Raul-Jurij Ervier – la franco, kiu malkovris Siberion

Nafto kaj gaso – jen du ĉefaj komponantoj de la bildo de la nuna Rusio. Nur malmultaj scias, ke tiu industrio eksplodis en la lando antaŭ nura duonjarcento, kiam en Siberio estis malkovritaj dekoj da grandegaj naftogasaj minejoj. Eĉ malpli multaj scias, ke tiun laboron gvidis homo kun franca familinomo, kies prauloj alvenis el tiu eŭropa lando. Kaj preskaŭ neniu, eĉ el inter liaj multjaraj kunlaborantoj, sciis kiom bonkora kaj amoplena povis esti tiu homo – grandega franco, kiu malkovris riĉaĵojn de Siberio.

Franco
“Alveninte kaj enloĝinte en Rusio en 1850 kaj loĝante ĉiam inter rusaj homoj mi tiom parenciĝis al ili kaj ekŝatis Rusion, ke en 1896 akceptis ŝtatanecon de Rusio kaj laŭ sia deziro estis alskribita al la komunumo de impostpagantaj burĝoj de Tifliso. Ankoraŭ ĝis mia akcepto de la ŝtataneco de Rusio mi dum preskaŭ duonjarcenta ĉeesto en Rusio havis la feliĉon fari kelkajn servojn al mia nova patrujo” – de tiuj ĉi vortoj komenciĝis la letero de Jean Francisk Ervier, adresita al la rusa imperiestro Nikolao la 2-a.

