Skip to main content

La eksplodo de la ĵurnalismo: konturoj de la estonteco

Mi ŝatas legi aktualaĵojn en Esperanto, des pli se temas pri gravaj sociaj, sciencaj aŭ politikaj aferoj. Libron de Ignacio Ramonet “La eksplodo de la ĵurnalismo” mi forglutis dum semajno kaj ĝi ne nur havigis al mi novajn informojn, sed ankaŭ pensigis pri la estonteco de la gravega kaj proksima al mi sfero – ĵurnalismo.
Morta cirklo
Ignacio Ramonet estas konata hispana ĵurnalisto, kiu dum 18 jaroj gvidis la franclingvan eldonojn de Le Monde diplomatique kaj poste faris tion pri la hispanlingva versio, kaj nun estas ĉefartikolisto de pluraj informagentejoj kiel Kyodo News (Tokio), Radio Nederland kaj aliaj. Do temas pri fakulo, kiu konas ĉi medion ne nur teorie, sed ankaŭ praktike, deinterne. Tio plivalorigas liajn analizon kaj konkludojn, ĉar realo ofte diferencas de la bildo videbla de la universitata katedro.
La aŭtoro levas gravan demandon: ĉu la ĵurnalismo kiun ni konas postvivos la nunan epokon? Kaj post la skrupula analizo li donas respondon: ne, almenaŭ ne en la nuntempa formo. Tiun konkludon li bazas sur faktoj kiuj atestas pri profundega krizo, kiu trafis la medion iam konsiderita “la kvara potenco”.


“Identokrizo” – tiel nomiĝas la unua ĉapitro kaj tio ĝuste transdonas ĝian enhavon. Interret-teknologioj faris al la tradicia gazetaro la samon kion faris ciferecaj teknologioj al la muzika industrio. Homoj ne plu serĉas informojn en la gazetoj, ja ili pli rapide (kaj senpage) trovas ilin en Interreto. Samtempe en la Reto aperis amaso da amatoraj ĵurnalistoj, kiuj ĉiutage publikigas neimageblan nombron da novaĵoj, esploroj kaj opinioj, kompletigante tion je fotoj, sonregistraĵoj kaj filmetoj. Oni ne plu atendu la freŝdatan gazeton – sufiĉas guglumi dum kelkaj minutoj kaj grandega stoko da informoj superŝutos vin, trafinte viajn okulojn kaj orelojn, kun ebloj komenti kaj diskonigi. Tiukampe la tradiciaj amaskomunikiloj (ne nur tiuj paperaj, sed ankaŭ la televido kaj radio) senevite malgajnas.
Rezulto estas katastrofa. Abonantaro ĉiam pli ŝrumpas, eldonkvantoj falas, reklamo en la papereldonoj kaj la televido reduktiĝas kaj tiu en la retaj versioj estas tro malmultekosta por kovri iliajn elspezojn. Nombro de vizitoj devas dekobliĝi por ke plejparto da retaj ĵurnalversioj ne estu almenaŭ malprofitigaj, resumas la aŭtoro.
“En Usono la panoramo estas ĉernobileca”, – konstatas li. Jam malaperis ne malpli ol 120 gazetoj, multaj aliaj travivas krizojn kaj ofte temas ne pri marĝenaj gazetetoj, sed pri veraj kolosoj kiel The New York TimesLe MondeThe Washington PostEl País, kaj similaj. La famega Newsweek estis vendita en 2010 kontraŭ... unu dolaro.
Tio sekvigas amasajn maldungojn en redakcioj, redukton de la plej multekostaj (sed interesaj) ĵurnalismaj formoj kiel esploro aŭ surloka raportaĵo. La gazetoj iĝas pli supraĵaj kaj distraj, klopodas haltigi falon de sia legantaro je iu ajn prezo kaj rezulte perdas la tradician sekvantaron, kiu ne plu konsideras ilin fidinda informfonto, konforma al ilia pensmaniero. Do naskiĝas fermita cirklo, ŝajne senelira.
