Aleksej Navalnij aŭ Ordinara rasismo

Dum lastaj jaroj mi profesie okupiĝas pri publikaj rilatoj kaj ŝatas vidi kiel laboras profesiuloj, lerte manipulantaj amasojn per reklamo kaj propagando. Tamen la afero de Aleksej Navalnij ŝajne transiris ĉiujn limojn de la homa stulteco. Ĉu iu el liaj fervoraj subtenantoj provis eĉ iomete kompreni, kion vere strebas tiu ĉi homo? 

Heroo kaj drako 
Ĉu vi memoras Aung San Suu Kyi? Politika aktivulo, ŝi pasigis preskaŭ 15 jarojn sub hejma aresto pro sia lukto kontraŭ militista reĝimo en Birmo. Plurfoje premiita kiel batalanto por homaj rajtoj, Nobel-premiito pri paco, ŝi estis simbolo de liberalismo kaj lukto por homa digno. Post sia liberiĝo ŝi triumfe venkis en baloto, iĝis ŝtatestro de Birmo kaj… iniciatis la plej kruelan persekutadon de la islama minoritato rohinĝoj, ofte nomatan genocido. Dekmiloj da homoj jam pereis, dekoj da vilaĝoj estas bruligitaj kun iliaj loĝantoj, pli ol 700 mil rohinĝoj fuĝis el Birmo, serĉante azilon en najbaraj landoj. 


Ĉu temas pri mirakla transformiĝo? Tute inverse. Politikajn batalojn ofte iniciatas kaj gvidas fanatikuloj, kiuj strebas ne al homa digno kaj prospero, sed al kontentiĝo de personaj streboj kaj deziroj. Heroo venkas drakon kaj li mem iĝas drako. Bedaŭrinde homa vivo estas tro mallonga kaj historajn lecionojn ŝajne lernas neniu. Nur per tio eblas klarigi, kial homoj konsiderantaj sin demokratoj kaj liberaloj, fasciniĝas pri Aleksej Navalnij. 

Liberecon al faŝistoj!
En la antaŭa blogaĵo mi menciis, ke Aleksej Navalnij deklaras inter siaj ĉefaj celoj liberiĝon de politikaj malliberuloj. Sed pri kiu temas? Al tio li mem respondas tute klare – necesas liberigi ĉiujn kondamnitajn laŭ artikolo 282 de la Krima Kodekso de Rusio. 


Ĉu temas pri artikolo, malpermesanta kritikon kontraŭ Putin aŭ disvastigon de demokratiaj ideoj? Ni legu la fonton: “Artikolo 282. Instigado de malamo aŭ malamikeco kaj ankaŭ humiligado de la homa digno. Agoj, direktitaj je instigado de malamo aŭ malamikeco kaj ankaŭ je humiligado de digno de homo aŭ de grupoj da homoj surbaze de genro, raso, etno, lingvo, deveno, rilato al religio, kaj ankaŭ surbaze de aparteno al iu ajn socia grupo, faritaj publike aŭ kun uzado de amaskomunikiloj aŭ de informo-telekomunikaj retoj, inkluzive de Interreto”. Terura leĝo, ĉu ne? 


Aleksej Navalnij bonege scias, kiu estas kondamnata laŭ tiu ĉi artikolo – tio estas liaj malnovaj amikoj – naciistoj, faŝistoj, rasistoj kaj eĉ malkaŝaj nazioj. Malgraŭ propagandismaj fabeloj pri Rusio kiel “faŝisma ŝtato” realo estas tute inversa: rusiaj malliberejoj plenas je uloj, kiuj simple republikigis svastikon en sociaj retoj aŭ skribis, ke necesas buĉi judaĉojn kaj nigrulojn. Kompatindaj viktimoj de la Putina reĝimo, ĉu ne? 


