Tjumeno – komforta parto de Siberio

Malmultaj ekster Rusio iam aŭdis nomon de tiu ĉi urbo kaj eĉ samlandanoj ofte imagas ĝin kiel junan naftogasan urbeton, lokitan ie for, malantaŭ Uralo. Des pli grandas ĉies miro post ekscii ke Tjumeno duone pli aĝas ol Sankt-Peterburgo, plejparto de la urbanoj neniam vidis naftominejon kaj eĉ estis agnoskita la plej komforta urbo de Rusio

Pordego al Siberio 
La urbonomo, kies etimologio plu restas disputata, malkovras ĝian tjurkan devenon. Tjumeno havis antaŭulon – ĉi-loke troviĝis Ĉimgi-Tura, ĉefurbo de Siberia ĥanujo. Rusaj kozakoj subestre de atamano Jermak en 1582-1585 venkis ĉefajn militfortojn de la ĥanujo, sed fine la atamano mem pereis en nokta surprizatako de la tataroj kaj liaj malmultaj postvivintaj kamaradoj retiriĝis al Rusio.

La ponto de Geamantoj kaj kajo de rivero Turo
Tamen antaŭ sia morto Jermak jam sendis al la rusa caro Johano la 4a (ankaŭ konata kiel Ivano la Terura), kozakojn kun la unuaj donacoj de la konkerita Siberio. Do jam sekvan jaron venis nova tricentkapa taĉmento kaj la 29an de julio 1586 ĝiaj estroj, vojevodoj Vasilij Sukin kaj Ivan Mjasnoj fondis Tjumenon – la unuan rusan urbon en Siberio.

Konkero de Siberio

Ĝi aperis proksime de la detruita tatara ĉefurbo, ĉe enfluejo de rivero Tjumenka al la pli granda Tura.

La fondoloko e Tjumeno

La kozakoj rapide konstruis lignan fortikaĵon, kies du flankoj estis protektitaj per altaj krutaj riverbordoj kaj la trian fermis barilo el pintigitaj traboj kun observoturoj kaj pordegoj.

Tjumenana negocisto

Tiuj klopodoj ne estis vanaj – dum sia unua jarcento la juna urbo estis plurfoje atakata de la tataroj kaj kalmukoj, kiuj esperis forbalai alvenintojn de siaj teroj. Alia minaco estis incendioj, kies fajromaro ofte inundis la urbon. Sed Tjumeno kun sia unika situo estis tro grava por Rusio kaj obstinaj rusoj ĉiam restarigis kaj pligrandigis ĝin.

La fondoloko de Tjumeno

ĜI ne havis altan administran statuson. Nur en la unua vivojaro Tjumeno estis ĉefurbo de Siberio, jam en 1587 tiun titolon transprenis la novfondita Tobolsko. Tamen ĝi ĉiam estis ekonomia centro de la regiono, kie koncentriĝis metiejoj, fabrikoj, transporto kaj komerco. 

Tri ŝtatestroj 
Inter la plej granaj eventoj de la loka historio estis vizito de la grandprinco Aleksandro Nikolajeviĉ en 1837. La estonta imperiestro Aleksandro la 2a faris tiujare longan vojaĝon tra la tuta Rusia imperio laŭ ordono de sia patro Nikolao la 1a, kiu deziris ke la filo persone konatiĝu kun la lando, kiun li regos.

La urbestra domo, kie noktis la carido (nun – muzeo)

La grandprincon akompanis lia edukisto Vasilij Ĵukovskij, fama verkisto kaj poeto, kiu klopodis enkapigi al la junulo humanismajn kaj liberalajn ideojn. Apenaŭ Lia Moŝto rememoris poste la foran siberian urbeton, sed por la tjumenanoj tiu vizito estis tiom memorinda, ke ili donis nomon de sia amata princo al ĉiu fieraĵo, ĉu tio estu lernejo, kapelo aŭ akuŝejo.

Skulptaĵo de la carido kaj knabo

En 1917 la urbon denove vizitis persono el la cara domo. Sed se antaŭfoje temis pri la estonta imperiestro, ĉi-foje al Tjumeno venis la imperiestro estinta, kiu ekde sia abdiko la 2an de marto[1] 1917 nomiĝis Nikolaj Aleksandroviĉ Romanov. La iama Nikolao la 2a estis tre malpopulara persono tiutempe.

La Urala provinca soveto forprenas la familion Romanov

La popolo kulpigis lin pri multaj fuŝoj – la sangoverŝa kaj malsukcesa milito kontraŭ Germanio, manko de manĝaĵoj kaj varoj, politikaj reprezalioj kaj favoro al la fifama mistikulo Grigorij Rasputin (naskiĝinta en Tobolska provinco). Do la registaro decidis sendi Nikolaon kun ĉiuj familianoj kaj servistaro al Siberio.

