Ĉiu
loĝanto de Tjumeno konas tiun familinomon – la Tekutjev-tombejo delonge iĝis parto de la
urbo kaj meze de la 2000aj jaroj laŭlonge de ĝi aperis Tekutjev-bulvardo. Tamen
malmultaj konas liajn verajn meritojn kaj pekojn, kiuj abunde markis tiun ĉi
kontraŭdiran figuron. Ni provos respondi malfacilan demandon: kiu estis Andreo
Tekutjev – la negocisto, urbestro, mecenato kaj samtempe (laŭ iuj opinioj)
ĉevalŝtelisto, koruptulo kaj monfalsiganto.
Memlernanto
Jam dum la
vivo de la riĉulo, la tjumenanojn turmentis enigma origino de lia bonhavo.
Andreo Tektujev klarigis ĉion per ŝvitiga laboro kaj komerca talento, kiun li
sendube havis. La filo de simpla kamparano el vilaĝo Borki situanta apud
Tjumeno, li neniam sisteme lernis kaj ĝis la 12a vivojaro restis tute
senalfabeta. Poste li memstare lernis legi kaj skribi, dum lia patro ĝis la
fino de sia vivo anstataŭ la subsrkbio desegnis en la dokumentoj kruceton.
Andreo Tekutjev |
Ekde
infanaĝo Tekutjev laboris. Unue li helpis al la patro prilabori kaj vendi ledojn,
kaj post la 12-jariĝo estis sendita kiel komizo en panvendejon de negocisto
Danĉenkov. La vivo mem estis lia lernejo kaj ĝi estis severa. “Ĝis la 15a
vivojaro oni ne donis teon al ni” rememoris li poste. “Dum tagmanĝo oni donis
al ni salitan viandon kaj malnovan kvason, jam acidiĝintan, nur simplan sekalan
panon ni havis senlime kaj plenigis poŝojn per ĝi, en dimanĉajn tagojn ni
vendadis, konis neniun ripozon krom nokto” malĝoje suspiris la maljunulo.
Oni povas
imagi, kiom grandaj estis liaj komercaj talentoj se jam post tri jaroj la
15-jara junulo iĝis la ĉefa komizo. Tamen lia ĝojo daŭris nelonge. Post ekscii
ke la filo respondecas pri la tuta vendejo kaj havas subulojn, kiuj estas
duoble pli aĝaj kaj povus pro envio fari maĥinaciojn, la patrino tuj impetis
por liberigi la filon el fortaj brakumoj de la komerco.
La
renkontiĝo estis ne tro agrabla. La mastro, kiu tute ne deziris perdi la
valoran kunlaboranton, kun balailo enmane atakis la zorgitan panjon, sed fine
fiaskis – ŝi forprenis sian Andreon. Rimarkindas, ke poste Danĉenkov, la
freneza kartludanto, forludis ĉion, deklaris sin bankroto kaj fermis la
komercon.
Nia heroo
baldaŭ revenis al la vendado, sed tiam pri la komercisto-komencanto rememoris
la ŝtato – Andreo Tekutjev estis rekrutota. Tio signifis ke sekvajn 12 jarojn
li marŝos kun fusilo enmane, manĝos maldensan supaĉon kaj dormos sur duraj
lignotabuloj, sin kovrante per soldata pelto (litaĵoj aperis en la rusa armeo
nur en 1905).
Tjumenaj friponoj priludas generalon |
Oni
povintus trovi “anstataŭulon” – sentiman bubon, pretan anstataŭi la rekruton
kontraŭ granda pago. Sed mankis mono al Tekutjev. Li ne trovis feliĉon en la
familia vivo, denove kverelis kun la patro, do ĉio estis fuŝe… Helpis amikoj –
ili kolektis mil rublojn por dungi anstataŭulon kaj la problemo estis solvita.
Unu el la
amikoj, posedanto de vendejo Timofejenkov, ankaŭ eksa komizo de Danĉenkov,
proponis al Tekutjev laboron – necesis vendi sur Bazara placo en Tjumeno cent
sakojn da krupĉatka – altkvalita, sed
multekosta fajna faruno. Ĝi kuŝis en deponejo jam kvar monatojn kaj ŝajnis ke
tute ne eblas forvendi ĝin.
Bazaro en Tjumeno |
Por
distribui sabate dek sakojn kaj gajni la unuajn 5 rublojn Andreo Tekutejov, laŭ
liaj vortoj, agis “aroge”. Post ses semajnoj li vendadis en du bazaraj tagoj
(vendredo kaj sabato) po ĝis 500 sakojn kaj havis du subulojn. Sian kapitalon
li kreis laŭvorte per ŝvito kaj sango. La kamparano distingiĝis je neimagebla
forto kaj ofte persone metis sur koĉojn de aĉetintoj farunajn sakojn po 80 kg
pezajn, foje kaptante po du sakojn samtempe. Foje sekvan tagon sango fluis el
la nazo, sed pura profito en du tagoj atingis 300 ĝis 600 rublojn, kio pravigis
ĉiujn zorgojn.
La Cara strato |
Poste li
sukcesis organizi pograndajn aĉetojn el Kurgano kaj Ŝadrinsko, malfermi kelkajn
vendejojn, konstruigi muelejon. Sed eĉ post havi du budojn, la fortika
negocisto plu staris semajnfine sur ĉaroj en Bazara placo por vendi farunon kaj
en aliaj tagoj falĉis fojnon, transportis brulŝtipojn kaj plugis ĝis 50
hektarojn. Grandaj sumoj fluis tra liaj manoj, tamen la komerco estis aranĝita
tre simple kaj baziĝis ĉefe sur persona konfido.
Partneroj
kredis al Tekutjev, do sendis varojn sen antaŭpago kaj eĉ sen kvitancoj kaj
kontraktoj – “ili komprenadis miajn karakteron kaj konsciencon” diris li. Tamen
estis en la biografio de nia heroo epizodo, kiu iom fuŝis tiun senriproĉe
respektegan bildon.
