Sendependeco aŭ bonfarto, nobla ideo aŭ komplika realo – tiel oni povas
vortumi dilemon, kiu ne havas definitivan solvon. La filmo “Domo de vic-reĝo”
esploras ĝin je ekzemplo de Brita Hindio, kies sendependiĝon akompanis divido
je du ŝtatoj – Barato kaj Pakistano.
Amara divorco
Sian titolon la filmo ŝuldas al la lordo Mountbatten, la lasta vic-reĝo
de la kolonio, kiu venis al Delhio en 1947 kun unika tasko – prepari ĝian
separiĝon de la Brita imperio. Bela palaco, helpema servistaro, ekzota kulturo
– lia familio ĝuas la novan loĝlokon. Tamen en tiaj aferoj nenio iras laŭplane.
La sendependiĝonta nacio estas dividita je du malamikaj frakcioj – la
hinduoj kaj islamanoj. La reciprokaj malkredo kaj malamego, dum jarcentoj
flegataj de la koloniistoj, donis abundan rikolton – sojle de la longe atendata
liberiĝo ili volas separiĝi ne nur de la iamaj sklavigantoj, sed ankaŭ unu de
la alia. La komunumaj gvidantoj – ambicia Jawaharlal Nehru kaj malcedema Muhammad Ali Jinnah – ne kapablas interkonsenti pri io ajn, speciale la lasta, kiu
persiste postulas fondon de la “lando de la puraj” (Pakistano). Eĉ la grandspirita
Mahatma Ghandi vane klopodas trovi mezan vojon, parolante pri “beleco de la
kompromisoj”.
Lordo Mountbatten kun komunumestroj
Sed ĉion decidas eĉ ne la politikistoj, sed popolamasoj, en kies koroj
jam brulas malamego, ĉi-foje direktita kontraŭ siaj najbaroj. Tra la lando ruliĝas
ondo de pogromoj, en kiuj pereas miloj da homoj. Riveroj da sango fluas tra la kolonio,
urĝigante al la tuja solvo. La vic-reĝo kapitulacas antaŭ la neregeblaj eventoj
kaj aprobas la dividon. Anstataŭ fakulo, Londono sendas ŝtatoficiston kun nulaj
spertoj, kiu malfacile orientaĝas eĉ sur la mapo. Sed ĝis anoncita dato restis
nur du monatoj, do restas nur fari ĉion eblan...
Islamaj rifuĝintoj, 1947
Oni scias, ke la geedziĝoj estas feliĉaj, sed la divorcoj amaraj kaj
ofte kverelaj, do oni povas imagi kio akompanas disiĝon de la du nacioj. La landlima
linio dishakas vivan organismon, separigante vilaĝojn, arbarojn, havaĵojn kaj
familiojn. Ĉiu servisto de la vic-reĝo devas elekti en kiu ŝtato li loĝos, do
etnoreligia identeco iĝas la unuaranga afero. Oni dividas meblojn, telerojn kaj
eĉ bibliotekon, inkluzive la Britan enciklopedion – volumenoj de la 1 ĝis #
iros al Barato, dum la aliajn prenos Pakistano. Kiu deziras pli da kruelaj
detaloj, legu “El Nigraj marĝenoj”, rakontaron de la pakistana
verkisto Saadat Hasan Manto, publikigitan en Beletra Almanako N 15.
Sikĥaj rifuĝintoj, 1947
Sur tiu ĉi fono disvolviĝas persona tragedio de du geamantoj – islamana
servistino Alia kaj hindua servisto Jeet. Familio de la lasta pereas en masakro,
ebeniginta lian vilaĝon. Lia amatino decidas veturi kun sia malsana patro al la
novkreota Pakistano, sed sekvan tagon Jeet ekscias ke ilia trajno estis
haltigita de hinduaj naciistoj kaj ĉiuj pasaĝeroj murditaj...