“Erozio de la kredindo de la amaskomunikiloj” kaj “Patalogiaj mensoguloj” – tiel titoliĝas la sekvaj ĉapitroj, en kiuj la aŭtoro prezentas plurajn fuŝojn de la plej prestiĝaj kaj eminentaj eldonaĵoj. Dum lastaj jaroj estis malkovritaj multaj kazoj de eraroj kaj foje eĉ intensaj trompoj fare de ties ĵurnalistoj. Fakte la iam “kvara potenco”, kiu ekde la 19-a jarcento estis la “voĉo de senvoĉuloj” kaj servis kiel kontraŭpotenco al la unuaj tri, nun transformiĝis al la nura armilo en informmilitoj, kiujn faras ofte jam ne ŝtatoj, sed transnaciaj konzernoj. Koncentriĝo de amaskomunikiloj en la manoj de grandaj kompanioj progresas ĉiujare, pro kio la aŭtoro amare rimarkigas: “En la jaro 1941, Orson Wells fulmis kontraŭ la “superpotencoj” de la Civitano Kane, tamen, apud la aktualaj komunikaj kolosoj, la potenco de Kane estis sensignifa”.

Palpante en nigra mallumo
Ĉu la verdikto senevite mortkondamna? Evidente ne. Sekvaj ĉapitroj de la libro estas dediĉitaj al novaj formoj kaj metodoj, kiuj naskiĝas dum lastaj jaroj kaj pere de kiuj la ĵurnalismo blinde palpas en nigra mallumo por trovi la elirejon. Grandan sukceson havis neprofitcelaj eldonaĵoj, ĉefe interretaj kiel Texas Tribune aŭ Voice of San Diego, financataj pere de donacoj. Aliaj kiel The Huffington Post aŭ Rebelión sukcese kunlaborigas milojn da blogantoj, interligante informfontojn kaj prezentante ilin al leganto en konvena maniero. La usona retejo Politico.com danke al pluraj blogoj de politikistoj, aktualaj raportaĵoj kaj informoj de la uzantoj (pagendaj po 100 dolaroj) iĝis aŭtoritato en la usona politika vivo kaj ĝuas 25% profiton, pri kiu ĝiaj paperaj rivaloj povas nur revi.
Iom aparte staras Vikiliko – la plej fama kaj sukcesa projekto, financata sole pere de donacoj. La aŭtoro akre kritikas konduton de la ĉefaj tradiciaj amaskomunikiloj kaj de registaroj, kiuj akuzis kreintojn de la projekto pri ŝtelado de la sekretoj anstataŭ agnoski sian kulpon pri senmaskigitaj fiagoj. Vikiliko estigis la novan eraon kaj grave influis multajn politikajn eventojn kiel la “araba printempo”, la militoj en Irako kaj Afganio, diplomatiaj rilatoj de la plej potencaj landoj, ktp.
Sed kion faru la tradiciaj paperaj amaskomunikiloj? En la finaj ĉapitroj “Al kia modelo de rentabilitato ni iras?” kaj “Ĉu la ĵurnaloj transvivos?” la aŭtoro analizas la tute novajn modelojn de profitigo de la amaskomunikiloj. Iuj aŭguras la savontan rolon de tabulkomputiloj kiel plej konvenaj legiloj de la ciferecaj ĵurnal-versioj. Jam aperis ne nur speciale dezajnitaj gazet-versioj, sed eĉ gazetoj kiuj estas speciale kreitaj por tabulkomputiloj kaj legeblas nur en ili pere de specialaj aplikaĵoj (The Project, The Daily). Kreiĝis tute senhomaj, robotaj novaĵejoj kiel Google News, funkcianta surbaze de Google Trends kaj prezentanta al leganto informojn pri temoj, kiuj lin plej multe interesas (surbaze de lia antaŭa guglado). Formiĝis grandegaj informbienoj, kiuj kontraŭ tre malalta kosto produktas terure grandegan kvanton de informoj. Ekzemple Demand Media en 2010 ĉiutage produktis averaĝe 6000 artikolojn kaj filmetojn! Temoj estas plej diversaj kaj elektiĝas surbaze de plej popularaj demandoj de la interret-uzantoj. Aŭtoroj ricevas po 10 dolarojn kontraŭ artikolo kaj po 20 kontraŭ filmeto.

