Krimeco en Rusio: la mondo kaŝita, sed proksima

Ĉu Rusio estas vere danĝera lando? Kiel funkcias la rusa mafio? Ĉu Gulago plu ekzistas? Mi provos respondi tiujn kaj aliajn demandojn surbaze de miaj propraj konoj kaj spertoj. 

Kion timi kaj kion ne 
Eksterlandanoj ofte konsideras Rusion danĝera lando, sed ĝi estas relative sekura – almenaŭ mi mem apenaŭ havis problemojn ĉi tie, dum en Argentino en kelkaj tagoj estis priŝtelita kaj rabita. Krimnivelo estas oble pli alta ol en Usono aŭ Eŭropo, sed en realo vi apenaŭ spertos problemojn ekster urbocentroj, almenaŭ se ne temas pri depresiaj urbetoj kaj vilaĝoj, trafitaj de ekonomia degenerado post la ĥaosa malindustriiĝo de la 1990-aj jaroj. Do ĉio kiel ĉie – evitu slumojn kaj ne vagadu laŭ noktaj stratoj, speciale se ebria. 


La plej oftaj krimoj rilatas al posedaĵoj. Oni povas ŝteli vian monujon (tio foje okazis al mi en plenŝtopita buso antaŭ 20 jaroj) aŭ ŝteli ion el via malfermita aŭto. Antaŭe oni ŝtelis aŭtojn, sed nun ĉiuj lasas ilin surstrate, pro kio garaĝoj eksmodiĝis kaj gardataj parkumejoj plejparte formortis. 
Kompreneble abundas friponoj, kiuj agadas ĉefe per poŝtelefonoj kaj Interreto. Kutime oni sendas al vi SMS aŭ retmesaĝon nome de iu el viaj kontaktuloj, en kiu oni petas monon pro urĝaj problemoj. Tio estas truko tiom malnova, ke jam apenaŭ iu krom plejaj simpluloj aŭ aĝuloj povas esti trompita tiel.
Perfortaj agoj malpli oftas, mi mem neniam spertis tion. Vendado de pafiloj estas strikte malpermesita, do eĉ rabistoj plej ofte uzas nur siajn pugnojn aŭ tranĉilojn, ege malofte ĉasistajn fusilojn. Foje konfliktoj ekflamas pro personaj kvereloj, kutime post ebriiĝo. Malpli ofte ol antaŭe, tamen povas okazi rasistaj aŭ naciistaj atakoj, kvankam plej aktivaj grupoj tiaspecaj estis ekstermitaj de FSB kaj polico post la naciisma leviĝo en Ukrainio, kaj ekde tiam apenaŭ aktivas. Krome migrantoj el Meza Azio kaj Kaŭkazo tiom abundas en Rusio, ke plejparto de la rusianoj jam alkutimiĝis al ilia ĉeesto. 


Kiel en ĉiuj landoj, la plej danĝeraj povas esti grupoj da adoleskuloj – junaj, agresemaj kaj sencerbaj, ĉar ili ankoraŭ ne konas valoron de sia vivo, nek de la vivo de aliuloj. Senhejmaj infanoj mankas al Rusio, do ĉiam temas pri adoleskantoj kiuj havas familiojn kaj loĝejojn, sed kutime malbonfartajn – kun gepatroj, dronintaj en alkoholo aŭ ĉenitaj de la narkotika dependeco.


Ili vagadas laŭ stratoj, incitante preterpasantojn (ĉefe samaĝulojn) kaj detruante ĉion detrueblan, tiel senkonscie esprimante angoron pro sia detruita vivo. Ili rekoneblas per malicaj vizaĝesprimoj, razitaj kapoj, foje sportaj vestoj. La lastaj estas tradicio, naskiĝinta en malliberejoj en la 1990-aj jaroj, kiam la ŝtato ne povis provizi al la malliberuloj eĉ uniformojn, do parencoj kaj kamaradoj sendis al ili sportajn vestojn kiel plej komfortajn en tiu medio. Ala rekonebla signo estas kaŭrado – ili ofte troviĝas en tia pozicio, babilante kun geamikoj, fumante, senŝeligante sunflorajn semojn kaj observante ĉirkaŭaĵojn. Tiu specifa tradicio devenas de malliberejoj, kiam dum transportado de krimuloj de unu prizono al alia, la gardistoj eligadis ilin en vagonoj kaj igis atendi rande de fervojo surgenue aŭ kaŭre dum oni preparis novajn vagonojn kaj rekalkulis ilin.


