Skip to main content

Vortoj de la milito

Kion signifas tiu ĉi vorto – la Venko? Hodiaŭ oni ne ĉiam komprenas ĝian veran sencon, ĝian prezon. Milionoj da pereintoj, damaĝitaj urboj, cindro de vilaĝoj kaj teruraĵoj de koncentrejoj – tio feliĉe preterpasis la siberian urbon Tjumeno. Dum ĉiuj kvar jaroj de la Granda patruja milito (1941-1945) ĝi troviĝis en la profunda ariergardo kaj unuavide vivo de la urbo malmulte ŝanĝiĝis – estis nek tankoj sur stratoj, nek tranĉeoj, nek nigrumado de fenestroj… Sed malantaŭ ekstera trankvileco kaj bonfarto kaŝiĝis alia, nevidebla por fremduloj batalado. Maljunuloj kaj adoleskoj, virinoj kaj handikapuloj, komunistoj kaj prizonuloj – ĉiutage ili forĝadis grandegan armilaron de la Venko. Rememoru tiujn heroojn.

Milito
Ŝajnas, ke tiu ĉi vorto aperis nur tiun tagon – la 22-an de junio 1941. De tiam ĝi sonis multe pli ofte ol aliaj vortoj kaj signifis multe pli ol nura vorto. Tiun varman dimanĉon multaj tjumenanoj direktiĝis kun familioj en apudurbojn – al la Gilova kaj Pleĥanova boskoj. Ili ankoraŭ ne sciis, ke miloj da germanaj bombaviadiloj jam faligis sian mortigan ŝarĝon sur ĉelimajn urbojn. Tankaj ordoj de Vermaĥto impetegis orienten, ĉion formetante de sia vojo – tio estis unuaj horoj de la plej granda tragedio de la 20-a jarcento.

Tjumenanoj eksciis detalojn poste – dum la mitingo, okazinta je la 8-a horo en la Bazara placo (nun – la Centra placo). Tiutempe ĝi ne jam estis plenigita je konstruaĵoj kaj libere etendiĝis de la strato Pervomajskaja ĝis la strato Orĝonikidze. Tie kolektiĝis pli ol 20 miloj da homoj – kvarono de la urba loĝantaro. Oni ne scias ĝuste, kion deklaris de sur tribuno la oratoroj kaj tio ne gravas. Ĉiuj jam csiis la ĉefaĵon – iliajn vivojn eniris la milito.

Mobilizo
Nun tiu ĉi vorto sonis ĉie. Oni necesis mobilizi ĉion kaj ĉiujn – homojn kaj ĉevalojn, transportilojn kaj uzinojn. La vivo mem de nun estis mobilizita, malforteco transformiĝis al perfido, eraro al krimo. Jam la sekvan tagon estis publikigita la ukazo pri mobilizo en armeon de viroj naskiĝintaj inter 1905 kaj 1918. Multaj ne estis atendintaj la elvokilon kaj propravole direktis sin al la urba armea komisariato, situinta en la Respublik-strato (nun tie troviĝas la urba ofico de la regiona telefonkompanio Utel). Dum nur unu tago, la 23-an de junio, estis donitaj 500 peticioj pri sendado al fronto. Lastan kazon tjumenanoj vidis tian amason da viroj sur la urbaj stratoj. Pasos malmulte da tempo kaj Tjumeno iĝos la “virinurbo”.

Dum militaj jaroj tie ĉi estos kreitaj kelkaj militformacioj. La unua estis 368-a pafista divizio, la stabo de kiu lokiĝis en la duetaĝa domo sur la Volodarskij-strato, 20. En novembro 1941 komandantaro ĵetis la tjumenajn batalantojn sur la bordojn de la Ladoga lago – la malamiko elanis al Leningrado kaj oni necesis ĉiakoste haltigi ĝin. Poste sur ties batalvojo estos la sovetaj urboj PeĉengaPetrozavodsk kaj fine la urbo Kirkenes en norda parto de Norvegio. Kiu scias, kiom da tjumenanoj kuŝas en amastombejoj de fora Skandinavio?