Jean Francisk Ervier, avo de Jurij Ervier
Posteulo de francaj enmigrantoj, setliĝintaj ĉe suda rando de la Rusia Imperio, Jurij Ervier heredis de sia avo ne nur noblan familinomon, sed ankaŭ sufiĉe malkutiam por soveta geologo duoblan personan nomon – Jurij-Raul. Cetere post cent jaroj pri la alilanda deveno de la familio restis nur rememoroj forme de malnovaj fotoj kaj franclingvaj leteroj en la familia arkivo. En fotoj de la 1920-aj jaroj Jurij-Raul, filo de Georgio-Mavrikio aspektas kiel ordinara knabo kun vizaĝo sudtrajta, pli verŝajne juda-moldava, ol eŭropeca.
Jurij Georgijeviĉ naskiĝis en Tifliso (post 1936 – Tbiliso) la 16-an (laŭ julia kalendaro – la 9-an) de aprilo 1909 en familio de instruistino kaj aŭtomekanikisto. “La gepatroj divorcis kiam mi havis du jarojn kaj mi vivis jen kun la patro, jen kun la patrino, sed plejparte kun la avino laŭ la patrina linio” – rememoris li poste. La unuaj enskriboj en laborlibro (deviga dokumento por ĉiu laboranto en Sovetunio kaj nun en Rusio) ankaŭ ne tre impresas: helpanto de sapfaristo en Tifliso, ŝarĝisto en haveno de Batumo, akceptisto de semoj en kotonpuriganta uzino en Urgenĉo
Ervier-familio
Geologo
Post fini en 1927 rabfakon (mallongigo de “laborista fakultato” – speco de faklernejoj por laboristoj en Sovetunio de 1920-1930-aj jaroj), Ervier forveturas sur tegmento de fervoja vagono al Uzbekio, kie li eĉ sukcesas dum ioma tempo labori kiel administranto de vendejo en Termezo. Tamen la azia klimato ne tre bone influis la sanon de la 20-jara junulo. Jurij malsaniĝas pro malario kaj ekveturas al Leningrado esperante plenumi sian antaŭlongan revon – enmatrikuliĝi en la Monta Instituto.
“Geologio allogis min ekde infanaĝo… – rememoris li post multaj jaroj. – Sed ve mi malfruiĝis: ekzamenado finiĝis. Tamen malgraŭ ĉio sorto favoris al mi… En Leningrado mi renkontis bonan homon el la suda ĉeazova urbeto Melitopolo. Li laboris en geologia partio [tiel en Sovetunio kaj Rusio nomas geologian servon]. Mi veturis al tiu partio kiel helplaboristo. De tiam komenciĝis mia nomada vivo de geologo”.
Juna Jurij Ervier. La 1920-aj jaroj.
Borlaboristo, supera borlaboristo, estro de fererca partio – en tiuj jaroj Ervier traveturis, trapiediris tutan Ukrainion, penetrante en fundamentojn de la geologa metio. En 1933 li kun distingo (plej alta poento) finis la Altajn Inĝenierajn Kursojn de prospektoroj, post kio ricevis la rajton oficiale nomi sin “inĝeniero-prospektoro”. Tiam li ankoraŭ ne sciis, ke pasos ne tre multe da tempo kaj li estos devigita prospekti en vere militaj cirkonstancoj…
Post komenco de la Granda Patriota milito (ĝi komenciĝis la 22-an de junio 1941 per la germana atako kontraŭ Sovetunio) 32-jara Jurij Ervier estis mobilizita kaj nomumita la komandestro de la aparta taĉmento de profunda borado en sieĝita Odeso. Fine de aŭgusto la faŝistoj okupis ĉefajn konstruaĵojn de akvokondukilo kaj la urbo transiris al la akvoprovizado el subteraj fontoj. Ĉu necesas klarigi kion signifis tiuj putoj por la urbo en kiu saleca akvo estis distribuata laŭ specialaj talonoj? Helpe de tri moveblaj borinstalaĵoj kaj simplega instrumentaro la taĉmento de Ervier boris kaj restarigis 58 putojn, profundeco de kiuj atingis 40 metrojn (artezaj putoj eĉ pli ol 120 metrojn).
Ĉirkaŭ mezo de oktobro evidentiĝis ke oni estos devigataj forlasi la urbon. Nokte la antaŭa parto de la taĉmento kun aparataro estis evakuita en la cisternoŝipo “Sergo” al Sebastopolo kaj de tie – al Novorosijsko. Laŭvoje germanoj dufoje bombis ilin, sed homperdoj mankis. Ĝenerale el 86 taĉmentanoj Odeson sukcesis forlasi nur 31, sorto de aliaj por ĉiam restis nekonata. En tiuj tagoj Jurij Ervier enskribis unuajn vortojn en sian militan taglibron – nigran kajeron, kiu hodiaŭ troviĝas en la Tjumena muzea komplekso de Ivan Slovcov same kiel centoj da aliaj dokumentoj el la familia arkivo de Ervier .
Jurij Ervier estis feliĉulo – li postvivis tiun teruran militon kaj povis daŭrigi geologan laboron, ĉefan aferon de sia vivo. Sed eble per tio la sorto favoris al tjumenanoj, ĉu? Ja antaŭ nur duonjarcento, alveturinte nian urbon, li renkontis tute alian Tjumenon.
Tjumenano
“Tuj post flughaveno etendiĝis vaka tereno, poste tristaj deponejoj-barakoj malantaŭ drata barilo, post ili – unuetaĝaj domoj kun altaj bariloj. La naftoserĉa ekspedicio troviĝas fine de la Respubliki-strato , ĉe Minskaja-strato, apud… tombejo. Sentiĝis io konata. Kiomfoje mi organizis partiojn kaj ekspediciojn kaj preskaŭ ĉiam loko por bazo estis donita ĉe elveturejo el urbo aŭ vilaĝo, proksime de… tombejo”, – skribos poste Jurij Ervier. Hodiaŭ en tiu urboparto inter la stratoj Minskaja, Kotovskogo, Kijevskaja malfacilas rekoni iaman kvartalon de geologoj, kaj tuta Tjumeno akiris alian, ĉefurban aspekton.
Promenado laŭ la centro de la urbo ankaŭ donis al Ervier ne tre optimisman impreson. “Tuj post la ĉionvendejo, maldekstre – kliniĝinta barilo, malantaŭ kiu – bazaro kun lignaj pavilonoj, duonputriĝintaj budoj kaj tendoj, poste – konstruata domo – la maŝinkonstrua faklernejo, malantaŭ la traknivela pasejo asfalton anstataŭis ŝtona pavimo kun kavoj, laŭlonge de kiu, pli proksime al domoj – lignaj pontetoj-trotuaroj kun fendoj kaj rompiĝintaj tabuloj. Laŭ ambaŭ flankoj de la strato – lignaj domaĉoj, plejparte subfalintaj ĝis fenestroj en grundon, kliniĝintaj – malnoveco kaj kadukeco”.
Tjumeno en la 1950-aj jaroj
Sur kalendaro estis la 1955-a jaro. La trusto [formo de organizaĵo en Sovetunio, iom simila al konzerno] “Tjumennaftogeologio”, kies ĉefa inĝeniero estis nomumita Jurij Ervier, faris siajn unuajn paŝojn. Serĉado de nafto kaj gaso okazis en grandega teritorio de Kazaĥio ĝis la duoninsulo Jamalo. Sciencistoj daŭre diskutis pri perspektivoj de naftohaveco en Okcidenta Siberio kaj pri nun famaj lokoj kun strangaj nomoj Samotlor, Urengoj kaj Ŝaim ne konis eĉ spertuloj.