Ofte ili umas en la manoj bidarojn – ankaŭ pure krimula tradicio, ebliganta trankviliĝi kaj mense kalkuli ion dum plej streĉaj situacioj. En Rusio estas malpermesite drinki surstrate (krom en kafejoj), sed en iuj foraj kortoj ili povas drinki bieron nerimarkitaj de polico. Oni nomas ilin ŝpana gopniki. Se vi vidas tian grupon mi povas doni nur unu konsilon – evitu kaj foriru. 


La plej sendanĝeraj estas vagabondoj. Plejparte temas pri homoj dependaj je alkoholo kaj foje narkotikaĵoj, kun mensaj kaj aliaj malsanoj. Kutime ili simple petas monon, sed foje povus ŝteli ion, do ankaŭ ilin evitu laŭeble. 


Mezan pozicion okupas la ciganinoj, kiuj vagadas en certaj lokoj. Kutime ili trudiĝas al preterpasantoj, proponante aŭguri laŭ polmo aŭ demandas ion (horon, vojon ktp). Neniam haltu aŭ respondu, simple ignoru kaj iru for. Se vi haltos, tuj venos pliaj ciganinoj kaj la tuta aro petos monon kaj ofte memstare esploros viajn poŝojn, forlogante vian atenton per siaj laŭtaj babiladoj. 


Cetere plejparte homoj rilatos al vi indiferente aŭ eĉ amikece. Ne kredu al la mito pri la rusoj, kiuj neniam ridetas. Milionoj da rusianoj trapasis malliberejojn en la Stalin-epoko, do eble pro tio krimula kulturo estas sufiĉe populara en Rusio kaj penetris multajn sferojn de la ĉiutaga vivo. Multaj homoj aŭskultas krimulan muzikon, amuze nomatan chanson (ekzistas eĉ samnoma radio), uzas vortojn kaj esprimojn el la krimula ĵargono kaj eĉ sekvas kelkajn krimulajn kutimojn. Sed plejparte temas pri senpripensa uzado de la kulturaj elementoj, penetrintaj en la ĝenerala kulturo. Do ne timu se en via taksio aŭdigas kantoj de Garik Kriĉevskij aŭ Miĥail Krug – plej verŝajne via ŝoforo havas nenian rilaton al la krimula mondo kaj nur ŝatas muzikon pri la “homoj kun komplika sorto”. 
Sed pri specifaĵoj de personaj rilatoj en Rusio mi detale rakontis aliloke. Nun vi jam komprenis ke la ĉiutaga vivo en Rusio estas sufiĉe sekura kaj trankvila. Do kio pri la malica rusa mafio? 

Krimula hierarĥio 
Malsame ol pluraj aliaj mitoj pri Rusio, la rusa mafio vere ekzistas kaj fortas. Temas pri kaŝita mondo, kiu funkcias paralele al tiu publika – proksima, sed preskaŭ tute nevidebla por la eksteruloj. 
La organizita krimeco en la nuna formo kreiĝis en Sovetunio en la 1920-aj jaroj. Jam antaŭe ekzistis krimulaj grupoj, gvidataj de plej spertaj profesiaj bandestroj. Dum arestoj ili kutime prezentis sin kiel Ivan kaj diris, ke ne memoras patran kaj familian nomojn, do formiĝis eĉ specifa parolturno “Ivan parencojn ne memoranta” kun signifo “homo sen radikoj kaj memoro”. Sed la sovetia potenco traktis la krimulojn oble pli severe ol la cara reĝimo, do la krimula mondo neeviteble transformiĝis por adaptiĝi al la nova situacio. Tiel formiĝis la nova sistemo, kiu en iom modifita stato ekzistas ĝis nun. 


La hierarĥio konsistas el tri niveloj. En la unua nivelo troviĝas ordinaraj krimuloj – ŝtelistoj, rabistoj, vendistoj de narkotikaĵoj, murdistoj ktp. Foje ili grupiĝas en bandoj, gvidataj de aŭtoritatoj (avtoritet – la aŭtoritata, estimata krimulo). Anoj de la bando koordinas siajn agojn, subtenas kaj protektas unu la alian. La aŭtoritatoj estas la dua, meza nivelo de la krimula hierarĥio. Plej supre staras krimuloj en leĝo – nome ilin oni kutime montras en la holivudaj filmoj. 