En junio 1942 de la fervojstacio Tjumeno okcidenten ekveturis ses trajnoj kun batalantoj de la 6-a kaj 7-a ekstermaj kontraŭtankaj brigadoj. Post tri jaroj batalvojoj venigos la tjumenajn ĉasistojn por tankoj al la ĉefa kuŝejo de la faŝista bestaĉo – en Berlinon. Tie finiĝos la itinero de la 6-a brigado. Drezdeno kaj ĉirkaŭaĵoj de Prago iĝos lastaj punktoj de la batala vojo de la 7-a brigado.

Lastan kazon la mobilizo por tiu milito venos al Tjumeno printempe 1945. Sed tiam trajnoj kun batalantoj veturos orienten, renkonte al la lasta germana aliancano – Japanio.

Evakuado
Tio estis totala milito. Ĉion aŭ nenion – tiel sonis ĝia ĉefa principo. Manĝaĵoj, armilaro, uniformoj – tia estis la armilo de ariergardo, en kiu disvolviĝis grandega batalo sub la devizo: “Ĉion por fronto! Ĉion por la Venko!” Laŭ infomoj de la lokhistoriisto Aleksandr Ivanenko, en Tjumenon estis evakuitaj 28 entreprenoj. Multaj el ili postrestis ĉi tie post la fino de la milito, kreante fundamenton por la nova industrio de la urbo. Ekzemple la “naskiĝloko” de la Akumulatora uzino estis apudmoskva Podolsko. El Moskvo alvenis la kemia-farmacia uzino kaj la uzino de aŭto-traktora aparataro. En Dnipropetrovsko komenciĝis historio de la plasta uzino – tiele oni povas listigi tre longe.


Kontribuo de multaj el tiuj entreprenoj meritas apartan atenton. En 1941 surbaze de la Tjumena ŝipkonstruejo kaj sep evakuitaj entreprenoj estis fondita la Tjumena ŝipkonstrua uzino. Simile al multaj militaj entreprenoj tiutempaj en dokumentoj ĝi nomiĝis alie: “La uzino N 639”. Nome tie ĉi estis muntitaj famaj torpedŝipoj, kiuj partoprenis en ĉiuj maraj bataloj de tiu milito. Oni scias, ke 9 maristoj, militservintaj en tjumenaj torpedŝipoj, iĝis la Herooj de Sovetunio.


Baldaŭ evidentiĝis, ke la rivero Tura, sur la bordoj de kiu staras Tjumeno, estas plenplena je dronintaj floslignoj, do maltaŭgas por elprovado de novaj ŝipoj. Pro tio oni estis devigitaj transporti la torpedŝipojn al la pli profunda rivero Kama kaj jam el la urbo Permo sendi ilin fronten.

Sur ŝultrojn de ŝipkonstruistoj falis pezega ŝarĝo, kvankam en la uzino restis precipe virinoj kaj adoleskoj. Veteranoj rememoras, ke jam la 23-an de junio uzino malpleniĝis kaj viroj venadis nur por aranĝi dokumentojn pri sendado de ili al fronto. Postrestintoj devis labori duoble pli. Ordinara labordaŭro komenciĝis je la 8-a matene kaj finiĝis je la 8-a vespere, sed multaj sekcioj laboris ĝis la 12-a nokte. Fojfoje oni entute transiris al la “kazerna stato”, kiam laboristoj dum tagonoktoj ne eliris la uzinon, noktante en laborejoj.

Aleksandr Beloborodov rememoras, ke unufoje post li finis laboron, je la 8-a vespere elvokis lin sekciestro kaj diris: “Paneis la ilmaŝino por la 25-a peco. Oni necesas ripari”. Pliaj komentoj estus troaj: la peco N 25 – tiel nomiĝis la kapoj por la reakciaj obusoj de Stalin-orgeno (ruse: “Katjuŝa”). La paneo evidentiĝis serioza, mankis submane plejaj necesaĵoj, sed ĉiu minuto de la deviga malfunkciado kostis tre multe. La diligenta seruristo laboris tutan nokton, tagon, plian nokton kaj plian tagon… Trapasis kvar diurnoj antaŭ ol li sukcesis eliri sekciejon kaj diri: “La tasko estas plenumita”. Ĉu indas aldoni, ke libertagoj kaj ferioj restis en pasinteco?