Navalnij bone scias tion, ĉar almenaŭ unu el tiuj faŝistoj estis malliberigita laŭ lia propra denunco, verkita en 2007, kiam nazio Maksim Marcinkeviĉ pli konata laŭ kromnomo Hakilo, venis al lia televidprogramo kaj skandis Sieg Heil! akompane de siaj zelotoj. Tiam Aleksej Navalnij ankoraŭ esperis iĝi gvidanto de la moderaj naciistoj, do li ne deziris asociiĝi kun tro sinceraj samideanoj kaj subskribis denuncon al polico, post kiu Marcinkeviĉ estis kondamnita kaj pasigis tri jarojn en prizono – laŭ la menciita artikolo 282. Amuze, ĉu ne? 


Oni rememoris tiun kazon antaŭnelonge, ĉar la 16-an de septembro 2020 la nazio estis trovita en prizono (kiun li denove trafis pro la samaj aferoj) pendumita kaj kun postmorta notico. Kompreneble adeptoj de Navalnij tuj inundis Interreton per mesaĝoj pri “plia viktimo de la Putina reĝimo”, foje erarinta, sed certe ne meritinta tian morton. Tiujn mesaĝojn oni povus publikigi en vortaroj apud la vorto “hipokriteco”. 


Nun Aleksej Navalnij iĝis pli respektinda sinjoro. Li ne plu partoprenas la Rusajn Marŝojn tra enmigrintaj kvartaloj de Moskvo – unu jaron li subite malsaniĝis, aian malbonfartis, poste simple forgesis pri tio. Tamen li scias ke aro de liberigotaj naciistoj estos bona, fidela armeo, kiun li povos uzi por atingi kaj deteni la potencon, do plenumi sian plej grandan deziron. 

“Nomu min slava ŝovinisto…” 
Etnaj aferoj plu okupas gravan lokon en la propagando de Navalnij kaj ne nur pro strebo allogi laŭeble pli da naciistoj. Analizo de liaj eldiroj dum pluraj jaroj montras ke temas pri profunda persona konvinko. Li plu estas naciisto kaj dividas la homojn je la siaj kaj la aliaj – kio cetere propras al la milita medio, en kiu li kreskis. 


Al la unuaj apartenas la rusoj, ukrainoj kaj belorusoj, kiujn li plu konsideras partoj de la unueca nacio kun tri branĉoj: grandrusoj (rusoj), malgrandrusoj (ukrainoj) kaj blankrusoj (belorusoj), se uzi terminojn de liaj antaŭuloj el la 19-a jarcento. 


“Oni povas nomi min slava ŝovinisto, sed mi opinias, ke la gravega strategia avantaĝo de Rusio en tiu ĉi mondo stormanta estas ne nafto, nek gaso kaj nek nukleaj bomboj, sed amikemaj (kaj eĉ fratecaj, kion ja) rilatoj de la rusoj kun la ukrainoj kaj la belorusoj” skribis li en 2014. Li ne asertas, ke iu (registaro, judoj ktp) aranĝis genocidon de la rusa popolo, tamen agnoskas ke la aliaj popoloj ne interesas lin: “Ne okazas genocido de la rusaj homoj — tia, kia okazis en Ruando. Sed problemoj de forpelataj el Turkmenio rusoj al mi estas milionoble pli proksimaj ol teruraj suferoj de Ruando, kie okazis la vera genocido. Simple pro tio, ke la rusoj en Turkmenio estas por mi oble pli parencaj”. 


Li eĉ proponas ŝanĝi tiucele politikon pri enmigrado: “[Doni] Aŭtomatan civitanecon de Rusio al ĉiuj rusoj kaj reprezentanrtoj de la etnoj, tradicie loĝantaj en Rusio kaj ne havantaj sian ŝtaton, post prezento de pasporto de Sovetunio (la sia aŭ de la gepatroj) kun sekcio "etno". Li insistas pri la sovetiaj pasportoj ne pro nostalgia amo al Sovetunio, sed pro pure praktikaj konsideroj – en la rusiaj pasportoj mankas sekcio “etno”. 