Ĉi tie al Ervier estis destinite ekestri gigantan eĉ ne laŭ la sovetaj, sed ankaŭ laŭ mondaj mezuroj, organizaĵon, la nomon de kiu posteuloj eĉ post cent jaroj estos ripetantaj kun estimo – “Glavtjumengeologija” (eo: Ĉeftjumengeologio”). Al junaj tjumenaj geologoj, fojfoje desupre rigardantaj agadon de siaj antaŭuloj decus pli ofte rememori la vortojn de la akademiano Ivan Nesterov, ke kompare al tiu glavko [eo: “ĉefejo”; same forma simila al konzerno] eĉ tiaj mondaj gigantoj kiel AMOKO, Shell kaj British Petroleum aspektis kiel nuraj nanoj.
Ervier dum geologia kunsido
Estri grandan kompanion estas arto, sed por gvidi 100-milhoman kolektivon bezonatas io vere unika kaj Jurij Ervier sendube havis tion. Postulema, fojfoje tre severa, sed samtempe atentema kaj ĉiam justa, li estis ne nur administranto, sed ankaŭ gvidanto kiu transdonadis al ĉiuj sian energion. “Belega verda-bruna, kun oreca ŝaŭmo aroma fluaĵo. Ĉu por naftisto plej multekostaj parfumoj povas esti kompareblaj al aromo de nafto!” – tio estas la vortoj ne “administranto” pri geologio, sed vera, denaska geologo.
Ervier alvenis Tjumenon en 1955 kaj forlasis ĝin en 1977, post nomumo en la postenon de vic-ministro pri geologio de Sovetunio. Dum du jardekoj en Tjumena provinco estis trovitaj pli ol 250 minejoj. Samotlora, Mamontova, Ust-Balika, Urengoja, Medveĵje, Transpolusa, Jamburga – tio estis ne nuraj nafto kaj gaso. Tjumena provinco kaj kun ĝi tuta nia patrujo ricevis unikan ŝancon, kompareblan al la miraklo de renaskiĝo. Kiel ĝin uzis posteuloj – tio estas tute alia historio…
La plej fama foto de Ervier
“Tjumeno transformiĝos en grandan, kun pli ol miliono da enloĝantoj, belan puran urbon kun unu el plej bonaj en la lando flughavenoj – pordego de Siberio, kun novaj parkoj, muzeoj, kun bona opera kaj drama teatroj” – antaŭdiris Ervier en 1966. Jurij Georgijeviĉ forpasis en Moskvo la 8-an de aŭgusto 1991, malpli ol du semajnojn antaŭ la komunisma puĉo (malsukcesinta) kaj kvar monatojn antaŭ disfalo de Sovetunio, al kies popolo li servis dum tuta vivo.
Tjumenanoj ne forgesis lin – en la centro de la urbo, apud la oficejo de Glavtjumengeologio (la organizaĵo ne plu ekzistas) estis starigita la monumento de Jurij Ervier, lian nomon portas strato en nova urbodistrikto kaj en loka muzeo estas konservataj raraĵoj pri liaj agado kaj vivo. Tamen hodiaŭ mi volas eble unuafoje montri al legantoj tute alian Ervier – ne nur saĝan estron, sed ankaŭ bonkoran, amantan, sinceran homon, kia konis lin nur proksimuloj. Antaŭ vi troviĝas eltiroj el milittempaj leteroj kaj taglibro de Raul-Jurij Georgijeviĉ Ervier, plej fama franco de Rusio.
Taglibro
Antaŭlonge aperintan ĉe mi penson pri verkado de la taglibro kun respegulo de ĉiuj proksime rilataj min eventoj ekde la tago de komenco de la milito mi neniel sukcesis plenumi. Tamen nun, kiem mi havas pli da libera tempo, eblon pli sobre pensi kaj surpaperigi eventojn, mi decidis komenci tion kaj ne forlasi ĝis la fino de tiu tutmonda tragedio.
La 22-a de junio 1941
Belega, kvieta, suna mateno, preparado al vojaĝo al maro kun Ksenjo [2] kaj Jurĉjo [3]. Laboro en ĝardeno. Ĉirkaŭ la 12-a horo al barilo alvenis Volodĉjo Laĥoveckij kaj diris, ke ĵus parolis [en radioelsendo] Molotov [4] pri germana ofensivo kaj ke post kelkaj minutoj oni aŭskultis novan paroladon. Mi estis kvazaŭ fulmobatita, tiom neatendita tio estis por mi. Mi atendis nian ofensivon, sed ne pli frue ol aŭguste, pri tio oni povis juĝi laŭ multaj faktoroj, tamen ofensivo de la germanoj similis al tondro en pura ĉielo. 
En la Ruĝa Armeo
Onklo [5] Spirĉjo [6] estis eĉ pli grave impresita. Li tuj kaptis la kapon, enkuris la domon kaj ekploregis. Grandegan impreson la milito faris al Ksenjo. Ŝi ploris kune kun onklo Spirĉjo. Mia koro ankaŭ premiĝis. La penso: kiom da viktimoj. Kiom da senhavigitaj familioj, kiom da perdoj en industrio, kiu estis tiel multekoste akirita – doloro. Boris la penso. Sed nur tio, ke finfine ni kune eliros el tiu situacio, kvankam kun grandaj perdoj, iom glatigis la impreson. Socia plago – mankas nomo por milito.
En komuna konsilio ni decidis sendi Jurĉjon al avino en Kirovogradon, ja iel ajn ĝi estas je 250- 300 km pli malproksima de la limo.
La 23-a de junio 1941
Matene estis kviete, tage kelkfoje okazis alarmo. Aviadiloj de la malamiko ne videblas. Ni fine decidis forsendi Jurĉjon kun amikino de Ksenjo. Estas tre malfacile akiri bileton, ĉiuj alveturintoj impetis el la urbo hejmen, krome stacidomo estas plenŝtopita de militistoj, kiuj kompreneble forveturas al siaj lokoj unuavice. En laborejo estas certa paniko.
Vespere ĉirkaŭ la 10-a denove okazis aeratako sen bombado. Lumĵetiloj tiel lumigis la ĉielon, ke en la korto tute heliĝis. Senĉese dum 10-15 minutoj pafadis kontraŭaviadilaj kanonoj, sed denove senrezulte. La onklo Spirĉjo tranoktis aliloke, li inklinas pensi, ke la milito finiĝos antaŭ la oktobraj festoj [7] . Mi pensas, ke [tio okazos] ne pli frue ol [post] 2 jaroj.
Vespere okazis alarmo, super la urbo malamikaj aviadiloj, malhelas, nubas, pli ol 10 lumĵetilaj radioj serĉas, sed malsukcese. Komencis intensan pafadon kontraŭaviadilaj kanonoj. Bombado mankis. La pafado de kontraŭaviadilaj kanonoj ripetiĝis ĝis la 11-a nokte.
Por la tuta milita tempo mi decidis unufoje kaj por ĉiam: de la morto oni ne foriros kaj kie ĝi atingos onin kaj kiel tio okazos estas egale. Poste mi konvinkiĝis, ke mi pravis.