Ne malpli ol peza laboro torturis homojn malsato. Laboristo ricevadis 800 gramojn da pano por tagonokto, oficisto – 400, vivtenato – 300. Butiktabloj malpleniĝis, pezoj de “nigra merkato” elvokis kapturniĝon kaj la perdo de porciumaj kartoj egalis al mortokondamno. Telegrafistino en la ŝipkonstrua uzino salajris 250 rublojn monate. Sitelo da terpomoj aŭtune 1941 kostis 100 rublojn, vintre la prezo altiĝis ĝis 300 rublojn. Same kostis la panbriko. Ĥomoj saviĝis per legomĝardenoj, en kiuj oni laboris post labordaŭro. La ŝipkonstrua uzino ricevis terenojn en Transriverejo, laboristoj de la uzino “Mekanik” semis terpomon surloke de la nuntempa kulturcentro “Stroitel”, ktp.

Multaj iradis al proksimaj vilaĝoj – Gilova kaj Bukina – esperante interŝanĝi aĵojn kontraŭ manĝaĵoj. Ĉe tio oni necesis ĝuste kalkuli la vojtempon, ĉar plej malgranda malfruo kaj des pli nealveno al laborloko estis konsiderataj krimoj kaj punataj laŭ la severaj leĝoj de la milita tempo. En aprilo 1944 en la ŝipkonstrua uzino dum nur unu tago pro “memvola forlaso de laborloko” la milita tribunalo kondamis 6 daŭre mankintajn virinojn. La puno estis standarta: 5 jaroj de malliberigo.

En aŭgusto 1941 el sieĝita Odeso surmare estis evakuita la entrepreno, kiu post kuniĝo kun la uzino N 769 el la urbo Dmitrov (Moskva provinco) iĝos la fundamento de la nova uzino “Strojmaŝ”. Dum militjaroj en tiuj, ankoraŭ apartaj entreprenoj, estis produktataj minoj, minĵetiloj kaj la famaj RS-13 (ruse: “Reakttivnij Snarjad” – “Reakcia Obuso”). Nur malmultaj scias, ke unue reakciaj minĵetiloj nomiĝis “Rajĉjoj” (la karesformo de la virina nomo, derivita de la rusa mallongigo “Reakcia Minĵetilo”). Sed tiu nomo ial ne enradikiĝis kaj poste ĝin anstataŭis la alia virina nomo – “Katjo” (“Katjuŝa”, alilande konata kiel “Stalin-orgeno”).


Evakuitaj entreprenoj estis dislokigitaj sur la teritorio de la uzino “Meĥnik”, fakte sub libera ĉielo. Ili adaptis por siaj celoj disponigitajn al ili konstruaĵojn kaj haste konstruis novajn. Ofte ilmaŝinoj estis starigitaj sub portempaj ŝedoj – faŝistoj impetegis al Moskvo kaj fronto ne povis atendi. La situacio komplikiĝis pro la katastrofa manko de spertuloj. El Odeso oni sukcesis elveturigi nur 12 inĝenierojn. Ili estis devigitaj ne nur haste rekonstrui la produktadon, sed ankaŭ instrui novajn laborantojn – hieraŭajn dommastrinojn, finlernantojn de mezlernejoj, prizonulojn. Sed la rezulto tion meritis – nemalmulte da faŝistoj mortfalis sub la fajro de la tjumenaj minĵetiloj.

Cetere parto da entreprenoj post la fino de la milito lasis nian regionon. Inter ili estis la uzino N 241 kaj kunigita al ĝi la speciala konstrua buroo N 31, kiu dislokiĝis tiujare en la Bazara placo, surloke de la nuntempaj Ĉefpostejo kaj Domo de Sovetoj. Tie ĉi subestre de la fama konstruisto Antonov estis produktitaj pli ol 600 glisiloj. Por ties fabrikado oni uzadis kruclignon de la Tjumena krucligna kombinato. Elprovado okazadis en provejo apud la loĝloko Zavodoukovsk.

