ ne. Nur pri unu afero mankas iuj ajn duboj – la kruela kaj bonkora, monavida kaj senavara, fluginta ĝis pinto de la povo por ŝtone fali en abismon – li estis la unua. La unua guberniestro de Siberio, princo Mateo Gagarin.

Vojevodo

La gubernioj kaj guberniestroj aperis en Rusio relative malfrue – antaŭ nuraj tri jarcentoj, kio malmultas por la miljara rusa historio. Antaŭ la administra reformo de Petro la Granda en 1708 la superaj potenculoj surloke estis vojevodoj. Al ili apartenis ankaŭ nia heroo, kiu devenis el la staroduba branĉo de la Rjurik-dinastio. La Gagarinoj estis inter la 14 plej antikvaj bojaraj familioj, kies reprezentantoj ĉiam komencis kortegan servon kiel reĝotablestroj (stolnik), transsaltante la malsuperajn postenojn.
Ni ne scias kiam naskiĝis Mateo Gagarin. Haveblas informoj nur ke en 1691 li jam servis kiel kamarado (do viculo) de la vojevodo de Irkutsko, kiu laŭ tiama kutimo estis lia frato. Cetere en Siberio en diversa tempo servis pluraj reprezentantoj de la Gagarin-familio. Ekzemple Petro Gagarin, la patro de la estonta guberniestro, en 1667-1669 estis vojevodo de Berjozovo kie li forpasis. Kiu scias, eble tie enmondiĝis la futura reganto de Siberio?



En 1692 Mateo Gagarin estis nomumita vojevodo de Nerĉinsko (tiam ĝi nomiĝis Dauri), kie li servis ĝis 1695. Tiutempe en lia vivo okazis la unua granda skandalo, kiu iom fuŝis la sukcesan karieron. En 1696 laŭ ukazo de la caro komenciĝis enketado pri misuzoj, kiujn la fratoj faris en la profitega komerco kun Ĉinio.
En la tiama Rusio oni ne ŝatis hasti. Pridemandado de komercistoj daŭris tri jarojn. Nur en 1699 surloken venis enketa komisiono subestre de la dumaa djako Danilo Polanskij. Li komencis abrupte: arestis la Gagarin-fratojn kaj konfiskis tutan ilian havaĵon por la ŝtato.
Cetere apenaŭ ili multe plendis pri sia sorto – viculon de Mateo la fervora djako eĉ skurĝis kaj la vojevodon de Krasnojarsko ekzilis. Krome pasis malpli ol unu jaro kaj Danilo Polanskij mem estis akuzita je misuzoj kaj revokita al la ĉefurbo. Poste oni provis rekomenci la enketadon, sed evidente sen granda sukceso. Iel aŭ tiel Mateo Gagarin nelonge restis en ombro de la superula malŝato kaj eĉ ricevis novan, tre gravan postenon el la manoj de Petro la 1a.

Konstruigisto kaj juĝisto
Imperiestro Petro la Granda speciale ŝatis la maron kaj ĉion ligitan al ĝi – ŝipojn, havenojn, varfojn. Transformado de Rusio al la mara imperio estis unu el la kernaj ideoj de lia reformoplano. Ĝian plenumadon li povus konfidi nur al la plej fidinda homo. Des pli honora estis la tasko, ricevita de nia heroo en 1701.
Post forpreni de la turkoj urbon Azovo la imperiestro decidis konekti per reto de kanaloj Volgon kaj Donon, kaj interligi la Baltan, Kaspian kaj Nigran marojn. Gvidi tiun ĉi laboron li ordonis al Mateo Gagarin. La afero progresis kaj printempe 1707 la unuaj 300 ŝipoj sukcese trapasis 24 kluzojn, konstruitajn subestre de la energia princo.



Talentaj administrantoj ĉiam malmultas. Ankoraŭ ne silentiĝis hakiloj ĉe la konstruado de la novaj akvovojoj, sed Gagarin jam ricevis novan taskon. En 1706 li iĝis juĝisto (tio estas estro) de la Siberia prikazo, kiu okupiĝis pri la aferoj de tiu ĉi fora, sed riĉa provinco. En tiu posteno li interalie estris ankaŭ la Armilan Ĉambron, kiu respondecis pri armilproduktado.
La sekva, 1707a jaro alportis al la rusia ŝtato pliajn zorgojn kaj al nia heroo – novan postenon. Daŭris la Granda Norda milito. Aperis informoj ke la sveda reĝo Karolo la 12a planas sendi siajn trupojn tra Pollando rekte al Moskvo. Necesis urĝe aranĝi defendon de la ĉefurbo kaj denove oni taskigas pri tio Mateon Gagarin, kiu aldone al siaj jamaj postenoj iĝas komandanto de Moskvo.