Lumeto fine de la tunelo
Oni povus konsideri la aŭtoron tro pesimisma (ĉu tro realisma?), sed en lastaj paĝoj de sia verko li donas etan, sed tamen esperon eĉ al la tradicia gazetaro. Li memorigas, ke fulmrapida sukceso de Interreto ankoraŭ ne estas mortkondamno kaj eĉ povas sproni renaskiĝon de la altkvalita ĵurnalismo. Postulo pri informoj nun estas superkontentigita, ĉiu retumanto havas tujan aliron al pluraj informfontoj. Sed tio kreis la novan problemon: kiel elekti el tiu ĉi informlavango la plej utilajn kaj fidindajn fontojn? Nome pro tio, rimarkigas Ignacio Ramonet, ĉiam pli kreskas postulo pri “tekstoj de alta kvalito, pli longaj, pli ritmaj, pli dokumentitaj kaj pli pensigaj”. Kaj tio estas unika ŝanco por la ĵurnalistoj.
Sian konkludon li ilustras per ekzemplo de la germana magazeno Die Zeit, kies eldonkvanto dum lastaj jaroj rapide kreskas kaj en 2009 superis 500 mil ekzempleroj. Ĝia direktoro Giovanni di Lorenzo diris, ke li decidis ignori konsilojn de la fakuloj pri komunikiloj kaj plu publikigi artikolojn longajn, seriozajn kaj eĉ malfacilajn. Li asertas ke la estonteco de la ĵurnalismo estas “ĵurnalismo de orientado kaj profundiĝo”. Tio bone kongruas al la vortoj de la argentina verkisto kaj ĵurnalisto Tomás Eloy Martínez: “La homoj jam ne aĉetas gazetojn por informiĝi; ili aĉetas ilin por kompreni, kompari, analizi, revizii la antaŭan kaj la malantaŭan flankojn de la realo”. “Tiaj gazetoj ne malaperos” – tiuj ĉi vortoj finas ĉi legindan libron.

Rusia sperto
Mi opinias ke la analizo de Ignacio Ramonet estas tre aktuala ankaŭ por mia lando. Iam ĝi fieris pri la nomo de la “plej leganta lando en la mondo”, sed tiu tempo certe pasis. Se antaŭe preskaŭ ĉiu familio abonis du aŭ tri kaj foje eĉ pli da gazetoj, kaj iuj plej popularaj eĉ ne havis sufiĉan eldonkvanton por kontentigi ĉiujn dezirantojn, do en la teruraj 1990-aj jaroj plejparto da homoj tute rezignis je abonado pro manko da mono kaj fuŝa poŝtoservo. Gazetaraj kioskoj ankaŭ malmultiĝis kaj gravan parton da ilia spaco okupas pli profitigaj varoj (de pupoj ĝis cigaredoj). La venka marŝo de Interreto fine detruis la merkaton.
Nun plejparto da gazetoj vivtenas sin pere de reklamo, dum vendokostoj de eldonaĵoj foje ne kovras koston de produktado. Multaj eĉ pagas al distribuantoj por ke iliaj gazetoj okupu la plej bonajn lokojn en kioskoj. Provincaj komercaj magazenoj estas plejparte tute senpagaj kaj dissendataj al lokaj firmaoj kaj organizaĵoj kiel eventualaj reklamantoj. En tiu medio estas uzataj pluraj fitrukoj kies celo estas laŭeble pli redukti eldonelspezojn kaj samtepe allogi pli da klientoj. Preskaŭ ĉiuj gazetoj troigas sian eldonkvanton (foje kvin ĝis dekoble), kiu reale ne multe superas nombron da reklamantoj. Krome estas uzataj diversaj admonrimedoj por igi komercistojn pagi reklamon kaj inter plej popularaj estas subtenleteroj de ŝtataj aŭtoritatoj, kiuj forte “konsilas partopreni tiun gazetan projekton”.