Fervoja stacio Tjumeno

La 10an de aŭgusto 1917 ili venis al Tjumeno laŭ fervojo kaj poste laŭ rivero navigis al la gubernia ĉefurbo, de kie en aprilo 1918 ekis al sia lasta vojaĝo – al Ekaterinburgo, kie en subterejo de Ipatjev-domo estos mortpafitaj ĉiuj, inkluzve la malsanan 13-jaran princon, junajn servistinojn kaj familian kuraciston.

La subterejo de la domo de Ipatjev

Evidente tio estis la sorto de Tjumeno – ĉiam akcepti ŝtatestrojn estontajn, estintajn aŭ eĉ... mortajn. Temas pri ne mistikaĵo, sed tute reala historia evento. Somere 1941 la faŝismaj ordoj impetis al Moskvo. Milionoj da sovetiaj soldatoj pereis aŭ estis kaptitaj, duono de batalteknikaĵoj detruitaj, nazioj jam vidis la ĉefurbon en binoklo kaj iliaj superuloj disdonis invitilojn al solenaĵo en la Kremlo. La sovetia registaro estis evakuita al Kujbiŝev (nun Samaro), Stalin restis en la urbo, tamen oni decidis garantii sekurecon de la ĉefa sovetia sanktaĵo – mumio de Lenin.

La Aleksandra reala lernejo (nun – la Agrikultura universitato)

La 10an de julio al Tjumeno venis sekreta trajno. Baldaŭ la Aleksandra lernejo, kie antaŭe oni planis aranĝi milithospitalon, transformiĝis al la fermita objekto, kie lokiĝis la Lenin-mumio, priservanta ĝin laboratorio kaj kremla gardistaro.

Gardistoj kaj sciencistoj de la Lenin-laboratorio

Nur la 25an de marto 1945 la pleja komunisma relikvaĵo forlasis tiun ĉi lokon por ekveturi al Moskvo. Laboratoriestro petis montri la “sanktaĵon” al la tjumenanoj, sed la propono pri la dankosigno estis rifuzita – nenio devis ŝanceligi oficialan legendon pri la nevenkebla proleta reĝimo. 

Vigla kaj raciema 
Komerca sukceso estis samtempe beno kaj malbeno de la urbo.

Negocistaj domoj

Tjumenanoj famis pro siaj riĉeco, lerteco kaj... malkereco. “La urbo Pelmenev” nomis ĝin samtempulo en satira eseo, aludante al la pelmenoj – uralo-siberia manĝaĵo, speciale populara inter malkleraj malaltklasanoj. Tamen en tiuj ĉi vortoj estis ioma troigo.

La mecenato Andreo Tekutjev

Pluraj lernejoj, teatro, akuŝejo, biblioteko – ĉio ĉi estis konstruita danke al senavaraj mecenatoj kaj funkciis ĉefe danke al donacita de ili kapitalo.

Domo de juda negocisto en la ĉefstrato de Tjumeno

Komence de la 20a jarcento Tjumeno famis per siaj ledaĵoj, vodko kaj ŝipoj. Dum la Dua mondmilito en la urbo estis evakuitaj 28 fabrikoj, multaj el kiuj ne revenis al siaj devenlokoj.

En la motorcikla fabriko

Sed vere fulmrapida kresko okazis post malkovro de grandegaj naftogasaj minejoj en Tjumena provinco en la 1950-1960aj jaroj. Tjumeno iĝis la naftogasa ĉefurbo de la lando kaj ĝis nun havas tian statuson.

Sidejo de naftogasa konzerno en la sovetia epoko

Oni povas imagi tempon de la transformiĝo laŭ ciferoj: en 1959 ĝi havis 150 mil loĝantojn, en 1970 – 270 mil, en 1974 – 320 mil. Obliĝis la areo, grande ŝanĝiĝis aspekto kaj etoso de la urbo. Por ĉiam malaperis patriarĥia trankvilo, Tjumeno iĝis la urbo de komercistoj, sciencistoj, administrantoj kaj studentoj.

Statuo de la geologo Jurij-Raul Ervje

Nun ĝi havas 720 mil loĝantojn, el kiuj pli ol 100 mil konsistigas studentoj de 15 altlernejoj. En la lastaj jaroj kreskis nombro de eksterlanda studentaro, do en multnombraj aĉetcentroj oni povas renkonti vigle babilantajn ĉinojn aŭ karbonigrajn afrikanojn.

Parado en Venkotago

Se vi vidos surstrate nigrulon en milita uniformo – ne timu, ja temas ne pri malamika invadinto, sed pri kursanto de loka militlernejo, kie studas junaj militistoj el pluraj landoj de Afriko kaj Azio. 

