“La strato de Tanja” – la verko profesia, altnivela, unuflanka

Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto kaj la escepto duobla se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- kaj makrohistorion kaj mi opinias la rezulton interesa, sed ĝenerale malsukcesa.

Profesia altnivelaĵo 
Pri kio temas en la libro? La plej klara respondo nestas en ĝia plena titolo: “La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017”. La aŭtoro entreprenis kuraĝan provon kombini du historiajn dimensiojn: historion de la Saviĉev-familio, de ilia ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo en la insulo Vasiljevskij (Sankt-Peterburgo), kaj la historion de Rusio


La provo estas same kuraĝa kiel logika, kaj kongruas al la ĝenerala tendenco en la nuntempa historia scienco. Malsame ol plejparto de la okcidentaj aŭtoroj, Kalle Kniivilä bone regas la rusan kaj pasigis en Rusio multajn jarojn, propraokule observante ĝian transiron de la socialismo al kapitalismo kaj ŝanĝojn en la politika, ekonomia kaj ĉiutaga vivo, kiuj akompanis tiun procezon. Li renkontiĝis kun pluraj rusianoj kaj abunde citas iliajn vortojn kun nur iomaj komentoj, kio ebligas aŭdi voĉon de la rusia popolo kun minimuma modifo. 
Mi mem 15 jarojn laboris kiel historiisto kaj intervjuis dekojn da homoj, do scias kiom valora kaj samtempe komplika estas tiu informfonto. Des pli laŭdinda estas profesia aliro de la aŭtoro, kiu ne limigis sin al la nura buŝa historio, sed esploris ankaŭ plurajn historiajn fontojn kaj studaĵojn, menciitajn fine de la libro. Inter ili atentindas taglibro de la rusa artisto kaj arthistoriisto Alexandre Benois, kiu loĝis en la menciita kvartalo en 1916-1918 – la vere “mallumaj jaroj”, plej malbone dokumentitaj pro pereo de multaj skribitaj fontoj. 

Tanja Saviĉeva kaj ŝia taglibro

Rimarkindas ke la sorto de Tanja Saviĉeva ne iĝis nura preteksto al pli granda rakonto, kies celo estis tikli scivolemon de la legontoj. Kalle Kniivilä sukcesis renkontiĝi kun samlernantino de Tanja kaj kun ulo, kiu nun loĝas en la iama apartamento de la Saviĉev-familio. Tio ne sekvigis iujn sensaciajn malkovrojn, sed ekzemple rakonton pri la neokazinta muzeigo de la apartamento mi renkontis unuafoje kaj tio estas interesa aldonaĵo al la temo. 
En sia rakonto pri la ĝenerala historio de Rusio, la aŭtoro feliĉe ne koncentriĝas je politikaj aferoj, sed abunde prezentas detalojn el la socia historio. Mi supozas ke grandparte tiun avantaĝon li ŝuldas al la menciitaj de li studaĵoj de Natalja Lebina, eble la plej fama esploristo de la ĉiutaga vivo en Sovetunio. Multaj el la prezentitaj faktoj estas nekonataj ne nur al eksterlandaj, sed ankaŭ al plejparto de la rusiaj legantoj. 
Do mi forte rekomendas la libron al ĉiuj, inkluzive la rusianojn. 