La dua parto de la gazetaro estas financata (ĉu rekte aŭ malrekte) de la ŝtato kaj lokaj administracioj. Ekzistas certaj limigoj tiukampe, do ofte temas pri subvencioj distribuataj inter la amaskomunikiloj, kiuj pretas “rakonti pri gravaj sociaj eventoj kaj popularigi agadon de la ŝtataj institucioj”. Ofte ili estas distribuataj senpage – en ŝtataj organizaĵoj, malsanulejoj, kulturcentroj kaj inter pensiuloj.
Kompreneble, kiel diras populara rusa proverbo “kiu junulinon pagas, tiu ŝin dancas” (intenca lingvofuŝo, imitanta kaŭkazan dirmanieron). Do la unuaj gazetoj ne tuŝu reklamantojn kaj ties influkampojn, dum la duaj plenforte kaĵolas la ŝtatpotencon, ĉar kaze de iu kritiko ili simple ne ricevos savantan subvencion. Kompreneble oni ne povas diri pri iuj ajn ĵurnalismaj esploroj kaj senmaskigoj, ĉar en la rusia realo granda komerco estas ĉiam forte interligita kun la ŝtatpotenco, do oni ne povas kritiki unu sen tuŝi la alian. Do prefere oni kritiku neniun, sed okupiĝu nur pri distrado kaj amiziĝo.
Tamen eĉ en tiu gazetmarĉo ekzistas esceptoj, kiuj povas servi kiel ekzemploj de la vera ĵurnalismo. Retejo Snob.ru kaj la samnoma magazeno regule publikigas akran kritikon de la rusia politika sistemo kaj ties gravuloj. Retejo Kavkazskij uzel (Kaŭkaza nodo) donas alternativajn informojn pri la okazaĵoj en tiu malstabila regiono. Blogo de opoziciulo Aleksej Navalnij kaj liaj retejoj grave fuŝis la vizaĝon de la rusia potenco kaj la nomo “Partio de friponoj kaj latronoj”, kreita de li, por ĉiam algluiĝis al la reganta Unueca Rusio.
Mi pensas ke samaj procezoj okazas en aliaj postsovetiaj landoj. Iom post iom naskiĝas la vera ĵurnalismo kiel nepra trajto de la civila socio. Bona ekzemplo de ilia sukceso povas esti la ukrainia projekto StopFake.org. Kreita de la junaj ĵurnalistoj en Kievo, kiuj volis iel kontraŭstari lavangon de mensogoj kaj falsaĵoj de la putinisma propagando, ili establis la retejon, kiu jam senmaskigis centojn da trompoj. Kaj Esperantujo povas fieri, ke de preskaŭ la unuaj tagoj aperis la esperanto-versio de tiu ĉi projekto, funkcianta ĉe IpernityFejsbuko kaj Tvitero kaj kreita laŭkonsente kun iniciatintoj de StopFake. Same kiel la ĉefa retejo, la esperanto-versio funkcias danke al volontula agado de la internacia teamo kaj multaj publikigitaj ĉe Fejsbuko artikoloj dum du tagoj havas 200 ĝis 500 trarigardoj, kio superas eldonkvanton de plejmulto da esperanto-gazetoj. Ĉu pensiga ekzemplo?

Leciono por Esperantujo
Mi pensas ke jes. Dum pluraj jaroj regule aŭdiĝas plendoj pri falanta eldonkvanto de la ĉefaj esperanto-eldonaĵoj kiel “Esperanto” kaj “Kontakto”. Oni ŝanĝas redaktorojn, aliigas dezajnon, proponas favorajn prezojn, sed la falo pluas. Ĉu jam tempas pripensi la radikale aliajn ekonomian kaj distribuan modelon? Ni jam eniris la duan jardekon de la 21-a jarcento, kreskas jam la dua generacio de la interret-uzantoj, sed kiel reagis al tio la esperanto-gazetaro? Iuj gazetoj kreis retejojn kaj kelkaj proponas abonon de la pdf-versioj. Sed ĝenerala propono restas la sama: papera versio – modestaspekta, relative multekosta kaj ricevata post longa atendado pro grava distanco inter edonloko kaj leganto.