Li prefereis ne babili, sed agi – rapide kaj simple. Interalie li ordonis soldatigi rusajn servistojn de ĉiuj loĝantaj en Moskvo eksterlandanoj. En la Germana kvartalo (tiam en Rusio oni ĉiujn eŭropanojn nomis germanoj) li ordonis preni po unu homo de ĉiuj tri domoj kaj sendi al konstruado de fortikaĵoj. Oni denuncis lin kaj plendis, sed la caro subtenis sian fidelan asistanton. En tiu tempo la estonta guberniestro unuafoje okupiĝis pri enloĝigo kaj provizado de la svedaj militkaptitoj, kiujn li baldaŭ renkontos denove, jam en Siberio.



Sed la ĉefa atingo de Mateo Gagarin iĝis eĉ ne tiuj postenoj, titoloj kaj premioj. La nedisputeblaj energio, persistemo kaj neordinara intelekto famigis lian nomon kaj donis al li amikojn inter la superaj elituloj de la imperio. Ne hazarde dum la grandioza tritaga festeno de la venko ĉe Poltavo, en julio 1709 en Moskvo okazis du solenaj bankedoj – ĉe carido Alekseo Petroviĉ kaj princo Mateo Gagarin. La senavara moskva komandanto ordonis surtabligi por la popolo multajn barelojn kun vino kaj vodko kaj abundajn manĝojn. Ĝuste en tiu tempo la princo amikiĝis kun Aleksandro Menŝikov. Tiu ligo baldaŭ donos bonajn fruktojn.

Guberniestro
La 18an de decembro 1708 aperis ukazo de Petro la Granda, laŭ kiu la lando unuafoje estis dividita je ok gubernioj, ĉiu kun sia guberniestro. Tiel formiĝis la tute nova elito, kies anoj havis povon neimageble grandan. Al guberniestro subiĝis ne nur la administraj, sed ankaŭ ĉiuj policaj, financaj kaj juĝaj entoj kaj eĉ la armeaj trupoj, deplojitaj en la gubernio. La ĉefa manko de la posteno estis ĝia malstabileco, ĉar la imperiestro povis en iu ajn momento eksigi ne plu fidindan “mastron de gubernio” kaj anstataŭigi lin per alia. Cetere manko de balotoj havis ankaŭ avantaĝon – la guberniestra servado ne havis tempolimon kaj povus daŭri longe.



La milito kontraŭ la svedoj okupis tro multe da fortoj kaj tempo de la imperiestro, do oficiale titolon de la siberia guberniestro Mateo Gagarin ricevis nur la 6an de marto 1711. Tio estis apogeo de lia kariero. Sub lia preskaŭ tute nelimigita potenco estis vastega teritorio de Uralo ĝis Kamĉatko. Tie oni povis akiri ne nur gloron, sed ankaŭ riĉon. Sed pri tio poste.



Nun la ĵusbakita guberniestro veturas al sia regno. Evidente la princo ne tre hastis: lasinte Moskvon somere li nur en decembro venis al urbo Verĥoturje, kie lin atingis alia cara ordono – tuj reveni al Moskvo. Ni ne scias por kio la imperiestro bezonis lin, tamen finfine li venis al Tobolsko nur en oktobro 1712.
La princo rapide alkutimiĝis al sia rolo de la “mastro de la gubernio”. De Verĥoturje ĝis Tobolsko li sekvis sub standardoj sur ŝipo, tegita je ruĝa ŝtofo. Alvenon de la guberniestro al ĉiu urbo akompanis laŭta kanonpafado, senavara disdonado de titoloj kaj salajroj kaj, laŭ malnova tradicio, abunda drinkado pagita el la ŝtata poŝo. Pordoj de vinkeloj estis vaste malfermitaj, la popolo festenis tage kaj nokte. La guberniestro venis!