Rigardo el Eŭropo 
Ŝajnas ke mi elspezis tutjaran rezervon de miaj laŭdoj kaj vidas neniujn mankojn en la verko, ĉu? Bedaŭrinde ne. Malgraŭ nekontesteble alta profesia nivelo, honesta ĵurnalista laboro kaj profundiĝo en la temo, la aŭtora rigardo restis tre eŭropeca, kaŭzinte gravan miskomprenon. 
Li dividis la libron en ĉapitroj, ĉiu dediĉita al sekva postrevolucia jardeko, do la unua ĉapitro nomiĝas “1917. La kolapso”, la dua “1927. Paŝo reen” kaj tiel ĝis “2017. Pasis cent jaroj”. Foje li tamen dekliniĝas de tiu ĉi ritmo kaj elektas alian jaron, kiun li konsideras pli grava por respektiva jardeko, ekzemple: “1942. La sieĝo”, “1979. Afganio”. Tiu maniero helpas ordigi kaj prezenti la materialon kaj pli efike montri ŝlosilajn ŝanĝojn. Sed neeviteble en la rakonto aperas tempaj trupoj, kiujn la aŭtoro klopodas fliki per koncizaj klarigoj, laŭ mi ne ĉiam sukcese. 
Sed la pleja malsukceso mi konsideras ke malgraŭ siaj plurjaraj spertoj, manko de lingva baro kaj profundiĝo je la historiaj fontoj kaj studaĵoj, Kalle Kniivilä ne respondis la ĉefan demandon, kiu implicite sonas en la verko: kial Rusio iĝis tia, kia ĝi estas? 
Mi supozas ke tion kaŭzis la origina aŭtora pozicio – rigardo el Eŭropo. La mondkoncepto bazita sur la eŭropaj normoj kaj kliŝoj malhelpis al li kompreni la vivon en Rusio en 1917-2017 en ĝia tuta pleno kaj diverseco. 

Kliŝa milithistorio 
La unuan fojon mi stumblis ĉe la vortoj, pri sovetia armeo kiuj “panike fuĝis” post la germana ofensivo en 1941. La nazia atako vere ŝokis la Ruĝan Armeon, kiu en la unuaj horoj perdis grandan parton de siaj tankoj, aviadiloj kaj soldataro. Ĉuj trupoj retiriĝis, multaj ĥaose, sed tio apenaŭ validas por la tuta armeo, ĉar tiukaze neeviteble estiĝus demando: kial do la nazioj batalis kontraŭ Sovetunio kvar jarojn kaj fine malgajnis?


Mi supozas, ke la aŭtoro simple aplikas al Rusio kliŝojn el la eŭropa milithistorio, kie rezistado al la nazia agreso baziĝis sur racia kalkulado, do estis vivoŝpara kaj... neefika. Mi pli detale esploris tiun problemon aliloke, do nur skize resumos miajn tezojn. 
Belgio kapitulacis post 18 tagoj. Nederlando – post 5. Danio estis okupita en 6 horoj. Plej longe batalis Francio (tri monatojn) kaj Pollando (pli ol monaton). Tio ŝparis multajn vivojn, sed ebligis al la nazioj realigi fulmomiliton kun minimumaj perdoj, sklaviginte la preskaŭ tutan Eŭropon en unu jaro. Sed en Rusio, kiun la faŝistoj planis konkeri en kelkaj monatoj, ili alfrontis tute alian etoson. La brita historiisto Alan Clark en sia libro “Barbarossa. The Russian-German Conflict, 1941-1945” substrekas, ke pluraj germanaj militistoj rimarkigas en siaj leteroj kaj rememoroj frenezan senraciecon, kun kiu batalis la rusoj.


Li citas la vortojn de kapitano de la 18-a tanka divizio: “Malgraŭ trairitaj distancoj mankis al ni la sento, kiun ni havis en Francio – ke ni troviĝas en konkerita lando. Anstataŭe rezisto, ĉiam rezisto, eĉ se ĝi estas senespera. Ie unu kanono, ie grupeto da homoj kun fusiloj... foje el apudvoja domo elkuris junulo, kun grenado en ĉiu mano...”
La germana aviado bombardis Roterdamon nur unufoje kaj sekvan tagon la nederlanda registaro kapitulacis. La germanoj kaj finnoj bombardis Leningradon dum 872 tagoj, sed la urbo, duonmorta pro malsato, plu rezistis – kaj venkis! 27 milionoj da “rusaj barbaroj” mortis por ke Eŭropo vivu. Tio ne eblus kaze de “panika fuĝo” simila al tiu de la eŭropaj militistoj. 

