Kiu venenis Aleksej Navalnij?

En aŭgusto 2020 rusia opoziciulo Aleksej Navalnij subite iĝis mondfama figuro. “Putin venenis la ĉefan opoziciulon en Rusio!” kriis titoloj de gazetartikoloj. La afero kaŭzis internacian skandalon kaj eĉ minacas per pliaj sankcioj kontraŭ Rusio. Sed kio vere okazis en Siberio? 

Politikistoj kaj murdistoj 
Mi tuj diru, ke mi ne havas unikajn informojn pri la venenado de Aleksej Navalnij kaj miaj scioj pri tio baziĝas sur raportoj de amaskomunikiloj, do apenaŭ diferencas de la viaj. Laŭ ili, la politikisto flugis la 20-an de aŭgusto 2020 el la siberia urbo Tomsko al Moskvo, sed baldaŭ ekfartis malbone, do oni urĝe alterigis aviadilon en Omsko kaj veninta al flughaveno ambulanco transportis lin al hospitalo, kie li estis kuracata dum du tagoj kaj la 22-an de aŭgusto laŭ peto de lia edzino estis transportita al hospitalo Charité en Berlino. 


Tie li baldaŭ eliris el komato kaj ekfartis pli bone dum kuracistoj diris ke en lia organismo estis trovitaj spuroj de nervo-paraliza kemiaĵo el la grupo Noviĉok, kreita en Sovetunio kaj malpermesita same kiel ĉiuj kemiaj armiloj. Sekvis pluraj akuzoj direkte al la rusia registaro kaj sekurecservoj, kaj deklaroj pri eventualaj sankcioj kontraŭ Rusio, inkluzive nuligon de la projekto pri konstruado de gasdukto Norda Fluo – 2, kiu jam estis preskaŭ finita kaj haltis antaŭ kelkaj monatoj 150 km for de Germanio pro sankcioj de Usono, direktitaj kontraŭ la gasdukto kaj ĉiuj ties kontribuantoj. 

“Ĉu vi ne kredas ke rusiaj sekurecservoj kapablas aranĝi murdon?!” demandos indignita leganto. Mi kredas, kara. Eĉ pli – mi scias ke tiaj ordonoj plurfoje estis donitaj kaj plenumitaj al sekurecservoj tra la mondo, pri kio oni verkis multe da artikoloj kaj libroj. Kaj temas ne nur pri fora pasinteco. 


La 15-an de septembro, nurajn tri semajnojn post la okazaĵo, usona prezidanto Donald Trump tute senĝene rakontis en matena televidprogramo, ke antaŭ tri jaroj oni proponis al li murdi prezidanton de Sirio kaj li ne faris tion nur pro opono de “malbona generalo”. Li aldonis ke povas murdi sian sirian kolegon iam ajn laŭplaĉe. 

Ĉu la internacia komunumo indignis kaj starigis sankciojn kontraŭ la ŝtato, kies prezidanto agnoskas politikan murdon kiel akcepteblan politikan instrumenton? Kompreneble ne. Kio permesitas al Jupitero, ne permesitas al la bovo. Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed iuj bestoj estas pli egalaj ol la aliaj – Eŭropo bone lernis tiun regulon kaj obeeme agnoskis sian duarangan pozicion en la monda hierarkio. Evidente pro tio sendependa konduto de Rusio elvokas tiom da malkontento – sklaveco estas speciale ĝena, kiam oni vidas apude sukcesan rezistadon al ĝi. 


Do mi parolas pri tute alia afero – pri kiel evoluis la eventoj kaj kiel tio enkadriĝas je la versio pri la FSB-murdistoj. 

Predo facila, sed ne ĉasata 
Murdoj okazas en Rusio ĉiutage, cetere same kiel en ĉiuj grandaj landoj. En 2019 estis murditaj 7212 homoj (malkresko je 586 kompare al 2018). La plej mortigaj estis du depresiaj regionoj en Siberio – Tuvio (37,4 murdoj por 100 mil loĝantoj) kaj Ĉukotka aŭtonoma distrikto (28,2), enloĝataj ĉefe de indiĝenoj, ofte ebriaj kaj agresemaj. La plej sekuraj estas Ĉeĉenio (0,3) kaj Astraĥana provinco (0,6). Sudanoj estas bruaj kaj laŭaspekte agresemaj, sed ili pafas ĉefe al aero kaj pli minacas ol atakas. 