Mastro de Kamĉatko
Rusio. Ni tiom alkutimiĝis al aspekto de ĝiaj limoj, ke foje ili ŝajnas esti eternaj, aperintaj memstare kaj de praa epoko. Tamen en la tempo de Mateo Gagarin la konkerado de Siberio ankoraŭ daŭris kaj li ludis gravas rolon en tiu ĉi procezo.
En la 1690aj jaroj la rusaj pioniroj unuafoje aŭdis pri fora tero situanta ie oriente – Kamĉatko. Ĝia serĉado kaj konkerado de la kamĉadaloj (tiel oni nomis la itelmenojn) estis taskigita al kozaka taĉmento subestre de atamano Vladimir Atlasov.



La kozakoj obeigis la indiĝenojn kaj konstruis sur ilia teritorio fortikaĵojn, sed laŭvoje ili okupiĝis pri banala rabado kaj ne nur de la indiĝenoj. Post plia atako kontraŭ komerca ŝipo, Vladimir Atlasov kun kamaradoj estis kaptitaj kaj enprizonigitaj. Cetere ili ne longe enuis senokupe – en 1706 ribelis indiĝenoj de Kamĉatko. Aŭtoritatoj liberigis Atlasov en la jakuta prizono kaj ordonis al li subpremi la ribelon kontraŭ iu ajn prezo.



La prezo estis alta kaj pagis ĝin ne nur la sendependemaj aborigenoj. Unue kozakoj de la feroca atamano plendis pri lia krueleco, de kiu suferis ne nur malamikoj, sed ankaŭ liaj subuloj. Poste ili provis aresti lin kaj fine simple ponardis la dormanton en lia propra domo. Restis cetere du aliaj pretendentoj je la posteno de la estro de Kamĉatko, sed ankaŭ tiu problemo baldaŭ solviĝis. La unua, Osip Lipin estis murdita en embusko duonvoje al loko de sia servo. Alia, Petro Ĉirikov estis katenita de la kozakoj kaj ĵetita al maro. Ŝajnis ke la komplotantoj venkis. Necesis sukcesi pri la lasta paŝo – ricevi pardonon de la caro pro la murdo de tri liaj reprezentantoj.



Dum kozaka kunsido oni decidis, ke elaĉeti la kulpon eblos per konkerado de pliaj teroj. Post denove obeigi la kamĉadalojn kaj restarigi fortikaĵon, kozaka ekspedicio sur kajakoj atingas la Kurilajn insulojn


Ili ne eraris. Gagarin indulgis la brulkapulojn kaj prudente uzis ilian senliman energion por la ŝtataj bezonoj. Laŭ lia ordono atamano Ivan Kozirevskij esploris en 1712-1713 vojon al Japanio kaj konkeris la Kurilajn insulojn. Cetere laŭvoje li faris tiom da “petolaĵoj”, ke tuj post reveno estis enprizonigita, sed kion fari – la imperio estis kreskanta…

Tobolskano
Antaŭ 300 jaroj la rusaj urboj estis preskaŭ tute lignaj, la ŝtonaj konstruaĵoj ege malmultis. Krome en 1714 Petro la Granda malpermesis la ŝtonkonstruadon ĉie krom Sankt-Peterburgo – ĉiuj fortoj devis koncentriĝi je la kreado kaj plibeligo de la nova ĉefurbo. Tamen insistemo de la siberia guberniestro kaj liaj vastaj rilatoj ebligis neeblon – en Tobolsko komenciĝis konstruado de la ŝtona kremlo, kiu iĝos la arkitektura perlo de Siberio. Gvidis ĝin aŭtoro de la projekto Semjon Remezov, kies mozaika portreto nun videblas sur la kremla muro.



Tamen tio estis ne sola kontribuo de la guberniestro al pliordigo de la siberia ĉefurbo. Populara ŝerco asertas, ke en Rusio ekzistas du ĉiamaj problemoj – stultuloj kaj vojoj (iuj aldonas ke la unua problemo ĉiam riparas la duan). Mateo Gagarin kuraĝe alfrontis ambaŭ obstaklojn kaj grandparte sukcesis – almenaŭ pri la vojoj. Danke al li en Tobolsko aperis la unuaj pavimoj – en Prjamskoj kaj Kozaka montovojoj. Laŭlonge de la siberiaj vojoj aperis distancofostoj.



