Skip to main content

Aventuro en La Boca

Alilandanoj ofte konsideras Rusion danĝera lando. Sed dum 40 jaroj de mia vivo mi neniam trafis situacion, kiun mi alfrontis en Bonaero tiutage.
La Boca belas... sed ne ĉie
“Li serĉas aventurojn por sia kapo” oni diras pri tiaj homoj en Rusio. En malpli ĝentila variaĵo la kapon anstataŭas “postaĵo”, sed tio malmulte ŝanĝas la sencon. Ajnakaze temas pri mi, aventurema vojaĝanto.
Mi forte certas, ke la novan urbon oni esploru piede. Do en iu ajn loko mi klopodas marŝi laŭeble longe por viziti eĉ plej forajn urboangulojn kaj foje vidi lokojn, pri kiuj urbanoj mem malmulton konas. Do mi decidis iri al La Boca.
Post la hieraŭa ekskurso la afero estis simpla: mi transiris Avenuo 9-a de Julio kaj marŝis suden.


Mi preteriris la jam konatan al mi placon ĉe la prezidanta palaco, kiun jam okupis manifestaciantaj kuracistoj, kaj alvenis la kolosan grizaĵon de la Ministerio pri defendo.


Malantaŭ barilo, ĉirkaŭanta apudan terenon, staris monumento al la pereintoj en la Falklanda milito.


Bronza soldato kun fusilo enmane kaj granda truo en la brusto plu fiksrigardis ien, stare sur oblikva insula grundo.


Pli proksime al la konstruaĵo videblis pli nova skulptaĵo forme de orumita soldato, kiu impetis kun elstarigita bajoneto.


Laŭ apudaj afiŝoj mi divenis ke temas pri argentinaj packonservantoj, kiuj plenumas sian devon en diversaj mondanguloj. Sed kial packonservanto atakas?


Krome mi ĉiam malŝatas orumaĵojn, se ne temas pri antikvaj artaĵoj.


Samloke staris kelkaj specimentoj de batalteknikaĵoj.


Sur apuda strato oni evakuis aŭton, evidente parkumitan kontraŭregule.


Laboristoj simple alkroĉis ĝiajn antaŭajn radojn al sia kamioneto kaj ekveturis for, akompane de despera hurlado de la aŭta alarmosistemo.
Mi pluis suden kaj baldaŭ atingis iun parkon, neviziteblan pro rekonstruaj laboroj. Baterioj de mia fotilo elĉerpiĝis, do mi lasis ĝin pendi sur kolo kaj ekfotis per iPhone, ĉiam vigla danke al portebla akumulilo.


Mian atenton altiris statuo de hispana konkeranto, fiera kaj pova, malantaŭ kies dorso videblis indiĝeno, kvazaŭ krucumita. Bona rememorigo pri la bedaŭrinda sorto de la lokaj indianoj, tute ekstermitaj en la “klera” 19-a jarcento.


Ĉe alia flanko de la sama parko staris ina statuo, evidente simbola, surfone de nigra kolono. Mi ne sukcesis diveni signifon de tiu artaĵo.


Nemalproksime staris medicinista budo, kie ĉiu povus kontroli sangopremon kaj ricevi plej simplan kurachelpon.


Tio aparte gravis, ĉar mi jam staris ĉe la sojlo de la mizera La Boca. Transvoje senhejmulo fosis per manoj en rubujo, memorigante pri tio.


Mi paŝis plu laŭ preskaŭ tute senhomaj stratoj.


Dispentritaj domaĉoj.


Antikvegaj aŭtoj.


Memfaritaj skulptaĵoj, velditaj de armaturoj kaj metala rubo.




Vere homo ĉiam bezonas la arton, eĉ se mankas al li eduko kaj aliro al tradiciaj artejoj kiel muzeoj, librejoj kaj artgalerioj.


Ĉi tie mi unuan kaj lastan fojon renkontis grafitaĵon kun referenco al Che Guevara, ne tre ŝatata en Argentino.