Ĉu monfalsisto?
Tio okazis
en 1864, kiam la komerca kariero de Andreo Tekutjev nur komenciĝis. Tiutempe la
jam konata al ni Timofejenkov proponis al li krom faruno provi sin ankaŭ en
aĉetado de brutaro – la afero fundamenta kaj profita. Tekutjev poste asertis
esti nura agento, diris ke eĉ tiuj damnitaj 800 rubloj estis ne liaj, sed de
Timofejenkov mem, tamen ombro de tiu malnova afero persekutis lin eĉ post
duonjarcento.
Kio okazis
en tiu fora tempo? Baldaŭ post reveno de Tekutjev el Jalutorovska distrikto kie
li aĉetis la brutojn, en Dmitrevska foiro en vilaĝo Osipovskoje aperis falsaj
bankbiletoj por 150 rubloj. Kelkaj kamparanoj atestis, ke ili ricevis tiun
monon kontraŭ bruto, vendita al Tekutjev.
Bazarplaco. Maldekstre legeblas nomo de Tekutjev. |
Komenciĝis
enketado, okazinta en la plej bonaj tradicioj de la rusa justico. La juĝisto
Kolmogorov, fama koruptulo kaj ebriulo, malrapidigis la aferon: pridemandadoj,
kunsidoj, denove pridemandadoj… Alia homo povus malesperiĝi kaj obeeme sekvi,
sed ne tia estis la kruta Tekutejev.
Post ekscii
ke la nova guberniestro Aleksandro Despot-Zenoviĉ aktive komencis elradikigi la
korupton, li prezentis peton pri malrapideco de la enketado. Rezulto estis
antaŭvidebla. Kolmogorov vokis lin kaj diris: “Ĉu vi volas plendi kontraŭ mi?
Do mi finos la aferon en tri tagoj!” Li plenumis sian promeson kaj finis ĉion
en la difinita tempo kaj, laŭ vortoj de Tekutjev, “kun aroganteco al kiu li
kapablis en ebria stato”. Necesis plia plendo kaj nova enketado post kiu la
komercisto estis ekskuzita kaj la juĝisto-fuŝulo mem estis juĝita.
Preskaŭ 30
jaroj pasis antaŭ oni eksciis la veran originon de la falsaj bankbiletoj.
Polico eltrovis situon de la subtera monfabriko – ĉiuj spuroj kondukis al
vilaĝo Krasnogorskoje en Jalutorovska distrikto. Samtempe oni trovis la
suspektulon – Oleg Belĉenko laŭ kromnomo Carjok
(Reĝeto). Lia trietaĝa domo majeste staris sur monteto kaj donis al siaj
mastroj bonegan eblecon trarigardi ĉiujn apudajn vojojn. Ekde 1877 polico
regule vizitadis la riĉan maljunulon, priserĉante la domon kaj pridemandante
ĝiajn loĝantojn, sed mankis konviktaĵoj kontraŭ li.
Kial li
eraris en tiu julia tago en 1893? Ni ne scias, ĉu varmego malstreĉigis lin aŭ
vivojaroj malaltigis atentemon, tamen unu afero estas certa – al tiu polica
atako li estis malpreta.
Polica
asistanto Grozaviĉ trovis ĉion: gravuritajn kuprajn tabulojn, farbojn,
diversajn kliŝeojn kaj eĉ perukon kun barbo. Necesis nur solvi la ĉefan
problemon – trovi mendintojn, kiuj aĉetinte la 25-rublajn bankbiletojn kontraŭ
5 rubloj, distribuadis ilin en foiroj inter kazaĥoj-bestobredistoj.
Cirkulis
diversaj onidiroj, iuj rememoris eĉ la malnovan Tekutjev-aferon kaj demandis,
ĉu tie radikas liaj milionoj? Respondi al tiuj demandoj devis nova enketado, ja
la fuŝinta fabrikanto el Krasnogorskoje estis arestita kaj jam preta al
pridemandado, sed… okazis neantaŭvidebla afero. Lia morta korpo estis trovita
en banejo de la Tjumena prizono – Belĉenko “trovarmiĝis” kiel oni diris tiam.
Post perdi la ĉefan akuziton la enketado kolapsis. Pluraj kamparanoj,
disvastigintaj la falsaĵojn, estis senditaj al punlaborejoj, sed en la popola
memoro la proceso restis nefinita kaj sur Tekutjev falis plia suspekto.
Urbestro
Tamen iama
suspektiteco ne malhelpis al Andreo Tekutjev iĝi en 1899 la tjumena urbestro aŭ
“lord-mayor” kiel oni neformale nomis tiun postenon. Nu… preskaŭ ne malhelpis.
La balotado de la deputitoj de la Tjumena Urba Dumao estis specifa procedo: el
275 voĉdonintoj (laŭleĝe nur bonhavuloj havis voĉdonrajton) venis nur 55. Oni
ripetis la balotadon kelkfoje pro organizaj fuŝoj – jen oni trovis eraron en
kalkuloj, jen troan globon (oni voĉdonis metante globetojn en urnojn). Dum tiu
baraktado la kunvenon lasis 10 voĉdonantoj, do la finan dokumenton subskribis
nur 45 homoj. Tamen la venko estis nerefutebla: Tekutjev ricevis preskaŭ
trioble pli da globoj ol lia antaŭulo Malcev.
Post
malgajni en la balotejo, la kontraŭuloj de la komercisto daŭrigis lukton
“subtapiŝe”, en kancelarioj. Al la guberniestro venis “kondamnaj leteroj”, en
ĵurnalo “Stepnoj Kraj” (Stepa Regiono) aperis “senmaskiga” artikolo. Komenciĝis
oficialaj demandopetoj, enketadoj, ekturniĝis grinca rado de la malnova
burokrata ĉarego. Cetere ĉio ĉi nur prokrastis oficialan inaŭguron de nia heroo
en la urbestra posteno. Li ne permesis senigi sin je la merita venko.
