Mi ne povas aprezi tiun ĉi filmon – tro simplan kaj leĝerspiritan laŭ mia gusto. Tamen mi imagas kiel ĝi incitis knabinajn korojn en la fora 1928a jaro. Krome mi rimarkis en ĝi interesan elementon, kiu ludos gravan rolon en la posta reĝisora filmaro.
Feminisma melodramo
La prezentata historio estas tre simpla, naiva kaj melodrama. Ĉio okazas en 1926 en Britio, kie la juna grandokulino Larita Filton (Isabel Jeans) pozas por la samaĝa pentristo Claude Robson (Eric Bransby Williams), kiu faras ŝian portreton.
Ŝia brutala edzo Aubrey Filton (Franklin Dyall) ĉeestas, senĉese grumblante kaj drinkante. La pentristo hazarde ekscias, ke li ankaŭ mistraktas sian edzinon fizike, lasinte dolorajn vundojn sur ŝiaj brakoj. La emociiĝinta artisto rakontas al ŝi pri sia amo kaj proponas fuĝi kune, sed en tiu momento eniras la edzo kaj post kompreni ĉion atakas la impertinentulon kun bastono enmane. Tiu klopodas defendi sin kaj pafas el pistolo.
Alkuras servistoj, kiuj tuj foriras por voki policon kaj en sekva momento ni vidas surplanke la mortan korpon de Claude kaj Larita, kiu lin priploras. Venas policanoj, la vundita edzo reviviĝas, la amato jam ne. Sekvas juĝo kaj divorco, pri kiu raportas gazetoj.
Por iom malstreĉiĝi Larita veturas al Lazura Marbordo, kie ŝi renkontas novan koramikon – la ĉarman riĉan junulon John Whittaker (Robin Irvine). Ŝi foje diras, ke li ne ĉion scias pri ŝi, sed li deziras scii nenion pri ŝia pasinteco, nur tuj edziĝi al ŝi kaj vivi feliĉe en la domo de liaj gepatroj.
Sed anstataŭ feliĉa fino sekvas pliaj komplikaĵoj. La potencama patrino (Violet Farebrother) ekde komenco kun dubo traktis la bofilinon, suspekteme klopodante rememori kie ŝi jam vidis ŝian vizaĝon. Ŝi ofte pikas la novan familianon, kreante neelteneblan atmosferon.
Tiu proponas al la nova edzo reveni al Lazura Marbordo, kie ili estis feliĉaj, sed li volas resti en la gepatra domo. Finfine lia fratino hazarde trovas en gazeto publikaĵon pri la divorco de Larita kaj tuj sciigas pri tio la patrinon, kiu triumfe anoncas ĉion al sia filo. Ŝi akuzas Larita kiel trompulinon, kiu ne meritas resti en ilia familio, ja “homoj de nia rondo ne komprenas tiom frivolan konduton”.
La juna virino alfrontas la atakon stoike kaj eĉ rebatas, dirante ke “homoj de via rondo ĝenerale malmulton komprenas”. Ŝi partoprenas la festenon, aranĝitan en la domo samvespere, sin prezentante al multaj gastoj en bela malferma robo. Sed poste ŝi diras al Sarah (Enid Stamp Taylor), kiu estas malnova amikino de John, ke ŝi devas foriri kaj divorci por liberigi lin kaj Sarah nepre devas edziniĝi al li.
En la fina sceno denove aperas la samaj juĝisto kaj juĝejo, oni denove pritraktas divorcon de Larita, sed se antaŭe ŝi kaŝis sian vizaĝon de raportistoj, do nun ŝi eliras al ili kuraĝe kaj malkaŝe: “Fotu! Ĉi tie restis nenio mortigebla”.
Ribelo de Anima
Nun vi mem vidas, ke la historio estas tre melodrama kaj simplega. Certe ĝi estis impresa por samtempuloj, ja vidi virinon kuraĝe batali por sia amo, neglektante la tradician moralon, kutimojn kaj aristokratian ĥierarĥion estis preskaŭ ŝoka afero por la tiama Eŭropo. Belaj roboj, grandaj abunde ŝminkitaj okuloj kaj riĉaj interieroj ankaŭ sendube kontribuis al la sukceso de la filmo. Sed ĉu indas spekti ĝin nun?
Mi povas sincere rekomendi tion nur al eta grupo da plej fervoraj Hitchcock-ŝatantoj. Eble ankaŭ adorantoj de la epoko ĝuos la etoson. Ĉiuj aliaj verŝajne ekenuos jam post 15 minutoj, oscedos post duonhoro kaj komplete endormiĝos antaŭ spekti duonon de la filmo.
Tamen mi rimarkis tie interesan detalon, kiu pensigis min pri la profundaj inspiroj de la Hitchcock-verkado. Tio estis unu el la plej fruaj filmoj de la 29-jara reĝisoro. Sed jam aperas la figuro, kiun ni poste renkontos en pluraj liaj verkoj – la potencema patrino, kiu strebas regi ĉion, inkluzive sian filon (la edzo jam kapitulacis). Ŝi akuzas Larita kiel trompulinon, sed ŝi malamis ŝin jam pli frue, do temas pri pura ĵaluzo. Tia patrino aperos en pluraj verkoj de Hitchcock (patrino de la germana spiono en “Fifamaj”) kaj atingos sian apogeon en “Psikozulo”.
Alia interesa observaĵo estas, ke kutime en la filmoj de Hitchcock agadas paro de junaj geamantoj, kiuj ĉiam havas la samajn trajtojn – ĉarmaj, liberamaj, fortovolaj, eĉ arogaj. Tion ni vidis en “Sekreta agento”, “Eksterlanda korespondanto”, “Sabotisto” kaj pluraj aliaj filmoj. Tamen ĉi-foje aperis nur duono de tiu paro – la forta virino dum ŝia parulo estas febla kaj pala figuro, en plena dependeco de sia patrino. Ĉu hazarde? Kompreneble ne.
Kiam homo parolas li ĉiam parolas pri si mem – ĉu rekte aŭ malrekte. Mi jam supozis antaŭe, ke en “Psikozulo” la reĝisoro esprimis la tragikan disduiĝon de sia propra animo, sian konflikton kun la patrino, arte esprimitan. Li ja diris foje, ke la plej bona maniero liberiĝi je siaj timoj estas filmi ilin. Evidente tion li faris la tutan vivon same kiel iuj verkistoj solvas siajn internajn problemojn, verkante tekstojn.
Mi supozas ke en 1928 li ankoraŭ estis tro malforta kaj ne liberiĝis sufiĉe de la influo de sia patrino. Tamen en lia animo jam ekribelis iu ĝia parto, sursceniĝinta forme de la sendependema Larita Filton. Carl Gustav Jung diris ke en ĉiu viro vivas virino – lia persona Anima. Ĉu Larita estas la kina anima de Alfred Hitchcock?
Comments
Post a Comment