Anthropoid – la filmo pri senracia rezistado

“Anthropoid” – tiel nomiĝas la filmo pri la samtitola operaco de la brita skoltado kaj ĉeĥoslovaka rezistado plenumita en 1942. Mi ne scias pri kio pensis nomkreintoj en la fora milittempo, sed la titolo estas vere trafa, ja nur “homsimilulo” oni povus nomi la celon de la atako – nazian gvidanton Reinhard Heydrich. Mi ŝatis la filmon kaj estimegas la heroojn, sed la spektado pensigis min ankaŭ pri aliaj aferoj.

Aŭtentika kaj atentokapta
Unue mi rakontu pri la filmo mem. Ĝi prezentas la historion de la terorisma operaco, kies celo estis la regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio Reinhard Heydrich. Konata kiel la “praga buĉisto”, li fifamiĝis per siaj kruelaĵoj rilate judojn kaj slavojn, kaj lia ekzekuto estis konsiderata grava politika afero, kiu montru fortecon de la ĉeĥoslovaka rezistado kaj vundeblecon de la nazioj, triumfe marŝantaj tra Eŭropo.



Tri grupoj da diversantoj surteriĝis en Ĉeĥio por plenumi la taskon. Ili estis ne tre bone trejnitaj, malmulte zorgis pri konspirado kaj faris multajn teknikajn erarojn, sed fine atingis sian celon.
La du ĉefajn heroojn, kiuj atakis la nazion, ludas Cillian Murphy kaj Jamie Dornan, kio jam estas sufiĉa kialo por pasigi du horojn antaŭ ekrano. Malgraŭ mia skrupulemo mi ne povas riproĉi la reĝisoron, nek aktorojn, nek la historian ĝustecon de la rakonto. La bildo kaj atmosfero estas aŭtentikaj, mankas “oficiroj de la cara armeo kun epoletoj de la sovetiaj milicanoj”, kiujn ni vidis en la usona “Anna Karenina” kaj aliaj fuŝoj tiom propraj al la eksterlandaj historiaj filmoj pri Rusio.


Jozef Gabčík

La lasta batalo en la preĝejo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo estas ekranigita kun laŭdinda precizeco, inkluzive detalojn pri kiuj scias nur fakuloj aŭ historio-ŝatantoj. Do se vi ŝatis ekzemple “Flamo kaj Citrono”, ne preterlasu ankaŭ tiun ĉi frandaĵon. La reĝisoro sukcesis kombini la aŭtentikecon de la rakonto kun kapturniga stilo de la agfilmo. Ĉeestas personaj linioj, inkluzive iom da amhistorio (ankaŭ okazinta en la realo). La karakteroj estas vivaj, do elvokas konfidon kaj simpation. Eĉ la perfidulo ne aspektas kiel denaska aĉulo, sed ĉefe kiel viktimo de la komplikaj cirkonstancoj kiu faris malĝustan elekton. Tiu elekto speciale pensigis min.

Racio kaj obstino
Kio pli gravas – mortigi aĉulon aŭ preventi pereon de senkulpuloj? Ĉu damaĝi malamikon aŭ savi civilulojn? Kia kosto estas akceptebla en la milito? Tiuj demandoj iam stariĝas antaŭ iu ajn militisto aŭ gerilano. Mankas pretaj respondoj, do ĉiu devas decidi mem kaj nur la posteuloj juĝos, ĉu li estis prava aŭ ne.
Respondoj grandparte dependas ne nur de personaj trajtoj, sed ankaŭ de kulturo kaj tradicioj de respektiva socio. En Okcidenta Eŭropo oni ofte traktis la aferon de la racia vidpunkto. Dum la Dua mondmilito plurmilaj divizioj kapitulacis por eviti pereon en batalo kontraŭ pli multnombra malamiko. Urboj preventis sieĝon, sin deklarante malfermaj kaj registaroj akceptis senkondiĉan senarmiĝon post mallonga atako.