Ŝtelisto en leĝo Hans (Tjumeno)

Tio estas tre specifa pozicio. Ŝtelisto en leĝo (ŝtelisto en la krimula ĵargono signifas krimulon ĝenerale kaj estas honora nomo) ne sole gvidas sian bandon, sed regas iun teritorion. Do li estas gvidanto supera al ĉiuj bandoj en tiu areo. Ĉiuj aŭtoritatoj devas pagi al li tributon, kolektitan de siaj banditoj kaj kontraŭleĝaj entreprenoj – bordeloj, subteraj kazinoj ktp. Tiel formiĝas obŝĉak (komunumaĵo) – nigra kaso de la krimula mondo. Ŝtelisto en leĝo kontrolas monon en obŝĉak kaj financas per ĝi necesajn aferojn – helpon al arestitaj krimuloj kaj iliaj familioj, subtenon al tiuj liberigitaj, pagas ŝmirmonon al malliberejaj gardistoj, koruptitaj policistoj, aĉetas telefonojn kaj narkotikaĵojn, sendotajn al malliberigitaj krimuloj ktp. 


Krome ŝtelisto en leĝo estas siaspeca juĝisto, kiu solvas konfliktojn kaj disputojn inter la krimuloj en sia teritorio. Kompreneble li faras tion surbaze de ne la ŝtataj, sed krimulaj leĝoj, nomataj ponjatija (komprenoj). Li estas kvazaŭ patro por ĉiuj krimuloj de respektiva regiono. 

Ŝtelisto en leĝo Japonĉik

Ŝtelisto en leĝo estas la posteno ne hereda, sed elektebla. La krimula mondo de Rusio estas tute demokratia medio, kie ĉio okazas kadre de demokratiaj proceduroj. Ne ekzistas la plej alta krimulo, do ne eblas senkapigi la rusian krimularon, arestante iun eĉ plej influan krimulestron. Ekzistas aro de egalrajtaj ŝtelistoj en leĝo, kiuj de tempo al tempo kunsidas por priparoli komunajn aferojn, solvi disputojn kaj doni aŭ forpreni la titolojn. 


Dum sĥodka (kuniro) oni faras decidojn pri elekto de novaj ŝtelistoj en leĝo kaj forpreno de tiu statuso de iuj malnovaj. La ceremonio nomiĝas kronado, ĉar ekde tiu tempo nura aŭtoritato iĝas kvazaŭ krimula princo en respektiva teritorio. Li ĵuras servi al bratva (frataro – tiel nomas sin la krimularo) kaj agadi laŭe al ponjatija (krimula leĝo). Post tio li povas fari specialajn tatuojn kun plurpintaj steloj sur genuoj kaj ŝultroj, kiujn vi certe vidis en la holivudaj filmoj. Neniu alia rajtas fari tiajn tatuojn – la rompo de tiu regulo punendas per morto. 


Ĉu enviinda pozicio? Ne hastu envii ĝin, ĉar granda povo neeviteble sekvigas grandan respondecon. Origine postuloj al la ŝtelistoj en leĝo estis altegaj. Ili ne rajtis labori, ne povis havi loĝejon kaj familion, devis eviti iujn ajn kontaktojn al la ŝtato (inkluzive militservon). Post la Dua mondmilito la postuloj iom mildiĝis kaj nun la ŝtelistoj en leĝo rajtas posedi loĝejojn kaj havi familiojn. Sed ĉio alia plu validas. 

Ŝtelisto en leĝo Avo Ĥasan

Temas nome pri postuloj, ne rajtoj. La ŝtelisto en leĝo ne rajtas plenumi eĉ plej malgrandan laboron – tio estas malhonoro por li, kaŭzo por malkronigo. Sed plejparton de sia vivo ŝtelistoj en leĝo pasigas en malliberejoj, do ili apenaŭ zorgas pri perdita kariero. Tamen ankaŭ tie ili ne rajtas labori – spite al iom ajn forta premo de la prizonaj aŭtoritatoj.


Pro tio plejparton de sia puntempo ili pasigas en karceroj, do en la plej severaj kondiĉoj. Cetere danke al koruptitaj gardistoj kaj ofte pro neoficialaj interkonsentoj kun prizonestroj, ili plu regas siajn bandojn kaj kontrolas ĉion.