Ne timigis la guberniestron eĉ tiom fortega kontraŭulo kiel rivero Irtiŝo kaj ĝia alfluanto Tobolo – li ja havis grandan sperton pri obeigo de la akvomedio. Tobolo alfluis Irtiŝon rekte kontraŭ la surmonta parto de la urbo. Akvopremo senhalte subfosadis la altan riverbordon de Irtiŝo kaj de tempo al tempo grandaj terpecoj falis suben. La antaŭaj provoj fortikigi la bordon fiaskis, do Gagarin faris radikalan decidon: ŝanĝi la riverbuŝon de Tobolo.



En 1716 komenciĝis konstruado de la nova riverbuŝo tri verstojn supren laŭ la riverfluo. Tiel la ĉiopova administranto kontribuis al transformado de nur de la urbo kaj gubernio, sed ankaŭ de la siberia naturo mem.

Aŭspicianto

Mateo Gagarin faris multajn aferojn, sed oni ne forgesu ke li estis ĉefe ilia iniciatinto kaj gvidanto, dum plenumado kuŝis sur ŝultroj de miloj da simplaj homoj, kies nomoj plejparte ne videblas en historiaj kronikoj. Inter ili estis miloj da militkaptitaj svedoj, kiuj grave kontribuis al transformado de Siberio.
Post decida venko ĉe Poltavo kaj sekvinta post tri tagoj kapitulaco de la sveda armeo ĉe Perevoloĉno en junio 1709, la rusajn militkaptejojn trafis proksimume 15 mil soldatoj kaj oficiroj de la armeo de Karolo la 12a. La malsuperaj ranguloj estis senditaj al fabrikoj kaj minejoj dum la oficiroj estis plejparte distribuitaj tra la urboj de Eŭropa Rusio. Tamen post malkaŝo de kelkaj komplotoj (plejparte ili celis fuĝon) oni decidis sendi la militkaptitojn for de la okcidenta ŝtatlimo – al Siberio. Do al nura Tobolsko venis ĉirkaŭ mil svedoj.




Tiuj laboremaj, bone edukitaj homoj okupiĝis pri diversaj metioj kaj atingis sur tiu kampo grandajn sukcesojn. Ili partoprenis konstruadon de la Tobolska kremlo kaj pavimoj, ŝanĝon de riverujo de Tobolo kaj aliajn grandajn projektojn. Nemalofte Gagarin taskigis svedajn oficirojn aranĝi ekspediciojn al foraj lokoj de Siberio.
La sveda oficiro Kurt von Wrech fondis en Tobolsko unu el la unuaj lernejoj. Origine ĝi celis infanojn de la svedaj kaj germanaj oficiroj, militkaptitaj en Baltio kaj ekzilitaj kun familioj. Tamen baldaŭ inter ĝiaj lernantoj estis nemalmulte da idoj de lokaj elituloj. Antaŭ la fermo en 1721 en ĝi estis 139 lernantoj, inkluzive mongolon kaj evenkon.




Samtempuloj rememoris ke la militkaptitoj adoris la guberniestron pro liaj senavareco kaj bonkoreco rilate ilin. Li ne nur permesis al ili perlabori vivrimedojn, sed ankaŭ mem plurfoje donacis monon por la plejaj mizeruloj. Oni rakontis ke Mateo Gagarin disdonis tiel 15 mil rublojn – tre grandan sumon por tiu tempo.
Sorto favoris la militkaptitajn svedojn pli ol ilian aŭspicianton. La 21an de novembro 1721 al Tobolsko venis informo pri subskribo de la Nystadta packontrakto kaj jam meze de januaro 1722 ĉiuj militkaptitoj en kelkaj grupoj estis senditaj hejmen. Cetere multaj veteranoj preferis resti en tiu ĉi gastigema loko, kie ili jam ekhavis domojn kaj foje familiojn. Kiu scias, kiom da sveda sango fluas en la vejnoj de la siberianoj?

Orserĉanto
Oro estas fonto de riĉo kaj povo, kiuj ĉiam allogis nian heroon. La reganto de Siberio ne domaĝis fortojn por serĉado de minejoj, sed sen gravaj atingoj. Fine de 1713 la princo kondukis al Sankt-Peterburgo geologon Blücher, kiu laŭ ordono de Petro la 1a esploris siberiajn terojn. Raporto de la saksono al la Senato estis ne tre optimisma: por kreskigi elminigadon en minejoj de Nerĉinsko necesis grandaj investoj, tro grandaj por la ŝtata buĝeto.