Do ĉiutage en la lando okazas 20 murdoj. Preskaŭ ĉiuhore iu amatoro (profesiaj murdistoj ege maloftas) sukcesas mortigi sian malamikon. Se kredi al la gazetara versio, sekurecservoj provis mortigi Navalnij, sed malsukcesis. Kial? Ĉu mortigi senarman, sengardan civilulon estas tiom malfacila tasko por profesiuloj? 

Mi iom konas tiun medion kaj povas diri, ke apenaŭ eblas imagi aferon pli facilan por profesiaj sekurecservistoj. Mi memoras ke kiam mi priparolis kun eksa oficiro de specialaj trupoj de GRU (milita spionservo) alian, oble pli mildan operacon (mi ĉiam kontraŭas ekstremajn rimedojn), liaj okuloj ekbrilis kiel tiuj de batalema hundo antaŭ la atako. “Senprobleme, necesas nur prepari ĉion! Ni bezonas kelkajn tagojn por sekvi la objekton kaj kolekti informojn. Ĉu li havas aŭton? Bone, mi esploros ĝin. Haveblas specialaj brelokoj, mi malfermos kaj poste fermos sen ajnaj spuroj. Ĉu gvatkameraoj? Ne zorgu, mi forŝaltos ilin per lasero. Barbojn mi havas, ankaŭ lipharojn, do necesas nur elekti strategion. Ĉu mi aranĝu provokon surstrate?” ktp. 


Ĉu Navalnij havus ŝancojn kontraŭstari tion? Li estas ulo specifa, sed ekstreme, ĝisoste realisma, do perfekte konas la respondon. Efika gardado estas afero tro komplika kaj multekosta, kaj eĉ ĝi ne garantias centprocentan sekurecon. Foje mi vidis kiel ulo tiel gardata eniris restoracion en Sankt-Peterburgo. Unue liaj gardistoj eniris la ejon. Poste deko da korpogardistoj dense viciĝis de lia aŭto ĝis la enirejo kaj levis kuglorezistajn ŝildojn super siaj kapoj. Kaj nur poste tra tiu komplete sekura koridoro sekvis la gardata persono. Ĉu vi imagas daŭrigi en tiaj kondiĉoj politikan aktivadon? Cetere eĉ tio ofte ne helpas kaj tiaj gardatoj (plej ofte – altnivelaj mafiuloj) estas sukcese mortigataj de konkurantoj. 


Navalnij scias tion kaj pro tio li neniam havis gardistaron, nek zorgis pri propra sekureco. Kaj tion kauzis ne lia unika kuraĝo, sed pure racia kalkulado. Boris Nemcov estis pafmurdita en 2015 vide al la Moskva Kremlo, en la pleja centro de la rusia ĉefurbo. FSB-perfidulo Aleksandr Litvinenko estis mortigita en Londono per nekonata radioaktiva substanco kaj neniu kuracado povis savi lin de longdaŭra kaj sufera mortado (tio estis murdo-leciono). 

Navalnij sciis ke li estas ne pli malfacila predo, sed li same sciis ke neniu ĉasas lin. “Oni neniam minacis al mi. Eĉ trapikitaj pneŭoj mankis” diris li en 2011, kiam en Rusio okazis amasaj politikaj protestoj, grandparte inciitaj kaj gviditaj de li. Ekde tiam pasis 10 jaroj, la protestoj neniam atingis iaman nivelon, li mem estas komplete barita de partopreno en balotoj – nova leĝo malpermesis tion al personoj, iam kondamnitaj kaj li estis kondamnita pro monŝtelado (eble false), sed pasigis eĉ ne unu tagon en prizono, kiel li mem diras, pro rekta ordono de Putin. 