La nova
urbestro komencis sian regadon ekde revizio de la urba mastrumado kaj konstatis
ke ĝia stato estas priplorinda. La librotenado okazis “proksimume”, do dum
pagado al konstruistoj de la Transtjumenka ponto anstataŭ personaj kaj familiaj
nomoj estis skribite simple: “100 labortagoj po 1 rublo, 70 labortagoj po 80
kopekoj” ktp. Apenaŭ mirindas ke elspezoj por tiu ĉi projekto estis troigitaj,
laŭ takso de Tekutjev, almenaŭ je 20%.
Transtjumenka ponto |
Por
konstruado de buĉejo la urbo malŝparis 15 mil rublojn, sed rezulte de tio
aperis dubinda konstruaĵo, duone el putra ligno, prenita post detruado de
malnovaj vendobudoj. Andreo Tekutjev taksis realajn elspezojn de konstruistoj
je ne pli ol 4 mil rubloj.
Cetere
granda laboro estis kutima afero por li, do la urbestro komencis aktivan
reordigadon de sia nova “kompanio”. Li enkondukis novan pagosistemon, laŭ kiu
ĉiu laboristo ricevadis sian salajron persone. La buĉejo estis konstruita
denove, jam el brikoj. Apud ĝi aperis bonkvalitaj deponejoj kaj akompanaj ejoj.
Anstataŭ ŝedoj en Bazara placo elkreskis duetaĝaj brikaj vendejoj. Ĉio estis
konstruata laŭ desegnoj de la urbestro kaj sub lia persona observado.
Naturo mem
decidis surprizi nian heroon. Printempe komenciĝis rapida leviĝo de akvonivelo
de rivero Turo, kio minacis subakvigi la tutan Transriveran urboparton. Mankis
tempo por kunvoki la deputitojn, do Tekutjev prenis al si la tutan respondecon
kaj ordonis altigi protektan termuron.
Tage kaj
nokte daŭris la urĝa laboro. De la rivero blovis akra vento, do oni devis
disdoni vodkon al konstruistoj. Tekutjev mem grave malvarmumis kaj malsanis dum
tuta semajno, kio estis neimagebla afero, se konsideri lian ursan fortikecon.
Poste, kiam la danĝero jam pasis, la Urba Dumao povis nur aŭskulti lian
raporton pri la farita laboro, aprobi la finan kalkulon de elspezoj, kaj danki
la savinton de la tjumena Transriverejo.
Mastro
Tekutjev estis severa,
ofte rigore malcedema. Cetere ĉu indus riproĉi en troa kruteco la
homon, kiu kuraĝis iĝi komercisto en Rusio? Problemoj aperadis ĉiam kaj ĉie kaj
iliaj fontoj apenaŭ ŝanĝiĝis post jarcento – la ĉefa kapdoloro estis la ŝtato
kaj dungitoj.
Kelkfoje en
muelejo de Tekutjev okazis strikoj – laboristoj postulis plene pagi
eksternormajn laborhorojn kaj aboli maljustajn monpunojn. Lokaj bolŝevistoj
disdonis flugfoliojn, en kiuj senmaskigis la “bonfaranton”, diris ke li
konstruigas orfejojn, lernejojn kaj malsanulejojn per laborista mono. Tekutjev
reagis diversmaniere: jen maldungis aktivulojn, anstataŭigante ilin per pli
obeemaj homoj, jen cedis al postuloj.
Vodkofabriko en Tjumeno |
Foje la
kontraŭstaro akiris perfortajn formojn. Andreo Tekutjev maldungis en la muelejo
komizon kaj brigadestron, kiuj fuŝis plurfoje. La ofenditaj eksigitoj decidis
venĝi. Post du semajnoj en supraj etaĝoj de la muelejo ekflamis incendio, kiu
havis terurajn sekvojn – la sesetaĝa konstruaĵo tute forbrulis, same kiel
apudaj ejoj, inkluzive helpomuelejon, deponejon kaj loĝejon.
Menciindas
ke tiu fajra spektaklo kostis al Tekutjev 150 mil rublojn dum liaj malamikoj
perdis nur 100. Tiun sumon prenis por sia “servo” laboristo el lokaj krimuloj,
baldaŭ arestita kaj agnoskinta ĉion. “Mia afero estas prava, sinjoro”
argumentis li al policisto dum pridemandado. “Ĉar mi estas nura laboristo. Oni
ordonis al mi – faru Miŝĉjo”. “Do se oni ordonus al vi ponardi homon, ĉu vi
mortigus?” indignis la ĝendarmo. “Nur kontraŭ 200 rubloj, ne kontraŭ 100”
respondis la rezonema bandito.
Muelejo de Tekutjev |
Ne malpli
danĝera estis por nia heroo loka potenco, ĉar ĝia plej mizera reprezentanto
povintus krei gravajn problemojn por la komercisto. Ekzemplodona historio
okazis en 1892. Kapitano de prizona taĉmento Ronĉevskij denove tro ebriiĝis kaj
diboĉis en la Tekutjev-teatro. Oni ĝentile forkondukis lin surstraten por ke li
enspiru freŝan aeron, Ĉiuj pensis ke tio finos la incidenton.
Sed baldaŭ
ĝi ricevis daŭrigon, tute ne prognozeblan – al vendejo de Tekutjev venis
kuracisto akompane de policisto. Ili deklaris ke en tiu ĉi loko oni vendis al
servosoldato de Ronĉevskij du kilogramojn de aĉa grio, kion rimarkis kuiristino
farinta el ĝi kaĉon. Skrupula priserĉado rezultis en nenio – la tuta grio estis
bonkvalita. Ĉu fino? Kompreneble ne.