Oni povas imagi kiam impreson post tio kaŭzis nova projekto de la agema siberia guberniestro, kiun li persone prezentis al la caro. Mateo Gagarin alportis kun si oran sablon, aĉetitan en Tobolsko ĉe orientaj negocistoj. Antaŭ la okuloj de Petro la 1a li fandis el ĝi 358 gramojn da pura oro. La negocistoj diris al la princo, ke la valoran sablon oni elminigas apud urbo Erketo, ĉe Jamiŝeva lago, kiu troviĝas en la teroj de la ĝungara ĥontajŝo (reganto de la kalmukoj). Iliajn vortojn konfirmis Aĉerbi, la ambasadoro de Ĥiva, tiutempe veninta al Rusio.
La esperplena Gagarin pentris en la cara imago spirkaptajn bildojn. Rusa taĉmento, sendota de urbo Taro supren laŭ rivero Irtiŝo, povus atingi tiujn lokojn en 2,5 monatojn (hodiaŭ tio estas teritorio en Kazaĥio, iom oriente de Pavlodaro). Oni kaptos riĉaĵojn de Erketo facile – sufiĉos nur konstrui laŭlonge de Irtiŝo ĉenon da rusaj fortikaĵoj. La princo proponis memstare financi la ekspedicion, same kiel la konstruadon kaj prizorgadon de la fortikaĵoj. Li petis nur unu aferon – doni al li du aŭ tri armeajn regimentojn kaj iom da ufaj baŝkiroj. La oro kuŝis tre proksime – necesis nur etendi la manojn.




Petro la Granda ne havis kialojn malfidi al la guberniestro. Li ordonis aranĝi la ekspedicion el soldatoj, aldoninte al ili inĝenierojn kaj artileriistojn (el la militkaptitaj svedoj) kaj sendi ĝin al la dezirinda Erketo. Komandanto de la ekspedicio iĝis kolonelo Buchholtz, sendita je la dispono de Gagarin. Ĝungaraj senditoj, kiuj troviĝis tiutempe pro komercaj aferoj en Tobolsko, diris ke la ĥontajŝo ne kontraŭos la pacan ekspedicion.
Somere 1715 la forta taĉmento el 3000 soldatoj sur 32 grandaj kaj 27 etaj boatoj ekis de Tobolsko supren laŭ Irtiŝo. En Taro al ĝi aliĝis 1500-kapa ĉevaltaĉmento, kiu sekvis laŭborde. Komence de oktobro ili atingis lagon Jamiŝevo, konstruis tie fortikaĵon kaj preparis sin por vintrumado. Ĉio iris laŭplane.


Ivano Buchholtz
La unuaj problemoj aperis kiam Buchholtz sendis al la ĥontajŝo mesaĝistojn por anonci siajn pacajn intencojn. Ni povas nur imagi kiel ili planis pravigi konstruadon de la fortikaĵo sur la teroj de la kalmuka reganto, ĉar Cevan-Arantan neniam aŭdis iliajn parolojn. Nomadaj kirgizoj prirabis kaj kaptis la rusajn senditojn. La ĥontajŝo eksciis pri la alvenintoj el aliaj fontoj, koleris kaj reagis abrupte. Taĉmento el 10 mil kalmukoj sieĝis la fortikaĵon. Baldaŭ ili kaptis la unuan predon – rusan karavanon, kiu alportis monon kaj provizon por la garnizono.
La vintrumado en la stepo, sen provizoj kaj helpotrupoj evidentiĝis esti pli terura ol nomadaj sagoj. Malsatego kaj malsanoj faligis malfortiĝintajn homojn. El 4500 taĉmentanoj ĝis printempo postvivis ne pli ol 700. Finfine Buchholtz decidis ebenigi la fortikaĵon kaj fine de aprilo sur 18 grandaj boatoj ekas reen laŭ Irtiŝo.
Post atingi riverbuŝon de Omo li informis pri la katastrofo Gagarin kaj proponis al li konstruigi la fortikaĵon tie – ĝi ja povis esti utila kaze de nova ekspedicio el Erketo. La guberniestro aprobis la iniciaton, sendinte al la riverbuŝo de Omo 1500 homojn kiel helpotrupon. Tiel hazarde, kiel sekvo de la jamiŝeva katastrofo, aperis urbo Omsko.