Lia populareco estas mizera – laŭ opinisondo farita en junio, al li fidas nur 4% de la loĝantaro (al komunisto Gennadij Zjuganov – 6%, al urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin – 4%, al Putin – 28%). La prezidanto ĵus sukcese aranĝis referendumon pri amendoj en la konstitucio, garantiinte por si eblecon kaze de deziro kandidatiĝi pliajn du fojojn en 2024 kaj 2030. Lia partio dominas en la parlamento kaj regas plejparton de la regionoj. La ekonomio stagnas, sed ne falas profunde. La opozicio viglas, sed prezentas neniun danĝeron. La tuta elito, armeo, polico kaj sekurecservoj fidelas al laprezidanto. 

Kio estas Aleksej Navalnij en lia universo? Ne pli ol kulo apud la orelo – eble ĝena, sed ne tiom por pafi kontraŭ sia kapo. 

Mirakloj sekvas miraklojn 
Tio estus nura rezonado, se ĝin ne konfirmus ĉiuj menciitaj eventoj. Imagu: FSB ricevis ordonon murdi Navalnij. Li povus esti venenita per unu el centoj da mortigaj substancoj – se necese senspuraj. Li povus perei en aŭtomobila akcidento. Li povus iĝi viktimo de rabisto surstrata, narkotikulo duonkonscia, ebriulo kun tranĉilo aŭ kaŭkaza brulkapulo kun pistolo. Finfine li povus simple malaperi – kiel usona sindikatestro Jimmy Hoffa kaj miloj da aliaj politikistoj kaj aktivuloj. 


Sed ne. FSB rifuzas ĉiujn ĉi variantojn kaj elektas la plej strangan: veneni lin per Noviĉok, antaŭnelonge famiĝinta pro malsukcesa atenco kontraŭ la Skripal-familio. Mankas nur nomkarto: “Sincere via, FSB”. 

Bone, eble tion faris fuŝuloj, kiuj simple ne konas aliajn gasojn, nek murdomanierojn kaj ĉiam sekvas la saman kliŝon, uzante la venenon, kiu ĝis nun mortigis nur britan katon. Sed eĉ tiun ĉi venenon ili uzis fuŝe – Navalnij ekmalbonfartis en aviadilo, sed ne mortis. Ĉu ili korektis sian fuŝon? 


Ekde tiu momento komenciĝas vico de veraj mirakloj, kiuj sekvas unu la alian tiom dense ke mi povas nur listigi ilin. Piloto ne lasas la atenciton morti en la aviadilo, sed petas urĝan alteriĝon. Flughaveno permesas tion senprobleme kaj aranĝas ĉiujn kondiĉojn por la neatendita flugo (mi memorigu, ke sekureco en ĉiuj flughavenoj de Rusio estas regata de FSB). Surtere lin jam atendas ambulanco, kiu venis laŭ fifame aĉaj vojoj de Omsko rapide kaj senĝene (la ĉiopova FSB malsukcesis bari ĝian alvenon aŭ almenaŭ prokrastigi ĝin). 

Sukuristoj agadas rapide kaj profesie (FSB malsukcesis enigi sian agenton en ilian teamon). Ili tuj injektas al Navalnij atropinon – kontraŭvenenon, kiu fakte savas lin. Ili rapide transportas la pacienton al hospitalo, kie li – tute senpova, en komato – tuj ricevas plej bonajn kuracistojn, kies teamo zorgas pri li senhalte. Dum du tagoj oni faris al li 59 ekzamenojn, kio naskis ĉe rusiaj pensiuloj amaran ŝercon: “Ĉu eblas aranĝi por mi kiel por Navalnij – kompletan medicinan ekzamenadon en du tagoj?” 


