Nevolaj leĝrompuloj
La libro konsistas el tri partoj kaj 26 ĉapitroj, sed ĝi ne estas tre granda – nur 150 numeritaj paĝoj. Malgraŭ la vortoj de la antaŭparolantoj ĝi ne prezentas detalan analizon de la historio de prizonsistemo eĉ rilate Brazilon, naskolandon de la aŭtoro. La samon oni povas diri pri ampleksa pritraktado de diverslandaj praktikoj en tiu kampo. La aŭtoro plejparte rakontas pri la brazila prizonsistemo kaj ĉiuflanke kritikas ĝin kiel ekzemplon de senefikeco de la enprizonigo ĝenerale (krome estas ekzemploj de Usono kaj Japanio). Tiuj kritikoj ripetiĝas tra la tuta libro, do post unuaj kelkdek paĝoj diligenta leganto jam parkeras ilin. Des pli ke argumentoj de la sperta juristo estas klaraj kaj konvinkaj, kion mi povas konfirmi kiel loĝanto de Rusio – lando kun plej granda (pokape) prizonularo.


Enprizonigo laŭdifine celas du aferojn: puni (por preventi krimojn) kaj reeduki (por reesociigi krimulojn). Laŭ César Barros Leal ambaŭ celoj estas plejparte neatingeblaj. Minaco de malliberigo apenaŭ haltigas krimulojn, ĉu laŭokazajn, ĉu profesiajn. La unuaj ofte rompas leĝojn senintence – en emocia ekscitiĝo, alkohola aŭ narkotika haladzo.
Mi bone konis politikiston el mia urbo, kiu estis sufiĉe konata en la 1990-aj jaroj, gvidante lokan filion de la Kongreso de la Rusaj Komunumoj. Li aspektis tute normala homo, do mi estis sufiĉe mirigita post ekscii, ke dum drinkumado akompane de kartludo, li kverelis kontraŭ sia kundrinkanto, murdis lin kaj senkapigis. Li estis kondamnita al 15 jaroj de malliberigo, sed ĉu tio preventos similajn krimojn?


Kuzo de mia patrino pafmortigis siajn patrinon kaj bopatron kaj ankaŭ pasigis 15 jarojn en malliberejo (maksimuma puntempo en Sovetunio). Sed la patrinon li mortigis hazarde kaj la bopatron – en posta ega ekscitiĝo, do la punminaco neniel preventis la krimojn.

Prizono kiel dua hejmo
La dua kategorio de prizonuloj – profesiaj krimuloj – ankaŭ ne timas prizonon, ĉar tio estas ilia dua hejmo, kie atendas ilin amikoj kaj bone konata medio. En vilaĝo de miaj geavoj loĝis la fifama Stepan, kiu preskaŭ tutan sian vivon pasigis en malliberejoj. Post pli ol 20 jaroj malantaŭ la pikdrataro li konsideris prizonon sia hejmo al kiu li nepre revenu. Printempe li kutime liberiĝis kaj ĝuis varman someron en la gepatra vilaĝo, sunumante, sin banante en lago kaj drinkante kun geamikoj kiuj ĉiam troveblas por tia afero. Kiam alvenis malvarmaj aŭtunaj tagoj, li faris iun malgrandan krimon – elbatis pordon en komunloĝejo, interbatiĝis kun iu aŭ ŝtelis ion ne tre multekostan. Tio garantiis, ke severan siberian vintron li pasigos en hejtata malliberejo, kie oni manĝigos lin kaj kie li renkontos malnovajn amikojn.


Mi diru eĉ pli: por profesiaj rusiaj krimuloj malliberigo estas honora afero, nepra vivetapo sen kiu ne eblas gajni estimon en la krima medio. Tion klare esprimas la krima subkulturo, kiu enhavas plurajn rimedojn por substreki gravecon de la prizonaj “krimuniversitatoj”. Ekzemple nombro de preĝejaj kupoloj en tatuoj spegulas nombron de malliberigoj (en la rusa krimĵargono ĉiu malliberigo nomiĝas “hodka” – “iro”), specifaj signoj estas por fingroringoj, ktp.