iPhone revoluciis en la poŝtelefona merkato en 2007, iPad eksplodis la merkaton de la tabulkomputiloj en 2010. Sed ĉu la verda gazetaro rimarkis tion? Mi speciale esploris AppStore kaj trovis eĉ ne unu aplikaĵon por la esperanto-gazeto. Kaj tio okazas en la epoko kiam junularo freneziĝas pro iPhone kaj similaj aparatoj! Mi mem legas nek “Esperanto”, nek “Kontakto” aŭ “La Ondo de Esperanto”, ĉar mi ne havas lokon por stoki paperajn eldonojn kaj ne ŝatas legi de la komputila ekrano aŭ printi pdf-versiojn. Donu al mi almenaŭ epub-version kiel tion faris “Monato”! Jaroj pasas, sed nenio okazas.
Plaĉas al mi pli moderna konduto de la eldonantoj de “Beletra Almanako”. Mi ne havas informojn pri ties eldonkvanto, sed la merkatika strategio ŝajnas al mi bona kaj iel ajn ĝi garantias senĉesan aperadon de la almanako jam dum sep jaroj. La eldonistoj ne fermis sin ene de la “verda geto”, sed sukcesis enirigi sian periodaĵon en ĉefajn librovendejojn (kompreneble retajn), inkluzive de Amazon. Por malalitigi sendokostojn ili aranĝis samtempan BA-produktadon en kelkaj mondopartoj, do la eŭropaj legantoj ricevas la almanakon presitan en Eŭropo, tiuj oceaniaj havas la aŭstralian presaĵon, ktp. Aboneblas ankaŭ la reta versio kaj eĉ Guglo-fluo. Epub-versio bedaŭrinde haveblas nur por BA1. Mi opinias, ke tiu teamo moviĝas ĝustadirekte, do havas ŝancon sukcesi.
Krom proponi ciferecajn eldon-formojn, pluraj esperanto-periodaĵoj devas ankaŭ ŝanĝi siajn distribuan strategion kaj enspezfontojn. Mi dubas ke proksimume 200-ekzemplera “Kontakto” (korektu min, se mi eraras) multe gajnas de pagoj de siaj malmultaj abonantoj. Ĉu estus pli efike distribui ĝin senpage (almenaŭ elektronikan version) kaj tiel draste plivastigi la legantaron? Se tion akompanos kreado de sendependa, enhavoriĉa kaj reagema retejo, vizitinda pli ofte ol unufoje dum du monatoj, ĉu donacoj de ĝiaj vizitantoj pli bone kovrus la redakciajn elspezojn?
“Monato” havas sian retejon, kie publikiĝas malnovaj artikoloj, elŝuteblas epub- kaj pdf-versioj, por la abonantoj alireblas la reta versio. Sed la enhavo mem estas malkonforma al la nuna epoko. Anstataŭ koncentriĝi pri analizo kaj surlokaj raportaĵoj fare de lokanoj kiel unika avantaĝo de la esperanto-magazeno, tiu periodaĵo malŝparas plurajn paĝojn por publikigi mallongajn novaĵojn, kiujn ĉiu interesita leganto jam eksciis el Interreto antaŭ monato aŭ eĉ pli. La redakcia politiko, akceptanta nur la unufojajn publikigaĵojn (do ajnaj blogaĵoj refuteblas) ankaŭ estas arkaika kaj tute sensenca. Eble tion povus permesi al si The New York Times, sed certe ne la malgranda esperanto-periodaĵo.
“La Ondo de Esperanto” havas eble la plej bonan kaj aktive vizitatan retejon, kiu sendube estas bona reklamilo de la magazeno. Sed sola cifereca eldono, nun proponata al la abonantoj, estas pdf-versio.
