Tjumeno: du vizaĝoj de la milito

Ekde la unuaj tagoj de la Granda Patruja milito Tjumena regiono estis en la profunda ariergardo. La malnova Tjumeno ne spertis aeratakojn, ne okazis bataloj sur stratoj de la urbo Iŝimo. Faŝistoj ne sturmis fortikaĵojn de la Tobolska Kremlo kaj tankoj kun hokokrucoj ne lasis spurojn en Jamala duoninsuloTamen tjumenanoj partoprenis alian batalon kaj multe pagis kontraŭ la Venko.


Oni survestis peltojn soldatajn
Je la unuaj tagoj de la milito, kiu komenciĝis por nia lando la 22an de junio 1941, la Ruĝa armeo estis preskaŭ tute frakasita. Centmiloj da batalantoj pereis aŭ estis militkaptitaj. Faŝistaj hordoj senhalte impetis orienten, dispremante lastajn rezistejojn. Dum la unuaj kvin tagoj ili trairis preskaŭ duonon de la vojo al Leningrado. En granda danĝero estis Moskvo kaj Kaŭkazo. La lando urĝe bezonis soldatojn.
Inter la unuaj alvokon de la patrujo respondis siberianoj. Jam fine de septembro 1941 estis formita la 368-a pafista divizio. Soldatojn oni kolektis tra la tuta Okcidenta Siberio, sed stabejo troviĝis en Tjumeno, en la strato Volodarskij, 20. Komence de novembro la divizio envagoniĝis kaj ekveturis okcidenten.
Sian unuan batalon tjumenanoj partoprenis inter Ladoga kaj Onega lagoj, kie alfrontis ilin la finna armeo. Niaj samlokanoj forpelis tiujn aliancanojn de la vermaĥto kaj finis sian batalvojon en la urbo Kirkenes (Norda Norvegio). Memore al heroaĵoj de la tjumenaj batalantoj apud la 14-a lernejo en la strato Gribojedov estis starigita la monumento.
En aprilo 1942 en la tjumena ĉionvendejo (hodiaŭ tiuloke troviĝas la vendocentro “Moskvo”) ekfunkciis stabo de la 7-a eksterma brigado. Post nur du monatoj tjumenaj “ĉasistoj kontraŭ tankoj”, armitaj per uralaj kanonoj kaj tjumenaj bombokanonoj, ekveturis al fronto. Sekvos la batalo ĉe Kursko, liberigo de Kievo kaj fine ekstermo de restaĵoj de la faŝistaj bandoj en Ĉeĥoslovakio.
Nemalmulte da malamikaj tankoj bruligis ankaŭ batalantoj de la 6-a eksterma brigado, kies stabo troviĝis en la duetaĝa 2-a lernejo en la strato Vodoprovodnaja. Pri la germana kapitulacio ili ekscios en Drezdeno, festante tiun eventon per salutado el la tuta armilaro.
Sed ne ĉiuj spertos la ĝojon de la Venko. Amara sorto trafis batalantojn de du divizioj, veturintaj al fronto el la urbeto Iŝimo. Ĝis marto 1942 tie estis formita la 783-a regimento de la 229-a pafista divizio de la dua formado. Iŝimanoj devintus anstataŭi batalantojn de la unua formado de tiu divizio – ĝi havis la saman numeron kaj estis preskaŭ tute ekstermita apud Smolensko. La nova divizio enhavis medicino-sanitaran batalionon. Ĝi konsistis el volontulinoj, trapasintaj nur mallongan instruadon - fronto ne povis atendi.
La 1an de majo milittrajno ekveturis de la fervojstacio Iŝimo. Ĝiaj pasaĝeroj sciis, ke atendas ilin kruelaj bataloj, ke perdoj ne eviteblos kaj iuj el ili pagos la plej altan prezon por libereco de sia patrujo. Sed eĉ plej panikemaj apenaŭ imagis, ke vivoj de plejparto da rekrutoj finiĝos post nur tri monatoj…
La 25an de julio 1942 en la riverkurbiĝo de Dono kvin batalionoj de la 229-a divizio alfrontis la pinton de la atako de tri vermaĥt-divizioj, kiuj impetegis al Stalingrado. El 10 miloj da batalantoj nur 750 sukcesis atingi la dekstran bordon de Dono. En “kaldrono” pereis preskaŭ la tuta medicino-sanitara bataliono. Inter ties batalantoj estis Valerija Gnarovskaja, la 19-jara junulino ricevinta la Stelon de la Heroo de Sovetunio (postmorte). Hodiaŭ la nomon de la kuraĝa flegistino portas unu el stratoj en la Suda mikrodistrikto de Tjumeno.
Tragika estis la sorto de la 384-a divizio, ankaŭ formita en Iŝimo. Februare 1942 ĝi estis sendita al la urbo Staraja Russa, kies arbaroj kaj marĉoj iĝos  grandega amastombejo. Same pereis la 1276-a pafista regimento, kiu eniris tiun divizion kaj estis formita precipe el loĝantoj de la urbo Jalutorovsko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, pro kio en la divizio oni nomis ĝin la “Jalutorovska”. Dum kruelegaj bataloj falis preskaŭ ĉiuj siberiaj rekrutoj. Pro grandegaj perdoj en decembro restaĵoj de la divizio estos malformitaj.
Pluraj tjumenanoj batalis ankaŭ en aliaj divizioj, brigadoj kaj regimentoj. Multaj el ili servis en la Ruĝa armeo jam ekde la “granda rekrutigo” de 1939, kiam soldatajn paltojn surhavis la generacio de 1919-1921. La malaperinta generacio…