Plej freŝe aspektis preĝejo de la Nova Apostola Eklezio, espereble donanta almenaŭ spiritan helpon al lokaj mizeruloj.


La vojo zigzage proksimigis min al la iama haveno, turisma centro de La Boca. Ho, kiom bela bildo de la ponto – ĉefa loka vidindaĵo, pri kiu oni rakontis al ni hieraŭ dum la ekskurso.


Mi devas rigardi ĝin pli proksime. Kaj mi iris tien. Mi pasis preter la trankvila akvospegulo.


Maldekstre videblis pitoreska mapo de “Republica de La Boca” kun la tangoparo neevitebla.


Jen la ponto mem.


Mi alpaŝis pli proksimen.


Eniris sub ĝin.


Hm, ĉu mi faru foton de la transa flanko? Kial ne?!


Post la ponto mi trafis tute alian parton de La Boca. Evidente turistoj malofte vizitas ĝin, almenaŭ se ili ne estas tiom aventuremaj kiel la aŭtoro de ĉi alineoj. Tio estis vera slumo – kun duondetruitaj domaĉoj, rubamasoj surstrate kaj infanoj en taŭzitaj vestaĉoj, kiuj ludis inter tiu ĥaoso. Bedaŭrinde mi ne povas prezenti pliajn fotojn, ĉar mia promeno finiĝis rapide kaj neatendite.


Mi pasis almenaŭ cent metrojn, gapante tien-reen, kiam ies mano draste blokis mian kolon de malantaŭe kaj eksufokis min. Sammomente iu svaga figuro alkuris kaj ekŝiris la fotilon pendanta sur mia kolo. Miaj kruroj tuj moliĝis, genuoj fleksiĝis kaj la mondo fluiĝis en miaj okuloj. Ni estas tiom dependaj de oksigeno! Estas interese rememori nun, kiel rapide alternis la pensoj en mia kapo. “Jen ĉio...” estis la unua, amara konkludo. Sed tuj ĝin sekvis la alia: “Estus stulte morti sur tiu rubejo!” Do mi elturniĝis kaj batis la malantaŭan atakinton ĉe la ŝultro. Li lasis min kaj ambaŭ krimuloj forkuris, forportante la deŝiritan fotilon en fotilsaketo, restaĵon de kiu mi plu tenis en la mano. Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉio trankvilis, ŝajnas ke nenio ŝanĝiĝis. Iom for, ĉe havenaj konstruaĵoj sidis grupo da viroj, kiuj evidente vigle priparolis la okazaĵon. Stumblante ĉe rubaĵoj mi iris for.

Horacio
Post dek minutoj mi trovis policpatrolon. Ĝi staris ĉe la sama loko, kie ni elbusiĝis hieraŭ, meze de gaja amaso de turistoj. Tio estis unua kazo, kiam mi uzis poŝvortareton. Feliĉe la pli aĝa oficiro (poste mi eksciis ke li nomiĝis Horacio) iomete parolis la anglan. Li estis grave ŝokita. “Ĉu vi estis prirabita? Kie? Ĉu tie ĉi?” Mi montris al li fotojn de la ĝusta loko. Tio eĉ pli impresis lin. “Sed kion vi faris tie?! Tio ne estas turisma areo!” Kompreneble mi respondis sincere: “Mi fotis la ponton...”
Mi proponis al li veturi tien por esplori ĉion surloke. Horacio triste svingis la manon, sidigis min en la malantaŭa parto de policaŭto kaj ni startis. Kompreneble miaj krimuloj jam malaperis. Same kiel iuj ajn atestantoj. Neniu ion vidis. Certe mi ne estis mirigita kaj volis nur esplori la terenon por trovi fumigitajn okulvitrojn, kiuj evidente glitis de sur mia nazo dum la atako. Estis malfacile konvinki Horacion malfermi la aŭtopordon (mi ja sidis en parto destinita por kaptitoj, do kradbarita de la antaŭa sidvico kaj fermebla nur de ekstere). “Ĉi tie estas danĝere por vi, tre danĝere!” Do mi ne havis multe da tempo kaj sukcesis fari nur unu plian foton. Pitoreska, ĉu ne?