La 26-a de junio 1941
Hodiaŭ matene, pli ĝuste en la 2-a tage forveturis Jurĉjo. Mi adiaŭis lin en la 12-a. Estis sento de la vivoperdo. Mi neniam pardonos al mi tiun stultaĵon. Sendinte lin en Kirovohradon ni faris nekorekteblan eraron. Adiaŭante, mi kondukis lin flanken, sidigis sur la stacidoman palisaron apud mi kaj diris jenon: “Jurĉjo, filĉjo mia, mi ne scias, ĉu ni sukcesos renkontiĝi aŭ ne, sed ĉe iuj aj cirkonstancoj memoru kaj promesu al mi ami patrujon, Rusion kaj la popolon kaj fari ĉion nur por la utilo de tiuj tri, reprezentantaj unu tuton, kaj esti fidela al sia ŝtato”. Kaj tiu malgranda 8-jara knabo, alrigardinte miajn okulojn per siaj nigraj, kun bluaj okulblankoj seriozaj okuletoj, respondis: “Jes, paĉjo, mi estos memoranta kaj faranta nur utilon al la patrujo kaj la popolo”.

Kun filo Jurij

Mi alkondukis lin al la patrino, kisis kaj foriris sen retrorigardi. Mi ploregis interne kaj timis, ke se mi restos por sekundo, do mi ne sukcesos reteni la larmojn.
Per espero vivas homo, do estos vivantaj per espero ankaŭ ni.

La 28-a de junio 1941
Mi ricevis el trusto telegramon pri nuligo de ferioj (unuafoje post 12 jaroj mi devintus ferii). Ksenjo nervoziĝas: ĉu ĝisveturis Jurĉjo. Estas informoj, ke oni pripafas trajnojn kaj bombardas [ilin]. Multaj nutras sin per absurdaj onidiroj. Novaĵbultenoj de la Informburoo estas malkonsolaj.

La 7-a de julio 1941
Tre multaj forveturas. Kelkiuj multe diras kaj forkuraĉas sen iu ajn honto, bastardoj. Kreas panikon kaj lokaj potencoj: NKVD, fervojo kaj aliaj forveturigis siajn familiojn. Sciigoj de la fronto estas malkonsolaj.

La 18-a de julio 1941
Ĉiuj troviĝas en nervoza stato. El Tiraspolo trajne alveturis Ŝamis. Li rakontis pri fordono kaj lastaj tagoj de Kiŝinevo. Li sciigis, ke la germanoj-rumanoj okupis Benderon. Li forveturis al Dnepropetrovsko, kvazaŭ por formado de la Komunista korpuso (mi ne kredas – li fuĝis). En Odeso estas plena paniko: fuĝas respondeculoj de multaj organizaĵoj kaj industriaj entreprenoj. Oni ricevas en bankoj monon kaj fuĝaĉas. NKVD laboras malbone. Aparte fuĝas la judoj: ili scias pli multe per diversaj homoj. Ŝtataj kaj militaj sekretoj estas malbone gardataj. Onidiroj antaŭeniras oficialajn ordonojn. Kiu kulpas? Homoj al kiuj ne decas konfidi.
Rara foto - Ervier kun armilo enmane
La 10-a de aŭgusto 1941
Hodiaŭ ni iris al stabo kaj plenumkomitato, kie [al mi] estis enmanigita ordono pri formado de la taĉmento pri profunda borado ĉe la sekcio de pioniraro [inĝenieraj trupoj?] de la Suda fronto.

La 11-a de aŭgusto 1941
Ekde hodiaŭa tago mi estas mobilizita al la aganta armeo kiel hidrogeologo de la taĉmento. Dum unua tempo mi estos devigita gvidi multajn aferojn, en armeaj aferoj multaj konas nenion. Laŭ la etato de personaro, farita en la stabo de la Ĉemara armeo, la taĉmento devus konsisti el 198 homoj, el kiuj 22 ĉefaj kaj mezaj komandestroj, kaj ĉirkaŭ 40 malsuperaj komandestroj.