Mi aldonu ke la krima mondo ĉiam havis internacian etoson kaj konservis ĝin eĉ post la disfalo de Sovetunio. La bandoj kutime grupiĝas ĉirkaŭ forta gvidanto, kies etne aparteno ne havas grandan signifon. Inter la mafiula elito de Rusio gravan influon ĝis nun havas kartvelaj ŝtelistoj en leĝo.


Foje formiĝas etnaj bandoj (ĉefe el kaŭkazanoj), sed temas precipe pri homoj el la sama regiono, parolantaj la saman lingvon, do unuigitaj de pli proksimaj ligoj. En ordinara rusia bando kutime partoprenas reprezentantoj de pluraj etnoj kaj religioj – la rusiaj krimuloj estas veraj internaciistoj.

Krimula ekonomio
Pri kio okupiĝas la rusia mafio? En la 1990-aj jaroj ĝia ĉefa celo estis la ĵusbakitaj komercistoj kaj privataj entreprenoj. Ĉiuj senescepte pagis tributon al iu bando, kiu en la krimula ĵargono nomiĝas kriŝa (tegmento). Ĝi ricevadis stabilan procentaĵon de komerista profito kaj reciproke donis protekton kontraŭ aliaj bandoj, solvis problemojn kun partneroj ktp. Ofte reprezentantoj de la bando havis ĉambron en sidejo de respektiva firmao.


Kompreneble tio ne estis fabelaj ĝentilaj banditoj el "Amo inter ruinoj" de Trevor Steele. Temis pri kruduloj, kiuj kondutis abrupte, prenis nur kontantan monon kaj kaze de duboj aŭ bezonoj tuj aplikis plej kruelan perforton. Ili ŝtelis homojn, ĉantaĝis, turmentis, murdis senhezite kaj ofte senpune.


Ekde la 2000-aj jaroj la ŝtato reprenis la potencon kaj la mafia aktivado revenis al ĝia naturaj medioj, do al kontraŭleĝaj aferoj kiel prostituado, ŝtelado, rabado, ĉantaĝo, vendado de narkotikaĵoj kaj surogata vodko, kontrabando ktp.


Tamen grandaj mafiuloj investas parton de siaj enspezoj (inkluzive de obŝĉak) ankaŭ en laŭleĝajn entreprenojn. Ili preferas sferojn, kie cirkulas kontanta mono kaj eblas facile kaŝi enspezojn kaj aranĝi monlavadon. Minado de valorŝtonoj, kolektado de metala rubo, fabrikado de ŝtalaĵoj – tiuj industrioj estas grandparte regataj de la krimularo. Do mi povis nur ridi kiam la kartvela miliardulo Kaĥa Bendukidze, kies riĉeco devenas de la rusia metalurgia konzerno Uralmaŝ babilis pri demokratio kaj civilizo. En la 2000-aj jaroj li iĝis ministro pri ekonomio dum prezidanteco de Miĥail Saakaŝvili kaj poste konsilisto de la ukraina prezidanto Petro Poroŝenko, sed ĉu vi kredas je lupoj-vegetaranoj? Same ridinda estis la kartvela miliardulo kaj ĉefministro Bidzina Ivaniŝvili, kies riĉeco devenas de la sama medio.


Alia ŝatata sfero estas bazaroj, kie cirkulas grandega kvanto de kontanta mono, surogataj kaj kontrabandaj varoj, kie laboras multe da kontraŭleĝaj enmigrintoj ktp. La plej fama merkato ĝis 2009 estis la Ĉerkiza merkato en Moskvo ofte nomata Ĉerkizon (aludo al la vorto zono, kiu en krima ĵargono havas signifon malliberejo). Tie laboris kaj ofte loĝis ĝis 100 mil homoj, el kiuj ĝis 60 mil estis ĉinaj komercistoj. Tiu sovaĝejo okupis 72 hektarojn kaj estis komplete regata de la mafio.


Ĝi estis likvidita en 2009, tamen ankoraŭ en 2013 tie estis malkovrita granda subterejo, en kiu loĝis homoj, funkciis vestofabriko kaj eĉ kokina farmo Por ekstermi Ĉerkizon necesis persona ordono de la preizdanto Vladimir Putin. Ĝin anstataŭis merkatoj Moskva kaj Sadovod  – pli civilizaj, sed laŭ sia naturo same mafiulaj.


