Tjumeno sub la Stelo de Davido

Komence de la 2000aj jaroj preterirante malnovan domon apud la Tjumena provinca filarmonio mi hazarde levis rigardon al ĝia fasado kaj haltis mirigita: de sur la frontono rigardis min… la Stelo de Davido! Cetere mirigis min ne la simbolo mem (ĝi nur reokupis sian iaman lokon), sed majstreco de la konstruistoj kiuj redonis al la konstruaĵo la originan aspekton, konatan laŭ raraj fotoj nur al malvasta rondo de lokhistoriistoj.


Domo de Brandtoj

Tamen la historia justeco regis ne tre longe. Jam post du tagoj la frontono denove malpleniĝis – la stelo malaperis, kvazaŭ iu timis je nura penso ke iam en Tjumeno loĝis judoj. 


David-stelo jam malaperis

Nu, kion fari, ni lasu tiun stultaĵon al la timemaj ŝtatoficistoj kaj diru la veron: judoj loĝis en la unua rusa  urbo de Siberio. Ili negocis en siaj butikoj, laboris en metiejoj, preĝis en sinagogo kaj tute malkaŝe kaj fiere ornamis fasadojn de siaj domoj sur la Cara (!) strato per la fama biblia simbolo. Do ankaŭ ni rememoru kiel vivis tiu specifa komunumo – la judoj de la malnova Tjumeno.

La Brandtoj
Inter la plej influaj judaj familioj de la urbo antaŭ jarcento estis la Brandtoj, posedantoj de la menciita domo sur la strato Respubliki 36 (ĝis 1918 ĝi nomiĝis la Cara strato). Fondinto de tiu ĉi familio evidente estis Ĥaim Lejboviĉ Brandt, la emerita soldato, aliĝinta al la urba komunumo en januaro 1874.


Domo de Brandtoj, komenco de la 20a jarcento

Ĝenerale al la judoj estis malpermesite loĝi ekster la Setla zono lokita en la okcidentaj partoj de la Rusia imperio (Ukrainio, Belorusio, Baltio). Oni konsideris ilin tro aktivaj kaj lertaj komercistoj kun kiuj ne kapablos konkurenci aliaj etnoj. Plej verŝajne Ĥaim Brandt ricevis loĝpermeson kiel emerita soldato, kiu militservis en Tobolska gubernio kaj decidis resti en la jam konataj lokoj (la leĝo permesis tion). Li edziĝis kaj plenumis unu el la plej gravaj bibliaj ordonoj – naskigis la idojn. Ni scias pri du liaj filoj – Iosel kaj Lejba.


Domo de la sinagogestro Altŝuller

Iosel posedis la menciitan domon ĉe angulo de la stratoj Cara kaj Sadovaja (nun Dzerĵinskogo). En la unua etaĝo troviĝis butiko kie aĉeteblis horloĝoj, juveloj, bicikloj, kudromaŝinoj, gramofonoj, optikaĵoj kaj se kredi al la reklamo la elekteblo estis grandega. La butiko funkciis laŭ kutima por tiu epoko horaro: de la 8a matene ĝis la 7a vespere kaj nur en labortagoj.


Stampaĵo de Altŝuller-vendejo

Similan butikon li havis en la urbo Kurgano, sed tie krom horloĝoj kaj oraĵoj vendeblis ankaŭ la “grena pano”. La firmao de Iosel havis reprezentejojn en Moskvo (en la strato Varvarka) kaj Berlino (en Little-Strasse). Do la komerco prosperis kaj sufiĉis por ne zorgi pri ĉiutaga manĝo por la infanoj, kiuj vere abundis en la familio.


Juda tombo en Tjumeno

Iosel Brandt havis kvar idojn, sed al lia frato Lejba ties juna edzino Ĥanna jam antaŭ sia 30-jariĝo naskis naŭ heredontojn: Girŝ, Benjamen, Jona, Elija, Israelo, Abrahamo, Boruĥ, Mordeĥaj, Jozefo kaj Noĥim. Kvar el ili mortis en la beba aĝo, kio estis normala afero por tiu tempo.


Paroĥeto el Tjumena sinagogo

La frato Lejba ankaŭ sukcesis kiel komercisto – li havis en Tjumeno kaj Tobolsko butikojn de pretaj vestoj, kie aĉetumis ĉefe mezaklasanoj, ne kapablaj mendi la vestojn ĉe tajloro. Rimarkindas ke en reklamafiŝoj li fiere nomis sian firmaon, fonditan en 1885, “la plej malnova kompanio de Tjumeno”.


Domo de dirigento Bejn

La domo de Iosel Brandt konserviĝis ĝis niaj tagoj, kvankam ĝia aspekto grave ŝanĝiĝis. Malaperis balkonetoj en la dua kaj tria etaĝoj, la enirejo estas translokita, ne plu videblas plurmetraj literoj “I. Brandt”, kiuj ornamis la orientan muron. Do ĉu havis ŝancon postvivi la Stelo de Davido? Ĝi apenaŭ povus plendi pri sia sorto, ĉar ĝis antaŭnelonge atenta observanto povus trovi sur la frontono konturojn de la antikva simbolo, heziteme forigita unue en la komunisma kaj denove en la kapitalisma periodoj.