La fronto tjumena, industria
Ekstraordinara firmeco de sovetaj soldatoj, kiuj ne ĉesigis rezistadon eĉ post plena ĉirkaŭigo, malagrable konsternigis la germanojn eĉ je unuaj tagoj de la milito. En taglibroj kaj leteroj de la mirigitaj alvenintoj ĉiam pli ofte aperadis vortoj pri “frenezaj rusoj”, kiuj batalas “kontraŭ reguloj” kun “neklarigebla azia fervoro”. Tamen baldaŭ la faŝistojn atendis plia elreviĝo, grandecon de kiu ili pritaksos poste.


Konkerinte je la unuaj tagoj de la milito ĉefajn industriajn regionojn de la lando, ili estis certaj pri neevitebla ruiniĝo de la soveta ekonomio. En ariergardo de la vermaĥto restis la konkerita Eŭropo kun ties povega industrio. Malantaŭ la Ruĝa armeo situis multe malpli evoluintaj Uralo kaj Siberio.
Sed tiam okazis miraklo, kiun neniam spertis la tutmonda historio. Dum kelkaj monatoj en Siberio aperis centoj da novaj fabrikoj kaj al la fronto ekruliĝis senfinaj vagonaroj kun minoj, mitraletoj, bombokanonoj, tankoj, torpedŝipoj. La marŝalo Georgij Ĵukov ne troigis, kiam li nomis tion la “plej granda batalo en la tutmonda historio”. Tie estis ankaŭ nia, tjumena fronto…
Fundamenton de la nova siberia industrio konsistigis evakuitaj entreprenoj. Multaj el ili restis ĉi tie post la milito kaj iliaj nomoj nun estas bone konataj al tjumenanoj. La ŝipkonstrua uzino produktis torpedŝipojn kaj raketkapojn por “Katjuŝa” (la germanoj nomis ĝin “Stalin-orgeno”). La antaŭuloj de la uzino “Strojmaŝ” (“Konstruaj maŝinoj”) faris bombojn kaj bombokanonojn. En hangaroj sur la Bazara placo oni konstruadis el la tjumena krucligno glisaviadilojn, en la tereno de bierfabriko oni muntadis motorciklojn. Kiom da vivoj savis la kuraciloj de la Tjumena kemio-farmacia uzino! Cetere sorto de tiu ĉi entrepreno meritas apartan rakonton.