Afgana fabelo 
Alia kliŝo estas rakonto pri la enlanda milito en Afganio, kiun Sovetunio partoprenis en 1979-1989. La aŭtoro sekvas la popularan okcidentan rakonton, kiu prezentas la sovetiajn regantojn kiel imperiismaj maliculoj, dezirantaj disvastigi sian influon kaj pro tio sendintaj al la fremda lando siajn trupojn. 


La plej konvinke tiun propagandisman fabelon senmaskigas la brita historiisto Rodric Braithwaite en sia libro “Afgantsy. The Russians in Afganistan (1979-1989)”. Kun arkivaj dokumentoj enmane, citante publikigitajn rememorojn kaj faritajn de li intervjuojn, li montras kiel Sovetunio paŝon post paŝo, kontraŭ klare esprimita politika volo de ĝia gvidantoj, engaĝiĝis en la konflikton. Li montras ke la ĉefa kialo estis nekompetento de la sovetia spionservo, manko de realismo ĉe la afgana politika elito kaj granda timo (ne tute senbaza), ke se Sovetunio ne subtenos la amikecan reĝimon, ĝin anstataŭos tiu malamikeca, subtenata de Usono. 


Same kliŝa aspektas aserto pri grava influo de tiu ĉi milito sur la sorton de Sovetunio, kvazaŭ detruita de ĝi. Kun ciferoj enmane Rodric Braithwaite rekte nomas ĝin sensignifa de la ekonomia kaj marĝena de la politika vidpunktoj. Sovetunio disfalis ne pro la misiloj Stinger, kiujn Usono senavare liveris al muĝaĥidoj por baldaŭ ekmiliti kontraŭ ilin mem. Ĝi disfalis pro neefikeco de sia ekonomio kaj miopeco de la politika elito. Kaj tie radikas problemoj de la nuna Rusio, miskomprenitaj de la ĵurnalisto. 

Enigmaj rusoj 
En la okcidenta mondo dominas koncepto de Rusio kiel lando enigma kaj nekomprenebla, kun neprognozebla estraro kaj talenta popolo, obstina je sia emo al aŭtoritata regado, ĉiam ĝin subpremata. La agresema imperiisma Rusio, stulte rifuzanta sekvi la sole veran, demokratian vojon de la eŭropa civilizo – jen la bildo kiun mi ĉiutage renkontas sur la paĝoj de la eksterlandaj amaskomunikiloj kaj kiun (en iom pli milda formo) mi trovis ankaŭ en “La Strato de Tanja”. 
La aŭtoro rakontas pri perestrojko, kiu donis al homoj liberecon, pri liberalaj ekonomiaj reformoj kaj senarmiĝo. Tamen baldaŭ ekregas kontraŭaj fortoj. La rusia armeo atakas Ĉeĉenion kaj “terebenigas” Groznon. La prezidanto Boris Jelcin “kun larmoj en la okuloj” anoncas per televido sian demision kaj sugestas kiel sia sekvonto Vladimir Putin, kiu inversigas la evoludirekton. Sekvas plia milito en Ĉeĉenio, atako kontraŭ Kartvelio, engaĝiĝo en la politika krizo en Ukrainio ktp. 

Civiluloj en Grozno, Ĉeĉenio

Eble parte pri tio kulpas la menciita kronologia saltado inter la ĉapitroj (“1987” sekvas “1998” kaj poste “2007”), sed iel aŭ tiel kernon de la problemo mi vidas en la aŭtora vidpunkto. Li miras kial Rusio ne sekvas la eŭropan vojon – tiun de la homaj rajtoj, prioritato de sendependa justico, libera privata ekonomio kaj paca kunvivado. Sed ni provis tion! 

Infanoj de Beslano

Ekde eko de la perestrojko en 1985 ĝis la ekrego de Vladimir Putin en 2000 pasis 15 jaroj kaj en tiu tempo Rusio estis la obeema lernanto, kiu nur aŭskultis kaj obeis siajn pli okcidentajn instruistojn. Sed kio rezultis el tio? 