Omska fortreso

Rusoj vere revenis kaj atingis sian celon. Unu post alia sendis la obstina guberniestro taĉmentojn al la ororiĉa stepo. Somere de la sama 1716a jaro subkolonelo  Metigorov restarigis la Jamiŝevan fortikaĵon. Al la ĥontajŝo oni diris, ke tio celas protekti lin mem kontraŭ la malamikaj kirgizoj. Li ja ne sciis, kiom pagis Gagarin por aranĝi kirgizajn atakojn…
Sekvan jaron taĉmento de Ĉeredov fondis la Semipalatinskan fortikaĵon, konstruitan sur loko de sep temploj (ruse: palata) de antikva budhisma monaĥejo. La rusa limo moviĝis ĉiam pli suden, liberigante la siberiajn kamparanojn de la eterna timo antaŭ teruraj nomadaj invadoj kaj protektante rusajn karavanojn sur ilia vojo al la ĉina limo. Nur unusola homo en la tuta Tobolsko ne ĝojis pro tiuj sukcesoj – kolonelo Buchholtz.


Semipalatinska fortreso
Kun doloro en la koro rigardis li la sukcesojn de homoj, kiuj sen granda peno sekvis laŭ liaj spuroj kaj faris ĉion, pri kio malsukcesis li, sperta soldato. Baldaŭ Buchholtz revenis al Sankt-Peterburgo – trista kaj ne sen ŝtono en la sino. Cetere tio ankoraŭ ne tre interesis Mateon Gagarin, kiu plene engaĝiĝis en siaj multnombraj projektoj. Ankoraŭ…


Trezorserĉanto
En la tiama Siberio oni malofte uzis tiun ĉi vorton, preferante la alian – tuberulo. Jam de longe rusaj setlantoj okupiĝis pri malkovro de “tuberoj” – kurganoj kaj aliaj tomboj, lasitaj de antaŭaj loĝantoj de tiu antikva regiono. Tutaj vilaĝoj ĉiusezone foriris por serĉi kaj elfosi. Multaj tuberuloj pereis sub terglitoj de la kovardaj kurganoj, sed nenio povis haltigi serĉantojn de la facila riĉiĝo.



La siberia guberniestro kun sia ĉiama energio komencis pliordigi ankaŭ tiun ĉi sferon kaj denove sukcesis. Anstataŭ senfruktaj malpermesoj li aranĝis… amasan “tuberadon” sub la ŝtata kontrolo. Unuafoje komenciĝis sistema elfosado de la kurganoj tra la tuta Siberio – de Tobolo kaj Uralo ĝis Jenisejo kaj Altajo. Ĉiuj trezorserĉantoj devis fordoni trovitajn de ili valoraĵojn kaj kuriozaĵojn al la guberniestro, kiu reciprokis ilin per premioj el la ŝtata buĝeto.


Oraĵo el la Siberia kolekto
Origine oni planis ke la raraĵoj estos senditaj al la caro en Sankt-Peterburgon – tiel formiĝis la fama siberia kolekto de Petro la Granda, fieraĵo de la Ermeitejo. Sed ĉu oni povus kredi ke tioma ŝatanto de la antikvaj belaĵoj kiel Mateo Gagarin ne lasis al si kelkajn speciale interesajn oraĵetojn?

Misiisto
Sed ne sole materiaj klopodoj okupis la siberian guberniestron. Li pensis ankaŭ pri la aferoj spiritaj kaj ankaŭ tiukampe aplikis sian senliman energion. La unuaj sentis tion la siberiaj aborigenoj.
La rusa kolonia politiko tradicie baziĝis sur la religia toleremo. Dum la tuta antaŭa jarcento regis strikta malpermeso perforte kristanigi la paganojn, detrui iliajn sanktajn lokojn kaj tombejojn. La rusa caro postulis de la aborigenoj nur du aferojn – ne ribeli kaj pagi imposton. Dum longa tempo en Siberio trovis azilon malnovritanoj, fuĝintaj pro la persekutoj de la oficiala ortodoksa eklezio.