En la lasta sceno li tamen trovis sian amatinon – post longa serĉado, en
rifuĝejo por la hinduoj, de kie oni postulis forporti ŝin al tiu islamana. La
du koroj reunuiĝis dum la landoj disiĝis por ĉiam.
Alia bato trafis la koron de la vic-reĝo mem. Fine li hazarde eksciis,
ke la disiga plano estis desegnita antaŭlonge, subestre de Winston Churchill,
kiu esperis per la bufroŝtato Pakistano apartigi Baraton de Sovetunio, kies
ligoj kun la sendependiĝonta lando tro fortaj. La lordo komprenas ke li kaj
milionoj da loĝantoj de la Brita Hindio estis nuraj peonoj sur la granda
geopolitika ŝaktabulo. Blokado la malica komunista reĝimo estis konsiderata pli
grava ol suferoj kaj mortoj de ordinaraj homoj.
Kiom kostas la sango?
Oni povas diskuti pri historia ĝusteco de la filmo. Sed mi volas
atentigi pri tute alia, nerefutebla afero – ĉiuj disiĝoj kostas. Ili kostas
multe. Kaj tiujn kostojn pagas ne politikistoj, kiuj iniciatas kaj plenumas
ilin, sed ordinaraj homoj. Mirinde, sed post jarcentoj da sperto kaj milionoj
da mortoj tiu simplega ideo mankas al la amasa konscio.
Bakuo post la armena pogromo. 1990
La amasa homo ĝenerale emas aliĝi al grego – ne gravas al kiu. Plej ofte
tion influas hazardaj faktoroj kiel familia tradicio, eduko aŭ ĉirkaŭaĵo. Iuj
subtenas dekstran ideologion, konsiderante “fortan manon” sola bazo por la
nacia bonfarto. Aliaj inklinas al liberalismo, kun la sama fervoro kontraŭante
iujn ajn limigojn. Observantoj foje miras kiel rapide homamasoj ŝanĝas siajn
poziciojn – la Nazia Germanio estas tipa ekzemplo, sed iom malpli drastan
politikan migradon oni povas vidi eĉ nuntempe.
Viktimoj de la turka pogromo. Fergana valo, Uzbekio. 1989
Tio okazas, ĉar plejparte homoj pensas ŝablone, preferante ricevi ideojn
pretaj kiel hamburgeroj anstataŭ kuiri memstare en sia kapo. Kolekti faktojn,
analizi, konkludi – por kio tiom da peno, se eblas simple ŝalti televidilon aŭ
malfermi retpaĝon?
106-jara armenino defendas sian domon
Oni detale esploris tian konduton surbaze de la totalismaj reĝimoj (relegu
verkojn de George Orwell), sed ĝi ne malpli propras al la tiel nomataj “demokratiaj
landoj” kaj homoj, kiuj konsideras sin liberaloj. Ili plenigas siajn paĝojn en
sociaj retoj per ŝablonaj alvokoj kiel “Liberigu Palestinon!”, “Liberecon al
Tibeto!” ktp. Sed ĉu malantaŭ tiuj sendube noblaj animmovoj staras almenaŭ iom
da scio? Ĉu ili vere scias ion pri la menciitaj konfliktoj, havas ideojn pri
ilia solvo kaj certas, ke tio ne kaŭzos pli da sufero? Mi forte dubas.
Civiluloj en Grozno, Ĉeĉenio
Ĉiutage mi vidas kiel tiaj liberemuloj publikigas novaĵojn pri plia
palestinano, mortigita de la israela polico. Sed neniam ili mencias, ke antaŭ
esti mortpafita li mem pafis kontraŭ civiluloj aŭ ponardis homojn surstrate.
Foto de bela knabino kun mankatenoj inundas la sociajn retojn. Sed kial oni
ignoras filmetojn, en kiuj same ĉarmaj knabinoj krias: “Tranĉu gorĝojn al la
judojn! Eksplodigu la busojn!” kaj ĝoje dancas, festante morton de virino,
ponardita en sia domo antaŭ okuloj de siaj tri infanoj, fare de “kuraĝa liberecbatalanto”?