En novembro 1941, kiam super la ĉefurbo ekpendis reala minaco de okupacio, la Moskva kemio-farmacia uzino estis evakuita al Tjumeno. Unue oni planis setligi ĝin en konstruaĵoj de la bierfabriko, sed tiun teritorion jam okupis la motorcikla uzino, alveturinta el Taganrogo. Do oni urĝe translokis ĝin al tereno de la mebla fabriko kun la bono nomo “Pobeda” (“La venko”) en la transrivera parto de la urbo.
Tempo por translokiĝo estis ne tre bona, sed la milito trudis siajn regulojn kaj fronthospitaloj ne povis atendi plu. La vintro de 1941-1942 estis la plej severa en la 20a jarcento kaj tjumenanoj plene sentis ĝian humoron. En la donita por la uzino tereno mankis akvodukto, kanalizo kaj elektro. Ĉe 30-grada frostego oni faris fajrojn kaj per akrigitaj ŝtalaj stangoj batis la apenaŭ varmigitan teron – tiel aperis fosaĵoj por fundamentoj de la unuaj konstruaĵoj. Foje laboristoj trovis malnovan kavon kun tanaĵoj, kiu restis post unu el multegaj ledfabrikoj, de antaŭlonge funkciantaj en la transrivera parto de la urbo. Post jaroj tiuj restaĵoj premiĝis je densan amason, dikan je 1,5 metro.
Teknikaĵoj preskaŭ tute mankis kaj eĉ vaporkaldronegon pezan je 15 tunoj oni trenis de la ŝipkonstruejo laŭ rivera glacio sur speciala sledo, kiun jungis homoj kaj ĉevaloj. La vojo estis malproksima – preskaŭ 2 km kaj dum tuta itinero oni anticipe dikigis glacion, ĉar la ŝarĝo estos tro peza. Cetere la kaldronego mem estis sufiĉe grandaĝa, kion pruvis 24 flikaĵoj sur ĝia surfaco – sed kiu pensis tiam pri tiaj bagatelaĵoj?
Aparataro de la fabriko estis ege modesta. Kuracilojn oni faris en gisaj emajlitaj kristalujoj, enmasonitaj en brikajn fornojn hejtitajn per brulligno. Jam komence de 1942 la unuaj tjumenaj kuraciloj estis senditaj al la fronto.
Foje laboristoj de la fabriko plenumis nekutiman taskon. Fine de 1943 venis peto de la urba elektrostacio. Kerno de la problemo estis, ke en tuboj de ĉiuj kvin kaldronegoj aperis grandaj krustoj kaj oni malsukcesis forigi ilin mekanike. Tiam kemiistoj de la fabriko aranĝis specialan “acidan vaporigon”. Dum tri tagoj krustoj estis plene forigitaj kaj la elektrostacio plu funkciis je normala reĝimo.

Ŝtalaj homoj de la Tjumena fervojo
Apartan taskon alfrontis tjumenaj fervojistoj. Dum kvar militaj jaroj, senĉese bruis reloj kaj fajfis hupoj de vaporlokomotivoj. Okcidenten rapidis vagonaroj kun rekrutoj, armiloj, manĝaĵoj kaj vestoj. Renkonte al ili elanis trajnoj kun vunditoj, rifuĝintoj, aparataroj de evakuitaj entreprenoj. Ĉiu ŝarĝo estis grava, ĉiu kazo – aparta kaj rompo de horaro estis konsiderata sabotaĝo. Multaj estroj de fervojaj stacioj havis sub labortabloj sakojn kun biskotoj kaj varmaj vestoj – por esti preta kaze de aresto. En aprilo 1943 sovetaj fervojoj transiris al militstato. Tio signifis ke ĉiuj fervoijistoj estis oficiale mobilizitaj kaj ne plu povis laŭplaĉe ŝanĝi laborlokon.

En 1941 al la fervojstacio Tjumeno alveturis la nekutima vaporlokomotivo – FD N 21-3031. De centoj da similaj trajnoj distingis ĝin batalsperto, kiun konfirmis splitotruoj sur ŝelo de la kaldronego. Oni riparis la “frontulon” kaj denove starigis ĝin sur relojn. Nur en 1986 ĝi finis sian longan karieron kaj okupis honoran lokon sur la piedestalo apud la kulturcentro “La fervojisto” en la strato Pervomajskaja.
Sed la tjumenaj fervojistoj ne nur stiradis kaj riparadis trajnojn. En vagona remizo oni ankaŭ produktadis bombojn kaj eĉ muntadis famajn Ŝpagin-mitraletojn. Tiu vaste konata armilo de la Ruĝa Armeo distingiĝis ne nur je altaj batalkvalitoj, sed ankaŭ je ega simpleco de fabrikado. El 87 detaloj nur fusto bezonis mekanikan prilaboron, por ĉiuj aliaj sufiĉis malvarma stampado. Danke al tio la mitraleton oni povis produkti preskaŭ ie ajn.