Post tri
monatoj komizo el tiu vendejo estis vokita al policejo, kie oni montris al li
manplenon de la damnita grio en buŝtuko. Komenciĝis komplika proceso, la tutan
jaron Tekutjev pasigis en juĝejoj kaj fine malgajnis. Distrikta tribunalo
kondamnis la komizon kaj lian mastron al… enprizonigo!
Poste
Andreo Tekutjev malkaŝe prezentis kialojn de la severa verdikto: “Mi konsideris
la aferon sensignifa, do rifuzis verŝi oleon en kaĉon, sed la kaĉo sen oleo ne
glitis al stomako”. Figura priskribo, sed kiu ruso ne komprenas la alegorion?
Honora civitano
Kreskis
kapitaloj de Tekutjev kaj kun ili kreskis ambicioj de la kamparana filo. Li
ĉiam parolis pri sia modesteco kaj indiferento al famo, sed ŝajnas ke li iom…
troigis. Post fari plian donacon al la urbo Tekutjev ĉiam atente observis, ĉu
liaj meritoj estas rimarkitaj kaj aprezitaj, laŭeble publike. Cetere ni estu
justaj – li havis kialojn por fieri.
En 1879
tjumenaj kuracistoj unuan fojon diagnozis difterion. Kompreneble la malsano mem
jam vizitis la urbon antaŭe, sed lokaj fakuloj ne sciis distingi kaj kuraci
ĝin. Dek jarojn poste en Daudel-ĝardeno estis konstruita difteria hospitalo kun
kvin litoj, de kiu startis la medicina kvartalo en tiu ĉi loko. Tio estis fora
urborando, kie apud Vseĥsvjatskoje (de Ĉies Sanktuloj) tombejo kreis sian
ĝardenon apotekistino Aleksandra Daudel, honore al kiu oni poste nomis la
straton.
Mapo de Tjumeno |
En 1902 tiu
tereno hazarde altiris atenton de nia heroo. Antaŭ unu jaro oni atendis en
Siberio grandan plagon forme de malsufiĉa rikolto. En Tjumeno estis establita
speciala komitato kiu devis kontraŭi altiĝon de grenoprezoj. Tekutjev kiel
komitatano dum iu kunsido promesis donaci al tjumenaj malriĉuloj 160 mil kg da
sekala kaj 80 mil da tritika farunoj kontraŭ fiksa prezo – po 70 kopekojn por
16 kg. Tamen la plago ne okazis, rikolto estis normala, do la grenoprezoj
restis kutimaj kaj la donaco nenecesa.
Sed
Tekutjev estis obstina kaj en januaro 1902 li proponis al la samurbanoj alian
donacon. Anstataŭ vendi al ili malmultekostan grenon li decidis konstruigi
proprakoste hospitalon kaj transdoni ĝin al la urbo. Li plenumis sian promeson.
Post du jaroj en Daudel-bosko aperis duetaĝa brika konstruaĵo por 75 litoj, kiu
ĝis nun servas al la urbo. Ĝi kostis al la komercisto 50 mil rublojn kaj la
urbo reciprokis la bonfaranton per titolo de la honora civitano de Tjumeno.
Kio
instigis la riĉulon – ĉu sincera deziro helpi al la samlokanoj aŭ banala vantemo?
Pri unu afero ni tute certas: li estis tre sentema al siaj donacoj kaj ĉiam
preta repreni, se opiniis ke akceptanto ne meritas ilin. Post jaroj tiu trajto
kreskos kaj eĉ kaŭzos grandan skandalon, sed unuafoje la tjumenanoj alfrontis
tion en 1906.
Ŝipo sur rivero Turo |
En tiu jaro
Andreo Tekutjev aĉetis por privata kuracisto Kiŝtimov la plej avantaĝan
medicinan teknikaĵon – rentgenan aparaton el Francio. Tamen baldaŭ li pro iu
kialo koleris kontraŭ la doktoro, do forprenis la aparaton, malmuntis ĝin kaj
ordonis ĵeti en subtegmentejon. ok jaroj pasis antaŭ la indignita negocisto
ŝanĝis sian decidon kaj faris tion en sia kutima maniero.
En 1914 li
proponis konstruigi por la hospitalo la kirurgian korpuson kaj instali en ĝi
“rentgenajn radiojn”. Ĉio ĉi estis senpage transdonota al la urbo kun unusola
kondiĉo: la hospitalo nomiĝu “Kirurgia malsanulejo kaj Rentgena ĉambro,
konstruigita de A. I. Tekutjev”. Li ankaŭ postulis ke en unu el la ĉambroj estu
du senpagaj litoj “honore al E. Ja. Tekutjev” (lia edzino). Denove la urbo povis
nur danki sian aŭspicianton.
Menciindas
ke eĉ cent jarojn poste en tiu konstruaĵo troviĝis la rentgenejo. Nur elpendaĵo
kun la nomo de la donacinto malaperis senspure.
Kleriganto
Tekutjev neniam
ricevis normalan edukon. Unue mankis mono al li, poste tempo, do la tutan vivon
li trapasis kiel memlernanto. Malgraŭ tio li estimis la klerigadon kaj multon
faris por klerigi la tjumenanojn.
En la dua
etaĝo de unu el siaj domoj, troviĝanta ĉe angulo de la stratoj Vodoprovodnaja
kaj Serebrjakovskaja (nun – Sovetskaja) li senpage gastigis du urbolernejojn (por virinoj kaj viroj), en
kiuj lernis 400 geknaboj. La domo situis centre de la malnova urboparto
Potaskuj, do la lernejoj nomiĝis la Potaskujaj. Ankaŭ ĉi-foje nia heroo montris
sian naturon, proponinte pendigi sur la konstruaĵo ŝildon “Tekutjev-lernejo”.
La peto estis pritraktita en Sankt-Peterburgo, sed fine rifuzita, ĉar la
lernejon financis la urbo, ne la negocisto mem.