La malĝoja oficiro residigis min en la aŭton kaj ni veturis for, ien rande de La Boca. “Kion ni faros nun?” interesiĝis mi. “Ni devas iri al policejo, plenigi paperojn, informi vian konsulejon, ktp” malbonhumora Horacio jam detale imagis kiel li pasigos reston de la tago. “Ĉu vi kaptos ilin?” – “Kiun?! Certe ne. Sed ni devas plenumi formalaĵojn...” Mi malŝatas burokrataĵojn, des pli malinstigis min ideo pasigi duonon de la tago en enuiga policejo anstataŭ serĉi novajn impresojn kaj aventurojn.
Miaj vortoj evidente plibonigis la humoron de la oficiro. Do li nur petis min subskribi paperon pri mia rezigno je ajnaj pretendoj rilate pluan esploradon. Juna policano, kiun li prezentis kiel angloparolanton, tuj faris tiom surstrate, sed apenaŭ povis elbuŝigi angle eĉ la tekston de sia papero. Feliĉe la hispana sufiĉe similas al Esperanto, do mi baldaŭ finis tiun aferon.
Nun la emocia Horacio trovis alian kialon por bedaŭri – li malĝojis ke la povra turisto alfrontis tian akcidenton en lia deĵortereno kaj lando entute. Evidente li ne povis kompreni, kial mi plu estas gaja, ridas pri la okazintaĵo kaj fajfas pri la perditaĵo. “Mi mem kulpas pri tio”, klarigis mi “ĉar agis tre stulte. Krome la fotilo estis ege malnova, pli ol 10-jara, jam foje rompita kaj riparita. Mi havis en poŝo iPhone kiu kostas trioble pli kaj bankokarton ankaŭ. Sed tiuj idiotoj prenis nur la malnovan fotilaĉon!” Ĉu vi povus deteni ridon je mia loko?
Horacio ĝenerale disdividis miajn pensojn, aparte pri stulteco de tiuj junuloj, kiuj povus facile sufoki min kaj forpreni ĉion, sed kontentiĝis je nura fotilaĉo, preskaŭ tute senvalora. “That is very dangerous area” anglumis li. “Ther are not locals. Columbian people, Peruan people, Dominican people. Every day gun gun! Very dangerous!” Ni iom priparolis krimsituaciojn en niaj landoj kaj ekster ili. Miaj vortoj pri ĉeĉenaj bandoj en Rusio elvokis bruan reagon: “Ho, ĉeĉenoj! Kaŭkazanoj estas gravega problemo por la eŭropa polico!” Fine ni premis la manojn kaj, laŭ mia propono, faris adiaŭan foton – por bona memoro.


Poste li montris al mi eliran direkton kaj mi paŝis for de La Boca.

Jezuita mielo kaj balot-lekcio
Sur revena vojo mi trovis interesan preĝejon de la franciskanoj.


Tiu ĉi monaĥa ordeno ludis gravegan rolon en la historio de Argentino, jen pozitivan, jen malpli belan.


Temis pri la malnova konstruaĵo, establita en 1783 kaj enhavanta ankaŭ la Muzeon de la franciskanoj.


Bedaŭrinde la muzeo estis fermita (multaj muzeoj de Bonaero estis ial fermitaj sen ajnaj klarigoj), do mi ĝuis nur la preĝejajn eksterieron kaj interieron, kaj poste eniris etan butikon ĉe la enirejo.


Tie korpulenta frato vendis produktojn de la franciskanaj bienoj. Mi aĉetis kelkajn skatoletojn da mielo – ĉefe por donacoj.


Mi revenis al la kongresejo. Ĝi plenis je homoj kaj aranĝoj. Mi elektis la lekcion de Marcos Cramer pri voĉdonado kaj kalkulado de voĉdonoj.


