“Tjumenaj
negocistoj famas ne nur per sia granda gastigemo kaj regalemo, sed ankaŭ ĉiam
pretas al ĉia bona kaj utila sinofero”. Ĵurnalisto Ipolito Zavaliŝin, verkinta
tiujn ĉi alinejojn meze de la 19a jarcento ne estis flatema homo, do liaj
vortoj estas kredindaj. Tjumenaj riĉuloj oferis por la “socia bono” grandajn
havaĵojn kaj sumojn. Leĝo ne stimulis ilin al tio, la ŝtato donis neniujn
impostajn adiciaĵojn aŭ avantaĝojn kaj la socio mem foje rekompencis nur per
ofendinda maldankemo. Tamen ili plu oferis Tamen ili plu oferis malgraŭ ĉio. Kial? Ni esploru.
SimeonoTrusov
Ofte bonfarado
okazis omaĝe al gravaj eventoj, kiuj speciale kortuŝis la urbanojn. Loĝantoj de
Tjumeno zorgeme sekvis ĉion rilatan al Aleksandro la 2a, kiu vizitis la urbon
en 1837, ankoraŭ kiel carido. Do vizito de lia filo, princo Vladimiro Aleksandroviĉ en 1868 kaŭzis grandan furoron.
Oni faris kutimajn por tiaj kazoj agojn por montri sian fidelecon. La urbaj aŭtoritatoj kreis specialan fotoalbumon, eldonis memoran ĵetonon kaj eĉ starigis monumenton ĉe Siberia landvojo, ĉe enirejo al la urbo. Alian vojon elektis negocisto de la 1a rango Simeono Trusov, kiu anoncis ke memore al tiu ĉi evento konstruigos por la urbo orfejon.
Grandprinco Vladimir Aleksandroviĉ, 1867 |
Oni faris kutimajn por tiaj kazoj agojn por montri sian fidelecon. La urbaj aŭtoritatoj kreis specialan fotoalbumon, eldonis memoran ĵetonon kaj eĉ starigis monumenton ĉe Siberia landvojo, ĉe enirejo al la urbo. Alian vojon elektis negocisto de la 1a rango Simeono Trusov, kiu anoncis ke memore al tiu ĉi evento konstruigos por la urbo orfejon.
Tiel ĉe
Jalutorovska landvojo, rande de la urbo aperis la Vladimira orfejo-metilernejo.
Ĝi malfermiĝis en 1872 kaj estis nomita honore al la moŝta vojaĝanto. La vivo
montris, ke la negociistaj klopodoj estis ne vanaj: la urbo kreskis rapide kaj regule
liveris novajn orfojn.
Simeona orfejo. Tjumeno. |
Aĝuloj
rakontis, ke en unu el fenestroj el de la Cara strato (nun – strato Respubliki)
eĉ haveblis speciala kanelo. Metita en ĝin bebo tuj glitis en varman ĉambron,
kio iomete altigis lian vivoŝancojn. Tamen en iu ajn kazo ili estis mizeraj.
Kutime mortis proksimume 90% de la novnaskitoj. En 1911 loka ĵurnalo raportis
pri granda sukceso – somere mortis “nur 86,5%”.
Postvivintaj
beboj kaj pli aĝaj infanoj havis eblecon ricevi edukadon kaj profesion. Al la
knaboj oni instruis bindadon, lignoprilaboradon kaj ŝufaradon, al la knabinoj –
brodadon kaj similajn manlaborojn. Ĉiutage okazis nur tri lecionoj, sed
lernojaro daŭris ekde mezo de aŭgusto ĝis mezo de junio.
Tjumeno, komenco de la 20a jarcento |
En 1880 Simeono Trusov denove rememoris la orfojn, donacinte 20 mil rublojn por konstrui
ĉe la orfejo preĝejon de Sankta Simeono. La senavara negocisto mortis sekvan
jaron, do neniam vidis fruktojn de sia donaco. La aferon finis lia filino
Fotina, vidvino de kolonelo Serebrjakov. La konstruado estis multekosta kaj
superis ĉiujn kalkulaĵojn. Sed la filino ne fuŝis honoron de la patro kaj
donacis pliajn 21 mil rublojn.