“Por kio esti taĝiko en Rusio?” 
Sed se ekzistas la “siaj” popoloj, do devas ekzistis ankaŭ la “aliaj”, fremduloj forigindaj, ĉu ne? Aleksej Navalnij konfirmas tiun tezon. Plj ofte li mencias en siaj paroloj du grupojn – mezazianojn (uzbekoj, taĝikoj, kirgizoj) kaj kaŭkazanojn (ĉeĉenoj, azeroj, inguŝoj ktp). 


La azianojn li simple malestimas kiel needukitajn subhomojn, kun kiuj la rusoj havas nenion komunan. Ili inundas Rusion kvazaŭ fiinsektoj kaj pretas labori kaj vivi kiel sklavoj, ĉar vivkondiĉoj en iliaj vilaĝoj ajnakaze estas oble pli malbonaj, diras li. Kiam mankas mono, ili alportas kaj vendas narkotikaĵojn, gurdas li tradician kontraŭenmigrintan miton. La enmigrintoj faras duonon de la krimoj en Rusio. Ili estas islamanoj, do ekstremistoj kaj teroristoj. Ili forprenas laborpostenojn de la rusoj. Ili estas forigendaj. 


Li ofte akuzas Vladimiron Putin pro toleremo al tiuj fremduloj. “Jen oni konstante al ni gurdas iun stultaĵon pri eŭraziismo kaj ke ni devas alporti ĉi tien ĉiujn el Meza Azio. Sed vi komuniku kun iu ajn uzbeko malpli ol 40 jarojn aĝa. Por li ĉu la rusoj, ĉu usonanoj, ĉu novzelandanoj. La rusan lingvon ili ĉiuj ne konas. Librojn ni legis malsamajn, filmojn ni spektis malsamajn, proverbojn ni havas malsamajn, valorojn kaj orientilojn ni havas malsamajn” indignas Navalnij. 


Kiun solvon li proponas? Tre simplan – enkonduki vizan reĝimon por landoj de Meza Azio. Se li povus, li konstruus la muron kiel Donald Trump, sed bedaŭrinde la rusia landlimo estas tro longa: “...Usono konstruas muron kun Meksiko, kaj eĉ Obama voĉdonas por tiu ĉi muro kun Meksiko, kaj ĉe ni oni diras "Alveturu". Krome necesas kompreni, ke al ili alveturas (ja tio estas grava afero) homoj el Meksiko, kristanoj, kaj tamen el pli evoluinta lando. Al ni ĉi tien alveturas kampara loĝantaro el tre subevoluintaj mezaziaj landoj, ĉefe islamaj”. 


Tamen li estas ne faŝisto, dio savu! Aleksej Navalnij ĉiam ripetas ke li estas modera naciisto kaj komparas sin kun eŭropaj naciistoj – tiuj en Svislando, Francio, Aŭstrio ktp. Li ne postulas murdi aŭ deporti ĉiujn aziajn enmigrintojn kaj pretas kontentiĝi je nura asimilado. “Mi estas por asimilado, ne por deportado. Se oni deziras loĝi ĉi tie — estu ruso. Se bebo kreskis en Rusio, por kio li estu taĝiko? Li laŭvorte iĝu ruso. Ja alveturante Usonon la homoj plejparte iĝas usonanoj”. Ĉarmulo, ĉu ne? 


Kaj temas pri vere profunda persona malamo, ĉar liaj “argumentoj” eltenas neniun kritikon. Ekonomikistoj unuvoĉe diras ke Rusio bezonas enmigrintojn kaj ke tiuj uzbekoj kaj taĝikoj estas dia donaco por nia ekonomio. Krimologoj atentigas ke efektive krimnivelo inter la enmigrintoj estas malpli alta ol inter la rusianoj mem. Demografoj pruvas kun ciferoj enmane, ke sen enmigrado la landon atendas ŝrumpo de loĝantaro kaj demografia kolapso, kaj politikistoj avertas ke enkonduko de la viza reĝimo kreos amason da organizaj problemoj, postulos grandajn elspezojn por dungo de pliaj ŝtatoficistoj kaj nutros korupton – do rekte kontraŭos la celojn, kiujn li mem deklaris. 