Ĝi estis interesa, kvankam mi, kiel vera humanitario kaj malbona perceptanto de buŝinformoj ĝenerale, baldaŭ perdis fadenon de kaporompaj statistikaj labirintoj kaj rekaptis ĝin nur ĉe historiaj ekzemploj, feliĉe abundaj.


Estis vere interese ekscii, ke eĉ kaze de rigora plenumo de demokratiaj procedoj kaj libera voĉdonado surbaze de la universala voĉdonrajto, fine povus elektiĝi sufiĉe hazardaj homoj, malŝatataj de la plejmulto de la voĉdonintoj. Mirinda afero, ĉu ne? La oratoro parolis vigle, sed iom nervoze, ofte stumblante, eble pro relative granda aŭskultantaro.


La tagon finis la Nacia vespero ankaŭ okazinta apud mia hotelo. Kantoj kaj dancoj daŭris pli ol unu horon. Kompreneble tango ĉeestis kaj furoris.


La fino estis iom abrupta kaj neanoncita, do post minuta paŭzo la aŭskultantoj konkludis, ke daŭrigo ne sekvos, do stariĝis kaj foriris.


Jam nokte, kopiante fotojn de iPhone al mia komputilo, mi pli atente rigardis la unuan foton de la slumo en La Boca. Ho, jen tiu aĉulo en ruĝa jako, kiu forŝiris la fotilon de mia kolo. Kaj jen la dua, en nigra jako – li kaptis mian kolon. Certe, mi rekonas ilin! En mia kapo ekĝermis nova plano...

Reveno al La Boca
Nun mi havis bildojn de miaj atakintoj kaj povus rekoni ilin. Do kion mi faru? Certe mi devas reveni kaj trovi ilin! Do mi denove ekmarŝis al La Boca. La vojon mi jam bone konis.
Tio estis brua tago por Bonaero. La lando troviĝis ĉe la rando de bankroto, atakita de financaj vulturoj, do populareco de la registaro draste malaltiĝis kaj la popola malkontento elverŝiĝis surstraten.
Antaŭ la prezidanta palaco regis trankvilo. Kirasaŭtoj tradicie deĵoris, parkumitaj laŭlonge de trotuarbordero. Iu maljunulo intervjuiĝis antaŭ televidkameraoj. Sed de apuda strato proksimiĝis forta bruo... Kompreneble mi iris tien.


Tio estis sindikata manifestacio. Kun forta bruego, aŭdigata de grandaj tamburoj, homamaso paŝis laŭ pavimo kvazaŭ vasta ondo. Policanoj antaŭtempe blokis lastan vojkruciĝon antaŭ la preidanta palaco, alidirektante aŭtojn.


Do la manifestaciantoj haltis.


Tio estis tre pitoreska bildo, malkutima por mi, vidinta plurajn rusiajn similaĵojn.


Cento da homoj piedumis meze de la strato. Multaj tenis enmane afiŝojn, junuloj manpremis lignajn batilojn.


Bruegis tamburoj, sed neniu parolis ion ajn, do eĉ se mi konus la hispanan estus malfacile kompreni kion postulas tiuj homoj.


Aparte surealisme aspektis du infanoj, kiuj gaje ludis, kurante inter la homamaso.


Mi pluis suden. Surmure pendis afiŝo de iu Unidos Lucharemos, evidente kontraŭvultura.


Laŭvoje mi vizitis urban muzeon, tute sensukan, kies enuiga ekspozicio el fotoj kaj malnovaj arkitekturaĵoj okupis nur malvastan halon de la unua etaĝo.


Feliĉe ĝi estis senpaga.


Mi sekvis la jam konatan hieraŭan itineron ĉiam pli rapide.


Jen plia grafitaĵo kontraŭ Monsanto sur iu administra oficejo.


Jen juda ortodoksulo en tuj rekoneblaj vestoj.


Ho, denove forta bruo – tiu de tamburado kaj de eksplodoj... Hela fumo sternas super kapoj de homamaso... Evidente iu tumulto okazas... Kompreneble mi iru tien.