Tamen foje oni estis devigitaj fari tion apud Moskvo – ja temis pri aparte grava tasko. En Tjumeno la konstruistoj Oleg Antonov kaj Aleksandr Eskin unuafoje en la mondo sukcesis realigi la ideon pri fluganta tanko, kuniginte la malpezan tankon T-60 kaj dualan glisilon. Rezulte de tio aperis la unika surterigilo por kirasaŭtoj, kiujn oni povus ĵeti al malamikan ariergardon, al partizanoj, ktp. Post alteriĝo la tanko per speciala ilo demetus alojn kaj veturigus plu sen ili.


Tiel aperis “AT-60” (mallonge de “Aloj de tanko”; ruse “KT-60”) kun la enverguro 18 metroj kaj la pezo je 8 tunoj. Septembre 1942 apud Moskvo okazis elprovado, dum kiu “KT-60” ekflugis, traveturis la necesan distancon kaj alteriĝis. Tamen ĝi finis sian itineron sufiĉe malproksime de la destinita tereno, grave timiginte kontraŭaviadilistojn, kiujn oni forgesis averti pri elprovado. Post liberigo de la militkaptita de ili aviadisto, la tanko memstare revenis al bazo. Bedaŭrinde pluaj laboroj estis haltigitaj pro la manko de povegaj trenaviadiloj kaj ĉesigo de produktado de la malpeza tanko T-60. Do la unua flugo de la tjumena tanko evidentiĝis esti tiu lasta.

Hospitalo
Hospitalo – la plia nova vorto por Tjumeno. Unuaj hospitaloj aperis en la urbo jam la 25-an de junio, je la kvara tago de la milito. Baldaŭ tiucele estos destinitaj ĉiuj iom taŭgaj domoj – lernejoj, malsanulejoj, eĉ la loka muzeo. Unue ĉiuj vunditoj trafadis la distribuantan hospitalon N 1500, kiu troviĝis en la nuna Arkitekta-konstrua universitato. De tie ili estis direktitaj al respektivaj hospitaloj: kirurgiaj (unu el ili okupis la muzeon), psikoneŭrologiajn (nun – filarmonio) aŭ reedukaj (la Ripozdomo honore al Olovjanikov).


Multaj vunditoj post kontuzo tute senmemoriĝis kaj ne konis eĉ propran nomon. Fojfoje tie ĉi okazadis plej nekredeblaj historioj. Tiel al la hospitalo N 1500 alveturis vundita batalanto, kiu tute perdis la memoron. Post iom saniĝi, li ekstaris sur piedojn, aliris fenestron kaj jen el ĝia cerbo malmergiĝis la bildoj de antaŭnelonga infanaĝo: la alta kruda bordo, riverkurbiĝo, la preĝejo sur monteto… Post unu minuto li rememoris, ke tie ĉi trapasis lia infanaĝo, de tie li foriris al fronto kaj ke en la proksima dometo atendas lin patrinjo…

Oni ne ĉiujn sukcesis sanigi. 162 vunditaj batalantoj trovis eternan ripozon en la orienta rando de la Tekutev-tombejo. Nun memore al ili tie ardas la eterna flamo.

Maŭzoleo
Tio estis verŝajne plej ekzota vorto el la milita leksikono de Tjumeno. Ŝirminta malantaŭ ĝi evento estis vaste prilumita nur en la fino de la 1980-aj jaroj. Ĉio komenciĝis tiele…

La 10-an de julio 1941 en Tjumenon alveturis la speciala trajno. Ĝi lasis la ĉefurbon nur antaŭ semajno, sed jam sukcesis trabati al si vojon tra ĉiuj frenezaj trafikŝtopiĝoj de la milita tempo – tiu trajno ĉie havis la “verdan lumon”. Tiel komenciĝis la plenumado de la rezolucio de la Politika buroo pri translokigo en Tjumenon de la plej grava soveta relikvo – la korpo de Lenin.


Trovi en la plenplenita urbo liberajn kaj samtempe tute konformajn ejojn, evidentiĝis malfacila tasko. Finfine por tiu celo estis elektita la domo de la agrikultura lernejo, ĵus liberigita por hospitalo. Ĝi estis sufiĉe spacohava kaj staris aparte. Indignita estrino de la urba administracio pri medicino ekskandalis kaj eĉ turniĝis al la sekretario de la Omska provinca partia komitato. Ŝi trankviliĝis nur post kiam oni diris al ŝi, ke tie ankaŭ estos hospitalo – nur aparta, por generaloj.