Sinagogo, la 1990-aj jaroj

Similaj steloj videbliĝis sur la fasadoj de la apuda domo de Ŝajĉik (nun en ĝi troviĝas la filarmonio) kaj sur la domo de Mendel Overŝtejn, kio neniel ĝenis carajn ŝtatoficistojn, nek ortodoksa-islaman loĝantaron…


Domo de Ŝajĉik, la 1930-aj jaroj

Ni ne scias kiaj estis rilatoj inter la Brandtoj kaj la sovetia potenco. Somere 1918 Lejba Ĥaimoviĉ ricevis jenan mesagon: “La Konsilio de la Urba mastrumado petas vin pruntedoni portempe – por du aŭ tri tagoj – liniilon, kiu estos redonita al vi. Prezidanto de la Konsilio”. Ĉu la negocisto ne donis al la komunistoj tiun liniilon aŭ ĉu donis, sed malĝustan – apenaŭ ni iam ekscios tion. Sed ni centprocente certas pri alia afero: la domo de Brandt estas forprenita dum la ŝtatigo kaj neniam redonita al siaj posedantoj.

La Overŝtejnoj
Ĉe la angulo de la stratoj Respubliki kaj Kirova (antaŭe – Vojnovskaja), kontraŭ la Instituto pri kulturo staras duetaĝa domo kun litero “T” sur la frontono. Nun tio estas nura teknikejo de la telefonstacio, sen afiŝo kaj publika enirejo, do nenio sugestas ĝian iaman gloron. Tamen antaŭ cent jaroj ĝi estis la koro de domaro de plia juda negocisto – Ŝloma Mendeleviĉ Overŝtejn. En la supra parto troviĝis filio de la Rusa por ekstera komerco banko, je la unua etaĝo situis apartamento de la posedantoj kaj ilia butiko de pretaj vestoj.


Domo de Overŝtejnoj, la 1930-aj jaroj

Antaŭuloj de Ŝloma plej verŝajne venis al Siberio en katenoj kaj estis setligitaj en Jalutorovska distrikto, de kie poste translokiĝis al Tjumeno. Komence de la 20a jarcento tio estis jam prospera familio kun forta ekonomia bazo.


Ĉi tie staris mikveo

Estante influa homo, Ŝloma Overŝtejn foje rolis kiel reprezentanto de la juda komunumo en intertraktoj kun la urba potenco. En 1900 li kun Iosel Brandt ricevis permeson konstrui mikveon – specialan ejon, kie la judinoj ĉiumonate faras ritajn sinbanojn. La severa judisma tradicio postulas ke akvo en mikveo estu flua kaj freŝa, do ĝi estis konstruita en la Laminskij raveno, kie la strato Herzen kruciĝas kun la Polica strato (nun – Turgenev). Laŭ rememoroj de maljunuloj tie ankoraŭ en la 1940aj jaroj fluis rojo, kiu provizis per akvo apudajn domojn kaj la “judan banejon” kiel oni foje nomis mikveon. Dum la lasta duonjarcento la raveno grave vastiĝis, englutinte plurajn domojn, inkluzive la tjumenan mikveon.


Domo de Overŝtejnoj, la 1990-aj jaroj

Tamen la domo de la Overŝtejnoj plu staras, postvivinte siajn unuajn posedantojn. En 1918 la bolŝevistoj ŝtatigis ĝin. La negociista edzino Ĥavva Davidovna skribis leterojn kaj petojn, sed sen videbla rezulto kaj post unu jaro fuĝis kun retiriĝantaj blankarmeaj trupoj. Ŝloma sukcese postvivis la tumultajn jarojn de la Enlanda milito en Tjumeno kaj eĉ trovis en maljunaĝo la novan familian feliĉon, edziniginte la 30-jaran rusinon Nadeĵda Pavlovna. Tamen reveni al sia domo li jam ne povis – baldaŭ tie eknestis la telefonstacio kaj plejparto de la domaro estis ebenigita kiel nebezonata.


Domo de Overŝtejnoj, la 1990-aj jaroj

Dum iu tempo la Davido-stelo ankoraŭ beligis la frontonon, memorigante pri ties iamaj mastroj. Poste ĝi estis forigita, restis nur spuro, sufiĉe bone videbla. En la 1990aj jaroj ĝian lokon okupis litero “T” (la iniciaĵo de la telefonfirmao Tjumentelekom), kiu jam baldaŭ perdis sian signifon kun likvido de la kompanio. Samtempe surloke de la malaperinta balkono estis kreita iu stranga pastiĉo.

Sinagogo
Tamen ne estingiĝis lumo de la Davido-stelo, kiu plu brilas super Tjumeno, kvankam ne en la ĉefa strato, sed tre apude – sur tegmento de sinagogo en la Kirov-strato. Ĝi estis solene malfermita la 26an de aŭgusto 1912. En la ceremonio partoprenis la plej influaj homoj de la urbo kaj la urbestro Andrej Tekutjev, kiu grave kontribuis al la konstruado, propramane tranĉis la malferman rubandon.


Tjumena sinagogo

En 1930 la sinagogo estis fermita, same kiel plejparto de la urbaj preĝejoj, “laŭ petoj de la judoj-laboristoj” kaj post jardekoj de neglekto la konstruaĵo grave kadukiĝis. Falis la tegmento, rompiĝis la planko, subteraj akvoj detruis la fundamenton…


Sinagogo en la 1990-aj jaroj

Sed foje mirakloj okazas kaj en 2001 denove ekbrilis lumo en la restarigita sinagogo. Dum la malferma ceremonio la ĉefa rabeno de Rusio Adolfo Ŝajeviĉ kaj la urbestro Stepan Kiriĉuk kune najlis ĉe la enirejo mezuzon, gardanton de la juda hejmo. 


Tjumena sinagogo

Eksonis vortoj de biblia preĝo, la volvolibro Torao revenis al la destinita por ĝi niĉo kaj la stelo de Davido denove brilas super la malnova siberia urbo kie jam pli ol kvar jarcentojn kunloĝas pace la ortodoksuloj kaj katolikoj, islamanoj kaj judoj.

Comments