Kion fari se vi trafis fundon de infero? Ĉu kapitulaci kaj rezigni aŭ ribeli kaj morti digne? Ĉiu havas propran respondon, sed mi preferas tiun de la prizonuloj de la nazia koncentrejo Sobiboro en 1943.
Ribelo de desperuloj
Sobiboro estis unu el naziaj mortotendaroj en Pollando simila al la pli famaj Aŭŝvico kaj Treblinko. En 1942-1943 tie estis murditaj 250 mil judoj, alportitaj de okupitaj teritorioj. Tamen en ĝia historio estis unu paĝo, kiu grave diferencigas ĝin de aliaj naziaj koncentrejoj – tie okazis sukcesa ribelo, tiom ŝokinta la faŝistojn ke ili preferis detrui restaĵojn de la tendaro kiel simbolon de sia malvenko.
La ribelon elpensis kaj gvidis Aleksandr Peĉerskij, sovetia judo, oficiro de la Ruĝa Armeo. Post kompreni ke obeo nur iom plilongigos la agonion kaj ke sola ŝanco eliri la koncentrejon estas fumtubo de krematorio, li decidis rompi la naziajn planojn kaj aranĝi ribelon – desperan kaj sinmortigan por plejparto de la ribelontoj, sed sole dignan kaj esperdonan agon.
La 14an de oktobro 1943 la prizonuloj mortigis 12 SS-oficirojn kaj impetis al elirejo. Nenio kaj neniam iras laŭplane, do ankaŭ ĉi-foje okazis neatenditaĵoj – la gardistaro ekpafis, do ili ne sukcesis kapti armilojn kaj senarmaj kuris eksteren. El 500 prizonuloj triono pereis dum la fuĝo, alia triono restis en la tendaro kaj estis murdita sekvan tagon, pli ol centon mortigis aŭ fordonis al la nazioj polaj perfiduloj. Sed 50 ĝis 100 ribeluloj saviĝis kaj atendis alvenon de la Ruĝa Armeo – la sola espero de ĉiuj prizonuloj de la naziaj koncentrejoj kaj la eŭropaj popoloj ĝenerale.
Aleksandr Peĉerskij estis inter tiuj bonŝanculoj. Li aliĝis al sovetiaj partizanoj kaj daŭrigis bataladon kontraŭ la faŝistoj. Li havis longan vivon kaj mortis 80-jara en 1990 en Sovetunio.
La bona aktoro, fuŝa reĝisoro
La rolon de Aleksandr Peĉerskij en la filmo plenumas Konstantin Ĥabenskij – la fama rusia aktoro, tre populara kaj ŝatata pro sia vira ĉarmeco. Ankaŭ ĉi-foje mi konsideras lian aktorludon bona, sed bedaŭrinde li decidis provi sin kiel reĝisoro kaj, laŭ mia opinio, komplete fiaskis.
Eble al tio kontribuis fuŝa scenaro, tamen reĝisora malsukceso evidentas. Al la filmo mankas klara strukturo, personoj estas nur skizitaj, sed ne montritaj plenforte, iliaj karakteroj ne plene videbliĝas. Mankas viglaj rilatoj inter la herooj, tiuj montritaj estas apenaŭ konvinkaj kaj vere vivaj. La filmon kvazaŭ plenigis ombroj sen korpo kaj sango – la reĝisoro ne donis al ili veran enhavon, ne enspiris la vivon en ilin.
Eĉ la ĉefa maliculo, estro de la koncentrejo, kies rolon ludas Christopher Lambert, similas al nura pupo, foje stranga, sed apenaŭ viva. Nur la bonaj aktoroj kaj la neimageble inspira historio mem ebligas spekti la filmon ĝisfine.
Ĝi ne estas komercaĵo, specimeno de la Holokaŭsto-kiĉo kiel ekzemple “Libroŝtelistino”, sed ankaŭ ne altnivela artaĵo kiel “Nigra libro” aŭ “Pianisto”. Neeviteble abundas kruelaj scenoj, korŝiraj tragedioj kaj bestaĉaj kruelaĵoj. Do estu preta al lavangoj de sango, ja tia estis la vivo.