Mi ne eraris – temis pri la dua manifestacio, eventuale samcela. La ĝenerala etoso estis la sama, nur junuloj pli fervore batadis siajn tamburojn, kirliĝante en militema danco, kaj petardoj eksplodis ĉiusekunde, ellasante fumonubojn. Policanoj staris iom flanke kaj flegme rigardis la okazaĵon.


 Mi elprenis iPhone kaj ekfilmis la tumulton. Nun mi devas informi, ke ĝia kovrilo estis iom malkutima por Argentino, prezentante la belan britan flagon, tiom karan al ĉiu vera punko. Itala esperantisto, post vidi tion antaŭtage avertis min: “La brita flago en Argentino... Ĉu vi frenezas?!” Mi laŭkutime fajfis pri tiaĵoj, sed ĉi-kaze evidente subtaksis la situacion.


Post dumunita filmado de la homamaso apartiĝis korpulenta viro, kiu direktiĝis al mi, proteste svingante la manojn. “Britain?!” demandis li kaj malice fingrumis al mia poŝtelefono. Feliĉe en mia poŝo kuŝis nomŝildo, do mi prezentis ĝin kiel pruvilon: “No, Russia” – “Only phone? Ok...”.


Mi plian fojon ĉirkaŭrigardis. La fumo densiĝis kaj la tamburistoj ŝajnis tute perdi la kapojn pro ĉiam pli arda ritmo. Hm, eble sekvan fojon mi ne havos ŝancon ĝuste prezenti min... Do mi enpoŝigis la danĝeran kovrilon kaj anstataŭigis ĝin per tiu Gazproma. Prefere mi estu ruso en Argentino.


Poste mi legis en Interreto, ke similan situacion trafis la teamo de Top Gear, kiu alvenis tiun landon por testi luksajn Porsche-ojn. Eble tio estus plia gaja aventuro de la aŭtomobilistoj, konataj pro sia humuremo kaj aŭdaco, sed ĉi-kaze ili faris grandan eraron.


 Sur iliaj numerplatoj estis skribite: “FKL 982”. Por rusoj tio signifus nenion, sed argentinanoj tuj divenis la mokan sugeston: “la FalKLandoj, [milito de 1]982” kaj ekfurioziĝis pro indigno. Grupoj da homoj persekutis la teamanojn de urbo al urbo, ĵetis ŝtonojn kontraŭ ili, kriis insultojn kaj minacojn. Finfine la povraj aventuristoj forlasis siajn multekostajn aŭtojn ĉe vojrando kaj forkuris al plej proksima flughaveno por tuj foiriri de tiu fiera, bonmemora kaj tre emociplena lando.

Saluton, Horacio!
Lokaj konstruaĵoj plej bone elmontras malriĉecon de la loĝantaro, foje kovritaj de plurjara verdaĵo, memoriganta ĝangalon fine kaptinta la domon de la familio Buendia.


Subskribo sur la monumento al fajrobrigadanoj konfirmis, ke mi jam eniris La Boca.


Ho, kiom konataj bluaj kupoloj! Certe mi ne eraris – tio estis rusa ortodoksa preĝejo.



Mi jam sciis, ke en Bonaero de la 19-a jarcento ekzistas la rusa komunumo, do rusa preĝejo ankaŭ renkontendis.


Tiu malkovro valoris malnovan fotilon, ĉu ne?


La preĝejo estis fermita (ŝajnas ke tio estas komuna trajto de la rusaj preĝejoj tutmonde observata), sed mi fotis murbildojn kaj tabulojn, informintaj ke temas pri la Rusa Ortodoksa Eklezio Eksterlande – do la aparta organizo, kiu nur en 2007 reunuiĝis kun la Moskva patriarkio.


Kelkajn minutojn poste mi preterpasis grandegan stadionon CABJ (Club Atletico Boca Juniors), kies laŭdire fama nomo apenaŭ ion diris al mi, homo tute indeferenta al futbalo.