Sed ĉio estas vane: “Ni bezonas tion kiel unuan paŝon!” gurdas Navalnij. Li ja ne povas (ankoraŭ) diri rekte: “Mi abomenas tiujn azianaĉojn!” 

Apartismo laŭ ekzemplo de “judaĉoj” 
Pli komplika estas lia rilato al Kaŭkazo kaj kaŭkazanoj. Cetere la rilato mem estas sufiĉe simpla – li malamas ilin. Sed la aferon komplikigas tio, ke ĉi-foje temas pri parto de Rusio. Ĉu sendependigi Kaŭkazon, rezigninte je militaj kaj diplomatiaj atingoj de la rusaj prauloj en la regiono? Ŝajnas ke tio estas ne tro patriotisma ideo. Sed li ne povas eĉ imagi plu vivi en la sama lando kun tiuj ĉi subhomoj. 


“Ĉio okazanta en Ĉeĉenio, Inguŝio, en Norda Kaŭkazo ĝenerale kaj tio, kion devenuloj el tiu ĉi regiono faraĉas en Moskvo pensigas nin denove pri la demando: Ĉu ni deziras vivi kun tiuj ĉi homoj en unu ŝtato, en unu urbo, en unu socio?... Bedaŭrinde la tutan nordkaŭkazan socion kaj ĉiujn elitojn unuigas nur unu: deziro sekvi brutajn leĝojn kaj kutimojn... Per neniuj lecionoj pri toleremo kaj buĝetaj injektoj tio problemo solveblas. Ni ne povas normale vivi kun la popoloj, se tiuj popoloj mem deklaras, ke ili deziras vivi kiel bestoj. La demando pri kunvivado maturiĝis kaj supermaturiĝis... La teritorion apartigi ne necesas. Jure. Fakte ĝi jam estas apartigita. Simple necesas agnoski tiujn problemojn je la ŝtata nivelo... Mi ne alvokas apartigi ilin aŭ agnoski iliajn sendependecojn. La rusoj tie jam mankas. Eblas iuj variaĵoj de la israela sperto. De jure tio estas teritorio de Rusio, laŭ linio de [rivero] Tereko fortikigitaj areoj, ĉiuj alvenintaj al Rusio post 1991 interniĝas reen kun rekompenco de merkata kosto de la posedaĵoj. Kompleta sanitara kordono” skribas Navalnij en 2008. 


Ĉu vi ŝatas la ideon? Apartisma ŝtato kun bariloj kaj deportado laŭ etna principo. Vera demokratio, ĉu ne? Rimarkindas ke li referencas al la israela sperto, kvankam lia propra rilato al la judoj evidente estas tipa por la rusa naciisto. 


En 2009 post spekti la novan rusian filmon “Taras Bulba” pri legendeca ukraina heroo-naciisto, li (sendube ŝerce) publikigas en sia blogo mallongan mesaĝon: “Mi postulas deklari militon kontraŭ la arogiĝintaj poloj”. Liaj abonantoj tuj kaptas kaj evoluigas la temon, interalie demandante: “Ĉu nur kontraŭ la poloj? Kaj kion pri la judaĉoj?” (en la originalo temas pri жид – ekstreme ofenda vorto, strikte malpermesita en Rusio). Nia demokrato reagas tuj: “Nu kio, laŭ scenaro. La judaĉojn ni varmigos per zekinoj kaj ili subskribos [ion ajn] por ni”. 


Liaj abonantoj ofte lasas en lia blogo longajn komentojn pri la monda judaro, kiu regas Usonon kaj Eŭropon, pri ĝia komploto kontraŭ la rusa popolo ktp. Li neniam kontraŭas tion aŭ forigas tiaĵojn. 