Post ĉiu eksplodo fare de ĉeĉenaj teroristoj mi alfrontis strangan (por
mi) reagon eĉ de eŭropaj esperantistoj, kiu ĝenerale vortumeblas tiel:
“Bedaŭrinda afero, sed tion kaŭzas daŭra subpremado de la ĉeĉena popolo.
Liberigu Ĉeĉenion!”
Ŝamil Basajev kun ostaĝoj
Vane mi klarigis, ke Ĉeĉenio jam estis tute libera de 1991
ĝis 1995 kaj de 1996 ĝis 2000, sed anstataŭ konstrui normalan vivon ĝiaj
loĝantoj kreis novan Somalion, kie oni ŝtonumis homojn laŭ leĝoj de ŝario, torturis
ŝtelitajn homojn kaj ĉiujare aranĝis futbalmatĉon memore al la “glora evento” –
ostaĝigo de mezlernejo de la kaŭkaza urbeto Beslano, kie pereis 334 homoj,
inkluzive 186 senkulpajn infanojn. Venkinto estis premiata per bombokanono. Ĉu
sango de la osetaj (eĉ ne rusaj!) infanoj estas malpli kosta ol tiu de la ĉeĉenaj
islamistoj? Sed responde aŭdiĝas nur obtuza muĝado: “Rusio estas la lasta
imperio... liberigu popolojn...”.
Infanoj de Beslano
Mi supozas ke plejparte temas pri naivuloj, kiuj vere kredas ke la
popoloj de Rusio revas pri sendependiĝo kaj “libereco”, kiu alportos al ili
feliĉan vivon – ja ĉia liberiĝo feliĉigas. Sed ĉu ili scias kio akompanis
ekzemple disfalon de Sovetunio? Militoj kaj masakroj, kies sangaj spuroj ne
malaperos eĉ post jardekoj.
En la fakte sendependiĝinta Ĉeĉenio de 1991 ĝis 1995 okazis
granda etna elpurigo dum kiu estis buĉitaj aŭ forpelitaj preskaŭ ĉiuj neĉeĉenaj
loĝantoj – rusoj, judoj, germanoj, ukrainoj, tataroj. Stulta naciismo de la
kartvela registaro sekvigis kruelajn militojn en Sud-Osetio kaj Abĥazio, sekve
de kiuj tiu kaŭkaza landeto perdis grandan parton de sia teritorio.
Barikado en Sud-Osetio. la 1990-aj jaroj
En
Ĉednestrio nur enmiksiĝo de la rusia armeo haltigis militon inter tiu plejparte
rusparolanta regiono kaj la moldava registaro. En Taĝikio eksplodis kruela enlanda milito inter la sudaj kaj nordaj klanoj. Milito en Montara Karabaĥo flamegis
dum jaroj – kun masakroj kaj etnaj elpurigoj. La konflikto en Ukrainio daŭras
ĝis nun, malgraŭ ĉesigo grandaj bataloj.
Azeraj rifuĝintoj el Montara Karabaĥo
Kun granda peno Rusio sukcesis preventi propran disfalon, kies sekvoj povus
esti vere katastrofaj. Sed por tio ĉiutage batalas en Norda Kaŭkazo militistoj
kaj specialaj servoj (plejparte lokanoj, ĉar rusoj tre malmultas en la regiono)
por ke islamistoj ne establiĝu tie, realiginte sian revon pri Islama Ŝtato, ĵus
frakasita en Sirio.
Liberigitaj ostaĝoj el hospitalo, kaptita de Ŝamil Basajev
Mi povus daŭrigi per aliaj ekzemploj – ekzemple Jugoslavio, sed ĉu tio
vere necesas?
Liberecon al Uagamorduo!