Estroj de la “objekto” dislokiĝis en la maldekstra alo de la domo, oficiroj de la kremla gardistaro – en apuda dometo. Por deponado de la “relikvio” mem oni disponigis la ĉambron en la dua etaĝo de la dekstra alo, kun fenestro, montranta al la ĝardeno “Spartak” (nun la placo de la Revoluciaj batalantoj). Cetere ununuran fenestron de la ĉambro oni baldaŭ masonfermis kaj la embrazuron oni stukis kaj surfarbis – tiukaze ĝi estis superflua. Interne la objekton gardis kremlanoj, alveturintaj per la sama trajno. Ekstere staris la plotono de la loka sekcio de NKVD. Interŝanĝado de la interna gardantaro okazis tutdiurne, laŭ antaŭmilita rito. Nokte nur paŝado de gardistoj iĝis pli milda, por malpliigi resonancon en la malpleniĝinta domo.


Por eviti oftajn tiutempe interrompojn de elektroprovizado, de la urba elektrocentralo estis kuŝigita speciala kablo. Feliĉe elektrostacio troviĝis sufiĉe proksime – tuj post la monaĥejo de Sankta-Triunuo. Unufoje ekstrema (kvankam tute alia) historio tamen okazis kaj preventi ĝin ne sukcesus eĉ plej lerta gardistaro. Tiun nokton ĉe la pordo de la lernejo aŭdiĝis malespera virina krio. Post minuton la elkurinta surstraten deĵuranta oficiro Radajev jam… akuŝigis. Evidentiĝis, ke tiu virino iris al la akuŝejo situanta sur apuda strato, sed subite komenciĝis spasmoj kaj gardistoj iĝis akuŝigistoj.

Ĉu oni sukcesis konservi sekreton de la tjumena maŭzoleo? Malfacila demando. Kompreneble estis faritaj plej severaj sekurecagoj kaj ĉiu informo estis tute sekretigita. Por eviti troan scivolemon, tra la urbo oni lanĉis la onidiron, ke en la lernejo dislokiĝis aparta taĉmento de NKVD. Tjumenanoj jam bone sciis pri severeco de la ŝtatsekureco, do oni preteriris la domon malproksime.


Tamen apero en la provinciala urbeto de la grupo da plej altnivelaj kuracistoj apenaŭ povus esti nerimarkebla. La estro de laboratorio, profesoro Boris Iliĉ Zbarskij, instruanta aldone matematikon en la mezlernejo N 25, tuj mirigis tjumenajn lernejanojn per profundeco de siaj konoj. Iufoje scivolemaj dekklasanoj ekrigardis enciklopedion pri la litero “z” kaj… la enigmo estis malkaŝita. Certe tuj post tio okazis komsomola kunveno, dum kiu direktorino postulis de lernejanoj konservu silenton, sed… kiu respondos, kiel forta estis tiu malpermeso?


Samtempe la fama tajloro Mejer Fadejeviĉ Hackeleviĉ, kiu vestadis la tutan tjumenan eliton, senespere rompadis la kapon pri enigma mendo. Nome al li oni komisiis strangan, sed tre gravan taskon: tajlori viran kostumon sen subŝtofo kaj eĉ unu almezuro. Nur post multaj jaroj la tajloro eksciis, ke lia enigma kliento estis Lenin mem.


Pintempe de 1945 jam neniu dubis pri baldaŭa frakaso de malamiko. La 23-an de marto la posteno N 1 estis malstarigita kaj du tagojn poste la speciala trajno kun valora ŝarĝo ekveturis okcidenten. Finiĝis 1360 tagoj de la tjumena maŭzoleo. La profesoro Zbarskij petis moskvan gvidantaron pri permeso montri Lenin al tjumenanoj – kiel agnosko pro la helpo en tiuj malfacilaj tagoj. La peto estis rifuzita: oficiala legendo pri nedetruebleco de la soveta reĝimo devis resti nedamaĝita.

La venko
La 9-an de majo 1945 en Tjumeno estis malhela griza tago. De matene pluvetis, sed ŝajnis ke neniu rimarkas tion. Ĉie aŭdiĝis la ununura, plej longatendata vorto – la Venko! Sed ĝia gusto estis amara…

Comments