Tamen ni vidas ke li estimas Israelon kiel ekzemplon de la forta etna (!) ŝtato, kiu pretas batali por interesoj de sia popolo, ignorante ĉiujn kaj ĉion. Nur foje li miris post vidi en 2009 televidan raportaĵon pri protestoj kontraŭ bombardado de Gaza Sektoro, kiujn partoprenis laŭ liaj vortoj “araboj-malpuraĉuloj” kaj “iuj uloj en vulpaj ĉapoj”. Oni klarigis al li en komentoj ke temas pri la ortodoska juda sekto, kiu malagnoskas Israelon. Titolo de la blogaĵo estis “Ĉu vi estas judo?” (li ne imagas ke homon povas gvidi io krom pure etnaj, naciismaj interesoj). 


Revenante al la kaŭkaza problemo, oni povas konstati ke Aleksej Navalnij ĝis nun ne vortumis ĝian definitivan solvon, nur deklarante ke li ne toleros invadon de la kaŭkazanoj al tradicie rusaj regionoj kaj eĉ malpermesos al ili danci sian lezginkon en Moskvo, punante tion kiel huliganaĵon. Pluraj liaj akuzoj estas direktitaj rekte kontraŭ Ramzan Kadirov, prezidanto de Ĉeĉenio kaj unu el plej influaj politikistoj de Rusio (danĝera ludo). 


Unu afero tute klaras – sorto de ordinaraj homoj tute ne interesas lin. “Ĉu oni denove rakontos kiel rusaj naciistoj bategis en subtera pasejo gravedan armeninon?” kun rideto reagas li al demandoj pri atakoj de la naciistoj kontraŭ enmigrintoj. 


Ĉu post tio vi akceptos lian neadon de ajna diskriminacio, esprimitan en intervjuo al liberala rusa verkisto? “Homoj de la dua rango ne ekzistas kaj se iu tiel opinias, do li estas danĝera somnambulo, kiun necesas reeduki, kuraci aŭ izoli de la socio. Pri iu ajn limigado de la rajtoj de la civitanoj laŭ etna principo eĉ ne eblas paroli. Mi mem estas "duonruso" — duone ukraino kaj la homo de la dua rango konsideri min mem tute ne deziras”. Ĉu vi kredas? 

Ordinara rasismo 
Kion Aleksej Navalnij pensas pri aliaj rasoj kaj etnoj – krom la azianoj kaj kaŭkazanoj? Malfacilas konkludi definitive, ĉar ili estas preskaŭ ne prezentitaj en Rusio kaj ni jam vidis aliaj landoj simple ne interesas lin. Tamen oni povas supozi, ke li sentas al plejparto el ili la saman abomenon kiel al uzbekoj kaj ĉeĉenoj. 


En 2007 li interesiĝas en sia blogo, ĉu vere brita sciencisto James Watson estis akre kritikita pro lia aserto, ke la nigruloj havas malpli evoluintan intelekton? Liaj abonantoj abunde komentas la temon, konfirmante ke tio estas vero kaj ke la sciencisto pravas, ĉar rasoj vere estas malsame dotitaj je intelekto kaj pri la nigruloj tio eĉ ne dubindas. 


En 2013 li republikigis en Tvitero modifitan foton, en kiu la unua nigrula prezidanto de Usono avide rigardas bananon, kun konciza rimarko: “Deputito de la Ŝtata Dumao ŝercas”. Ĉu vi ŝatas la ŝercon? Amuza, ĉu ne? 


Sekvis skandalo kaj fine la deputito pardonpetis, klariginte ke ŝia konto estis rompita. Aleksej Navalnij ne petis pardonon – li ja nur kopiis alies bildon. Tio estas lia tipa maniero eviti la personan respondecon. Cetere liaj adeptoj bone komprenis sencon de la mesaĝo kaj lasis plurajn rasismajn komentojn. 