Eĉ pli – la aŭtoritatoj ordonas sendi al li el Moskvo plej bonajn fakulojn pri urĝa medicino, kiuj senprokraste flugas al Omsko, senhalte konsultante siajn kolegojn per videokomunikiloj kaj analizante plej freŝajn informojn pri sanstato de la opoziciulo. Ili uzas plej modernajn kaj efikajn rimedojn, diversajn kuracilojn kaj taktikojn kaj fine atingas la celon – la paciento estas savita, lia stato stabiliĝas. Rimarkindas ke unu el tiuj fakuloj, estro de anestezio-reanimacia fako Boris Tepliĥ, diris poste en intervjuo al la opozicia retejo Meduza.io ke parencoj de Aleksej Navalnij traktis kuracistojn senescepte korekte, kio draste kontrastis kun iliaj publikaj deklaroj. 

Ĉu FSB ne sukcesis eĉ penetri la provincan hospitalon? Ĝi sukcesis. Spektantoj de televidaj raportaĵoj rimarkis ulojn en grizaj kompletoj en ĉambro de hospitalestro kaj li konfirmis poste, ke en la hospitalo ĉiam deĵoris kelkaj FSB-oficiroj, inkluzive en lia oficejo. Se kredi al la “FSB-versio”, tiu senpova sekurecservo tamen malsukcesis mortigi eĉ komatulon. Evidente ĝi scias mortigi nur britajn katojn. 


Fine okazas la plej neimagebla afero: oni lasas Navalnij flugi al Germanio. Malgraŭ kronvirusa kvaranteno kaj vere terura rusia burokrateco, oni dum du tagoj aranĝas ĉiujn paperojn, donas ĉiujn permesilojn kaj la paciento forflugas al Eŭropo por plua ekzamenado kaj kuracado. FSB ne nur malsukcesis veneni lin kaj ĝisbati en la hospitalo, sed eĉ lasis foriri kun veneno en lia organismo, do kun akuza bazo por neevitebla internacia kondamno. 

Pardonon, sed se tio estus detektivo, oni nomus ĝian aŭtoron fuŝulo sen eĉ grajno da fantazio kaj sento de realeco. Evidente de gazetaj artikoloj oni postulas malpli da realismo. 

Kio okazis efektive? 
Mi pensas ke al tiu demando plej bone respondis Aleksej Navalnij mem jam en 2011: “Estis periodo, kiam mi okupiĝis pri la Komitato de Defendo de Moskvanoj ĉe [partio] Jabloko. Ni luktis kontraŭ kontraŭleĝa konstruado kaj de mia vidpunkto tio estis oble pli danĝera. Ĉar la konstruistoj, kiujn ni ĝenis, emas al pli simplaj solvoj de la problemoj ol la naftistoj aŭ la ŝtato. Distanco inter direktoro kaj homo, al kiu oni povas diri: "solvu pri li" tie estas oble malpli granda. Kredu min: lukti kontraŭ estro de domprizorga firmao de malgranda urbeto estas oble pli danĝere ol lukti kontraŭ Rosnafto aŭ Putin.” 


Sufiĉas eĉ supraĵa trarigardado de lia blogo por kompreni, ke li damaĝis interesojn de dekoj, eĉ centoj da altnivelaj komercistoj kaj ŝtatoficistoj, limo inter kiuj estas malfacile detektebla. Li raportis pri ŝtelitaj miliardoj kaj eksterlandaj bankokontoj, pri kontraŭleĝe aĉetitaj nemoveblaĵoj kaj koruptaj rilatoj, pri krimaj skemoj kaj falsaj kontraktoj. Pardonon, sed eĉ centono da tiaj materialoj estas sufiĉa kaŭzo por murdo de malkovrinto en iu ajn lando. 

Kial la atenco malsukcesis? Ĉar ĝin plenumis amatoroj, kiuj simple ne havis necesajn konojn kaj rimedojn. Ili sciis ke FSB sekvas lin ĉiupaŝe, do ne eblis mortigi per iuj ajn armiloj aŭ forkapti lin. Restis unusola vojo – veneno. Ili sukcesis doni ĝin al la politikisto, sed ĝi ne efikis kiel atendite kaj poste ili jam povis fari nenion – la “objekto” revenis en vidkampon de FSB kaj estis gardata ĉiusekunde kaj oble pli strikte. Oni povas nur imagi, kioma skandalo okazis en tiu ĉi servo kaj kiel ekpanikis respondeculoj pri siaj epoletoj, facile perdotaj. 