La preĝejo,
malfermita en 1885, estis malgranda (ĉirkaŭ 60 kv m) kaj troviĝis je la dua
etaĝo de aldona konstruaĵo, sed ĝia interna ornamaĵo estis vere laŭdinda. Kverka
ikonostazo kun eltranĉitaj kolonoj estis farita de moskvaj metiistoj, pentraĵoj
sur muroj kaj kupolo imitis tiujn en la Katedralo de Kristo Savinto.
Simeono Trusov ne estis revema romantikulo. La sukcesa komercisto, kiu ĉion atingis per
sia laboro kaj ĝis la fino de sia vivo anstataŭ subskribo metis krucosignon
(mankis tempo por lernado), bone konis prezon de la mono. Sed li ne povis, nek
deziris ŝpari je la orfoj. Trusova strateto (nun – la Perekopa) ricevis nomon
de la bona homo.
Ivano Vojnov
En aprilo
1879 Tjumenon ekscitis urĝa telegramo el Sankt-Peterburgo: nekonatulo pafis kontraŭ
la imperiestro! Tiu atako fiaskis: Aleksandro la 2a postvivis (teroristoj
mortigos lin du jarojn poste), la maliculo estis kaptita. En ekstervica kunsido
de la Urba Dumao iuj partoprenintoj ĝojis pro “mirakla saviĝo” de la ŝtatestro,
aliaj bedaŭris pro morala degrado. Negocisto de la 1a rango Ivano Vojnov
simple stariĝis kaj diris, ke omaĝe al la feliĉa saviĝo de la imperiestro li malfermos
proprakoste akuŝejon.
Solena dankopreĝado pro saviĝo de la imperiestro. Tjumeno, 1879. |
Ŝajnis ke
la urba administracio devus dankegi la bonulon, ja tiutempe ne nur en Tjumeno,
sed en la tuta Tobolska gubernio mankis eĉ unusola akuŝejo. La akuŝigistinoj
kun diplomoj ege maloftis, do regis avinoj-naskohelpantinoj kaj ne ĉiam apero
de nova ano alportis feliĉon al familio. Tamen la Urba Dumao havis alian opinion…
Aleksandra akuŝejo, Tjumeno |
Ivano
Vojnov proponis malfermi la akuŝejon en posedata de li ejo, kiu troviĝis en la
urbocentro, en tiam sennoma strato (nun – Kirov-strato). Li promesis dum tri
jaroj pagi ĝiajn elspezojn kaj nur poste transdoni tiun devon al la urba
buĝeto. De tiu ĉi punkto komenciĝis eble la plej malhonora paĝo en la historio
de la loka administrado.
La Urba
Dumao diris ke dankas la negociston pro lia donaco, sed povos pridiskuti ĝian
financadon nur post tri jaroj kaj nun ne povas promesi ion ajn. Vane li
memorigis, ke la registaro ne permesos malfermi la akuŝejon, kies financado ne
estas garantiita – la patroj de la urbo estis neŝanceligeblaj.
|
En teda
korespondado pasis kvar jaroj. Ivano Vojnov faris plian paŝon: li proponis
financi la akuŝejon kvar jarojn kaj meti en bankon “por eterne” 20 mil rublojn
por ke poste la akuŝejo estu financata per procentaĵoj de tiu ĉi sumo. Dum
speciala kunsido de la Urba Dumao, la deputitoj unue postulis de la negocisto
skriban konfirmon de siaj promesoj, poste rekalkulis eventualajn elspezojn kaj
konkludis – tio ne sufiĉos.