Fabelo pri obeemo
Tamen eĉ tiu malbone kuirita plado pensigas pri kelkaj gravaj aferoj. Pri unu mi jam diris supre – kiel agi en senespera situacio. La ribelo en Sobiboro estis sola sukcesa ribelo en la naziaj koncentrejoj komparebla nur al tiu en Treblinko. Same kiel ribeloj en Varsovia kaj kelkaj aliaj judaj getoj, ili ne ŝanĝis iron de la milito, nek grave damaĝis la nazian povon, sed ili plenumis alian gravan taskon – savis honoron de la juda popolo. Danke al tio neniu povas diri, ke la judoj ŝafe marŝis al buĉejoj sen rezisti al siaj buĉistoj.
Ribeluloj malmultas en iu ajn socio, sed ili troveblis eĉ en Ukrainio kaj Pollando, kies loĝantaro ĝenerale indiferente observis la mortigadon de siaj judaj najbaroj kaj foje eĉ kontribuis al ĝi, jen memstare murdante judojn kiel la ukrainaj naciistoj, jen fordonante fuĝintojn al la naziaj murdistoj kaj persekutante iliajn helpantojn kiel tio okazis en Pollando.
Sed la historio de Sobiboro memorigas pri alia, ĝis nun viva kaj populara, speciale en la okcidenta socio, fabelo – tiu pri la obeemo de la rusoj kiel oni nomas ĉiujn loĝantojn de la pluretna Rusio. Oni ofte babilaĉas pri sklaveco, kiu kvazaŭ nestas en la rusa naturo. Pri emo de la rusoj al despotismaj gvidantoj. Nun oni klarigas plurjaran ekzistadon de la Putin-reĝimo per malemo de la rusoj al protestoj kaj rezisto, manko de liberamo en la rusa animo.
Mi jam plurfoje esprimis mian opinion pri la stereotipoj, inkluzive pri glorigado de ĉia sendependeco, pri onidira agresemo de Rusio, pri ĝia malemo proksimiĝi al la eŭropaj valoroj. Sed ĉi-foje mi deziras atentigi pri nur unu afero.
La babilaĉoj pri inklino de la rusoj al despotaj reĝimoj estas simple ridindaj, ja ambaŭ mondmilitojn iniciatis la eŭropaj aŭtoritataj reĝimoj kaj la plej edukitaj eŭropaj nacioj kiel la germanoj, italoj kaj hispanoj estis la unuaj, kiuj adoris diktatorojn kaj submetiĝis al ilia jugo.
Do mi atentigu pri alia afero – la fakto, ke la sola nacio kiu ne subiĝis al la nazia sklavigo estis… Sovetunio. Jes, la lando kies loĝantaro estis plejparte rusa, lando la plej malriĉa montris la plej fortan rezistadon al la nazia invado kaj la plej fortan liberamon en la tuta Eŭropo. Dum la eŭropanoj racie kalkulis siajn ŝancojn kaj kapitulacis por savi siajn vivojn kaj posedaĵojn, loĝantoj de la “sklaveca” Rusio batalis por sia libereco ĝismorte kaj preferis morti ol perdi ĝin.
Sobiboro iĝis stumbloŝtono en rilatoj inter Rusio kaj Pollando, ĉar polaj aŭtoritatoj longatempe rifuzis skribi la nomon de Aleksandr Peĉerskij kiel ribelestro, ja tio estis sovetia judo, oficiro de la “sklaviga” Ruĝa Armeo. Sed ĉiu kiu atente studis historion de la Dua mondmilito, scias ke nome loĝantoj de Sovetunio – rusoj, ukrainoj, judoj – ofte iniciatis kaj gvidis ribelojn, fuĝojn kaj partizanajn taĉmentojn. Kaj tio okazis en la okupitaj teritorioj, kie mankis iu ajn sovetia potenco, do neniu povis igi lin tion fari, neniu ordonis al tiuj “obeemaj rusaj sklavoj” batali kontraŭ la invadintoj.
Kial? La respondo estas simpla kaj evidenta. Libereco kaj sendependeco estas kernaj valoroj de la rusa animo. Pro tio Rusio estas sola lando kiu neniam dum sia miljara historio estis plene okupita de eĉ plej fortaj invadintoj. Pro tio ĝi venkis en la plej kruela milito de la tutmonda historio, savinte Eŭropon de ĝia propra barbareco. Pro tio nun loĝantoj de Rusio grandparte subtenas sian ŝtatestron, kiu lerte ekspluatas ilian malemon al eksterlanda premado (ĉi-kaze forme de stultaj sankcioj kaj politikaj manipuladoj). La miljara historio instruas, ke ne eblas subigi Rusion. Diskuti, marĉandi, interkonsenti – jes, subigi – ne. Tio estas la ĉefa leciono de Sobiboro.
Comments
Post a Comment