Tjumenanoj |
Poste en
tiu konstruaĵo funkcios ankaŭ librotenistaj kursoj – ankaŭ iniciatitaj de la
komercisto, kiu bone komprenis gravecon de tiu profesio. La tradicio ne ĉesis
eĉ en niaj tagoj – nun en la domo troviĝas Instituto pri disvolvigo de la
regiona edukado.
Alian
bonfaron de Tekutjev stimulis granda deificito de kvalifikitaj laboristoj, pro kiu
suferis loka ekonomio. En tiu tempo Tjumeno estis la plej granda industria
centro de Okcidenta Siberio, superante eĉ Omskon kaj la ankoraŭ tre junan
Novonikolajevskon (nun – Novosibirsko). Andreo Tekutjev sciis tion kaj decidis
donaci al la urbo metiistan lernejon.
Do ĝis 1909
en strato Sadovaja (nun – Dzerĵinskogo) aperis trietaĝa brika domo, al kiu
poste aldoniĝis fandejo (nun tie funkcias la ekologio-geografia fakultato de la
Tjumena ŝtata universitato). La konstruado kostis al la mecenato 40 mil rublojn,
pliajn 5 mil li pagis por ilaro, sed eĉ tio ne estis la fino. Iam la urbo
pruntis ĉe al Andreo Tekutjev 32 mil rublojn. Li diris, ke nuligos la ŝuldon se
ĝiaj procentaĵoj forme de 2000 rubloj estos ĉiujare asignataj al la lernejo.
Tjumenanoj |
Denove
sonis dankaj vortoj kaj la urbanoj miris estimoplene: “Kiom grandanima ulo!
Vera urbestro! La popolan ĝojon ne malheligis eĉ ke la konstruistoj laboris
sufiĉe fuŝe, do jam en 1914 oni devis fermi la lernejon por grava riparado –
anstataŭigo de plankoj kaj traboj (pro tio sur la fasado aperis surskribo
“1914”).
Metiista lernejo de Tekutjev |
Dum longa
tempo la konstruaĵon ornamadis la pendaĵo “Metiista lernejo de Tekutev”,
kvankam en la dokumentoj ĝi estis nur “Tjumena metiista lernejo”. Evidente ĉiuj
ignoris la pardoneman vantemon de la jam maljuna bonfaranto. Aŭ preskaŭ ĉiuj…
La mecenato
ne forgesis ankaŭ la gepatran vilaĝon. En 1913 laŭ peto de samvilaĝanoj li
konstruigis en Borki dujaran lernejon (nun tie troviĝas filio de la distrikta
malsanulejo). Unu jaron poste en la duetaĝan brikan konstruaĵon eniris la unuaj
60 gelernantoj. La gepatroj estis feliĉaj kaj preĝis por sia aŭspicianto, junaj
kamparanoj ricevis ŝancon por pli bona vivo, kaj nur nia heroo ricevis nenion…
Se ne konsideri kiel rekompenco forĝitan markezon en kies ornamaĵoj sin kaŝis du
surskriboj: “1912” kaj “A.T.”. La simpla rebuso, ĉu ne?
Teatremulo
Andreo Tekutjev
estimis la kulturon. Ni ne scias, ĉu li komprenis ĝin aŭ ne, sed lia estimo
estas nedubebla. Danke al li nia urbo ekhavis sian unuan teatron, kiu nomiĝis
prognozeble – la Tekutjev-teatro. Ĝi troviĝis en duetaĝa brika domo, konstruita
en 1890 en la strato Irkutskaja (nun – Ĉeluskincev) speciale por tiu ĉi
institucio.
Li ne
forgesis pri siaj kunlaborantoj – ili povis viziti spektaklojn senpage, kiucele
ĉiam estis rezervataj po 100 lokoj. Gazetistoj ne tre aprezis lokajn talentojn,
gastaj grupoj ofte prezentis simplaĵojn, sed por miloj da tjumenanoj la
Tekutjev-teatro iĝis la unua renkontiĝejo kun Melpomeno, muzo de la drama arto.
Post
enpotenciĝo de la bolŝevistoj, la teatro estis alinomita al la Ekzemplodona
Teatro de Lenin kaj poste… Ĉu novaj posedantoj estis malzorgemaj aŭ iu maliculo
kaŭzis tion, sed aŭtune 1922 okazis incendio kaj la konstruaĵo tute forbrulis.
Hodiaŭ la eksa teatrejo troviĝas kontraŭ la eksa Domo de Junpioniroj kaj
aspetas neglektita. Memortabulo informas, ke en 1919 tie okazis la unua kunsido
de la tjumenaj komsomolanoj. Tekutjev kaj la fondita de li teatro ankoraŭ ne
estas menciitaj.
Strato en Tjumeno |
Pli feliĉa
estis alia kreaĵo de la mecenato – la biblioteko. En 1899 la tuta Rusio festis
la 100-jaran naskiĝtagon de Aleksandr Puŝkin kaj Tekutjev mem havis 60-jaran
jubileon, do pretekstoj por bela gesto abundis. La “puŝita de neeldirebla amo
al la grandega rusa poeto”, li oferis 16 mil rublojn por aranĝi la unuan urban
bibliotekon kaj proponis nomi ĝin honore al Puŝkin. Krom mono li donis al ĝi du
ĉambrojn en sia teatro, kvankam avertis ke temas pri provizora gastado – “nur
ĝis la vintra sezono”.
Plian fojon
iniciato de Tekutjev havis grandegan sukceson: baldaŭ post la malfermo ĉe la
biblioteko registriĝis pli ol 300 legantoj, nomo de la mecenato plurfoje aperis
en lokaj gazetoj, sonis ĉe urbaj kunvenoj…
Do “vintraj
sezonoj” sekvis unu post alia, sed la biblioteko plu gastis en la
Tekutjev-teatro kaj nur poste estis translokita al alia lia posedaĵo – domo de
la Potaskuaja lernejo. Sed ĉu tia bagatelaĵo povus zorgigi nian heroon – la
negociston de la 1a rango, urbestron, honoran civitanon de Tjumeno?