Sed kial? Mi jam parte respondis al tiu demando, sed jen du plej gravaj
klarigoj – unu politika kaj alia psikologia.
Kiu regas la amaskomunikilojn? Elitoj. En la totalismaj ŝtatoj temas pri
registaroj, en la “demokratiaj” – pri grandaj entreprenoj, proksimaj al la
influaj politikaj fortoj. Ĉu vi vere kredas ke tiuj homoj, loĝantaj en tute
alia universo, interesiĝas pri bonfarto de la tibetaj kamparanoj aŭ ukrainaj
rifuĝintoj? Ĉu vi havas ekzemplojn de tia konduto?
Sud-Osetio, la 1990-aj jaroj
Rigardu pli atente kaj vi vidos la saman politikan ludon, kiun la lordo Mountbatten
rimarkis antaŭ 70 jaroj. Okcidentaj elitoj subtenas “liberigan movadon” de
Tibeto, ĉar tio ebligas almenaŭ iom bremsi Ĉinion, kies politika, ekonomia kaj
milita kresko maltrankviligas ilin. Ili favoras al la ĉeĉenaj
“liberecbatalantoj”, ĉar tio estas unu el malmultaj vojoj influi Rusion kun ĝia
sendependa politiko. Bedaŭrinde por ili, post la islamistaj atakoj en Eŭropo malpli
facilas klarigi al la civitanoj, kial ili devas subteni la ĉeĉenajn teroristojn
dum persekuti iliajn eŭropajn kamaradojn.
Savitaj ostaĝoj de Ŝamil Basajev
Kiam kontraŭregistaraj manifestacioj inundis Kievon, la eŭropaj
registaroj postulis forigi de la stratoj policon, malgraŭ nekaŝeblaj pruvoj de
perforto fare de la protestantoj. Sed kiam la hispana polico brutale batis pacajn homojn en Katalunio, la samaj eŭropaj registaroj deklaris ke temas pri
la “interna afero” de Hispanio – malgraŭ pluraj fotoj kaj filmetoj, montrantaj senprovokajn
kruelaĵojn. La diferenco estas simpla – por la okcidentaj elitoj estis grave
kapti Ukrainion kiel bufroŝtaton, premilon kontraŭ Rusio. Tute kontraŭe, la sendependiĝo
de Katalunio damaĝus iliajn ekonomiajn interesojn, do la kataluna sango verŝita
surstrate iĝis malpli ruĝa ol tiu ukraina.
Azeraj rifuĝintoj el Montara Karabaĥo
La plej amuza afero en tiu farso estas ke la plejparte maldekstremaj liberemuloj
estas manipulataj de la dekstraj elituloj. Ili konsideras sin ribelantaj
kontraŭ la sistemo dum en realo ili restas nuraj pajlopupoj, kiuj dancas,
ploras kaj ridas laŭ deziro de siaj mastroj. Hipokriteco kaj duoblaj normoj
regas la mondon dum la obeema ŝafaro manĝas la proponitan al ĝi idean furaĝon
kaj muĝas laŭordone: “Liberecon al [metu la nomon]!”
Islamisto montras siajn ostaĝojn
La dua kialo estas pure psikologia kaj oni povas ilustri ĝin per eksperimento, aranĝita de The Washington Post. En 2014, kiam la ukrainia krizo atingis
apogeon, tiu usona ĵurnalo, apenaŭ suspektebla en simpatioj al Rusio, faris
enketadon, kiu inkluzivis peton montri situon de Ukrainio sur la mondomapo kaj
demandon pri kiom forte Usono devas engaĝi en tiu ĉi afero.
Soldato trankviligas savitan ostaĝinon
Nur 16% de la enketitoj korekte respondis al la unua demando. Plejparto
montris al la grandega spaco, kies limoj atingis Portugalion okcidente,
Kazaĥion oriente, Finnlandon norde kaj Sudanon (!) sude. Tamen tiu geografia
maklereco, tiom propra al la usonanoj, apenaŭ estus speciale atentinda se ne
tre interesa korelacio, rimarkita de la enketantoj. Ju pli nebulaj estis konoj
de la enketito, des pli rigora estis lia politika vidpunkto. Do la plej fortan
enmiksiĝon de Usono en la ukrainia krizo postulis homoj, kiuj eĉ ne sciis kie
troviĝas tiu ĉi lando!