Mi ne scias, ĉu la atencintoj vere uzis Noviĉok, sed eĉ jesa respondo ne mirigus min. Post la disfalo de Sovetunio en la ĥaosaj 1990-aj jaroj multe da armiloj kaj mortigiloj trafis diversajn manojn. Mi mem konas homon, iam servintan en sekurecservo, kiu havas hejme ampolon, ricevitan el kolapsinta sekreta laboratorio en Turkmena SSR. Se ĝi enhavo trafos ekzemple akvodukton de Berlino, duono de ĝiaj loĝantoj ne vekiĝos matene. Tiaj kazoj sendube abundas. 

Ŝakpartio daŭras... 
Rilate la nunan politikan histerion, postulantan enkondukon de plej severaj sankcioj kontraŭ Rusio kaj ĉefe – rezignon de Germanio pri la Norda Fluo – 2 – mi povas nur sugesti al vi starigi malnovan demandon de la romiaj juristoj: Cui prodest? Kiu profitas? 


Danke al novaj teknologioj, en lastaj jaroj Usono transformiĝis el aĉetanto de nafto kaj gaso je ilia liveranto kaj logiko de la amasa kapitalisma produktado postulas novajn merkatojn. La plej dezirinda estas Eŭropo, sed ĝi estas ekde la 1960-aj jaroj okupita de la rusiaj nafto kaj gaso. Ricevataj per duktoj ili estas pli malmultekostaj kaj la liverado estas oble pli stabila ol transportado de cisternoj trans la Atlantiko. Mi jam ne diras pri ekologia kosto de la skistaj nafto kaj gaso, elminigataj de Usono – sufiĉas scii ke abunde uzata tiucele hidraŭlika fendado estas malpermesita en Francio, ĉar tio estas vera ekologia Armagedono

Usono jam sukcesis trudi sian skistan nafton al kelkaj eŭropaj vasaloj kiel Ukrainio kaj baltaj landoj, sed ilia konsumado estas mizera kaj ĝi revas pri la plej granda ekonomio de la kontinento – Germanio. Angela Merkel rezistis ĝis lasta momento, defendante interesojn de sia lando – ja germanaj komercistoj jam investis en la rusian gasdukton pli ol kvin miliardojn da eŭroj. 


Do Usono aplikis sian kutiman rimedon – krudan perforton – stariginte sankciojn kontraŭ ĉiuj partoprenantoj de la projekto. Tio ebligis haltigi ĝin, sed ne nuligi – Rusio jam diris, ke ĝi pretas anstataŭi foririntan konstruan ŝipon per la sia. Restis nur kelkaj monatoj ĝis relanĉo de la konstruado kaj Angela Merkel aktive subtenis ĝin, dirante ke la usona enmiksiĝo je la eŭropaj aferoj superis ĉiujn limojn kaj estas netolerebla. Sed… Subite en la fora Siberio estis venenita opoziciulo, nomata la ĉefa oponanto de la malica Putin. Feliĉa koincido, ĉu ne? 


Kio okazis poste – vi scias. Ŝajnas ke iu faris ĝustan paŝon en tiu ŝakpartio – cinikan, sed efikan. Ni vidos kia estos ĝia rezulto.

Comments

  1. La germana kaj aliaj sendependaj laboratorioj asertas, ke la veneno estis Noviĉok. Ĉi blogaĵo mem traktas tion, kiel fakto. Kial, do, la rusa laboratorio kaj Putin neis tion?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Kiu scias? Eble iu el ili mensogas. Eble iu el ili ricevis por esploro alian specimenon. Ni ekscios tion ne nun kaj ne morgaŭ, sed plej verŝajne post jaroj aŭ eĉ jardekoj. Mi celis respondi alian demandon: Cui prodest? Kaj mi prezentis miajn konkludojn.

      Delete

Post a Comment