Lobiulo
Tiu difino
estas la plej trafa por afero, kiu portis Tekutjev al apogeo de lia gloro,
transforminte lin je la vera superheroo de Tjumeno, Iŝimo, Jalutorovsko kaj
pluraj aliaj urboj kaj vilaĝoj. Eĉ la plej ferocaj malamikoj de la magnato
agnoskis, ke nur liaj senbrida energio, vastaj sociaj rilatoj kaj eble iuj
kaŝitaj resursoj ebligis al Tjumeno venki en la batalo por tiama superpremio –
fervojo.
Formale
Tjumeno jam delonge havis fervojon – oni etendigis ĝin de Ekaterinburgo jam en
1885. Sed tio estis sakstrato, do por atingi orientajn partojn de Siberio oni
devis transloki kargojn sur ŝipojn kaj plu transporti ilin laŭ riveroj – kaj
inverse. Lokaj komercistoj plurfoje pledis pri daŭrigo de la fervojo de Tjumeno
al Omsko, sed vane. La registaro jam finis fervojon Ĉelabinsko – Vladivostoko
kaj ne interesiĝis pri novaj siberiaj projektoj. Sola escepto estis la fervojo
Ekaterinburgo – Kurgano, pri kies konstruado insistis grupo de farunfarantoj el
Ŝadrinsko kaj Ekaterinburgo. Iliaj klopodoj jam preskaŭ donis fruktojn, necesis
nur kolekti lastajn subskribojn sub la projekto, sed… en la afero enmiksiĝis
Tekutjev.
Fervojstacio Tjumeno |
Kun propra
al li senfina energio nia heroo impetis al Sankt-Peterburgo, kie li iĝis vera
kapdoloro por la ĉefurbaj ŝtatoficistoj. Li dissendis leterojn, preparis
rezoluciojn, paroladis en kunvenoj, admonis dum privataj renkontiĝoj kaj uzis
ĉiujn rimedojn por promocii la tjumenan varianton.
Oni povas
nur supozi kiom grandajn sumojn li elspezis por atingi sian celon. Korupto en
la fervoja konstruado estis kolosa, la ŝtatoficistoj prenis ŝmirmonon preskaŭ
senescepte kaj senkaŝe. Cetere tio estis ĝenerala kutimo por la cara
administracio. Kiel anekdoto cirkulis dialogo de entreprenisto kaj Konstantino
Skalkovskij, estro de la Montara Departamento: “Dek mil kaj nenio lasos vian
oficejon – Donu dudek mil kaj babilaĉu pri tio je ĉiu angulo”.
Farunfarantoj
el Ŝadrinsko malferme akuzis Tekutjev pri subaĉeto de ŝtatoficistoj, ili eĉ
nomis la sumon – 100 mil rubloj. Kompreneble nia heroo publike rifuzis ĉiujn
akuzojn, minacinte kalumniantojn per juĝa proceso (kiu ŝajne neniam okazis). En
senĉesa vojaĝado kaj intertraktado pasis ses jaroj.
Rivero Turo |
La 22a de
junio 1909 – tiu dato devas esti ore enskribita en la tjumenaj kronikoj. En tiu
tago la Ŝtata Dumao aprobis leĝon pri financado de la konstruado de la fervojo
Tjumeno – Omsko. Tjumeno venkis! Ĉiuj sciis al kiu ŝuldas sian brilan sukceson
la urbo kaj rapidis esprimi dankemon aŭ indignon. La vera triumfo atendis
Tekutjev la 4an de oktobro, kiam la urba elito kolektiĝis en la Komiza klubo
(nun tie troviĝas filharmonio) por honori sian heroon.
Tjumena negocisto en sia aŭto |
Aŭdiĝis
paroladoj kaj telegramoj, oni enmanigis al la venkinto bele ornamitajn
gratulmesaĝojn. La Tjumena Dumao anoncis sian decidon: starigi en la kunsidejo
portreton de la bonfaranto – “por eterna tempo”. La Iŝima Dumao nomumis lin
honora civitano de la urbo. La lasta en en gratullisto, post Barnaulo kaj
fervojstacio Karmako, estis telegramo el Tobolsko. Sed eĉ “esprimoj je estimo
kaj fideleco” ne povis kaŝi angoron pro la malvenko, kiun spertis la
tobolskanoj en tiu lukto kontraŭ Tjumeno. De tiam la gubernia ĉefurbo estis
kondamnita al forgeso, definitive transformiĝinte en la dormema ŝtatoficista
urbeto.
Andreo
Tekutjev brilis pro feliĉo. Denove li atingis sian celon, altiris amon kaj
estimon de la samurbanoj kaj akiris eternan gloron – ĉu necesas io pli por la
riĉa 70-jarulo? Ŝajnis ke nenio povos detrui idilian union inter la urbo kaj
ĝia aŭspicianto. Sed rusa proverbo diras, ke estas nur unu paŝo de amo al
malamo. Kaj oni faris tiun paŝon.
Venĝo de librotenisto
Malfacilas
imagi tion nun, sed antaŭ cent jaroj en Rusio ekzistis sendependaj amaskomunikiloj.
Eĉ pli, libera gazetaro troveblis en Tjumeno kaj malgraŭ ĉiamaj financaj
problemoj kaj kvereloj kun la aŭtoritatoj ĝi foje grave influis lokajn aferojn.
Kiel pruvo povas servi skandalo, kiu tumultigis la tutan urbon kaj serioze
damaĝis reputacion de nia heroo. Kaj provokis ĉion ĉi ordinara gazetisto, eksa
librotenisto de la Tjumena Dumao Alekseo Afromejev. Ĉu povas esti io pli
danĝera ol ofendita librotenisto kun propra ĵurnalo?