En 2015 li publikigis en Tvitero memfoton de Obama kun ŝajne neŭtrala komento: “Obama estas mojosa ulo”. Sed liaj subtenantoj ne bezonas pli, ĉar ili pensas same kiel ilia gvidanto. “Simio!!!!!!” tekstis la unua komento. “Nun komenciĝos en la komentoj…” avertis la dua (kaj estis prava). 


Do ne estus troigo diri, ke Aleksej Navalnij estas ne nur rusa naciisto, malamanta azianojn kaj kaŭkazanojn, sed ankaŭ rasisto, konsideranta nigrulojn stultaj mallaboremaj subhomoj. Same pensas liaj adeptoj kaj sub publikaĵoj en lia blogo kaj opoziciaj retejoj vi trovos amason da rasismaj eldiroj pri la freneziĝinta Usono, pri tro tolerema Eŭropo, pri islamana invado kaj pri arogaj nigruloj kiuj deziras nur rabi kaj manĝi. Murdo de George Floyd kaj sekvintaj eventoj estigis lavangon da tiaj komentoj en la opoziciaj retejoj kaj blogoj. 


La germana konzerno Audi eĉ nuligis reklaman kontrakton kun Ksenija Sobĉak, alia fama opozicia gvidanto, kiu partoprenis la lastan prezidentan baloton kaj ricevis eĉ 1,66% de la voĉoj. Ŝiaj rimarkoj pri mallaboremaj nigruloj, pretaj nur bruligi kaj rabi, estis tro akraj eĉ por la fidela batalanto kontraŭ Vladimir Putin kaj ties regado.


Tiuj ĉi homoj revas konstrui en Rusio novan vivon – laŭ ekzemploj de Eŭropo kaj Usono. Sed la ekzemploj ĉiam pli elrevigas ilin pro malkongruo al iliaj imagoj. Jean Baudrillard nomis tiun fenomenon simulakro – kopio sen originalo. Vi povas admiri strebon de Aleksej Navalnij rekrei sian landon. Sed apenaŭ vi ŝatos tiun novan Rusion. Speciale se vi estas aziano, kaŭkazano, judo aŭ nigrulo. 

Ortodoksismo kiel ŝtata religio 
Kiu religio devas esti la ĉefa en la rusa nacia ŝtato? Ĉu vi havas dubojn aŭ balbutos liberalajn kliŝojn pri aparteco de la ŝtato kaj eklezio, pri egaleco de ĉiuj kredoj, religia libereco ktp? Forgesu. Rusio de Aleksej Navalnij estos tuta alia ol ĝi estas nun kaj ol vi deziras ĝin vidi. 


Li certe ne estas religia fanatikulo. Lia ortodokseco gravas por li nur kiel signo de aparteno al la rusa nacio, al iu amaso – ĉar li estas tipa amasa homo, kiu bezonas gvidi kaj esti gvidata. “Mi estas baptita kaj konsideras min ortodoksulo. Sed mi estas sovetia ortodoksulo: vide al preĝejo mi krucosignas, sed la preĝejon ne frekventas” agnoskas li. “Al mi plaĉas senti min parto de io pli granda kaj komuna” klarigas li radikojn de sia kredo. 


Do ne mirindas ke lia pozicio pri ago de Pussy Riot en la Templo de Kristo Savinto ne diferenciĝas de tiu de Vladimir Putin: “Ni havas nediskuteblan fakton: stultulinoj, farintaj etan huliganaĵon por reklamo”. 


Sed pri hierarkio de la religioj iliaj opinioj malsamas. Aleksej Navalnij forte kontraŭas konstruadon de moskeoj en Moskvo kaj islamon ĝenerale, almenaŭ ekster tradiciaj islamaj regionoj kiel Tatario kaj Baŝkirio. Rusio de Aleksej Navalnij estos la rusa nacia ŝtato kun la rusa nacia eklezio. Ĉiuj aliaj okupu la duan vicon kaj ĝoju ke la rusoj entute toleras ilin. 