Paganoj
Ĉio ŝanĝiĝis post surtroniĝo de Petro la Granda, kiu decidis maksimume fortigi la ŝtaton. Iu ajn alipensado estis kategorie rifuzata kaj kruele subpremata. Jam venis la vico de Siberio.
La alveninta guberniestro kunportis caran ukazon, kiu aŭguris grandajn ŝanĝojn. La imperiestro postulis de lokaj aŭtoritatoj en la plej mallonga tempo kristanigi ĉiujn ostjakojn (tiel oni nomis la ĥantojn) kaj vogulojn (la mansoj). En la dokumento oni preskribis “la idolojn bruligi kaj faligi, kaj la sanktejojn detrui”, dum ĉiujn rifuzontajn la bapton mortigi. La guberniestro donis por ekspedicio ŝipon, interpretistojn, dekon da kozakoj, donacetojn por la novbaptitoj kaj 2000 rublojn por elspezoj. La mision estris monaĥo Teodoro (la eksa mitropolito Filofeo Leŝĉinskij).


Filofeo Leŝĉinskij
Somere 1712 en la nordaj areoj de Siberio estis varmege – en ĉiuj nomadaj setlejoj, urbetoj kaj vilaĝoj de la aborigenoj brulis en fajregoj centoj da idoloj. Ĉie estis detruataj malnovaj sanktejoj kaj sur ilia loko konstruiĝis preĝejoj, dum centoj kaj miloj da paganoj akceptis baptadon en la akvoj de la nordaj riveroj. Laŭ oficialaj datumoj dum 15 jaroj en la ortodoksan kredon estis konvertitaj 40 mil da indiĝenoj – la okcidentsiberia nordo iĝis tute kristana, almenaŭ formale.
Dum la Gagarin-regado oni ankaŭ sendis al Ĉinio la unuan spiritan mision. De tiu tempo la rusaj misiistoj regule vizitis tiun ĉi landon, pro kio eĉ nun en Ĉinio loĝas proksimume 5000 ortodoksuloj.

Nobelo
Post fini siajn sennombrajn laborojn la guberniestro sentis meritan deziron bone ripozi. Ĉiutaga lukso, ĉirkaŭinta lin, estis vaste konata kaj ŝokis imagon de la samtempuloj. Pladojn dum lia tagmanĝo oni alportadis sur 50 arĝentaj pletoj – kaj tio okazis eĉ en fastaj tagoj. La muroj de lia palaco estis kovritaj je silkaj tapetoj, broditaj per oro kaj arĝento, kaj en du ĉambroj eĉ ornamitaj je perlaj konkoj.




Surplanke kuŝis multekostaj persaj tapiŝoj, radoj de kaleŝoj estis arĝentkovritaj kaj eĉ hufumoj de la ĉevaloj estis el arĝento. Dum oftaj baloj kaj solenaj tagmanĝoj  el fenestroj de lia palaco al homamaso oni ĵetis manplenojn de arĝentaj moneroj – kaptu la plej forta. Gastojn de la moskva palaco en la Tverskaja strato mirigis spegulaj muroj kaj glacaj plafonoj, sur kiuj naĝis en akvo vivaj fiŝetoj.
Neeviteble estiĝis demando: kie originas tiuj senfinaj trezoroj?

Juĝato
La caro donis al la guberniestroj grandegajn rajtojn, farinte ilin mastroj de la respektivaj gubernioj. Sed li memoris ankaŭ la malnovan rusan proverbon: “Fidu, sed kontrolu”. Ĉiun el la ok regantoj atente observis fiskalo – la oficiale nomumita spiono, kiu sendis denuncojn rekte al la imperiestro. La aferojn de Gagarin observis unu el la plej fervoraj servantoj – ober-fiskalo Aleksio Nesterov, kiu senmaskigis plurajn koruptulojn.
Jam en 1714, en la tria jaro de la guberniestra regado, li informis Petron la 1a pri misuzoj de Gagarin, ligitaj al la profitega ĉina komerco. Eĉ pli da denuncoj estis senditaj al la Senato, sed dum longa tempo provoj komenci enketadon fiaskis – efikis aŭspicio de la ĉiopova Aleksandro Menŝikov kaj carino Katerina favoris la ageman siberianon. La enketoj pri ŝmirmono estis ĉesigataj, tiklaj dokumentoj malaperadis.