Apartan rakonton meritas la trajno-banejo, konstruita en la fervojstacio Tjumeno en januaro 1942. La frontlinio moviĝis tre rapide kaj soldatoj ofte ne havis tempon por aranĝi tradician banejon. Trajno-banejo estis facile movebla, do multe pli taŭgis por milita tempo.
Tjumenanoj laŭ propra iniciativo kolektis monon kaj konstruis trajnon, konsistintan el 10 speciale aranĝitaj vagonoj. La unua servis kiel senvestiĝejo, kie batalantoj lasis la vestojn kaj tra varmizolita vagonplatformo trairadis al la vagono-ŝvitejo kaj la vagono-duŝejo, kiuj povis samtempe akcepti ĝis 52 homoj. Poste sekvis la vagono-vestiĝejo, kie batalantoj ricevadis desinfektitajn suprajn vestojn kaj purajn tolaĵojn, povis forrazi plurtagan haregon kaj aŭskulti radion.


Al fronto la trajnon ekkondukis la volontula skipo subestre de la 56-jara Ivan Sadakov, la plej aĝa kaj sperta maŝinisto de la urbo. La sorto de la siberia trajno estis feliĉa kaj, veturante post trupoj de la Ruĝa Armeo, ĝi foriris tre okcidenten. En ĝi forlavadis tranĉean koton batalantoj de multaj frontoj kaj divizioj. Ne disdegnis la surradan banejon eĉ oficiroj de la stabo de la marŝalo Georgij Ĵukov.
Foje ĉe Stalingrado la trajno akceptis nekutimajn vizitantojn – militkaptitajn germanojn el la frakasita armeo de Paulus. Post longa blokado ili grave pedikiĝis kaj alportis infekton, kiu mortigis unu el vagonmajstroj. Baldaŭ tjumenanoj denove renkontiĝos kun tiuj klientaĉoj, grave taŭzitaj kaj perdintaj iaman brilon… sed pri tio oni diru iom poste.
La tjumenajn fervojistojn sekvis iliaj kolegoj el Iŝimo. En 1942 en tiu urbeto estis konstruita la kirastrajno “Patrioto”, sorto de kiu estas ne mapli rimarkinda.
La unuaj rusiaj kirastrajnoj estis produktitaj dum la Unua mondmilito en la Putilov-uzino, multaj el ili bataladis en frontoj de la Enlanda milito. Dum la Dua mondmilito en la Ruĝa Armeo funkcis pli ol 500 kirastrajnoj, kiuj plian fojon pruvis siajn efikecon kaj batalkapablon.


Tio estis vera fortreso sur radoj – moviĝebla kaj malfacile damaĝebla. La koron de kirastrajno konsistigis kirasita vaporlokomotivo, en kiu troviĝis komandestra ĉambro. Ĝi estis malofte uzata kiel tirveturilo, ĉefe dum batalado aŭ lernopafado. Dum manovroj kaj longaj veturadoj ĉefan laboron plenumis ordinara vaporlokomotivo. Ĝi ne estis kiraskovrita, do fervojiistoj nomis ĝin la “nigra”. Ĝin sekvis kirasplatformoj kun povaj haŭbizoj, platformoj de kontraŭaviadila defendo kaj kelkaj kontrolaj platformoj kun reloj, ŝpaloj kaj aliaj ripariloj.


Batalbapton la iŝima kirastrajno ricevis en 1943, kiam ĝi subtenis per pafado sovetajn trupojn, batalantajn ĉe Kursko. Dum ses tagoj la brigado de “Patrioto” rebatadis senĉesajn aeratakojn, neniiginte kelkajn malamikajn aviadilojn. Batalado okazadis preskaŭ seninterrompe, oni ne povus eĉ pensi pri ripozo kaj damaĝitan vojon riparis sub pripafado de malamika aviado.
Poste estis transriveriĝo de Dnepro, liberigo de Kievo, Izjaslavlo, Ŝepetovko, dekoj da fervojaj stacioj kaj stacietoj de la liberigata Ukrainio. La fronta biografio de la iŝima “Patrioto” finiĝis en junio 1944, kiam ekservis novaj kirastrajnoj kun pli povaj artileriaj sistemoj.