La 14- de aŭgusto 1941
Hodiaŭ estas triste kiel neniam. Oni sciigis pri fordono de Kirovohrado. En la pensojestas nur Jurĉjo. Kio okazas al li? Jen la unua bone sentata perdo. Mi tre kompatasKsenjon. Ŝi tre malfacile travivas disiĝon, ja ne eblis ĝissatrigardi ilin ambaŭ kaj ilian reciprokan amon kun Jurĉjo. Estas timige kaj solece sen varmega, amika subteno de la virino. Estas unu espero pri ŝia eco de, mi dirus, vera rusa virino-heroino: ne perdi memregon dum malbonaj minutoj de la vivo kaj firmecon dum malĝojo.
En la Ruĝa Armeo
La 25-a de septembro 1941
Dum ĉiuj tagoj ekde la 17-a ĝis la 21-a – kruela bombardado. Mi ne apartenas al malkuraĝuloj, sed ĉiun vesperon, observante aeratakojn kaj aŭskultante malgajan muzikon de forĵetataj bomboj kaj hululadon de aviadaj bomboj kun postaj eksplodoj kaj ardoj de brulegoj. Ĉio ĉi estis akompanata de intensa pafado de niaj kontraŭaviadilaj kanonoj, mitraloj kun seninterrompa torento de spurkugloj kaj obusoj. Samtempe lumiĝas la tuta ĉielo per larĝaj kaj mallarĝaj radioj de lumĵetiloj. De ĉio ĉi oni iel teruriĝas. La bildo estas bela, sed afekcia.
Samtempe estas kelkaj viktimoj. Ĉiuj bomboj falas precipe en la centro. Ĉiuj loĝantoj venis ekster la urbon, en Arkadion. Tre multaj loĝas en katakomboj. Nokte aŭdeblas bone mitrala kaj bombokanona pafado. Malamiko ofensivas kun aparta fervoro al Dalin – Tatarka – Nerubajsk. Bataloj okazas kruelaj. Tage antaŭeniras ili, havas grandajn perdojn kaj haltas. Nokte ni okazigas artilerian preparadon [bombardo antaŭ ofensivo] antaŭ mateniĝo aŭ nokte kontraŭatake elpelas ilin, denove kaŭzante grandajn perdojn.
Unue ili krom triobla ĝis kvarobla supereco en homoj havis superecon en pafiloj, precipe bombokanonoj, mitraletoj aŭ tankoj. Hodiaŭ ni ankaŭ produktis en Odeso bombokanonojn kaj sukcese uzas ilin. Krome el traktoroj en la uzino de la Oktobra revolucio oni faras kvazaŭ-tankojn, kiuj kvankam estas malrapidaj kaj ne tre modernaj, tamen kaŭzas al malamiko gravan damaĝon kaj semas panikon. Bone helpas rebati malamikon militŝipoj, ili krozadas de Lanĵeron ĝis Granda Fontanka kaj pafadas jen de unu, jen de alia flanko. Oni pafas ĝustacele. Antaŭ kelkaj tagoj mi estis en Arkadio kaj observis laŭsekvan aeratakon de malamikaj aviadiloj kontraŭ nia flagŝipo “Taŝkento”. Anservice, unu post la alia 8 aviadiloj ĵetis sur ĝin bombojn. Tamen ĝi dum tuta tempo ne ĉesigis pafadon.
Tamen unu el kadavrogrifoj sukcesis trafi ĝian pobon kaj malgrave damaĝi ĝin. En Arkadio kaj Granda Fontanka konstruiĝas portempaj kajoj. Ni kondukas tie akvodukton de akvofontoj.
Ial mi havas malmulte da certeco, ke mia letero atingos Ksenjon. Bedaŭre. Mi enmetis en ĝin multe da animo. Nur estu vi viva kaj sana , kaj mia destino estas lukto kaj se necesos eĉ morto por nia patrujo, por nia gepatra tero, por nia per sango pagita venko.

La 11-a de oktobro 1941
Suno! Kiel mi ĝin ŝatis kaj ŝatas dum la tuta vivo. Suno! Kiom da rememoroj kaj varmo vi portas kun vi. Suno estas vivo. Se ja oni destinas morti, do almenaŭ lastan fojon ĵeti rigardon al vi, suno, sed ne al tiu grizverda, malagrabla maro, kiun povus beligi nur vi. Multfoje dum la vivo mi alvokis vin kaj vi leviĝis, enigante en min viglon kaj vivon – vi, patrino de la tero kaj de la tuta vivantaro sur ĝi. Kaj jen de malantaŭ videbla malalta krimea bordo en malvasta interspaco de antaŭmateniĝaj malhelaj nuboj ŝprucis helaj, blindigaj lumradioj de la suno kaj post momento ĝi majeste elruliĝis de malantaŭ horizonto. Tio estis la vivo! Tio estis grandega ruĝa vera suno! Tuj oni vigliĝis – en min eniris iu certeco, ke ĉio finiĝos bone. Pri la vivo mi jam ne timis – mi sciis, ke la tago, kiam mi mortos, estos malserena.