Viktimoj de la armena pogromo. Bakuo, 1990

La okcidentaj naivuloj kredas, ke la disfalo de Sovetunio liberigis ĝiajn “subprematajn” popolojn – ja ĉia liberiĝo feliĉigas. Sed en realo sekvis lavango de militoj kaj masakroj. Uzbekoj murdis turkojn en Fergana valo. Kirgizoj buĉis uzbekojn en Oŝa provinco. Azeroj faris amasan pogromon en Bakuo, murdinte dekojn da siaj armenaj najbaroj. 

Viktimoj de la turka pogromo. Fergana valo, Uzbekio. 1989

En la fakte sendependiĝinta Ĉeĉenio de 1991 ĝis 1995 okazis granda etna elpurigo dum kiu estis buĉitaj aŭ forpelitaj preskaŭ ĉiuj neĉeĉenaj loĝantoj – rusoj, judoj, germanoj, ukrainoj, tataroj. Blinda naciismo de la kartvela registaro sekvigis kruelajn militojn en Sud-Osetio kaj Abĥazio, sekve de kiuj tiu kaŭkaza landeto perdis grandan parton de sia teritorio. 

Sud-Osetio, la 1990-aj jaroj

En Ĉednestrio nur enmiksiĝo de la rusia armeo haltigis militon inter tiu plejparte rusparolanta regiono kaj la moldava registaro. En Taĝikio eksplodis kruela enlanda milito inter la sudaj kaj nordaj klanoj. Milito en Montara Karabaĥo flamegis dum jaroj – kun masakroj kaj etnaj elpurigoj. La konflikto en Ukrainio daŭras ĝis nun, malgraŭ ĉesigo grandaj bataloj. 

106-jara armenino defendas sian domon

Kun granda peno Rusio sukcesis preventi propran disfalon, kies sekvoj povus esti vere katastrofaj. Sed por tio ĉiutage batalas en Norda Kaŭkazo militistoj kaj specialaj servoj (plejparte lokanoj, ĉar rusoj tre malmultas en la regiono) por ke islamistoj ne establiĝu tie, realiginte sian revon pri Islama Ŝtato, ĵus frakasita en Sirio. 

Ŝamil Basajev kun ostaĝoj

La totala privatigo, pri kiu insistis la okcidentaj ekonomikistoj, sekvigis nur totalan disrabadon de la ŝtataj havaĵoj fare de elituloj kaj ĉiaspecaj friponoj. Anstataŭ reformi la kaptitajn entreprenojn kaj altigi ilian efikecon, tiuj simple disvendis ilin, distranĉante multekostajn maŝinojn por metalrubo kaj detruante konstruaĵojn por brikoj. Dum jardeko okazis amasa senindustriigo de la lando, pro kio pluraj urboj kaj vilaĝoj transformiĝis je ekonomiaj dezertoj kun formortanta loĝantaro. La aŭtoro miras kial relative multaj rusoj ankoraŭ admiras Stalinon, sed la respondo estas evidenta: en la Stalin-epoko oni konstruis fabrikojn kaj urbojn, en la “libera Rusio” oni detruis ilin! 

Detruita fabriko en Sverdlovska provinco

Ĉu novliberalaj konsultantoj de la rusia registaro provis haltigi tion? Tute ne. Anstataŭ zorgi pri ekonomia kresko kaj industria produktado ili papage ripetadis: “Bridu inflacion!” Dum jaroj mono malaperis en Rusio, entreprenoj ne povis pagi salajrojn (mi mem ne ricevis ĝin po tri monatoj, kvankam estis la ŝtata dungito), pensiuloj dum monatoj ne havis siajn mizerajn pensiojn, laboristoj en privatigitaj fabrikoj ne ricevis salajrojn po 12 monatojn kaj pli. Mi konas entreprenon en Krasnojarska regiono, kie despera laboristo venis al sia direktoro, verŝis sur lin benzinon, ekbruligis kaj sidiĝis por atendi policon. Neimagebla transformiĝo de la ordinara homo, kiu trankvila laboris en sia posteno dum jardekoj. 

