La 26-an de julio malfermiĝis la kongresejo, do mi iris tien. Neniuj afiŝoj pri la kongreso aŭ Esperanto entute videblis en la urbo, nek ĉe la enirejo de hotelo Panamericano, kiu gastigis la 99-an UKon.


Nur meze de la halo staris informŝildo, montrinta malsupren. La teretaĝo plenis je homoj.


Dekoj da kongresanoj staris, sidis, promenis, babilis, brakumis unu la alian. 


Ĉie aŭdiĝis esperanta parolo kaj verdis konataj steloj. 


Interalie mi renkontis ĉi tie Pablo León, lokan esperantiston, kiun mi antaŭe konis nur danke al liaj sciigoj ĉe la kongresa Fejsukpaĝo. La librovendejo jam funkciis, do mi faris la unuan ekspedicion enen, sufiĉe fruktodonan.


Post ioma societumado mi decidis uzi la tagan helon por atingi la sudan parton de la urbo, la faman kvartalon La Boca, pri kiu mi legis en gvidlibro. Mia vojo zigzagis tra stratetoj de San Nicolás kaj jen mi iras laŭ strato Esmeralda. Bela nomo, ĉu ne? Ho, jen interesa preĝejeto, evidente fermita. Mi haltu por foti ĝin... 


Guto falis sur mian dekstran ŝultron. Ĉu klimatizilo? Mi levis la kapon, sed vidis neniun teknikaĵon supre. Ne gravas. Kion volas tiu dikulino? Aĥ, ŝi montras per mansignoj, ke birdo malpurigis mian jakon. Diable! Ŝi pravas – sur mia dekstra ŝultro disfluis malhelverda makulo, aĉe odoranta. Ho, jen plia makulo malsupre... kaj jen plia... Diable, ŝajnas ke tiu birdaĉo suferis lakson kaj liberiĝis de sia ŝarĝo ĝuste super mia kapo!


Mi demetis la jakon, afabla ino helpis al mi, donante papertukojn. Tre ĝustatempe alvenis bonkora viro, kiu bonvole tenis la jakon, dum mi purigis ties dorson, dismakulitan kvazaŭ bombardita batalkampo. Ĉio daŭris ne pli ol du minutojn. Mi remetis la jakon, dankis la helpantojn, ili svingis la manojn kaj ni disiris ege kontentaj. Baldaŭ mi komprenis ke miaj novaj konatoj havis multe pli da kialoj por tio. Mi pluis al La Boca kaj fotis senhalte. Jen interesa preĝejo. 


Muro kovrita je afiŝoj.


Hm, interese per kio oni foje ŝtopigas politikistajn buŝojn.


Rubaĵistoj klasis amason da rubo sur trotuaro – mi legis, ke tio estas aparta profesio en Bonaero. De sur reklamafiŝoj rigardis min brutalaj herooj de lokaj televidserioj.


Neatendite memorigis pri sia ekzistado ĉina sekto Falun Dafa, plurajn jarojn persekutata en la hejmlando.


Bela grafitaĵo kolorigis grizan muron.


Malnovega aŭto aspektis dinozaŭre, sed tamen veturis propramove. 


Sur muro pendis reklamo pri psikoterapia servo, memorigante pri fama argentina vorto "bronca", kiu signifas angoron kaj malkontenton. 


Barbulo sur motorciklo enuis ĉe rubujo.


Tiuminute eksonoris mia poŝtelefono – alvenis SMS pri pago de kelkdek dolaroj, farita de mi en MacDonalds. Hm, mi ne vizitis tiun rapidmanĝejon kaj neniam faras tion dum vojaĝoj, ĉar estus stulte aĉeti tutmonde la samajn aĵojn anstataŭ havigi al si aŭtentikajn impresojn. Nu, eble tio estas konfuzo, kaŭzita de mia pago per bankokarto en la kongresejo, kiun apudis unu el multnombraj bonaeraj MacDonaldsoj. Post kelkaj minutoj alvenis nova SMS – ĉi-foje mi pagis jam ĉirkaŭ 150 dolaroj en iu supervendejo. Tio estis jam tro eĉ por senzorga turisto kiel mi, do mia mano glitis en la internan poŝon de la jako por repalpi monujon kaj... trovis nenion. Tiumomente mi komprenis ke en la dua tago en Bonaero mi sukcesis perdi la tutan kontantan monon (1800 dolaroj) kaj bankokarton, kiun oni jam pagigis je 200 dolaroj!
Kion fari en tiu ĉi tute nova por mi, transoceana lando, kie preskaŭ neniu parolas la rusan, nek la anglan?! Feliĉe mi havis telefonnumeron de Pablo León. “Ĉu? Diable!” reagis li. “Do prenu taksion kaj veturu al Panamericano. Ĉu vi ne povus pagi? Ne gravas, mi pagos por vi”. Laŭvoje mi telefonis al Gazprombanko kaj blokis la karton. Tiu transkontinenta interparolo kostis al mi multe, sed mi almenaŭ savis la reston de la mono. Fiuloj kelkfoje provis fari pliajn pagojn, sed fiaskis.
“Ĉu vi estas en ordo? Ĉu vi ne estas vundita? Ho, feliĉe!” emociis Pablo. “Sed kiel okazis tio? ... Ĉu vere?! Ho, tio ja estas malnovega truko! Ĉiuj konas ĝin!” Nu, kion diri, ankaŭ mi nun povintus ripeti la samon. Dume Pablo ekkonis ke apude troviĝas speciala porturista policejo, do ni direktiĝis tien.
Kion mi diru pri la argentina polico? Ĝi estas perfekta! Tre ordema, disciplinema kaj regulobea. En la porturista policejo nin renkontis afabla ino en uniformo, kiu atente aŭskultis mian historion en la interpreto de Pablo, rigardis miajn fotojn de la preĝejo kaj diris: “Nun plej gravas... trovi ĝustan lokon kie tio okazis. Ĉar se tio estis tiu parto de la Esmeraldo-strato, vian kazon esploru nia policejo, sed se temas pri alia stratoparto, do tio estas tasko de alia policejo”. Ĉiuj admonoj pri urĝeco de la afero kaj bezonateco de tuja serĉado vanis. “Mi havas SMSojn pere de kiuj vi povas vidi kie kaj kiam tiuj ŝtelistoj pagigis mian bankokarton” naivis mi. “Do vi povas tuj iri al MacDonalds, kontroli registraĵojn de gvatkameraoj kaj printi fotojn de la fiuloj. Ili sendube estas ie apude!” Sed neniuj argumentoj povintus ŝanceli firmegan ordon de la bonaera polico. Do ni rapidis al la loko de la akcidento.