La 12-a de oktobro 1941
Mi estas unuafoje en Sebastopolo. Golfo kun ĉirkaŭantaj ĝin arbarkovritaj, sufiĉe altaj montoj, kun multnombraj golfetoj, grave impresas – tre belas. La urbo videblas en matena brumo. Ĉe la maldekstra flanko estas diversaj militkonstruaĵoj kaj deponejo de hidroplanoj. Ĉiam giras supre patrolaviadiloj. La urbo mem ne prezentas en si ion apartan. Domoj estas malgrandaj, stratoj mallarĝaj, sed puraj, verdaj.
Dum militservo en la Dua mondmilito
La 19-a de oktobro 1941
En havenon eniris kaj albordiĝis en fremdlanda korteto la belulo dizelŝipo “ Volga ”. Kargado okazis aktive. Super la haveno ĉiam soris 2 niaj ĉasaviadiloj, sed jen ili alteriĝis kaj post kelkaj minutoj alflugis malamika rabbestaro. Komenciĝis fortega bombardado de sur la tero kaj maro. Pafadis ĉiuj: ŝipoj kaj bordaj baterioj. Pafadis simplaj soldatoj el fusiloj kaj mitraloj. Jen du aviadiloj estas super ni. Oni vidas, kiel de unu el ili deiĝis porko-bombo kaj kun obtuza hululado kaj fajfado impetas al la tero – multaj kuras. Ŝirmejoj mankas – oni simple kuŝiĝas surteren. Mi staris sub kornico de deponejo. Iu soldato kaptis min ĉe duonmitraleto kaj krias: “Kamarado kapitano, pafu! Vi ja havas preskaŭ mitralon”. Mi deŝiras la fusilon de sur la ŝultro kaj ĝustigas celon. Unu el bomboj falas je 100 metroj for de la nazo de cisternoŝipo (ĝi trafis sur relvojon). Vagono kvazaŭ neniam ekzistis – reloj same. Sur ilia loko faŭkis bombotruo 15 metrojn larĝa en diametro. Aperis akvo, tiel, ke fundo estis nevidebla (tio okazis en sabla grundo). Tuj kiam oni sukcesis iom atingi normalan staton kaj daŭrigi kargadon, tiam okazis denova aeratako, denove bombo falis nemalproksime de ni – en akvon inter ni kaj “Volgo”.

La 19-a de oktobro 1941
Nokto malhelas. Oni albordiĝas malfruante je la 10a horo. Tiel finiĝis mia vivo en Odeso, kie mi travivis tre bone kaj feliĉe ekde januaro 1937. Dum tiu tempo mi ekŝatis la urbon (ne homojn), alkutimiĝis al ĝi kaj rigardis kiel la gepatran. Estas triste, tre triste, ke ĉe tiaj cirkonstancoj mi adiaŭas la lastan, kio restis ĉe mi gepatra, ligita al multaj rememoroj. Oni kompatas multon, sed kion fari? Milito! Sed mi ne finis la vivon entute. Mi vivas kaj mi revenos ĉi tien, se nur providenco konservos al mi la vivon. Kaj ne al la urbo, sed al homoj mi ankoraŭ havos reguligotajn kontojn – ne privatajn, sed sociajn, ŝtatajn. Kaj se sen mi – ili ankoraŭ estos.

La 21-a de oktobro 1941
Mi plian fojon konvinkiĝis, ke kiam homo kunigas en si saĝon, forton kaj belon – li estas bonkora, ĉar li estas liberigita de senpoveco kaj malbeleco.
Kun edzino Ksenija
La 24-a de oktobro 1941
Hieraŭ estis 3 monatoj de kiam forveturis Ksenjo kaj ĉirkaŭ 4 – Jurĉjo. Karaj miaj! Kiel mi amas vin ambaŭ kaj kiom da malĝojo, mankoj kaj suferoj mi igis al vi. Pro kio mi estis bruska al vi, filinjo mia, pro via amo, pro via atentemo kaj abnegacio al mi!
Mia kara filĉjo de Ksenjo! Vi, mia saĝeta, kvieta kaj obeema knabĉjo – vi vidis en mi nur bruskon. Kareso, patra kareso estis por vi granda raro. Ĉu mi ne amis vin? Ne, filĉjo, mi amis! Mi amis profunde kaj plenkore, sed mi ne montris miajn sentojn, volis, ke vi estu plej bona inter ĉiuj! Vi ja estis preskaŭ tia, sed iom specifa, pli komprenebla por la patrino – nia Ksenjo. Se nur la sorto estos al ni inklina, do vi ekvidos en mi alian patron kaj edzon. Mi repagos al vi viajn suferojn kaj vian malfeliĉon. Mi penos fari ĉion, kion nur povos fari homo! Mi esperos, ke ĉio al vi okazos bone.