Bonvenon! 
Kiel atingi Tjumenon? La plej simpla maniero estas aviadilo. Flugoj el Moskvo kaj Sankt-Peterburgo abundas ĉiutage kaj daŭras preskaŭ tri horojn. La flughaveno Roŝĉino, antaŭnelonge listigita inter la plej malbonaj en Rusio, nun grave moderniĝas kaj kreskas.

La Internacia flughaveno Roŝĉino

Alia maniero estas fervojo, do se vi ne domaĝas 36 horojn pasigotajn en trajno Moskvo – Tjumeno, do bonvenon al la Tjumena stacidomo.

Tjumena stacidomo
Trovi restlokon ankaŭ ne estas problemo. Vi povas elekti inter internaciaj hotelretoj (Mercure, Hillton Double Tree, Best Western Spasskaja), lokaj kvarsteluloj (Eŭrazija, Remezov), tristelaj simplaĵoj (Vostok, Neftjanik) aŭ kontentiĝi per hosteloj kaj lueblaj apartamentoj.

Hotelo Mercure

Transporta infrastrukturo estas sufiĉe evoluinta – busoj kaj taksioj (inkluzive YandexTaxi) abundas. Sed apenaŭ vi bezonos ilin, ja la urbocentro estas kompakta kaj plejparton de la vizitindaĵoj oni povas atingi piede. 

Mallonga promenado 
Kion viziti en Tjumeno? Prefere komencu vian promenadon de la Ponto de Geamantoj – romantika konstruaĵo, kiu situas en la fondoloko de la urbo.

La ponto de Geamantoj

Rigardu malnovan urbodomon, klinu la kapon antaŭ eterna flamo honore al la urbanoj pereintaj en la Dua mondmilito kaj marŝu plu laŭ strato Respubliko, kiu trairas la tutan urbon.

La malnova urbodomo (nun – muzeo)

Negocistaj domoj kaj vendejoj, ortodoksaj preĝejoj, muzeoj, altlernejoj – serpentante dum duonhoro vi trairos vojon, por kiu Tjumeno bezonis tri jarcentojn.

Kolora bulvardo

Sekvos postmilitaj kvartaloj, kies komencon markas la bela Centra placo, sur kiu troviĝas imponaj sidejoj de la provincaj registaro kaj parlamento (ekde 1944 Tjumeno estas ĉefurbo de la samnoma provinco).

La registarejo de Tjumena provinco

Poste aperos grizaj kolosoj de la naftogasaj organizaĵoj, kreskintaj en la sovetia epoko.

La busto de Viktor Muravlenko antaŭ sidejo de naftogasa firmao

Granda klasikstila teatrejo, aperinta antaŭ kelkaj jaroj, aspektas iom strange ĉirkaŭita de pluretaĝaj betonaj loĝejoj.

Tjumena Drama Teatro

Sed tio estas Tjumeno – urbo kie arkaikaj lignaj dometoj apudas turojn el glaco kaj ŝtalo, kie ĉi-vintre temperaturo falis ĝis -43 0C, sed en majo ĉio estas kovrita je rozkolora tapiŝo de florantaj pomujoj, kie jam antaŭ cent jaroj en la sama strato je centmetra distanco unu de la alia staris katolika preĝejo, moskeo, du ortodoksa preĝejoj kaj sinagogo.

La urbocentro

Revenu per Lenin-strato, mallonga fratino de Respubliki.

La federacia juĝejo

Marmora fasado de federacia juĝejo rigardas malnovan bazaron, blanka sportejo apudas falsorumitan amuzejon kaj de la aĉetejo kun la ĉefubra nomo CUM (tjumenanoj ŝatas tiaĵojn) laŭ la same pompa Kolora bulvardo vi atingos lokon kiun lokanoj ŝerce nomas la Placo de Du cirkoj – tie la cirko staras kontraŭ la Urbodomo.

Cirko kaj Kolora bulvardo

Post reveni al la stajponto malsupreniru laŭ marmora ŝtuparejo al la kajo – unu el la plej grandaj kaj belaj en Rusio.

Fontano ĉe la Teatro de dramo kaj komedio

Promenu laŭ ĝiaj glataj podioj sub trankvila muziko, rigardu riveron Tura kaj transan bordon, ankoraŭ kovritan je kurbaj stratoj kun lignaj dometoj, trinku kafon el surrada budo kaj fotu tiun bildon almenaŭ mense – por poste rakonti pri sia vizito al Tjumeno, la unua rusa urbo en Siberio.

La kajo de rivero Turo kaj la ponto de Geamantoj


Unuafoje tiu ĉi artikolo aperis en La Ondo de Esperanto. 2017. N 7.


[1] Laŭ la juliana kalendaro, kiun Rusia imperio uzis ĝis la 26a de januaro 1918.

Comments