Vi apenaŭ havos problemojn kiel aĉetanto en Moskva, kies perimetro estas gardata mitraletistoj, sed koncernuloj konas internajn regulojn. Por iom amuzi vin mi diru nur, ke oni ne enlasas al tiu merkato monportajn aŭtojn. Do lokaj komercistoj adaptiĝis kaj forportas kontantan monon en speciale dezajnitaj veŝtoj, kiuj kaŝe distribuas bankbiletojn laŭ tuta korpo. Mezstatura viro forportas 200 mil dolarojn. Li simple pasas preter gardistaro, sidiĝas en taksio kaj forveturas nerimarkita. Tiel funkcias grandaj monlavejoj de la rusia mafio.

Prizono – hejmo de krimulo 
Prizono estas por profesiaj krimuloj kvazaŭ hejmo kaj ili fieras pri longaj jaroj, pasigitaj tie, markante ilin per respektivaj tatuoj, kompreneblaj al spertuloj. Tio estas tre kruela kaj senkompata mondo, tamen kun certaj reguloj. Ĉiuj prizonuloj estas dividataj je kelkaj grupoj kun malsamaj statusoj. Plej alte staras frataro (profesiaj krimuloj), sekvas muĵiki (laŭvorte: viroj, do ordinaraj homoj) kaj plej malsupre situas opuŝĉennije (laŭvorte: mallevitoj; samseksemuloj). 


Post alveno gvidanto de respektiva prizona ĉambro (neoficiala) pridemandos alveninton pri liaj pasinteco kaj intencoj. La plej malbona ideo estas fantazii aŭ kaŝi ion, ĉar informkanaloj en malliberejoj funkcias perfekte kaj ĉia mensogo estos rapide malkovrita kaj severe punita. Ordinara homo rajtas pasigi sian puntempon trankvile kaj neŭtrale (kun muĵiki) aŭ aliĝi al profesia krimularo (frataro). 


Lastakaze li ricevos plian protekton kaj resursojn, sed devos strikte plenumi ordonojn, do foje konfliktos kun la aŭtoritatoj, riskante sian sanon kaj eĉ vivon. Ekzemple kaze de ribelo li devos partopreni ĝin, bruligante, detruante kaj mortigante.


Kutime tio finiĝas per sturmo fare de speciala taĉmento, kiu kruele forbalaas ĉiujn kontraŭulojn, postlasinte vunditojn kaj kadavrojn. Pli mildaj protestoj ankaŭ ofte havas kruelan formon – malliberuloj enbatas grandajn najlojn en siaj brustoj, kapoj, testikoj, tranĉas vejnojn sur siaj polmoj ktp. 


La plej malalta estas la statuso de samseksemuloj – ili devas informi pri ĝi kaj tuj trafas taĉmenton de mallevitoj. Ili estas netuŝebluloj, do nek ili rajtas tuŝi iun, nek iu alia rajtas tuŝi ilin, dividi kun ili manĝaĵojn, preni aĵojn kiujn ili tuŝis ktp. Tio estas parioj de la rusiaj prizonoj, kiuj plenumas plej malhonoran laboron (forportas malpuraĵojn, purugas necesejojn ktp). Kaŝo de tia statuso estas punenda per morto. 


Sed ne hastu kompati ilin, ja statuso de tiu grupo estas malalta, sed apenaŭ grave danĝera – ili simple troviĝas en la pleja malsupro, sed povas pasigi tiel jarojn. La plej bedaŭrinda afero estas se oni trafas tiun kategorion perforte – kaze de seksperforto fare de krimuloj aŭ gardistoj. Tio estas inter plej pezaj punoj de la krimula leĝo. Eĉ se tion faris gardistoj kaj temas pri antaŭe estimita malliberulo – sufiĉas unu foto aŭ filmeto, pruvanta la samseksan agon (en la pasiva pozicio) kaj jam homo iĝas pario kaj tiu statuso daŭros lian tutan vivon. 


Pli kompatinda estas la sorto de seksperfortuloj, kiuj mem en malliberejo ofte iĝas viktimoj de seksperforto kaj trafas la menciitan kategorion. Sed plej danĝera estas la statuso de krimuloj, kiuj murdis aŭ perfortis infanojn. Ju pli granda estas la krimo, des malpli grandaj estas iliaj ŝancoj postvivi la prizonon. Kutime ili iĝas parioj, suferas plurajn vundojn kaj fine oni trovas ilin pendumitaj en karcero aŭ mortaj en iu fora angulo de malliberejo, kio klarigeblas per akcidento aŭ sinmortigo (atestantoj ĉiam mankas). 