Tatuo de ŝtelisto en leĝo

Por la plej superaj krimuloj kiuj en Rusio nomiĝas “ŝtelistoj en leĝo” enprizonigo estas nepra parto de biografio. Kompreneble oni ne povas eĉ revi pri ties reedukiĝo, ĉar en prizono “ŝtelisto en leĝo” okupiĝas nur pri unu afero – gvidado de siaj subuloj, inkluzive de tiuj eksterprizonaj. La severa krimula kodo strikte malpermesas al “ŝtelisto en leĝo” fari ajnan laboron, eĉ se tiu rifuzo sekvigos kruelajn punojn kiel tio okazis en la sovetia tempo.

Tatuo de ŝtelisto en leĝo

Kiam iu el ili volas kompromiti sian rivalon, oni foje disvastigas fotojn de tiu laboranta (ekzemple balaanta prizonan korton), kio estas signo de grava perfido kaj malhonorigo de la “krimula leĝo”.

Krimaj universitatoj
Mi tute konsentas kun la aŭtoro pri tio, ke prizonoj estas ne nur senutilaj, sed eĉ danĝeraj, venenigaj por ajna homo, kiu trafis ties nocan medion. Dum la Stalin-tempo dekoj da milionoj da miaj samlandanoj trafis malliberejojn pro politikaj (plejparte elpensitaj) akuzoj. Tio estigis unikan situacion, kiam granda parto de la socio, neniel ligita al la krima medio, vizitis tiujn “maluniversitatojn”. Eventuale de tiu tempo la krima subkulturo estas grava parto de la komuna rusia kulturo, jam neforigebla. En nian ĉiutagan lingvaĵon eniris dekoj da krimĵargonaj vortoj pri kies prizona origino nun multaj eĉ ne divenas. Ne nur de iu sluma aĉulo, sed eĉ de fama artisto aŭ altranga politikisto oni povas aŭdi vortojn kiel “naeĥatj” (“laŭvorte “surveturi” kun senco “kulpigi, akuzi, timigi”), “babki” (mono), loĥ (stultulo, gapulo), ktp.
Bona ekzemplo povas esti prezidanto Vladimir Putin, kiu ofte metas en sian parolon krimĵargonaĵojn por ŝajnigi sin pli maskla kaj proksima al la popolo. “Se estos bezonate, do ni eĉ en necesejaĉo mortigaĉos teroristojn” diris li post plia atako de ĉeĉenaj islamistoj, samtempe uzante la du ĵargonvortojn: “sortir” (necesejo) kaj “moĉitj” (laŭvorte “malsekigi” kun la senco “mortigi”). Tio indignis multajn intelektualojn, sed laŭcela aŭskultantaro estis kontenta, ĉar tio estas ĝia ĉiutaga lingvaĵo.
Ne eblas instrui al homo decan liberan vivon en malliberejo, resumas la aŭtoro kaj tiu konkludo evidente pravas. Du miaj (ne proksimaj) konatoj estis kondamnitaj al 12-jara malliberigo pro drogvendado. Tio estus katastrofo por mi, sed ĉu ili reagas same? Ambaŭ ĉiutage retumas per poŝtelefonoj (oficiale malpermesitaj, sed ĉiam haveblaj kontraŭ certa pago), babilas en socia reto VKontakte kaj en fotoj aspektas bonfartaj kaj kontentaj. Bona manĝado, neniofarado kaj multe da interesaj kunparolantoj ĉirkaŭe – ili vere ne enuas, nek suferas en tiu medio. Kaj tiun plurjaran ferion pagas ni, normalaj civitanoj.
Komprenebele ĉi-kaze temas pri malliberejoj de la pli bonfarta Tjumena provinco, dum vivkondiĉoj en aliaj lokoj ofte estas teruraj, pri kio atestas ekzemple la malferma letero de Nadja Tolokonnikova, ano de Pussy Riot. Tamen ĉio ĉi apenaŭ malkongruas kun la ĉefa aŭtora konkludo: prizono ne timigas, nek reedukas.