Milito finiĝis
La milito estis plurflanka evento, kies ĉiu partoprenanto havis siajn venkojn kaj malvenkojn, kaj ĝian finon ĉiu ankaŭ alfrontis malsame.
Jam komence de la milito plejparto da tjumenaj laborkapablaj viroj estis senditaj al la fronto. En ariergardo restis ĉefe maljunuloj, virinoj kaj infanoj. Samtempe en la regiono aperis dekoj da novaj entreprenoj, kiuj urĝe bezonis laboristojn. Labortempo plilongiĝis ĝis 12 horoj, foje ĝis 20. Aperis brigadoj da lernejanoj, kiuj laboris po 4 horoj tage, sed daŭre sentiĝis manko de laborfortoj. Helpo alvenis neatendite…
En 1942-1943 en la regiono aperis la unuaj tendaroj por militkaptitoj. Poste ili estos konstante kompletigataj. La Ruĝa Armeo ĉiam pli ofte transiris al ofensivoj, post kiiuj miloj da senarmigitaj reprezentantoj de la “supera raso” humile direktiĝis al la fora Siberio. Por multaj el ili temis pri la vojaĝo unudirekta…
En Tjumeno eksajn batalantaĉojn oni distribuadis tra tendarsekcioj, situantaj en la urbo kaj ekster ĝi. Ekzemple la sekcio N 3 troviĝis en lignodeponejo “Vinzili”, N 4 – en torfoentrepreno “Borovoje”, N 5 – en la vilaĝo Lebedjovka, N 8 – en la Jalutorovska lignouzino. Kelkaj grupoj da militkaptitoj laboris en agrokulturejoj de la tendaro en la vilaĝoj Ĉerviŝevo, Goroŝinka kaj Posoĥovo. Plejparton da “gastoj” konsistigis la germanoj, kvankam oni povis renkonti ankaŭ hungarojn, italojn, kroatojn, slovakojn kaj aliajn eŭropanojn. Cetere la italoj kaj hungaroj estis en Tjumeno nelonge, jam aŭtune 1943 ili estis transportitaj al Uzbekio.

Vivkondiĉoj de militkaptitoj estis nemalbonaj. Labortempo daŭris nur 10 horojn – ekde la 8a ĝis la 18a. Trifoje en monato ili ricevadis ripoztagon. Multe pli kruela estis malsato, kiu forportis vivojn da multaj el ili. Severaj estis ankaŭ siberiaj frostegoj, kiujn militkaptitoj ofte renkontis en somera uniformo. Sed tio estis malfacilaĵoj, kiujn tiutempe spertis ĉiuj tjumenanoj. Apenaŭ tiuj "superhomoj" povus atendi pli varman akcepton en la lando, kiun ili mem ruinigis.
Dum longa tempo ne ekzistis aparta loko por entombigi mortintajn militkaptitojn. Kutime tio okazis en tendara tereno aŭ proksime de ĝi. Parto da ili estis enterigitaj en la apudurba plantejo, aŭ ĉe la randoj de la Tekutjeva kaj Parfjonova tombejoj. Hodiaŭ ĉe la lasta staras memorkruco kun la surskribo en la rusa kaj germana: “Ripozu en paco”.
En 1945 la tendara reĝimo estis iom mildigita. La militkaptitoj komencis pli ofte vizitadi la urbon, oni eĉ estis devigitaj enkonduki diferencigajn flavajn galonojn. Ili konatiĝis kun Tjumeno, aĉetumis kaj fojfoje eĉ amindumis kun lokaj junulinoj. Sed plej ofte humuliĝintaj eŭropanoj simple petadis manĝaĵojn aŭ interŝanĝadis ilin kontraŭ soldataj bagatelaĵoj. Nemalmulte da poŝtranĉiloj kaj buŝharmonikoj transiris al manoj de tjumenaj knaboj.
Ĝis aŭtuno la tendaron forlasis la rumanoj, revenigitaj hejmen por konstrui socialismon. Baldaŭ okcidenten direktiĝis pliaj vagonaroj. En 1947 estis likvidita la tendarsekcio en la vilaĝo Borovoje, en 1948 - en la lignofabriko “Ruĝa Oktobro”. En aŭtuno de la sama jaro Tjumenon forlasis ĉiuj tendaranoj. Malaperis la lasta signo de la plurjara tragedio. Nun ĉiu tjumenano povis diri: la milito finiĝis.

Comments