Damaĝita aŭto de Reinhard Heydrich

Belgio kapitulacis post 18 tagoj. Nederlando – post 5. Danio estis okupita en 6 horoj. Plej longe batalis Francio (tri monatojn) kaj Pollando (pli ol monaton). Tio ŝparis multajn vivojn, sed ebligis al la nazioj realigi fulmomiliton kun minimumaj perdoj, sklaviginte la preskaŭ tutan Eŭropon en unu jaro. Ili komprenis ke sufiĉas nur esti maksimume kruelaj kaj malcedemaj por obeigi iun ajn nacion. Kuraĝaj kaj senzorgaj, ili atakis Sovetunion...


Jan Kubiš
Sed ĉi tie la faŝista aĉularo alfrontis tute alian situacion. La “barbaroj”, kiujn ili planis konkeri en kelkaj monatoj, rezistis neatendite severe. Preskaŭ ĉiuj germanaj militistoj rimarkigas en siaj leteroj kaj rememoroj frenezan senraciecon, kun kiu batalis la “rusoj” kiel ili nomis ĉiujn loĝantojn de Sovetunio.
Kapitano de la 18-a tanka divizio kun miro konstatis: “Malgraŭ trairitaj distancoj mankis al ni la sento, kiun ni havis en Francio – ke ni troviĝas en konkerita lando. Anstataŭe rezisto, ĉiam rezisto, eĉ se ĝi estas senespera. Ie unu kanono, ie grupeto da homoj kun fusiloj... foje el apudvoja domo elkuris junulo, kun grenado en ĉiu mano...”.


Sovetia bombokanonisto

Kiom tio kostis al nia lando? Multege. Homaj perdoj kalkuliĝis je milionoj, multaj vilaĝoj kaj urboj estis ebenigitaj, iliaj loĝantoj ekstermitaj kun besta krueleco. Sed tio estis pago kontraŭ libereco. La nazioj plu venkadis kaj impetis orienten, sed ili perdis la komencan elanon, malsukcesis kapti la plej gravajn urbojn ĝis vintro dume en Siberio formiĝis novaj divizioj, kiuj komencis grandan kontraŭofensivon ĉe Moskvo kaj regalis la faŝistajn bravulaĉojn per la unua granda malvenko.
Mi ne volas malaltigi kontribuon de la eŭropaj popoloj al la venko super la naziismo. Mi nur atentigas pri la diferenco, kiu ebligis tiun venkon kaj klarigas kial la plej forta armeo de la mondo malgajnis kontraŭ la lando malpli evoluinta kaj grave malfortigita je la surpriza atako.


Kontraŭaviaj kanonoj apud Katedralo Sankta Isaako, Leningrado

La germana aviado bombardis Roterdamon nur unufoje kaj sekvan tagon la nederlanda registaro kapitulacis. La germanoj kaj finnoj bombardis Leningradon dum 872 tagoj, sed la urbo, duonmorta pro malsato, plu rezistis – kaj venkis! 27 milionoj da miaj samlandanoj mortis por ke la tuta mondo vivu. La pago estis altega, sed ĝi meritis la rezulton.

Morti por vivi
Pro tio mi estis mirigita je la konduto de Karel Čurda, kiu en la filmo venas al la okupaciantoj kaj rakontas pri ĉio, inkluzive trovlokon de la teroristoj. Li pravigas sin per deziro eviti pliajn mortojn. La nazia respondo al la atako vere estis terura – ili arestis 15 000 kaj murdis proksimume 5000 civilulojn, inter kiuj estis loĝantoj de la tute ebenigitaj vilaĝoj Lidice kaj Ležáky – samsortanoj de la belorusa Ĥatino, ekstermita de naziaj puntaĉmentoj kaj iliaj ukrainaj kunlaborantoj.