Nadja Tolokonikova en la puntendaro

Mi aldonu, ke la aŭtoro ankaŭ tute pravas, priskribante plurajn fiagojn de prizona gardistaro en subevoluintaj (kaj ne nur) landoj. Mi rememoras eble la plej bonan romanon de rusa verkisto Sergej Dovlatov, kiu nomiĝas “Zono” (ĵargona vorto kun signifo “malliberejo”). Li militservis kiel prizongardisto kaj asertas, ke inter malliberuloj mankis homo kiuj ne povus iĝi gardisto kaj inter gardistoj ĉiu meritis esti malliberigita. Do grandparte estas nura hazardo, ke iuj el ni estas liberaj, dum aliaj estas tenataj en malliberejoj.

Trigroŝaj krimuloj
Ĉu nia brazila amiko nur kritikas la sistemon sen proponi iun anstataŭigilon? Bedaŭrinde en la libro mankas detala kaj strukturita priskribo de alternativaj punoj. Tamen la aŭtoro ie kaj tie parolas pri ili kaj priskribas ilian efikan uzadon. Plejparte temas pri monpuno kaj deviga laboro por komunumo. Tio vere povus efike anstataŭi mallongan (ĝis dujaran) enprizonigon, ĉar tiajn krimojn faras homoj ne tre danĝeraj por socio kaj reedukeblaj.
Mi rememoras kiel foje trafis malliberejon edzo de mia kunlaborantino, tute ordinara homo, konata ornitologo kaj remburisto. Iutage li parkumis sian aŭton apud la provinca parlamento por alporti birdan remburaĵon al altnivela politikisto, kiu mendis ĝin. Post reveni al la aŭto li renkontis policiston, kiu diris ke parkumado ĉi tie estas malpermesita kaj enmanigis al li kvitancon pri monpuno je 100 rubloj (3 dolaroj). Post klarigo li konsentis, ke tiu monpuno estas maljusta, sed: “Ni jam plenigis la kvitancon, do vi devos pagi. Ajnakaze la sumo estas bagatela, ĉu ne?”
La forgesema sciencisto ne faris tion ĝustateme. Post du monatoj lian aŭton koliziis iu junulino. Damaĝoj estis etaj, sed por ricevi rekompencon de asekurkompanioj ili devis voki policon, kiu aranĝu bezonatajn paperojn. Policistoj rutine kontrolis sian datumbazon kaj tiam evidentiĝis, ke nia ornitologo havas nepagitan monpunon je 100 rubloj. Kio sekvis? Ili tuj kondukis lin al juĝisto, tiu aŭtomate kondamnis lin al 15-taga malliberigo kaj jen nia “krimulo” jam sidas en polica subterejo kune kun dekoj da same “danĝeraj” aliuloj. Advokato diris, ke oni povus apelacii la verdikton, sed ordinare tio postulos pli ol 15 tagojn, do fakte senutilas. Nur danke al geamikoj el loka registaro post du tagoj la edzino sukcesis eltiri lin el tiu infero, kie homoj kaŭris tagonokte, ĉar mankis spaco por kuŝi aŭ sidi. Kiom da tiaj subterejoj tra la tuta lando? Nome pro tio kaj ne pro iu aprte alta krimeco nia lando furoras en prizonlistoj.
Resume, mi konsentas kun la aŭtoro kaj dankas lin pro pluraj ideoj kaj ekzemploj, pruvantaj ke jam alvenas krepusko de la enprizoniga erao.

Bela eldonaĵo, malglata lingvaĵo
Laŭaspekte la eldonaĵo perfektas. Kartona kovrilo estas sufiĉe fortika kaj bone dezajnita. Papero blankas kaj la paĝoj estas forte algluitaj, tiparo bela. Ilustraĵoj mankas, sed piednotoj abundas kiel decas al scienca verko.
Malpli perfektas lingvaĵo. Traduko malglatas, kio ne malhelpas komprenon, sed ĝenas. Ofte aperas alilingvaj vortoj, kvankam jam antaŭlonge esperantigitaj. Oni ĉiam bedaŭras vidi tiaĵojn.

Jen mia fina konkludo. Se vi bezonas elĉerpan analizon de la problemo kun historia trarigardo kaj plurlandaj ekzemploj, elektu alian legaĵon. Sed se vi simple interesiĝas pri juro aŭ sociaj problemoj ĝenerale (inter kiuj krimeco ofte plej gravas), do legu tiun ĉi libron kaj vi ne perdos tempon vane.