Tjumeno, komenco de la 20a jarcento |
Ivano
Vojnov mortis en 1886 sen ekscii, ĉu la urbo akceptos lian donacon aŭ ne. Antaŭ
la morto li testamentis al la akuŝejo konstruaĵon kaj 30 mil rublojn por ĝiaj kurantaj
elspezoj. Ni ne scias, ĉu tiu argumento grave efikis, tamen eĉ la urbaj
deputitoj ne kontestis la postmortan deziron de la bonfaranto. En 1891, post 12
jaroj da papera lukto la Aleksandra akuŝejo malfermiĝis. Pasis jaroj kaj la
strato, en kiu ĝi troviĝis, ankaŭ ricevis nomon – la Vojnova.
Prokopio Podarujev
En 1875 al
Okcidenta Siberio venis nova reganto – generalo-guberniestro Nikolao Kaznakov. Post
konatiĝi kun Tjumeno li kolektis la lokajn elitulojn kaj diris, ke tiom riĉa
urbo nepre devas havi viran gimnazion. Ĉeestantoj reagis senprokraste, sed en
malsama maniero. Ĉiuj esprimis “plenan konsenton”, la urbestro anoncis
monkolektadon kaj negocisto de la 1a rango Prokopio Podarujev tuj deklaris al
la generalo-guberniestro, ke li pretas konstruigi kaj donaci al la urbo
gimnaziejon. Li plenumis sian promeson.
Aleksandra reala lernejo |
La 31an de
majo 1877, je la 40a jubileo de la vizito de carido Aleksandro Nikolajeviĉ sur
Aleksandra placo (nun – Placo de revoluciaj batalantoj) estis metita fondoŝtono
de la ejo. Planoj jam iom ŝanĝiĝis, do oni decidis konstrui ne gimnazion, sed
realan lernejon. Prokopio Podarujev estis ne nur sukcesa negocisto, sed ankaŭ
lerta konstruigisto. Post tri jaroj, en aŭgusto 1880 estis solene malfermita la
sidejo de la Aleksandra reala lernejo (nun – la ĉefsidejo de la Agrikultura
universitato).
Aleksandra reala lernejo |
Kompreneble
vivo “iom” korektis la originan kalkulaĵon, do fine anstataŭ 110 mil rublojn
Podarujev pagis 200 mil, sed li apenaŭ bedaŭris pri tio. La urbo ricevis vere
mojosan donacon, kiu grave impresis ne nur lokanojn, sed eĉ eksterlandajn
vojaĝantojn. “Tiu ĉi konstruaĵo duoble pli grandas ol la prezidenta rezudejo en
Vaŝingtono” agnoskis usona ĵurnalisto George Kennan “tian lernejon oni ne
trovos eĉ en Usono”. Sekvis dankemaj paroloj, dankleteroj, personaj stipendioj
kaj poste…
Distrikta lernejo en strato Podarujevskaja |
Poste oni
forgesis la bonfaranton. La komerca fortuno sin turnis for de la respektinda komercisto
(eble tion kontribuis lia terura karaktero), li bankrotis kaj fine eĉ ne povis
pagi urbajn impostojn. Tiam la Urba Dumao simple… senigis lin je balotrajto.
Prokopio Podarujev |
Formale la
patroj de la urbo agis korekte kaj tute kongrue al la ŝtataj leĝoj, sed apenaŭ
al tiuj moralaj. Tiutempe pri la glora pasinteco de la ŝuldanto memorigis nur
nomo de unu urba strato – la Podarujeva (nun – Semakova). Cetere poste ankaŭ ĝi
malaperis.
Ni
rememoris hodiaŭ nur tri nomojn, foliumis tri paĝojn de la historio de Tjumeno.
Ĉu ni rememoris nur por forgesi denove? Ja ĝis nun la “dankemaj” posteuloj eĉ
ne redonis al la stratoj iliajn originajn, meritajn nomojn: la Trusova,
Vojnova, Podarujeva…
Prava estis amara
rimarkigo de la tjumena negocisto Nikolao Ĉukmaldin: “Tiel malforta estas
memorkapablo de heredantoj de bona heredaĵo en niaj provincaj urboj!”
Comments
Post a Comment