Krimula leĝo – kruela kaj senkompata 
Mi ofte aŭdas la eksterlandanojn paroli pri la terura Gulago, kien oni plu sendas malliberulojn. Por la ruso tio sonas amuze kaj stulte samtempe. Gulago estas ne sinonimo de la rusia malliberejo, sed mallongigo de la oficiala nomo de la mallibereja administracio kiu ekzistis en Sovetunio en la Stalin-periodo. Kompreneble prizonoj plu ekzistis post lia morto kaj eĉ post la disfalo de Sovetunio, sed ili ne plu nomiĝas Gulago. Nomi nuntempan rusian prizonon Gulago aspektas por la ruso same ridinde kiel nomi ruĝarmeanoj soldatojn de la Rusia Armeo – kion cetere faras iuj esperanto-verkistoj (pli ĝuste – fabelistoj). 


Plejparte temas pri puntendaroj aŭ korektigaj kolonioj kiel ili nomiĝas oficiale. Ĉu en via menso aperis vicoj da kraditaj kameraoj, en kiuj tutajn tagojn vegetas tatuitaj banditoj? Forgesu tiun bildon el usonaj filmoj. Malliberejo en Rusio pli similas al tendaroj por militkaptitoj kaj plej bonaj el ili eĉ al infantendaroj. Temas pri unu- ĝis duetaĝaj barakoj – longaj konstruaĵoj, dividitaj je grandaj ĉambroj, en kiuj staras vicoj da simplaj litoj, foje duetaĝaj. Kutime ili situas rande aŭ ekster urbo aŭ vilaĝo kaj havas sufiĉe grandan areon, baritan je pikdrato kun gvatoturoj laŭ perimetro. 


Dum tago malliberuloj laboras en laborejoj aŭ lernas, vespere ili pasigas sian tempon laŭplaĉe vizitante amikojn, sportumante aŭ legante – ene de la malliberejo. Sidi en la fermitaj ĉeloj kiel en Usono estas koŝmaro de la rusia malliberulo. Oni provis ŝanĝi la puntendarojn al tiaspecaj prizonoj en la 1990-aj jaroj, sed tuj leviĝis ondo de ribeloj dum kiuj la prizonuloj akre protestis deklarinte, ke oni kondamnis ilin al puntendaro, ne al prizona ĉelo! 


Ĉiuj prizonuloj estas dividitaj je taĉmentoj, gvidataj de taĉmentestroj (ankaŭ prizonuloj). Ili portas uniformon (grizan aŭ bluan) kaj devas plenumi ordonojn de gardistaro. Ili rajtas havi monon, perlaboritan aŭ ricevitan de parencoj. Ili rajtas aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn aĵojn en mallibereja vendejo kaj ricevi sendaĵojn de siaj parencoj kaj amikoj. La plej aprezataj estas teo kaj papirosoj. La papirosoj estas uzataj por fumi tabakon kaj kaŝe alportitan gaŝiŝon, dumj teon oni bolas en akvo (tutan pakaĵon en unu litro aŭ malpli) tiel ke fine formiĝas nigra densa trinkaĵo nomata ĉшfir, kiu influas la cerbon simile al narkotikaĵo.

Ĉifir

Renkontiĝoj kun parencoj kaj koramikinoj estas permesataj, inkluzive tiujn privatajn en apartaj ĉambroj, por kelkaj tagoj. Kompreneble ĉio ĉi povas esti forprenita kaze de rompo de reguloj kaj varias depende de graveco de la krimo. 


La ĉefa problemo de la rusiaj malliberejoj estas ne kruelaj gardistoj aŭ siberia vintro (en Siberio komforte loĝas milionoj da rusianoj, do forgesu pri ĝi kiel infera ekzilejo), sed manko de laboro kaj internaj konfliktoj de la krimuloj. Mi estas historiisto, do scias ke eĉ dum la Stalin-periodo en la vera Gulago plejparto de malliberuloj estis ordinaraj krimuloj, neniel rilataj al politiko kaj tutcerte ne viktimoj de la reprezalioj. Kaj plejparto de la mortintoj en Gulago pereis ne pro gardistaj kugloj aŭ malsato, sed pro tranĉiloj de aliaj krimuloj. 


