Ĉu vi legis pri la Dua mondmilito? 99%
respondos jese. Sed kion vi legis pri la Orienta fronto en Eŭropo, kiun en la
sovetia kaj nun rusia historiografio oni nomas la Granda Patriota milito? Plejmulto
de la eŭropanoj kaj nordamerikanoj scias pri tiuj eventoj el holivudaj filmoj,
kiuj nature koncentriĝas je aliaj regionoj kaj okazaĵoj – T-Tago, liberigo de
Italio, bataloj sur la insuloj de Pacifiko ktp. Krome ili ofte malfideme rilatas
al esploroj de la rusiaj historiistoj, sekvante tradiciojn de la malvarmamilito, kiu finiĝis en la militista medio, sed daŭras en la mensoj.
Tamen mi esperas ke almenaŭ inter la
esperantistoj troveblas homoj, pretaj analizi kaj pensi memstare, kuiri manĝojn
por sia cerbo anstataŭ konsumi pretajn hamburgerojn de la propagandaj kliŝeoj.
Mi proponas al ili legi kvar librojn, ĉiujn verkitajn de la okcidentaj aŭtoroj.
Alan Clark estis la brita milithistoriisto,
kiu (diference de plimulto de la eksterlandanoj) bone konis la rusian
geografion. Ankaŭ pri la konoj rilate batalteknikaĵojn kaj militarton ne multaj
kolegoj povus konkurenci kun li, do la libro estas skribita kun laŭdinda
precizeco.
Li prezentas la tutan “orientan kampanjon” de
la Tria Regno: de komenco la ambicia nazia operaco Barbaroso ĝis la fino, kiam
la sovetiaj trupoj mortigadis la lastajn faŝistajn bastardojn sur stratoj de
Berlino kaj Prago dum la naziaj ĉefoj fuĝis aŭ ŝovis en la faŭkojn venenajn
pilolojn. La aŭtoro alprenis sian taskon serioze, do diference de multaj
okcidentaj historiistoj konkludas rezolute kaj strikte: la sorto de la Tria
Regno estis decidita en la Oriento, kie rusoj rompis la vertebron de la nazia militmaŝino.
Multe da trafaj priskriboj, multe da citaĵoj el
taglibroj kaj leteroj de la germanaj soldatoj kaj generaloj, kaj el rememoroj
de la sovetiaj batalantoj. Multe da vero. Kaj eĉ ne guto da propagando – nuraj
faktoj.
La plej terura batalo de la monda historio –
Stalingrado. Okazis bataloj pli daŭraj kaj plurhomaj. Sed neniam okazis tiom
sovaĝa, sangoverŝa frenezo kia estis la batalo ĉe Volgo. Duonjaro da la senĉesa
buĉado, tramuelinta sur la ruinoj de la urbo dekojn da germanaj divizioj.
Duonjaro da obstina batalado por ĉiu spano de la tero. Nome en Stalingrado en
la Ruĝa Armeo aperis la haltigaj taĉmentoj, kiuj dispafis el mitraloj
retiriĝintajn soldatojn, kaj la fama Stalin-ordono N 2227, pli konata sub kromnomo
“Eĉ ne paŝon malantaŭen!”
Duonjaro da malamego, kiu atingis ekstreman
nivelon. “Mortigu la germanon – jen preĝo de via patrino. Mortigu la germanon –
jen krio de la rusa tero. Ne meditu, do ne hezitos via mano. Mortigadu!” admonis la soldatojn verkisto Ilja Erenburg.
Tiu batalo malvalidigis la tutan antaŭan
sperton de la germana armeo. Amasaj atakoj iĝis maloftaĵo, ilin anstataŭis
mallongaj interpuŝiĝoj de sturmogrupoj – po 6 ĝis 8 batalantoj en ĉiu. Oni uzis
bajonetojn kaj ponardojn, la plej ŝatataj klingoj, pruvitaj en bataloj, ricevis
personajn nomojn, kiujn oni eltranĉis sur la teniloj.
Antaŭ endormiĝi, soldatoj metis armilojn sub la
kapojn – atako povus okazi je iu ajn momento. Speciale teruris la germanojn
renkontiĝo kun la 28a siberia divizio de kolonelo Nikolao Batjuk, en kiu servis
ĉasistoj el la siberia tajgo. “Nun mi scias kio estas vera terurego. Post aŭdi
eĉ susureton, mi kaptas mitraleton kaj pafadas ĝis ĝi inkandeskos” rememoris
germana soldato. Li konis la veron pri Stalingrado.
Guy Sujer, filo de franco kaj germanino,
ekmilitis aŭtune 1942, kiam oni sendis lin, la ankoraŭ malbone parolantan
germane novicon, al Stalingrado. Li malsukcesis atingi Volgon, sed atingis
Germanion – kun retiriĝintaj germanaj trupoj, post tri jaroj, kiam la ostoj de liaj
kamaradoj en Stalingrado jam estis ĝisblanke ronĝitaj de la malsataj ratoj.
La anhelanta pro astmo maljunulo ne havis
kialojn mensogi. Do li rakontis ĉion. Kiel li preskaŭ mortis pro timo dum tanka
atako. Kiel li helpis al ĥirurgo, tenante en la manoj piedon de sia kamarado,
ĵus fortranĉitan sur tagmanĝa tablo en kamparana dometo. Kiel turmentis lin disenterio
en kampa hospitalo. Kiel li staris super la korpo de rusa partizanino, kiun li
ĵus mortigis.
Por li tiu milito restis batalo kontraŭ la
bolŝevistoj. Ne gravas. Legu kaj vi mem ĉion komprenos.
Rara libro. Rara jam pro tio, ke relative
malabundas informoj pri agado de la italoj en la Orienta fronto. Unue, ĉar ili
ne havas specialajn fierindaĵojn – kompare kun la germanoj, la italaj trupoj
estis malfortaj, do estis konsiderataj la dua plej malforta ĉenero de la
Orienta fronto (la unuan lokon okupis la rumanoj). Due, ĉar mankas rakontantoj
– la Itala ekspedicia korpuso batalis ĉe Stalingrado kaj trafis la faman
ringon, trarompi kiun sukcesis nur tre malmultaj.
Tio estas la atesto de unu el ili. Malsupera
leŭtenanto Eugenio Corti estis tie kaj revenis viva. Li preskaŭ nenion rakontas
pri Stalingrado mem, la noticoj komenciĝas ekde decembro 1942, kiam la sovetia
ringo jam fermiĝis kaj ĝis komenco de la operaco Urano restis malmultaj tagoj.
Tio estas kroniko de la
retiriĝo. Tagon post tago marŝas soldatoj laŭ senfina neĝa dezerto. Terura
frosto penetris en ĉiun ĉelon de la korpo. Pro malsatego genuiĝas la kruroj. La
senpoviĝintoj sidiĝas por unu minuto sur la vojon kaj restas sur ĝi por ĉiam,
post unu horo iliaj korpoj transformiĝos je neĝamasoj. La vundo signifas
mortkondamnon kun ioma prokrasto. Neniu malrapidiĝos por subteni la vunditon
kaj laŭ iliaj spuroj iras la rusoj kiuj mortigas ĉiujn, kiuj ne povas memstare
atingi tendaron por militkaptitoj. Ili venis de sur ruinoj de la Stalingrado
kaj en iliaj koroj ne plu restis loko por kompato. Tio estas libro de la morto.
Legu ĝin, se vi povos.
Comments
Post a Comment