Ober-fiskalo Aleksio Nesterov

Sed Nesterov estis ne malpli obstina ol lia predo kaj ĉasis senhalte. En 1717 li sukcesis transdoni la enketadon al speciala komisiono el oficiroj de la imperiestra gvardio. La unuaj rezultoj, prezentitaj al la imperiestro, estis vere ŝokaj: de 1713 ĝis 1718 pro la maĥinacioj de la siberia guberniestro la ŝtata buĝeto ne ricevis pli ol 300 mil rublojn. Ĝustatempe reaperis anaŭ kolonelo Buchholtz, kiu neniam pardonis al la princco sian malsukcesan ekspedicion, do aktive kontribuis lian faligon.
En 1719 Gagarin estis elpostenigita kaj en Siberion por plia enketado venis majoro-gvardiano Liĥarev. Cetere la princa kariero jam definitive finiĝis: interalie la majoro havis ordonon deklari en ĉiuj urboj, ke “Gagarin estas fripono kaj malbona homo, kaj en Siberio li jam ne plu estos guberniestro”. De tiam temis nur pli la vivo mem de la iam ĉiopova nobelo.
Du longajn jarojn pasigis Mateo Gagarin en la Admiralteja prizono. Unue li rifuzis siajn kulpojn, do oni aplikis al la obstinulo turmentojn. Apenaŭ lin konsolis, ke samtempe oni turmentis kaj skurĝis dekojn da liaj subuloj, arestitaj de Liĥarev en Siberio – la komendantoj, komisaroj, djakoj.


Ukazo de Mateo Gagarin
En decembro 1720 la princo konfesis siajn krimojn – cetere tio ĉiam okazis en la Sekreta kancelario. En sia lasta letero al la imperiestro li agnoskas ĉiujn pekojn (“nenian pri io ajn pravigon krom mia kulpeco mi povas prezenti al via moŝto”), rezignis je la tuta havaĵo kaj petis nur pardonon kaj permeson foriri al monaĥejo ĝis la fino de siaj tagoj. Sed Petro la Granda estis firma en sia malamo, same kiel en sia favoro kaj neniam pardonis la erarintojn. La 14an de marto 1721 li subskribis la verdikton: morto.
Sekvan tagon la tuta havaĵo de la princo estis konfiskita kaj la 16an de marto la caro konfiskis lian vivon – Mateo Gagarin estis pendumita en la ĉefurba Peterburgo, antaŭ fenestroj de la Justico-kolegio. La ekzekuton observis Petro mem, liaj proksimaj subuloj kaj la maljuna edzino de la princo kun lia filo. Eĉ pli, la caro igis ilin partopreni gajan festenon, aranĝitan kaze de la pendumado de la koruptulo. La kadavro de la eksa guberniestro longan tempon pendis subĉiele – por instrui kaj teruri. En novembro la ŝnuro putris definitive, do oni anstataŭigis ĝin per fera ĉeno.
Sian parton de la suferoj ricevis ankaŭ la proksimuloj de la ekzekutito. Lia filo estis transformita je ordinara matroso kaj sendita al la mararmeo. La vidvino kaj bofilino de la princo restis sen iuj ajn vivrimedoj – oni ŝtatigis eĉ la dotitajn bienojn. La kanceliero Petro Ŝafirov klopodis helpi ilin, sed baldaŭ li mem perdis la imperiestran favoron kaj apenaŭ savis la kapon. Tro mallonga estis la vojo de ŝtupoj de la cara trono ĝis la eŝafodo.

Juĝo de la historio
Ĉu la unua siberia guberniestro vere estis kulpa pri la deklaritaj krimoj aŭ nur iĝis viktimo de korteganaj potencoludoj? Tio estas komplika demando kaj apenaŭ iam ni ricevos la definitivan respondon. Unuflanke, evidentas neimageblaj riĉaĵoj de la princo kaj la tradicioj de la rusia korupteco estis tro fortaj. “Kiel ne trinki ĉe la akvo?” diras la rusa proverbo.
Tamen okulfrapas rapideco de la enketado kaj abundo da atestoj, faritaj sub turmentado, sen faktaj pruvoj. Tro multis dezirantoj ricevi almenaŭ parton de la nobelulaj trezoroj, kapti ion de liaj legendecaj havaĵoj.



Laŭ tiamaj leĝoj duonon de la konfiskaĵoj ricevis fiskalo, sukcesinta pruvi sian denuncon. Sed apenaŭ la fervora Nesterov havis tempon sufiĉe ĝui la falintan sur lin riĉaĵon. En novembro 1722, nur jaron kaj duonon post la ekzekuto de Gagarin, la ober-fiskalo konviktita je multaj koruptaĵoj kaj misuzoj, estis kondamnita al radumo. La cirklo fermiĝis.

Comments