Tio speciale validas por la unuaj postmilitaj jaroj, kiam en la sovetiaj malliberejoj eksplodis la tiel nomataj bastardaj militoj. Kaŭzis ilin la intenco de la aŭtoritatoj restarigi striktan kontrolon en la prizonoj, kion la krimularo konsideris intenco alifarbi la malliberejojn – fari ĉiujn nigrajn prizonojn ruĝaj. En la krimula ĵargono nigra prizono estas tiu regata de la krimularo, dum en tiu ruĝa regas la administracio. La situacion komplikigis tio, ke dum la milito multaj krimuloj estis devigitaj labori kaj militi, do ili rompis la krimulan malpermeson pri ĉiuj ajn kontaktoj kun la ŝtato. La krimularo dividiĝis je du grupoj: la malnovaj krimuloj, kiuj insistis je rigora plenumado de la krimula leĝo, kaj tiuj novaj, postulintaj akcepti certajn ŝanĝojn. 


Komenciĝis la menciitaj bastardaj militoj, kiam en unu prizono post alia la bastardoj (prizonuloj, kunlaborantaj kun la administracio) atakis la fidelulojn, postulinte kompletan subiĝon al la administracio. Sekvis sangoverŝaj bataloj, ignorataj kaj foje rekte subtenataj de la mallibereja administracio – kaj plia prizono ruĝiĝis.


Nun komprenble tio ne plu okazas, tamen la perforto plu regas la krimulan mondon, inkluzive en malliberejoj. Kompreneble monhavaj malliberuloj povas aĉeti por si pli komfortajn lokojn kaj protekton dum tiuj ordinaraj suferas plenforte. Miĥail Ĥodorkovskij apenaŭ havis multajn kialojn por plendi dum junulinoj el Pussy Riot alfrontis vere kruelan medion de inaj malliberejoj. 


Alia plago estas infektaj malsanoj, ĉefe tuberkulozo, hepatito kaj Aidoso. Granda parto de malliberuloj jam suferas ilin aŭ malsaniĝas dum sia puntempo. Mi konis ulon, kiu post trafi prizonon (pro vendo de narkotikaĵoj) unue fartis sufiĉe bone – li organizis konstruan brigadon, ĉiam havis laboron kaj monon, ofte retumis pere de kaŝe alportita poŝtelefono ktp – sed poste infektiĝis je tuberkulozo kaj estis transigita al la tuberkuloza taĉmento. Tio estas tipa historio.


Mi povas aldoni ke inter plej popularaj kontraŭtuberkulozaj kuraciloj, kies efikecon pruvis sperto de pluraj generacioj de la rusiaj malliberuloj, estas la hunda viando. Sed kompreneble trovi ĝin en prizono estas malfacile, do kutime la hundojn ĉasas krimuloj, jam liberigitaj.


Oni povus aldoni pliajn detalojn pri tiu specifa medio kaj ĝiaj reguloj, sed tio postulus tro multe da spaco. Mi diru nur, ke krom ordinaraj puntendaroj ekzistas ankaŭ pluraj specialaj – por eksterlandanoj, eksaj policanoj, neplenkreskuloj ktp.


Por plejaj krimuloj ekzistas malliberejoj kun speciale strikta reĝimo simila al tiu de la usonaj prizonoj. La dumvivaj malliberuloj troviĝas en specialaj prizonoj, plejparte en foraj lokoj, kaj preskaŭ senelire en ĉeloj. Ekzemple la sola postvivinta teroristo, partopreninta la masakron de infanoj en Beslano, troviĝas en tia prizono en norda parto de mia regiono.


Resume, mi povas diri ke same kiel korupto, pri kiu mi jam parolis aliloke, krimeco en Rusio estas problemo grava, sed apenaŭ influanta ĉiutagan vivon de la ordinaraj homoj. Estu singarda, kondutu racie, ne serĉu problemojn en problemaj lokoj kaj vi apenaŭ alfrontos la rusian krimulan mondon – proksiman, sed paralelan al tiu de ordinaraj homoj.

Comments

  1. Tre interesa, tamen tro longa artikolo. Ties enhavo povus esti en almenaŭ 3 artikoloj.
    Forte senteblas la komparo kun Usono (je ĉio, eĉ malliberejoj), kvazaŭ ĝi reprezentas la tuta cetero de la mondo laŭ rusoj

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi preferas prezenti problemon strategie, kio bezonas spacon. Kaj certe tio estas rigardo el Rusio. La rusoj kutimas kompari ĉion kun Usono kaj Eŭropo - la regionoj plej proksimaj al ni de la kultura vidpunkto.

      Delete

Post a Comment