Islamisto montras siajn ostaĝojn

Disfalis ne nur la ekonomio, sed ankaŭ moralo. La tradiciaj valoroj estis konsiderataj ridinda arkaikaĵo kaj sola estiminda afero iĝis mono. Sociologia enketado en la 1990-aj jaroj montris, ke plejparto de mezlernejanoj revas pri du karieroj: tiu de bandito (knaboj) aŭ putino (knabinoj). Senesperaj junuloj amase aliĝis al bandoj, kiuj teroris freŝbakitajn komercistojn kaj komplice kun altrangaj ŝtatoficistoj disrabadis ĉion. Mitraleta pafado surstrate iĝis kutima afero kaj memortabuloj sur muroj gloris jam ne sciencistojn aŭ verkistojn, sed murditajn banditojn


Oni gurdadis al ni, ke “ruĝajn direktorojn” devas anstataŭigi “efikaj manaĝeroj” – junaj privatuloj, kiuj gvidos la entreprenojn sukcese kaj tio danke al “nevidebla mano de la merkato” riĉigos ĉiujn civitanojn. Jaroj pasis, sed riĉiĝis nur tiuj manaĝeroj dum ilia efikeco estis pli ol dubinda. Fakte la tutan landon dividis inter si deko da oligarĥoj, en kies manoj estis ankaŭ amaskomunikiloj. Oni povas rakonti fabelojn pri mirinda parollibereco de la 1990-aj jaroj, sed en realo sola diferenco kun la nuntempa situacio estas ke ĝiajn limojn starigis ne la ŝtato, sed la oligarĥoj.

Vladimir Petuĥov, urbestro de Neftejugansko

Miĥail Ĥodorkovskij povas ŝajnigi sin eŭropstila demokrato kaj honesta komercisto, sed mi kiel loĝanto de Tjumena provinco (naftogasa koro de Rusio) bone memoras kiel li agadis ĉi tie en tiu epoko. Kiam lia konzerno Jukos venis en 1998 al la urbo Neftejugansko en norda parto de mia provinco, urbestro Vladimir Petuĥov akuzis ĝin pri friponado kaj postulis ke ĝi pagu necesajn impostojn en la urba buĝeto. Post kelkaj semajnoj li estis mortpafita surstrate, en la naskiĝtago de Miĥail Ĥodorkovskij.

Grafitaĵo "La urbestro Petuĥov – viktimo de Ĥodorkovskij"

Lia vidvino poste malkaŝe kulpigis la oligarĥon, eldonis libron kun materialoj pri tiu afero (danke al parollibereco), sed kio estis nura virino kontraŭ la ĉiopova oligarĥo? Ĉu mirindas ke la rusoj ne plu sopiras tian “demokration”?

Miĥail Ĥodorkovskij
Oni ofte kulpigas Vladimir Putin pri manipulado de la balotoj, sed tio estas nenio kompare al totala friponado okazinta dum la prezidanta balotado en 1996, kiam Boris Jelcin komencis la kampanjon kun 4% kaj fine venkis danke al nesuperebla ĝis nun administra premo, agresema propagando kaj, laŭ pluraj fontoj, rekta falsigo de la rezultoj. La rusoj memoras lin ne kiel la sinceran maljunulon “kun larmoj en la okuloj”, sed kiel la potencavidan alkoholulon, kiu perfidis sian popolon kaj fordonis Rusion al disrabado fare de siaj proksimuloj.


Ĉu necesas aldoni, ke malgraŭ ĉio ĉi la okcidenta mondo ŝatis lin? “Mi freneze deziras ke tiu bubo venku” diris Bill Clinton en 1996. La malforta, obeema Rusio – ideala stato por la okcidentaj elitoj. Sed ne por la rusia popolo. 