Surskribo sur la domo: "Rusoj"
Mi certas, ke la saman rezulton oni havus kun Ĉeĉenio, Tibeto, Palestino
ktp., sed proponas alian eksperimenton. Oni verku peticion pri liberigo de iu
imagita lando, ekzemple Uagamorduo. Publikigu ĝin en iu subskribkolekta retejo,
kiuj abundas nun kaj lanĉu kampanjon tra la sociaj retoj. Kredu min, jam morgaŭ
oni havos milojn da subskriboj, republikigoj kaj komentoj kun ardaj postuloj –
Liberecon al Uagamorduo! Kiam pensoj malmultas, la vortoj venas rapide...
Kiel rompi tiun ĉi
cirklon? Tre simple – pensu memstare. Kolektu informojn, analizu kaj faru vian
propran konkludon. Interreto donis al ni facilan aliron al neimageble vastaj
informofontoj, necesas nur uzi la eblecon. Temas pri temporaba kaj komplika afero
kun rezulto ne garantiita, sed tio estas neevitebla pago kontraŭ la vera
libereco.
Ĉu milito aŭ paco, sendependiĝo aŭ koloniismo? Respondoj al tiaj malfacilaj demandoj dependas de tiuj, al kiuj ni demandas ilin.
Kompreneble, individuoj pripensas siajn individuajn kaj familiajn situaciojn, dum politikistoj aŭ registaroj supozeble pripensas naciajn “interesojn”. Eble la solvo estus ke individuoj devas ricevi pli bonan edukadon en demokratio, kaj ke anstataŭ konsideri naciajn interesojn, registaroj devas konsideri internacian kunlaboron, ekz. kiel partoprenantoj en Unuiĝintaj Nacioj. Kiel la filmo montras, kaj kiel tiu-ĉi film-recenzo konfirmas, subitaj politikaj dividoj facile fariĝas perfortaj kun multegaj viktimoj. Faktoroj kiuj pliigas la perforton, sendube estas fundamentalismaj religioj, kaj naciismon. Preferate estas “unu granda ronda familio” kiel D-ro Zamenhof proponis dum Kongreso (en la Katalunia Barcelono!). Ĉar se homoj kaj registaroj komprenus tiun familian principon, ili ne atakus sian proprajn familianojn.
Kiel kutime, bonega artikolo, dankon Stano!
ReplyDeleteĈu milito aŭ paco, sendependiĝo aŭ koloniismo?
Respondoj al tiaj malfacilaj demandoj dependas de tiuj, al kiuj ni demandas ilin.
Kompreneble, individuoj pripensas siajn individuajn kaj familiajn situaciojn, dum politikistoj aŭ registaroj supozeble pripensas naciajn “interesojn”. Eble la solvo estus ke individuoj devas ricevi pli bonan edukadon en demokratio, kaj ke anstataŭ konsideri naciajn interesojn, registaroj devas konsideri internacian kunlaboron, ekz. kiel partoprenantoj en Unuiĝintaj Nacioj. Kiel la filmo montras, kaj kiel tiu-ĉi film-recenzo konfirmas, subitaj politikaj dividoj facile fariĝas perfortaj kun multegaj viktimoj. Faktoroj kiuj pliigas la perforton, sendube estas fundamentalismaj religioj, kaj naciismon. Preferate estas “unu granda ronda familio” kiel D-ro Zamenhof proponis dum Kongreso (en la Katalunia Barcelono!). Ĉar se homoj kaj registaroj komprenus tiun familian principon, ili ne atakus sian proprajn familianojn.