“Ortodoksismo estas la ĉefa religio de Rusio kaj ne decas nin mem trompi, provante stari sur pozicioj de la absoluta egaleco. Speciala rolo de RPE [Rusa Ortodoksa Eklezio] estas klarigebla kaj racia” diris li jam en 2012. 

Getto por gejoj 
Oni ofte konsideras traktadon de la GLAT-rajtoj kiel teston pri la homaj rajtoj ĝenerale. Kion pensas Aleksej Navanij pri tiu ĉi afero? 


Liaj respondoj kutime estas evitemaj kaj nebulaj. Nur pri unu afero li ĉiam esprimiĝas rekte – li kontraŭas adopton fare de samseksemaj paroj. Li kontraŭas ankaŭ samsekseman edziĝon. Oni povas paroli nur pri registrita partnereco, sed tion li planas lasi al la “popola volo”, esprimota forme de referendumoj en ĉiu regiono. “Eble iu liberala urbo subtenos tion” supozis li. 


Cetere kiel racia politikisto kaj jursito, li bone komprenas ke temas pri nura ŝajnigado – same kiel pri referendumo en Krimeo, pri kies rezulto li mem havas neniun dubon. “Tio signifas ke se unu regiono agnoskas mian partnerecon, do post transloĝiĝo ĝi estos nuligita, ĉu ne?” miris gejo-bloganto. 


Same li respondas pri Geja Fiero – aranĝo, kiu ankoraŭ neniam okazis en Rusio malgraŭ pluraj provoj. Navalnij diras ke gejoj rajtas kunveni, same kiel iliaj kontraŭuloj kaj lia tasko kiel ŝtatestro estos nur garantii tiun rajton kaj sekurecon al ambaŭ flankoj. “Mi proponus por la rusiaj realoj preni formon de Geja Fiero, kiun oni elektis en Jerusalemo. Por ke gejojn ne mortigu ne-gejoj, oni lasas gejojn amuziĝi en fermita kaj ĉirkaŭbarita stadiono. Indignitaj civitanoj havas eblecon esprimi sian proteston, manifestaciante apud tiu ĉi stadiono. Post la fino de la aranĝo la gejojn oni sub gardo transportas hejmen” skribis li en 2009. 


Do li ne kontraŭas se gejoj amuziĝos en sia getto kaj eĉ pretas doni al ili gardistaron, kiu akompanos ilin hejmen dum homofoboj insultos ilin surstrate. Bonega ideo, ĉu ne? 

Trompa elekteblo 
Mia analizo jam estas sufiĉe ampleksa kaj ĉiuj dezirantoj povas daŭrigi ĝin memstare, esplorante citaĵojn de Aleksej Navalnij, kiujn mi plukis, tradukis kaj publikigis ĉe Vikicitaĵoj. Ĉiu citaĵo havas referencon al arkivigita versio de respektiva paĝo, do oni povas esplori la kuntekston kaj komentojn sen timi ke tiu paĝo aŭ retejo ne plu ekzistas. 


Mi pensas ke mia propra rilato al Aleksej Navalnij jam estas tro klara por detale esprimi ĝin. Li estas tipa aŭtoritata homo, kreskinta en aŭtoritata medio, kutima ordoni kaj subiĝi al ordonoj, kaj strebanta al potenco, kiun li deziras ricevi kontraŭ iu ajn prezo. Lia mondo estas strikte ordigita, rangigita kaj dividita. Ĉiu homo, etno kaj lando havas propran etikedon, laŭe al kiu necesas trakti ĝin. Por ĉiuj minoritatoj kaj malsamuloj en plej bona kazo estas proponata gardata getto, en plej malbona – ekzilo trans muron, apartigantan diversajn partojn de la Navalnij-universo. 