La samaj aferoj okazis en la ekstera politiko. La naiva Gorbaĉov kredis al la promesoj de la okcidentaj politikistoj, ke post foriro de la sovetiaj trupoj el Eŭropo “NATO ne etendiĝos eĉ unu plian colon orienten”. Sed pasis nur kelkaj jaroj kaj la lokon de la sovetiaj militistoj okupis la usonaj armeanoj. Anstataŭ apero de la “Granda Eŭropo – de Lisbono ĝis Vladivostoko” okazis nura pligrandiĝo de la usona imperio, kies militbazoj aperis ĉe landlimoj de Rusio. La rusoj pensis, ke la Malvarma milito finiĝis kaj nun Rusio kunlaboros kun Eŭropo kaj Usono kiel egalrajta partnero. Sed la eŭropanoj kaj usonanoj diris klare: “Vi estas venkitoj. Silentu kaj obeu”. 

Sekvoj de bombardado en Jugoslavio

La lastajn iluziojn tiukampe detruis la atako de NATO kontraŭ Jugoslavio en 1999. Sen iu ajn jura bazo, malgraŭ rekta malaprobo de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, la okcidentaj landoj atakis tiun eŭropan ŝtaton kaj bombardis ĝin dum 78 tagoj – ĝis plena kapitulaco, kiu garantiis venkon de la kosovaj separistoj. Tio fine konvinkis la rusojn, ke la dum jaroj altrudata al ili “demokratio” kaj “prioritato de juro kaj homaj rajtoj” estis nura babilado, dum en realo ekzistas nur la fortuloj kaj malfortuloj, kaj se Rusio ne deziras simile al pluraj orienteŭropaj landoj transformiĝi al obeema hundeto kaj mizera vasalo de Usono, ĝi devas esti forta, ekhavi propran voĉon kaj zorgi pri siaj naciaj interesoj. 

Usona armeo en Irako

Sekvintaj eventoj nur pruvis pravecon de tiu decido. Ekde 1991 Usono kaj ĝiaj aliancanoj bombardis Jugoslavion, dufoje invadis Irakon, atakis Sirion, jam 18 jarojn militas en Afganio, sed la okcidenta propagando plu bildigas Rusion kiel la ĉefan minacon al la monda paco. 

Usona atako kontraŭ Sirio

Bedaŭrinde ankaŭ la aŭtoro de “La strato de Tanja” ne evitis tiun kaptilon. Li parolas pri la marŝo de la rusiaj trupoj kontraŭ Kartvelio “por subteni la secesian respublikon Sudosetio”, sed ne mencias ke tio estis nura respondo al la atako de la kartvela armeo, direktita interalie kontraŭ la rusiaj pactrupoj. Dum la okcidenta propagando plu prezentas tiun konflikton kiel agreson de la “imperiisma Rusio” kontraŭ la “liberecama Kartvelio”, la enketkomisiono de Eŭropa Unio konkludis, ke la militon komencis Kartvelio, rompinte la internacian juron, kaj ke Rusio rajtis respondi al tiu agreso. 

Cĥinvalo detruita la kartvela armeo

Same neprofesia aspektas aserto ke la milito en Orienta Ukrainio transiris al la pozicia fazo, ĉar “la loĝantaro de orienta Ukrainio ne akceptis la rusajn liberigantojn kun malfermitaj brakoj”. Eĉ se oni akceptas ke en la konflikto partoprenis la rusiaj trupoj, la humoro de lokanoj neniel influus la aferon, ja de la ukraina flanko la bataladon partoprenis la armeaj trupoj, ne civiluloj. Apenaŭ dubeblas ke kaze de politika volo de la rusiaj aŭtoritatoj, esprimita per la armeaj fortoj, la nunaj separistaj respublikoj en Donbaso estus oble pli grandaj. Ukrainio perdis ilin (almenaŭ por longa tempo) ĉefe pro stulteco de sia impotenta elito, ne pro malicaj “rusaj liberigintoj”. Aldonindas, ke Vladimir Putin mem ĉiam ripetas, ke tiuj teritorioj estas parto de Ukrainio – malgraŭ la okcidentaj klaĉoj pri ilia agnosko fare de Rusio. Fabeloj, ĉiam nuraj fabeloj... 