La 6-a de novembro 1941
Hodiaŭ pasis 10 jaroj de kiam Ksenjo iĝis mia edzino. Kaj unuafoje ni en tiu tago estas dise. Kie ajn mi estis, kien ajn mi veturis, sed en tiu tago mi ĉiam estis hejme. Tiu tago ĉiam estis festo. Hodiaŭ ankaŭ estas festo, sed trista. La tutan tagon estas triste, sopiro tiom premas min, ke mi simple ne trovas lokon por mi. Pardonu al mi mian krudecon kaj fojfoje senkorecon kaj malsentemon. Cetere plejparte tio estis ŝajna. Vi konis tion, kvankam fojfoje grave atentis eĉ mian voĉon. Sed vi amis, do pardonis.
La 20-a de novembro 1941
Kara mia! Kiel bone estus, se vi estus ĉi tie, kune kun mi. Filineto mia, sunjo mia! Vi, nur vi estis kaj estos mia amo, mia vivo! Vi estis por mi sola kaj tia vi estos. Edzinjo mia saĝa! Kiel stulta estas homo, kiam li ne konscias sian feliĉon, kiu troviĝas en liaj manoj. Mi ĉiam estis avara al vi kaj Jurĉjo en teneresprimo. Tio estas spuro de mia infanaĝo. Sed vi sciis, ke mi amas vin kaj sciis, ke ene de mi estas multe da tenero kaj plej profunda amosento al vi.

La 23-a de novembro 1941
Mi amis kaj amas vin ĝis lasta spiro kaj mankas sur la Tero iu, al kiu mi havus tiajn sentojn! Sen ŝajnigo – vi estas al mi pli kara ol vivo, eĉ pli kara ol lumo, sen kiu mi pretas trifoje morti.

La 1-a de decembro 1941
Hodiaŭ pasis 9 jaroj de kiam naskiĝis mia filĉjo – nia filĉjo. La nigreta, kiel mi atendis vin [la filon] antaŭ 9 jaroj. Kaj kiu povis antaŭscii, ke aperos nome vi, kiel mi estis ĝojigita de telegramo pri via naskiĝo. Mi sukcesis alveturi post kelkaj tagoj. Vi estis tiom malgranda, nigreta kaj amata. Tio okazis dum malfacilaj tagoj – tagoj de mizero kaj malsato. Mi tiutempe lernis. Cetere ankaŭ lerni igis min ŝi – nia kara Ksenjo! Kajnur ŝin oni devas danki pri tio! Amiko mia! Se vi ambaŭ estos pli feliĉaj ol mi, do vi Jurĉjo neniam forgesu, ke la patrinjo faris por vi ĉion kaj vi devas ami ŝin kaj gardi la tutan vivon. Ĉu vi promesas al mi tion? Mi scias, ke jes. Sed mi tamen esperas, ke baldaŭ ni ekvidos vin. Baldaŭ tiu tuta aĉularo ekruliĝos reen kaj per sango pagos ĉiujn siajn fiagojn, duoble pli granda sango kontraŭ nia rusa sango. Filĉjo, ŝatu vian patrujon.

La 21-a de decembro 1941
Hodiaŭ mi legis en “La Ruĝa Stelo” [ĉefa armea ĵurnalo de Sovetunio] datita je la 11-a de decembro, ke en Odeso la okupacia potenco estas maltrankviligita de la manko de trinkebla akvo kaj de tio, ke pro tio disvastiĝas epidemioj. Do ne scias mastrumi, bastardoj, en fremda tero, same kiel en la sia. Do ni tamen multon faris por akvoprovizado en la kondiĉoj de la sieĝita Odeso.

La 31-a de decembro 1941
Do, hodiaŭ estas antaŭtago de la 1942-a jaro. La malnova jaro, la jaro de malfeliĉo ne nur privata, sed ankaŭ la plagojaro por ĉiuj sovetaj popoloj. La damnita jaro foriras historien por ke neniam plu revenu. Ne, hodiaŭ ne estos levita glaso por la malnova jaro. Ni gratulos nur la novan jaron, la jaron kiu alportos al ni la venkon kaj kun ĝi feliĉon. Pri tio mi certas. Tio estas tria Novjaro, kiun mi renkontas sen Ksenjo. Sed tiom triste kaj angore ankoraŭ neniam estis. Kvazaŭ perokule mi denove vidas ĉiujn renkontiĝojn dum la tuta nia komuna vivo.
Novgeedzoj Ervier
La renkontiĝo en strikta familia rondo. Modeste, sed pli bone ol ĉiuj aliaj renkontiĝoj ĉu antaŭ, ĉu poste. La pasinta 1937-a jaro estis bona. En Odeso Ksenjo montris sin tia sincera amiko kaj tia amanta edzino kaj patrino, ke eĉ por mi tio estis revelacio. Ni ambaŭ laboris. Jurĉjo frekventis infanĝardenon
[Li] kreskis kaj saĝiĝis. Lia edukado estis tute transdonita al Ksenjo. Ĉi tie ŝi finfine sukcesis krei hejmneston, laŭeble komforte aranĝi ĝin. Ĉi tie, hejme, unuafoje en la vivo mi sentis, ke mi vere estas hejme. Mi strebis hejmen. Ĉi tie mi de tago al tago ĉiam pli forte sentis la amon al Ksenjo. Profundeco de tiu sento ĉiutage pligrandiĝis. Kaj ŝi, filinjo mia, tion sentis, sed ŝi ĉiam amis min pli multe [ol mi ŝin]. Ĉi tie ni interŝanĝis la rolojn. Sed ambaŭ ni amisarde kaj flame. Kaj nia filĉjo! Li kreskadis kaj plifortiĝadis en libera aero, akiradis saĝon, sed restis naiva, ĝisride naiva knabo.