Li estimas forton kaj bone komprenas logikon de siaj oponantoj-potenculoj. Li kreis propran armeon de fideluloj kaj hardigas ĝin en stratbataloj, foje intence sendante sub policajn bastonojn kaj en arestejojn – li ne bezonas multajn, li bezonas fortajn. Helpe de tiu grupo li esperas kapti la potencon, kiam reganta elito iĝos tro maljuna aŭ malforta kaj malfermiĝos fenestro de eblecoj. Ekzemplo de Tunizio tre inspiras lin kaj ofte aperas en liaj paroloj – “unu taksiisto bruligis sin kaj komenciĝis revolucio”. Li agnoskas ke eble tio estos ne taksiisto, sed gravedulino, hazarde mortigita de policano – detaloj ne gravas. Li revas pri tio. 


Kiun li memorigas al mi? Laŭ sia ekonomia programo (se eblas nomi “programo” tiun ĥaoson) li plej similas al Nicolás Maduro. Laŭ sia koncepto de la ŝtato kaj socio li estas preskaŭ ĝemelo de Viktor Orbán, Marine Le Pen kaj iusence de Donald Trump. Se vi admiras tiujn politikistojn – Aleksej Navalnij estas via heroo. En ĉiuj aliaj kazoj demandu vin mem: kion mi ŝatas en tiu ĉi ulo? 


Mi deziras fini tiun ĉi tekston per vortoj, kiujn mi trovis en la grupa blogo GLAT-facetoj. Ili estis publikigitaj en 2013, sed plu aktualas kiel neniam. La aŭtoro estis anonima. 


“Ridinde kaj malĝoje estas legi komentojn kiel "kiu se ne li", "kion vi proponas anstataŭe", "nun estas malĝusta tempo", "unue atingu" kaj aliajn. Vi kvazaŭ ne rimarkas, ke la samajn "argumentojn" responde al kritiko prezentas Putin kaj K. Navalnij al ili: "vi estas friponoj kaj ŝtelistoj" kaj ili: "vi estas agento de la Ŝtata Departamento [de Usono]". Vin ne kamuflita homofobio de la kandidato al urbestra posteno [de Moskvo] ĝenas, sed tio ke mi kuraĝis diri pri ĝi. 


Se problemo iĝas kritiko, ne ĝia celo, tio estas tre alarma simptomo, amikoj miaj. Navalnij jam nun iĝis sankta bovino: aut bene, aut nihil [diru bonan aŭ nenion]. Li estas ekstreme bruska kaj kruda, kaj ne nur al oponantoj (spektu komplete la filmeton), kaj lia teamo tuj deklaras anatemon kontraŭ ĉiu, kiu kuraĝos kontraŭi lin eĉ per unu vorto. Kaj tiu ĉi homo estas por vi demokrato? Kaj ĉe li aperos parollibereco? Kaj de li vi atendas toleremon? Feliĉa estas kiu kredas. Mi ne opinias ke Putin estas pli bona — kaj mi ne komprenas kial mi devas elekti inter tiuj du”.

Comments

  1. Laŭ via analizo, kial oni volis murdi lin?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi ne scias, sed li havas plurajn malamikojn. Povus esti iu riĉulo, kies interesojn li tuŝis. Povus esti iu ĉeĉena potenculo (eĉ Ramzan Kadirov) kolerigita de lia kontraŭĉeĉena kaj kontraŭislama retoriko. Putin estas la lasta en tiu listo de interesitoj.

      Delete
  2. Tre interesa kaj pensiga artikolo. Ne estas facile kompreni vian landon estasnte en Varsovio. Mi devus interparoli kun multe da homoj en la tuta Rusio. Tiam eble mi iomete scius? Mem Navalnij ne scias kia demono povus naskiĝi en lia kapo kiam li atingus potencon. Ne estas facile kontentigi ĉiujn en via lando ĉar tie vivas multe da etnoj kaj ankaŭ naciisto-grandrusiuloj kiuj povas esti agresemaj al azianoj. Kiu estos post Putin? Tutslavismo neniam plaĉis en Pollando.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Komplika afero. Neniu konas respondon nun. Sed veni al Rusio kaj esplori ĉion proprasperte estas sendube bona ideo.

      Delete

Post a Comment