Donecko bombardita de la ukraina armeo

Bedaŭrinde tiuj propagandaĵoj gvidis la aŭtoron al miskompreno de la nuntema rusia politiko kiel “imperiisma”. Evidente pro tio en lastaj paĝoj de la libro, en rakonto pri la unuamaja manifestacio en Sankt-Peterburo li dediĉas grandan spacon al la Nacia Liberiga Movado – la vere imperiisma kaj agresema, sed tute marĝena politika organizaĵo, kiu ne sukcesis balotiĝi en la parlamento aŭ aprobigi eĉ unusolan leĝan iniciaton. Ĉe tio li nur preterpase mencias Vladimir Ĵirinovskij kiel “politika klaŭno”, kvankam temas pri la sufiĉe grava politika figuro, kiu kun silenta aprobo de la aŭtoritatoj dum jaroj altiras protestan elektantaron por neŭtraligi ĝian malkontenton. 

Nacia Liberiga Movado

Sian apogeon tiu miskoncepto atingas en la lastaj alinejoj, dediĉitaj al tiu ĉi manifestacio. La aŭtoro priskribas kiel ĝin finas grupoj de sendube pli ĉarmaj por li veganoj, feministoj kaj anarkiistoj – junaj, gajaj, buntkoloraj. Li perceptas ilin kvazaŭ “printempan venton”, forblovintan “minacajn sloganojn kaj severajn mienojn” kaj demandas retorike: “Eble la vojon de Rusio povas decidi la popolo...?” 
Mi komprenas liajn sentojn, sed devas konstati realisme: same kiel en Eŭropo, Usono aŭ ie ajn en la mondo veganoj, anarkiistoj, feministoj kaj aliaj aktivuloj ĉiam estos nuraj marĝenuloj, kies influo sur la realan vivon apenaŭ rimarkeblos. Rusio estas ne enigma lando. Ĝi estas la sama lando kiel Germanio, Kanado, Ukrainio aŭ Usono – lando kie homoj deziras vivi feliĉe kaj libere kaj ĝui la vivon. Ni jam provis la okcidentan recepton kaj ĝi estis fuŝa. Nun ni serĉas alian vojon. Ĉu ni sukcesos? La vivo montros. 

La eldonaĵo 
La eldonaĵo estas altkvalita kiel kutime ĉe Mondial. Iom mirigis min nur relative granda nombro de mistajpoj, malkutima por tiu ĉi eldonejo. Blanka papero, glacea kovrilo, paĝoj forte algluitaj. Ilustraĵoj mankas, sed la kovrilo estas aranĝita bele, per fotoj el la familiaj arkivoj de la herooj de la libro. 
En la finaj notoj la aŭtoro detale klarigas kiujn fontojn kaj librojn li uzis kaj kiujn lingvajn regulojn sekvas. Iom mirigis min strangaĵoj kiel “hatata” anstataŭ “malamata” kaj “germania” anstataŭ “germana”, cetere neglekteblaj. 
Krome mi sugestus al la aŭtoro pli kuraĝe esperantigi nomojn de gravaj urboj (ekzemple Tjumeno anstataŭ Tjumen) kaj tiujn de la regionoj. La uzata de li formo “regiono + ĝia ĉefurbo” (regiono de Tjumen) ne spegulas jaman tradicion de la Esperanto-Vikipedio (Tjumena provinco) kun diferencigo de diversaj administraj formoj (regiono, provinco, distrikto) kaj foje erarigos, ja ekzemple la ĉefurbo de Sverdlovska provinco estas ne Sverdlovsko, sed Ekaterinburgo, same kiel Sankt-Peterburgo estas la ĉefurbo de Leningrada provinco
Fine mi rekomendas la libron al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Rusio kaj deziras kompreni ĝin. Nur ne forgesu ke tio estas la rigardo el Eŭropo – interesa, pripensinda, sed iom supraĵa.

Unuafoje la artikolo estis publikigita en La Balta Ondo

Comments