La 31-a de decembro 1941
Vi, kara mia! Vi estis dum la tuta vivo sola, neprofitema amiko, patrino, edzino kaj nur vin sola mi amis ĉiam sincere kaj tenere. Ja kiel eblis vin ne ami – vin, anstataŭinta al mi ĉiujn kaj ĉion. Por ke vi plene komprenu mian senton al vi, necesas klarigi ĝin al vi. Mi volas esperi, ke vi komprenos min kaj ĝuste interpretos. Vi scias, ke laŭnature mi estas bruska, neŝlifita homo, egoisto, egoistego. Kolero, brusko, flamiĝemo iris brakenbrake kun bonkoro. Puno iris kun kompato. Kaj nemalofte mi, perdante bezonatajn al mi aĵojn, enspezojn, monon, mem fordonis ilin al aliaj, eĉ al homoj, kiuj ne estis miaj amikoj.
Amikojn, vi scias, mi ne havis: mi estis tro memstara kaj senkompromisa en disputoj kaj opinioj – tio repuŝis ilin de mi. Neniam dum la vivo mi estis perfidulo aŭ homo kapabla malpravigi ies atendojn. Tamen malferme aganta mi estis senkompromisa: homoj timis [min] nome pro tio.
Mi ja estis plej severa kaj plej multscia kritikanto de mi mem. Mi – senlima egoisto. Bonkora mi estis ofte, sed preskaŭ ĉiam en kazoj, kiam tio estis profitdona al mi pro tiu aŭ alia kialo. Malmolkoreco mia antaŭ kunvivado kun vi ne konis limojn. Interne mi estis malmola kiel presita kalkanumo. Min mi interne amis pli multe ol aliajn, sed de ekstere tio ne videblis: sifiĉis da ruzo [al mi]. Krom ĉio mi estis artisto en la vivo, eĉ en komenco de la kunvivado kun vi. Mi bone sciis kaŝi miajn sentojn kaj nemalofte sub masko de brusko kovris amon kaj inverse, per amo kaŝis bruskon. Sed amis mi vin ĉiam.
Saŝa kaj Maŝa
Do jen, kara mia, amata etulinjo! Tiel estis. Sed mi iĝis pli homeca, malpli egoisma kaj bruska sub via influo. Se mi antaŭe alportis laborajn problemojn hejmen, do dum lastaj jaroj mi estis en laborejo unu homo kaj hejme tute alia – tia, ke se pri tio scius subuloj, do eĉ ne unu inter ili kredus. El severa estro mi transformiĝadis en karesa gaja edzo, malofte patro.
Vi mem ne konas vian prezon. Fieru kara, amata mia. Tia edzino, patrino, homo, amiko kiel vi, estas grava malofteco. Virino simila al vi ne ekzistas. Vi estas bonega homo en ĉio: saĝa, gaja, bonhumora, abnegacia, celkonscia. Por mi vi estis trovaĵo. Vi reforĝis min kaj transformis. Vi igis min lerni kaj faris el mi inĝenieron, pli kulturan homon.
Sunjo mia matena! Steleto mia tenera! Kiu scias, kio atendas nin. Eble mi ĉesos ekzisti: mi ja ĝisfine plenumas mian devon, devon de la ruso, devon de la soveta batalanto. Sciu, ke vi estas netaksebla. Guteto mia! Se estos pli malbone: se ne plu estos Jurĉjo, do mi ĵurigas vin ke vi plu vivu – promesu tion al mi. Por vi, por via vivo mi, homo kiu ne kredis al dio, preĝas ĉiutage, en iu ajn loko, vespere aŭ nokte, enlitiĝante, kaj krucosignas min. Mi kredas, ke vi ĉiuj estos vivaj kaj sanaj.

La 31-a de decembro 1941
Finante la jaron, mi volas fini kaj la taglibron. Mi verkis ĝin sencele: estis multe da libera tempo, multe da pensoj, kaj mankis iuj por dividi ilin. Ĉi tie estas registrita ĉio, kion mi travivis dum tiu tempo.

[1] Stilo kaj ortografio de la dokumento estas plejeble konservitaj. Ĉiuj komentoj en rektaj krampoj estas fare de la aŭtoro de ĉi artikolo, do S. Belov.
[2] Ksenija Vasiljevna Ervier (1911-1996), edzino de Jurij Ervier.
[3] Jurij – plej aĝa filo de Ervier.
[4] Vjaĉeslav Molotov (1890-1986) – ministro pri eksteraj aferoj (1939-1949) kaj ĉefministro (1930-1941) de Sovetunio
[5] Ĉi kaze temas pri familiara alparolo, ne pri parenceco.
[6] Spiridon Stepanoviĉ Ĉetakov – odesa amiko de la familio Ervier.
[7] Oktobraj festoj – temas pri la soveta ŝtata festo la Tago de la Granda Oktobra Socialisma Revolucio, festita la 7-an de novembro (la revolucio okazis la 25-an de oktobro – laŭ tiama julia kalendaro).

Comments