Fine iom pri la blogoj. Tiu ĝenro de la esperanto-komunikiloj se ne prosperas, do almenaŭ ne stagnas. Ekzistas pluraj blogoj pere de kiuj oni povas informiĝi pri la nuna Svislandoveganismo, la esperanto-literaturo, ktp. Mi mem lanĉis ĉi blogon ĉe Ipernity en 2010 kaj de tiam publikigis pli ol cent blogaĵojn, centojn da fotoj kaj plurajn filmetojn. Dum kvar jaroj mia blogo havis pli ol 88 mil vizitojn, averaĝe ĉiu nova blogero ricevas 100 vizitojn ene de la du semajnoj post aperigo, pluraj estis vizititaj 200 ĝis 300 fojfojn kaj eĉ pli. Tio superas eldonkvanton de plejparto de la esperanto-eldonaĵoj. Ĉu jen la anstataŭigilo de la tradiciaj papereldonoj? Tute ne. Ĝis deko da tiuj blogeroj estis poste publikigitaj en la “normalaj” periodaĵoj kiel “Kontakto”, “La Ondo de Esperanto”, “SES informas”, “Beletra Almanako” kaj mi kore dankas ties skipanojn pro zorgema redaktado kaj korektado de miaj tekstoj, certe malperfektaj.
Do mi pensas, ke la esperanto-periodaĵoj ankaŭ devas aktive esplori novajn rimedojn kaj vojojn, provi novajn eblojn kaj pli atente sekvi sian legantaron. Multaj projektoj fiaskis pro manko de konstanta kunlaborantaro, sed tiu problemo estas almenaŭ parte solvebla pere de novaj teknologioj. Ekzemple antaŭ proksimume unu jaro aperis interesa retejo Studio, kiu kunigas informfluojn el plej diversaj esperanto-medioj, klasifikas ilin laŭ formoj (tekstoj, sonregistraĵoj, videoj) kaj temoj, kaj prezentas al vizitanto en komforta maniero. Tiu grandega ĉiutaga laboro postulus plurajn horojn, sed nun ĉio okazas aŭtomate – danke al specialaj agordoj, kiujn faris kreanto de la projekto Roberto Poor.
Eble la esperantistaro ĝis nun ne multe atentis ĉi retejon, sed mi certas, ke tiu vojo estas rimarkinda kaj sekvinda. Kunigi informofluojn, gvidi la vizitanton tra pluraj blogoj kaj amatoraj filmetoj, ebligi aliron al utilaj datumbazoj kaj servoj, kaj almenaŭ de tempo al tempo publikigi unikan altkvalitan enhavon – tio helpos konstrui retejojn kun sufiĉe granda nombro de vizitoj. Kaj tio siavice donos eblecon parte komercigi ilin, allogante reklamantojn eĉ ekster la esperanto-medio, kaj rompi diablan cirklon de ĉiama manko de “aŭtoroj – enhavo – mono”. Eble mi eraras. Kiu vivos – tiu vidos.

La eldonaĵo
Mi revenu al la libro. La eldonaĵo estas modesta kiel ja decas al la ĵurnalisma verko, sed profesie farita. Kartona kovrilo, forte gluitaj paĝoj, bona tiparo. Ilustraĵoj mankas, sed piednotoj abundas, kio plian fojon konfirmas la altan nivelon de la verko.
La traduko estas sufiĉe bona, sed foje malglata, eble pro trookupiĝo de la almenaŭ unu el tradukintoj – Vilhelmo Lutermano, kiu regule tradukas ankaŭ artiklojn de Le Monde diplomatique kaj multege da aliaj tekstoj por la MAS-eldonoj. Pluraj realaĵoj estas indikitaj dulingve – unue la esperanto-traduko kaj poste inter krampoj tiu angla. Foje mi opinias tion troa, ĉar jam ekzistas ĝustaj kaj ĝenerale akceptitaj esperanto-vortoj kiel Fejsbuko, Tvitero, sociaj retoj, ktp. Tamen resume mi alte taksas la laboron de la tuta teamo – de la tradukistoj ĝis la eldonistoj – kaj esperas, ke pluraj homoj tra la mondo ĝuos ties fruktojn kaj lernos proponitajn lecionojn.

Comments