“Diable, ili neniam volas preni krimdeklarojn” indignis Pablo. “Ĉar ili komprenas, ke kaptos neniun, do ne volas fuŝi sian statistikon”. Mi iom trankviligis lin, dirante ke en Rusio okazas la sama afero.
Jen nia strato, la bedaŭrinda preĝejo kaj senhoma tereno antaŭ ĝi. Mi fotis ĉion, inkluzive domnumeron.


Kompreneble tio estis la tereno de alia policejo. Ni sekvis tien. La dua policejo estis komforta, eĉ sendrata retaliro funkciis, do mi tuj raportis pri la aventuro ĉe Fejsbuko, avertante aliajn kongresanojn. Post dekminuta atendado nin akceptis juna policano kun tristaj okuloj, super kiuj pendis longegaj okulharoj. “Hm, mi komprenas vin. Sed... rigardu la mapon surmure. Jen estas limo inter policejoj. Ĝi iras rekte laŭ la Esmeraldo-strato. Do se oni priŝtelus vin en butiko, tio estu nia esplorendaĵo. Sed la ŝtelo okazis surstrate, do...”. Ni ekiris al la tria policejo – mi kun rido, Pablo kun insulto-murmurado.
Ĉe la enirejo de tiu ĉi policejo staris ĉarma jnunulino en uniformo. Sur fenestro vorto “Polico” estis skribita en la hispana, angla, itala, hebrea kaj araba – por plia komforto de la turistoj. Dankon. 


Policano aŭskultis la rakonton de Pablo, perfektigitan post plurfoja ripetado, kaj kun bedaŭra suspiro agnoskis, ke registri ĝin estas lia tasko, ne fordonebla. Mi ne konis la hispanan, do ordinare tiu procedo postulus vokon de interpretisto de la rusia konsulejo, sed feliĉe mi havis la argentinan amikon, do tute konfidis al li ĉion kaj nur subskribis paperojn laŭ lia indiko.
Nia registrado ankoraŭ ne finiĝis, kiam alvenis du bruaj mezaĝulinoj kaj ekpepetis ion al la policano. Li sidigis ilin por surbenka atendado kaj daŭrigis komputilumadon. Pablo klarigis al mi, ke tiuj ĉi inoj estis ĵus priŝtelitaj en la sama maniero en la sama loko nur duonhoron post mi. Do se la unua policano tuj ekrapidus tien... Sed la ordo estas antaŭ ĉio!
Mi jam subskribis lastajn paperojn, kiam alvenis maljunulo kun klinbarbo, iom simila al Tibor Sekelj. Surbruste li havis verdostelan insignon, do ni ekparolis esperante. Evidentiĝis, ke ankaŭ li estas kongresano kaj sola diferenco inter ni estas ke li alvenis de Germanio, sed al la sama loko kaj por la sama celo – perdi siajn monon kaj bankokarton pro birdomerdo. Ĉu vi povas imagi mian humoron? Mi ridis senhalte.
Vere, eble malfacilas kredi tion, sed mia humoro estis bonega. Nenio povis fuŝi ĝin. Mi alvenis al la fora kaj enigma lando kaj malŝparis por tio tiom da mono, tempo kaj fortoj, ke en ajna kazo havis nur unu racian eblecon – daŭrigi mian vojaĝon kaj ĝui kion mi havas.


La reston de la tago mi pasigis rakontante al ĉiuj mian unuan gravan aventuron. “Rigardu: dum unu tago mi sukcesis informi pri Esperanto en tri policejoj de Bonaero! Kaj tio kostis al mi nur 2000 dolarojn!” Mi sugestis al la argentinaj samideanoj peti subtenon de la loka registaro, ja kongresanoj multe investas en la nacian ekonomion. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke tio estis la unua mia ofero, sed ne la lasta.