Jen mi enprofundiĝis en labirinton de la stratetoj de La Boca. Mi rapidis kaj klopodis orientiĝi laŭeble ĝuste por ne tuj trafi denove la jam ĝuitan de mi slumon. “Bip-bip!” hupis iu. Mi turnis la kapon kaj ekvidis... Horacion preterveturi en policaŭto kun sia kolego. Ni gaje svingis manojn unu al la alia kvazaŭ malnovaj amikoj. Li ja ankoraŭ ne konis miajn planojn.
Fine mi atingis la celitan lokon kaj singarde paŝis al la krimloko... rigardis de malproksime... Ho, jen tiu idioto en ruĝa jako! Do, bone, nun mi devas nur trovi iun policanon por kapti lin! Mi ekrapidis reen, al la turisma areo, kie svarmis la vivo.
Hm, ĉi-kaze anstataŭ Horacio sur la sama loko staris aliaj policanoj. Sed ne gravas, ja ilia tasko estas la sama, ĉu ne? Kiom naiva mi estis. Ja temis pri la argentina polico – plej ordema kaj skrupula polico en la mondo.
Nova policano jam tute ne parolis la anglan, do ni interkompreniĝis en stranga miksaĵo de la angla, hispana kaj Esperanto. Li baldaŭ komprenis kernon de la afero kaj firmintence montris, ke lia gardoloko troviĝas ĉi-tie, do li faros eĉ ne unu paŝon flanken. Ĉu li konas oficiron Horacio? Jes, certe, li rekonas la foton. Kie li estas? Li patrolas la stratojn. Ĉu li povus almenaŭ telefoni lin? Ne, firme respondis bravulo. Horacio apartenas al Policía Metropolitana, dum sur lia brusto estas skribite: Policía Federal. Ajna ligo inter ili mankas, eĉ telefona. Preter ni veturis iu policaŭto. Ho, ĉu tiu estas taŭga? Ne, kviete refutis la ordemulo. Tio estas Policía Marina, do jam la tria kaj tute ne uzenda miakaze. Serĉu “verde”, fine konsilis li, kaj fingrotuŝis sian uniformon. Dankon, kara, mi komprenas.
Fine mi sukcesis trovi aliloke policanojn en verdaj jakoj. Ili tuj kaptis la sencon de mia rakonto kaj telefonis al Horacio. Kiam li eliris la aŭton rideto jam malaperis de sur lia vizaĝo. Sed tio estis nura komenco. Kiam mi montris al li la foton kaj jam la trian fojon priskribis kiel mi retrovis krimulon, li estis tute embarasita. Ŝajnis ke li vidas parolantan hundon. “Ĉu vi denove iris al la sama loko?!” Li ĉirkaŭbrakis la kapon kaj kaŭriĝis pormomente. “I am not crazy. I am Russian!” Mia klarigo apenaŭ efikis. Post respiri iom kaj interŝanĝi opiniojn kun flegmaj policanoj surlokaj, li sidigis min en la jam konatan al mi aŭton kaj ni ekveturis.
Ĉu indus klarigi, ke post mia ne malpli ol 40-minuta vagado tra la bonaera policstrukturo, la ruĝjakulo jam malaperis sen atendi mian revenon? Ni traveturis la tutan La Boca. Jen kaj jen Horacio haltigis la aŭton apud grupoj da junuloj kaj fingrumis al ili: “This? Or this? May be this?” Post kvaronhora veturado ni haltis rande de la kvartalo. “Nothing, sir, nothing. I am sorry” pardonpetis li. Mi ne insistis pri plua serĉado, klariginte ke mi nur volis helpi ilin, ĉar se por mi tiu atako kostis nur la fotilaĉon, por alia turisto ĝi povus kosti vivon. Horacio estis amikeca kaj malakceptis iujn ajn pardonpetojn kaj sinakuzojn. “Vi tute ne kulpas pri tio. Estis grava honoro servi al vi!” li diris. Sed antaŭ fina adiaŭo li tamen petis mian nomkarton kaj singarde demandis: “Kiom da tagoj vi planas resti en Bonaero”. Mi diris, ke foriros post kvar tagoj kaj la policano kun videbla malpeziĝo enpoŝigis la papereton.

Comments