Post lasi
la servon li okupiĝis pri eldonado, gvidante unue ĵurnalon “Siberia
vendoperanto” kaj poste “Ermak”. Oni povas nur supozi, kio kaŭzis tion – ĉu
malnovaj ofendiĝoj, personaj malŝatoj aŭ io plia, sed unu afero estas
nedubebla: Afromejev malŝatis Tekutjev-on. Kaj li tute ne kaŝis tiun senton, eĉ
inverse, li publike makulis sian malamikon uzante ĉian eblecon – feliĉe gazetaj
paĝoj ĉiam estis submane.
Dumao de Tjumeno |
Evidente
dum tuta sia historio la tjumena gazetaro ne spertis tiom senkaŝan “ĵurnalisman
militon”, kies celo iĝis la popola amato kaj bonfarulo. La arda ĵurnalisto akuzis
lin pri ĉio ajn: publika mensogo, ŝtelado, friponado, fabrikado de falsaj
bankbiletoj, bankrotigo de konkurantoj kaj eĉ… seksa misuzo de neplenkreskuloj.
Afromejev lerte manipulis ciferojn, pruvante damaĝajn sekvojn de la
Tekutjev-regado en Tjumeno.
Iniciaton
de la eksa urbestro pri translokado al Tjumeno de la Tobolska infanteria
regimento li nomis aventuro. Li asertis, ke rekonstruado de la eksa Gastokorto
(vendejaro, nun – provinca milita rekrutejo) kostis 70 mil rublojn anstataŭ
planitaj 25 mil, kvankam Tekutjev ĵuris per sia barbo ke ne permesos aldonajn
elspezojn.
La rekonstruata Gastokorto |
Pago por
restado de la regimento en la urbo apenaŭ kovris urbajn elspezojn por aldona
salajrado de la oficiroj kaj prizorgado de la kazernoj ankaŭ postulis pliajn
elspezojn. Do anstataŭ grandega profito la urba buĝeto perdis gravajn sumojn
kaj kreis ŝuldojn.
Afromejev
memorigis, ke la malsanulejo, konstruita de Tekutjev por la urbo, bezonas
ĉiujaran riparadon, ĉar ĉiuj fenestroj kaj pordoj estas faritaj el malseka
ligno kaj anstataŭ brikaj muroj staras lignaj vandoj. Ke la metiista lernejo
estas konstruita sur tereno, kiun posedis la urbo kaj parte el urbaj brikoj. Ke
vortoj de Tekutjev pri rezigno je la urbestra salajro estas aroga mensogo, kiun
refutas kvitanco kun lia subskribo pri ricevo de 6000 rubloj. Ke konstruado de
la brika fajrobrigadejo okazis ne laŭ iniciato de Tekutjev, sed laŭ propono de
alia deputato de la urba dumao kaj ĉion pagis la urbo. Li aldonis, ke malnova
fajrobrigadejo tute forbrulis, do oni devintus konstrui la novan eĉ sen ies
“iniciato”. Ke kontribuo de Tekutjev al starigo de la urba elektrocentralo
konsistis en nura instalado de lignaj fostoj surstrate, kiuj vane staris dum
kelkaj jaroj kaj antaŭnelonge estis forigitaj, kion pagis la urbo.
La Aleksandra reala lernejo en Tjumeno |
La
rakontojn ilustris nomoj de lokaj famuloj, kiujn bankrotigis la ĉionpova
magnato. Afromejev asertis, ke nome Tekutjev kolapsigis komercon de Vasilij
Kopilov, sia iama viculo en la dumao, kies malĝentilaj vortoj ofendis la
urbestron (rimarkindas, ke en 1909 Kopilov gvidis gratuladon de sia estro). Li
diris, ke la eksa dumaa trezoristo Ovsjannikov devis fuĝi el la urbo kaj morti
en fora loko nur pro tio, ke Andreo Tekutjev ekdeziris lian belan filinon.
Ŝajne la
ĵurnalisto trafis senteblajn punktojn en la koro de la prosperulo. Li aŭdacis
pridubi la plej gravan atingon de lia vivo – lian nomon de la senavara
bonfaranto, kiu per granda kaj pena laboro kreis sian kapitalon.
Unue
Tekutjev provis rebati atakojn per la samaj rimedoj, publikigante serion da
respondaj artikoloj en lokaj eldonaĵoj. En ili Tekutjev detale rakontis pri
siaj meritoj kaj elspezoj por urbaj aferoj, memorigis ke li ne donacis al la
urbo domon kie troviĝas la lernejo, sed nur permesis uzi portempe la duan
etaĝon, klarigis ke se la kazernoj ne estus konstruitaj ĝustatempe oni devus
setligi soldatojn kaj oficirojn en la domoj de la urbanoj.
Gastokorto, poste kazernoj de la Tobolska infanteria regimento |
Li menciis
interalie, ke ĥaoso kaj dubindaj elspezoj en la urba buĝeto aperis dum ĝin
prizorgis librotenisto Afromejev kaj asertis, ke nome tio kaŭzis lian
maldungon. Sed ĉu leteroj de la ofendita maljunulo povintus kontraŭstari
brilajn felietonojn de la insolenta ĵurnalisto? Tekutjev komprenis ke la vortoj
solvos nenion kaj transiris al agoj.
La unua
paŝo estis farita en aprilo 1912, kiam la urba administracio sendis al li
sciigon laŭ kiu li estis elektita aŭspicianto de la Puŝkin-librejo. Temis pri
nura formalaĵo, dankema gesto direktita al la fondinto de tiu ĉi organizo. La
respondo estis mallonga kaj abrupta: “Esti aŭspicianto mi ne deziras, do
bonvolu liberigi la ejon de la librejo ene de du monatoj!”