La atako kontraŭ Reinhard Heydrich, okazinta la 27an de majo 1942, ankaŭ iom mirigis min. Post ĵeti grenadon Jan Kubiš vidis ke lia celato plu vivas kaj eĉ kontraŭpafas la atakintojn stare en la aŭto. Sed anstataŭ daŭrigi kaj fini la taskon, li prenis sian biciklon kaj ekis for. Kial? La terorismaj atakoj kiel tia kutime estas la lastaj por la plenumintoj, fakte tio estas formo de sinmortigo. Do estas strange vidi kiel la teroristo klopodas savi sian vivon anstataŭ fini la aferon.



Sola klarigo kiu venas al mia kapo estas ke li ankoraŭ ne ŝanĝis sian vivkoncepton kaj plu konduties normale, kiel homo singarda, por kiu la plej granda valoro estas lia vivo. Sed sekvaj tri semajnoj ŝanĝis ĉion. Kiam la 18an de junio nazioj sieĝis la preĝejon, en kiu sin kaŝis la teroristoj, ili jam ne plu pensis pri la saviĝo kaj batalis ĝis la fino. La lastaj kvar herooj, ĉirkaŭitaj de malamikoj en senelira subterejo, ĝis kolo en akvo, post eluzi la tutan municion ne kapitulacis, sed pafis la lastajn kuglojn al siaj kapoj.



Iu povas demandi, ĉu mortigo de la nazia aĉulo vere valoris vivojn de 5000 ĉeĥoj kaj suferojn de la tuta lando? Sed nur danke al tio la Aliancanoj komprenis, ke Ĉeĥoslovakio ne pereis, ke ĝi vivas kaj plu rezistas. La loka rezistado estis neniigita, sed Britio kaj sekve aliaj landoj, malagnoskis la Munkenan interkonsenton kaj agnoskis restarigon de la lando en ĝiaj antaŭmilitaj limoj. La ĉeĥoslovaka nacio kaj ĝiaj malamikoj komprenis, ke la batalo ne estas tute malgajnita kaj la okupaciantoj devas timi eĉ en la ŝajne tute obeigita lando.

Do jen mia resumo: la sola vojo venki ekstreman malbonon estas ekstrema rezisto al ĝi. Senracia, senkompromisa, obstina kaj necedema. Tio jam efikis en la Dua mondmilito kaj tio efikos plu. Foje nur morto savas la vivon kaj nur armilohaltigas la militon.

Comments

  1. Nu, tio estas komplika demando: ĉu rezisti aŭ kapitulacigi? Postrigardante la Duan Mondmiliton, pri kio la filmo temas, ŝajne montras ke rezisto estas la nura respondo.
    Sed tuj aperas pliaj demandoj. Kies milito la soldatoj batalas? Kio estas la rezulto: kia estas la nova mondordigo post la milito? Ni konsideru la diversajn militojn post la Dua Mondmilito, eĉ ĝis la hodiaŭa tago. Perforto ĉiam produktas pli da perforto, kaj milito estas infero.
    Ĉu la t.n “libereco" vere pravigas milionojn da mortintaj kaj vunditaj?
    Ĉu ni honorigu la soldaton aŭ la militservo-rifuzanton?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Oni povas mediti kaj diskuti pri la temo, sedunu afero klaras por mi: naziismo estis la absoluta malbono, ne komparebla kun iuj ajn aliaj ideologioj, inkluzive komunismon. Nun oni fantazias pri "alternativaj variantoj", kvazaŭ ekzistintaj por Orienta Eŭropo en tiu tempo, kaj foje eĉ diras ke la Ruĝa Armeo ne liberigis ĝin, sed nur sklavigis denove, ke por Pollando ne ekzistis diferenco inter la nazia kaj komunisma regado ktp. Sed iu ajn mense sana kaj honesta homo povas kompari kaj konkludi planojn, agadojn kaj rezultojn de la ambaŭ reĝimoj. En la Dua mondmilito ne ekzistis alia ebleco krom batali kontraŭ faŝismo. La aliancanoj estis malperfektaj, sed kapitulaco estis prokrastita sinmortigo. Foje kuracilo havas flankefikojn, sed ĉu ni rezignu je kuracado?

      Delete

Post a Comment