La
deputitoj estis ŝokitaj. La dumao subskribis rezolucion, en kiu kredigis
Andreon Tekutjev je sia estimo kaj decideme refutis “mokojn kaj malhonoron”,
pri kiuj li parolis en sia letero. Tekutjev respondis per nova mesaĝo, pli ĝuste
– postulo: liberigi la domon de la Potaskujaj lernejoj, kiun li luigis al…
gastejo. Nun surstraten estis forĵetitaj ne nur la librejo, sed ankaŭ 400
lernantoj. La situacio iĝis vere danĝera. La grave ofendita maljunulo ne kaŝis
verajn motivojn de sia decido: “Mankas la fortoj, malŝparis mi nervojn miajn”
komentis li pri sia lukto kontraŭ la atakoj de Afromejev.
Solena diservo en Tjumeno |
La emocioj
tiom ardiĝis, ke en la dumao oni laŭtlegis nur parton de la Tekutjev-deklaro –
iujn vortojn kaj esprimojn oni devis ellasi pro etikaj konsideroj. Ĉu tion
kaŭzis la ofendiĝo aŭ kontribuis ankaŭ la granda aĝo de la negocisto, sed foje
la situacio alprenis ridindajn formojn. Dum forpeli la Puŝkin-librejon, Andreo
Tekutjev postulis redoni al li… tri bibliotekajn ŝrankojn. Afromejev tuj rikanis
responde, ke prefre Tekutjev forprenu sian portreton el la dumao – jam mankas kialoj danki lin.
La urbestro
Paŭlo Nikolskij hastis al la ĉefurbo serĉante monon por transloko de la
lernejoj kaj biblioteko. Feliĉe la vojaĝo estis sukcesa kaj la ŝtato pruntis
sen procentaĵoj 5000 rublojn. En aŭgusto finiĝis konstruado de la Uspenskoje
virina lernejo, kiu provizore gastigis lernantojn, elpelitajn de Tekutjev. Oni
planis komenci konstruadon de nova ejo por la Potaskuajaj lernejoj, proksime al
la Popola Domo (nun – rezidejo de la guberniestro).
Maljunulo
La 28an de
junio 1913 mortis Evdokija Tekutjeva, edzino de la riĉulo, la “nigrobrova
belulino” kiu iam venis kun li por konkeri Tjumenon. La forta spirite kaj
korpe, ŝi ĉiam estis fidela helpantino de sia edzo, kiu el la eta bazara
vendisto transformiĝis je urbestro kaj milionulo. Evdokija Jakovlevna multe
okupiĝis pri karitato, sed diference de sia edzo faris tion plejparte kaŝe, sen
troa publika bruo. Rimarkindas, ke eĉ lia ĝisosta malamiko Afromejev kunsente
reagis al tiu morto: “Eternan memoron al vi, bonkora virino!”
Lernejoj en Tjumeno |
Tekutjev
restis sola. Infanoj evidente mankis al li, almenaŭ tiuj de la dua edziĝo. En
februaro 1927 en loka ĵurnalo aperis informo pri bando de huliganoj, kiuj
ponardis viron en vilaĝo Borki – laŭdire inter ili estis nepo de la riĉulo, iu
P. D. Tekutjev. Post tri monatoj kriman kronikon trafis iu Afinogen Tekutjev,
batinta sian filon Paŭlon kontraŭ vizaĝo per hakilo. Tio okazis en Tjumeno, je
la urboranda strato Novaja (nun Profsojuznaja). Familinomoj kaj parte
karakteroj similas, sed tio ne garantias parencajn ligojn.
La 2an de
januaro 1914 la fama vojaĝanto Konstantino Nosilov vizitis domon de Andreo
Tekutjev, kiu situis en la strato Irkutskaja, apud la fondita de li teatro (nun
tie troviĝas oficejo de la banko Uralsib). Li rimarkigis, ke tio estis “jam
maljunulo… sed ankoraŭ vigla, aktiva, pri ĉio interesiĝanta kaj al ĉio reaganta
kun propra al li mensa vigleco. Estante tute sola familie, li ĉirkaŭigis sin
per kolomboj kaj en ili evidente trovas konsolon. Miloj da ili estas en lia
korto, ili libere flugas tra liaj larĝaj kaj helaj ĉambroj, kaj susurado de
iliaj flugiloj, ilia kverado estas ĉie, ĝi ŝajne ion diras al speciale sentema
homa koro”.
La morto
finis ĉiujn kverelojn kaj malakordojn. En la urba dumao multaj homoj ĉeestis
funebran diservon, post kio okazis la sepulto. Lastaj psalmoj sonis super lia
ĉerko en flanka ejo de la Preĝejo de Savinto, konstruita je lia mono kaj
sanktigita antaŭ semajno. Li estis entombigita en la preĝeja ĝardeno, apud sia
edzino. Oni planis poste transloki iliajn restaĵojn en kripton, faritan en la
preĝejo mem kaj evidente tio okazis. Tamen pasis malpli ol du jardekoj kaj
“dankemaj” posteuloj detruis la ĝardenon kaj preĝejan tombejon, fermis kaj
rekonstruis la templon, tiel tute forviŝinte la memoron pri “damnita
pasinteco”…
Tamen plej
grave surprizis ĉiujn testamento de Tekutjev, verkita monaton antaŭ lia forpaso
kaj decidinta la sorton de la milionula heredaĵo. Parton de ĝi ricevis Ivano
Nekrasov, filo de lia fratino. Servistaro ricevis dumvive pagotajn
procentaĵojn, persona kuracisto – domon en la strato Vodoprovodnaja.
Specialaj donacoj
atendis la urbon. Tjumeno ricevis 25 mil rublojn por fini konstruadon de la
kirurgia korpuso kaj saman sumon por ĝia prizorgado. 35 mil rubloj estis
destinitaj por konstrui ponton trans Turo kaj du domojn – por la teatro kaj la
Potaskujaj lernejoj. Evidente lastmomente Andreo Tekutjev pardonis siajn
malamikojn. Malantaŭ li estis longa vivo, antaŭ li – eterno, do kion signifis
gazetistaj mordetoj?
Comments
Post a Comment